Ezopa saĝo

Kálmán Kalocsay

 

ENHAVO

Pri la statuo de Ezopo
Ezopo
LA FABLOJ
Antaŭparolo de Phaedrus
La griloj
La azeno kaj la griloj
La grilo kaj la formiko
Libero
La ranoj volas reĝon
Mastroŝanĝo
Inter du malbonoj
La aglo kaj la sago
La potenca najbaro
Leona divido
La lupo kaj la ŝafido
La tornistro
La leono, la vulpo kaj la azeno
La juĝo de la simio
La cerbo
La putoro kaj la kokinoj
La enamiĝinta leono
Sincere
La spuroj
La malsana korvo
La vulpo kaj la gruo
La ĉevalo kaj la azeno
Nur unu, sed –
La kverko kaj la kano
Azena hufbato
La instruo de la cervino
Flugemo
Leonfelo
La taŭro kaj la kulo
La mulo kaj la di-statuo
La ursfelo
La monedo kaj la pavoj
La gloro de la regolo
La rano kaj la bovo
Jen Rhodos!
La simio kaj la delfeno
La vulpo kaj la korvo
La vulpo kaj la masko
La akuŝanta monto
La paŝtisto kaj la leono
Malkuraĝo
La leporoj kaj la vulpoj
La oreloj de la leporo
Plena ventro
La avida hundo
La trovita hakilo
La ovoj
Hermes kaj la lignohakisto
Parazitoj
La avarulo
La societo de Pluto
La vulpo kaj la vinbero
La mensogema paŝtisto
Vento kaj Suno
La leporo kaj la testudo
Inter du kverelantoj
La hundo en la stalo
La juĝo de Momos
Azena ruzo
La vulpo kaj la kapro
Danko
El sama buŝo
La lango kaj la mano
La flatema maro
Laŭ ĉies plaĉo
Kurioza kulto
La prognozo
Trezoro en la tero
Unueco
Inter du virinoj
Amoro kaj Frenezo
La maljunulo kaj la Morto
Kien vi rajdas?
La plej granda kupulo
La muso kaj la rano
La aglo kaj la vulpo
La aglo kaj la alaŭdo
KOMENTARIO
Rimarkoj
Notoj
Glosaro


EZOPO

Ezopo! ĉu li estis, aŭ ne estis?
Oni rakontas … oni … svaga oni …
Li, tamen, eĉ se li ne vivis, vivas.
Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis.

Oni rakontas, ke li, Friga sklavo,
estis platnaza, nanstatura, lama,
ŝvelventra knabo, kaj krom tio, muta.
Lin lia mastro, ne povante uzi
alie, sendis al laboro kampa.
Malbelon lian mokis la kunuloj,
mutecon lian ofte elprofitis.
Ekzemple, kiam ili ŝtelis figojn
de sia mastro, ili lin pri l’ŝtelo
akuzis, kiu, muta, sin ekskuzi
ne povos, ili kredis. Sed Ezopo
tuj trinkis varman akvon, premis al si
la langon, vomis, signis al la mastro,
ke ĉiujn li devigu fari same,
kaj la ŝtelintoj veraj malkovriĝis.
Li do sin savis, sed kunuloj liaj
koleris lin pro tio, kaj senĉese
lin kalumniis antaŭ l’ mastro. Foje
en la arbara denso li renkontis
vojerarintajn Artemis-pastrinojn,
al ili montris la direkton ĝustan,
kaj tial dum la dormo li akiris
parolan povon, eĉ ne ordinaran.
Tamen, li foje kontraŭ kalumnio
ne povis sin defendi, kaj la mastro
lin vendis. Lia nova mastro volis
okupi lin per varto de l’ infanoj,
sed hejme la malbelan sklavo-knabon
akceptis tiel granda konsterniĝo,
ke post nelonge ankaŭ li lin portis
al la foiro, kien li ekiris
kun karavano granda. Ĉe l’ ekiro
oni permesis al la febla knabo,
elekti inter la portotaj ŝarĝoj,
kaj li, je ĉies miro, prenis sur sin
la pleje pezan ŝarĝon: la pan-korbon.
Li preskaŭ falis sub ĝi, sed post ĉiu
manĝado malpliiĝis ties pezo,
kaj vesperiĝe li jam portis korbon
malplenan. Kiam ili venis al la
foiro, tie pri li ekmarĉandis
Samosa filozofo, Xanthos. Ridis
disĉiploj liaj pri Ezop’ komence,
sed aŭskultinte liajn saĝajn vortojn,
ili mem donis monon al la majstro,
ke li aĉetu la sagacan sklavon.
Xanthos donacis sian sklavon novan
al sia juna, bela kaj flirtama
edzino, sed ĉi tiu tre indignis,
ĉar ŝi atendis belan sklav-junulon.
Neniam, vere, la milito ĉesis
inter Ezopo kaj la majstredzino.

Oni rakontas, ke la saĝa sklavo
la filozof-retoron servis tre
utile, tiris lin el malfacilaj
situacioj. Tiam ĉiufoje
promesis tiu al li liberigon,
sed ĝin neniam faris, kaj pro tio
ofte la sprita sklavo la pezkapan
retoron ĉikanetis, por ekzemplo,
instruis lin ordoni ekzaktvorte:
La filozofo petis de li lenton
por manĝo, kaj li kuiris unu grajnon.
Sed iufoje per malica ŝerco
li kaŭzis malfeliĉon. Iun tagon
la filozofo sendis de festeno
frandaĵon per li hejmen, kun la vortoj:
“Delikataĵ’ al la plej delikata.”
Kaj li al la hundeto tiun donis.
Indignis la edzino tiel ege,
ke ŝi ne volis scii plu pri l’ majstro.
Ĉi tiu malespere riproĉegis
Ezopon, kiu lin respondis jene:
“Mi agis ja precize laŭ ordono:
Plej delikata en la domo estas
al vi la hundo. Ĝi ja kuras ĉiam
ĝojege antaŭ vin, se vi alvenas,
donacon ne atendas, nek kutimas
aranĝi al vi malagrablajn scenojn,
kaj kiel ajn rigore vi ĝin traktas
ne volas tuj forlasi vian domon.”
Sed tiu pika vero la virinon
ne povis teni hejme, ŝi foriris
al sia patro, kaj ŝin revenigis
nek flatoj, nek donacoj, nek promesoj.
Ezopo vidis, kiel malesperas
la filozofo, kaj promesis al li
reporti la virinon. Li eliris
al la foiro, faris aĉetadojn
por granda festenmanĝo, kaj famigis,
ke Xanthos, forlasita de l’edzino,
intencas reedziĝi. Nu, post tio
rapide la edzino hejmenvenis.

Oni rakontas, ke la filozofo
Ezopon petis fari tian manĝon,
kiu okazon donos ĉe festeno
mediti pri l’afero plej utila.
Ezopo, prezentante langon, diris:
La plej utila estas lango:
Per ĝi al dioj preĝa danko
kaj preĝa peto de ni sonas,
ĝi al la saĝo vortojn donas,
la veron ni per ĝi rakontas,
kaj ĉiu ĝojo el ĝi fontas.
Proksiman fojon Xanthos volis manĝon
memorigantan pri la plej nociva.
Ezopo donis langon kun ĉi vortoj:
La plej nociva estas lango:
Flatad’ al senmerita rango
per ĝi eksonas, kaj mensogo,
kaj kalumnio, kaj delogo.
Ĝi diras falsajn argumentojn,
subfosas familiojn, gentojn.

Oni rakontas, ke la filozofo
deziris iri foje al banejo,
kaj li Ezopon sendis pririgardi,
ĉu tie ne troviĝas tro da homoj.
Ezopo iris, haltis ĉe la pordo.
Survoje kuŝis ŝtono; per ĝi stumblis
ĉiu venanto, sed ĝin lasis tie.
Postlonge fine iu ĝin flankĵetis.
Ezopo iris hejmen kaj raportis:
En la banejo estas sola homo.

Oni rakontas, ke la filozofo
atendis siajn filozof-amikojn
por festenmanĝo kaj Ezopon ĉe la
pordego li starigis, ordonante,
ke sole filozofojn li enlasu,
por ke ne tedu ilin vulgaruloj.
La filozofoj venis, kaj Ezopo
ofendis ĉiun. Ĉiu ekkoleris,
kaj iris for indigne. Postan tagon
devis ja Xanthos aŭdi la riproĉojn!
Ezopon li malbenis, sed ĉi tiu
respondis, ke li sole filozofon
enlasi rajtis ja, kaj kiu tiel
facile ekkoleras kaj forkuras,
tiu ne povas esti filozofo.

Oni rakontas, ke la filozofo
trezoron trovis helpe de Ezopo,
kaj la duonon estus li devinta
transdoni al la sklavo, sed ne volis
kun li dividi la riĉaĵon grandan,
nek liberigi, malgraŭ la promesoj,
serviston sian nesubstitueblan,
eĉ, ke ne povu tiu la sekreton
elklaĉi, li lin fermis en karceron.

Sed iun festan tagon, kiam svarmis
la Samosanoj en la urb-agoro,
ĵetiĝis granda aglo el la alto,
kaptis la blazonringon de la urbo,
faligis ĝin subite en la sinon
de sklavo, poste fulme ĝi forflugis.
Mesaĝo dia! – kriis la popolo. –
Sed kiu ĝin deĉifros? Nur la fama,
la saĝa Xanthos povas ilin helpi.
Xanthos, en ega embaraso, petis
pri tempo de medito, sidis hejme
malsate kaj soife, malespere:
En danĝerego estis lia tuta
reputacio, kaj li eĉ konjekton
ne havis pri l’signifo de la sceno.
Ho, jen Ezopo! Tiu helpos certe!
Jes, sed Ezopo volis liberiĝi.
Li solvos ja – li diris – la aŭguron,
sed nur, se ĝin li povas mem rakonti
en la agoro al la Samosanoj.
“Vidu – li diris – vi el tio havos
ja nur profiton: Saĝa sklavo estas
fiero de la mastro, kaj la solvon
ja portos vi, eĉ se per mi. Pripensu,
ĉar male mi ne solvos la misteron.”
Xanthos kunvokis la konsilantaron
kaj la popolon. Kiam la malbelan
hometon li kondukis antaŭ ilin,
murmur’ de granda seniluziiĝo
eksonis, kaj eĉ mokoj. Sed Ezopo
defendis sin per noble dignaj vortoj
kontraŭ la tro subita opinio:
“Popolo de Samos’! Do ne rigardu
la kruĉon, sed prijuĝu la enhavon!
La pura kor’, la belo de l’animo,
devigas je respekto ankaŭ diojn.
Ne malhonoru min, ĉar mi naskiĝis
kun tia malfeliĉa eksteraĵo.”
Nun iu korifeo la amason
admonis, poste li Ezopon petis,
ke li ne ofendiĝu pro la voĉo
de l’ senmaturaj, sed li diru, se
li scias ion por la bon’ de l’urbo.
Ezopo tiam, enkonduke, diris,
kiom da fojoj li jam sian mastron
subtenis, helpis, savis, kiomfoje
tiu promesis al li liberigon,
sed ju pli multaj estas liaj servoj,
des pli mizera iĝas lia sorto.
Postulis la popolo nun, ke Xanthos
tuj liberigu sian bravan sklavon.
L’urbestro la amason kvietigis,
kaj turnis sin al Xanthos, deklarante:
“Aŭ vi memvole liberigos lin,
aŭ mi, laŭ mia rajto de ofico,
mem faros tion malgraŭ via volo.”
La filozofo, kion fari, vole-
nevole liberigis do Ezopon.
Klarigis tiu nun la ĉielsignon:
“La aglo estas birdo-reĝo, sekve
pri reĝo temas, kiu la simbolon
aŭtonomian de la urbo ĵetos
al sklavo, tio estas, jugos
la urbon, prenos de ĝi la liberon.”
Post kelkaj tagoj, efektive, venis
senditoj de l’Lidia reĝo Krezo,
postulis submetiĝon kaj tributon.
Timiĝis la popolo kaj jam fidis
nur je Ezopo. Tiu ĉi rifuzis
la submetiĝon per fieraj vortoj:
“Senditoj, aŭdu, rekta estas la parol’!
Du vojojn antaŭ si nun havas la popol’:
La unu vojo komenciĝas per sufer’,
finiĝas pace: Estas vojo de l’liber’.
L’alia ŝajnas tre alloga ĉe l’ekir’,
sed ĝi finiĝas en amaro, kun suspir’:
Ĝi estas vojo de sklaveco kaj servut’.
Libera ja naskiĝis la Samosa gent’,
libere volas vivi, kaj ne kiel brut’,
do ĉiujn fortojn ĝi kolektos por defend’.”

Nun Krezo volis per armeo sia
ataki kontraŭ la spitema urbo,
sed oni lin informis, ke Ezopo
estas la instiganto de l’rezisto,
do li postulis ties elliveron.
Ezopo tiam al la Samosanoj
rakontis fablon pri l’ naivaj ŝafoj:

Militis jam de longa temp’
la ŝafoj kun lup-hordo;
la lupoj venkis laŭ kutim’
havante pli da forto.
La ŝafa grego fine do
kun hundoj sin federis,
kun help’ ilia venkis la
lup-hordon, ĝin forpelis.
Post kelka tempo lup-sendit’
aperis ĉe l’ŝaftrupo,
kaj diris: “Kial la batal’?
La ŝafo kaj la lupo
ja povas vivi kune, en
konkordo, pac-anime,
kaj ve, ni tamen, sen sekur’,
eterne tremas time.
Ni, lupoj, estas bona gent’,
la pacon ni plej amas,
vi, ŝafoj, sur la tuta ter’
pri via mildo famas.
La hundoj – tiuj ja sen ĉes’
kverelas kaj intrigas,
en pac’ eterna vivos ni,
se tiujn vi forigas.”
La belajn vortojn kredis la
ŝafaro, kaj naive
la hundojn ili sendis for.
Atendis venĝsoife
la lupoj, tiujn sur la kamp’
atakis kaj masakris.
La ŝafojn rabi ilin nun
nenio jam obstaklis.

La Samosanoj lin ne elliveras,
sed nun li volas mem al Krezo iri
kun la senditoj. Kiam oni lin
kondukas antaŭ la potencan reĝon,
tiu tre surpriziĝas: Li atendis
ian imponan popol-oratoron,
kaj venas kripla, nanstatura sklavo.
Ezopo diras, ke li propravole
alvenis, petas Krezon pri indulgo.
Li estas ja nur muzikanta grilo,
neniun kaj nenion ofendanta.
Kaj tiam li rakontas jenan fablon:

Dum akridojn kamparano
ekstermadis, lia mano
kaptis grilon, kantisteton,
kiu ĉirpis al li peton:
Ho, ne premu min distaŭze,
vi mortigus min senkaŭze.
Nek al frukto, nek al spiko
mi ja faras malutilojn,
mi nur frotas por muziko
la piedojn kaj flugilojn.
Aŭskultante miajn trilojn,
gajas vojiranto laca,
gajos vi kaj viaj filoj,
lasu min en vivo paca.
Mi nek vin endomaĝigi
povas ja, nek mordi, piki,
nur muziki, nur muziki.

“Jes, reĝo” – li daŭrigis – “tia estas
mi, la kantisto. Mi la homojn servas,
mian trezoron tutan mi prodigas
al ili donacante. Tia estas
ĉiu kantisto, kiu sian vivon
oferas, kiun tute vane provas
imiti la azenoj, kiun mokas
formikoj, sole por si kolektantaj”.
La reĝo lin aŭskultis kun plezuro,
bonvole metis sur lin sian fidon,
kaj tiel li sukcesis do akiri
la pacon por la Samosanoj. Tiuj
akceptis lin per granda triumfmarŝo.

Oni rakontas, ke li poste el la
Samos-insulo iris for, kaj migris
tra multaj urboj kaj tra multaj landoj,
vizitis Babilonon, havis tie
diversajn aventurojn, kaj instruis
per siaj fabloj ĉie la popolojn.
Fine, al Hellas reveninte, trafis
al Delfoj, kaj okazis kolizio
inter li kaj la sanktaj aŭguristoj.
Perdiĝis jam la aktoj de l’proceso
(se estis tiaj) kaj jam ne rakontas
eĉ “oni”, kia estis la konflikto,
postrestis sole la sekvanta pledo:

Ho pastroj, aŭdu! Mi sincere
respektis vin en temp’ iama,
ĉar Delfoj estas ja tuttere
konata urbo, kaj bonfama,
sed, kiam mi alvenis, iom
mi ŝanĝis mian opinion.
Kiel, mi diros al vi tion.

Mi vidis, dum ĉe l’mar’ mi vagis,
ke io naĝas. Mi imagis,
ke fore, ĉe la horizonto,
veturas ŝipo sur la ondo.
Sed kiam portis la ondruloj
ĝin pli proksimen al l’okuloj,
jen, mi konstatis, ke ne ŝipo
ĝi estas, sed nur putra ŝtipo.

La grilo, tamen, povis ankaŭ piki.
Kaj tiajn pikojn ja neniam amis
la potenculoj, povus ja pri tio
paroli ankaŭ Phaedrus, La Fontaine.
L’unuan ia “calamitas” trafis
pro la akuzo de Seianus, kaj
neniam povis ankaŭ La Fontaine
sin igi favorata de l’Sunreĝo,
sed ni ne deflankiĝu de Ezopo.
Li certe sin defendis tre sukcese,
kaj gajnis la proceson. Nun la pastroj,
por ke lin ili povu pereigi,
enŝtelis aĉe inter liajn aĵojn
kalikon el la templo de Apollo,
kaj poste, akuzante lin pri ŝtelo
sakrilegia, juĝis mortkondamnon.
Forkondukate al la ekzekuto,
ankoraŭ provis li per kelkaj fabloj,
kiuj ilustras punon de perforto,
kiel la fablo pri la mus’ kaj rano,
aŭ pri la aglo kaj la vulpo, ilin
persvadi je rekono kaj je justo;
eble li diris cignokante ankaŭ
la fablon pri la aglo kaj alaŭdo.
Sed ĉio estis vana. Nun li fablis
lastpinĉe, kun “humuro pendumila”:

Estis kamparano aĝa.
Li jam manĝis multajn bulbojn
en la kabanet’ vilaĝa,
sed neniam vidis urbojn,
do li petis la domanojn:
“Mi jam manĝis multajn panojn,
sed ne lasis for ĉi neston,
donu al mi rajdobeston.”
Nu, azenon li ricevis,
kiu jam kaduke aĝis,
sin en ties selon levis,
al la urbo ekvojaĝis.

Rajdis sur la lanta besto,
sed atakis lin tempesto.
La azeno time prancis,
la aĝulon ĝi balancis,
fine levis sin subite
sur la postajn krurojn, puŝis
lin en foson. Tie kuŝis
la povrulo, mortvundite.
Kaj li veis, jam apenaŭ
spiretante. “Se almenaŭ
mi de rajdĉeval’ bonrasa
mortus, aŭ de mul’ tenaca,
kaj ne de azen’ nazmuka,
malkuraĝa kaj kaduka!”

De roka pinto oni lin depuŝis
en la profundon. Frakasite mortis
Ezopo kune kun honoro sia.

Sed baldaŭ ekstermanta pesto plagis
la urbon Delfoj. Kaj ĝi ĉesis nur,
kiam la urbo, kun rimorsa pento,
por repacigi la koleran dion,
sur l’ekzekuta loko de Ezopo
starigis templon kaj memorkolonon.

Tiel Ezopo venkis post la morto.
La kripla korpo dispolviĝis, sed
honoro lia ree brilis pure,
spirito lia lumis, kaj ĝi lumas
ĝis nun, kaj lumos plu, neestingeble.


LA FABLOJ

ANTAŬPAROLO

Phaedrus

La materialon aŭtoritan de Ezop’
ornamis mi per versotaktoj laŭ sesop’.
Duobla estas de ĉi libro la donac’:
Ĝi vin ridigas, kaj ĝi al vi por sagac’
kaj por prudenta vivo estas konsilant’.
Se tamen iu min ĉikanus per akuz’,
ke ne nur besto parolas en ĝi, sed eĉ plant’,
pripensu: Ni per fabloj ŝercas por amuz’.


1.
LA GRILOJ

Antaŭ la naskiĝ’ de l’karaj
Muzoj, laŭ la onidiroj,
homoj estis ordinaraj,
ankaŭ la kamparaj griloj.
Sed kiam aperis Muzoj,
kaj por dolĉaj kor-amuzoj
la unuaj kantoj sonis,
la gril-homoj tiel dronis
en plezur’, ke ili ĉesis
pri si zorgi, eĉ forgesis
manĝi, trinki, kaj konstante
kantis nur, ne rimarkante,
ke per tio ili lante
sin mortigas. Ili devis
morti home, sed ricevis
grilan korpon, plu kanzonis,
al ili la Muzoj donis
la donacon, ke dumvive
senmalsate, sensoife
ili kantu, kaj post morto
ili iru kun raporto:
Kiu do la Muzojn tere
kultas kaj honoras vere.


2.
LA AZENO KAJ LA GRILOJ

La azeno aŭdis grilojn,
tre plezuris, kaj eĉ volis
mem imiti ties trilojn,
tial ilin alparolis:
“Griloj de muziko kara,
kian manĝon do vi manĝas,
ke ĝi vian voĉon ŝanĝas
tiel bela, tiel klara?”
“Roson” – lin respondis ili.
Ĝi, por povi same trili,
roson manĝis de ĉi dato,
baldaŭ mortis de malsato.


3.
LA GRILO KAJ LA FORMIKO

La formik’ en tempo vintra
grase sidis sur la greno,
kiun li estis kolektinta
por si el somera beno.
Grilo iris al li pete:
“Ho, ne estu sen kompato!
Donu al mi iomete,
mi ja mortas de malsato.”
Sonis la respond’ severe:
“Kion faris vi somere?”
“Violonis mi sen halto.”
“Dancu do post la muziko” –
diris moke la formiko,
surda por la ĉarm’ de l’arto.


4.
LIBERO

Liberon plenan ĝuis iam la ĉeval’,
laŭplaĉe kuradis en la kampo, tra la val’.
Alvenis foje kaj ofendis ĝin la cerv’
per malklarigo de fonto kaj huftreto de herb’,
Ĝi volis venĝi, sed kun pli rapida sving’
la cervo kuris: Ĝi fiaskis pri l’ating’.
Kolero en ĝi bolis, kaj ĝi, en impet’
nun al la homo turnis sin kun helpo-pet’.
Ĉi tiu diris: “Bone, la cervon ĉasos mi,
se bridon, selon al vi meti lasos vi.”
La cervon murdis la ĉasist’ per lancotraf’,
sed la ĉeval’ por ĉiam iĝis lia sklav’.


5.
LA RANOJ VOLAS REĜON…

La tutan marĉon havis por si la rana gent’.
Libere ili vivis, tamen sen kontent’.
Jupitron ili tedis per petega preĝ’
por la ricevo de moral-firmiga reĝ’.
Jupitro, ride, ŝtipon ĵetis el la alt’.
Kun ega plaŭdo ĝi falis. Hu! Per tima salt’
rifuĝis nun de sia reĝo la popol’,
kaj longe kaŝis sin sub dika marĉtavol’.
Elŝovis fine la kapon tamen unu ran’,
rigardis, vidis, poste al la kvaka klan’
rakontis, ke la reĝo terura estas ŝtip’.
Sen timo venis tuj vetnaĝe la tuta trib’,
sursaltis ili la ŝtipon aŭ surrampis ĝin,
eĉ, malhonore per sia koto stampis ĝin.
Kaj ili Jupitron petis nun pri nova reĝ’
anstataŭ la sentaŭga, ĉar senpova reĝ’.
Nu, venis nova reĝo, sed estis, ve, serpent’,
komencis ilin ekstermi per venena dent’.
Nenie savo! Morta silento kaj terur’!
Sekrete ili petis, pere de Merkur’,
Jupitron, helpi. Sed li estis sen kompat’:
“Ne plaĉis bona, plaĉu la malbona stat’!”


6.
MASTROŜANĜO

Kampul’ azenon paŝtas sur herbejo,
lin frapas bru’ de malamik-armeo.
“Ni kuru, kuru! – krias li ekscite –
Oni nin kaptos!” Sed la besto spite
obstinas, respondante: “Ĉu vi kredas,
ke l’ malamik’ du selojn sur min metas?”
“Nu, ne!” “Ej! Mastro, ĉu do ne egale,
sub kies ŝarĝo ĝemas mi fatale?”


7.
INTER DU MALBONOJ

Buĉisto kaj paŝtisto voje pasis.
Jen, ili ŝafon, kiu bele grasis,
ekvidis vagi sur la kamp’ senmastre,
alkuris, kaj tuj ekkverelis draste,
al kiu apartenu la trovito.
Post longa disputado kaj ekscito,
ĉar tiutempe ĉiu best’ parolis
ankoraŭ homalingve, ili volis,
ke mem la ŝaf’ decidu pri ĉi tio.
Tiu demandis ilin pri l’ metio,
kaj, kiam la respondojn ĝi akiris,
al la paŝtisto ĝi ekĝeme diris:
“Nu, mi stariĝas do sur vian flankon,
prefere doni lanon ol la sangon.”


8.
LA AGLO KAJ
LA SAGO

La aglon murde trafis piko
de sag’ plumita, kaj li veas:
“Ho jen, mi ne de malamiko,
sed de la propra plum’ pereas.”
Popolon falĉas armtekniko,
sed kies manoj do ĝin kreas?


9.
LA POTENCA NAJBARO

Argila poto kaj kaldron’ el kupro
apude drivis sur rivera supro.
La pot’ najbaron sian petis time:
“Pli fore naĝu, ne tiel proksime,
ĉar certe, se okazos,
eĉ malgraŭ mia volo,
inter ni karambolo,
ĝi ĉiel min frakasos!”


10.
LEONA DIVIDO

Foje la lupo kaj la vulpo kaj la kat’
kun la leono sin federis por ĉasad’.
Grandkorpan cervon predis la ĉasanta kvar’,
kaj la leono ĝin dividis per deklar’:
“Leono mi estas: Mia la unua part’.
Plej forta mi estas: Mia do la dua part’.
La trian rajtas mi: La plej kuraĝa best’,
kaj ve al tiu, kiu tuŝos al la rest’!”


11.
LA LUPO KAJ LA ŜAFIDO

Riveron saman lupo kaj ŝafido sub
la pelo de soif’ aliris, kaj la lup’
pli supre staris, pli malsupre la ŝafid’.
La lupo ataki kaŭzon serĉis kun avid’:
“He, kial mian akvon miksas vi kun ŝlim’?”
“Kiel mi povus? – diris tiu kun ega tim’ –
De vi ja venas al mi la rivera flu’.”
Tro forta vero! Necesis kaŭzon serĉi plu.
“Vi antaŭ duonjaro ĉikanis akre min!”
“Ne naskis tiam min ankoraŭ la patrin’!”
“Diablon! Via patro ĉikanis do sen dub’!”
Kaj, senkulpulon, kaptis, manĝis ĝin la lup’.


12.
LA TORNISTRO

Survoje pasis migra metiisto
kaj gaje fajfis: Lia dorstornistro
de pano, lardo kaj viando plenis.
Sed, ho terur’, subite lupo venis.
Li rampis, por sin savi de atako,
sur arbon, tere restis lia sako,
kaj li aŭskultis, kiel en la subo
festenas ŝmace el la sak’ la lupo.
Foriris tiu fine, kaj li povis
subrampi do, sed, kion li retrovis,
pro tio la ĉielon ne tre dankis.
La tuta lardo kaj viando mankis.
Eh! Li pluiri volis kun la resto,
sed io bruis. Ĉu la rabobesto
revenis? Li rerampis en teruro,
kaj, ĉar dumtempe venis la obskuro,
ne riskis plu subrampi ĝismatene.
Tiam descendis, laca, kaj – ĉagrene
li vidis, de malsato salivglute,
ke l’kampaj musoj manĝis ĉion tute.
Nur paneretoj restis el la pano,
kun tiuj kuris formik-karavano.
Nun li ekkriis: “Ho, la mondo belas!
Fortulo rabas, malfortulo ŝtelas!”


13.
LA LEONO,
LA VULPO KAJ LA AZENO

Leono, vulpo kaj azeno
ĉasis en kuna entrepreno.
Ĉasaĵon riĉan ili predis,
kaj tiam la leon’ dekretis,
ke la azen’ dividu juste.
Ĉi tiu en tri partojn ĝuste
egalajn ĉion do disdonis,
poste “Elektu!” – li proponis.
Kolere la leon’ distranĉis
ĝin per la ungoj, kaj ĝin manĝis.
Nun metis la leon’ ordonon,
ke l’vulpo fara la disdonon.
Ĉi tiu lokis preskaŭ ĉion
en unu amason, nur porcion
tre magran lasis ĝi retene.
“Ho! – diris la leon’ serene –
Jen la kalkulo senerara!
De kiu do vi, vulpo kara,
lernis dividi tiel lerte?”
“El sorto de l’azeno, certe!”


14.
LA JUĜO DE LA SIMIO

Pri ŝtel’ akuzis lupo vulpon,
la vulpo negis tiun kulpon.
Do ili petis la simion
eldiri juĝan opinion.
Ĉi tiu diris juĝodone:
“Se mi vin ambaŭ konas bone,
vi, lup’, verŝajne repostulas
ion senrajte, ĉar senperde;
vi, vulpo, negi ne skrupulas
ŝtelon faritan preskaŭ certe.


15.
LA CERBO

La reĝo de la bestoj malsanegis,
langvore kuŝis. Lin la vulpo flegis,
la ruza vulpo, lia favorato.
La reĝo diris: “Murdas min malsato,
ĉar ĉasi, ve, nun mankas al mi forto.
Nur vi min povas savi el ĉi sorto.
En la arbaro vivas cervo bela;
via sagaco, via lang’ miela,
mi estas certa, havos la rimedon
havigi al mi tiun bonan predon.”
La vulpo, do, tre ruzan planon teksis.
La cervon li vizitis, genufleksis,
kaj diris: “Grandan novon mi alportas:
Malsanas la leono, preskaŭ mortas,
eĉ pri la posteulo jam disponis:
“Ne taŭgas la pantero – li rezonis –
“ĉar tro impeta, nek la stulta apro,
nek, kvankam barba, la ventkapa kapro,
nek la vantega, sangsoifa tigro,
la urson malindigas granda pigro,
la cervo – jen! Li estos reĝo bona,
kun longa vivo, kun statur’ impona,
kun kornoj branĉaj, kiuj la popolon
timigos.” – Mi ne tiru la parolon,
vi estas elektita! Reĝ’ vi estos!
Ho, se en la arbaro vi regnestros,
ne lasu for la vulpon, la sindonan,
kiu alportis ĉi sciigon bonan.
Mi kuras nun. Adiaŭ, glora cervo!
La malsanul’ atendas min por servo.
Mi estas lia konsilant’ intima,
kia mi estos, jam de tag’ proksima,
al vi, mi kredas, se vi uzi povas
ĉi kapon oldan. Ej! Ĉu vi ne trovas
do oportune fari al li viziton?
De l’lastaj vortoj havus vi profiton.”
La cervon trompis la mensog’ belsona,
kaj li ekiris al la grot’ leona.
Lin la leon’ atendis jam avide,
sed li atakis iom trorapide,
en granda hast’ maltrafis sian celon,
kaj ungis al li sole la orelon.
La cervo, terurita, kun ĉi vundo
eskapis, kuris al arbara fundo.
“Ej, ej!” La vulpo malespere gestis.
La multaj penoj, jen do, vanaj estis.
Murmuris la leono pro ĉagreno,
lia stomak’ murmuris pro malpleno.
Li fine petis la ruzulon vee,
ke ian finton li elpensu ree.
La vulpo streĉis al si la kranion:
“Nu, malfacile! sed mi provos ion.”
Li iris do, la planon li plu kovis,
post longa voj’ la cervon li retrovis.
Ĉi tiu kriis al li ĉe l’renkonto:
“Ĉu vi kuraĝas veni do sen honto,
farinte al mi la intrigan krimon?
Forportu de mi vian vulp-animon,
kaj faru reĝon el stultul’ alia!”
La vulp’ respondis kun mieno pia:
“Vi certe havas koron tre poltronan,
kaj kalumnias la amikon bonan!
Kiel mortanta patro bonan filon,
li volis vin altiri, kaj konsilon
bonvolan doni al vi orelflustre:
Kiel vi gardu vian regnon ĝuste.
Sed – honte! – vi brutale fortiriĝis,
ke eĉ orelo via ekŝiriĝis.
Li tre indignas, ke vi lin ne fidas,
kaj, kion fari, li jam eĉ decidas
la lupon fari reĝo, la friponon!
Ho ve, vi portis al ni ĉi malbonon!
Se vi almenaŭ venus, por riparo
de via granda peko kaj eraro!
Mi ĵuras je la arboj, fontoj, steloj,
kaj tiel donu al mi la ĉieloj,
ke mi vin servu, kiel estas vere,
ke li vin amas, amas plej sincere,
ke sen intenc’ malbona en la koro
li estas al vi plena de favoro,
reĝigi volas vin, ĉar li vin ŝatas …”
Kaj tiel plu. La vulpo, klaĉas, flatas,
la cervo, fine, de l’alloga trompo
moliĝas, kaj ekiras .. . al la tombo.
Ĉar en la faŭko de la grot’, subite …
Nu, tiutage tre bonapetite
la reĝo manĝis, karnopecojn glute,
la ostojn maĉe, manĝis preskaŭ tute
la internaĵojn, dum la vulpo staris,
rigardis kaj salivo-verŝe flaris.
Ho! Jen la cerb’! Li ŝtele ĝin konsumis,
kaj sin tiamaniere premiumis.
Sed la leono, kun ekscita nervo,
ekserĉas nun la cerbon de la cervo.
“Kie ĝi estas, kie?” Sen konfuzo
respondas lin la majstro de la ruzo,
ridante kun grimaco mokrikana:
“Ho reĝo, via serĉo estas vana:
“Ties kranio cerbon ne entenas,
kiu dufoje en ĉi groton venas.”


16.
LA PUTORO KAJ LA KOKINOJ

Putoro aŭdis, ke malsanas
kokinoj, kaj ĝi ion planas:
Kiel doktoro medicina
alprenas ĝi medikamentojn
kaj kuracistajn instrumentojn,
kaj iras al la stal’ kokina.
Ĝi antaŭ ties pordo haltas,
demandas, kiel ili fartas.
Responde la kokinoj diras:
“Tre bone tuj, se vi foriras.”


17.
LA ENAMIĜINTA LEONO

Knabinon amis la leon’ freneze,
sin svatis ĉe la patro. Lin kompleze
akceptis tiu, sen plej eta ŝajno
de rifuzem’, kaj diris: “Granda gajno
estus por ĉiu havi vin parenco,
min plezurigas via nupt-intenco.
Mi donas ŝin al vi kun ĝoja preto,
sendube … jes … sed mia filineto
estas knabin’ de delikataj sentoj …
timema … nu … kaj viaj ungoj, dentoj!
Ne miru, ke ŝi tremas de vi. Sveno
ŝin kaptus ja ĉe via ĉirkaŭpreno.
Mi petas do, se vi ŝin amas vere,
svatiĝi venu pli mildmaniere.”

Tuj la leon’ amarda hejmeniris,
la ungojn tondis, dentojn li eltiris,
kaj rerapidis al la dom’ bopatra.
Sed tie – stango, pugno, ŝtono akra
atendis la senarman, kaj lin frapis,
ĝis, duonmorta, pene li eskapis.


18.
SINCERE

Renkontis lupon vulpo
maljuna, malkuraĝa,
petegis pri indulgo
por sia kapo aĝa.
La lupo diris: “Bone, se
vi tri sincerajn diros,
je l’granda Pan mi ĵuras, ke
mi nun vin ne disŝiros.”
La vulpo, post ĉi ĵuro,
parolis en sekuro:
“Unue, kial tien ĉi
vi venis malbeninde?
Due, se jam alvenis vi,
kial ne venis blinde?
Kaj trie: Por ke mi vin plu
neniam vidi devu,
tro longan vian vivon tuj
finante, fine krevu!”


19.
LA SPUROJ

Maljuna estis la leon’, mallerta jam por kuro,
la bestoj pli rapidaj lin eskapis per forkuro.
Li triste sidis en la grot’, lin tordis la malsato,
elpensis fine ion, por sin savi el ĉi stato.
Malsana li ŝajnigis sin, komencis ĝemi, jelpi,
la bestoj lin kompatis kaj venadis por lin helpi,
kaj ili vere helpis lin – per sia propra sango.
Do, la leon’ festenis plu laŭ sia reĝa rango,
komforte tronis en la grot’, sen klopodado ĉasa,
kaj eĉ dikiĝis pli kaj pli per la pensio grasa.
Nu, venis foje por vizit’ la vulpo ruzosperta.
“Saluton, reĝo!” – diris li el malproksimo certa –
“Kiel vi fartas?” La leon’ respondis: “Ho plej kara!
Bonvenon! Vi konsolos min en mia sort’ amara.
Sed venu pli proksimen do! Pro kio tiel fore
vi staras? Venu, venu jam! Jen ĝemas mi dolore,
balzamon al agoniant’ per belaj vortoj donu!”
La vulpo diris nun: “Ho reĝ’! Saniĝon! Kaj, pardonu,
foriri mi preferas, ĉar kondukas, plej mistere,
internen multaj spuroj, sed neniu alekstere.”


20.
LA MALSANA KORVO

Korvo de malsan’ suferis,
korvpatrino malesperis,
dikajn larmojn dense ploris,
ŝia id’ al ŝi parolis:
“Panjo, larmojn plu ne verŝu,
ĉe la dioj helpon serĉu!”
“Kiu dio, filo kara,
min aŭskultos, helpkrianton?
Ja de kies ŝton’ altara
vi ne ŝtelis jam viandon?”


21.
LA VULPO KAJ LA GRUO

Vulp’ invitis al si gruon
kaj al ĝi promesis ĝuon
manĝi, trinki plej agrable.
Tiu venis. Nu, surtable
estis supoj delikataj,
sed nur en teleroj plataj.
Dum la vulpo do festenis,
ĝia gasto vane penis
per la longa, pinta beko
pri elsuĉo aŭ elleko.

Tio la gruon tre incitis,
ĝi la vulpon reinvitis;
faris kuiradon grandan,
ĉion bonan, pleje frandan
donis, sed, kun venĝo-volo,
en botel’ de longa kolo.
Sian bekon ĝi enŝovis,
sed la vulpo vane provis
manĝi el la svelta vazo,
iris for kun longa nazo.


22.
LA ĈEVALO KAJ LA AZENO

Sen ŝarĝo la ĉeval’ promenis
fiere.
Post ĝi azeno ŝarĝon trenis
sufere,
kaj ĝeme petis: “Kamarado,
min helpu!
Ne lasu, ke min la penado
elĉerpu!
Vi la duonon portus lude,
transprenu,
ke mi, ŝarĝita tiel krude,
ne svenu!”
Sed ridis la ĉevalo, vanis
la voko,
orgojle dancis ĝi, rikanis
kun moko,
ĝis la azen’ la penon jam ne
elportis,
ekstumblis, falis, blekis: “Damne!”
kaj mortis.
Nun devis porti tiu orgojla
la plenon
de la azena ŝarĝo – kaj la
azenon.


23.
NUR UNU, SED …

Vulp’ al leono diris kun mokrido:
“Al vi naskiĝas nur po unu ido.”
Respondis tiu en fiera ton’:
“Nur unu, sed leon’!”


24.
LA KVERKO KAJ LA KANO

La kverko diris al la kano:
“Vi, povra kaj mizera nano,
eĉ al plej eta vento cedas.
Jen, firman trunkon mi posedas,
kaj spitas al la uragano.”

Eolo nun el sia sako
ciklonon sendis por atako.
La kano cedis, sin ekklinis,
dum la fiera kverk’ obstinis,
starante firme kaj fortike
kaj rekte. Sed – subita krako –
ĝi elŝiriĝis kunradike.


25.
AZENA HUFBATO

La reĝo de la bestoj inerte sin etendis,
maljuna kaj malforta, la morton li atendis.
Alkuris tiam apro ŝaŭmbuŝa, kolerblova,
kaj per dentego, venĝe por ia kulp’ malnova,
lin tranĉis. Venis taŭro, kornpikis sur li vundon.
Kaj ankaŭ la azeno aliris timflankume,
ekbleke vidis, ke la aĝulon jam senpune
insulti oni povas, hufbatis lian frunton.
Nun ĝemis la leono: “Ho, estas ega honto
eĉ la ofendon de la fortuloj jene elporti,
sed ke de vi mi devas, mokaĵo de la mondo,
toleri la mistrakton, estas duoble morti.”


26.
LA INSTRUO DE LA CERVINO

Cervin’ instruis la cervidon:
“Estu kuraĝa, havu fidon
je via forto, kornoj grandaj,
vin ĉiam certe defendantaj.
Hontinde ja, ke vin teruras
la hundoj, kaj vi treme kuras.”
Ekbojis hundoj de proksime,
rifuĝis la cervino time.


27.
FLUGEMO

“Ho flugi, flugi! Kiel rave
ja estus flugi flugilhave!”
Tiel suspiris rampe-glita
testud’ en sopirflagro.
Aŭdinte tion, per subita
ekpren’ ĝin levis aglo
en la aeron supernuben,
tie ĝin lasis fali suben.
Okazis, ve, frakaso
al membroj, al kiraso.
Kaj la testudo ĝemis laste:
“Ho, kial tiu do fantaste
deziras flugi en aero,
kiu nur pene rampas sur la tero!”


28.
LEONFELO

Leonon la urbloĝantar’ de Kyme
neniam vidis, eĉ de malproksime.
Jen, ia besto kun leonharfasko
(ĉu estis ĝia propra aŭ nur masko?)
aperis sur la strato, hurle muĝis,
ke terurite ĉiu hom’ rifuĝis:
“Leono!”. Sed fremdul’ el regiono,
kie konata estas la leono,
ĝin draŝis draste, kaj post la forpelo
klarigis: “Nur azen’ en leonfelo.”


29.
LA TAŬRO KAJ LA KULO

Sur la kornon de la taŭro
kulo flugis, kaj post kaŭro
de pli-malpli longa daŭro
diris al la taŭr’ kompleze:
“Se mi ŝarĝas vin tro peze,
kaj vi volas, ke mi iru
for de via korno, diru!”

Kaj la taŭro diris: “Ba,
ĉu vi estas alfluganta,
forfluganta, ho giganta,
mi vin ne rimarkas ja!”


30.
LA MULO KAJ LA DI-STATUO

La mulo portis di-statuon,
kaj multaj fleksis la genuon.
La best’ imagis, ke l’honoro
koncernas ĝin, kaj pro ĉi gloro
tia orgojlo ĝin infektis,
ke dance, prance ĝi afektis,
kaj sin skuadis, kapriolis,
la ŝarĝon de si ĵeti volis.
Bastonon prenis nun la mastro,
tradraŝis ĝin kun kruda drasto,
kaj kriis al ĝi por admono:
“Vi estas, lernu per bastono,
ne dio kaj nemortemulo,
sed di-statuoporta mulo!”


31.
LA URSFELO

Du kompanoj en drinkdomo
pri ĉasadoj fanfaronis,
ĉe l’apuda tablo homo
miris, miris, kaj proponis:

“Aŭdu, ho ĉasistoj gloraj,
urso tra l’arbaro vagas.
Dudek kvin monerojn orajn
mi por ties felo pagas.”

Ĉar la monon tiuj sentis
jam tintadi en la poŝo,
ĉion bonan ili mendis,
drinkis ĝis la lasta groŝo.

Poste ili venko-certe
iris al la ĉasekskurso.
Ili iris, ĝis averte
unu kriis: “Jen la urso!”

Urso, jes, sed ve, giganta,
alta super arbotrunkoj,
sovaĝege atakanta
per la ulno-longaj ungoj.

Terurite, la kompanoj
ne kuraĝis lanci, pafi,
ĵetis ĉion el la manoj
kaj klopodis nur sin savi.

L’unu grimpe sin defendis,
rampis sur arbeg’ ĝis pinto,
la alia sin etendis
sur la tero, kaj mortinto

sin ŝajnigis (ĉar laŭdire
urs’ ne manĝas mortan homon).
Rigidiĝis li senspire,
ne montrante vivsimptomon.

L’urso venis kaj lin flaris
ĉe orelo, nazo, buŝo,
sed nenion al li faris:
Iris for sen ia tuŝo.

Kuŝis li kun turna kapo …
Nun descendis la kolego,
ŝercis, ĝoje pri l’eskapo:
“Kion diris la ursego?”

“Ho, ĝi flustris ĉe orelo
ion, kion ni ne lernis:
Tiam trinku je ursfelo,
kiam vi la urson sternis.”


32.
LA MONEDO KAJ LA PAVOJ

La monedo pavis vante,
fanfaronis arogante,
la kunulojn ĝi neglektis,
kiel al ĝi plu ne indajn,
en la korto ĝi kolektis,
inter siajn plumojn plektis,
pavo-plumojn elfalintajn,
kaj orgojlis kaj afektis
kun la alpruntita havo,
siajn paŝojn ĝi direktis
inter pavojn, kiel pavo.
Krude tiuj ĝin akceptis,
de ĝi prenis tire-ŝire
la pav-plumojn, eĉ difektis
ĝiajn proprajn. Hejmenire
tre mizere ĝi aspektis.

Tie ne estis por ĝi loko,
la kunuloj malrespektis
kaj forpelis ĝin kun moko.
Kurta gloro pavo-vosta
iĝis por ĝi multekosta.


33.
LA GLORO DE LA REGOLO

Aŭdace flugis aglo al la ĉielkupolo,
surdorse, inter plumoj, sin kaŝis la regolo,
silentis, dum la aglo en la aer’ flugpendis,
sed kiam tiu el la altego ekdescendis,
desaltis, kaj pli supren svingante sin ekkriis:
“Mi estas la birdreĝo, plej alten flugi sciis!”


34.
LA RANO KAJ LA BOVO

Sur kamprando rano sidis,
grasan bovon ĝi ekvidis.
Ties grandon rigardante,
ekenviis ĝi, kaj vante
sian haŭton ĝi plenblovis,
eĉ pli granda esti provis.
“Ĉu mi dikas pli impone?”
La ranidoj diris: “Ho, ne!”
Ĝi pli streĉas sin, demandas:
“Jen do, kiu nun pli grandas?”
“Ankoraŭ ĉiam nur la bovo!”
En furioz’ laŭ tuta povo
ĝi blovege streĉe strebis,
kaj ĝi krevis.


35.
JEN RHODOS!

Estis unu atleto. Oni
mokis lin pri lia pigro.
Li foriris, kaj post migro
li revenis – fanfaroni.
Li rakontis fierpoze,
kiel brile, grandioze
gloron ĉie li akiris.
“Kaj eĉ” – li orgojle diris –
“foje en Rhodos mi saltis
alton, kiu tiel altis,
ke l’ venkantoj Olimpiaj
estus pri ĝi tre enviaj.
La spektantoj min aplaŭdis,
kaj la tuta urbo laŭdis.
Ho, se iu nun ĉeestus,
al vi tion li atestus.”
Kriis tiam ĉeestanto:
“Ne necesas atestanto,
sed, hero’,
jen Rhodos, nu, saltu do!”


36.
LA SIMIO KAJ LA DELFENO

Simion havis homo foje,
tre ofte kun ĝi ludis ĝoje,
ĝin por amuzo kaj plezuro
kunportis eĉ dum marveturo.
Sed jen, tempesto eksovaĝis.
La ŝipo dronis. Homoj naĝis.
Dum la simio pene provis
elnaĝi, ĝin delfeno trovis,
kaj, ĉar ĝi homo ĝin rigardis,
bonvole ĝian vivon gardis,
surdorsen prenis ĝin por porto
al seka kaj sekura bordo.
Nu, kiam ili al haveno
Pireo (rodo de Atheno)
alvenis, la delfen’ scivolis:
“Ĉu Athenano?” “Jes!” – parolis
tre fanfarone la simio, –
“eĉ el plej nobla familio!”
“Do, vi Pireon konas bone?”
“Pireon? Certe, kiel do ne?
Li estas ja al mi tre kara
amiko, plej familiara!”
Kolere pro l’mensogo, la delfeno
dronigis la amikon de haveno.


37.
LA VULPO KAJ LA KORVO

Flatate, gardu vian saĝon.

La korvo ŝtelis for fromaĝon
de ie, kaj por ties manĝo
sidiĝis sur tre alta branĉo.
La vulpo, kiu tre malsatis,
rigardis ĝin kaj jene flatis:
“Ho korvo! Viaj plumoj brilaj!
Kie troviĝas do similaj?
Kaj la vizaĝo, la staturo!
Vin vidi estas ja plezuro!
Se via voĉo estas klara,
vi vere estas senkompara!”
La korvo, por akiri plaĉon
per sia voĉo, grakis vante,
de l’bek’ faligis la fromaĝon,
la vulp’ ĝin portis for kurante.


38.
LA VULPO KAJ LA MASKO

La vulp’ surkampe maskon trovis,
ĝin ĉiuflanken turnis, ŝovis,
kaj diris kun rikan’ acerba:
“Tre bela kapo, sed sencerba.”


39.
LA AKUŜANTA MONTO

La mont’ akuŝis kaj elpuŝis
ĝemegojn. Sur tersupro kuŝis
peza silento de atento,
atend’ ekscita, mirkonfuzo.
Ho, fine jen do la evento:
De l’ mont’ naskiĝis muso.


40.
LA PAŜTISTO KAJ LA LEONO

Forrabis ŝafojn rabobest’. “Ho granda Zeus,” kolere
ekkriis la paŝtisto nun – “dediĉos mi ofere
bovidon, se mi kaptos ĝin!” Kaj venis la leono.
“Forigu ĝin, kaj bovon mi oferos, Zeŭs-patrono!”


41.
MALKURAĜO

Jam la leporojn tedis tro la vivoŝarĝ’.
“Ni iru droni kaj perei en la marĉ’,
nenie estas ja pli malkuraĝa ras’,
kun sorto de eterna kur’ kaj embaras’!”
Do, ili iris. Sed ĉe l’ marĉo kun timeg’
rifuĝe plonĝis antaŭ ili rana greg’.
“Nu, ni reiru – diris unu kun prudent’ –
ekzistas ja ol ni eĉ pli poltrona gent’.”


42.
LA LEPOROJ KAJ LA VULPOJ

Leporoj, kun la agloj batalonte,
la vulpojn vokis helpi. “Tre volonte
ni helpus – diris tiuj – se ne klarus,
kun kiuj kontraŭ kiuj ni batalus.”


43.
LA ORELOJ DE LA LEPORO

La leonon vundis besto korna.
Li ordonis en kolero morna:
“Ĉiu best’ havanta korn-armilon
iru el la regno en ekzilon!”
Do elmigris cervo, kapreolo,
kapro, ŝafo, ĉamo, kaj, ĉe kolo
la orelojn longajn kuŝiginte,
por ke tiuj ne elstaru pinte,
iris en ekzilon – la leporo.
La sciuro miris: “He, baptano!
Kien do vi iras?” “Al lontano.”
“Kial?” “Pro la kornoj.” “Ho, ĉieloj!
Tiuj longaj estas ja oreloj!”
La leporo diris: “Ĉu por tio
povas esti ia garantio,
ke ne nomos iu el kaprico,
favorĉaso, strebo aŭ malico
la orelon longan longa korno?
Tie ĉi evitus min la dormo.”


44.
PLENA VENTRO

Kava kverk’ en kampo staris,
kaj bonnaza vulp’ elflaris,
ke manĝaĵojn en tornistro
kaŝas tie la paŝtisto.
En la kavon ĝi sin ŝtelis,
manĝis, ĝis la ventro ŝvelis
tiom, ke la tromanĝema
plu ne povis eĉ kun ĝema
kaj plej pena fortostreĉo
sin elŝovi tra la breĉo.
Diris vulp’ alia: “Gasto!
Vi eliros nur post fasto,
aŭ eligos vin bonece
la paŝtisto, sed po-pece.”


45.
LA AVIDA HUNDO

La hund’ kun granda pec’ vianda
riveron estis tranaĝanta,
kaj en la akvo ĝi subite
ekvidis sin respegulite.
“Alia hund’ kun viandpeco
pli granda!” tiel ĝi imagis,
kaj tuj kun ega avideco
la spegulbildon ĝi atakis.
El ĝia buŝ’ senkapte kapta,
pum! falis la viando fakta,
kaj dronis al rivera fundo.
Malsati devis nia hundo.


46.
LA TROVITA HAKILO

Du homoj kune vagis. La unu trovis voje
hakilon. “Ho, hakilon ni trovis!” kriis ĝoje
l’alia. “Ej! Ne diru: ni trovis, ĉar mi trovis.”
Protestis tiu, kaj la kunulon de si ŝovis.
Sed venis la perdintoj: “He, kiu do fripone
forprenis la hakilon? Ni batos lin bastone!”
Ektimis la trovinto: “Pereis ni!” – li veis.
Respondis la alia: “Ej! diru, vi pereis.”


47.
LA OVOJ

Kokino ĉiutage ovis.
Mastrino, ne kontenta, provis
du ovojn havi tage – riĉe
do ĝin nutradis. Trograsiĝe
plu ovi ĝi ne povis.

Jen similaĵ’ al ĉi afero:
Vegetis homo en mizero,
al Hermes preĝis li fervore,
kaj longe, jam en malespero,
ĝis fine Hermes lin favore
aŭskultis: Dotis per ansero,
kiu miraklan havis povon:
Tagtage meti oran ovon.
La homo do pli kaj pli riĉis,
sed tamen li ne kontentiĝis:
L’ansero ovis ja konstante,
sed tiuj ovoj venis lante.
“Mi buĉos ĝin – li pensis nun do,
l’interno devas esti oro,
ĉi granda birdo per trezoro
provizos min tuj en abundo.”
Li buĉis ĝin, sed, je konsterno,
l’ansero havis en interno
sole viscerojn, karnon, merdon.
La hom’ priploris sian perdon.


48.
HERMES KAJ LA LIGNOHAKISTO

Faligis foje hakilon sian lignohakist’
en la riveron, kaj post ĝi kun granda trist’
rigardis sur la bordo. Hermes dum preterir’
ekvidis lin, demandis: “Kial la suspir’?”
Kaj, kun kompato sciiĝinte pri l’afer’,
li orhakilon portis al li el la river’:
“Ĉu estas via?” “Ho, ne” – estis la respond’.
Arĝenthakilon nun li levis el sub ond’:
“Ĉu via?” “Ne.” Li portis je la tria foj’
la lian. Tiun nia homo kun ega ĝoj’
rekonis, kaj la dion kore dankis li.
Donacis Hermes tiam al li ĉiujn tri.

Feliĉe la homo iris for, kaj ĉe l’ renkont’
al la kunuloj gaja estis lia rakont’
pri l’incident’ agrabla: La perdo de hakil’
fariĝis por li granda gajno kaj util’.
Unu el la kunuloj, avidega enviul’,
sopiris gajnon saman, tial sen skrupul’
li iris al la rivero, en ĝin ĵetis mem
hakilon sian kaj lamentis inter ĝem’.
Nu, ankaŭ lin ekvidis Hermes dum preterir’,
kaj same lin demandis: “Kial la suspir’?”
Kaj same, kiam li sciiĝis pri l’afer’,
li orhakilon portis al li el la river’!
“Ĉu via?” “Jes!” – avide kriis la homaĉ’.
Malaperis dio, hakilo, restis la domaĝ’.


49.
PARAZITOJ

Al vulp’ kroĉiĝis multe da iksodoj,
kaj erinaco volis al ĝi helpi.
Ĝi diris: “Lasu, ŝparu pri klopodoj,
tiuj jam ne bezonas el mi ĉerpi
tro multan sangon: ili ŝvelas ruĝe,
do satas, sed se anstataŭe venos
aliaj, malsategaj – avidsuĉe
ili la tutan sangon de mi prenos.”


50.
LA AVARULO

Ĉiun havaĵon vendis avarulo,
la tutan por ĝi ricevitan monon
li ŝanĝis je grandega ora bulo,
kaj ĝin enfosis sub la bastionon.
Poste konstante tien li reiris,
la oron li rigardis kaj admiris.

Sed homoj faris en ĉi lok’ laboron,
la pilgrimado sen rimark’ ne restis,
unu konjektis ion, kaj la oron
forŝtelis, dum la avarul’ forestis.
Revenis li, ne trovis sian karon,
lamentis, veis, ŝiris la hararon.

Demandis iu, kial la turmento,
kaj sciiĝinte diris ĉi admonon:
“Neniel tristu, ĉesu la lamento,
jen prenu kaj enfosu do ĉi ŝtonon,
rigardu kiel tiun oro-pecon.
Ĝi ne pli havis por vi utilecon.


51.
LA SOCIETO DE PLUTO

Heraklo, diiĝinte, venis
en la ĉielon, kaj li partoprenis
festenon de la dioj tie.
Al ĉiu dio devoscie,
aparte faris li saluton,
sed kiam li ekvidis Pluton,
la dion de la tera riĉo,
saluti lin kun forturniĝo
evitis li. Kaj Zeŭs tre miris:
“Sed kial do vi ne deziris
saluti lin?” Je la demando
respondis la hero’ severe:
“Ĉar mi plejofte lin en bando
de aĉaj homoj vidis tere.”


52.
LA VULPO KAJ LA VINBERO

Allogis la vinbero, sed estis iom alte.
La vulp’ klopodis longe, por ĝin atingi salte,
sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida,
finfine ŝultrotiris, dirante: “Eh, acida!”


53.
LA MENSOGEMA PAŜTISTO

Paŝtisto ŝafojn paŝtis sur herbejo,
foje ekkriis li kun granda veo:
“La lup’, la lup’!” – li kriis malespere.
nenion vidis – li mensogis nure.
Plurfoje li danĝeron same signis,
la homoj kuris helpi, kaj indignis.
Sed foje, jen, la lupo venis vere.
“La lup’, la lup’!” – li kriis malespere.
Sed liaj vortoj jam ne trovis kredon.
La lupo tiam havis riĉan predon.


54.
VENTO KAJ SUNO

La vento kaj la suno vetis,
kiu el ili estas la pli forta,
kaj kiel provon, ili metis
depreni de migrulo mantelporta
la vestojn. Nu, la vento provis
l’unua: Ĝi kolektis sian spiron,
ekstreĉis sian pulmon, blovis,
blovegis laŭ la tuta pov’ la viron,
sed ju pli furioze ĝi diboĉis,
la vestojn tiu des pli firme kroĉis,
eĉ plejdon ligis ŝultre.
La vento nun rezignis, senrezulte.

La suno sekvis. Ĝi trankvile
eklumis, disverŝante varman helon,
jam lumis tiel varmobrile,
ke la migrulo plejdon kaj mantelon
demetis. Tiam ĝi ekardis.
La homo disbutonis sian jakon,
sed ankaŭ nun tro varme fartis,
abunde ŝvitis, sentis veran bakon,
plu ne eltenis; jakon, pantalonon
deĵetis, eĉ ĉemizon kaj kalsonon,
kaj plonĝis, tute nuda,
por bani sin, al la river’ apuda.


55.
LA LEPORO KAJ LA TESTUDO

Nomis la leporo moke
la testudon pigra, lama.
Tiu kriis: “Ej! Aroge
vantas vi, kuristo fama,
tamen, se ni kurus vete,
mi vin certe venki povus.”
“Buŝe!” – diris mokridete
la leporo – “ĉu ni provus?”

“Jes!” konsentis la testudo,
ili do la provon faris.
La spektaklon de l’vetludo
multaj bestoj ĉirkaŭstaris.

Vulp’ aranĝis la aferon:
Ĝi de arb’ ĝis alta fosto
signis rektan karieron,
signis starton per la vosto.

La testudo sciis certe,
ke per kruroj sen elasto
ne galopas ĝi tro lerte,
do ekiris sen prokrasto.

La leporo firme fidis
je la granda krur-facilo,
do ĝi tute ne rapidis,
eĉ ekdormis en trankvilo.

Ĝi vekiĝis … hop … ekkrie
la aeron sage fendis,
estis jam en cel’. Sed tie
la testudo ĝin atendis.


56.
INTER DU KVERELANTOJ

Azenon du friponoj ŝtelis
kaj pri la besto ekkverelis.
Disputon sekvis baldaŭ kria
blasfemo, pugna interdraŝo.
Dum tio ĉi fripono tria
sin ŝtelis for kun la ŝtelaĵo.


57.
LA HUNDO EN LA STALO

La hundo antaŭ kripo kuŝis
kaj grumblajn bojojn ĝi elpuŝis,
se manĝi el aven’ deziris
ĉevaloj. Tiam unu diris:
“Aveno estas en abundo,
kaj al ĝi tute ne necesas,
jen, tamen al ni ne permesas
ĝin manĝi la envia hundo.”


58.
LA JUĜO DE MOMOS

En la pratempoj, pri la mondo-kreo
laboris Zeŭs, Athena, Prometheo.
Kaj kiam Zeŭs pri l’taŭro tute pretis,
kaj Promotheo pri la homo,
Athena pri la domo,
ili de Momos petis
prijuĝi, kion ili metis.
Ĉi tiu, tre envia,
parolis jene pri labor’ ilia:
“Ba, Zeŭs la taŭron fuŝis, ne metinte
okulon al ĝi komo-pinte.
Tiaĵon eĉ ne indas ja kritiki:
Ĝi nun ne vidas, kien piki.

Kaj Prometheo fuŝis tre mizere
la homon, ĉar li ne ekstere
lokis la koron: Oni nun ne vidas,
ĉu bon’ aŭ miso en ĝi sidas.

Athena fuŝis pri la dom’ sendube,
ĉar ŝi ne muntis radojn sube,
ke, se l’najbar’ tro tedas jam ĉikane,
ĝin oni nur pluŝovu mane.”

Zeŭs, tre indigna pro l’envia juĝo,
lin puŝis de Olimp’ kun tondromuĝo.


59.
AZENA RUZO

Salon la azeno portis. Ĝia marŝo
estis malfacila pro la peza ŝarĝo.
Ĝi surborde stumblis, kaj, perdinte teron
el sub la piedoj, falis en riveron.

Kiam el la akvo rampis ĝi al seko,
ĝi rimarkis ĝoje, kun jubila bleko,
ke la ŝarĝo, kiu ĵus terure pezis
(ĉar la sal’ solviĝis) premi preskaŭ ĉesis.

kiam ĝi ŝarĝite iris samavoje,
saltis ĝi en akvon de l’ river’ kompleza,
kiu ĝian ŝarĝon faras malpli peza.

Ve, sed nun ne salon portis ĝi surkorpe,
spongo ĝin nun ŝarĝis, kiu akvosorbe
ŝvelis tiel peza, ke la ruz-rezona
besto sinkis sur la fundon, mortis drona.

Ofte tre sagaca ŝajnas la taktiko,
kaj rezulte tamen havas ni malŝancon,
ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon,
kiel ĉi azeno sen dialektiko.


60.
LA VULPO KAJ LA KAPRO

En puton falis, en ĝi sidis
la vulpo, laca jam plu salti,
subite ĝoje ĝi ekvidis
ĉe l’ supra rando kapron halti.
Demandis tiu: “Kio okazis?
Kial vi sidas en obskuro?”
“Nenio okazis” – ĝi emfazis –
“jen, vere, loko de plezuro!
Ĉi ombra freŝo estas rara
ĝuego, kiel balzamŝmiro
la akvo estas freŝa, klara,
saniga kiel eliksiro.

Kaj dum vi en varmego tia
suferas de soif’ kaj ŝvitas,
mi … ej! mi estas senenvia.
Ensaltu, kore mi invitas.”
La kapro saltis. Sen prokrasto
la ruza besto sin eksvingis
al ĝia dors’, kaj per vostkvasto
velante, saltis plu, atingis
la supran randon de la puto,
elgrimpis – kaj tre bone fartis.
Malsupre en konsterna muto
la povra kapro ĝin rigardis.
Kaj diris nun kun rid-rikano
de supre la ruzul’ fripona:
“Nu, do adiaŭ! Sed baptano,
vi estas barbe pli impona
ol cerbe. Uzu jenan sperton:
Ĉe la enir’ al iu loko
pri la eliro havu certon.”
Kaj li foriris post ĉi moko.


61.
DANKO

De frosto la vipuro ekrigidis,
migrulo kompatema ĝin ekvidis,
en sian sinon prenis por varmigo.
Ĝi, reviviĝe, dankis per dentpiko.
Mortante, li lamentis lastaflustre:
Pro mia stulto mi puniĝas juste:
Serpenton mi varmigis bruste.


62.
EL SAMA BUŜO

La faŭn’, la homo, vojkompanoj,
en vintro vage iris.
Ekfrostis al la hom’ la manoj,
kaj li en ilin spiris.

“Sed kial tio, homamiko?” –
la faŭno nun scivolis.
“Nu, kial? Do por revarmigo” –
la homo reparolis.

Ili ripozis en kampdomo,
ricevis eĉ manĝadon.
La sup’ tro varmis, kaj la homo
ekblovis sur la pladon.

“Ej! kial tio, homamiko?” –
la faŭn’ demande miris.
“Nu, kial? Do por malvarmigo.”
Sed nun la faŭno diris:

“Amikoj esti ni ne povas,
mi perdis al vi fidon,
kiu el sama buŝo blovas
la varmon kaj la fridon.”


63.
LA LANGO KAJ LA MANO

Rifuĝis vulpo: Pelis ĝin ĉasisto kun armilo.
Lignohakiston trovis ĝi, lin petis pri azilo,
kaj li en tendo kaŝis ĝin. Tuj poste alrapidis
kaj kriis la ĉasisto: “Hom’! ĉu vulpon vi ne vidis?”
La homo negis per parol’, sed montris per mangesto
la lokon, kie kaŝis sin la rifuĝanta besto.
La vorton kredis la ĉasist’, la geston ne komprenis,
plu kuris do. El la kaŝej’ la vulpo nun elvenis
kaj paŝis for silente. “Ej!” – la homo diris – “strange!
Mi savis vian vivon, kaj vi iras for sendanke!”
Respondis tiam lin la vulp’: “Mi dankus plej distinge,
se via man’ kaj via lang’ parolus samalingve.”


64.
LA FLATEMA MARO

Sur monteto apud maro
la paŝtisto pri l’ondaro
klare-blua, milda, glata,
kaj apenaŭ eĉ lulata
per tuŝeto de zefiro,
sin delektis kun admiro
kaj ekkriis: “Ho, plezuro
devas esti marveturo!”

Nu, li siajn ŝafojn vendis,
por la mono ŝipon mendis,
ĝin per figoj ŝarĝis plena,
velis for kun kor’ serena.

Li kun kor’ serena velis,
sed subite, jen, ribelis
tiuj ondoj milde glataj:
Ili sturmis nun, pelataj
de sovaĝa ventovipo,
ĝis la flankon de la ŝipo
ili rompis per breĉigoj,
dronis ŝipo, dronis figoj.
Nudan vivon la povrulo
savis helpe de tabulo.

Iam poste li ekaŭdas,
ke la maron iu laŭdas:
“Kiel blua, milda, glata,
kaj apenaŭ eĉ lutata
de zefiro, kiel flata!”
De kolero li ekbolas:
“Jes, ĝi flatas, figojn volas!”


65.
LAŬ ĈIES PLAĈO

La patro kun la juna filo
azenon portis al foiro.
La patro en la selo sidis,
la filo la azenon gvidis.

Survoje venis hom’ renkonte,
kaj tre indignis: “Estas honte!
Jen viro en la sel’ komforta,
dum marŝas la infan’ malforta.”

La patro, je l’indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
de la azeno do descendis
kaj rajdi sian filon sendis.

Sed ree venis hom’ renkonte,
kaj tre indignis: “Estas honte!
Jen knabo en la sel’ komforta,
dum marŝas la aĝul’ malforta.”

La knabo, je l’indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
do saltis de l’azena dorso.
Nun ambaŭ marŝis, sen rimorso.

Sed venis homo, miris multe,
kaj kriis: “Vere, estas stulte!
Dum vi lacigas vin per marŝo,
promenas la azen’ sen ŝarĝo.”

Do, kion fari? Patro, filo
demandis sin kun maltrankvilo.
Interkonsilis kaj decidis:
Nun ambaŭ en la sel’ eksidis.

Sed ree venis hom’ renkonte,
indignis ege: “Estas honte!
Sur povra besto ŝarĝ’ duobla!
Fi, kia kruelec’ malnobla!”

La du, en malesper’, per ŝnuroj
l’azenon ligis ĉe la kruroj,
kaj ĝin per stango traŝovita
plu portis kun klopodo ŝvita.

Sed venis hom’ kaj ĝis eksceso
ridante kriis: “Jen frenezo!
Azenon vivan oni portas!
Ho ve, mi de ridego mortas!”

La patro diris al la filo:
“Mi estas vere sen konsilo:
Ĉu la azenon do mortigi,
aŭ nin ĉe kol’ sur branĉon ligi?”


66.
KURIOZA KULTO

Buston de Hermes havis foje metiist’,
al ĝi oferis, al ĝi preĝis kun persist’,
sed restis nur malriĉa. Fine, en koler’,
li ĝin ekkaptis kaj frapegis al la ter’.
Kaj jen, el la rompita kapo, tra la tru’,
abunde ŝutis oron al li la statu’.
La majstro ĝin kolektis, kaj tre miris li.
“Ho Hermes, stranga bub’ vi estas,” – diris li
“vi pagas per ignoro por respekta kult’,
kaj per trezoro rekompencas por insult’.”


67.
LA PROGNOZO

En lito kuŝis malsanul’ inerte.
Konsolis ĉiuj: “Vi saniĝos certe.”
Sed venis kuracisto kaj decide
deklaris: “Vin ne trompu erarfide!
Domaĝe, vi ne vivos ĝis mateno.”
Post tio li foriris sen reveno.
Sed tiu tamen el la grava stato
iom post iom elsaniĝis plene,
kaj post monato iris al la strato
palvange kaj malforte, sed serene.
Jen, venis kontraŭ li la eskulapo,
kaj, ege surprizite ĉe l’renkonto,
ekkriis dum la skuo de la kapo:
“Ej! Ĉu vi do revenis de l’Submondo?
Kio do estas tie?” Paciento
lia respondis: “Paco kaj silento.
La asfodeloj kreskas en abundo,
balzamon donas Lethe al korvundo,
sed … lastatempe, tamen, tre agacas
Plutonon, ke tro bone jam kuracas
la kuracistoj; barko de Ĥarono
malplene pasas do tra Aĥerono.
Kolere nun li prenas en registron
de ĉiuj kuracistoj la nomliston.
Ne timu tamen! Mi kun ĵurinsisto
konfirmis: Vi ne estas kuracisto.”


68.
TREZORO EN LA TERO

Kampulo siajn filojn voki sendis
ĵus antaŭ sia mort’, kaj testamentis:
“En mia kampo kaŝas sin trezoro,
vi trovos ĝin, serĉante kun fervoro.”
Post tio ĉi li mortis. Kaj la filoj
la tutan kampon turnis per fosiloj.
Ne trovis ja trezoron peno ŝvita,
sed riĉe fruktis ter’ prilaborita.


69.
UNUECO

Kverelis ĉiam la infanoj de kampul’,
kaj li per peto, per riproĉo, per postul’
klopodis por la kreo de interkompren’,
sed sensukcesa restis lia tuta pen’.
Finfine li elpensis ion por admon’:
El vergoj ligis faskon, kaj, post ties don’
al ili, diris: “Jen, ĝin rompu per la man’!”
Nu, vane provis ĝin infano post infan’,
La vergojn li transdonis al ili nun po pec’,
kaj ili, nature, rompis ilin kun facilec’.
La patro diris: “Same fragilaj sen konkord’
vi estas, filoj, dum unueco estas fort’.”


70.
INTER DU VIRINOJ

Delogis tre matura damo
mezaĝan viron, kiun amo
de junulino same ravis,
kaj tiuj du virinoj havis
tre grandan zorgon por lin ligi
kaj ĉiel al si konformigi.
La harojn ili al li flegis,
kaj nia viro feliĉegis
revivi siajn tempojn junajn.
Nu, sed la dam’ la harojn brunajn,
kaj la knabin’ la harojn grizajn
elŝiris al la olda knabo,
ĝis fine, dank’ al flegoj frizaj,
jen estis li kun kalva kapo.


71.
AMORO KAJ FRENEZO

Frenez’ kverelis kun Amor’ sovaĝe.
Subite li, la impetul’ timinda,
Amoron tiel frapis alvizaĝe,
ke tiu iĝis blinda.

Patrino Venus veis: Al ŝi brulis
doloro kaj koler’ en la animo.
Alvokis ĉiujn diojn kaj postulis
la punon de la krimo.

La tribunal’ kunsidis juĝi prave,
verdiktis fine la diin’ Nemezo:
“Amoron blindiginte, de nun sklave
konduku lin Frenezo.”


72.
LA MALJUNULO KAJ LA MORTO

Homo aĝa, jam malforta,
lignon kolektadis foje,
poste hejmen, ŝarĝo-porta,
li sin trenis longa-voje.
Longe penis kun sufero,
fine li plu ne eltenis,
ŝarĝon metis al la tero,
vokis Morton. Morto venis.
“Kial do vi min deziris?” –
li demandis, levis serpon.
Kaj la maljunulo diris:
“Ŝarĝon levi donu helpon.”


73.
KIEN VI RAJDAS?

Ĉevalo sovaĝiĝis, kaj ĝin vane
klopodis la rajdant’ reteni mane,
genue: La frenezan li ne sciis
plu bridi, ĝi kuregis. Iu kriis:
“Kien vi rajdas kiel la tempesto?”
“Ho, kien plaĉas al ĉi besto.”

Tia ĉevalo estas ampasio,
aŭ profitam’ aŭ ambicio,
tiel kuregas kun la hom-anim’
jen la deziro, jen la tim’.


74.
LA PLEJ GRANDA KULPULO

Kiel sub Trojo la argivojn
Apollo kolerante pafis
per sagoj, estingante multajn vivojn,
tiel la bestojn foje trafis
amasa mort’ per plago fata
pro la koler’ de dio nekonata.

Kunvokis la leono la palavron
kaj diris: “Ho regatoj! Mia korto!
Rigardu, ĉie vidas vi kadavron,
rigardu, la popolon falĉas morto.
Nin certe dio punas per ĉi plago
pro ies krima ago.

Ni serĉu lin, kaj mortu tiu unu,
ke l’dio senkulpulojn plu ne punu!
Tial kunvokis mi la konferencon,
ke ĉiu sian konsciencon
esploru, kaj konfesu devkonscie,
se ion kulpis li malpie.
Kaj, ĉar falema estas ĉiu besto,
eĉ mi mem, malgraŭ mia reĝmajesto,
jen, mi komencas mian kulpo-liston:
Mi manĝis multajn ŝafojn, mi ne negas,
kelkfoje eĉ paŝtiston,
kaj poste: Mi kelkfoje koleregas;
eĉ tio povas esti, ke mi regas
iom rigore, eĉ se juste.
Nu, ĉion, kion havis mi surbruste,
mi diris rekte, diris sen ekskuzo,
kvankam okazis ja, ke muso
sub miajn ungojn foje venis,
kaj, ĉar stomako mia ĝuste plenis,
mi la besteton, petegantan time,
forkuri lasis grandanime.
Vi scias, poste tiu ĉi museto,
por liberigi min el reto,
la maŝojn el dankem’ tramaĉis.
Al mia reĝa koro vere plaĉis,
ke tiel amas min la modestuloj…
Do, konfesinte laŭ la postuloj,
nun mi atendas, juĝu min severe!
Volonte mi dediĉos min ofere
por vi, popol’ amata, do decidu!
Aŭ eble ni laŭvice vidu
ĉies kulpliston, ĉar prefere
mortu farinto de l’plej granda kulpo.”

Paroli nun anoncis sin la vulpo:
“Ho, nia reĝa moŝto, ĉu vi degnas
tiel paroli? Vi plej juste regnas,
kaj estas de skrupuloj turmentata
nur tial, ĉar tro delikata
estas animo via. Ĉu vi pekas
manĝante tiujn ŝafojn, kiuj blekas
netolereble? De ilia flanko
koncernas vin eĉ danko,
ke ilin vi honoras per devoro!
Kaj la paŝtisto! Tiu estas
tiran’ reganta bestojn per teroro,
pro ties manĝ’ neniu ja protestas!
Sed tiu mus’! Bonfaro de l’bonfaroj!
Fablistoj tion gloros dum centjaroj!”

Tiel la vulpo. Tondre ekaplaŭdis
flatistoj. Oni laŭdis
la reĝon pro l’noblega sentimento,
kaj eĉ la vulpon pro la elokvento.
Nu, la ruzulo tion aŭdis
kun granda ĝojo kaj kontento:
Pretertiriĝis tiel la atento
pri lia propra kulpo kaj malico.
Li haste kaŝis sin en lasta vico.

La urso diris nun kun ĝema voĉo:
“Min mordas konsciencriproĉo.
Kun homo longe mi amikis,
la tagojn, noktojn kune ni pasigis,
komuna estis nia manĝo, loĝo.
Li dormis foje, sidis mi apude,
kaj vidis, ke altrude
sidiĝis al li sur la buŝo
impertinenta muŝo.
Por gardi lian dormon mi forpelis
tiun ĝenulon, sed l’estaĵ’ aroga
reflugis ĉiam. Nun ekŝvelis
mia kolero, kaj per peco roka
mi murdis ĝin, sed ankaŭ kapo
amika frakasiĝis per la frapo.
Jen mia kulp’ kaj mia malfeliĉo!
Ĉar ve, krom la doloro pro l’perdiĝo
de la amiko, ĉiuloke,
ĉiuepoke
oni diradas pri mi moke,
ke estas mi amiko stulta,
ol kiu estas de valor’ pli multa
la saĝa malamik’. Mi homon
amatan perdis, kaj renomon!”
La povra urs’ amare ploris, ploris,
ĉiuj rigardis lin kompate,
aliajn kulpojn ne esploris,
li do tranaĝis glate.

Sekvis la tigro. Li de l’lipoj lekis
la sangon (ĵus li manĝis) kaj ekblekis:
“Kiu akuzos?” Brilis dentoj blankaj,
‘ okuloj verde fosforeskis.
Kaj mutis ĉiuj, spiromankaj.
Lia demando sen respondo restis.

Pantero, linko, sovaĝbestoj pluraj
prezentis sin, sed koro kaj lieno
ĉe ili same senriproĉe puraj
pruviĝis. Kaj sin savis per mieno
humila ankaŭ la hieno.

La vico de l’ azeno tiam venis,
kiu sin jene ekzamenis:
“Mi kulpis foje, mi bedaŭras pente,
ho ve, ke tio okazis.
Iam mi preter Delfoj pasis,
malsatis jam turmente,
la freŝa herbo logis tente,
kaj jen, mi min delogi lasis:
Herbkvastojn kelkajn manĝis, senatente,
ke rajton mi ne havis ja por tio.”

La lup’ leviĝis kun indigna krio:
“Ho, ĉu do iam kulpon pli punendan
vi aŭdis? Manĝi herbon fremdan!
Kaj eĉ, en Delfoj! Eble la herbkvastoj
estis plej propra hav’ de l’sanktaj pastroj!
Jen do, pro kiu, en kolero bola,
la dio inter nin la plagon sendis!
Por tia krimo, fratoj, puno sola
ekzistas: mort’!” – Kaj la azeno pendis.


75.
LA MUSO KAJ LA RANO

La muso amikiĝis al la rano,
invitis kaj regalis ĝin per pano,
fromaĝ’, mielo, figo, nukso, pomo
(ĝi loĝis en kamer’ de riĉa homo).
Ili festenis gaje kaj feliĉe,
kaj kiam ili manĝis jam sufiĉe,
la rano diris: “Venu al mi gasti,
vi ankaŭ tie ne bezonas fasti.
Sed por ke vi ne timu, mi per ŝnuro
kunligos nin. Ĉe l’marĉ’ al sia kruro
ĝi ligis ties kruron, kaj subite
ĝi plonĝis. Nia muso, alligite,
tiriĝis kun ĝi al la marĉ’, kaj veis,
sufokiĝante tie: “Mi pereis!
Vi, sendankulo, kaŭzis mian morton,
sed estos, kiu venĝi havos forton!”
Kaj jen, ĝin, dum en akvo ĝi baraktis,
ekvidis niz’, alflugis kaj ĝin kaptis.
La ran’ surŝnure pendis kiel pluso,
la niz’ ĝin manĝis kune kun la muso.


76.
LA AGLO KAJ LA VULPO

La aglo foje kun la vulp’ federis sin amike,
kaj por ke ĉi amika lig’ firmiĝu pli fortike,
ili loĝiĝis en proksim’: La aglo neston plektis
sur alta arbo, dum la vulp’ arbuston por si elektis
sub tiu sama arbo kaj la idojn tie kaŝis.
Sed foje, kiam el la hejm’ al kampo ĝi forpaŝis,
la aglo, manke de manĝaĵ’, alflugis, rabe prenis
la vulpidetojn, kaj kun la aglidoj manĝfestenis.
La vulpo post la hejmenven’ sciiĝis pri l’perfido,
la aglon malbenegis, sed ĉi tiu kun mokrido
respondis per orgojla kri’: “Al mia alta nesto
neniam via kolereg’ atingos, rampa besto!”
La vulp’ lamentis: “Mankas,ve, flugpovo, kaj mi sen ĝi
ne estas ja kapabla la flugantan birdon venĝi.
Nenio por mi restas krom, en mia kolerbrulo,
malbeni, kiel faras al potenca perfortulo
senhelpaj kaj malfortaj, kaj toleri pacience.”
La aglon tamen trafis pun’ pro tio, ke atence
la ligon de la amikec’ ekrompis ĝi, perfida.
Altaro staris kampe, kaj la oferaĵ’ kaprida
jam brulis, kiam el la alt’ la aglo sin alĵetis,
ĝin kaptis, portis al la nest’. Sed vento ekimpetis,
la nesto per ardaĵa karn’ ekflamis, brulis, falis
kun la aglidoj. Kuris tuj la vulpo, sin regalis,
manĝante ilin antaŭ la okuloj de la aglo.
La justo tiel venkis per hazardo aŭ miraklo.


77.
LA AGLO KAJ LA ALAŬDO

Alaŭdon kaptis aglo, kaj je l’ indulgpet’
la rabobirdo diris al la kantistet’:
“Silentu, stulta, la pli forta estas mi,
kaj kia ajn kantist’ belvorta estas vi,
vi venos, kien mi arbitre portos vin,
laŭplaĉe mi delasos aŭ dismordos vin!”
Kaj fierege, kun viktim’ de sia rab’,
li flugis alten plu kun lanta flugilfrap’.


RIMARKOJ

Pri la vivo de Ezopo (Aisopos, Aesopus) postrestis nur tre malmultaj informoj; pluraj rigardas lin legenda figuro. Platono mencias (en Gorgias), ke li estis Friga sklavo, vivanta en la VI. jarcento antaŭ nia ero. Per Herodoto ni scias, ke li liberiĝis en la insulo Samos, per Aristofano, ke li havis konflikton kun pastroj de Delfoj, el pluraj fontoj, ke tiuj lin kondamnis je morto, sed poste, pro la pesto plaganta la urbon, ili devis starigi al li memorkolonon, por repacigi la kolerajn diojn. Lastatempe pluraj esploristoj rigardas lin martiro de la naskiĝanta greka demokratio. Estas certe, ke la figuro kaj la fabloj de Ezopo estis tre amataj de la greka popolo. Oni instruis la fablojn en la lernejoj; en »La Birdoj« de Aristofano oni diras iun nekulturita, ĉar ne lerninta eĉ Ezopajn fablojn; Sokrato, laŭ Platono, versigis en sia karcero fablojn Ezopajn. Lian vivon diskonigis popollibro. Laŭ la tradicio li estis en persona interrilato kun la sep grekaj saĝuloj, kaj ties memoron gardis la Ezopo-statuo de Lysippos, kie la sep saĝuloj staras malantaŭ Ezopo en la fono (vd. la enkondukan poemon de Agathias).
Fragmentetoj de tiu popollibro pri Ezopo troviĝas tie ĉi kaj tie (ekz-e ĉe Plutarko kaj Lukiano), sed ĝi mem perdiĝis. Detala biografio, baze de la tradicio, estis verkita en la helenisma epoko, kaj ties variaĵo, riĉigita per multaj legendoj, estas la biografio verkita de la Bizanca monako Planudes en la XIV. jarcento; ĝi enhavas ankaŭ greklingvan kolekton de fabloj.
Ezopo verŝajne diris siajn fablojn en prozo, kaj nur en la II. jarcento transmetis ilin en grekajn sestaktajn versojn Babrios, en facila lingvo kaj kun rutina verstekniko; lian verkon oni malkovris nur en 1843, en monakejo de la monto Athos. En la komenco de nia erao Fedro(Phaedrus) tradukis la fablojn en latinajn sestaktajn versojn; el tiuj fabloj 127 postrestis en manuskripto el la X. jarcento, sed ili diskoniĝis nur en la tempoj de la renesanco. En la IX. jarcento greka monako densigis la fablojn en kvarversajn poemetojn.
En la mezepoko pluraj fabelkolektoj disvastiĝadis sub la titolo »Ysopet« (Ezopo); ĉi tiuj, tiel same kiel la Vulporomano aŭ t. n. Bestiarium(besthistorioj), estis pli malpli rilataj al la Ezopaj fabloj. Italaj, poste francaj humanistoj tradukis kaj imitis ĉi tiujn fablojn, kaj en la XVII. jarcento aperis, eĉ en du eldonoj (1610 kaj 1660) la latinlingva fabelkolekto de Isaac Nevelet.
Tamen, la novepoka renaskiĝo de la Ezopa fablo estas ligita al la nomo de La Fontaine. Li ĉerpis verŝajne el la materialo de Nevelet, sed ankaŭ el aliaj fontoj, ekz-e el la hinda Panĉatantra(Kvin Capitroj), pli ĝuste el ties araba traduko fare de Bidpai, kies kolekto aperis en la franca lingvo en 1644.
La Fontaine estas kvazaŭ la Homero de la francoj; tia lin faras lia natureco, sereno, realsento, la varieco kaj universaleco de liaj fabloj, lia arto povanta levi alten eĉ la plej bagatelajn temojn. En liaj fabloj oni trovas karesemon kaj ironion, lirikon kaj satiron, sentimenton kaj ŝercon, unu apud la alia, kunplektiĝintajn, oni trovas pripentron de francaj pejzaĝoj, popolan tradicion, priskribon de servutulsuferoj en milda, preskaŭ ŝerca, sed des pli kortuŝa maniero.
Post li la artospeco de la fablo reviviĝis en tuta Eŭropo. En Francujo postrikoltas Florian, ĉe germanoj Lessing reprenas la Ezopan koncizon, en konscia kontraŭeco al la larĝparolemo de La Fontaine. Ĉe la rusoj Krylov la riĉan rusan fabeltrezoron kaj popolan saĝon interpretas en siaj fabloj ĝis nun legataj kaj citataj. ĉe la hispanoj Iriarte verkas fablojn en kerna kaj konciza prezento, kun satiraj aludoj al siaj samtempuloj. Ankaŭ la pli malgrandaj literaturoj havas siajn ezopanojn, kaj tiel Ezopo fariĝis komuna trezoro de ĉiuj popoloj. Ne nur de la Eŭropaj: Ekzistas tradukoj en irana, hinda, japana, abisena ktp. lingvoj.
La Fontaine en sia fablo (La leono kaj la paŝtisto) jene apo- logias la arton de la fablado:

La fablo ja ne estas nur tio, kiel ŝajnas:
Ni de l’plej simpla besto edifon tie gajnas.
La moralaĵo nuda – ĝi estas nur enuo.
Perdiĝas tia fablo kune kun la instruo.
Sed fabli nur por fabli – ŝajnas senvaloraĉe,
samtempe oni devas instrui, ĉarmi plaĉe.
Jen kiel, kun spirito spicita per gajeco,
famuloj multaj verkis en tiu ĉi artspeco.
Ornamojn, etendadon de diro ili evitas,
vane perditajn vortojn ĉe ili ni ne vidas.
Fedro koncizas tiom, ke trafis lin riproĉo,
Ezopo eĉ pli multe ŝparegas pri la voĉo,
sed unu grek’ superas ĉi ambaŭ; li, tre vanta
pri lakoneco eleganta,
ĉiam nur en kvar versojn enfermas sian temon.
Kiel? Prijuĝu spertaj, havantaj kritikemon.

Nu, en la Ezopa fablo, vere, estas ia admirinda koncizo, se tiel diri, ia malavara avaro. Li avaras pri la detaloj, sed per kelkaj strekoj desegnas tiel vivan bildon, ke la leganto miras pri tiu malavareco, per kiu la prilaboron de la detaloj li translasas – al siaj imitantoj. Nu, pluraj el ĉi tiuj larĝe uzis tiun eblon. Kaj per la prilaboro la fabloj ofte tre riĉiĝis (La Fontaine, ekz-e, en la kadro de kelkaj fabloj donas mirindan pejzaĝ- kaj epok-bildon), sed aliflanke ankaŭ ne malmulte ili perdis. Precipe la moralaĵo estas ofte malforta flanko de la ezopanoj. Fedro, kiu eble pleje konservas la Ezopan koncizon en la fabloj mem, garnas ilin per moralaĵa saŭco plurfoje senapetitiga. La plej harstariga ekzemplo de moralaĵ-misuzo estas Tübingena kolekto(1546); tie la moralaĵoj ofte tute ne estas konformaj al la fabloj. Oni ne scias, ĉu la kompilinto estis stulta, aŭ intence vualis la sencon de la fabloj. Ezopo verŝajne fablis sen moralprediko: La fabloj devis kaj povis efiki per si mem.
Fakte, Ezopo estis ne nur instruanto, sed ankaŭ artisto. Kiel tia li kelkfoje fablis nur por fabli. Kian instruon oni eltiru ekz-e el la fablo pri la vulpo kaj la vinbero? Ĝi estas trafega karakterbildo pri la sintrompa sinkonsolanto. Aŭ jen fablo, kiu jam ne trovis lokon inter la 77:

Kankro kun serpento vivis kune.
Dum la kankro estis tre bonfida,
la serpento estis serpentume
ruza kaj perfida kaj insida.
Nu, la kankro longe ja toleris,
sed ĝi fine ege ekkoleris,
ties kolon per tondil’ disŝiris,
etendinte ĝin laŭlonge, diris:
»Jen, vi povus vivi sendifekta,
se vi estus ĉiam tiel rekta.«

La fablo baziĝas sur simpla vortludo. Certe estus tre banala moralaĵo, ke oni ne estu ruza, perfida kaj insida.
Krome, en la koncizo de la Ezopa fablo ofte kaŝiĝas pluraj moralaĵ-eblaĵoj: Ili estas diversmaniere interpreteblaj, kiel la simboloj. Trafe diras la hungara ezopisto Czimer: »La arbaro estas ripozejo por migrulo, materialo por lignoproduktisto, loĝejo por vulpo, inspiro por poeto, leciona tasko por lernanto, dimanĉa programo por urbano, embuskejo por rabisto, scenejo de krimo por polico, tamen ĝi estas neniu el tiuj, sed ĉiuj kune kaj krome multo alia.« – Tiel same estas pri la Ezopa fablo. Oni ne malriĉigu ĝin per tio, ke oni ĝin adaptas al certa epoko aŭ individueco.
Plene konsentante ĉi tion, mi spitis al C. E. R. Bumy, kiu skribis en sia Arto Poetika:

Se vi al la leganto volas plaĉi,
vi devas al li ĉion antaŭmaĉi,

kaj, escepte du-tri tro tentajn okazojn, mi forlasis la moralaĵojn. Ĝenerale mi klopodis min teni al la Ezopa kaj Fedra koncizo, nur en du fabloj mi permesis al mi pli longtempan rakontadon, por varieco.


NOTOJ

En la sekvantaj notoj mi komunikas sciindaĵojn pri kelkaj fabloj, donas klarigojn kaj indikas la fontojn. Ĉi-rilate mi rimarkas, ke la plejparto de la fabloj troviĝas en pluraj kolektoj; el ĉi tiuj mi indikis aŭ la plej malnovan, aŭ tiun, kies variaĵo estas plej proksima al la mia. Signo de fontindikoj: Babrios = Babrios-fablo; Fedro = Fedro-fablo; VdE = »Vivo de Ezopo« de Planudes; Halm: greklingva fabelkolekto eldonita de Halm. Mi signas nur la numeron de la fabloj.

  • Pri la statuo de Ezopo. La epigramo de Agathias troviĝas en la Greka Antologio (Ant. Planudeia). Vd. ankaŭ Rimarkoj.
  • Ezopo. La materialo estas ĉerpita el la VdE. de Planudes, kun forlaso de multo seninteresa. Hellas = Antikva Grekujo. Artemis – greka diino. Agoro = greka forumo. Krezo = Lida reĝo famega pri sia riĉo; lin venkis Kyros, Meda reĝo en 546 antaŭ nia erao. Delfoj(Delphoi, Delphi): Ĉefurbo de antikva greka provinco Phokis; fama pri sia Apollo-templo kaj aŭgurejo. La aŭgurojn diris pastrino nomata Pythia, duone narkotita per la gasoj venintaj el la tero tra fendo, super kiu estis konstruita la templo. ŝiajn konfuzajn vortojn poste interpretis la pastroj per misteraj. ofte dusencaj frazoj. Seianus: Ĉiopova favorato de Roma imperiestro Tiberius, estro de ties korpgvardianoj (pretorianoj).
  • 1. La fablon rakontas Platono en sia Phaidros.
  • 2. Halm.
  • 3. Babrios.
  • 4. Laŭdire, kiam Gelon, volante fariĝi la tirano de Sicilio, flatis la insulanojn kaj petis de ili soldatojn por si, la popolon, kiu jam estis preta plenumi lian peton, la poeto Stesiĥoros avertis per ĉi tiu fablo, aldonante: »Potenco, kiun oni ne povas repreni, ĉiam estos bona por ties akirinto kaj kontraŭ ties donintoj.«
  • 5. 6. Fedro, Tial la dionomoj (Jupitro, la ĉefdio; Merkuro, la dio de komerco) estas latinformaj (anst. Zeŭs kaj Hermes).
  • 7. Halm.
  • 8. La fablon konservis Esĥilo(Aischylos) en la Mirmidonoj.
  • 9. Halm.
  • 10. 11. Fedro.
  • 13. Halm.
  • 14. Fedro.
  • 15. Babrios; preskaŭ laŭvorte.
  • 16. Halm.
  • 17-20. Babrios. Pan = dio de paŝtistoj, poste personiĝo de Naturo.
  • 21. Plutarko.
  • 22. La Fontaine.
  • 23. Halm.
  • 24. Halm. Eolo = la dio de ventoj.
  • 25. Fedro.
  • 26. Halm.
  • 27. Babrios.
  • 28. Lukiano. Kyme, plej granda urbo en antikvagreka provinco Eolio.
  • 29. 30. Fedro.
  • 31. VdE, sed la konkludo estas de La Fontaine.
  • 32. Fedro.
  • 33. Plutarko.
  • 34. Fedro.
  • 35. 36. VdE.
  • 37. 38. Fedro.
  • 39. La origina penso troviĝas en satiro de Horaco: »Montoj akuŝas, kaj naskiĝas muso ridinda«. Fedro kaj La Fontaine faris el ĝi fablon.
  • 40. Halm.
  • 41. Babrios.
  • 42. Halm.
  • 43. La Fontaine.
  • 44. Babrios.
  • 45-48. VdE.
  • 49. Laŭ Aristotelo, kiam en Samos la popolkunveno mortkondamnis popolgvidanton pro ties korupteco, Ezopo diris al ili ĉi tiun fablon.
  • 50. VdE.
  • 51-52. Fedro.
  • 53. Halm.
  • 54. 55. VdE.
  • 56. Halm.
  • 57. Lukiano.
  • 58. Halm. Zeŭs = la greka ĉefdio; Athena = greka diino, patronino inter aliaj de la urbkonstruado; Prometheo = titano, la kreinto de la homo, la alportinto de la fajro por la homoj; Momos = laŭ la fantazio de la grekoj personiĝo de la kritikaĉema moko, filo de Nokto.
  • 59. VdE.
  • 60-61. Fedro.
  • 62-65. VdE.
  • 66-67. Babrios. Eskulapo = greka dio de kuracarto; ĉi tie = kuracisto. Ĥarono = la submonda barkisto, kiu transportas la mortintojn tra la rivero Aĥerono. La akvo de la submonda rivero Lethe havas povon ĉioforgesigan.
  • 68.69. VdE.
  • 70. Fedro.
  • 71. Ne Ezopa, tamen greka temo, kiun prilaboris ankaŭ Louise Labé, sonetistino el la XVI. jarcento. Plie alegorio, ol fablo. Voltaire al ĝi atribuis la saman valoron, kiel al Psyche, la plej bela greka fabelo, kaj al la Efeza Vidvino, la plej amuza greka rakonto. La Fontaine prilaboris ĉiujn tri temojn, la jenan en mallonga fablo.
  • 72. VdE.
  • 73. Lukiano.
  • 74. Ĉi tiu temo ne estas Ezopa, sed certe ĝi povus esti. Oni trovas ĝin inter hindaj fabloj, kaj ankaŭ en mezepokaj kolektoj, sed ĝia disvolvo je mastra satiro estas de La Fontaine. Chamfort, fama moralisto de la antaŭ-revoluciaj tempoj, vidas en ĉi tiu fablo de La Fontaine la spegulbildon de la tuta tiama socio. Mi iom »grekigis« la fablon kaj plivastigas ĝin eĉ super la La Fontaine-a larĝo. Argivoj = grekoj sieĝantaj Trojon.
  • 75. VdE.
  • 76. La fablon prilaboris Arĥiloĥos, sed el lia poemo post restis nur kelkversa fragmento.
  • 77. La fablon konservis Hesiodos.

GLOSARO

Ĉi tie oni trovas la vortojn ne troviĝantajn en la Plena Vortaro (II. eldono). Signoj: (s) = Suplemento de la Pl. V. (III. eldono); (*) = Parnasa Gvidlibro; (w) = Wüster-vortaro. Vortklarigon ne trovitan ĉi tie oni serĉu inter la notoj pri la unuopaj poemoj.

Acerba (*) = adstringagusta, acidhumora.
Brutala (*) = beste kruda.
Degni = bonvoli ion fari al malaltranguloj.
Delekti (*) = plezurigi.
Descendi (s) = malsupreniĝi.
Devori (*) = manĝegi.
Fantasta (*) = fantaziega.
Febla (s) = malforta.
Finto (*) = ruzaĵo.
Fragila = rompiĝema.
Frida (s) = malvarma.
Hasti (s) = urĝiĝi, nerve rapidi.
Iksodo (w) = sangsuĉa artikulo.
Jelpi (*) = plorbleki.
Kompano (*) = kunulo.
Kripo(*) = manĝujo por bestoj.
Langvoro (*) = korpa-anima laco, malstreĉiĝo.
Lanta (s) = malrapida.
Lontana = malproksima.
Magra (s) = malgrasa.
Merdo (*) = fekaĵo.
Mesaĝo (s) = sendita sciigo.
Morna (s) = preme malhela.
Negi (*) = nei.
Nociva (*) = kapabla malutili.
Nupto (s) = geedziĝo.
Obskura (s) = malluma.
Olda (s) = maljuna.
Orgojlo (s) = trofiero, malhumilo.
Palavro – interkonsilado (ĉe Afrikaj negroj).
Pigra (s) = maldiligenta.
Plonĝi (s) = sin ĵeti en akvon.
Poltrona (s) = malkuraĝa.
Povra (s) = kompatinda.
Predo (s) = rabakiraĵo;
Predi – rabakiri.
Prodigi (s) = malavare disdoni.
Rimorso (*) = konsciencriproĉo.
Sinki (s) = malrapide fali.
Spekti (s) = rigardi spektaklon.
Spuro (*) = postsigno.
Sturmi (s) = kurataki.
Suspiri (s) = ĝemspiri,
Svaga = malcertu, malpreciza, malfacile difinebla.
Tenaca (s) = elaste alteniĝema, streĉrezista, peneltena.
Trista (s) = malgaja.
Visceroj (s) = internaĵoj de korpokavoj (hepato, intestoj, pulmo ktp.)