Streĉita kordo

Kálmán Kalocsay

K. Kalocsay:

STREĈITA KORDO

ELDONIS:
LITERATURA MONDO
BUDAPEST, 1931

 

 

 

Streĉita kordo
EĤO DE FORTA VOKO
Sonorilludo
Korojn supren
Jam kreskas la semo
Ni laŭdu lin
Naiva poemeto
Mortis Grabowski
La renkonto de kantoj
Kongresa Runo
Dolora saluto
Versoj leoninaj
Prologo antaŭ Ginevra
Himno de amo
En amara horo
Kongresa prologo (Oxford)
Th Cart mortis
LA ENFALINTA MINO
Iras abiturient’
Se ekbrulus
Silente, nigre
Maldolĉa kanto
Ŝiritaj strofoj
Kiel la infano
Ribeleto
Lalla lalla
Printempa sorĉo
Bela programo
Kanto de vagabondo
En solo
La nigra rajdanto
Renkonto al la Luno
Homo
Ve!
AGLO KAJ KOLOMBO
Aglo kaj kolombo
Demando
La brulanta saliko
Donaco
Milda deziro
Kio estis
Sunsubiro
Amkanto
La amo
Brulpereo
Ŝi amas min
Ridu, kara
KORPRINTEMPO
Maja idilio
Kisoj
Ĉirkaŭpreno
Silento
Sopiro
Ĝemo
Balado pri la rido trila
Tri benoj
Duopa psalmo
Rustas la plumo
VIZAĜOJ KAJ PEJZAĜOJ
Poploj en aleo
Printempo
Somero
Aŭtuno
Vintro
Wallinkoski
Sur la Saimaa
Aŭtuna fantazio
Mondhaveno
La kripla Pegazo
Veoj pri la asonanco
Ezopa fablo
Al knabino nur balbutanta Esperanton
En la memorlibron de knabino
Tragedieto
Patrineco
Familiopatro
Maljuna fraŭlo
Infanoj ĉe montrofenestro
Pala procesio
AHASVERO DE AMO
Ĉu tie ĉi mi mem parolas
Nun ekparolos la hero’
Sonĝon mi vidis
Ni la tranĉilojn de l’ sopir’
Kaj tamen
Printempo la arbojn
Jen sidas ŝi
Ho, ŝanĝis sin la firmament’
Ravante, pompe, sorĉe kaj danĝere
Ho, amo, stulta aĵo
Mi, foli’
Hararo via estas trankvile onda maro
Ho, feliĉuloj
La viv ne estas vivo
Mi estas perfidanlo de altaro
Doloras al okul la lumo
Sepmejla bot’, sepmejla bot’
Ho, rememoro
Mi iris for, mi iris for
La sento de soleco min atakas
Vagulo migras sur la vojo
Mi pekis, punu, kara
Konsolu min
Ĉiu malnova zorg’, doloro kaj skrupul’
Nun la hero’ paroli ĉesas
EBRIA EKVATORO
Ekstaze
Diboĉe
Vizio sur la ponto
Demande
Spite
Efemere
Freneze
Duope

KLARIGOJ


 

Streĉita kordo

Streĉita kordo! Ĝojo kaj lamento
Vibrigis vin. Sed ili al la brust’
Delonge fremdas kaj indiferento
Jam kovras ilin per dikpolva krust’.
Kordo, vi longe kuŝis en silento,
Jam eble vi eĉ raŭkas pro la rust’…
Resonu tamen la kaŝitajn kantojn,
Vi eble povos trovi aŭskultantojn.

Malnovaj kantoj! Ho, ĉu estas ili
La miaj do? Mi ja ne scias mem.
Ĉu sentojn tiel povis mi ekzili,
Ke min ne tuŝas jam ilia trem’?
Ĉu tiel povas mi min malsimili,
Ke sen kompren’ mi miras pri poem’,
Kiun mi kantis iam larme, sange?
Ho, jes ja, tiel estas, eĉ se strange.

Mi iris, iris tra la vivo vage
Kaj vibris mia kordo sub la arĉ’,
Kantante: ĉu revadas mi senage,
Aŭ ŝvite penas mi sub peza ŝarĝ’,
Ĉu al ĉiel’ mi pafas ĝojon sage,
Aŭ malespere dronas mi en marĉ’…
Sed — ĉu mi scias tion el memoro,
Aŭ nur el eho de la kordsonoro?

Aŭ, ĉu mi sonĝas nur? Jen, mi ekridas
Pri l’ malprudenta, erarvaga ir’.
Ok jaroj pasis. Nun jam takte bridas
Piedojn siajn la matura vir’.
En mia kor’ freneze ne avidas,
Nur moderflame brulas la dezir’,
Jes ja, mi iĝis pli prudenta, saĝa,
Pli filozofa, ĉar, ho ve, pli aĝa.

Sed tamen, ĉu nur sonĝo, ĉu memoro
Estas la bildoj de l’ ŝaŭmanta Jun’,
Kiu vetlarmis kun la nuba ploro,
Kiu vetridis kun la ora sun’:
Streĉita kordo de l’ streĉita koro,
El sub la rusto eksonoru nun’
Disflugu velka kanto, velka sento:
Folifataĵ’ kirlita de la vento!

La fremdiĝinta tinto de liuto
Kun ĉia sia tede tikla rim’
El ĝena troproksim’, per vasta ŝuto,
Forflugu al la fremda malproksim’,
La kantojn, kiuj premis min per muto,
Mi fine ĵetu jam el la anim’,
Kiel balaston ĵetas la balono,
Por flugi al pli alta regiono.


 

Sonorilludo

Vespere, en kor-bora, dolora monotono,
Subito, jen, eksonas la sonorila sono
Kun frapo ĝemanta,
Kun muĝo tremanta.
La frapoj ekbruas, fenestron ekskuas,
Kaj milde ekfluas muĝado, la sorĉa.
Ho, son’ sonorila, vi, tondrosimila,
Kaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa!
Doloro en koro sveninte dronanta
Sufokas, mi vokas al bronzo sonanta:

Ho, svingu la langon,
Vi, tondre batanta!
Lamento giganta
Traringu la landon!
Priplendu la honton
De mondhekatomboj,
Per plendo pri tomboj
Ekfendu la monton!
Estingu flamlangon
De l’ monstro malinda,
Longunga kaj blinda,
Sorbinta la sangon:
Atingu la fundon
De l’ koro profunde,
Ĝi sangis abunde,
Do vindu la vundon!
Ho, ringo de kantoj,
Do fondu la Rondon,
Do fandu la mondon
En rond’ de amantoj!

Sorĉbata, dolĉflata sonoro min levas,
Pri l’ flamo de l’ amo flagranta mi revas!
Ke festaj fajrolangoj disflugas tra la landoj,
Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpreno,
Kaj frate, en rondo solena, tra l’ mondo
Ekmuĝas la ondo de l’ Kant’ pri Kompreno…
Sed ve, jam lastĝeme,
Kaj lace, kaj treme,
Kun mortadanta muĝo forsonas bronza sono,
Kaj kaptas min denove dolora monotono…

(1918)

 


 

Korojn  supren!

Ho, kavaliroj de la Nova Sent’,
Ni ekbruligu flamojn en la koroj,
Flugu de kor’ al kor’ tra l’ homa gent’,
Flugu la flagre festaj fajrofloroj!
Ĝemas mizere, en mallum’ dronante
Tuta homaro sub malbona sorĉ’,
Brilu do por ĝi ĉie, lumdonante,
Koro flamanta, kiel gvida torĉ’!

Ho, kavaliroj de la Pentekost’!
Lukti ni devas en bataloj multaj,
Jen malamikoj: la anima frost’,
Blinda malam’ kaj miskomprenoj stultaj.
Veoj alarmas por batal’ benata,
Grandaj mizeroj vokas nin por arm’:
Jen la armiloj: la laboro frata,
Brakoj brakumaj, kaj la kora varm’!

(1920)

 


 

Jam kreskas la semo!

(Je l’ memortago de Zamenhof)

Kun festa brul’ en koro kaj okul’
Ni rompu muton de la tagoj grizaj,
Kaj ĝojsonor’ de solenanta ĥor’
Anoncu finon de la tempoj krizaj!

La glora sem’ ne kun timema trem’,
Sed kreskas jam kun grandpromesa forto!
Trans mont’ kaj mar’ etendas sin sen bar’
Por ligi gentojn per potenc’ de Vorto.

Sed antaŭ ol la verda fratpopol’
Ekĝojas pri la Estonteco flora,
La frata gent’ kun la malnova sent’
Sin turnu al memor’ de viro glora!

Li estis vir’ stampita de sopir’,
Vidanto estis en la mondo blinda.
Kaj la sopir’ per sia akra ŝir’
Instigis lin por faro admirinda.

Per batalil’, mortigoj mil kaj mil,
Herooj brilaj regis jam sur tero,
Li estis pli: la Amon portis li,
Armilo lia estis sinofero.

Ho, milda kor’, sed arda pro l’ fervor’!
De kie prenis vi la forton spitan,
Ke vi en sol’ eĉ malgraŭ ĝia vol’
Elsavi provis mondon malbenitan!?

Nek mok’, nek rid’, nek stulto, nek perfid’
Malhelpis vin en laborad’ modesta.
Ho, hom-amant’! ne en fiera vant’,
Sed en sufero estis vi majesta!

Ja en labor’ la trostreĉita kor’
Rompiĝis antaŭ la triumfa celo,
Sed ĝia ve’ el Mondo de Pere’
Sin svingis alten, supren ĝis ĉielo!

La tomba sin’ nun enfermanta vin
Por la adeptoj estas sankta templo,
Kaj por pilgrim’ alflugas la anim’!
Inspiru ĝin, ho Majstro, per ekzemplo!

Ni sekvos vin, ĝis kiam venos fin’
Al mondkonfuzo, al terura farso,
Kaj via stel’ per sia verda hel’
Paligos ruĝan lumon de la Marso!

(1920)

 


 

Ni laŭdu lin…

(Je la mortotago de Zamenhof)

Memora fest’… dolora fest’…
Funebre ni solenas…
Ho, flugis for la flam’ de l’ kor’
Kiun ni larme benas.

Nun nek kanon’ kun tondra son’,
Nek sonoriloj festas…
Nur batsonor’ de nia kor’
Pri la solen’ atestas.

En vasta mond’ malgranda rond’
Ja estas ni, la fratoj,
Sed kun potenc’ en sankta senc’
Kuniĝas la korbatoj.

Ho, kunsonor’ de nia kor’!
Funebru la Benatan,
Per kies am’, jen, flagra flam’
Kunfandis rondon fratan.

Estingis sin la flam’ de l’ sin’,
Plu arde ĝi ne hardas,
Sed jen la Verk’, ĝi malgraŭ ĉerk’
Kaj malgraŭ frostoj — ardas!

Ĝin vartu ni, ho, ardu ĝi,
Ke el malgranda sfero
Post vintra frost’ la Pentekost’
Alvenu sur la Tero,

Kaj en kompren’, eterna ben’
Fratiĝu mondo tuta…
Ni laŭdu Lin, ke aŭdu nin
Homaro surdemuta!

(1920)

 


 

Naiva poemeto

(Je la naskotago de Zamenhof)

Blondaj, brunaj homoj junaj
Kun ŝaŭmanta vigla sang’!
Kantu ĥore, ĝojsonore
Festan kanton via lang’!

Kaj, grizuloj! junaj bruloj
Revekiĝu en la sin’,
Kaj prudento, juna sento
En vi frate miksu sin.

Man’ en mano, ĉiu ano
De la frata societ’,
Faru ĉenon, datrevenon
Festsalutu kun ridet’!

Tag’ de nasko! mia tasko
Estas: krii kun fier’,
Ke donacon: sanktan Pacon
Vi promesis por la Ter’.

Hom’ de Bono! per festono
De la am’ ni gloras vin,
Hom’ de Amo! ni en flamo
Danke rememoras vin.

En la lukto ĝis la frukto
Majstro, helpu per spirit’,
Ke per veno de Kompreno
Pacon donu pacmilit’!

(1921)

 


 

Mortis Grabowski

Ho, rimoj Esperantaj, nun tintu kun ekploro,
Tra l’ mondo portu grandan doloron voĉo via,
Ĉar mortis via Majstro grandpova kaj genia,
Per kiu vi pleniĝis de vivo kaj sonoro.

Ho, Muzo Esperanta, en la angul’ vi sidis,
En vestoj senornamaj, al Cindrulin’ simile,
Li vestis vin per silko, vin perlornamis brile,
Kaj prenis vin ĉe mano, kaj vin solene gvidis

En halon de la Arto, en templon de la Belo,
Sur via lir’ li streĉis arĝentsonorajn kordojn,
Kaj li agordis ilin, ke frapu vi akordojn
Pli muĝajn ol tempesto, pli dolĉajn ol mielo.

Via patron’ li estis, de li vi lernis iri,
De li vi lernis flugi kaj svingi vin ĝisalte,
Portate de la ritmo, facile, danco-salte
Parnason de Popoloj vi povis venkakiri.

Alarmis li: Tagiĝas! Por gajno de trofeo
Batalon iru, rimoj! Akiru novan gloron!
Kaj ili kun triumfo alportis la trezoron:
Jen Esperante revas jam sinjoret’ Tadeo!

Kaj vi ektuŝis korojn kaj koroj ĝermis florojn!
Printempo de poemoj en nian rondon venis,
Kaj ĉiu versofloro lin benis kaj solenis:
Honorojn al la Majstro, ho gloron kaj honorojn!

Ho Muzo, kvazaŭ birdo, se ĝin la frosto tuŝas,
Vi kun flugiloj lamaj funebras, mute, plore,
La silkon kaj la perlojn deŝiras vi dolore,
Ĵetite en angulon liuto via kuŝas.

Ho, Muzo Esperanta, do ne sidadu mute!
Se nun pro viaj larmoj eĉ malstreĉiĝis kordoj,
Ekfrapu ilin tamen, eksonu la akordoj
Obtuze, surde, ĝeme, funebre surliute.

Doloron kaj funebron sonigu, kantu krie,
Pri la kruela bato de l’ senkompata sorto,
Ekmuĝos ĉiu sono ja kun milobla forto,
Ĉar eĥos ĝin tra l’ mondo la frataj koroj ĉie.

Kaj se la kant’ funebra forlarmis kaj forbruis,
Relevu la flugilojn, denove ekflugiru,
Ektuŝu novajn korojn, instigu kaj inspiru,
Kiele vin la Majstro dum sia viv’ instruis,

Ke rimoj Esperantaj ektintu kun sonoro!
Nur ili povas inde lin glori kaj memori,
Nin li instruis verse ekridi, verse plori,
Do estas ĉiu nova rim’ ja lia nova gloro!


 

La renkonto de kantoj

Prologo por la finna literatura vespero
de hungaraj esperantistoj

En nebula temp’ fabela,
Vetrajdante kun la ventoj
Rune ĉasis kun pasio
Sur la stepoj de Azio
Finna kaj hungara gentoj.
Por ĉevaloj freŝa herbo,
Por ĉasantoj bela cervo
Kreskis en la kampo riĉa,
Post fortuna ĉasofino,
Ĉe l’ ĉevalo-lakto-vino
Gaje sonis kant’ feliĉa.
La komuna kanttrezoro
De la finno kaj hungaro
De la koro al la koro
Flugis ĝoje kaj sen baro.

En nebula temp’ fabela
Kun teruraj pugnobatoj
Nin disĵetis dura sorto.
Finnojn al la frosta nordo,
Kaj hungarojn al Karpatoj.
Vi — en lando de mil lagoj,
Land’ belega, sed malriĉa,
Kun la ŝvito de ses tagoj
Luktis por la pan’ sufiĉa.
Ni — en mortdanĝera pordo
De orient’ kaj okcidento
Ĝemis, kiel nuda bordo,
Frapojn de kruela vento.
Ambaŭ gentojn ĝoj’, doloroj
Dum jarcentoj riĉe trafis.
Kantoj ĝermis, kiel floroj
El la ter’, se sang’ ĝin lavis.
Sed ho, kant’ de unu gento
Por alia: sen kompreno.
Forfermita restis sento
Per la peza lingva ĉeno.
Sentojn de la kanttrezoroj
De la finno kaj hungaro
De la koroj al la koroj
Flugi, ve, malhelpis baro.

Ĉu mirakla temp’ fabela
Estas nun en niaj tagoj?
Jen, kunvenas la du gentoj
En la kor’ kun novaj sentoj,
Sub la verdastelaj flagoj!
Jen, kun amaj ĝojmienoj,
Kun varmegaj ĉirkaŭprenoj
La parencoj sin rekonas,
Jen, defalas peza ĉeno
De l’ turmenta nekompreno
Kaj denove kantoj sonas:
La naciaj kanttrezoroj
De la finno kaj hungaro
De la koroj al la koroj
Flugas ĝoje kaj sen baro.

(1921)

 


 

Kongresa Runo

(Helsinki)

Vokas voĉ’ de Väinemöinen,
Vibras vok’ en vaga vento
Kaj ĝin muĝas malproksimaj
Montoj, maroj murmurantaj.

La potenca praa patro
De la kantoj karesantaj,
La bravulo kun la brila
Balaanta blanka barbo
Kaj ĉe l’ koro kun kantelo,
Kies kordoj sorĉe sonas,
Ravon semas en la sinoj:
Väinemöinen vekiĝinta
Vigle, veke, varbe vokas,
Logas li al land’ de l’ lagoj
Festi kun la filoj frate.

Vibras voĉ’ en vaga vento:
»Sonĝis mi en sankta sino
De Suomi kaj ripozis
En la revoj, rememoroj
De la idoj inspiritaj.
Sed min vekis vok’ de l’ Tempo,
Min el muska tero tiris
Sorĉaj sonoj sonorantaj.
Miri venis mi miraklon:
Patrolingvon de la Mondo:
Lingvon, kiu liutsone,
Lule ludas sur la lipoj,
Flate, flustre, flirte flugas,
Dolĉon donas dorlotante,
Muĝas kiel mar’ majesta,
Kun titana tono tondras:
Ideala, inda ilo,
Instrumento konkuranta
Kun la kordoj de l’ kantelo.

Miri venis mi miraklon:
Fabelforton fepotencan,
Kiu tegas tutan teron
Kaj por arda amo armas,
El la disaj, dividitaj
Gentaj grupoj glore formas,
Fandas fratan familion,
Ravan rondon sub radioj
De l’ eterna esperstelo.
Ege eĥu elementoj,
Resonadu regionoj
Vekan, vokan, varban voĉon
De la nobla nova sento!

Am-armeo! Amasiĝu!
Armu vin per arda amo!
Festu frate kun la filoj,
Kaj sen laco laboradu!
Luktu firme, fajre, forte
Kaj sufoke kaptu kole
Tiun urson ulno-ungan,
Monstron de la Mortolando,
La militon malicegan.

Kreu kuna konstruado
Novan sanktan, savan Sampon:
Mirmiraklan muelilon
Por mueli la malamon,
Kiu mondon monstre mordas.
Fine idoj inspiritaj,
Kiel iam Ilmarinen,
Forĝu firman firmamenton,
Ĉiujn ĉarmojn de l’ ĉielo,
Dian pompan mondpalacon,
Pian pacon paradizan,
Kun la dolĉaj di-donacoj
De l’ fabela feliĉego…«

A1 la lando de mil lagoj,
Muskaj montoj murmurantaj,
Vetflugante kun la vento
Vokis voĉ’ de Väinemöinen.

(1922)

 


 

Dolora saluto

al la hungara landa
kongreso en Miskolc

Ne oraj trumpetoj kun ĝoja sonoro,
Nek liro arĝenta kun silka ruband’,
Nur kordoj obtuze sonantaj de l’ koro
Salutas vin, fratoj el tiu ĉi land’.

Ekfrapus mi koron por festaj akordoj,
Por gajo solena, por ĝoja ektrem’,
Sed kuŝas senforte, malstreĉe la kordoj,
Sub fingro frapanta eksonas nur ĝem’.

Jen, poplo hungara — ŝirata de vento,
Velkfalas jam ĝia folia ornam’,
De sud’, oriento, de nord’, okcidento,
Ĝin blovas samumo de arda malam’.

Ve, poplo hungara, senfrata kaj sola,
En nuda dezerto soifas ĝis sven’.
Jam mankas al ĝi eĉ la revo konsola,
Pri pluvo de amo, pri pluvo de ben’.

Jam kie la floroj, la zumo ebria
En vento printempa? Jam kie la pomp’
De fruktomatur’ en aŭtuno radia?
La trunkon mordatan minacas la romp’.

Ho, poplo hungara, popolo hungara,
Ho nova Lazaro en kria mizer’!
Popol’ senigita! Al mondo avara
Do petu, petegu pri seka paner’!

Kaj — vidu la mondon! En sanga nebulo
Droninte baraktas la tuta homar’,
Kaj ĉie inkubo, detruo kaj brulo,
Subpremo, malamo kaj murdoprepar’.

Ho, kiu forrabis la dolĉajn momentojn
De temp’ idilia, de kora kviet’,
Stultetajn dezirojn kaj molajn revsentojn,
Vesperojn afablajn kun roza ridet’?

Ho, kiu distaŭzis la ĝojajn mienojn
Kaj ŝtelis la ruĝon de vang’ de infan’,
Plenigis per dornoj de zorg’ la kusenojn,
Ho, kiu forrabis la molon de l’ pan’!

Forfluis la sango… Kaj aman florĉenon
Ni revis post longa malama sufer’…
Ho, kiu preparis teruran venenon
El sango fluinta, por trinko de l’ Ter’!

Malama venen’ en sovaĝa ebrio
Pelegas Homaron al danco de Vit’.
Kaj ludas orkestro de ĝemo, vekrio,
Kaj supre rikanas fantom’ de Milit’!

Ho fratoj, ho fratoj, se ĉiuj trezoroj
De ĝojo, feliĉo perdiĝis eĉ jam:
Ni premu gardante la manojn al koroj,
Ne lasu, ne lasu la senton de Am’!

Se tranĉas sin mem la Homaro per glavo,
Ni kriu tra ĝemoj, dentgrincoj kaj ve’:
La Amo: la Pravo! ĝi estas la Savo,
Ĝi estas la Beno, ĝi estas Kre’!

Ĝi estas radie brilanta lumturo
En skua, detrua ciklono de mar’:
Ĝin sekvos, aŭ en ĥaoso, teruro,
Abismo pereos la tuta Homar’!

Kaj estas la lasta moment’ por elekto,
Kaj por la decido pri l’ propra destin’!
Al Vivo kondukas la unu direkto,
Kaj gvidas la vojo alia al Fin’!

Homar’, ĉu la veo ne estis sufiĉa?
Ĉu volas vi ĉeson de ploro kaj ĝem’?
Al alto serena, al ĝojo feliĉa
Jen vojo, Homaro! Ho, amu vin mem!

Kaj tiam sub pompe festantaj festonoj
Solenaj fanfaroj kun ĝojharmoni’,
Kaj gorĝoj muĝantaj de hommilionoj
Anoncos alvenon de l’ Lando de Di’!

(1922)

 


 

Versoj leoninaj

Por UEA

Fari kastelon el oro de revoj, sopiroj de l’koro
En la aera lazur’ estas belega plezur’!
Brilas per suno la muroj, ĝis nuboj atingas la turoj,
Ĉambrojn en luksa ornam’ iras Estrino, la Am’.
Verŝas en oraj kalikoj ŝi vinon al fajraj amikoj:
Dia magia regal’: sankta festeno de Gral’.
Kaj sur la brilaj orŝtupoj alvenas senĉese la trupoj,
Brilas okuloj en ard’, flirtas la stela standard’.
Venas la trupoj sen fino kaj ĉiujn regalas Estrino,
Preta jam estas la Rond’: ĉiuj popoloj de l’ mond’.
Nun ĉe agordo de kordoj ekmuĝas majestaj akordoj,
Kaj ĉiu kor’, unu kor’, kantas per sama sonor’,
Kantas — ke landon kun lando kunigis la fajro en fando,

Ĝin de popol’ al popol’ portis flugila parol’,
Vortojn al mutaj ĝi donis, la frato la fraton rekonis,
Ilin al sankta festen’ de la savanta kompren’
Logis la Lingvo de Koro en brilan kastelon el oro,
Kie en festa ornam’ regas Estrino, la Am’.

Fari kastelon el oro de revoj, sopiroj de l’ koro
En la lazura aer’: estas ja bela afer’.
Brilas per suno la muroj, ĝis nuboj atingas la turoj,
Ho, sed nur la fantazi’ povas ekloĝi en ĝi.

Turojn ĝis nuboj etendas, sed nur en aero ĝi pendas,
Krevos ĝi, kiel ĥimer’, eĉ de blovet’ de aer’.
Ĝi ne dissaltu vezike, ĝin, fratoj, ni forĝu fortike,
Ĝi per solida mason’ staru sur firma kolon’!

Portu, ho, portu la ŝtonojn! jen vidas vi jam la kolonojn,
Ĝis la kastelo de rev’ levu do, jen via dev’!
Portu, ho portu morteron: laboron, fervoron, oferon,
Tintu la vigla martel’ sub la brilanta kastel’,
Revu ne sonĝe kaj pale, sed revu agante, reale,
Nun pli ol revo el or’ taŭgas la fer’ de labor’!

(1923)

 


 

Prologo antaŭ Ginevra

(Genève)

Mi estas la prologo: bela rolo.
Paroli eble kontraŭ via volo!
Vi eble diros: Nu jen, la homaĉo
Nin tedos longe per sensenca klaĉo.
Jes, vi scivolas nun pri kantoj, dramo,
Frapantaj scenoj kaj kolorornamo,
Fraŭlin’ amanta kaj hero’ sentima:
Ne pri parolo proza, eĉ se rima.
Nu, tamen ĝojos vi, mi antaŭdiras,
Mi vin ĝojigos — kiam mi foriras.

Interne, tie ĉi, post la kurteno,
Nun estas granda movo, kuro, peno,
En febro, treme batas ĉiu koro,
Kaj kvazaŭ tigro hurlas reĝisoro.
Ĉe la speguloj, laŭ misteraj leĝoj,
Naskiĝas jam la kavaliroj, reĝoj,
Intrigaj vangoj kaj reĝinoj dignaj,
Kastel’ fariĝas el tabuloj lignaj,
Poetaj revoj, el la paĝoj palaj
Eliros baldaŭ, iĝos nun realaj.

Kaj kial estas tiu granda peno?
Ĉu nur por distri vin, ĝis la kurteno
Kunfalos kaj vi forrapidos? Ho ne!
Ja tiun distron, eble eĉ pli bone,
Vi trovus ankaŭ ie aliloke.
Vi vidas, ke mi ne fieras koke,
Ne fanfaronas per promeso brila
Pri prezentado nia »sensimila«.
Ĉar tie ĉi la ludon de l’ aktoroj
Kuntenas ne la provoj, nur la koroj.
Per koro metis ni ĉi tiujn brikojn,
Per koro faru ankaŭ vi kritikojn.

Do kial estas peno, movo, kuro?
Nu, ne ektimu! ankaŭ por plezuro.
Ni volus kapti vin por kelkaj horoj
Kaj vin kortuŝi tute, ĉar aktoroj
Ni estas. Sed ni volas ankaŭ plion.
Permesu tamen, ke mi diru tion
Ne rekte, sed per manier’ oblikva ;
Samkiel iam la poet’ antikva
Alvokis pie iun el la Muzoj,
Nun, je komenco de niaj amuzoj
Kun pia koro kaj solenmiene
Al la Teatro mi ekvokas jene:

Teatro, kie formon ekricevas,
Palpeblan, tio, kion koro revas,
Kie vekiĝas el la velka morto
Kaj per flugiloj levas sin la Vorto,
Ho, ekflugigu, per deklam’ kaj kanto,
La vortojn de la kara Esperanto.
Denove montru, ke ne nur naiva
Dezir’ parolas pri la lingvo viva,
Sed, oni povas per ĝi korojn ligi,
Ridi, ridigi, plori, kaj plorigi.
Kaj plej diversaj homoj, rasoj, gentoj
Solviĝas per ĝi en komunaj sentoj,
Kaj unu en la rido kaj la ploro,
Fariĝas ili unu en la koro.
Eĉ se por horoj — revo fantazia —
Fondiĝas nia Rondo Familia.

(1925)

 


 

Himno de amo

Ho, ardu la koro en flamo,
Ĝin hardu la fajro de amo
Por granda kaj sankta fervor’,
Kaj sonu la voko tra l’ mondo,
Ja vane, sen kora respondo,
Jam certe ne sonos ĝi for.
Ĝis kie sin la firmament’
Etendas stelradie,
La fajron de la Nova Sent’
Jam koroj gardas ĉie.
Ho, sankta fajro! Per via varm’
Sekiĝos la fonto de sang’, de larm’!

Kaj estu la amo fortika,
Ne estu ĝi brulo salika,
Dronanta en marĉo kun sven’,
Ĝi estu kreanta potenco,
De l’ vivo brilanta esenco,
Flagranta por savo, por ben’!
Plenigu ĝia flam-inund’
Mizerajn terovalojn,
Kunfandu korojn, kiel fund’
De forno la metalojn,
Ĝis tra la mondo el unu kor’
Eksonos triumfa jubilsonor’!

(1922)

 


 

En amara horo

Nenio estas vi, nenio,
Se, pri la senco sen konscio,
Vi hurlas pri la »nova sento«!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, fort’ magia!
Dormema »rondo familia«.

Ĉu la ĝiskreva himnokanto,
Kolekta, koresponda vanto,
Kaj ke pri gramatikreguloj
Disputas aro de stranguloj
Rajdante sur la Fundamento:
Jen estas do la Nova Sento?

Ke rifuĝante de la devoj,
Nur gapas vi kun strabaj revoj
Kaj alpreninte dignan pozon
Kelkfoje ĵetas vi almozon
Sur la altaron de l’ Afero:
Ĉu tio estas do ofero?

Mi batas. Fraton balas frato.
Lin mem turmentas ĉiu bato.
Ho, gento, gento, verda gento!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, gvida torĉo,
En sorĉ’ malbona — bona sorĉo!

Kaj, kvankam. »stranga sekto eta«,
Sed fidi, lukti, venki preta,
Por kiu, malgraŭ ĉia moko,
La mond-iranta Forta Voko
Ne sangmalriĉa iluzio,
Sed estas kredo, religio!

Oferoj nutras la aspirojn,
Postulas ĉiu venk’ — martirojn!
Ne kovru palo vian vangon,
Neniu volas vian sangon,
Sed donon, faron kaj fervoron
Kaj koron, sed la tutan koron!

Je ĉio vana! Mi konscias,
Ke en dezerto mi forkrias.
Vi restos plue en kvieto
Amuziĝanta societo.
Ho, kie estas la konsolo
Por mi — poeto sen popolo!

*

Poeto sen popolo, ho animprema scio,
Ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko…
Fonsonos senresone la plora melodio,
Kiel ŝirita kordo en forlasita loko.Ĉu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
Kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
Aŭ ĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
Kaj eksilenti — patro de versoj abortitaj?Pli oportune estus kaj certe pli prudente:
La vanajn sapvezikojn plu ne flugigi blove,
Kaj ektirinte ŝultrojn feliĉindiferente,
La »Kanton de la Sklavo« ne kanti plu Schulhofe.Sed kien iri? Kie troviĝas idealo,
Sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
En kies altartukon, freneze, post batalo,
Neniu adoranto jam viŝis sangan manon?Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj — eble — senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.Mi konas vin. Enkore vi kantis najtingale
En nokto de la mondo. Vi kiel povis trili!
Vin oni ne aŭskultis, buĉadis sin »reale«…
Ĉu ŝtopu mi l’ orelojn por ilin eksimili?Ne! En la kor’ plusonu la kanto dolĉetrila,
Ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara!
Vi estu mia bela mensogo sorĉebrila,
Vi estu la konsolo en nia mond’ amara!

(1924)

 


 

Kongresa prologo

(Oxford)

Ekflugu, kanto! portu sur flugiloj
La vagajn veojn, flugu al ĉiel’!
Kaj vin baninte en eteraj briloj,
Reportu iom da ĉiela bel’.
Kiel mielon portas la abel’,
Alportu dolĉon de Espero flata
Al koroj, kiuj por majesta cel’
Entuziasmas kun batado frata:
Por granda mondkompren’ benanta kaj benata.

La pac’ ne portis por ni paradizon.
Milito ĉesis, sed ne — la Malben’.
La mond’ suferas kataklisman krizon,
Mizero hurlas lupe, kaj Ĉagren’.
La ĝoj’ mem estas nur narkota sven’.
La mond’ malsanas, kvazaŭ korp’ ŝirita,
Kies partetoj, kun senorda pen’,
Nur konvulsias en barakto ŝvita,
Ĉar mankas kunlabor’, ĉar mankas gvid’ spirita.

La mond’ malsanas, sed ĝi sani volas.
Ho, kie estas por ĝi la balzam’.
Jen, bonaj koroj, bonaj cerboj bolas,
Por ĉi balzamon fine trovi jam.
Nun flagru brile ankaŭ nia flam’!
Kaj se nin oni mokas »stranga sekto«:
Ni estu do la sekto de la Am’,
Ĉar Amo: jen la vera vojelekto!
Sub signo de Esper’ ni marŝu en la Rekto!

Espero, jes, Espero, ĉiam ree,
Kun forta spito, kaj kun spita fort’.
Espero vivas, vibras senperee,
L’ Esper’ pli forta estas ol la Mort’!
Jen, prete staras nova packohort’:
Heroldoj de la Lingvo, por fermentojn
De Amo ŝuti per instrua vort’,
Por semi vortojn kaj rikolti sentojn:
Biblie: iri kaj instrui ĉiujn gentojn.

Jen la evento granda de la jaro.
Saluton, Kanto, al la brila Fond’,
Ke vigle varba apostola aro
Ekiras migre tra la tuta mond’.
Potence kreskos Familia Rond’,
La Lingvo Frata, ĝiaj dolĉaj sonoj
Inundos ĉien per triumfa ond’,
La Forta Vok’, en ĉiuj regionoj,
Resonos en la kor’ de junaj legionoj.

Ĉeestas ĉio por esperi firme,
Ne povas velki jam la granda Verk’!
Se l’ semon tenas junaj koroj ŝirme,
Elkreskos el ĝi mondombranta kverk’.
Nur vartu ĝian verdon kontraŭ velk’
La roso de la Amo ĉiopova:
Ja venke flugos supren el la ĉerk’
La sankta sent’, malnova, tamen Nova
Sento de granda kor’, la sento Zamenhofa!

(1930)

 


 

Th. Cart mortis

En la okuloj tremas funebra larmobrilo:
La Prezidanto mortis! La verda karavan’
Jam restis sen gvidanto! La Granda Veteran’
Foriris, por eterne ripozi en trankvilo.

Ne movos sin senlace, ne signos por konsilo,
Ne levos sin averte la senripoza man’,
Nek helpos plu fervore en ĉiu bona plan’.
Profundan sulkon fosis, jam kuŝas la Fosilo.

Konfuze kaj senhelpe ni ĝemas sub ĉi plago.
Sed por animoj grandaj la mort’ ne estas fin’!
Li pasis, ve, li pasis, sed restis lia Ago!

Super la tombo ŝvebas, kaj plue gvidos nin
Du praaj malamikoj, kiujn sub verda flago
Mirakle li pacigis: Liber’ kaj Disciplin’!

(1931)

 


 

Iras abiturient’…

Dum splena hor’, ĉagrena hor’
Ĉe l’ kor’ min ekkaresis
Arĝentsonor’ de l’ rememor’
Pri l’ tempoj, kiuj ĉesis.

Ĝojriĉa temp’, feliĉa temp’
De l’ knab’ facilanima!
Ho, viv-abund’ en korprofund’!
La viv’ estas senlima!

Senpena sort’ kaj plena fort’,
Amika rondo varma!
Kortuŝa fid’, plenbuŝa rid’
Pri ia farso ĉarma!

Ho, ora viv’, ĝojflora viv’,
Flugiloj ĝojfrapantaj!
Malĝoj’ kaj dub’? Facila nub’!
Projektoj dolĉe vantaj!

Studenta temp’! Ho, venta temp’
Aĝ’ de printempa vento,
Aĝ’ de April’: en blanka bril’
Burĝonas knabosento:

Naiva am’. Je kiso jam
La lip’ soifa estas
Kaj per admir’ la amdezir’
La amatinon vestas.

Naiva poz’: he, sen ripoz’
Nur supren sur deklivo!
Infana sonĝ’, ho, vana sonĝ’,
Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo…

Reportu brilon al la malĝojanto,
Malnova, kara kant’, adiaŭkanto:

Iras abiturient’
Jam for…
Adiaŭ, kamarad-taĉment’,
Jam for…
La voj’ alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for… al voj’…
Ni kisu nin je l’ lasta foj’.

Infana sonĝ’, ho vana sonĝ’,
Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo,
Kaj svenas ĝoj’, kaj venas voj’
Malsupren sur deklivo.

En juga dev’ la fluga rev’,
La sonĝa mond’ ekpalas,
Flugila sving’ sen cel-ating’
Lamiĝas, kaj — ni falas.

Nenie sav’. Eĉ ama rav’
Ne helpas por leviĝo,
Ĉagrenos nin, ke venos fin’:
Aŭ tromp’, aŭ senreviĝo.

Kaj post esper’ la malprosper’
Eterna kaj rigida,
Splenigas nin, plenigas nin
Per saĝ’ vinagr-acida:

Por kio lukt’? Acida frukt’
Ja estas la espero,
Kaj ĝi de sur branĉ’ sen matur’
Defalos al la tero.

Do, lasu nur: viv’ pasu nur,
Ĉar estas ver’ ordona,
Ke estas mond’ kaj restas mond’
Malĝoja kaj malbona.

Ho, ploru, ploru kun la ekploranto,
Malnova, kara kant’, adiaŭkanto:

Iras abiturient’
Jam for…
Adiaŭ, kamarad-taĉment’,
Jam for…
La voj’ alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for… al voj’.
Ni kisu nin je l’ lasta foj’.


 

Se ekbrulus…

El mia trista, sopirbrula kor’
Ardante fluis mia amsufero.
Metal’ rigida el fluanta fero:
Malĝoja vers’ fandiĝas el dolor’.

Jen kanto, kvazaŭ sonorilsonor’
Kiu funebron muĝas tra l’ aero,
Jen kant’ sovaĝa, kant’ de malespero
Nenie bril’, nenie helkolor’.

Ho, se ekbrulus en vi ama flamo
Kaj koron de l’ eterne-vin-amant’
Karesus vi per via vera amo:

Ho, kara, tiam estus mia kant’
Por vi fajrere brila kapomamo
El ĝoja or’, kun pompa diamant’.


 

Silente, nigre…

Silente nigre kuŝas mia sento,
Kiel la ondo de la nokta mar’,
Se kaŝis sin la luno kaj stelar’,
Kaj sternis sin en svena dorm’ la vento.

Sveninta sento, kuŝu en silento.
La bril’ de pensoj kaj la bril’ de far’
Jam vane rompus tra la nuba bar’,
Jam vane vipus vente vin turmento:

Ĉar ŝi, la ŝip’, por kiu vin sopir’
Perforte pelis al freneza peno,
Neatingebla estas por dezir’,

Kuŝante jam feliĉe en haveno,
Ve, en la brakoj de alia vir’
Kun senkonscie arda ĉirkaŭpreno.


 

Maldolĉa kanto

Ekiri, kiel la migruloj!
Sen cel’, sen hejmo vagi, sola
Ne turnu sin plu la okuloj
Al la ĉielo senkonsola.

Nur ridi belon, la naivan,
De la printempa floroĉarmo,
Kaj lipon havi sensoifan,
Avare ŝpari je la larmo.

Rezigni pri ja vana lukto
(Feliĉon ankaŭ venk’ ne portos),
Rezigni pri la amvolupto
(Sciante, ke en naŭz’ ĝi mortos).

Ne lasi plu, ke min ektentu
Am’ de virino, de amiko
(Brilega aĵo, sed, atentu,
Dissaltos kiel sapveziko).

Kaj se esper’ sin montrus, rava,
Ne kapti ĝin per mano trema,
Ĉar ĝi ne estas ŝnuro sava,
Araneaĵ’ nur, ŝiriĝema.

Kaj iri plu, sen cel’, sen fido,
Sen idealoj, sen deziro,
Sur vangoj sen la ŝmink’ de ride
Kaj pri la mort’: kun ŝultrotiro.

Kun frostaj vangoj, frosta sento
Ekfali sur la bulon teran,
Kaj kun la vekrianta vento
Vetkanti kanton malesperan.


 

Ŝiritaj strofoj

Memoro! Mola lito muska!
Kial min la sopir’ embuska
Forpelas de vi ĉiam…

Ĝemspiron ĵetas la sopiro,
Kaj refalinte, la ĝemspiro
Ekbatas koron ŝtone…

Se brakojn mi al nokt’ etendas,
Se savan eĥon mi atendas:
Neniam venas voko…

La lum’ de l’ sonĝoj sin vualas
La blu’ de l’ sonĝoj velke palis,
Malplen’ kaj nigro ĉie…

Kaj mi falinte, pale kuŝas,
Kaj mian lacan koron tuŝas
Per brulostampo la dolor’…


 

Kiel la infano…

Ho vivo, min lacigis via vojo.
Suferon veran
Ne povas al mi doni jam malĝojo.

Se la dolor’ sur mia brust’ genuas,
Mi laŭte ne ekveas.
Mi kutimiĝis al ĝi, mi enuas.

Ho, vivo, sen ribelo kaj ĉagreno
Mi vin trenadas:
Kaptito trenas ŝarĝon de l’ kateno.

Se brilas ĝoj’, mi ĝin kun spleno spita
Rigardas, kvazaŭ
Ornamojn de l’ katen’ la hom’ kaptita.

Jes, vivo, min lacigis via vojo,
Korpuŝon veran
Jam donas al mi nek malĝoj’, nek ĝojo.

Mi estas pri vi, kiel la infano
Pri la ludilo:
Li ĝin enuas, ĵetus for el mano,

Li ĵetus for. Kaj, tamen, se ĝin oni
Forpreni volas,
Li ploras, veas kaj ne volas doni.


 

Ribeleto

Ho, kiom da bataloj en la mondo!
Egale estas, kio ajn min gvidus,
Nur foje min mem mi batali vidus!

Ĉu do ne estas, kiel ĉiu homo,
Knedita mi el karno kaj sopiro,
Ke mi inerte sidas kun ĝemspiro?

Kiom utilas ja, al kiu plaĉas.
Ke, jen, mi estas bona, kiel pano,
Kaj mi sekiĝas, aŭ min mus’ formaĉas?…


 

Lalla… lalla…

Hej, ĝemspiro sur la lip’,
Hej, sopiro kun la vip’,
Hej, vi, sangnutrata am’!
Mi mansignas: iru jam!

Zorgoj, korvoj, flugu for!
Kreve mortu, he, dolor’!
Fajfo estu tombmuzik’:
Kia gaja enterig’!

Fajfi kun facilanim’,
Tinti per la farsa rim’:
Lalla, lalla, kanta zum’,
Al aprila vent’ brakum’!

Ĝoj’! Petola ĝojfein’,
Venu, venu al la sin’,
Turnu do senbride min,
Poste kisu ride min.


 

Printempa sorĉo

Flirtanta, eta papili’
Flugadas super kampa vojo.
Ho, en lazur’ flugpendu nur!
Mi nun forgesas pri l’ malĝojo,

La flugilpolvo tuta, iam
Pentrinta mian infanmanon,
Surpluvas min kaj al la sin’
Ĝi post doloroj portas sanon.

Tumultas kise al la kor’
Mil infanaĝaj rememoroj.
Nenie pent’ kaj morda sent’,
Kruela svarmo de doloroj.

Mi serĉas: kie estas la
Amdorno: praa dolorilo?
Jen en la kor’ arĝentsonor’:
Ĝojŝafidet’ kun sonorilo.

Ho, ora sun’, ho, silkĉiel’!
Facila nubo el arĝento!
Printemp’ sen lim’! El la anim’
Rifuĝas ĉiu splena sento.

La kamp’, la gaja ondfein’,
Ornamis buklojn jam per floroj,
Ŝi kantas, jen, sin banas en
Rivero dolĉa de l’ odoroj.

Ho, kia tikla birda tril’,
Sur arboj dolĉa floroĉarmo!
Kun laŭta ĝem’ ĉu do mi mem
Min lavis per maldolĉa larmo?

Ho, vi mensogis al mi, kor’,
Ke l’ vivo estas nur sufero.
Ĝojkriu nun, eksciu nun,
Ke senmaskiĝis la malvero!

Rigardu do, kia plezur’:
Doloron per kalkano jugi,
Kia plezur’: sub la lazur’
Sur kamp’ ekkuri… suprenflugi!


 

Bela programo

Dorloti kise kaj karesi
Ĉion, tuŝantan al la kor’,
Kaj — por facile ĝin forgesi
Delasi ĝin post unu hor’.
De grizaj zorgoj min forbari,
Kaj nenifari, nenifari,
Sur flora brusto de l’ somer’
Konstrui tendon el aer’,
Kolekti el la flormieloj
Kaj el parfumoj de la vent’,
Kaj nokte, sur la firmament’
Nombri l’ armeon de la steloj,
Babili flustre kun Zefir’,
Atendi kuŝe, sen sopir’.

Ĉar la sopiro, ambicio
Kun multkolora pompa bril’
Flirtadas, kiel papilio,
Sed ĝin ne kaptu ĉe l’ flugil’,
Ĉar pompon de l’ flugil’ rapida
Deviŝos via man’ avida,
Flugilojn post la kapta tuŝ’
Rigardos vi kun kurba buŝ’.
Do — estu miaj oraj spikoj
La revo, sonĝo, fantazi’!
Sopiro, volo, ambici’
Estas diablaj artifikoj,
Aŭ — ene putra ruĝa pom’,
Ĝin ne ekmaĉas saĝa hom’.

La stultaj homoj ŝvite penu
Por havo de perforta ĝoj’!
Rigardo mia nur promenu
Tra l’ multkolora vivovoj’.
Kaj tiun vojon ĝoj’ drapiros,
Dezirojn plene mi akiros,
Ĉar — mi ja estas sen dezir’:
De l’ revoj gaja kavalir’.
Min vana amo ne ĉagrenos
Sidante preme sur la kor’:
Knabino, por paŝtista hor’
Kunulon serĉi eble venos,
Kaj ŝi elektos min amat’.
Sed se ne venos — prenu kat’.


 

Kanto de vagabondo

La polv’ sur mia plando:
Jen estas mia lando.
Kaj lito mia: ĉies ter’,
Kovrilo mia: la vesper’.
Birdar’ al mi deĵoras
Per amuzanta ĥor’,
La nuboj min priploras,
Se tuŝas min dolor’,
Hej, hola! Kia granda ĝoj’:
Facila vag’ sur landa voj’!

Mi vagas preterfluge,
Sencele kaj senjuge,
Kaj al knabino, al amik’
Neniam ligu min radik’!
Radiko ja profunde
Penetras en la ter’
Kaj ĝi ŝiriĝos vunde.
Ni ŝparu pri l’ sufer’!
Hej, hola! Kia granda ĝoj’!
Ensola vag’ sur landa voj’!

En blu’ de malproksimo
Sin banas la animo,
Dum inter prema ĉambra lim’
La koron kovras ranca ŝim’.
Filistro-invalido
Do putru en la niĉ’!
Mi saltas el la sido
Kriante pro l’ feliĉ’,
Se vokas min por granda ĝoj’,
Por nova vag’ la landa voj’.

Ĉu lumas sort’, ĉu nigras,
Mi prifajfante migras.
Kaj kiam kontraŭ la stomak’
Malsato venas por atak’:
Dum la stomak’ eksonas
Grumblante, kun riproĉ’,
Mi primon fajfe donas
Al ĝia basa voĉ’.
Hej, hola, kia granda ĝoj’,
Eĉ la malsat’ sur landa voj’!

Kaj se pleniĝis listo,
Kaj venos la Falĉisto:
Post mi edzino kaj infan’
Ne ploros orfe kaj sen pan’:
Mi falos en la neĝo:
Adiaŭ, bela vag’!
Kaj la primorta preĝo
Nur estos korva grak’.
Anoncos poste hunda boj’
Kadavron sur la landa voj’.


 

En solo

Ĉu en ĉambreto, dum vespersilento,
Aŭ eĉ en la tumulto de l’ popol’,
Subite ne atakis vin la sento,
Ke estas vi en sol’, en surda sol’?

Ke via kor’, turmente pro senpovo
Frapadas sur la ŝton’ de via sin’,
Kiel sub tero, post la katastrofo,
Ministo en la enfalinta min’?

Kormilionoj sub la sama fato
Baraktas, signas per obtuza bat’.
La am’, la am’, jen estas tia bato,
Kaj tia bato estas la kompat’.

Potencaj batoj sonas, ho, sed svene,
Senforte mortas sub la surda ter’,
Kaj tamen ĉiam sonas batoj pene,
Jen kun espero, kaj jen sen esper’.

Ho, se alvenus sopirata savo,
Kiu la korojn portus al la lum’:
En ĝoj’ ebria, en eterna ravo
Nin en dancringon fandus fratbrakum’!

Espero trompa! Tiu sav’ ne venas,
Profunde kuŝas enfalinta min’.
La kor’ fermita malespere penas,
Vane frapante sur la mur’ de sin’.


 

La nigra rajdanto

Ĉe l’ vojo: fulga trab’ de dom’,
Post arb’ rikanas ostfantom’.
En la plumbe peza noktsilent’
Nur foje ĝemas branĉo pro vent’.
Kaj en droniga glua kot’
Jen kuras en freneza trot’
Ĉevalo nigra tra l’ malhel’,
Rajdanto nigra en la sel’.
Ĉe l’ vojo: fulga trab’ de dom’,
Post arb’ rikanas ostfantom’…

Sub kasko: vizaĝ’ en morta pal’,
En sango glitas huf’ de ĉeval’.
»Rajdanto! Kien la rapid’?«
Respondas moke raŭka rid’.
»Rajdant’! La hejmo jam ruin’!
Rajdant’! Revokas vin patrin’!
Rajdant’! Postploras vin infan’!«
»Forblovas flokojn uragan’!«
»Sed kia cel’, do kia cel’?«
Respond’ ne venas el la sel’.
Klinita kap’, freneza trot’,
En drona, glua, sanga kot’
Glitadas hufo de ĉeval’…

Okuloj vitraj, morta pal’.


 

Renkonto al la Luno

Vespere, en la valo, sur kampo de batalo, mi amblis
sur ĉevalo kaj post mi la doloro.
Kaj en la malproksimo, Milit’, la Kainkrimo, orgiis kaj
per timo frapegis sur la koro.
Nun, ruĝaj lumogarboj filtriĝis tra la arboj kaj jen,
per unu fojo,
Ekvidis mi sub ruboj de sangkoloraj nuboj ĉe l’
turno de la vojo
Mem la gigantan Lunon,
La leviĝantan Lunon.
La ruĝa luntelero en sanga atmosfero de l’ venenita
Tero sur horizonto kuŝis,
Kaj estis la mieno taŭzita de la peno kaj tima
abomeno, dum ĝi sin vane puŝis
For de la Ter’ de ĝemoj, de murdoj, de subpremoj,
de klakaj, grincaj dentoj:
Senhelpe kaj senpove ĝi ellongiĝis ove kaj ŝvitis pro
l’ turmentoj
La sangon de doloraj
Radioj ruĝkoloraj.
Ho, ĉi turmentan penon tre bone mi komprenis, ho,
ĝian abomenon mi ja kunsentis frate,
Mi preskaŭ helpi volis al la luktanta astro, mi preskaŭ
ekparolis konsole kaj kompate,
Sed la ĉeval’ plu paŝis, la Lunon arboj kaŝis, nur ruĝo
dubeluma filtriĝis tra la zuma folitegment’,
Dolor’ la koron boris kaj rosolarmojn ploris la
firmament’.
En solo, sen konsolo kaj lasante min porti sen volo,
mi rajdis plue nun,
Kaj frate, kaj kompate kaj de l’sama sopiro tranĉate
mi pensis pri la Lun’.
Sed kiam survoje refoje al loko senarba mi venis,
Jen, haltis mi subite, frapite de vido, kiu min katenis:
Per sava salto al la alto sin suprensvingis jam la
Luno,
Kaj surĉiele ŝvebis, hele brilante, kvazaŭ el latuno.
Kaj estis tia mokridaĉo sur ĝia flava rondvizaĝo, ke
mia homa digno
Ribelis pro la mok’ profana kaj al la grasa vang’
rikana mi kriis kun indigno:
Ho, vi, vagabondo fripona de l’ mondo! Pri l’ Fato
terura
Jen mokas vi ride, rikanas perfide el alto sekura?
La tuta homaro en spasmoj sin tordas,
Terura serpento, malamo ĝin mordas,
Kaj vokus savanton kaj krimdelavanton la krioj
suferaj,
Ni veas turmente, sed ridas sensente kaj indiferente
la Fortoj Eteraj,
Eterne vivantoj pri l’ vanto de l’ vantoj, pri l’ homa
avido nur mokas kun rido,
Ĉu preĝon meritas ilia perfido?
Luno! Vi ridaĉas! Ĉu do al vi plaĉas, ke mian
turmenton sanglipe mi maĉas?
Do mi vin alkraĉas!
Kaj ridu plu pri l’ mar’ de sango,
Ridegu, ĝis krevos via grasa vango!…

Jen la stranga renkonto kun la Lun’.
Mi ploris tiam. Kaj vi — ridu nun.


 

Homo

Vi forĵetis vian veston haran, la manojn forŝiris
de l’ tero
Kaj svinginte ilin al ĉielo, vi ekstaris kaj sur la
levitan frunton
Vi verŝigis la sunon. Per forto magia de fingroj
lertmovaj,
Je viaj sklavoj vi sorĉis ŝtonon, lignon, metalon,
akvojn ondantajn,
Sur la sovaĝajn ventojn vi metis vian jugon,
Kaj por paca laboro sin dungis en vian servon
la fajro senbrida,
Leviĝis la inerta materio en maŝinojn, turniĝis,
galopis, muĝis, vian potencon hurlis tra la tero,
Donis vivon kaj morton, spiregis vian gloron per
pulmo giganta,
Dum via raŭka amvoka voĉo fandiĝis en melodion
sur la florantaj kampoj,
Eksonis la kano, kaj viajn korbatojn ĝi kantis
en noktoj lunbrilaj,
En via orel’: sonoraj melodioj, en via okul’:
la vidata pompo de l’ mondo, kaj aparta mondo en
via cerbo,
Majesta kaj senlima, kiel mem la Spaco, graveda
je astroj.
Vi staras en supro de ĉielatinga turo,
Observas vian verkon kaj fiere krias fieran vian
nomon: Homo!
Ho! Kiel mi bruligus ĝojofajrojn sur pintoj
de montoj,
Per sonoriloj mi alarmus vian laŭdon tra l’ spacoj
malproksimaj,
Mi portus vin surŝultre al la bukedita miraklo
de Ĝojo,
Via admiranto, adoranto, ekstaza kantisto, diboĉa
parulo en festa danco eterna
Mi estus, ho frata gento, ho kara kaj amata
gento, ho kompatinda kaj malaminda
Kaj malbenata, abomenata, milfoje priplorata
gento,
Korsange nutrata honto mia: Homo!

Ve, ŝiriĝas la vortoj de la himno gloranta,
Estingiĝas la ĝojofajroj, tranĉe plorigas la fum’
la okulojn,
La sonoriloj krevas,
Velkas ĝojfloroj: iliaj trunkoj estas trempitaj en
venenon.
Kaj kion admiri? Arton de murdo? Kiun adori?
Falintan anĝelon? Kion kanti? Veon kaj ĝemon?
Kion danci? Mortodancon sur ruinoj?
Kaj kial plu paroli? Vi scias ja!
Dolorus la ekzemploj al la eldiranta buŝo.
Ve, ĉio vana! La sola savo estas
Rifuĝi de vi, rifuĝi
Al la fidelaj okuloj de la bestoj senkulpaj,
Al la milda verdo de branĉoj sin streĉantaj heroe
al ĉielo
Kaj al la tragika muteco de l’ ŝtonoj.


 

Ve!

— Profeto! Sonu vorto nova, savanta de l’ pere’,
Al mond’ mizera kaj senpova por bono kaj por kre’!
— He, mond’ malica, malbonvola,
Kaj senespera, senkonsola,

Jam estas al vi, restas al vi vorto sola: ve!
Sang’, morto: ve!
Esper-aborto: ve!
Infera damnoforto: ve!
La puna pugno de la Sorto: ve!

Do regu rompe kaj sufoke Spirito de Eksterm’,
Hom’ ŝira homon reciproke, la vermon manĝu verm’!
Respondu krimon krim’ centobla,
Dispremu venĝavid’ malsobra,
Se en profundo de korfundo restis nobla ĝerm’!

Sufoko, ve!
Diabla moko, ve!
La kor’ sur hontobloko, ve!
Ho, Prometheus sur la roko, ve!

La librojn de l’ Evangelio kotumu piedprem’!
He, homo, glora bild’ de Dio, do preĝu kun blasfem’,
Kun murdo tigra, ruz’ serpenta,
Al la diablo sorĉe tenta:
Al la avida kaj insida kaj sensenta Mem’:

Kaj sonu: ve!
Tra l’ ter’ ciklonu: ve!
La mond’ en flamoj dronu, ve!
Satano, venu, nin ordonu, ve!

 


 

Aglo kaj kolombo

Sur miaj vangoj, jen, ridet’ ekfloris
Hodiaŭ pale, strange kaj kun timo.
Dum nova movo, pro la malkutimo,
Vizaĝo mia kvazaŭ ekdoloris.

Pri l’ mond’ malica, pri mi mem mi ploris,
Ĉar ho, plorindaj estas ni sen limo.
Dolor’ kruela sidis sur animo,
Kaj kvazaŭ aglo, ungojn ĝi enboris.

Sed kun esper’ timema nun mi ridas,
Ĉar jen, kolombon dolĉan nun mi vidas,
Mi vidas nun, virino kara, vin.

Kaj treme mi atendas la miraklon:
Ĉu venos, venos al dolor’ la fin’,
Ĉu la kolombo venkos nun la aglon?


 

Demando

Ĉu volus vi l’ Estinton dronigi en forgeso
Nun, kiam estas via animo jam ruino
Kaj klini vian kapon konfide al la sino
De ĉasta ama revo por milda ekkareso?

Ho, ĉu ne, bone estus, se sankta ama sento
Per sorĉbalzama fingro reportus al vi sanon
Kaj ĝi el temp’ feliĉa resorĉus la infanon
Naive revadantan, sen kulpo kaj sen pento?

Ho, bone estus: senti al propra kor’ adoron,
Kian al hostiujo la di-timanto pia.
Ĝi estus sankta, sankta! Ĉar amo arda, dia,
Kaj, ke ĝi por ŝi batas, sanktigus tiun koron!

Kaj sankta estus ĉio: rubando kaj harĉeno,
Kiujn per bonodoro la kara korp’ saturas.
Kaj bone estus: ŝtele rigardi, kiel kuras
Grada ŝia ombro vespere tra l’ kurteno.

Kaj flustro! En duopo vespera, ĝis malfrue!
Kaj vorto! dolĉa vorto! la vort’ el lipo trema,
Dirita dolĉlangvore kaj kun sopir’ timema,
Dum ŝian manon svene vi kisus surgenue!

Kaj bona estus eble eĉ jeno: post rezigno,
Sciante ŝin feliĉa, formigri el proksimo
Kaj kun la brula zon’ de doloro sur animo,
Ĉi turmentzonon porti omame kaj kun digno!

Kaj beni ŝiajn kisojn, donatajn al alia,
Eĉ tiun, kiu por ŝi feliĉon ekmalfermis.
Kaj kisi ŝtele, arde infanon, kiun ĝermis
De tiu fremda viro kara ingveno ŝia!

Ho bruli tage-nokte, ho bruli, ardi, flami,
Ho droni en la fajro de l’ am’ senbrida tute
Kaj flagri ĝis ĉielo… aŭ forcindriĝi mute…
Plezure, aŭ turmente — ĉu do vi volus ami?…


 

La brulanta saliko

Silenta tomb’ soleca jam estis mia koro,
En kiu morte kuŝis sopiro kaj memoro.
Ĝin preterkuris vivo, starantan apud voj’
Kaj sur ĝi staris velke saliko de malĝoj’.

Sed venis vi survoje, rigardon al ĝi ĵetis,
Kaj per rigardo via la branĉoj ekflametis,
Kaj kreskis flamoj kaj la malriĉa tomb-ornam’
Saliko de malĝojo, jen, staras nun en flam’.

Kaj brulas la saliko fumante kaj fajrere…
Kaj kio nun?… Ĉu ĉio forbrulos senespere,
Aŭ el la tombo, kiu fariĝis mia kor’,
Fenikse reviviĝos sopiro kaj memor’?…


 

Donaco

Ho kara, mi ne povas al vi doni
Juvelon, oron, koron sendoloran.
Nun larme vian frunton, la marmoran
Per dorna kron’ de am’ malĝoja kroni.

Ho, sciis mi en brila ĝojo droni,
La lipoj havis ridon orsonoran,
Sed mian ridon: sonorilon oran
Forĵetis mi, ĉar ĝin disrompis oni.

Ne tuŝu ĝiajn rubojn, ho aminda!
Cinika voĉo de l’ rompita rido
Timigus vin per bruo raŭke tinta,

Sed, jen, ĉi perloj, en konstanta sido
Sur okulparo mia ĝojo-blinda,
La viaj estas. Prenu kun konfido.


 

Milda deziro

Ho, kial estus tiel bone, kara,
Genui antaŭ vi kun sentoj piaj,
Kaj senti, post konfes’ de kulpoj miaj,
Ke mi min lavis pura, ĉasta, klara?

Se via mano, ĉi saniga mano
Karesus foje mian frunton flate!
Ho, kial de ĉi penso dorlotate
Mi ekploregas, kiel la infano?

Ho, vian jupon kapti kun kroĉiĝo:
Ke kiel knabon, kiu pro l’ malbono
Ekplore pentas, vi min post pardono
El mond’ malĝoja gvidu al Feliĉo.

Se vi ĉeestas, mi nenie trovas
Mian mismemon, lacan, galan, duban,
Nek la sopiron pekan kaj inkuban,
Naiv-stulteta sonĝo min alblovas:

La blanka infanaĝ’, de kiu moke
Forfuĝis mia koro: fil’ disipa,
Min, malfidelan, pro l’ mizero vipa
Kompatas ame, reatendas voke.

Kaj tiam, ho, mi volus en sekreto
La kapon klini sur genuon vian,
Kaj al vi spiri flustron emocian:
Ho, se mi estus via infaneto!


 

Kio estis

Ho kio estis, kio?…
Ni restis solaj kaj la melodio
De via voĉ’ ŝiriĝis… jen ekpalis,
Jen ruĝis viaj vangoj… survualis
Nebul’ okulojn viajn… malrapide
Vi fermis ilin… febra brul’ avide
Ekmordis viajn lipojn… vi sufere
Kliniĝis al mi — kvazaŭ sinofere…

Jen estis ĉio. Grincis pord’ subite.
Kaj ve, sveninte, ĉe la kor’ trafite
Defalis birdo sankta: ĉi Minuto.
Kaj ho, el ĝia sango granda guto
Nun falis al la mez’ de mia kor’.
Kaj tie brulos ĝis la mortohor’.


 

Sunsubiro

Jam iĝis kupro la tagmeza or’.
Ĉe l’ horizont’ la sun’ adiaŭluma,
Okul’ gigante granda, plorbruluma,
Rerigardante pasas drone for.

Kaj kvazaŭ sang’ fluinta ĵus el kor’,
Jen arda ruĝo sur fenestro doma.
Moment’… kaj estingiĝas ruĝ’ fantoma,
Kaj jen la dom’, rabite pri l’ trezor’.

Malluma domo. Lumon lamp’ ne ŝutas.
Ĉu l’ mastro dormas, aŭ eterne mutas,
Plu lin ne vekos la maten’ radia?

Mallum’, mallum’ mallum’ tra l’ domo tuta.
Rigardas nokton la fenestro muta
Kun ros-malseka vitro apatia…

Ĉu mi revidos vin, ho kara mia?


 

Amkanto

Ho, se mi vin karesus,
Pri l’ mondo mi forgesus,
En mar’ miela dronus,
Anĝela voĉo sonus
Kun vortoj dolĉe kantaj,
Feliĉon anoncantaj
Al kor’ melankolia,
Ho kara mia!

Se vi min ĉirkaŭprenus,
Mi vin en brakoj tenus
En dolĉe larma tremo!
Ho, sorĉe varma premo!
Min roznebul’ vualus,
Volupta larmo falus
Al via brak’ lilia,
Ho kara mia!

Kaj kisoj! Trink’ Edena!…
Min nokte sonĝo bena
Per dolĉa tromp’ enlulas,
Ke lip’ sur lipo brulas.
Nokt’ benas, tag’ min mokas,
Mi tage vane vokas
Vin kun dolor’ pasia,
Ho kara mia!


 

La amo

La am’ ne estas ludo,
Sed forta sorta trudo,
Ĝi svingas sian vipon
Al lip’ pelante lipon.

Ni timas ĝian baton,
Kapricon, senkompaton,
Sub ĝia jug’ ni svenas.
Sed tamen ĝin ni benas.


 

Brulpereo

Am’! Artfajraĵo milkolora!
El koroj flagras vi subite.
Mi ekbruligis vin. Ravite
Mi ĝojis pri fajreroj viaj.

Espersteletoj verdradiaj
Brilante tra la koro lumis,
Kaj karesante, milde zumis
Pri la Feliĉo alvenonta.

Kaj el la koro fajrofonta
Flagretis flamo blue hela:
Revado pri plezur’ ĉiela
De lipsurlipo, korĉekoro.

Ho, pluv’ arĝenta, pluv’ el oro,
Ho, dolĉaj flamoj rozkoloraj!
Ho, dolĉaj sentoj fajrofloraj
De studentkora am’ naiva!

Sed ruĝo de sopir’ soifa
Raketis, falis sur la koron,
Mi sentis akran bruldoloron.
Mi tamen ludis plu kuraĝe.

Kaj nun malhele kaj sovaĝe
Leviĝis en violkoloro
La pezaj flamoj de Doloro.
Ektremis mi ĉe l’ ekrigardo.

Kaj venis kun cindriga ardo
Purpur’ terura de l’ Pasio.
Galopas fajro jam tra ĉio,
Mi treme miras ĝian svingon,

Mi krius jam, ho ve, estingon!
Brulvundoj veas sur animo,
Kaj kreskas plu la brul’ sen limo,
Jam kri’ por helpo vane sonas,

Stertore mi en flamoj dronas,
Sangnuboj antaŭ la okuloj…
Ve, mi pereas en la bruloj
De l’ artfajraĵo milkolora.


 

Ŝi amas min

Al kiu mi kriu
La senton kiu rulas
Sin tra la brust’!
Per varmo de ĉarmo
Sur la anim’ forbrulas
Dolora rust’.
En flagra fajro flamas mi,
Min amas ŝi, min amas ŝi!
Ho, ŝi eldiris mian sorton
Per vorto kara: Jes!
Sigelis ŝi la dolĉan vorton
Per kiso kaj kares’.
Ŝi kuŝis inter miaj brakoj
Kun dolĉa tremo muta,
Ho, kuŝis inter miaj brakoj
Ĉiel’ la tuta, tuta!
Ke sub ĝi preskaŭ svenis mi,
Sed tenis mi, ho tenis mi!
Ho, rava ŝarĝo, dolĉa hav’,
Ho, sava ben’, eterna rav’!
Ho, suno de l’ Juno!
Sur la river’ degelas
Glacia krust’!
Al kiu mi kriu
La senton, kiu ŝvelas
En mia brust’!


 

Ridu, kara

Ho, ridu sorĉe, ridu sonorile,
Kaj ridu perle, ridu, kara, trile,
Per via rido min instruu ridi!
Jen miaj lipoj ridi jam dezirus,
Sed timas, kiel infanet’ ekirus,
Sed ne kuraĝas je l’ piedoj fidi.

Instruu pri la gusto de la vivo
La vundan langon, kiun la lesivo
De senreviĝoj mordis jam sensenta,
Instruu min pri dolĉo de koloroj,
Pri dolĉo de la sonoj kaj odoroj,
Pri dolĉa gusto de la rev’ silenta!

La ĝoj’ en mi jam estas vekiĝanta.
Infan’ ankoraŭ, sed infan’ giganta:
Destinis lin la Sorto por miraklo!
Jam, se atakos la dolor’ inside,
Per eta man’ li ĝin sufokos ride,
Kiel serpenton en lulil’ Heraklo!


 

Maja idilio

En la verdon venu, kara,
La reto foliara
Ornamos vin per punta sunradi’
Kaj sternos la herbaĵo
Laŭ via flirta paŝo
Tapiŝon silkan, ho amata vi!
Interkroĉinte manojn, ni ilin ekbalancu,
Ni ludu nun infanojn, ni ludu, kantu, dancu!
Ĉu vi vidas, ke ridas maja bril’,
Sun-oro, sonoro, gaja tril’!
Hararon vian danda vent’ karesas kaj konfuzas.
Ne ridu pri la stranga sent’, sed ĝin mi ekĵaluzas.
He, vento vanta, aroganta, la mia estas tiu or’!
Ĝin mi sopiris, ĝin mi akiris, sinjoro Vento, manojn for!
Ho, kara, pro la ŝerc’ vi ridas kun kora sonora, arĝenttril’,
Pro l’ voĉ’ en mia kor’ eksidas la dolĉa, la sorĉa maltrankvil’.

Ĉu sentas vi la vibron
Penetri ĉiun fibron?
Hejho! La doloro mensogas!
Hejho! Nin printempo allogas!
Allogas nin Maj’,
Por rido, por gaj’,
En sinforgeson ebrian…
Ni ekkantu do kanton ĝian:

Printempo, briltempo, jen venas pareto:
Infanoj kun manoj tenataj por peto.
Do donu trezoron:
De l’ suno la oron,
Arĝenton: torenton kun brila ŝaŭmĵeto.

Serenan veluron de blua ĉielo
Kaj plenan purpuron de roza mantelo
Kaj perlojn de roso
En milda ripozo
Sur arbo, sur herbo, por festa juvelo.

Kaj donu profundan spegulon de lago
Kaj donu abundan regalon per frago,
Monduman parfumon de violoj, timianoj,
Respektan branĉzumon de la arboj-korteganoj,
Ke estu brilanta kastelo la arbaro,
Por ni: por belkanta, beldanca reĝo-paro.

Printempe potenca estas la koro
Kaj ĉiopova estas la dezir’.
Jen, sin jam klinas al ni por enir’,
Branĉaro sunluma: la pordo el oro!
Sub ĝi ni tramarŝu: estrino kaj estro!
Ho, aŭdu! ekzumas la venta orkestro
Kanteton kun milde karesa sonor’,
Flugintan el nia infanrememor’:

Iru, iru,
Tra la pord’ el oro,
Diru, diru,
Kiun amas koro.
Dancu, saltu,
Sed ĉe ŝi haltu,
Kisu, ĉirkaŭprenu,
Dio vin kunĉenu!
Brulu ĉiam am’ en
Viaj koroj, amen!

Jes ja, vokas la zum’ nin al ama brakum’,
Ni obeu, ho kara, al voko!
Jen la ardo sur lip’, tamburado sub rip’,
Jen en brusto la dolĉa sufoko,
Do venu, ho ven… ho ve!
Al Majo kia malobe’!
Virineto malica kaj spita,
Jen, vi kun petolado incita
Vin forŝiras el ĉirkaŭpren’!
Kiel orfe sopiras la brakoj
Etenditaj por dolĉaj atakoj!
Inter ili doloras malplen’…
Kaj kun rido tiklanta vi kuras,
Via jupo incite susuras,
Kaj la dolĉaj pometoj de l’ sino
Sin streĉetas sub bluza muslino,
Kiu ŝvelas en freŝa ventspir’…
Sub ŝarĝo de l’ sopir’
Mi stumble nun ekpaŝas, haltas.
Kapreole vi kuras kaj saltas,
Vin jam kaŝas folia drapir’…
Helena! Helena! Hej! Hola! Hej! Kie?
Sed branĉlabirinto vin kaŝas envie!
Respondu, respondu, Helena!
Nubiĝis la koro serena,
Kun ĝemo kaj premo de amnostalgi’
La koro, la koro sopiras al vi,
Al vi, ho hejmo de mia kor’!
Ne kaŝu vin, ne kaŝu for,
Ĉar tuj mi ekploros infane…

Nur la eĥo respondas min: »vane«…

Sed vi ne ekridas resone.
Ĉu vane do, vane? Nu, bone!
Se vi ne aŭskultas pri pet’,
Do moke: naiva, infana kantet’
Vin logu el nest’ foliara…
Rezistu, se povas vi, kara!

Heliketo, heliket’,
Vin elvokas mia pet’,
Belan helon donis Dio,
Brilas ros’ en sunradio,
Vokas bona, eta hom’,
Venu, venu el la dom’!

Heliketo, heliket’,
Jen mi venis kun paket’,
Estas en ĝi dolĉo, bono,
Kaj mielo kaj bombono,
Piro, pruno, ruĝa pom’,
Venu, venu el la dom’!

Heliketo, heliket’,
Ne minacas ŝtonoĵet’,
Nek en puton mi vin ĵetos,
Nek per vergo vin frapetos,
AMO estas mia nom’,
Venu, venu el la dom’!

Nek tie, nek tie, nek tie, do kie?
Mi serĉas kaj serĉas kaj serĉas ebrie.
Jen, rido, jen, kraketa bru’,
Vestblanko tra branĉara tru’,
Helena! Hej! Ne ludu plu!
Nin baldaŭ kovros la vesper’!

Kaj la eĥo respondas min: »esper’«…

Venton serĉas velo,
Sunon la vinber’,
Floron la abelo,
Maron la river’,
Flamon serĉas la tineo,
Por plezuro kaj pereo,
Sinon serĉas sin’,
Kaj mi serĉas vin!

Jam mankas sola paŝo,
Jen blankas vi en kaŝo
Sur dika mola musko
Sidante en embusko.
Jam sola branĉo kovras vin,
Per mano mi forŝovas ĝin,
Kaj mi trovas vin!

Ŝafideto, ŝafidet’,
Vana estis panja pet’,
Vi enuis la ŝafaron,
Vi sopiris trans la baron.
Panjo diris: Ve, ve, ve!
Pentos vi post malobe’!

Ŝafideto, ŝafidet’,
Vi forkuris en sekret’,
Dum vi vagas for de l’ trupo,
Sur la voj’ jen venas lupo.
Lupo diras: Mu, mu, mu!
Jam neeble fuĝi plu!

Ŝafideto, ŝafidet’,
Kiel fiŝo en la ret’.
Lup’ soifas vian sangon,
Ĝi jam mordas vian vangon,
Kaj vi diras: Ho, ho, ho!
Kara lup’, ne mordu tro!

… Hej, nun mi kaptas vin en sido!…
Sed… ve… mutigas venka rido…
Ho ve, ho ve, vi al ŝafido
Jam ne similas, jen, ungoj ekbrilas
Kaj fulmas okuloj kun verdaj ekbruloj
De sangsoifa senkompat’…
Vi estas kat’!
Ho danger’, ho danĝer’!
Eĉ ne kato, sed panter’!
Mi vidas sub gluiga vesto
La karnon malmolan, talion muskolan,
La formojn pompajn de l’ reĝina besto!
Kaj dum time mi vin miras en halt’,
Via korp’ elasta sin retiras
Por salt’
Kaj kvazaŭ diskrevinta ring’
Vi saltas kun sovaĝa sving’…
Teruro!
Plezuro!
Ĉasisto kompatinda, mi,
Kun sufokita kri’
Defalas sen forto,
Do venu mia morto!
Disŝiru koron kun triumf’ ebria,
Ĝi estas ja la via!
— — — — — — — — — —
Ĉu mi ankoraŭ vivas, mi morton ne suferis?
Jen, mia koro batas, eĉ, pli ol antaŭ l’ ŝir’!
Jen, inter miaj brakoj pantero malaperis
Kaj restis knabineto, ho, kia rava mir’!
Rigardas min okuloj nebulaj pro l’ sopir’!

Kaj mortis, tute mortis la atakanta lup’,
Kaj estis nur inkub’
La sang-soifaj ungoj kaj dentoj de l’ pantero,
Jen, estas ni kolomboj kun dolĉebria kvero.

Ho rozaj nebuloj sur revaj okuloj,
Dorlotoj kaj luloj! Ho, muta aklam’,
Ho, kisoj senĉesaj, mil nomoj karesaj,
Ho, ĵure promesaj certigoj de am’!

Ho, spira parfumo, orela ekzumo,
Sufoka brakumo, ardanta proksim’,
Baraktas kaj svenas, jam troe plenplenas,
Jam ne plu eltenas feliĉon anim’…

Ging, gang, giling, galang…
Kio sonas tra l’ aero?
Ging, gang, giling, galang…
Sonorilo de vespero.
Kiel la oleo mola sur sovaĝa ond’ freneza,
Pacon portas voĉ’ konsola, voĉo milda, voĉ’ karesa…
Dolĉe ravas nin trankvil’,
Se eksonas arĝenttril’,
Ging, gang, giling, galang,
De l’ vespera sonoril’…

Salutas jam sur firmament’ krepuska stelo klara,
Do venu en la freŝa vent’ promeni kun mi, kara.
Ni iru, iru brust’ ĉe brusto,
Jen, la maljuna kverka krusto
Atendas ĝuste nin,
Ĝi konfidulo nia estu,
Feliĉon nian ĝi atestu
Ĝis sia vivofin’!
Do ĝi orname la nomojn tenu,
Literoj ame sin ĉirkaŭprenu,
Bordere koron ni gravuru,
Tra l’ mezo de la koro kuru,
Laŭ pramalnova tradicio,
La sago de la Amo-dio.

Jen, ĉu ne majstroverko?
Eĉ la maljuna kverko
Aprobe ŝajnas kapbalanci,
Ke kaptas min deziro: danci
Kiel triumfaj indianoj…
Do donu manon al la manoj,
Sin turnu amatin’, amant’,
Laŭ la malnova, gaja kant’:

Turnu, turnu, turnu vin,
Sorĉa muelrado,
Brilajn perlojn sen la fin’
Ĵetu dum turnado!
Sorĉa rad’, vin turnu nun,
Turnu kun fervoro,
Por ke iĝu ĝojfarun’
Lolo de l’ doloro.
Svinge, ringe kaj sen brid’,
Vigle eĥu rid’ al rid’,
Man’ en mano, vid’ en vid’,
Fine — kor’ sur koro!

Jam ombroj dense falas, nin ili envualas
Kaj najtingal’ signalas kaj lulas branĉa zum’
Kaj vibraj stelobriloj tra densaj branĉdrapiroj
La vojon de deziroj jam montras en mallum’.

Saluton al vi, Noktpatrin’!
Vi gardas, vartas, lulas nin,
Infanoj, ni, al via sin’
La kapojn klinas fide.
Vi tuŝas nin per bona sorĉ’,
La Lun’, arĝenta via torĉ’,
Nin lum-aspergas ride.
Ho Noktpatrin’, ho Noktpatrin’,
Jen, via lakto estas vin’,
Vi verŝas ĝin, vi verŝas ĝin
En sankta horo festa…
Kaj via vino estas kis’,
Pro tiu vin’ de paradiz’
Kordankon, ho Majesta!

Kaj paŝas la nokto, post ŝia mola paŝo
Sterniĝas karese la nigra silktrenaĵo,
Ŝi paŝas kaj benojn ŝi ŝutas.
Ŝin floroj per odoroj, branĉmuro per susuro
Kaj griloj per triloj salutas.
Miksiĝas al la florparfum’ la freŝodor’ de l’ hum’
Kaj, kvazaŭ sur misteraj kordoj obtuze molaj zumakordoj,
Muzikas la mallum’.
Sed tra la mistika sonor’,
Trasonas potence la bat’ de nia kor’ —
Du homoj, atomoj de l’ mondo kolosa,
Altiras sin venke tra l’ Spaco ĥaosa,
Kaj kvazaŭ du astroj gigantaj,
Delonge solece kaj orfe vagantaj
Sin trovas, kunfrapas, ekflamas en renkonto,
El niaj koroj flagras fajra fonto,
Ke arderuĝe ekbrilegas firmament’…
Jen estas la Moment’!
Ah, ne moment’,
Jen haltas por jarcent’
La Tempo, ĉi envia flu’,
Nin pramistero lulas sur genu’
Por ĉiam plu… por ĉiam plu… por ĉiam plu…


 

Kisoj

Mi kisas vian manon:
Patrinon kisas fil’…
Estim’. Respekto pia.
Humil’.

Jen kis’ al viaj haroj:
De patr’ al filinet’…
Dorlot’. Fier’ naiva.
Kviet’.

Mi kisas vian frunton:
Fratinon kisas frat’…
Fidela ŝirm’. Kareso.
Kaj flat’.

Jen kis’ al viaj vangoj
El kamarada kor’…
Komunaj zorgoj, ŝercoj,
Humor’.

Mi kisas vian buŝon…
Mallumo. Fulm’. Destin’.
Turmento. Rav’. Komenco
Kaj Fin’!


 

Ĉirkaŭpreno

Silenton, aŭskultu, trezoro!
Dum premas sin koro al koro,
Jen frapoj martelaj, alterne,
Potence batadas interne:
Feliĉon forĝas, feliĉon.

Kaj vidu, brilante, en ardo,
Kroĉiĝas rigard’ al rigardo,
Okulojn spegulas okuloj,
Ho, jen la magiaj speguloj
Montrantaj ravon eternan…

Kaj sentu: mistera fadeno
Nin tenas en sorĉa kateno,
Kaj premas kaj dolĉe turmentas
Ho, tenu, kateno, mi sentas:
Ŝiriĝus kun vi la vivo…


 

Silento

Vi klinis la kapeton
Al brusto mia
Kaj teksas ĉirkaŭ ni mirindan reton
Silento, la teksist’ magia.
Ho, kvazaŭ tim’
Min premas ĉe l’ anim’,
Ke vorton vi eldiros,
Kaj tiun sorĉan reton vi disŝiros…


 

Sopiro

Nin jugas kaj flugas tra ĉiu fibreto
Vibreto mistera, sufera kaj dolĉa,
Per sorĉa muziko sufoke sopiran,
Deliran sonoron ekkantas la sango,
La vango ekruĝas, la mondo ekpalas,
Vualas viola nebul’ la okulojn,
La brulojn de l’ koro ni sentas en gorĝo…
Ho forĝo potenca! sub via martelo
L’ oreloj ekmuĝas kaj surdajn kaj blindajn,
Svenintajn nin mordas flamdentoj — ho trinkon,
Estingon! Mildigan trinkaĵon el dia,
Magia kaliko, por lipo el lip’…
Ho donu la lipojn,
Ke dronu la mondo!
Jen venis, nin vokis
Kaj benis Sopir’,
Por festo mistera,
Majesto de Amo,
Sufoko al Morto,
Kaj voko al Viv’!


 

Ĝemo

Aparta mia mem’ doloras al animo.
La kiso, ĉirkaŭprem’ puŝiĝas al la limo
De korpo mia.
Eĉ plej pasia
Momento de plezur’
Refalas de ĉi tiu mur’,
Refalas svene.
Ne povas flamo
Nin fandi tute, plene
Je unu kaj la samo…

Ho, amo, vi senpova amo!


 

Balado

kiun la poeto verkis pri la rida
trila de sia brila Ora Sonorileto

De viaj lipoj fluas flute
Trilanta rido, kaj la sono
En ardvespera monotono
Perladas dolĉe, balzamgute…
Ho, sonu al vi danktribute
Ĉi naiveta panegir’,
Kantata sur malnova lir’.
Sed freŝe vibru en ĉi horo
La rusta kord’ je via gloro,
Jen mia provo kaj sopir’.

Se ridas vi, la parko mute
Aŭskultas pri la ora tono,
La najtingalo-primadono
Jen, trilas pro l’ envi’ balbute.
Ektremas la branĉar’ kaj ŝute
Alĵetas florojn pro l’ admir’,
Petegon portas la Zefir’:
Lilioj flustras per odoro:
Plu trilu por ni kun favoro,
Jen nia ravo kaj sopir’!

Elvenas Luno kaj salute
Ridetas ĝi al la balkono,
Premie por la ridkanzono
Vin en arĝenton vestas tute…
Ho, kial daŭras nur minute,
Kaj nekapteble por dezir’
La pura, sorĉa eliksir’,
Plezura, dolĉa trilsonoro!
Eterna estus ĝia oro:
Jen mia revo kaj sopir’.

Dediĉo

Princin’ de l’ koro, do l’ inspir’!
Jen la balad’ kun ritma spir’.
Se plaĉas ĝi al vi, trezoro,
Akceptu ĝin (kaj min) ĉe l’ koro,
Ho mia Vivo kaj Sopir’!


 

Tri benoj

Benante levas manojn mi
Kaj diras al vi benojn tri.

Se post la vic’ de grizaj tagoj venas
Momentoj, kiam via viv’ solenas,
Salutas vin ĉe via vojorando
Mirakloj de la Novo, Belo, Grando —
Gardu la freŝon de l’ animo sane:
Miru infane!

Se l’ okulvitrojn nigrajn Viv’ forĵetas,
Kaj sur la kapon tintan ĉapon metas,
Strangaĵoj tiklas, pinĉas ŝerco-splito,
Aŭ transkapiĝas farse la spirito —
La gajon ĵetu, ĵetu perlfontane,
Ridu infane!

Kaj se malĝojo, splen’, ĉagren’ vin jugas,
Se vin la horoj korve ĉirkaŭflugas,
Se l’ koron vundas turmentantaj bruloj:
Estinga fonto fluu el okuloj
Kaj viajn vundojn lavu ĝi mildbane:
Ploru infane!


 

Duopa psalmo

Ho, Afrodita, dolĉa kaj venena,
Tronanta supre, sur Olimp’ serena!
La korojn donis ni sub vian regon
Aŭskultu nian preĝon kaj petegon.

Jen ni oferas rozojn kaj narcisojn,
Ho, donu niajn ĉiutagajn kisojn!
Majesta! Ni vin petas sur genuo,
Ne batu nin per frosto de Enuo.

Se pro tepido nia am’ suferos,
Ordonu al la petolema Eros:
Li pafu sur nin sagon ĉiam novan,
Dolĉe venenan, ardan, sorĉopovan.

Ho Dolĉa! Petas ni vizaĝaltere,
Ne lasu elreviĝi nin mizere.
En akompan’ de via ĉar’ kolomba
Ni iru kune ĝis la kavo tomba.

Eterne freŝan verŝu am-aromon,
Neniu el ni vian dolĉan nomon
Malbeni devu iam, forlasita…
Senvelkan gracon donu, Afrodita!


 

Rustas la plumo

Delonge mia Muz’ silentas,
Per rimoj tinti min ne tentas.
Katenas manojn la brakumo,
Trankvile rustas mia plumo.

Pri miaj dolĉaj korobruloj,
Amata, legu el okuloj!
Mi plu per rimoj ne ornamas
La dolĉan diron: Mi vin amas!

Ĉu skribi pri la am’ papere,
Per aĉa inko? Ja prefere
Sur neĝo de viaj ŝultroj brilaj
Per fajro de lipoj maltrankvilaj.


 

Poploj en aleo

… Poploj staras en aleo…
Ekiras vent’ kun laŭta veo.

Kun branĉoskua, brua spiro
La vent’ lamentas pri l’ sopiro.

Kaj dum la vento vee blovas,
La poploj vice sin ekmovas.

L’ unua klini sin komencas,
Kaj al la dua riverencas.

Sed ĝi al tiu vane zumas,
Tiu la trian amindumas.

La tria flustras al la kvara
Kun ama tremo foliara,

Kaj tiel plu… jen lud’ sencela,
Dolora, vana kaj kruela,

Kaj en la tuta vic’ la sama:
Rifuz’ de am’, petego ama…

Jam hurle veas vent’ lamenta:
Sopir’, sopir’, sopir’ turmenta…

Fleksiĝas poploj jam laŭtĝeme,
En ark’ sovaĝa, sopirtreme.

Reklini sin… miksiĝus drone
La branĉ’ kun branĉ’… kaj estus bone…

Sed ve, proksimo, certa havo
Estas sen logo kaj sen ravo,

La kor’ kun flam’ neestingebla
Sopiras je l’ Neatingebla…

Ho, steloj en la alt’ glacia!
Ho, Vo de l’ gruoj nostalgia!

Ho, floro sur la roko kruta!
Sur frosta lip’ rifuzo muta!

Ho, floro rava de l’ Deziro!
Ho, flor’ — velkonta post deŝiro!

En brua blov’ de l’ skua vento
Ĉu ploras veo kaj lamento,

Aŭ — en doloro dum ni dronas —
Infera moka rido sonas?


 

Printempo

Nun tiklas petalojn petole la vento,
Nun tiklas la koron sopiro flugila.
La kampon silkharan per ombro facila
Dorlote karesas nubet’ el arĝento.

En vesto odora kaj blanka la branĉo
Ridetas, kun roso sur flor’ sia ĉarma.
Vi kredus: kun ĝojo hontema kaj larma
Fraŭlino atendas je ven’ de fianĉo.

Kaj birdoj ekkantas printempan ĝojĥoron,
En milda aer’ papilioj promenas,
Delogas, kisinte forlasas la floron.

La rav’ de ĝermado kaptita min tenas,
Plenbruste enspiras mi ter-bonodoron…
Ho dolĉa… volupta ebri’… mi eksvenas…


 

Somero

Ĝis limoj de vido ondadas tritikoj.
Ho, flava marego sub arda sunbrilo!
Sub propra la ŝarĝo, jen, antaŭ falĉilo
La kapojn jam klinas humile la spikoj.

Virino benata, la Tero-Patrino,
Alvokas infanojn: Do, venu, ho homoj,
Kaj suĉu el sukoj, kaj el la aromoj,
Infanoj avidaj! do venu al sino!

Kaj ili alvenas kaj venas ne vane
Kaj falas la beno abunde, sen fino,
Patrino amanta ĝin ŝutas plenmane.

Sopir’ min ekkaptas: per pia kapklino
Adoron ekmontri, kaj fali infane
Sur bruston benantan de Tero-Patrino.


 

Aŭtuno

En flava arbaro aŭtuna mi kuŝas.
Faladas zigzage kaj zumas folioj.
Susuras la vento ĉe miaj tempioj,
La frunton freŝige, karese ĝi tuŝas.

Tra l’ arboj filtriĝas nur kvazaŭ murmuro
De psalmoj: kantado de vinrikoltantoj.
Mi pensas: mortanton pripreĝas la kantoj
Last horojn nun vivas la granda Naturo.

Odoron elspiras mortante la floroj,
Sur min folipluvon la arboj subsendas,
Ho pompo funebra: aŭtunaj koloroj!

Mi kuŝas kaj kuŝas kaj brakojn etendas
Ebrie pro venta susur’, pro odoroj:
Mi ian miraklon aŭtunan atendas…


 

Vintro

Lamentas la arboj, ĉielen etendas
La brakojn skeletajn frostante kaj treme,
Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme
Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Kaj flokoj por blanka ĉiela kovrilo
Jen falas kaj falas kaj falas senĉese,
Ĝis sub ĉi kovrilo, ŝirmanta karese,
La arboj ekdormas en bona trankvilo.

Kaj dormas la arboj kaj dormas la Tero,
Kaj kvazaŭ morttuko la neĝo sin sternas,
Sed sube jam ĝermas la nova espero.

Ĉar nasko kaj morto senĉese alternas,
Kaj ĝermas la semo kaj falas la bero,
Sed vivas la Vivo, la Vivo eternas!


 

Wallinkoski

Ondojn pinarbara mont’
Borderas kaj brakumas,
Flustras al la pin’ la ond’,
Al ond’ la pino zumas.
Ondoj mildaj en kviet’
Petole sin balancas,
Ŝaŭmo kun arĝentbrilet’
La rokojn ĉirkaŭdancas.
Zum’, susur’, babila bru’,
Pina verd’ kaj onda blu’,
Farsa flustro de la vent’:
Koron tuŝas sorĉa sent’,
Sonĝo de fabela mond’:

Jen, boato sur la ond’,
Väinemöinen sur ĝi sidas,
Blonda Aino borde ridas,
El la kordoj de l’ kantelo
Kant’ pli dolĉa ol mielo
Flugas flirte por la gajno
De la kor’ de l’ blonda Aino.
Mondo mire eksilentas,
Eĉ aero ĝojon sentas,
Sorbas sonojn sinforgese,
Ho, lulante kaj karese,
Sorĉa sonĝo, kun ni venu,
Kaj ne svenu, daŭru plu,
Por eterne…


 

Sur la Saimaa

Ŝipo, portu nin kun lulo,
Dum insulo post insulo
Venas, pasas antaŭ ni.
Kor’ en revoj sin forgesas,
Ondozumo nin karesas
Per dorlota harmoni’.

Ventsusuro, ondbabilo,
Sur la lago arĝentbrilo…
Flugu, ŝipo, kaj anim’!
Tie, en la blua helo
Lagon kisas la ĉielo,
For la baroj, for la lim’!

Insulet’ en lagarĝento.
Ĝiajn arbojn freŝa vento
Klinas al ni por salut’.
Eble tie, sub la pinoj,
Estas lando de feinoj,
Kiun kantas la liut’.

Eble tie, sur ĉi bela
Insulet’ la bord’ fabela
Nin atendas, ĝuste nin,
Tie nin al rev’ konstanta
Lulus dolĉe dormiganta
Zum’ de ondo, zum’ de pin’.

Kaj ne sekvas ridon larmo,
Sed eterna ĝojoĉarmo
Vibras tie en la kor’.
Ho, insulo de Sopiro!
Ŝip’! Turniĝu por aliro,
Haltu do! Ne kuru for!


 

Aŭtuna fantazio

Jen, kiel virino en plena maturo,
En plena beleco, sed sur la vizaĝo
Jam kun la signetoj de velko, de l’ aĝo
Baraktas volupte l’ aŭtuna Naturo.

En varma ventspiro sopiro sufokas,
La Ter’ foliflustre sopiron ebrian
Deliras, deŝiras la veston folian,
Por amo amanton, la Sunon ŝi vokas.

Sed iĝis tepida radio la suna:
Ne kisas ĝi plu, nur karesi ĝi povas.
Amanto fidela, li iĝis maljuna.

Karesas li, fine kvieton ŝi trovas.
Kaj ĉion ekregas silento aŭtuna,
Nur vento kelkfoje folion ekmovas…


 

Mondhaveno

Sirenoj. Krioj. Tondro. ŝarĝaŭtoj. Veturiloj.
Malfermiĝantaj pontoj. Kolosaj levogruoj.
Motorboatoj. Barkoj. Surdige pezaj bruoj.
Ŝipegoj fumvomantaj. Da mastoj mil’ kaj miloj.

Kaj svarmas homformikoj, ŝirate de l’ Koloso
Farita propramane. Ŝarĝtrenas, kompatindaj,
Pro la bruego surdaj, pro fum’ kaj fulgo blindaj,
Zigzagas: perdiĝintaj atomoj en Ĥaoso.

Persekutate kvazaŭ de nevidebla skurĝo,
Skuate de la febro de senkompata Urĝo,
Kuradas ili: perdis la benon de l’ Trankvilo…

Dum lace pro la vido mi fermas la okulojn:
Mi vidas: en sunbrilo, sur freŝajn terobulojn
Kun gaja fajfo paŝas kampulo post plugilo.


 

La kripla Pegazo

Porko malsata sonĝas pri glano,
Dolĉajn bombonojn sonĝas infano.
Esperantisto sonĝas pri rimoj.
Ve, de la sonĝo venas la krimoj.

Krimoj de rimoj, verŝoj de versoj,
Sur la Parnaso grandaj renversoj.
Fulmas la kapo hirte, senkombe,
Ĉiu poeto turnas sin tombe.

Kun la Vortaro Sankta de Rimoj
Li al ĉielaj altmalproksimoj
Rajdas fiere sur la Pegazo.
Lin bela Muzo gvidas — ĉe nazo.

Svarmas en versoj novaj belecoj,
Granda amaso el ĉiuj specoj:
Li al la frazoj kolon eltordas,
Kaj la finaĵojn simple demordas.

Pri la printempo, vintro kaj vento,
Sepdeksesfoje pri l’ Nova Sento,
Pri Ŝi, la Kara, kiun li amas:
Versoj trumpetas, marŝas — kaj lamas.

Ĉion li movas, ĉion li provas,
Gloron eternan li por si kovas.
Rompas la ovon, rampas la ido
El la ovŝelo — estas ĝi: rido.

Ĉar ja la homoj, granda bedaŭro,
Metas foliojn sanktajn de laŭro,
Ve, ne sur lian kapon glornoman,
Prefere — en la supon terpoman.

Oni, senhonte, jen, eĉ kritikas!
Hoko de moko akre lin pikas,
Diras kritiko, la serpentsibla,
Lian Pegazon fajra — sed kripla.

Kaj liajn rimojn diras ĝi surdaj,
Kaj la ariojn diras ĝi gurdaj,
Kaj lian voĉon diras ĝi raŭka,
Kaj la poeton diras sentaŭga.

Jes, je l’ adreso de la poeto
Venas sciigo en la gazeto:
»Viaj versaĵoj — havu kuraĝon —
Estas tre taŭgaj — kovri fromaĝon.

Sed post ĉi tiu akra atenco
Ĉesas jam en li la pacienco
Kaj li eksplodas, kiel per briko
Forte batita gala veziko:

Kiel ekzistus verso ja bona,
En Esperanto, la malbonsona,
Tio ja estis tute malsprita:
Versi en lingvo fuŝefarita.

Kaj li riproĉas, plendas kaj ĝemas,
Krias, insultas, muĝas, blasfemas,
Hurlas, malbenas, tondras sen brido,
Kaj furioze — iras al Ido.


 

Veoj pri la asonanco

Al certaj kritikistoj

Poet’! Al rev’ vin vane lulis
La Muz’, kisante vin je vang’,
Kaj vane via koro brulis,
Kaj skribis vi per propra sang’:
Kortuŝi, pro terura krim’,
Ja mankas al vi ĉia ŝanco:
En versoj ne nur pura rim’,
Sed estas, fi, eĉ asonanco!

Se logas vin al la Parnaso
Naiva sent’, soifa tent’,
Vi falos, kaj en embaraso
Vin palpos ĉe l’ korpfundament’.
La molajn sentojn la kritik’
Kun indignanta kapbalanco
Traboros per krajona pik’:
Fi, ĉie puŝas asonanco!

Se l’ vundojn de l’ homar’ malsana
Ekmontrus vi, kaj tondrus kri’
De abomen’ pri l’ buĉo vana,
Milita sango-industri’:
La versojn uzos grasbutik’,
Parfumos ilin larda ranco,
Kaj kial? Diris la kritik’:
Pro l’ malbeninda asonanco.

Kaj se por knabineta koro
Konkurus vi per via lir’,
Per dolĉe vibra kordsonoro
Kortuŝus ŝtonojn dum inspir’:
Ŝi — nur ridetos pri l’ sopir’,
Kaj iros ŝi al tango-danco
Perfide kun alia vir’,
Ĉar vin brulstampas asonanco.

Poet’! Forĵetu do la plumon,
La buŝon fermu malgraŭ tent’,
Kreskigu eble nur kukumon,
Aŭ faru ŝuojn en silent’,
Aŭ, mia kara, krevu jam,
Tra l’ kor’ pikinte per plumlanco,
Se ne mortigis vin la am’,
Mortigos vin la asonanco.


 

Ezopa fablo

La ĉeval’ kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l’ merito
En milito.

Diris la ĉeval’ incite:
»Eh, malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La ĉevaloj
Al bataloj
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l’ trumpetaj
Sonoj,
(Iom helpis ankaŭ spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l’ kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!« — la ĉevalo henis.

Bov’ respondis dum remaĉo:
»Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
Vane pompas
La kuraĝo,
Se l’ furaĝo
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat’ malsata?
Al la bovo malŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon bovo gajnas.«

Paŝtis sin melankolie
Ankaŭ la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aŭdis,
Ke sin ili laŭdis.
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: »Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit’ eĉ ne okazus!«


 

Al knabino nur balbutanta Esperanton

Knabino, eta blondulin’,
Viaj okuloj mute plendas:
Ne servas via lango vin
Tre bone kaj vin ne defendas.

Se vin atakas malicul’
Per pika ŝerc’, petola ruzo:
Vi nur balbutas, en okul’
Aperas time la konfuzo.

Sed tiam, kiel per kiras’
La kavalir’ sin brile armas,
Jen, super via embaras’
Ridet’ aperas, venke ĉarmas.

Kaj ekfulmetas mil kaj mil
Radioj, kiel la fajreroj.
Virkoro! Gardu pri l’ trankvil’,
Atentu pri la bruldanĝeroj!

Ho, vi, muteta blondulin’,
Kun birila rid’ sur roza vango,
Ja tio ne ĉagrenu vin,
Ke ne obeas via lango.

Ne hontu pro balbuta vort’,
Havu kuraĝon kaj memfidon.
Ja donis al vi bona sort’
Armilon brilan: vian ridon.


 

En la memorlibron de knabino

Kvieta, dolĉa estu via viv’
Kaj gaja, kiel danco de infanoj
Dancantaj ronde, manoj en la manoj,
Sur matensuna, maja montdekliv’.

Kaj eĉ se venas iom da dolor’,
Ĝi estu, kiel siluet’ de mano,
Se ombroludon ludas la infano:
Facila, farsa, flirtu baldaŭ for.

Kiel ŝafidoj vagu sopiretoj
Odorebrie, kun sonoriletoj
Tra sunaj kampoj, inter florornamo,

Ĝis fine ilin kun vipanta pelo
Direktos al la ununura celo
Paŝtist’ sovaĝa, la unua amo.


 

Tragedieto

Jen estis eta birdo, ĉiela muzikant’.
Ĝi kantis, dolĉe sonis la vibre trila kant’.
Aŭskultis ĝin dum ĝia saluto al Aŭror’
La krudaj batalantoj kun ektuŝita kor’.

Sed venis stulta kuglo siblante el pafil’.
Subite kial dronis en mut’ la gaja tril’?
Sur flor’ de rozarbeto jen ruĝis sanga gut’,
Sub sanga rozo kuŝis la bird’ en morta mut’.

Kaj ploris la soldatoj kaj sub la sanga roz’
Korpeton en tombeton demetis por ripoz’.
Kaj epitaf’ parolas sur ŝton’ pri ĝia sort’:
»Jen kuŝas kantisteto en la heroa mort’.«


 

Patrineco

Ŝi antaŭjare, kiel kapreolo,
Facile, flirte kuris kun petolo.
Kaj dancis, ludis, ŝercis kaj paradis,
Kelkfoje eĉ la pupon ŝi vestadis.

Sed misteraĵo venis. Serioza
Kaj reva iĝis la vizaĝo roza.
Kaj novaj sentoj vibris tra l’animo:
Miksaĵo stranga de sopir’ kaj timo.

Sengusta sentis ŝi knabinpetolon
De l’ amikinoj. Ŝi deziris solon.
Sidante ofte sinforgese, mute
Ŝi al revado sin fordonis tute.

Kaj nokte — longe sin sendorme rulis,
Ho, nokte ŝia virga lito brulis,
Kaj lia voĉo eĥis al ŝi zume
Kaj la kusenon premis ŝi brakume.

*

Tiu hor’! tiu hor’!
Martele batis ŝia kor’.
Sur vangoj: ruĝaj hontobruloj,
Fermiĝis treme la okuloj:
Lin aŭdis ŝi pri amo ĵuri…
Ho, kien kuri, kien kuri!

Ho, vane jam.
Piedojn ŝiajn kaptas lam’,
Ĉu nun ekkrii, aŭ balbuti,
Aŭ ridi, plori, aŭ nur muti?
Kaj ŝi silentas. Roznebuloj
Tordigas antaŭ la okuloj.

Sed kun hontema ĉarmo
En la okuloj jesas larmo.

La kis’ unua:
Naiva, virga kaj timema tuŝo.
Mallerta. Sub la forta vira buŝo
Sufoko frua.

Kaj kiso dua:
Sur lipoj: brulo. En la kor’: alarmo.
Tra l’ korpo: etranga, dolĉa, vibra varmo.
Tremad’ genua.

Kaj kiso plua:
Turmente batas vejnoj kvazaŭ vipoj,
La tuta korpo tremas sur la lipoj.
Sindono glua…

*

Kaj poste:
Projektoj feliĉaj..
Tremetoj.
Senkulpa gustumo el amaj sekretoj.
Kaj poste:
La mirto… Preĝejo…
La beno…
Nebulaj figuroj dum ĝoja festeno.

Kaj poste:
Nur ili! Duopo!
Mistera.
Amara kaj dolĉa, transmonda kaj tera!

*

Kaj poste: helo! helo!
La tagoj fluas kiel la mielo.

Se venas vent’: disputo,
Eolgroteton fermas kis’ je muto.

Se venas pluvo: larmo,
Disigas larman nubon kisa varmo.

Sub bluo de ĉielo
Lazuran maron kuras blanka velo.

*

Kaj poste… poste… foje, dum vespero
Eksentas ŝi, ke venas la Mistero.

Dum la okulojn pale ŝi malfermas,
Ŝi sentas, ke sub ŝia kor’ ĝi ĝermas.

Kaj tra la korpo kuras febra tremo,
Sopir’ kaj timo, ĝojo kaj korpremo.

Se li jam venus, ke ŝi flustru ĝoje,
Ke tiu, Tiu estas jam survoje.

Kaj ke ŝi serĉu en la brakoj fortaj
La ŝirmon por la tempoj ŝarĝoportaj,

Ŝi, jam senhelpa, velka, malsaneta,
Kaj ĉiam fali, ĉiam sveni preta.

*

Kaprica, kiel la printempa vento,
Kun ŝanĝe plora, rida sentimento,
Kun rozaj vangoj, okulbrilo flama:
ŝi estis kvazaŭ mem la Majo florornama.

Nun, jen, kun pala vizaĝeto sia,
Kun la rideto dolĉmelankolia,
Kun sia blonda kapo flavakrona:
Ŝi estas kvazaŭ la Septembro fruktodona.

*

Dum posttagmezoj, en ĉambret’ sidante,
Ŝi laboradas tie en soleco,
Kudrilo ŝia kuras rapidante
Tra blanka, eta, stranga vestopeco.

Kaj se la ĉambron la vesper’ vualas:
En mano stumble haltas la kudrilo;
En ŝian sinon la vesteto falas…
Kaj ŝi esploras tiam sin kun miro

Kaj sentas sian korpon dolĉe vunda,
Milde dolora, svena pro l’ Ofero,
Sed sukoŝvela, plena kaj fekunda,
Benata, kiel la semita tero.

*

Kaj sentas ŝi, ke tial estis ĉio:
Sopiroj, revoj, kiso, ĉirkaŭpren’,
Fandiĝ’ ekstaza svene en ebrio:
Ĉion ĉi faris Ĝi por sia ven’:
La Suveren’!

Ŝi donis ĉion, ĉion sen bedaŭro:
Knabinan freŝon, ludon ĝojpetolan,
Senzorgajn revojn, kuron kapreolan,
Sur la altaron de la sankta Daŭro.

Jen ŝi nun iras… Velkis la belaĵoj:
Talio flora, freŝa rozo vanga.
Ŝi sin balancas. Ho, miraklo stranga,
Miraklo sankta de anasaj paŝoj.

Mallerte sian ŝarĝon sub la koro
Ŝi trenas time, kun ŝirmanta brako…
Komika vid’… Sed super ŝi, el oro,

Mi aŭreolon vidas en imago.
Jen iras kontraŭ tempon de doloro
Heroineto de la Sesa Tago.

*

Kelkfoje, dum la nokto, lite,
Subite
Terara timo
Eksidas al ŝi sur animo.
Si korpremate, side,
Rigide
Rigardas en mallumon mutan
Kaj sentas tremi sian korpon tutan.

Kaj en angoro
Tordiĝas tra l’ memoro
Rakontoj najbarinaj,
Ŝtelrigarditaj bildoj medicinaj,
Virinoj cent

Mortintaj naske en turment’
Kaj veoj, konvulsioj, sango, sango,
En morton paliĝanta vango…
Kaj poste
Froste
Fantom’ rikanas oste,
La ungojn ĝi enboras…
La edzo ploras,
Virinoj iras-venas kure…
Terure!
Kaj, sub malvarma ŝvit’,
Ŝi sidas en la lit’
Frostotremante antaŭ la Estonto
Kaj sentas perdi ĉiujn siajn fortojn
Kaj ŝiaj lipoj preskaŭ flustras vortojn
De Kristo sur la Olearba Monto…

*

Sed kiam la mateno per oraj lumosagoj
Forpelas de ŝi aron de la fantom-imagoj,
Solviĝas la angoro en fido kaj kvieto,
Kaj ŝi revaĵojn dolĉajn salutas per rideto.

Revaĵojn pri diketa korpeto rozkolora,
Pri arda kis’ patrina al ĝia vango plora,
Pri eta kaj mallerta, avida buŝ’ malsata
Sur la ŝvelinta frukto de ŝia brust’ benata.

Kaj en plezura revo feliĉe ŝi jam ĝuas.
Kiel la viv’ en tiun korpeton el ŝi fluas.
Kaj alpreminte manojn sur sian bruston brulan,
Ŝi zumas, kvazaŭ lerne, dorlotan kanton lulan.

*

Kaj venos tago, tago granda!
Kiam ploregos tiu eta buŝo
En la vindaĵo blanka, blu-rubanda
Pro la unua kruda vivotuŝo.

Kaj kiam ŝi sur lito palas
Post la dolora, vivodona lukto…
Petal’ de floro, kiu ĝoje falas,
Ĉar sur la branĉo kreskas jam la frukto!


 

Familiopatro

La am’ ebria iĝis edzodevoj.
Edzin’ — feino ĉe la enamiĝo —
Dikiĝis, grumblas hirte, en negliĝo,
De ŝia kapo falis kron’ de revoj.

Junulaj sonĝoj estis trompimagoj.
Kaj restis: zorg’ pri vesto kaj pri pano,
Laceco, tremo dum infanmalsano,
Treniĝo sub la ŝarĝ’ de grizaj tagoj.

Ho, kaptas ofte lin dezir’ ribela:
Elsvingi el la jugo sian nukon,
Ekiri al la vivo dande bela!

Sed devoj vokas, baras al li flugon,
Ĉenite firme al la rad’ muela
Li klinas kapon sub benitan jugon.


 

Maljuna fraŭlo

Vesperoj gaje pasas en kazino,
La glasoj tintas, li la fumon blovas.
Promene li ĉapelon flankenŝovas
Kaj dande turnas sin post belulino.

Senzorge, gaje li tra l’ viv’ promenas,
Edzina plendo, aro de infanoj,
Kun bruaj ludoj, ploroj kaj malsanoj,
Per hejmaj zorgoj lin neniam ĝenas.

Sed ofte, se el amikfamilio
Li venas, jen, eksangas, kvazaŭ vundo,
En lia koro akra nostalgio

Je l’ hejm’, kiun sur sia vivogrundo
Li ne konstruis. Kaj kun apatio
Li ĝemas: »Morti sola, kvazaŭ hundo!«


 

Infanoj ĉe montrofenestro

Montrofenestron miras du infanoj.
Malriĉaj. Knab’, knabino. Ĉe ŝi: pupo.
Mizera pup’. El ĉifonaĵ’ kaj stupo
Farita fuŝe per mallertaj manoj.

Al vitro gape ili premapogas
La nazojn. Aŭto, urso, lulĉevalo,
Armeo plumba, pup’ kun silkvualo:
Ludilmirakloj tie ilin logas.

Kaj plezurante pri l’ senpaga festo,
Faligas ŝi la pupon, dum ŝi revas.
Kaj ŝi surpaŝas. Pupohaŭto krevas.
Tra l’ vund’ elŝovas sin la stup-intesto.

Nun ŝi rimarkas. Staras en konfuzo.
Ekploras. Levas ŝi la pupon mole.
Al brusto premas, lulas ĝin konsole,
Viŝante siajn larmojn per la bluzo.

La knab’ pli aĝa, kun mallerta peno
Konsolas ŝin, sed ne efikas multe.
Pli kaj pli larmas, ploras ŝi singulte,
Jam ili falis el infan-edeno.

Kaj nun, transvitren, al infan-ĉielo,
Rigardas li kun brakoj krucmetitaj,
Senpove, mute, kun okuloj spitaj,
Kiel simbolo eta de l’ Ribelo.


 

Pala procesio

Ho, procesio de knabinoj palaj:
Vizaĝoj flavaj kaj malĝoj-vualaj.
En la sunbrilo de l’ somer-maten’
Vi marŝas, marŝas kontraŭ tag’ de pen’.
Atendas vin la kor-muelaj horoj
En la fabrikoj kaj en la kontoroj.
En lit’ ĉifita restis la fiktiv’
De l’ dolĉaj sonĝoj… Jen la viv’ — la viv’!
Funebra, longa, longa procesio
Je l’ enterigo de la iluzio,
Je l’enterig’ de ĝojo kaj de ĉarm’:
Vidante vin mi luktas kontraŭ larm’.

La bruston peza vivo senkompata
Jen premas plata, senespere plata,
Ĝi klinas dorsojn, ŝtelas el rigard’
La artfajraĵon de la juna ard’.
Sur la vizaĝoj sidas trajt’ enua
Kaj ĉe l’ okuloj jam sulketo frua,
Sopiroj kuŝas en la kor’ kun sven’,
Sub pezaj ŝtonoj de la taga pen’.
Ho, orfaj floroj de l’ ĝarden’ de Dio,
Vin ne vizitas gaja papilio,
La papilio de la hor’ de am’…
Burĝone velkas via florornam’.

Ho kiel volus mi kun krio voka
Elŝiri vin el brak’ de l’ urb’ sufoka
Kaj gvidi vin en kanta, danca rond’
Sur la deklivon de sunbrila mont’.
Sur viajn harojn ŝuti kampoflorojn:
Kolorojn pruntu ili kaj odorojn.
Rigardojn viajn ĵeti al ĉiel’:
Sin banu ili en la blua hel’.
Kaj vin aspergi per radioj sunaj:
Vin ili kisu sanaj, ruĝebrunaj.
Stariĝi sur la pinto de l’ dekliv’
Kriante: iru, ĝoju al la viv’!

Kaj pluv’ de ĝojo el ĉiel’ sennuba
En brusto seka, sarkherbaĵa, duba
Ĝermigas riĉajn spikojn de la fid’,
Sonorilflorojn de l’ perlanta rid’.
Vi dancas, sur la kapoj kun festonoj,
Turnante ronde vin je flutosonoj.
Dum tikle, dolĉe vibras en la spin’
La ebrieto pro l’ miela vin’.
Aŭ vi sur branĉoj vin balancas kuŝe,
Fruktsukojn dolĉajn sorbas plenabuŝe,
Ĝis vin al sorĉaj kampoj logas for
La papilio de la ama hor’:

Pel-ludi, rifuĝante de l’ sopiro,
Petole kiel nimfo kun satiro,
Spirege fali kaj kun ĝoja trem’
Kapitulaci al la ĉirkaŭprem’,
Dum viajn kisojn per foli-susuro
Flustrante benas la Patrin-Naturo…
Ho plen’ de l’ vivo! Ho triumfa Jes!
La viv’ Donaco estas kaj Promes’!
— — — — — — — — — — — —
Ekpalas, falas, mortas iluzio
Kaj marŝas, marŝas pala procesio…
Okulangule gutojn du de plor’
Mi viŝas honte, kun senpova kor’.


Ahasvero de Amo

Ĉu tie ĉi mi mem parolas,
Aŭ nur malplena iluzio,
Facilanima fantazio
Miraĝe ludas kaj petolas:

Restu sekreto. Sed mi volas
Averti: en ĉi poezio
Amara akvo de pasio
Kelkfoje ne tre pare bolas.

Jes. Estas en ĉi versrakonto
Adulta trompo, multa honto,
Kaj multaj kisoj, multa plend’.

Sed kiuj lege ekindignas,
Por tiuj mi antaŭe signas:
Finiĝos ĝi per happy end.


Nun ekparolos la hero’
De l’ versoj pekaj kaj lamentaj,
Ne estas mi kaj li identaj,
Neniu tion kredu do!Mi mem ja ofte tremas pro
Pasioj liaj elementaj,
Se ekparolas la hero’
De l’ versoj pekaj kaj lamentaj.Li amis tre, li amis tro:
Unue venos tiroj tentaj,
Kaj poste venos plendoj pentaj,
Post multaj »hej«, la multaj »ho«Nun ekparolos la hero’:

I.

Sonĝon mi vidis:
Tra kampoj mi rapidis,
Min milda vent’ brakumis
Kaj sunradioj banis.
La kanton, kiun mi tra-dente zumis,
La branĉoj per susuro akompanis.
Mi sentis: en mi novaj vivoj ĝermas,
Kaj sin malfermas
Por mi post ĉiu paŝo
Tiklante nova celo kaj eblaĵo.

Vi estis for.
Sed tie min allogis flor’ post floro,
Kaj vi, trezor’,
Pro ili forviŝiĝis el memoro.
Kaj ili klinis sin balance,
Mi kuris dance
De l’ unu al alia,
Kun ĝoj’ ebria, kun sopir’ pasia.

Sed jen, dum plej ebria ĝojo,
Mi haltis sur la vojo
Sentante ian ĝenon.
Ho, en la brusto sentis mi malplenon.
La koro! Time mi aŭskultis ĝin.
Sed surda estis mia sin’.
El ĝi la ritma bru’
Ne sonis plu.

Nun jam terure sentis mi la mankon,
Maldekstran mian flankon
Mi palpis febramane,
Sed vane, vane…

Kaj kaptis min teruro,
Kaj en freneza kuro
Mi vin ekserĉis ĉie.
Vekrie
Resonis mia vok’,
Kaj, tute senkonsola,
Mi fine vin retrovis sola
Sur kalva, kruta rok’.
Doloro vin alĉenis,
Kaj sur genuoj viaj, jen, vi tenis,
Verŝante sur ĝin malesperon larman,
Mian senvivan koron — jam malvarman.

II.

Ni la tranĉilojn de l’ sopir’
En nian karnon jam ne puŝas,
Sur ni inkube jam ne kuŝas
Sovaĝfreneza amdezir’.

La am’ ne estas plu ŝtiparo
Kun cindriganta bruldanĝer’,
Nur zumas, kiel dum vesper’
Dormiga, milda samovaro.

Kaj bona estas laca dron’
En via ora haro-tendo,
Sed — min pardonu pro la plendo —
Jam tedas min ĉi tiu bon’.

Redonu al mi tiujn horojn
De la sopiro, de l’ soif’,
Ne estu rodo, estu rif’,
Redonu al mi la dolorojn!

Sufokas ravon de la am’
La ŝlima marĉo de l’ kutimo,
Animo frapu al animo
Flagrante, kiel flam’ al flam’.

Ĉar ĉiu halto estas sveno.
La ŝip’ kuraĝa, post ripoz’,
Sopiras ja por nova kroz’
El la enuo de l’ haveno.

III.

Kaj tamen. Vane ja, se mi por risko
Kaj streĉo de la fortoj min instigas,
Okuloj viaj larmaj min alligas,
Mia malĝoja, bela bazilisko.

Se krius kaj malbenus vi delire,
Minacus per ponardo kaj veneno,
Mi ridus, kaj mi irus for sen ĝeno,
Facile, gaje, fajfe, ŝultrotire.

Sed ho, teruran havas vi armilon:
En la okul’ akuzan larmobrilon:
Jen, kontraŭ kio vane mi batalas.

— Pardonu min, jen via sklav’ katena
Mi krias, kaj al via sin’ venena,
Kiel en propran tombon, mi refalas.

IV.

Printempo la arbojn alarmas denove:
Vekiĝu kaj ĝermu burĝonojn!
Kaj kuras la milda zefir’ facilmove
Disporti la dolĉajn ordonojn.

Ni iru! Kapetojn elŝovas el kaŝo
La herboj je l’ veko de l’ suno.
Ho, kial, sub suno tiklanta, la paŝo
Treniĝas en lac’ de aŭtuno?

La amo, sopiro, en ĉambro, dum tempo
De vintro frostetis malsane.
Esperis saniĝon per kis’ de printempo.
Ĝi kisas, sed vane, sed vane.

V.

Jen sidas ŝi kun lipoj kunpremitaj,
Li: kun okuloj dronaj kaj meditaj.
Silento. Tra l’ ĝarden’ la vent’ aprila
Balaas en la posttagmezo brila
Foliojn postrestintajn de aŭtuno,
Kiujn ne vekos el la mort’ la suno.
Li movas sin kaj ŝi ekspiras ĝeme,
Kaj ree regas la silento preme.
Kaj en okuloj, kun brilado febra
Al ambaŭ nun aperas larm’ funebra.
Funebras li l’ Estinton ĝojofontan,
Funebras ŝi l’ Estonton ne estontan.

El la ĝardeno brila, alfluginte,
Envenas la Estinto piedpinte.
Ho, temp’ ebria de la amo juna,
Duopoj dolĉaj en la laŭbo luna,
Konfesoj, ĵuroj, kisoj, ĉio multa,
Mistera, rava, flirta, dolĉe stulta!
Jen, jam el ĉio restis nur memoro,
Libre premita floro sen odoro.
Ho, kial ĝermas floro, se ĝi falas,
Amor’ la vangojn kial forvualas,
Svenema amo kial sin ekmovas
En kor’? Kial la am’, se ĝi ne povas
Eterne daŭri?
Ŝi ekspiras ĝeme
Kaj li kapkline, mute, kompateme,
Kun larme ama sento ŝin rigardas,
Sed en ĉi sento amo jam ne ardas.
Ho, bone estus kun iama brulo
En brakojn kapti ŝin por dolĉa lulo,
Karesi al ŝi tra l’ harar’ konsole,
Forkisi larmojn de l’ okuloj mole,
Sed braketendo nur mensoga pozo,
Kaj kis’ konsola estus nur almozo.
Ne, nepovante doni tutan koron,
Li ja ne faros tian malhonoron
Al eksreĝin’ de ĉiu revo sia:
Nur sidas li en mut’ melankolia.

Silento longa, langa, longa, prema…
Stariĝas li kun movo hezitema.
Nenia vorto, nur mallaŭta ĝemo,
Rideto pala, larma. Manopremo.
Mankiso. Star’ konfuza, sendecida.
Rigidaj kruroj. Nun, ekir’ rapida.
Sur ŝtupoj. Halto! Ne. Li iras plue.
En koridor’ la paŝoj sonas brue.
Silento. Li foriris sen reveno.
Ŝi kaŝas siajn vangojn en kuseno.

VI.

Ho, ŝanĝis sin la firmament’,
La ter’, aero!
Susure flustras al mi vent’:
Liber’, libero!
Ligita estis mia kor’
En tre malvasta rondo,
Jen, min mi ĝin donacas for
Al tuta, tuta mondo!

Ja kuŝu la printempa kot’
Sur ter’ malpure,
Mi ĝin per la sepmejla bot’
Transpaŝas kure.
Jen, ĉiam nova horizont’
Sin por ating’ proponas,
Freŝigon ĉiam nova font’,
Kaj nova arbo donas!

Do iru kun potenca blov’
En brust’ la spiro!
Eterna ŝanĝ’, eterna nov’:
Sorĉeliksiro!
Do kuru la sepmejla bot’,
Sed mi vin devas gardi:
Memoru pri l’ edzin’ de Lot:
Neniam rerigardi!

VII.

Ravante, pompe, sorĉe kaj danĝere,
Kun ungoj brilaj, kvazaŭ bela linko,
La virajn korojn ŝiras vi fiere.
Ĉu ruĝas via buŝ’ pro sangotrinko?
Ho, sfinks’! Enigmon ridas vi mistere,
La nesolvonton punos viv-estingo.
Ĉu do neniam kaptis vin la timo,
Ke Oedipos jam estas en proksimo?
— — — — — — — — — — —
Vi ĉarmas min, ĉar via arda spiro
Venenon dolĉan tra la nervoj kribras,
Vi logas min, ĉar via lula iro
Nun kvazaŭ mian faton ekvilibras,
Vi ravas, ĉar mistera prasopiro
Kaj fata vok’ en via voĉo vibras,
Vi sorĉas — eh, ne frazu mi sen fino –
Ĉar vir’ mi estas, kaj vi estas ino.
— — — — — — — — — — —
Tiel rigardis mi al buŝo via,
Kiel Lazaro al riĉula tablo,
Mi vin soifis, kiel agonia
Migrant’ la akvon sur Sahara sablo,
Por nova ravo, por plezur’ magia
Anĝelo mi vin kredis, aŭ diablo,
Kaj dum vi dolĉe ĝemis en la sino,
Mi vidis, ke vi estas nur virino.
— — — — — — — — — — —
Mi dankas, kara! Belaj horoj ĝermis
El nia am’. Mi dankas ĉi epokon.
La kisbatalon brave ni elskermis,
El nova lok’ mi aŭdas jam provokon.
Pardonu, ke la ravo ne eternis,
Kaj en brakum’ mi sentas jam sufokon:
Sekretojn, kiujn via sino fermis,
Vi jam instruis, ĉiujn mi ellernis.
— — — — — — — — — — —
Ho, kiom da knabinoj : brunaj, blondaj,
Sunbrunigitaj, palaj, freŝe rozaj,
Knabet-staturaj, mordincite rondaj,
Pikant-petolaj, reve seriozaj,
Kun haroj hirtaj, glataj, krispe ondaj,
Majeste pompaj, dolĉe kuriozaj:
Ve, min ĉe l’ koro premas anakonda
Volvaĵo de l’ sopiro vagabonda.

VIII.

Ho amo: stulta aĵo, stulta sento,
Stulta plezuro, stulta korturmento!

Ĉu al mi ridas ŝi? Ĉu al fremdulo?
Pro kio tial ravo, turmentbrulo?

En ŝian brakon mi la brakon plektas:
Katenon por si liberul’ elektas.

Malsata kis’ la lipojn beke boras.
Kion sur mia buŝ’ la ŝia volas?

Ŝi post si kvazaŭ mian sorton sternas.
Kiu ŝi estas? Kiom min koncernas?

IX.

Mi,
Foli’
Ŝirita de la branĉo
Per tranĉo
De l’ vento de pasi’,
Kun ĝojebria sento
Flugpendu dum momento,
Dum momentet’ de vivo mia,
Kun flirt’ facila, papilia,
En la radioj sunaj.

Ho, junaj,
Ruĝharaj, blondaj, brunaj,
Virinoj ĉarmaj,
El viaj buŝoj varmaj
Turnventon ardan al mi spiru,
Mi iru,
Ŝvebante, flirte, dance,
Facilbalance,
De buŝ’ al buŝo,
Ho, savu de la svena kuŝo
Plejeble longe min.

Je l’ fin’
Mi ja defalos svene
Kaj pale kaj ĉagrene
Sterniĝos sur la flava foliaĵo…
Kaj kun pezega paŝo
Alvenos sur la voja migre
Kampul’ vestita nigre
Kaj min dispremos lia plumpa bot’
Je kot’.

X.

Hararo via estas trankvile onda maro.
Ne taŭzis la supraĵon ankoraŭ kiso-mevoj.
Sub via frunto brilas malvarma stelo-paro.

Vizago via pure, kviete lunradias,
Virgina vizageto florpolva, milda, ĉasta,
Kiu vi estas, kio, por kiu: vi ne scias.

En via sin’, en blanka parfuma lito kuŝas
Kaj kiel Dornrozinjo dormetas la sopiro,
Pri l’ kavalir’ fabela ĝin palaj sonĝoj tuŝas.

Vi iras, kaj dormetas sub puntoj delikataj
Du cignoj neĝe blankaj, kun rozkoloraj bekoj,
Sur lag’ de via brusto molritme luladataj.

Ĉe mia flank’ vi iras, babilas vi naive,
Knabino dolĉe stulta, kaj vi eĉ ne konjektas,
Ke tranĉas mian koron sopiro sangsoife:

Vin treni al abismoj kaj al sakrilegio
De ambatalo murda! Vizaĝo via ĉasta
Iĝu virinvizaĝo kun peka mark’ de l’ Scio.

La flamojn de l’ infero bruligi en okuloj,
Kaj per frenezaj kisoj distaŭzi viajn harojn,
Ĝis kovros vian korpon fajreraj sopirbruloj.

Viajn marmorajn ŝultrojn per kisoj frapi skurĝe:
Jen via kavaliro! Vekiĝu, Dornrozinjo!
Al voj’ Gehena vokas la ĉar’ sovaĝa urĝe.

Ho, amon doni, sangan, sovaĝan, rabiantan,
Ho, amon doni, amon, kaj poste — plori, plori,
Priplori perdiĝintan trezoron diamantan.

XI.

Ho, feliĉuloj, kiuj, kvazaŭ birdoj,
Kontruas neston post la enamiĝo
El molaj plumoj de la dolĉaj virtoj.

Ilia saĝo estas la Sufiĉo.
En malprofunda akvo de l’ Kontento
Ili fiŝetojn kaptas de l’ Feliĉo.

Malvarman teon de l’ malnova sento
Sur kisofajro ili revarmigas,
Se venas bona kaj laŭleĝa tento.

Dezir’ de Novo ilin ne instigas,
Ne frapas per trudforto sorĉopova,
Katenoj dolĉaj bene ilin ligas.

En sia amo, en poem’ milstrofa,
Relegas ili milde kaj serene:
Troviĝas en ĝi ĉiam io nova.

Ili ne kuras: iras nur promene
Ĝardenon saman. Dum trankvila iro
Elĝuas ĝiajn multajn belojn plene.

Sed mi, jen mi! Infera kavaliro!
La filo de Volupto kaj Enuo,
Mi, estro kaj viktimo de l’ Sopiro!

Piedoj miaj vadas ĝis genuo
En sango, larmo, ĝemo kaj ĉagreno,
Kaj post mi: la vulturo de l’ Detruo.

Mi, Ahasver’ de l’ amo, sub malbeno,
Kuradas post feliĉo furioze,
Por senti la feliĉon peza ĉeno.

Ho, se la Sorto donus jam almoze
Virinan bruston, kie skurĝa pelo
De la Sopiro ĉesus, ekripoze.

Ah, legi longe el okula helo
Kvietan ravon! Resti fine, resti!
Sondi profundojn de l’ trankvila Belo:

Jen estus savo! Sed mi amon festi
Nur povas per absinto de l’ momento,
Konstrui neston, sed neniam nesti,

Ĉar ŝiras for la neston kruda vento
De amsopiro nova. Kaj, mi kuras,
Eterna ekzilito. Ve, turmento!

Ke am’ al ĉiuj inoj min torturas!
Jen, kuŝas morte, sur la vojo migra
La koroj! Rerigardo min teruras:

Disŝiris ilin mia amo tigra,
Suĉanta sangon, ve, neniam sate…
Sur mia koro staras skribo nigra:

Lasciate ogni speranza, voi ch’ entrate.

XII.

La viv’ ne estas vivo, nur ĉagreno,
Kaj sola savo estas la Forges’.
En ludo, kiso, vino kaj veneno
Tiun Forgeson serĉas ni sen ĉes’.

Kiel la grek’ dum Dionizfestenoj
El ĉi Forgeso volas suĉon mi.
Mi skuas min. Ruliĝas for ĉagrenoj
De l’ koro. Serĉas savan kruĉon mi.

Ho, sankta kruĉo! Trinki ĝin profunde!
Kaj ĝia suko ja ne estu vin’,
Sed Lethe-akvo! Eble nun surfunde
Eĉ la Feliĉo trovos kaŝe sin.

Piul’ ĝin trinkas el la preĝ’ al Dio,
Kelkaj el vino, kelkaj el la pip’,
El ludpasio, el haŝiŝ’, opio,
Mi volas sorbi ĝin de via lip’.

Knabino, mi ne venas kun promeso
Pri am’ fidela, pri eterna sent’,
Mia deziro estas nur forgeso,
Kaj mia Kredo estas la Moment’.

Okulojn niajn fermu dolĉa sveno,
Orelojn niajn ŝtopu la plezur’,
Ĉu ĝenu nin, se l’ mondo de l’ Ĉagreno
Eĉ renversiĝos dum freneza kur’?

En ĉiun malpuraĵon ŝovas nazon,
Mallaŭdojn krias, tondras la profet’.
Ridinda pen’: akceptos la ekstazon
La mond’ kun mok’, se ne kun ŝtonoĵet’.

Malpuran akvon mondkloak’ elpuŝas
Senĉese. Ĝin ne fermos via kork’.
Pli bone do, se en la kot’ ni kuŝas,
Por grunti tie, kiel sata pork’.

La lipojn donu do por kisoj spitaj,
Ke ebriigu nin sufoka ĝu’.
La homoj, kvazaŭ ratoj venenitaj,
Kuradu, mi ne volas vidi plu.

XIII.

Mi estas perfidanto de altaro,
Kaj kiel herezulo sur ŝtiparo
Mi kuŝas nun sur via arda sin’:
Turmentu min, bruligu min, knabin’.

Per ardaj ĉenoj ligu min brakumo,
Odor’ de haroj, spiro de parfumo
Kiel la fum’ sufoku min ĝis sven’.
Mi preĝas vin, anĝelo de Gehen’.

Drinkigu min per kisoj en ebrion,
Forprenu volon, menson kaj konscion,
Ke el la sonĝo, plena de inkub’,
Ne veku min la pento kaj la dub’.

XIV.

Doloras al okul’ la lumo,
La formoj, la kolor’,
Doloras al orel’ la zumo,
Al brusto la odor’,
Kisfajro flugis for en fumo,
Sur lipoj restis bruldolor’.

La langon verme naŭzo maĉas,
La dentojn la agac’,
Inerte mia man’ pendaĉas
En plumbe peza lac’,
Kion vi volas? Al mi plaĉas
Nur kuntiriĝi, kvazaŭ erinac’.

La akraj rokoj de l’ amĝuo
Kontuzis min ĝis sven’,
Inkube premas min enuo
Kaj morte surda splen’,
Virina brust’, viringenuo:
Kusenoj plenaj de venen’.

Ekpluvas… Min deziro trenas
Ekiri sub nubar’,
Dum vangoj de pluvgutoj plenas
Apogi min al bar’,
Kaj kredi, ke la gutoj venas
El mia seka okulpar’.

XV.

Sepmejla bot’, sepmejla bot’,
Vi portis svinge, salte.
Nun el la alto al la kot’
Kial vi falas halte?

Ho, kial post la vaga ir’
Piedoj lame lacas,
Kaj pro la freŝaera spir’
La dentoj jam agacas?

Ho, kial tedas min liber’
Kaj volus mi min ĉeni,
Kaj mi sopiras kun sufer’
Al iu aparteni?

XVI.

Ho, rememoro! Via man’ subite
Min kaptis nokte ĉe la koro nuda.
Surprize venis vi kaj seninvite,
Ne velurmane, sed kun ungo kruda.

Vi flustras al mi pri l’ feliĉo ama,
Kvieto, mildo, dolĉo kaj sereno.
Sed ĉiu guto de l’ miel’ iama
Sorbiĝas en min kiel la veneno.

Reportas al mi via fort’ fatala
La dolĉajn horojn de ŝi donacatajn,
Kaj ili venas, fantomaro pala,
En koron boras ungojn senkompatajn.

Ho, jen la koro! Suĉu, ar’ vampira,
Do trinku, trinku mian sangon varman,
Kaj eble ĝia forto eliksira
Redonos al vi vian vivon ĉarman.

Revivu! Eĉ se tuta sango mia
Forfluos el mi nun sub via ŝiro,
Kaj vian vivon, en feliĉ’ ebria
Salutos mi per mia lasta spiro,

Revivu, trinku!… Sed vi fornebulas,
Silenton preman trovas la aŭroro,
Nur riveret’ de miaj larmoj rulas
La muelilan radon de l’ doloro.

XVII.

Mi iris for, mi iris for,
Facile mi foriris,
Ĉiujn radikojn de l’ memor’
El koro mi elŝiris,
Libera viv’: libera krim’,
Mi pensis kun facilanim’
Dum fajfo de kanto strata.
Per la plezuroj de Eden’,
Per ĉiu dolĉa amvenen’
La koro nun estu sata.

Kaj mi preĝis, en sakrilegio,
Kun sentoj blasfemaj, sur sinoj,
Kun blinda fervor’ de pasio
Mi faris altaron por falsaj diinoj…
Sed estis ja vana la ŝaŭma bol’,
Kaj ardo freneza de amoj diboĉaj,
Jen, super altaro de ĉiu idol’
Tremigis min samaj okuloj riproĉaj

Silente, kun dolora mild’,
Min alrigardis tie — ŝia bild’.

XVIII.

La sento de soleco min atakas.
Mi frostotremas, miaj dentoj klakas.

Ho, kovris iam min talaro ama:
Velura, mola, varma, riĉornama.

Sur ĝia ŝtof’ el oraj ĝojfadenoj
Estis broditaj dolĉaj amoscenoj.

Ĝi ŝirmis min kaj fermis for la vidon,
Ne vidi damnon, krimon kaj insidon.

Sed, malsaĝulo, mi ekkuris foje,
Perdiĝis ie la talar’ survoje.

Mi haltas lace. Nun mi estas nuda.
Doloro frapas min per hajlo kruda.

Sub pezaj nuboj mia kap’ malvirta,
Pro pluv’: malseka, pro ventego: hirta,

Kliniĝas pale, svene al la brusto,
La nudan korpon pikas la arbusto.

De kiu bene la talar’ min tegis,
Denove skuas min kaj ekŝiregis

La furioza mondo. El la koro
Leviĝas vee la malnova ploro.

Dolor’ pri amo kaj dolor’ pri mondo
Min superverŝas per tempesta ondo.

En mondo peka, mi, la homo peka,
Jen mi staradas, kiel arbo seka,

Kiu kun sia kurba trunko kava
Atendas frapon de la fulmo sava.

XIX.

Vagulo migras sur la vojo,
Ĉe l’ koro mordas lin malĝojo,

Ĉe l’ gorĝo premas lin sufok’:
Ho, jen la lok’, la kara lok’,

La lok’ konata, belpejzaĝa,
Nun — kiel kruda kaj sovaĝa.

Piedojn kaptas la erik’
Kaj dorno, kvazaŭ malamik’.

Pene treniĝas paŝ’ post paŝo,
La vojo dronas en densaĵo.

Ho, ĉu perdiĝis do la voj’,
La vojo al la dom’ de ĝoj’?

Kaj — se mi eble ĝin atingos,
Neniu tie tukon svingos,

Ho, kia do mi trovos ĝin?
Ĝi eble estas jam ruin’,

Kaj tra l’ truegoj de l’ tegmento
Funebrajn kantojn muĝas vento.

Aŭ — tra l’ fenestroj lampa bril’,
Interne ridosonoril’:

Jam eble super ŝi flugpendas
Feliĉo, kiu por mi fremdas?

Ĉe l’ tablo par’, intima sid’,
Pro larm’ nebulos mia vid’,

Kaj de l’ fenestro, kun stumblanta paŝo
Mi ĝeme turnos min al la densaĵo.

XX.

Mi pekis, punu, kara, punu min!
Ho, batu min per frosto, karulin’!
Per kruda vort’ rifuza min turmentu,
Ke mi baraktu, ke mi plore pentu.

Mielan vinon donis via lip’,
Sed min sopiro pelis, kvazaŭ vip’,
Al la freneza, kulpa amebrio,
Al brand’, absinto, al haŝiŝ’, opio.

Ĉastpure flirtis mia flag’ de am’,
En kot’ tirite, jen, malpura jam.
Nun mi reportis… Punu min malvarme,
Ke mi ĝin ree pura lavu larme.

Vagul’ de am’, en postebria hont’,
Soifas je freŝiga, bona font’,
Ho, vi trinkigas! Kara, mia kara!
Vi, mia akvo, freŝa, pura, klara!

XXI.

Konsolu min, ĉar, ve, mi vin ofendis.
Kaj min refalis, mian bruston fendis
La forĵetita ŝtono…
Kaj batas per bastono
Mi ĉiu vorto, kiun vi elplendis…
Konsolu min, ĉar, ve, mi vin ofendis.

Priploru min, ĉar, ve, mi vin plorigis,
Ĉi dolĉan koron longe mi borigis
Per la memor’ amara
Pri l’ tempo kara, kara,
Kiun la amo por ni ekflorigis.
Priploru min, ĉar, ve, mi vin plorigis.

Konsolu min, priploru min, karesu,
Ridetu, ke per via rido ĉesu
La mord’ en la animo,
Bastono de pilgrimo
Ekfloru, dolĉan frukton ĝi promesu…
Konsolu min, priploru min, karesu…

XXII.

Ĉiu malnova zorg’, doloro kaj skrupul’:
Ĉifonoj jam de riĉiĝinta almozul’,
Ĉiu malnova rido, ĝuo kaj jubil’:
Jam enuata, forĵetata knabludil’,
Ĉiuj malnovaj vagoj tra la kis-ĝarden’:
Eraraj vojoj, honto, honto kaj ĉagren’.
Jen, mi revenis, kiel la disipa fil’,
Kaj staras antaŭ vi kun honto kaj humil’,

Ho vartu min pardone, prenu min ĉe man’,
Ke ĉion mi forgesu! Kiel la infan’
Naiva estu mi sen pento kaj sen sci’,
Instruu min, ke ĉion ree lernu mi,
Instruu min, instruu pri la bona am’,
Mi sciu certe, kion mi konjektas jam:
Ne estas la amo
Brulpereiga flamo,
Mordema kislukto,
Venena volupto,
Sed estas ĝi ponto,
Ho, ponto el or’,
Sur kiu promenas
Kaj sin ĉirkaŭprenas
En dolĉa renkonto
Infanoj de l’ kor’:
La pensoj, la sentoj
En roza kolor’…

Ho, riĉaj momentoj!…



Nun la hero’ paroli ĉesas,
Kaj vivos virte, laŭ moralo.
Sed tio — restu sub vualo,
ĉar — ja neniun interesas…La »ŝlima marĉo« jam promesas
Iĝi por li edena valo,
Do la hero’ paroli ĉesas
Kaj vivos virte laŭ moralo.Ni lasu! Li ne plu ekscesas
En peka, kisa karnavalo,
Ĉe l’ retrovita idealo
Li pene pentas kaj forgesas,Nun la hero’ paroli ĉesas.

 

Ekstaze

… sed nun mi deŝiras la drapirojn violkolorajn
la palajn psalmojn forŝiru, forportu la vento
mi elpaŝas el mi mem, ne estras plu
la Morto mian korpon — mia pulmo
spiregas en la Unika ĉio de eterne
por eterne — mi kune kliniĝas kun arboj en vento
frapetas kun pluvogutoj en polvo
kuregas kun sovaĝcikorio ridegas kun rozo vipera
sur kampoj —
kun sirenoj mi veas en matenoj nebulgravedaj
en fajreroj elektraj mi saltas
turniĝas sur rimenoj de svingradoj
kaj en la elŝiriĝintaj furiozaj ventoj
galopas mia volo — la volo eterna
jen tie ĝi muĝas en fluo glacieja, murmuro kolera
de printempaj riveroj
en fulmira lumo, burĝonoj ekkrevantaj
en sopiro eterna de la falanta ŝtono
en konvulsioj de la kreanta volupto
kaj en la kune sonantaj gorĝoj, kune svingitaj brakoj
en la terura atako de la amaso ekirinta al celo
en cerbkonsuma peno de genio antaŭ konfuziĝintaj
vojoj
en fajro, en tempesto, en sunbrilo, en cerbo
en la kuro eterna de la Vivo eterna tra la Spacoj
eternaj
ho mi
mia transvastiĝinta memo
senpersona, konscia, giganta, ununura Vivo
en vejnoj miaj bolas mem la Suno
en la piedoj saltas la kara suk’ de l’ Humo
ho mirinda arbaro de homoj!
inter brakoj etenditaj branĉiĝas miaj brakoj
kaj sur miaj fingropintoj ekkrevas la ruĝa burĝono
de l’ feliĉo!


 

Diboĉe

Hej — farsa ĝojo
ruĝo gutinta en pecon
saltigu gapantajn okulojn sur min!
facila ebrieto
pendas el mi
kiel la lango
el buŝo de bubo mokanta
kaj eta stulta kanto
tra l’ kapo ŝancelpaŝas
la spronojn kunfrapante
dancpetole —
rifuĝas la nokto
mateno ĝin frapis
pugnalnaze
kaj nun ĝia sango
de nazo
ruĝigas la horizonton
la gaslampofloroj velkas
ekŝprucas la domoj
miksas balaaĵon
de homa tumulto
en la riveron oran
kiun tra l’ urbo verŝas
la leviĝanta suno
viroj, virinoj, post ili
litoj ĉifitaj, kvarpiede
venas
sapodoron ŝiradas
grimaca venteto kaj ploron infanan
tondron martelan
rulkurtenan krakon
turmentojn monotonajn
de skribomaŝino kudromaŝino
mejlojn de funebraj inkolinioj —
vangoj de ĉefoj,
grasaj de aŭtoritato
elŝvelas el la asfalto — remetis
la koron en ŝtalŝrankojn
la bankieroj kaj ekdancas
la dancon de Mono
en sorĉfermita rondo —
homoj rapidas
en ĉies nazo: ringo
en ĉiu ringo: fadeno
kaj la fadenojn tiras
Sorto Mono Intereso
por stumbla kuro —
neniu haltas
konscias: kiom da homoj!
egalaj al mi!
ho ni salutu kisu nin
jen brilas la suno
neniu neniu
super zorge butonumitaj vestoj
kaj koroj
glacie rikanas
la stulta Fato de…
hej — farsa ĝoj’
ruĝo gutinta en peĉon
nun nun
ĉar tuj vin forlavas la fluo
saltigu gapantajn okulojn sur min!


 

Vizio sur la ponto

Estis vespero somera, sufoklangvore arda,
kiel falinta giganto kuŝis la monto Gerharda
malhele kaj timige. Kaj en ĝia subo
trankvile rulis siajn ondojn la eterna Danubo.
La koro de l’ tago, la Suno elsangis jam ĉe l’ horizonto
kaj mortis la tago. Sub funebraj krepuskvualoj mi
staris sur la ponto.
Surborde marŝis la vivo de la urbo. Hompunktoj
rapidis, kuris,
veturiloj tintis, knaris, la stratoj obtuze murmuris
la bruon ĉiutagan, grizan, tedan. Sed por mia animo
nun ĉio ĉi estis en tiel, tiel granda malproksimo
kaj ŝajnis tiel stranga, nereala, kvazaŭ marcipanaj
aŭ kartonaj etaj figuroj de ludoj infanaj.
Kaj mi rigardis, kiel venas sub mi en senfina balanca
rondo
dance rule glite kirle ondo post la ondo
kaj mi pensis: tra tempoj senlimaj ĝi fluas, jarcentojn
sekvas jarcentoj,
milito ekstermas, paco benas, naskiĝas, pereas
homgentoj
kaj ĝi rulas la akvon, la flavan, majestan, potencan
akvokoloson
kaj humile mi eksentis en ĝi misteran, grandiozan
patoson,
patoson de l’ Eterno. Mi, pasema, eta hombagatelo
super la eterna Danubo kaj sub la eterna ĉielo
rigardis rigardis rigardis… en striojn taŭziĝis la
steloj
en la dancaj ondspeguloj… ekvibris la vido…
ekzumis la oreloj
ekiris la ponto… vualoj… lulado… ebria
svenemo…
ve! en animo… kia skuo subite? Tra l’ dorso kia
frostotremo?
la ondoj… la monto… la Tempo… kio?… jen
— nudaj la bordoj,
sur kanoj muzikas la vento… galopas sovaĝaj hordoj…
sagoj siblaj… krioj batalaj… stertoroj… henoj…
io brulas…
kaj kuŝas… la monto Gerharda… la ondoj
trankvile sin rulas…
kie mi estas… kiam mi estas… Dio!… la Tempo!..
mi perdis la mian!…
terurite malvarmŝvite manon konvulsian
mi kroĉas en la pontokradon feran
por min… por min alĉeni…
por resti…
por reveni
en mian… jarcenton… mizeran…


 

Demande

Ni iras firme kaj stumblas, ni preĝas kaj pekas, ni
ekkuras jubile kaj baraktas en polvo
piaj kaj malicaj, heroaj kaj malkuraĝaj: homoj!
Kiu atentas en ni pri niaj paŝoj: mistera Okulo?
Ĉu vi ne sentis la rigardon eklumi kaj bruligi en
via sino
rigardon aman kaj pardonan, sed kelkfoje tranĉan,
ke vi kaptas vian koron
kvazaŭ iu estus traborinta ponardon?
Ĉu Tiu estas ni? Nia mizera senhelpa esto gluita al
terbuloj?
Ĉu ni estus tiu mistera, potenca, majesta Juĝisto
antaŭ kiu ni tremas?
Ĉu vi ne sentis disiĝi vian memon kaj rigardi vin
mem el la alto
Kompate kaj ame, aŭ indigne kaj kolere pri viaj agoj
propraj?
Diru, kion vi opinias:
Ĉu vi mem rigardas tiam vin mem, aŭ transtera
nekonata kosma Spirito
vin tuŝas dum momento: sian filon, sian eron
deŝiritan
kiu erarvagas en la labirintoj de la Materio, en la
surda mallumo de sensoj
ĝis li liberiĝos kaj kun Li triumfe unuiĝos?…


 

Spite

Gigantaj, en minaca monotona
grizo starantaj rokoj… Fieraj. Majestaj.
Surdaj al vokoj. Blindaj al koloroj. Mutaj,
sensentaj titanoj. Neantoj de l’ Tempo. Krutaj avertoj.
Al viaj muskaj vertoj verŝas la oron de somero la suno,
per vento al vi flustras aŭtuno dolĉe melankolian
zumon,
vintro vin ornamas katafalke per arĝento funebra,
printempo volas veki vin per kiso vibre febra,
sed vin impresas nenio…
Rigide, fiere, en via interno sen sento, emocio, pasio
vi ĉirkaŭfermas vin per frosta Etemo. Kun muta
malŝato vi vidas,
ke herboj, papilioj, homoj vivi kaj morti rapidas
ĉe viaj eternaj piedoj. La rivero blua
de l’ Tempo vin lavas, sed ŝaŭmo brila kaj ondo brua
senŝanĝe preterfluas la fortikaĵojn terurajn
de via kruela soleco. Kaj la malhelkonturajn
pintojn kun ŝtoniĝinta nostalgio vi streĉas en la nokto
serena
al la firmamento steloplena:
en vi la nuda, terura, senvive eternviva Tero-kerno
rigardas la stelojn, parencojn siajn en sensento, fiero,
majesto, soleco, eterno.
Inertaj titanoj! Kion vi havas el via kalva, glacia
majesto!
Via eterno kruda estas blinda kaj surdmuta neesto,
mensogas via rigido frosta, fiero obtuza, majesto
sovaĝa,
amaso malsaĝa
vi estas! Sensenton, fieron, majeston, solecon, eternon
mi konscias pri vi anstataŭ vi, mian internon
ili tuŝas per sentoj, impresoj. Vi timige fieras,
ĝis volas mi, sed vi ŝaŭme malaperas,
se mi forturnas mian rigardon…
Jes, mi atomo
pasema kaj efemera kaj bagatela: homo,
ne pli daŭra ol la trema rosguto sur via musko…
Ho, kun febra saluto mi laŭdu mian vivon momentan!
Rokoj! Aŭdu! Kontraŭ via glacie eterna kuŝo
mi jetas el krianta buŝo la pravon de mia ekzisto.
Mi falis sur la Teron, rosguto, kaj la momento posta
jam portos mian malaperon. Sed dum kelkaj momentoj
mi brilis, mi brilis! de milo da sentoj mi plenis!
la mondon mi jubilis! Mi estis vaste malfermita Okulo
kaj en mia momenta spegulo soifa eternaj fajroj
ardis,
kaj sin plezure en ĝi rigardis la tuta Universo!


 

Efemere

I.

Eternon mi balbutas, senlimon, ho Mistero!
Stelnebuloj en mi tordiĝas astroj kuregas atomoj
en mi dancas
eternan rondodancon de l’ gaja materio.
La mondon mi spegulas kun brilo ekstaza
kun scio triumfa la mondon mi spegulas… aŭdu,
homoj!
Nenio sen mi — miaj okuloj donas koloron al floroj
formon al kristalo zigzagan teruron al fulmo
miaj oreloj donas trilon al birdoj melodion al
streĉita kordo tondran muĝon al Niagara
de mia lango ricevas aromon fruktosuko amaron galo
dolĉon lipoj kisantaj
mi sentas en la mondon parfumon fetoron, pikon de
dorno, glatan glitan dolĉe incitan veluron de
haŭto virina:
kvin sensoj kvin buŝoj manĝas por mi la mondon:
senvivan senestan ĥaoson
por ke mia cerbo transformu ĝin en la brile klaran
mondon kiun mi vivas per ĉiuj fibroj spegulas per
ĉiuj vibroj — ĝis la spegulo rompiĝos
post mi nenio antaŭ mi nenio sed en mi mondoj kaj
mondoj kaj mondoj
la lumradio honte postrestas mian penson
preterkuregantan
ruĝajn violajn oranĝajn sunojn kaj nigrajn glob-
gigantojn — blindajn vagulojn de l’ Spaco…
… ho, mia penso, belege freneza sago kiun mi pafas
en la malhelbluon de l’ Nokto, ke ĝi flugu meteore
kaj kun fajre triumfa ekbrilo anoncu ĉe l’ sojlo de
l’ Senfino:
Jen mi sendita de homo!

Ho festo majesta mistera volupta: konscii senci la
mondon
senlimon balbuli eternon; la mondon plezuri dolori
vastiĝi trans limojn de l’ korpo, kaj voli sin verŝi tra l’
Spacoj kaj Tempoj
kaj tiam… ve… tiam
ekscii ekscii subite
kun frosto en spino konscii rekoni
la murdan taĉmenton de l’ Tempo la flavajn
muelajn momentojn
kiuj venas vice seninterrompe nerezisteble ĉiam
kun sia nerimarkeble malrapida certa nepra maĉe
muelanta detrua potenco.
Ho terura aro mortiga sinmortiga, momentoj ; neeble
vin kapti vi pasas for glitas for neeble vin fiksi
nereporteble vi pasas kaj ĉeestas pasas kaj ĉeestas
mezuras vin horloĝo, ĝi rustiĝos kaj haltos
mezuras vin pulsbato de homoj, ili mortos kaj mortos
kaj mortos ankaŭ la lasta homo tera
kaj super la senfina tolo funebra de glacio
kaj super la nudaj rokoj de la skeleto d l’Tero
kaj super la ĥaoso de sunsistemoj karambolintaj
vi pasas kaj pasas kun egala senĉesa senindulga ritmo
ho mizero!
Senlimon mi balbutus eternon eternon
trezoron unikan mi havas, vivon senton konon konscion
amon
kaj perdiĝas; la trezoro mizere, disfluas forglitas
malaperas
en via senkompata sinsekvo, malicaj enviaj momentoj
trompaj donacantoj el kiuj unu rabas kiun la alia
donis
kaj inter kiuj mi vidas image la momenton nigre
vualitan
kiu la vivon
mian vivon, bole pulsantan sukon
eltordos kaj verŝos en koton.
Kun certeco nepra ĝi venas kun certeco senindulga
ĝi proksimiĝas en la vico kaj ĉiu falanta momento
ĝin tiras post si per salteto neeviteble senĉese senĉese.
Ho! se mi povus kapti iun, tiun ĉi aŭ tiun ĉi…
neeble!…
ili pasas kaj pasas… jen unu… jen unu… jen
unu…
kaj kvazaŭ mia sango elgutas laŭ takto ilia
kaj mi senpove atendas la falon de ĝia lasta guteto.

II.

Momento… momento… momento…
sangguto… sangguto… sangguto…
malfeliĉa malŝparulo mi
disipulo sub trudo
ĵetas mi ŝutas mi perdas mi for
mian havon ununuran, dentgrince gardatan trezoron
la Vivon kies oro
ŝanĝiĝas neeviteble
je moneroj senvaloraj: momentoj
forfluantaj el la manoj mizere…
ĉu ne eble helpi do
ĉu ne eble spiti do
kia freneza sopiro
travibras mian spinon, kovras
la frunton per la frosta ŝvit’
de malespera fortostreĉ’
ho
se mi povus ekstari fortike kontraŭ la monotona
muelrad’ de l’ Paso
kapti momenton fine firme
trudi ĝin havi ĝin scii ĝin mia
disstreĉi ĝian daŭron je eonoj kaj en beata frenezo
plenŝtopi ĝin per sentoj pli potencaj
ol sunfrakasaj steluraganoj de l’ kosmo
ol materidetruaj eksplodoj de atomoj
sentempe sendaŭre senpase
deskuinte
la ĉenojn de l’ tirana Temp’
por sola sola eterndaŭra momento
etendi min jubile tra la surdaj universaj senfinoj
bori min ĉiopove en la plej kernan kernon
de la obstine malluma Materio
kaj danci ĉirkaŭ kerno atoma
dolori la sopiron de gravitantaj korpoj
amon malamon de ionoj
vibrigi eteron magnete lume elektre
dormi vivon en semoj
disvolvi en maja verdo konscii en cerboj
planti triumfe de globo al globo
kaj kiel ekstaza harmonio de scioj kaj sentoj kaj voloj
ekŝvebi kiel ciklono de sentoj
ekŝvebi kiel animo konscia spirito plenumiĝinta
senco kompleta
de neesploreblaj leĝoj universaj…
egale se poste
sub pezo kolosa
de neesprimeblaj revelacioj
en tiu ĉi eterna momento sentempa sendaŭra senpasa
tenanta eonojn senfinojn energiuraganojn kaj anim-
miriadojn
sennomajn senlimojn de spacoj kaj vivoj kaj sentoj
egale se poste
mi falos per fulma frapo
de fortoj tro fortaj por homo
de konoj tro brilaj por homo
mi falos senspire senvive
— — — — — — — — — —
kaj poste do dancu
atomoj stultan dancon de l’ stulta Materio — kuregu
vojon sensencan stultaj sunoj blindaj globgigantoj
de l’ Nenio tra l’ Nenio en la Nenion:
jam spegulo ilia rompiĝis en pecojn fulgajn
jam bildo ilia viŝiĝis por eterne
jam senco ilia mortis fandigis en polvon…


 

Freneze

Batas marŝan tamburoj
de Frenez’ en mia animo
hola! tiklas la plandojn Senlimo
por vojo ebria, ĉevalidaj ekkuroj
tondras la marŝo — trude
mi saltas de l’ putrinta pajlo
de sindorlotaj sentoj
mi kuras mi flugas — nude
en la frapanta hajlo
en la ŝirantaj ventoj
sovaĝe
mi ĵetas min al vi kontraŭvizaĝe
homoj!

Ho abomenaj gnomoj
plektas barilon senripoze
ĉirkaŭ via kor’
vekiĝu vekiĝu! furioze
ĝin ŝiru! hej! ĝin ŝiru for!
fi — acidiĝinta kaĉo de sentoj siropaj!
fi — mucidaj trofeoj de memoj ekskluziv-unuopaj!
fi — dorlota varto
de l’ propra mirinda umbiliko!
ekstermon ĝis radiko
al la Aparto!

Mi batus per pugno rabia:
frakasi la volbojn
sub kiuj en marĉo glacia
putro abomena, sango glita
vi sidas — trupo damnita
per vento mi vipus viajn vangojn
kaj rulus lavangojn
sur la frostotremajn korpojn
kaj lafriverojn inunde
por veki vin brulvunde
mi skuus vin per terotremo
el la dormo inkuba
de via mucida ruba
fragmenta sensenca memo!

Supren frat’
por lasta murdo-bat’!
la akra
fratmasakra
glav’
malpia
sangebria
klingo de praav’
nun frapu tra l’ glacia krusto
de via propra brusto
mortigu vin!
la blindan beston murdu en la sin’!

ho blindaj bestoj: malamo murda
intereso surda
envio dentgrinca memamo pesta
kaj la stulta kokokresta
fiero
vantaj
grasiĝantaj
per la homa mizero!
ho krimoj krimoj krimoj!
per kia benata kruelo
elŝiri ilin el la animoj?
per kia funelo
verŝi en ilin el ardaj eliksiroj
de majeste sensencaj sopiroj
de febraj novaj kantoj scioj ĝojoj ekiroj
de novaj miroj
en ĝojkria konsterno!

kaj sub la eterno
kiel frapi vin per la teruro
de la envia Naturo
kun kiu ni batalas
ĝis ni ekpalas
kaj falas
sur liton de Morto
kiel kunforĝi vin per la komuna sorto?
kiel infanon al infan’
forĝas uragan’
kaj inundo
kiu sur la ĉambra fundo
per malpura ondo-rulo
jam al la angulo
glitas
kie la kompatindaj kunpremitas
de timo glacia!

ho koro mia
pro veoj ne lacu
ho voĉ’ ebria
singulte ne agacu
sur mia lango
muzikon ŝaŭmantan mi volas, ho sango!
animo! disigu per ŝiro
la franĝojn violajn
de l’ dolordrapiro
kaj ride reflektu konsolajn
freneze belegajn lumbildojn de sorĉvido
kun dolĉpromesaj sanktaj mistifikoj
al la damnitaj sklavoj de Rapido
ho fratoj-malamikoj
ekvidu ekmiru ekardu
rigardu!

Nebuloj ŝiriĝas printempo alarma
verdon frenezas kampoj per spiro mia varma
parojn de ĉirkaŭpreno
mi rulas sur ilin en la kokokria mateno
la ĉiel’ pro ridego bluiĝas, ridegas la ventomurmuro
kaj novaj eternaj vivoj ekiras sub ride benanta
Lazuro…
Tago
sub flago
laborarmeo
ekiras por kreo
potenca ĝojspica
ne konanta obstaklojn
kun kaprica
plezuro miraklojn
faras sentrude
lude
la sankta sensenco
de l’ homa senpacienco —
en marmorhaloj fabrikaj
ĉirkaŭ komplikaj
sistemoj de radoj
ĝojkantaj ridantaj kamaradoj
la sklavajn
homsavajn
maŝinojn direktas rigarde
kaj arde
jubilas pri la riĉbenitaj fruktoj
de homaj pensoluktoj —
eterne dimanĉa amaso
plezuras en ĉaso
de l’ libelo
de l’ Belo —
jubilo de festoj
orkestroj
klakmuĝo de standardoj
kanto de bardoj
radsusuro
kuniĝas en sankta murmuro
flutanta
kvazaŭ dolĉaj turdokveroj
vetkanta
al la feliĉa muziko de l’ Sferoj
sur verde kadritaj arĝentoj de kampvojo
senfinaj procesioj de Ĝojo
psalmas sonore
kaj ridas kore
vizaĝ’ al vizaĝo, anim’ al animo
sen limo
la koroj interpulsas
impulsas
la trovita lumo
de amo
por nerompebla ringo de brakumo
en nova kaj eterna sin’ de Abrahamo
ho ĝojo ĝojo ĝojo — infanoj en vestoj blankaj
per ringe saltaj dancoj dankaj
dankas vivetojn siajn al la Tero…

Vespero
manoj levitaj alte
ekzalte
flagas en la vespero ruĝa
kaj muĝa
ĝojkri’
dankas sanon
silkon panon
poetnon kaj vinberon

kaj mi
dum Universa Festo
kun mortbrakuma, mondbrakuma gesto,
ebria ekvatoro, ĉirkaŭprenas la Teron.


 

Duope

La brakojn mi etendis vaste, vaste for,
Por ĉirkaŭpreni Teron kvazaŭ ekvator’
Kaj post la arda kaj aŭdaca brakosving’
Fermiĝis mia ame prema brakoring’
Kaj vin ĝi kaptis, vin ĝi ringis, sole vin,
Kaj vin ĝi gardas, lulas, vartas, Amatin’.

Mi vin atingis, ĉirkaŭringis, kien plu?
El senelira rondo de l’ individu’
Mi ĵetis min al la Amaso kaj Tumult’,
Por serĉi fandan savon en la svarma Mult’.
Mi ĵetis min en varmsoifa, trema nud’,
Sed min repuŝis frosta ŝelo de testud’,
Kaj erinacaj dornoj kaj rigida mask’.
La vangoj brulis pro la honto de fiask’,
La koro sangis. Dronis la ekstaza cel’,
Kaj nur vi restis, mondvalora Bagatel’:
El la amara Multo restis dolĉa Du’,
Unika, sankta, animforĝa, sorĉa Du’…

Eterne jam mi trinkas kaj soifas vin.
Ĉu do mi amas vin? Ho ne, — mi vivas vin,
Mi vivas nin. Ni dancas en eterna lul’:
Atoma par’ de nerompebla molekul’.
En mondfluido plena de amara sal’,
Jen ni: komenca molekulo de kristal’,
Kaj ĉio, ĉio, jen, kun diamanta bril’
Metiĝas ĉirkaŭ nin! Kaj kun facetoj mil,
Kolorojn ravajn radiante en dispers’,
Kreiĝas ĉirkaŭ ni kristala Univers’!


 

KELKAJ KLARIGOJ

Aŭdaca — riskemega, trokuraĝa.
Baŭmi — obstinstariĝi (ekz. ĉevalo).
Beata — feliĉa (prec. en religia senco).
Damni — kondamni je infero.
Disipi — malŝpari.
Dura — malmola.
Fekunda — fruktodona.
Gapi — rigardi absorbiĝinte.
Heni — ĉevalbleki.
Hordo — senorda trupo.
Ilmarinen — finna heroo mita, la forĝinto de la ĉielarkaĵo.
Jubili — ĝojkrii.
Kalev — prapatro de la finnaj herooj.
Kantelo — liuto, kreita de Väinemöinen.
Langvora — malstreĉiĝinta korpe kaj anime.
Lasciate ogni speranza, voi, ch’entrate (Forlasu ĉiujn esperojn, vi, kiuj enpaŝas; Dante) — Surskribo de l’Inferpordego.
Masakri — amasbuĉi.
Obstaklo — malhelpaĵo.
Plumpa — malgracia, maldelikata, maleleganta.
Sampo — mirakla muelilo de abundo, kies konkeron rakontas la Kalevala.
Saimaa — la finna lago-mondo.
Senso — sentorgano.
Stumbli — faleti, falpuŝiĝi.
Suomi — Finnlando.
Ŝminko — vizaĝŝmiraĵo.
Taŭzi — tirskuante malordigi, mistrakti.
Tempesto — furioza vetero.
Tepida — varmeta, malvarmeta.
Väinemöinen — ĉefheroo do Kalevala, la eterna kantisto, kreinto de l’ kantelo.
Vito — danco de (sankta) Vito — konvulsia malsano.
Wallinkoski — grandioza akvofalo en Finnlando, malsupre de la Imatra.