Eterna bukedo

Kalman  Kalocsay

POEMOJ EL DUDEKDU LINGVOJ

LITERATURA MONDO BUDAPEST 1931

ENHAVO
Al la memoro de Antoni Grabowski

Ahn-aton
Himno al la Suno

Reĝo Salomono
Kanto de l’ kantoj

Sappho
Amkanto
Himno

Alkaios
Sub la signo de la Hundstelo

Theognis
Espero

Anakreon
Maljuna amo
Anakreonteoj

Meleagros
Printempo

GREKA ANTOLOGIO
Amaj epigramoj
Epitafoj
Mokaj epigramoj

Caius Valerius Catullus
Je la morto de pasero
Himno al Diana
Al Lesbia
Virina vorto
Pruvo
Rezignacio

Quitus Horatius Flaccus
Al Chloe
Al Thaliarchus
Al Barine

Li Tai Po
Sola dum drinko
La kanto de malĝojo
Antaŭ drinko
Nokta penso
Kanto de Ĉiu Pu
Sola sur King Ting-monto
Surmonta dialogo

Takahaŝi no Muŝimaro
Poemo
Hitomaro
Hitomaro
Akahito
Akahito
Okura
Tahito
Jakamoĉi
Fuĝivara No Higocugu
Princino Naruda
Anonima
Anonima
Curajuki
Curajuki
Micune
Micune
Tadamine
Tadamine
Tadamine
Tomonori
Tomonori
Tomonori
Kibino
Narihira
Imperiestrino Niĝo
Anonima
Anonima
Anonima
Anonima
Anonima
Anonima
Anonima
Hokku-kantoj
Baŝo
Baŝo
Baŝo
Baŝo
Kyorai
Moritake
Kakei
Joso
Kikaku

Walter von der Vogelveide
La tri aĵoj
Sub la tilio
Ho ve, kien miaj jaroj

Sankta Francisko de Asisi
La kantiko de l’ suno

Dante Alighieri
Infero: Kvina kanto

Geoffrey Chaucer
La priorino
Kaptiteco

Rutebeuf
La malbonaj amikoj

François Villon
Epitafo

Sankta Tereza de Avila
Ĉiela amo

Luiz de Camões
El la Luziadoj
Soneto

Raffaello Sanzio
Soneto

Pierre de Ronsard
Ni vidu kara, ĉu la rozo
Al Helena
Al Maria

Joachim du Bellay
Feliĉa sorto
Feliĉa estas

Bartalomé Leonardo de Argensola
Mensoga belo

don Luis de Góngora
Averto

Felix Lope De Vega Carpio
Soneto pri l’ soneto

Edmund Spenser
Amoretti

William Shakespeare
Naŭ sonetoj

John Milton
Al najtingalo

Bálint Balassa
In laudem confiniorum
Por vintrinkantoj
Pri la eterna daŭro de sia amo
La knabino atendanta
Malsano nekonata
Helka dum paŝtado

André Chénier
La juna tarentanino

Antoine-Vincent Arnault
La folio

ALphonse Lamartine
La papilio

Victor Hugo
Post la batalo
Ekstazo

Friedrich Schiller
Al la ĝojo
La ganto

Johann Wolfgang Goethe
La sorĉlernanto
La ratkaptisto
Vesperkanto de l’ migranto
Simila
La reĝo en Thule
Mignon
Dornrozeto
Prometheus
Elfreĝo

Heinrich Heine
Pinarbo staras norde
El miaj larmoj ĝermas
En sonĝ’ ĉiunokte
Kion volas ĉi sola larmo
Mi ploris dum la dormo
La duoblulo

August Platen
Tristan

Nikolas Lenau
Vana neniaĵo
La tri indianoj

Giacomo Leopardi
La senfino
La sabato de l’ vilaĝo
La ermita pasero
Ripozos vi por ĉiam

Giosue Carducci
La bovo
Interparolo kun la arboj
Panteismo
Ĉe la stacidomo en aŭtuna mateno
Fantazio

Lorenzo Stecchetti
Gretchen
Al la nuboj

Percy Bysshe Shelley
Odo al la okcidenta vento
La indiana serenado

John Keats
La cikado kaj la grilo
La belle Dame sans merci
Somera mateno

Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
Letero de Tatjana al Anjegin

Mihail Jurjeviĉ Lermontov
La profeto

Mihály Csokonai Vitéz
Al rozburĝono
Al la Espero

Mihály Vörösmarty
Je l’ morto de knabeto
La maljuna cigano

Sándor Petőfi
Vaniĝinta plano
Vespero
Nubo kaj stelo
Kiel strange sonĝis mi ĉinokte
Kanto de hundoj
Kanto de lupoj
La leono mallibera
Homero kaj Osiano
Ĉardo ĉe la vilaĝlimo
Estis ĵus mateno
Fino de Septembro
Kiel mi nomu vin…?
Jen aŭtuno, jen denove

János Arany
Sangjuĝo

Edgar Allan Poe
La korvo
Annabel Lee

Alfred Tennyson
Maud
La dezerta domo

Robert Browning
Kanto de Pippa
Renkonto nokta

Alfred de Musset
La poeto

Gérard de Nerval
Fantazio

Leconte de Lisle
La koro de Hjalmar

José Maria de Heredia
La sklavo
Pri rompita marmoro
La Cydnus

Charles Baudelaire
La homo kaj la maro
La albatro
Moesta et errabunda
La balkono
Invito por vojaĝo
Babilo

Artur Rimbaud
La dormanto de la valo
La embuskantoj

Paul Verlaine
Mia intima revo
Virino kaj kato
La blanka luno
La ĉielo bluon spegulas
Aŭtuna kanto
En mia koro ploras
Sentimentala interparolo

Gustavo Adolfo Bécquer
Se balkone viaj kampanoloj
La akvon kisas
Ho Di’, kiel sola

Du rumanaj popolkantoj
I.
II.

Vasile Alecsandri
Dojno
Vintro
Ŝafideto

Mihail Eminescu
La stelo
Sopiro
Nokto
Sola sopir’ de l’ sin’

Gheorghe Coşbuc
Kanto de ŝpinilo

Adam Mickiewicz
Mara silento
Ŝipveturo
Ventego
Odo al la juneco

Jaroslav Vrchlický
El la melankoliaj serenadoj
Post pluvo
Ŝtupoj
Iluzio

Ivan Vazov
Amo necesas

Stojan Mihajlovski
Nenio daŭras
Demando de ciferoj

Konstantin Veliĉkov
Soneto

Stilian Ĉilingirov
Ni

Nikola Rakitin
Ciganoj

Teodor Trajanov
Magiisto
En la naskiĝa arbaro

Jordan Kovaĉev
Infanoj de l’ naturo

Rabindranatt Tagore
La juna princo
La ĝardenisto kaj la reĝino

Emile Verhaeren
La vento

August Strindberg
Kio do, kiu do?

János Vajda
La kometo
Aŭtuna pejzaĝo
Post dudek jaroj
Soleco

Endre Ady
Sur la ĉaro de Elio
Neĝmontoj kaj Riviero
Sub la montaro neĝarĝent’
Plori, plori, plori
Freneza, morta nokto
Aŭtuna bruo
La morto de la ĉielarko
La leĝo de la granda mano
La granda diboĉo

Herman Gorter
El la »Majo«

Henriette Roland Holst
El la »Rompiĝintaj koloroj«

Marie Under
Puriĝo

Johannes Semper
Improvizacio aŭtuna

– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

AL LA MEMORO DE ANTONI GRABOWSKI

Por fuĝi for de l’ taga tedo,
Ĝardenojn fremdajn mi trairis.
Plezure gapis mi kaj miris
Kaj kuris mi de bed’ al bedo.

Sur ĉiu bedo kaj arbedo
Min freŝaj floroj tente tiris.
Mi pekis kelkajn mi deŝiris
Kaj plektis ilin je bukedo.

Jes, ŝtelis mi el fremdaj koroj:
Bukedon de ŝtelitaj floroj
Prezentas mi en verda vazo.

Eternaj floroj estas ili:
Eĉ paliĝinte, ŝajnas brili
En bel’ sentempa de l’ Ekstazo.

[ree]


Faraono Ahn-aton

HIMNO AL LA SUNO

Se vi aperas, viva Sun’, Sinjoro de la Ĉio,
Vi estas nura Bel’ kaj Glor’ kaj Forto kaj Radio,
Potenca estas via am’ kaj via brila brulo
Al ĉiu via kreitaĵ’ lumigas tra l’ okulo.
Helege brilas via haŭt’, gajiĝas de vi koroj,
Inundas ambaŭ landojn vi per amo kaj favoroj.
Belega Reĝ’! Per propra pov’ kreiĝis vi spontane,
Kaj ĉio estas dank’ al vi! Kreiĝis viamane
La mond’ kaj ĉio en la mond’: la homoj, bestoj, gregoj,
Herbet’ kreskinta el la ter’, arbetoj kaj arbegoj.

Ĉar ili vivas nur, se vi leviĝas, ho Lumŝuta,
Vi estas patro kaj patrin’ de l’ kreitaro tuta,
L’ okuloj, se leviĝas vi, turniĝas al vi ĉie,
Kaj se la teron vi per lum’ trabrilas flamradie,
Per ŝaŭma ĝojo kaj jubil’ pleniĝas ĉiu koro

Ĉar ĉiujn estras sola Vi, vi estas la Sinjoro!
Kaj kiam okcidente vi subiras, ĉesas brili,
Jen, kvazaŭ ili estus jam mortintaj, dormas ili,
Kovrita nun ilia kap’, ŝtopiĝis naz’ ilia,
Ĝis oriente ree vi leviĝas, ho Radia!

Kaj ili turnas sin al vi kun man-etendo preĝa,
Ĉar kor’ ilia vivas nur per via belo reĝa,
Kaj ili vivas nur, ĉar vi radioŝute brilas,
La tuta tero gajas. Kant’, muziko, ĝoj’ jubilas,
En halo de la Benben-dom’, en templo Aĥn-atona,
En lok’ majesta, kiun vi favoras, ho Viv-dona!

Kaj pura estas via fil’ kaj tion faras sole,
Kion, ho viva Aton, vi bontrovas mem favore,
Kaj kion via kreitar’ petegas sopirkore.

Mi, via filo, servas vin kaj vian nomon benas,
De via forto kaj potenc’, jen, mia koro plenas,
Vi estas Aton, Eternul’; mi — via part’ anima,
Palaco via estas la ĉielo malproksima,
Ke tie vi en brila glor’ leviĝu kaj ekardu,
Kaj al la tuta kreitar’ amante subrigardu.
Vi Ununura estas, sed miliono la amaso
Vivanta per vi; brilas vi por tra ilia nazo
Enblovi spiron de la viv’. El la radioj diaj
Estiĝas ĝerme el la ter’ herbetoj, floroj ĉiaj,
Vi ilin ĉe l’ matenleviĝ’ por freŝa kresk’ instigas,
Kaj ilin la ekvido de l’ Vizaĝo ebriigas.
Leviĝas salte el la kuŝ’, ekiras ĉiu besto,
Kaj vekiĝinte, ĉiu bird’ ekflugas el la nesto
Kaj kun flugil-etenda preĝ’ eldiras sian ŝaton
Al vi, ho ĉiokrea Fort’, ho eternviva Aton!

[ree]


El la libro de reĝo Salamono

ŜIR HAŜIRIM — KANTO DE L’ KANTOJ
Ho princino, kiel bele vi dum paŝo la piedojn fleksas,
Viaj koksoj estas kvazaŭ oragrafo, kiun arte majstraj manoj teksas.

Via dolĉa umbiliko: kvazaŭ bela, ronda tas’ trezora,
Kiu ja neniam estas sen olea suko bonodora.
Via ventro: grena garbo, ĉirkaŭita de lilioj ĉastaj,
Viaj kruroj: sur orfundamentoj du kolonoj alabastraj.
Viaj mamoj: kiel ĉamoj, aŭ ĝemeloj de kapreolino,
Sin pastantaj inter la lilioj. Sorĉa estas via sino.
Via kolo estas kvazaŭ turo konstruita el eburo,
Kaj fiera estas via nazo, kiel Libanona turo
Rigardanta al Damaskus. Via voĉo estas dolĉe flata,
La tempio sub vualoj estas kvazaŭ peco pomgranata.
Viaj dentoj: ĵustonditaj ŝafoj, kiuj ĵus el bano paŝas,
Kiuj nur ĝemelojn naskas kaj senfruktan inter si ne kaŝas.
Kiel bluaj fiŝlagetoj de Hesbono estas la okuloj,
Bela estas vi, Amata, ĉie bela, tute sen makuloj.
Via kapo, kvazaŭ Karmel. Kiel ĉarme vi ĝin povas teni!
Kaj per viaj brilaj bukloj ĉiun reĝon vi kapablus ĉeni.

Mian koron, ho Amata, Sopirata, vundis vi per bruloj,
Mian koron vi ekvundis per rigardo sola de l’ okuloj..
Bela estas vi, Amata, nura Bel’, kreita por plezuro.
Kiel la gracia palmo, tiel svelte altas la staturo.
Kiel la daktilo dolĉa estas la mameto duonŝvela,
Ho, ascendi tiun palmon por la frukto de l’ daktil’ miela!
Kiel la odor’ de pomo estas la elspir’ de via nazo,
La gingiv’, kiel plej bona vino, ebriigas ĝis ekstazo.

Mi al la Amata apartenas, kaj ŝi min deziras,
Mi al la Amata apartenas kaj ŝi min deziras.

Kiel ĝardeneto zorge forbarita, estas mia kara,
Kiel sigelita puto, kiel ŝtonbarita font’ arbara,
Kiel pompa, pomgranata ĝardeneto, estas mia bela,
Plena de ciprarboj, nardoj kaj de ĉiaspeca frukt’ miela,
Plena de cinamo, nardo, incensarboj, bonodora kano,
Plena de multkostaj spicoj, de aloo, mirho, kaj safrano.
Nu amata, venu kun mi, dormu kun mi sur la kamp’ de floroj,
Ni rigardu, ĉu ekfloris, ĉu odoras jam la mandragoroj.
Ni rigardu, ĉu ekfloris jam la vito kaj la arb’ granata.
Tie, sub ĉiel’ mi diros mian amon al vi, ho Amata.

Jen, Amata, mandragoroj bonodoras kaj la cedroj zumas,
La maldekstra man’ sub mia kapo, vi per dekstra min brakumas.
Premu min sigele al la kor’, sigele al la brako nuda
Ĉar la amo estas forta kiel mort’ kaj kiel tombo, kruda
Estas la fervora amo. Flamo ĝia estas flam’ de Dio,
Flamo de eterna fajro kaj sufoki povas ĝin nenio,
Ne estingas amon multaj akvoj nek inundaj riveregoj,
Ĝin ne povas hom’ aĉeti per la domo, nek per ĉiuj gregoj,
Premu min sigele al la kor’, sigele al la brako nuda,
Ĉar la amo estas forta, kiel mort’, kaj kiel tombo, kruda.

  [ree]

Sappho

AMKANTO
Ho, feliĉa vir’, egalanta diojn,
Kiu en proksim’ via povas sidi
Kaj aŭskulti vin: la parolon freŝan,
Ridon arĝentan.

Kaptas min korprem’, se mi vin ekvidas,
Via dolĉa kap’ se aperas brile,
Lamas mia lang’, ne kapablas lipoj
Vorton eldiri.

Mi paliĝas kaj tra la korp’ fajreroj
Kuras; brulas mi de sopir’ sovaĝa,
Turnas min la kap’, la okuloj vibras,
Muĝas oreloj.

Ŝvit’ malvarma sur mia trema korpo
Gutas. Ve, vizaĝ’ mia velkas kiel
Herb’ aŭtuna. Kaj pro dolor’ langvora
Svene mi falas.

HIMNO
Sur fiera tron’, Afrodit’ eterna,
Sperta pri ruzaĵ’, sinjorin’, diino!
Mi petegas, per vi ne trafu min nun
Hont’ kaj aflikto.

Venu, se pri mi, adorant’ fidela,
Kun favora kor’ vi aŭskultis iam,
Kaj forlasis por mi ĉielan domon,
Patron amatan

Kaj sagfluge kun vi la ĉar’ kolomba
Venis, portis vin la fidelaj birdoj
Brilflugile, for de Olimpo, tra la
Vojo etera.

Estis sankta ĝoj’, se vi, ho diino,
Kun ĉiela ĉarm’ ridetante diris:
»Kio ŝiras vin ĉe la koro, kial
Voko petega?

Kion volas nun via kor’ plej arde?
Kiun venku ruz’ mia? Kies amo
Kaptis vin en ret’? Kiu do ĉagrenis
Ree vin, Sappho?

Ĉar kurinte for, ŝi rekuros pete,
Se ŝi puŝis for la donacojn, ŝi mem
Pridonacos vin. Rifuzinte kison,
Mem ŝi ĝin trudos.«
Venu ankaŭ nun, de dolor’ min savu,
Donu al sopir’ de l’ anim’ angora
Plenumiĝon, ho, Ĉiopova, helpu
Min via forto!

[ree]


Alkaios

SUB LA SIGNO DE LA HUNDSTELO

Vinon sorbu la lip’! Supre la sun’ migras nun arde jam.
Pro l’spirega soif’ svenas la mond’ en la somera brul’.
Sonas dolĉe la ĉirp’ el la arbet’, vibras nun tie la
Vigla grila flugil’, el kiu jen, ŝprucas ĉi hela kant’.
Kaj, dum floras la kard’, ĉiu virin’ ame frenezas nun,
Sed malfortas la vir’, cerb’ kaj medol’ estas ja sekaj pro l’
Arda spiro de l’ Hund’…

[ree]


Theognis

ESPERO
Restis ĉe l’ homoj jam nur la Esper’ el la gento ĉiela.
Iris al alta Olimp’ ĉiuj ceteraj jam re.

For la potenca Fidel’ kaj foriris la Puno severa,
Jam la Graciojn, amik’, vane vi serĉas sur ter’.
Inter la homoj ja plu ne validas eĉ ĵuroj plej sanktaj,
Pri l’ senmortuloj nek pens’ vivas en homoj, nek tim’.
Jes, jam elmortis la gent’ de piuloj kaj jam honoratas
Nek la ordono de leĝ’, nek sanktigita kutim’.
Sed dum vivas vi kaj rigardas la lumon de l’ suno,
Kroĉu vin al la Esper’, kroĉu vin firme, kun fid’!
Kaj se bruligas vi dum via preĝ’ bonodoran oferon:
Ĉiu komenc’ kaj fin’ estu ofer’ al Esper’.

[ree]


Anakreon

MALJUNA AMO
Purpurpilkon alĵetis vi,
Ree, Eros, orhara knab’,
Kun belŝua knabino mi
Devus ludi kaj ŝerci.

Sed, fiera Lesbianin’,
Mokrigarde ŝi ridas pri
Mia griza hararo kaj
Serĉas amon pli junan.

***

Anakreonteoj
I.
Pri Kadmos kaj Atridoj
Mi volis verki kanton,
Sed nur pri Eros kantis
La lir’ en mia mano.
Aliajn kordojn prenis,
Eĉ, liron ŝanĝis nun mi,
Kaj pri l’ Heraklaj penoj
Ekkantis; sed la liro
Pri Eros kantis ree.
Adiaŭ do, herooj!
Ĉar nur pri Eros kantas
La lir’ en mia mano.

II.
Ho, se spegul’ mi estus,
Ke vi min ĉiam mirus,
Se vesto mi fariĝus,
Ke vi min portus ĉiam,
Ho, se mi estus akvo,
Ke mi vin povus bani,
Se iĝus mi oleo,
Por kovri vin odore,
Korseto ĉirkaŭ l’ brusto,
Kolier’ ĉe via kolo,
Aŭ estus mi nur via
Sandal’, ke vi min tretus

III.
Natur’ al taŭro kornojn,
Kaj hufojn al ĉevalo,
Kaj kuron al leporo,
Al leon’ teruran buŝon,
Al fiŝo naĝon donis,
Al bird’ facilan flugon,
Al viro menson; restis
Nenio por virino.
Nu, kiel do ĝi helpas?
Anstataŭ lanc’ kaj ŝildo
Ĝi benas ŝin per belo.
Jen, fajron, feron venkas
La virinet’, se ĉarma!

IV.
Hirundo eta, kara!
Vi ĉiujare venas,
Somere faras neston,
Sed vintre vi forflugas
Al Memfis kaj al Nilo.
Sed Eros faras neston
Sen ĉes’ en mia koro.
Lanuga jam la unu,
En ov’ la dua ido,
Duonelrampis tria.
Kaj ĉirpas la idetoj
Senĉese, buŝmalferme.
Pli granda Erosido
Nutradas la pli etan,
La elkreskintaj kovas
Tuj ree pluajn idojn.
Ho ve, jam kiel helpi!
Erosojn multe multajn
Elpeli mi ne povas!

V.
Junulinoj kaj junuloj
En la plenaj korboj portas
La vinberon nigran ŝultre
Kaj ĝin en la kuvon ŝutas,
Kie oni ĝin tretadas.
Liberiĝas most’ el beroj
Kaj jubile oni benas
Per rikoltaj kantoj Bakĥon,
Dum la dolĉan novan vinon
Oni vidas ŝaŭmi kuve.
Se maljuna hom’ ĝin trinkas,
Li ŝancelpiede dancos,
Skuadante buklojn grizajn,
Sed junulo ebrieta
La virginon ekembuskos,
Piedfingre sin alŝtelos,
Kie ŝin la sonĝo trafis
Kaj sur molajn branĉojn sternis.
Kun brakum’ de l’ svelta korpo
Li por amo ŝin incitos,
Por ke antaŭ nuptonokto,
Ŝi jam estu nun cedema.
Sed se vortoj ne efikas,
Li la spitan superfortos.
Junularon tiel Bakĥo
Al plezur’ malica pelas.

VI.
Ni, eĉ maljune, venkos
Junulojn en la drinko.
Se oni devas danci,
Ni dancos ja! Ni ludos
Silenon, portos, kiel
Bastonon, la felsakon!
Por kio al ni tirso!
Se iu batalemas,
Pro mi — li ja batalu!
Knabet’, pokalon al mi,
Kun mielgusta vino!
Regalu, ke mi drinku!
Ni, eĉ maljune, venkos
Junulojn en la drinko.

VII.
Ho, mi diras vin feliĉa,
Cikadet’, vi reĝe tronas
Sur la arbo, kaj ebrie
Pro la eta ros’ vi kantas.
Ĉio estas ja la via,
Kion vidas vi kampare,
Kion kreas la Sezonoj.
La kampulojn, homamiko,
Vi neniam malutilas,
Sed ja amas mortemuloj
Vin, somerheroldon dolĉan.
Kaj vin amas mem la Muzoj,
Kaj vin amas ankaŭ Phoibos:
Al vi donis arĝentvoĉon.
Maljunec’ vin ne atakas.
Ho, kantema, saĝa, dolĉa
Ternaskito senĉagrena,
Kaj senkarna kaj sensanga
Vi egalas preskaŭ diojn.

VIII.
Sur roz’ abel’ ripozis,
Ĝin Eros ne rimarkis,
Kaj li, vundite, sentas
Pikilon en la fingro.
Kurante kaj flugante
Al ĉarma, dolĉa Kypris,
Li veas pri l’ manetoj:
»Ve, panjo, jen la fino!
Jen pikis min flugila
Serpento, kiun nomas
Abelo la kampuloj.«
Patrin’ respond-demandas:
Se pik’ abela tiel
Doloras, kia estas
Ties doloro, kiun
Vi vundas, eta Eros?

[ree]


Meleagros

PRINTEMPO
La frostventa sezon’ malaperis de spacoj eteraj,
Ridas purpure la tag’ de la florportanta printempo.
Per helverda herbar’ sin kronas la Tero malhela,
Pompas floranta arbar’ per La june kreskintaj branĉetoj.
Donas herbnutra Aŭror’ delikatan roson, ĝin ride
Trinkas la kampoj, sin ridetante malfermas la rozoj.
Sur la deklivo de mont’ ekŝalmas la gaja paŝtisto,
Ĝojas la kaprogardist’ je la karaj, grizaj kapridoj,
Ŝipoj eknaĝas jam tra la ondoj bele fluantaj,
Ŝvelas la veloj per la favora spir’ de Zefiro,
Bakĥon festas jam la vinber-kulturantoj jubile,
Per riĉbera heder’ kovrante orname la harojn,
Ekfervoras pri sia majstra labor’ la abeloj,
En abeluj’ svarmante sidante preparas el vakso
Ĉelojn por la trezor’ de la freŝa, orflua mielo,
Kantas jam birdar’ ĉiaspeca kun laŭta jubilo:
Super la maro la mev’, ĉe la rando tegmenta hirundoj
Cigno sur bord’ de river’ najtingalo en ombro de bosko.
Kaj, kiam ĝojas la bosk’ je la branĉoj, pompas la tero,
Kaj ekŝalmas paŝtist’, la kapreto belhara ĝojsaltas,
Kaj eknaĝas la ŝip’, kaj Bakĥo ĥordance solenas,
Kaj ekkantas birdar’ kaj mielon preparas abeloj:
En la dolĉega printemp’ ĉu ne kantus mem la poeto?

[ree]


GREKA ANTOLOGIO

Amaj epigramoj
KALLIMACHOS
Tiel dormu vi mem, Konopion, kiel vi lasas
Kuŝi min tie ĉi sur ŝtono malvarma de l’ sojl’.
Tiel dormu vi mem, senindulga, kiel la amanton
Lulas vi; eĉ en la sonĝ’ vin ne renkontu indulg’.
Min kompatas najbar’, sed eĉ sonĝe vi min ne kompatas:
Tion memoros ja vi iam, kun griza harar’.

KALLIMACHOS
Kiel ĉasist’ en arbar’ piedsignojn kaj vente kurantan
Ombron de kapreolet’ pelas tra akvo kaj neĝ’,
Kaj li ne lacas, sed se li aŭdus: »Jen la ĉasaĵo
Antaŭ vi sen mov’!« — eĉ ne rigardus li ĝin:
Same ja estas la am’: persekutas la fuĝe kurantan,
Turnas de tio sin for, kio proponas sin mem.

MELEAGROS
Am-malamanta aŭror’, nun malfruas vi, kiam de Demo
Estas alia junul’ sub la varmiga kovril’?
Kiam la sveltan mi mem brakumadis, rapide vi venis,
Kaj kun malica plezur’ pafis radiojn sur min.

MELEAGROS
Nokto sanktega kaj lamp’! Ni neniun alian adepton,
Krom vi, konfidis ĝis nun pri niaj ĵuroj de am’.
Juris ŝi pri l’ fidelec’ kaj ĵuris mi, ke mi neniam
Ŝin forlasos dum viv’: ĉion atestas ja vi.
Kaj nun diras ŝi jam, ke la ĵuroj fornaĝas en akvo,
Kaj vi ŝin vidas jam en sinoj aliaj, ho lamp’.

MELEAGROS
Ĝojas gaje la glas’, ke la buŝon dolĉe babilan
De Zenofila ĝi nun tuŝis: ĝi diras al mi.
Glaso feliĉa! Se nur ŝi la lipojn premante al lipoj
Trinkus kaj trinkus el mi mian animon sen ĉes’!

ANONIMA
Ho, se mi roz’ purpura fariĝus, ke vi, deŝirinte,
Metus min inter la du neĝomontetojn de l’ brust’.

RHUPHINOS
Pri sia bel’ Rhodope’ fieregas, se ŝin mi salutas,
Tion akceptas ŝi kun brovoj fieraj, sen ŝat’.
Kaj se festonon mi sur ŝian sojlon plektas orname,
Ŝi en fiera koler’ premas ĝin per la pied’.
Ho, senindulga maljun’, ho vi, sulkoj, alvenu rapide,
Koron de l’ obstinulin’ eble vi klinos al ced’.

***
Epitafoj
SIMONIDES
Iru, ho vi, migrant’ kaj alportu sciigon al Sparto:
Tie ĉi kuŝas ni nun, post la plenum’ de l’ ordon’.

PARMENION
Estas mi tomb’ de virgino Helena, sekvinta la fraton.
Falas duoble la larm’ el la okul’ de l’ patrin’.
Ĉiu svatinto lamente funebras: nenies ŝi estis,
Ĉies esperojn do rompis egale la mort’?

MELEAGROS
Larmojn oferas mi por viaj cindroj, ho Heliodora,
Jen mia sola havaĵ’ post via dron’ en Hades’.
Larmoj amaraj: al tomb’ ilin verŝas mi, verŝas mi, kiel
Signon de dolĉa kares’, signon de ama fidel’.
Mi Meleagros pri mort’ via, kara, lamente lamentas,
Ve, sed vana la plor’, ja ne indulgas Hades’.
Ve, kie mia burĝon’ dezirinda? Ĝin rabis la morto,
Rabis ĝi: falis al polv’, eĉ ne florinte, la flor’.
Jen, surgenue mi al vi petegas, ho Ter’ ĉionutra:
Ŝin, priploratan, al brust’ milde brakumu, Patrin’.

LEONIDAS
Pri la prudenta Eŭbul’ ni memora pretere irante,
Kaj ni ekdrinku: Hades’ estos komuna haven’.

***

Mokaj epigramoj

LUKIANOS
Ho, Nikilla, ke vi kolorigus la harojn? Mensogo!
Ilin ja en la butik’ nigraj aĉetis vi jam.

LUKILLIOS
La pentrist’ Eutychos generis dudekon da filoj.
Sed similecon eĉ en filoj ne kreis ja li.

LUKILLIOS
Manĝas vi rapidege, sed kankre vi kuras al celo.
Manĝu do per la pied’, kuru do per via buŝ’.

LUKIANOS
La stultul’ pro la puloj suferis. Estingas la lampon,
Poste li diras: Jen, min vi ne vidos plu min.

PALLADAS
Ĉiu virin’ amaregas. Du horojn ŝi donas nur dolĉajn:
Tiun en nokto de nupt’, tiun en tago de mort’.

ANONIMA
Vir’, kiu estis jam edz’ kaj serĉas edzinon denove,
Estas ŝiprompul’, ree iranta al mar’.

[ree]


Caius Valerius Catullus

JE LA MORTO DE PASERO
Venusoj kaj Kupidoj, funebru kun lament’,
Kaj ĉiu homo, kiun distingas bona sent’!
Ĉar mortis la pasero de mia amatino,
Plezuro kaj fiero de mia amatino.
Ol la okuloj propraj ŝi ja pli amis ĝin,
Ĉar dolĉa estis ĝi, kaj al sia sinjorin’
Obeis tuj ĝi, kiel filino al patrino.
Ĝi sin eĉ ne formovis de l’ sinjorina sino,
Sed ĉirkaŭsaltetante tien kaj tien ĉi
Nur al la sinjorino pepetis ĉiam ĝi.
Kaj nun ĝi devis tien foriri mallum-voje,
De kie ja neniu revenis iufoje.
Malbenon al vi, Orcus, malluma region’,
Ke ĉion belan tiel vi glutas sen pardon’!
Paseron tiel belan vi nun de mi forportis.
Pasero kompatinda, ho, granda ve, vi mortis!
Vi kaŭzis, ke l’ knabino, larmante pro l’ dolor’,
Okulojn ruĝe-ŝvelajn nun havas pro la plor’.

***

Caius Valerius Catullus
HIMNO AL DIANA
Al Diana adeptas ni,
Ĉasta knaba, knabina rond’.
Do diinon Diana ni
Kantu, ĉastaj geknaboj.

Ho, filin’ de Latona kaj
De l’ plejgranda Jupitro, via
Naskis via patrino en
Delos, sub olearbo.

Ke vi estu estrino de
Montoj, verdaj arbaroj, de
Valoj kaŝe kuŝantaj, de
Akvoj brue fluantaj.

Helpas vi en akuŝdolor’
Ho Lucina; ĉe vojkruciĝ’
Ho, Trivia, vi regas; vin
Luman, nomas ni Luna.

La mezuron al jara kur’
Donas via monata voj’,
Vi la domon de l’ kamparan’
Benas riĉe per fruktoj.

Plaĉu kiu ajn nomo vin,
Estu bona al Roma gent’,
Laŭ antikva kutimo kaj
Benu ĝin per abundo.


Caius Valerius Catullus
AL LESBIA
Vi, Lesbia, demandas, kiom kisojn
Mia koro bezonus por satiĝi?
Ho, demandu do, kiom sabloj ardas
En la palma dezerto de Libio,
Kie templokornicojn kaj la tombojn
De l’ prareĝoj sopira sun’ bruligas;
Ho, demandu do, kiom steloj ŝtele
Rigardadas en la sekreta nokto
La plezurojn, kaŝatajn amojn homajn:
Tiom kisojn bezonus kor’ freneza
De la povra Catullus por satiĝi,
Tiom kisojn, ke nek scivola mens’, nek
Lang’ malica kapablu kalkul-teni.


Caius Valerius Catullus
VIRINA VORTO

Diris mia virin’, ke nenies edzin’ ŝi fariĝus
Krom mia, kvankam mem svatus Jupitro pri ŝi.
Diris ŝi: sed se virin’ al amanto sopira parolas,
Skribu la vortojn sur vent’, aŭ sur rapida river’.

[ree]


Caius Valerius Catullus
PRUVO

Multon malbonan pri mi parolante Lesbia ne lacas.
Tamen, mi ĵuras je l’ mort’, ke ŝi min amas eĉ nun.
Kio la pruvo? Mi mem! Mi malbenas ŝin tage kaj hore,
Tamen, mi ĵuras je l’ mort’, ke mi ŝin amas eĉ nun.

[ree]


Caius Valerius Catullus
REZIGNACIO
Se plezurigas nin rememori je propraj bonfaroj,
Scii certege ke ni estis honestaj en dev’,
Kaj ke pri sankta promes’ ni ne pekis, nek federante
Diojn alvokis ni por ĵuron misuzi por tromp’:
Restos multa plezur’ vivlonge je al vi, Catullus,
El ĉi sendanka rilat’, el via ama frenez’.
Ĉar ĉia bono, de hom’ por la homoj direbla farebla,
Estis dirata de vi, estis farata de vi.
Ĉio ĉi for. La kredit’ ja pereis en koro sendanka.
Kial turmentas vi do tiel kruele vin mem?
Kial kun firma anim’ vi ne tiras vin el ĉi pasio,
Por ke jam ĉesu mizer’, malgraŭ eĉ dia destin’?
»Malfacilege: subite ĉesigi la amon tre longan.«
Malfacilege ja, sed jen via dev’, kiel ajn!
Jen solsola sav’: ĝi estas venkakirota,
Faru, se povas vi, kaj se ne povas vi, eĉ!
Dioj, ho, se l’ indulg’ apartenas al vi, se vi iam
Donis helpon al hom’ eĉ je la rando de tomb’,
Vidu min en ĉi mizer’ kaj se pura mi vivis la vivon,
ŝiru ĉi peston el mi, ŝiru ĉi damnon jam for!
Ve, tiu svena torpor’ penetranta tra ĉiuj fibretoj
Pelis jam el mia sin’ ĉian kapablon de ĝoj’!
Ho, mi ne petas jam, ke la amon ŝi reciproku,
Nek la neeblon, ke ŝi estu pudora virin’:
Fartu mi bone, mi jam ĉi hontindan malsanon ĉesigas.
Dioj! Ho donu al mi tion por mia piec’!

[ree]


Quintus Horatius Flaccus

AL CHLOE
Fuĝas min vi, Chloe’, kiel kapreolid’,
Kiu serĉas en tim’ tra la abrupta mont’
La patrinon kaj tremas
Eĉ pro l’ trafoliara blov’.

Ĉar se tra l’ foliar’ de l’ moviĝema branĉ’
Flirtas milda zefir’ kaj se arbuston nur
Movas verda lacerto:
Tremas kore, genue ĝi.

Sed ja, kiel leon’, tigro kruela, ne
Persekutas mi por rompi sovaĝe vin.
Do, forlasu la panjon,
Viron sekvu, matura jam.

[ree]


Quintus Horatius Flaccus
AL THALIARCHUS
Jen, vidu, staras blanke sub alta neĝ’
Soracle. Klinas sin pro la peza ŝarĝ’
La arboj pene kaj pro l’ akra
Frosto rigidas riveraj akvoj.

Forpelu froston: ĵetu abunde al
La fajro lignon; pli malavare nun
Verŝadu la kvarjaran vinon,
Ho Thaliarchus, el kruĉ’ Sabina.

Ceteron dioj zorgu! Se ili jam
Pacigis ventojn blove luktantajn kun
Batala mar’ — plu nek cipreso
Estas movata, nek ulm’ maljuna.

Ignoru, kion portos la Morgaŭ kaj
La tagojn, kiujn donos la Sort’ al vi,
Rigardu gajno! Nek ĥordancojn
June malŝatu, nek dolĉajn amojn,

Dum maljunaĝo splena forestas kaj
Vi floras. Nun la Kampon vizitu kaj
La placojn, por flustradi dolĉe
Ĉirkaŭ la nokto, en hor’ fiksita.

Nun ĉarmas vin la rido petola de
Knabin’ kaŝinta sin en angulo, kaj
Garantiaĵ’ rabita for de
Brakoj aŭ ŝajne rezistaj fingroj.

[ree]


Quintus Horatius Flaccus
AL BARINE
Barine’, se vin pro la ĵurorompoj
Foje trafus pun’, se nigriĝus al vi
Sola dent’, se nur via sola fingro
Iĝus malbela,

Kredus mi. Sed, jen, se vi kapon vian
Ŝarĝas per perfid’: ĉiufoje vi eĉ
Plibeliĝas, por la danĝer’ komuna
De l’ junularo.

Eĉ utilas vin, ke vi false vokas
Cindrojn de l’ patrin’, la ĉielon tutan
Kun la muta ar’ de la steloj kaj la
Diojn senmortajn.

Kreskas nur por vi junuletoj ĉiuj:
Nova servistar’. La malnova grumblas
Pri la peza jug’ de l’ estrin’ malpia,
Tamen — plu restas.

Timas vin patrin’, avarul’ maljuna,
Pri l’ fileto kaj la edzin’ ĵusvirga
Pri l’ junedz’, ke lin via sorĉa rondo
Longe katenos.

Ridas Venus mem pri ĉi tio, ridas
Mildaj nimfoj kaj sovaĝul’ Kupido,
Sur la sanga ŝton’ akrigante sagojn
Ĉiam ardantajn.

[ree]


Li Tai Po

SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO
Ĉe plena vinpokal’, en jasmenlaŭb’ agrabla
Mi sidas sola nun, sen drinka kompanio.
Invitas Lunon mi kun glasolev’ afabla,
Kaj mia ombro: jen la tria por la Trio.
Sed drinki mia Lun’ ne estas ja kapabla,
La ombr’ imitas min, sed glutas el nenio:
Do trinkas mi por tri kun soifego sabla,
Printempo! Jen la temp’ de ĝuo kaj ebrio!

Kaj dum mi kantas, jen, la Luno ride haltas
Kaj dum mi dancas, jen, la Ombro same saltas,
Tiel, ĝis ebriiĝ’, ni distros nin kaj ĝuos,
Disiĝos poste ni kaj dormos en ebrio
Kaj drone en la dorm’ konsentos ni pri tio:
Ni sur la Lakta Voj’ eterne rendevuos.

[ree]


Li Tai Po
LA KANTO DE MALĜOJO
Mastro, vinon havas vi, sed verŝi ne bezonas.
Min aŭskultu nun: la kanto de malĝojo sonas.
Se l’ malĝojo venas, rid’ kaj kanto svenas,
En la vasta mond’ neniu mian koron konas.
Jen la malĝoj’, ho ve!
Jen la malĝoj’, ho ve!

Vastaj, ventraj vinpokaloj al vi apartenas,
Mi senvelkan, sveltan liron lule ludan tenas,
Vin’ kaj lir’, vi scias, ĉarme harmonias,
Ol la oro pli valoras, se l’ pokaloj plenas.
Jen la malĝoj’, ho ve!
Jen la malĝoj’, ho ve!

La ĉielo kaj la tero daŭras ja sen fino,
Sed ĉu longe ĝojos ni pri oro, jado, vino?
Longa la jarcento, pasas kvazaŭ vento,
Kaj naskiĝ’ kaj morto estas nepra homdestino.
Jen la malĝoj’, ho ve!
Jen la malĝoj’, ho ve!

La simio sola sidas sur la tombo vala,
Kaj ĝemante plendas pri la plena luno pala,
Jen la temp’, amikoj, vinon al kalikoj!
Drinku, drinku unuglute ĝis la fund’ pokala!
Jen la malĝoj’, ho ve!
Jen la malĝoj’, ho ve!

[ree]


Li Tai Po
ANTAŬ DRINKO
Jen — Rivero Flava fluas el ĉielo al la maro,
Entorentas kaj neniam sin returnas al la ter’,
Jen — spegulo nia brila plendas pri la blanka haro,
Silke nigris ĝi matene, neĝe blankas je vesper’.
Oni vivas, oni devas do la vivon ĝui tute,
Verŝu, svingu la pokalon al la Luno drinksalute,
Donis la ĉiel’ talenton, ĝi ne batos eble venton,
Kaj la mon’ revenos eble, kiun mi disĵetis ŝute.
Ŝafon rostu, bovon buĉu, maĉu, manĝu, drinku, suĉu,
Lasu, ke mi trinku tricent vinpokalojn avidglute!
Ĉen-Fu-Ĉi, Dan-Ĉiu,
Drinku kaj ĝojkriu,
Drinku ne ĉesante!
Kaj orelojn donu al mi kaj min aŭdu vinon psalmi,
Vin amuzi kante!
Sonorilo, voĉ’ tambura, riĉa rizo, jen nenio!
Mi eterne volas drinki kaj ebrii sen konscio!
Kial saĝon oni ĉasas? Scio, gloro, ĉio pasas,
Kaj senmortas nur Li-Tai-Po, se li drinkis ĝis ebrio!

[ree]


Li Tai Po
NOKTA PENSO

Antaŭ lito blanke brila luno floras,
Super tero kvazaŭ prujno blankkoloras.
Kapolevo: brilan lunon mi rigardas,
Kapoklino: naskvilaĝon mi memoras.

[ree]


Li Tai Po
KANTO DE ĈIU-PU

Tridekmil futojn longa estas blanka har’.
Ĉar same longe la ĉagren’ sin trenas,
Ne scias mi: de kie en spegula klar’
Ĉi tiu prujno de aŭtun’ devenas.

[ree]


Li Tai Po
SOLA SUR KING-TING-MONTO

Birdar’ forflugis alten kun flugila sving’,
Foriris fiola nub’ de l’ ĉielbluo.
Interrigardas mi kaj monto de King-Ting.
Senfrate solas ni, sed sen enuo.

[ree]


Li Tai Po
SURMONTA DIALOGO

Vi miris: Kial loĝi sur la verda mont’?
Mi ridas liberkore, sen respondo.
Persikofloroj dance naĝas sur la ond’
For de la homoj, al alia mondo.

[ree]


TAKAHAŜI NO MUŜIMARO

POEMO
Verkita ĉe l’ ekvido de l’
tombo de l’ Virgino de Unai

De l’ delikata
Ekkresko okajara,
Ĝis siajn harojn
Ŝi bantis en du ligojn,
Eĉ de najbaroj
Ne lasis sin rigardi
La virgulin’ el
Unai en Aŝinoja:
Fermiĝis, kvazaŭ
Larveto en kokono.
Ja multaj viroj
Pro tio ĉagreniĝis,
Rigardon ŝian
Avide penis kapti,
Kaj tiel svarmis
Sinsekve la svatantoj,
Ke ili kvazaŭ
Barile ŝin ĉirkaŭis.
Kaj estis viro
Kiu nomiĝis Ĉinu,
Kaj estis viro
Alia el Unai,
Por ŝi strebantaj
Kaj konkurantaj vete.
Kaj kiam ambaŭ
Harditan glavon kaptis
Kaj ŝiramlignan
Pafarkon en la manon,
Kaj kun sagujo
Surdorse, ili staris
Ekkverelante,
Vizaĝo al vizaĝo,
Decidiĝinte
Sin ĵeti eĉ en akvon,
Salti eĉ fajron
Por la knabin’ amata:
Jen, nia kara
Al la patrino diris:
»Ho, se mi vidas,
Ke por mi, pli malgrava,
Ol bagatela,
Malkara braceleto,
Ĉi bravaj viroj
Kverelas, eble murdos
Sin reciproke,
Ja kiel mi esperu,
Ke la amatan
Junulon iam povos
Mi havi edzo,
Eĉ se mi restos viva?
Do la amaton
Submonde mi atendu!«
Kaj nokte, kiam
Pro la sopir’ sekreta
(Sekreta kiel
La forkaŝita marĉo)
Ŝi mortis vee:
Aperis ŝia morto
En sonĝ’ al Ĉinu,
Kaj tiu baldaŭ sekvis
Postsignojn ŝiajn.
La postrestinta
Junulo el Unai
Malesperege
Rigardis al ĉielo,
Kriis kaj hurlis,
Piedbatadis teron,
Grincigis dentojn,
Delire furiozis,
Kaj por ne resti
Malantaŭ la kunulo,
Li ĉirkaŭzonis
Sin per la eta glavo
Ĉiam portata,
Kaj li ekiris vojon
Por ĉie serĉi
Ŝin, kie la volvplanto
Tokoro-dzura kreskas.
Nun kolektiĝis
Parencoj. Kaj ke estu
Tombmonumento
Tie tra longa vic’ de
Generacioj,
Kaj ke la posteuloj
Ĝis malproksimaj
Generacioj plue
Kaj plue povu,
Rakonti pri l’ knabino,
Starigis ili
Tombeton ŝian meze,
Kaj je du flankoj
La tombojn de l’ du viroj.

Aŭdinte tion
Ho ve, mi eklamentis,
Kaj ploris, kvazaŭ
Mi havus mem funebron,
Kvankam mi ŝin ne konis.

Se dum la iro,
Se dum la ven’ mi vidas
La verdan tombon
De l’ Unai-knabino:
Mi veojn vane bridas.

Salik’ la branĉojn
Al unu flanko klinis
Sur ŝia tombo.
Videble do, ke ame
Al Ĉinu ŝi inklinis.

[ree]


HITOMARO

Maldormi sola!
Dum longe, longe tiras
Sin nokto, kiel
La vosto de fazano,
Kiu montflanke iras.

[ree]


HITOMARO

Sur bord’ krepuska
Kuŝas nebul’ envia,
Kaŝas la ŝipon,
Korfrape atendatan,
Ĉar venas kara mia.

[ree]


AKAHITO

Se multajn tagojn
Sur mont’ paradus flore
La ĉerizarboj,
Ĉu ilin ankaŭ tiam
Ni amus tiel kore?

[ree]


AKAHITO

Al la prunarboj
Mi gvidis la Trezoron,
Por florojn montri.
Nun neĝas — mi ne povas
Distingi neĝon, floron.

[ree]


OKURA

Mizera, honta
Estas la mond’ kaj restas,
Sed mi, domaĝe,
Ne povas fuĝi fluge,
Ĉar birdo mi ne estas.

[ree]


TAHITO

Se tere ĉiam
Mi sanos gaje, ĝue,
Ĉu en transmondo
Mi iĝos verm’, aŭ birdo,
Min ne koncernas plue.

[ree]


JAKAMOĈI

Por floraj floroj
La velko ja baldaŭas.
Sed nevideblaj
Surmontaj junkradikoj
Ja longe, longe daŭras.

[ree]


FUĜIVARA NO HIROCUGU

En ĉiu floro
De ĉi branĉet’ florara
Estas kaŝita
Centobla ama vorto,
Ĝin ne malŝatu, kara!

[ree]


PRINCINO NARUDA

Dum mi atendis,
Sinjor’, vin kun sopiro,
Bambukurtenon
De l’ ĉambro false movis
Aŭtuna ventospiro.

[ree]


ANONIMA

Ho pluvo, pluvo,
Ne frapu plu sovaĝe.
Se la ruĝbrilaj
Folioj monte falus,
Ja estus tre domaĝe.

[ree]


ANONIMA

La karan, kiun
Mi sur kuŝejo preta
Atendas ĝoje,
Kiel en altmontaro
Ĉasist’ embuskas
La apron kurbavoje,
Mia hundeto kara,
Lin ne ataku boje.

Se la amata
Tra l’ densa junkbarilo
Al mi penetros,
Al homoj ne perfidu,
Atentu pri l’ konsilo!

[ree]


El la «KOKINŜU»

CURAJUKI

Ho, mi ne scias,
Kiel ŝanĝigis koroj,
Sed jen, odoras,
Samkiel antaŭ longe,
La hejm-vilaĝaj floroj.

[ree]


CURAJUKI

Kiel miloble
La buntaj floroj floras
En kamp’ aŭtuna,
Tiel miloble koron
La amĉagreno boras.

[ree]


MICUNE

Vi, kiu migris
En montojn mondenue,
Se inter montoj
Vin same trafos tedo,
Kien vi fuĝos plue?

[ree]


MICUNE

Florŝire manojn
Mi nun blindkapte movos.
Asteron blankan
Sub trompa prujn’ unua
Mi eble trafi povos.

[ree]


TADAMINE

Ho, se mi iĝus
Lunlumo! La amata
Knabino fine
Kunsente min rigardus,
Nun — estas senkompata.

[ree]


TADAMINE

Kiel en fluo
Peliĝas akva lento
Sen fundradikoj,
Jen tiel mi peliĝas
Sen halt’ en amtorento.

[ree]


TADAMINE

Disiĝe de ŝi,
Sen kor’ sur matenĉielo
Frostis la lumo.
Nenio pli ĉagrenas
Nun min, ol krepuskhelo.

[ree]


TOMONORI

Ho, najtingalo,
Zefiron florparfuman
Mi al vi sendas,
Ke ĝi al ni vin gvidu,
Delonge ni atendas!

[ree]


TOMONORI

Mi Sao-borde
ŝin atendante iras,
Jen, kri’ en vento!
La mev’, simile al mi,
Je amatin’ sopiras.

[ree]


TOMONORI

La ĉerizarbo
Floradis. Sin balancis
June kaj nigre
La haroj dum mi dancis.

La ĉerizarbo.
Floradis. Flor’ ĉeriza
Junfreŝe brilis,
La haro iĝis griza.

La ĉerizarbo
Nun ree june floras.
Ĉiele june
Ridetas flor’. La haroj
Blankas. Min pensoj boras.

[ree]


KIBINO

Printemp’ malsana
Mortis, nur la miela
Prunflor-parfumo
Sur silkmanik’ postrestis
Langvora sonĝo bela.

[ree]


NARIHIRA

Dum ir’ matena
Pro l’ ros’ aŭtunarbara
Manik’ malsekis,
Sed multe pli dum nokto
Pro larmoj pri la Kara.

[ree]


IMPERIESTRINO NIĜO

Printempo venis,
Degelas neĝ’ en valo,
Baldaŭ degelos
Nun ankaŭ frostaj larmoj
De l’ nokta najtingalo.

[ree]


ANONIMA

Salikan trunkon
Malkaŝas ventospiro.
La krurojn sveltajn,
Ho kara, vent’ malkaŝis
Vestblove en sopiro.

[ree]


ANONIMA

Mi ŝiris florojn.
Mia manik’ odoras.
Jen, najtingalo
Odorlogate kantas:
Ĝi kredas: arbo floras.

[ree]


ANONIMA

Ho, ami tiun
Kiu ne volas senti,
Estas pli vane,
Ol sur la fuĝan fluon
De l’ akvo nombrojn pentri.

[ree]


ANONIMA

Se oni povus
La korojn interŝanĝi,
Li spertus, kiel
Akre la koron povas
La amrifuzo tranĉi.

[ree]


ANONIMA

Ho kiu donis
Al am’ la nomon amo?
Pli simple estus
Ĝin nomi mort’, ĉar ami
Kaj morti estas samo.

[ree]


ANONIMA

Sendorma nokto.
Sur mont’ kukolo krias.
Ho, fora birdo!
Ĉu same am’ vin ŝiras,
Ke dormi vi ne scias?

[ree]


ANONIMA

Min igis ombro
Jam la sopiro febra.
Se nur la karan
Hi povus sekvi ombre!
Sed tio, ve, ne ebla.

[ree]


Hokku-kantoj

BAŜO

Jen, — krio mola!
Ĉu estis voĉ’ de l’ Luno?
Ne! Voĉ’ kukola.

[ree]


Kampoj herbhavaj!
Sonĝloko de multnombraj
Herooj bravaj.

[ree]


Taban’ ludetas
Sur’ floro. Ĝin ne manĝu,
Paser’, mi petas.

[ree]


Lag’ forlasita,
Kaj muta. Plaŭd’, Ensaltis
Rano subita.

[ree]


KYORAI

Kia malpravo!
Florvidi oni iras
Kun longa glavo!

[ree]


MORITAKE

Ĉu florfolio
Post fal’ revenis branĉen?
Ne! — papilio.

[ree]


KAKEI

Ĉu l’ aŭtunvento
Dutagan Lunon blovis
De l’ firmamento?

[ree]


JOSO

Serĉas por mitro
La pego, inter floroj,
Arbon kun putro.

[ree]


KIKAKU

Flava makulo
En ĵus falinta neĝo.
Ho — la aĉulo!

[ree]


Walter von der Vogelweide

LA TRI AĴOJ
Sur ŝton’ mi ripozetis,
La krurojn kruce metis,
Kubuton lokis en la sin’,
Sur mia man’ apogis sin
Unu vango kaj mentono.
Meditis mi, dum drono
En timo, pri la viv’ kaj mond’.
Sed ve, ne venis ja respond’:
Tri aĵojn kiel havi,
Por ĉiujn tri elsavi.
Honest’ kaj Riĉ’: jen du el Tri,
Batalas ofte inter si.
La tria: plaĉi al Dio,
Plej grava el la Trio.
Ho, ilin havi en unu ŝrank’!
Sed estas ve, eteraa mank’:
Loĝi en sama koro
Honesto, Di-adoro
Kaj monda Riĉ’ ne povas ja,
Malhelpojn ĉie trovas ja.
Perfido retojn metas,
Perforto ĉion tretas,
Mort-vundaj estas Pac’ kaj Ver’.
La Tri ne havos ŝirmon, dum
Ĉi Du malsanas sur la ter’.

**
Walter von der Vogelweide

SUB LA TILIO
Sub la tilio
La lokon, kie
Mi sidis kun la kortrezor’:
Vi trovos per tio,
Ke estas tie
Rompitaj nun la herb’, la flor’
Ĉe l’ arharo, en la val’,
Tralala hej!
Dolĉe kantis najtingal’.

Mi alrapidis
Tra l’ kamp’ junia,
Li jam atendis tie min,
Akcepte alridis;
Lin vidi: kia
Feliĉo, ho Ĉielvirin’!
Ĉu li kisis? Horon! Pli!
Tralala hej!
Eĉ nun brulas buŝ’ al mi.

Ni metis lerte
El fasko flora
Kuŝejon kun ŝeroema ĝoj’.
Rigardos ĝin certe
Kun rid’ elkora,
Kiu trairos sur la voj’:
Vidos sur la flor-kanap’,
Tralala hej!
Kie kuŝis mia kap’.

Se scius iu,
Ke li ĉerestis
Longe, mi svenus pro l’ hontem’.
Neniu ja sciu,
Kion ni estis
Farantaj, krom li, kaj mi mem,
Kaj krom eta kantbirdet’.
Tralala hej!
Ĝi silentos pri l’ sekret’.

**

Walter von der Vogelweide
HO VE, KIEN MIAJ JAROJ…
Ho ve, kien miaj jaroj malaperis do!
Ĉu mi sonĝis mian vivon, aŭ ĝi veris do?
Ĉu, kion mi rigardis io, estis io?
Do dormis mi kaj mem ne sciis mi pri tio.
Kaj nun mi vekiĝis kaj estas nekonata,
Kio konata estis al mi, kvazaŭ manoplata.
Land’ kaj homoj, kiuj vidis min dum infanpaŝoj,
Jam fariĝis al mi fremdaj, kvazaŭ mensogaĵoj.
Iamaj: ludkunuloj jen, lacas jam pro l’ jaroj,
Plugita estas kampoj, hakitaj la arbaroj,
Kaj: nur la akvoj fluas same, kiel foje,
La malfeliĉon kreski vidas mi malĝoje.
Kiuj min bone konis, apenaŭ min salutas,
La mondo la ĉagrenojn plenmane al mi ŝutas.
Se mi memoras pri ĝojaj tagoj, sorto-flato,
Ili malaperis, kiel en la mar’ ŝtonbato,
Por ĉiam plu: ho ve!
Ho ve, kiel mizeras eĉ la gento juna,
Kiu ne multe zorgis ĝis la tempo nuna.
Nur zorgojn nun ĝi konas, ve, kial ĉi mizer’?
Vi trovas jam gajulojn nenie sur la ter’.
Jam ĉesigas la zorg’ eĉ dancon, kanton,
Kristan’ neniam vidis ja tiel vean bandon.
Rigardu virinkufojn: kiaj ili estas?
Fieraj kavaliroj sin kampule vestas.
El Romo la malmildaj leteroj al ni venas,
Funebri permesate, sed ĝojojn oni prenas.
Ĉagrenas tio min profunde — ni vivis tiel ĝoje —
Ke mian ridon ŝanĝu en ploron mi nunfoje.
Eĉ sovaĝbirdojn kortuŝas ĉi lamento.
Ne miru do pri ĉi rezigna sento.
Sed kion diras mi, stultulo, kolerkrie?
Ĉi tie ĝojĉasante, ni ĝin ja perdos tie
Por ĉiam plu: ho ve!
Ve, venenita estas ĉia dolĉa belo.
Mi vidas amaran galon ŝvebi meze de l’ mielo.
La mond’ ekstere ruĝas, blankas, verdas brile,
Sed ĝi interne estas nigra mort-simile.
Sed vin konsolu, se vin delogis ĝia tento,
Ke eĉ la grandan kulpon absolvas eta pento.
Pripensu, kavaliroj, jen estas via tasko,
Vi iras kun forta ŝildo, kaj kun brilanta kasko,
Kaj kun kiras’ fortika, kun glavo konsekrita,
Volu Dio, ke mi estu venk-merita!
Mi volus, malriĉul’, tre riĉan perlaboron,
Ne bienon de l’ sinjoroj mi pensas, nek la oron,
Pri tiu kron’ eterna volus mi fieri,
Kiun soldulo povas per sia lanc’ konkeri.
La karan marvojaĝon mi volus fari pie,
Prikanti ĝin jubile, kaj kanti jam ĉi tie
Neniam plu: ho ve!

[ree]


Sankta Francisko de Assisi

LA KANTIKO DE L’ SUNO
Ho, plejalta, ĉiopova, bona Sinjoro,
Sole via estas ĉiu laŭdo, beno, glor’, honoro,
Sole al vi mem, Plejalta, vi similas,
Kaj neniu homo indas eĉ mencii vian nomon.

Laŭdatu, ho Sinjoro; kun ĉiu kreitaĵo via
Kaj speciale majstro frato Suno,
Ĉar estas ĝi tre bela kaj radia,
Kaj tagon kreas kaj trabrilas ĝin per granda lumo,
Kaj estas la simbol’ de via majesteco dia.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per franjo Lun’ kaj ĉiu stelo,
Kiujn vi formis tiel karaj, brilegaj, belaj sur ĉielo.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato vento,
Per aero, ĉia vetero, nubo, hela firmamento,
Per kiuj vivon donas vi al ĉiu kreita gento.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per akvo: franjo bona,
Humila, ĉasta, pura, kara, utila, servo-dona.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato fajro,
Kiun Vi faris nokte lumo-porta,
Kaj estas ĝi bela kaj ludema kaj potenca kaj forta.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia franjo Terpatrino,
Kiu nin nutras kaj guvernas,
Kaj antaŭ nin diversajn fruktojn, kolorajn florojn, herbojn sternas.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per tiuj, kiuj pro via am’ pardonos,
Kaj malsanojn kaj ofendojn suferos,
Beataj, kiuj pace ilin toleros,
Ĉar ilin, ho Plejalta, vi poreterne kronos.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia fratin’: la korpa Morto,
Kiun neniu viva homo ja eviti povas,
Ve al tiuj, kiujn morto en mortaj kulpoj trafos,
Beataj, kiuj en via sankta vol’ ripozon trovas,
Ĉar ili sin de l’ dua morto savos.

Laŭdu kaj benu la Sinjoron kaj danku Lin jubile,
Kaj servu al Li ĉiam plej humile.

[ree]


Dante Alighieri

Infero – KVINA KANTO
Vergilio kondukas Dante-n el la unua rondo de l’ Infero, kie troviĝas la Vestiblo, loko por nebaptitaj senpekuloj, en la duan rondon, kie jam komenciĝas la punado de veraj kulpoj. Ĉe la eniro staras diablo-juĝisto Minos. Laŭ la mito li, filo de Zeus kaj Hera, estis reĝo kaj leĝdonanto de Kreto, kaj pro lia granda, severa justeco Zeus post lia morto faris lin juĝisto de Hades’.

Tie ĉi damniĝas la kulpuloj de amo, kiuj »submetis saĝon al libida (seksinstinkta) sento.« Inter ili: Semiramis, asira reĝino, fama pri sia lasciveco (malĉasta voluptemo), ŝia fama leĝo estis: licas (estas permesate), kio plaĉas (licitum quod libitum), Dido, reĝino de Karthago, vidvino de Sychaeus; laŭ la Aeneis de Vergilio ŝi enamiĝis al la traveturanta Aeneas (prapatro de Romanoj) kaj forlasite de li, ŝi bruligis sin sur ŝtiparo. Cleopatra egipta reĝino, amatino unue de Julius Caesar, poste de Antonius, post la malvenko de ĉi lasta ŝi mortigis sin. Akhilo estis venkita de sia amo al Polyxena, ĉe lia edziĝo lin trafis la mortiga sago de Pariso. Helena, la kaŭzo de la Troja milito, estis mortigita de greka virino, kiu venĝis per tio sian edzon falintan sub Trojo. Pariso: fuĝiginto de Helena, li falis per la sago de Philoktetes. Tristano: Amanto de Isolda, kaj mortigita de ŝia edzo, reĝo Marke. Francesca (da Rimini) edzino de Gianciotto, enamiĝinta al sia bofrato Paolo. La edzo surprizis kaj mortigis ilin. Lin atendas la infera loko Kaina, kie la fratmurdintoj damniĝas, ĝiskole frostiĝinte en glacio.

Lanceloto, kavaliro de la mita reĝo Arturo, amis Ginevran, edzinon de Arturo. Galeotto estis ilia amperanto kaj tentanto.

Nun en la duan rondon ni descendis.
Ĝi malpli grandan lokon ĉirkaŭbaras,
Sed tie des pli da dolor’ veplendis.
Terure kaj dentgrince Minos staras
Ĉe la enir’ kaj kulpojn ekzamenas
Kaj per vost-volvo regas, juĝon faras.
Ĉar se animo misnaskita venas
Kaj ĉiujn kulpojn antaŭ li recitas,
Li, kiu l’ kulpojn konas kaj komprenas,
Pri l’ lok’ infera pese primeditas,
Kaj faras vosto-ringojn, tiel multe,
Kioman infer-gradon ĝi meritas.
Senĉese venas la popol’ tumulte,
Por juĝ’ la kulpojn portas ĉia gento,
Rakontas, aŭdas, iras plor-singulte.
»Vi alveninta Domon de l’ Turmento«
Alkrias Minos, kiam min ekvidas,
Lasante la oficon por momento,
»Kiel eniros vi, kaj kiun fidas?
Ne trompu vin la larĝo de la pordo!«
Sed diras al li nun, kiu min gvidas:
»Kial vi bruas? Li, laŭ fata ordo
Pluiros! Jen la volo tie, kie
La volo estas pov’. Demandojn for do!«
Eksonis nun doloraj voĉoj krie.
Ni venis lokon, kie orkestro tuta
De veoj, ĝemoj batis min furie.
Jen estis lok’ de ĉiuj lumoj muta.
Ĝi muĝis, kiel mar’ dum furioza
Batal’ kun vento malamike bruta.
Infera vent’, eterne senripoza,
Spiritojn multajn tie ŝire trenis,
Flugige, bate, en turnado kroza.
Kiam al la ruino ili venis,
Kun ploro kaj veado kaj lamento
La Dian Forton ili ekblasfemis.
Eksciis nun mi, ke per ĉi turmento
Damniĝas kiuj pekis per la karno,
Submetis saĝon al libida sento.
Kaj kiel sturnoj, en temp’ de malvarmo,
En granda, plena grup’ sin fluge tiras,
Tiel en vent’ la misspirita svarmo
Malsupren, supren, al kaj re flugiras,
Sciante, ke ne nur ripozon tie,
Sed eĉ mildiĝon vane ĝi sopiras.
Kaj kiel gruoj iras, kaj molkrie
Linion longan fluge el si ligas,
Ĉi ombroj tiel veas letargie,
Dum la tempesta vent’ ilin flugigas.
Mi diris: »Majstro! Tiu nigra vento
Kian popolon tiel vip-instigas?«
Respondis li: La estro de l’ taĉmento,
Pri kiu nun scivolas via voĉo,
Estis reĝino de multnombra gento.
Ŝi dronis en volupto kaj diboĉo,
Ŝi leĝis: licas kio plaĉon vekas,
Ke ne malhelpu ŝin mem la riproĉo,
Jes: Semiramis; pri ŝi oni legas,
Ke ŝi heredis post la edzo Nino
La teron, kie la sultan’ nun regas.
Pro am’ bruligis sin tiu virino,
Al ostoj de Sycheus malfidele.
Jen Kleopatra, kun lasciva sino.«
Helena venis, pro kiu kverele
Popoloj sangis, kaj granda Akĥilo:
Ĉar amo venkis fine lin kruele.
Pariso kaj Tristan’ kaj poste milo
Da ombroj, manmontritaj, kiuj fate
Pro amo devis morti per armilo.
Dum tie flugis, de l’ Doktor’ nomate,
Herooj, belulinoj inter ili,
Mi konfuziĝis, larmis mi kompate,
Kaj diris: »Majstro, volus mi babili,
Kun la du ombroj, kiuj flugas pare
Kaj al la vento ŝajnas pli facili.
Kaj li: »Atendu, ĝis ili najbare
Flugos, kaj petu ilin je l’ amforto
Ilin portanta: ili restos stare.«
Kiam alvenis ili per vent-porto,
Mi kriis: »Ho, animoj turmentataj!
Se permesate, venu do por vorto.«
Kaj kiel la kolomboj am-malsataj
Al dolĉa nesto flugas en rapido,
Aerfrapante per flugiloj bataj,
Simile ilin, el la grup’ de Dido
Altiris al ni tra l’ aer’ terura
La voĉ’ kompata, kvazaŭ forta brido.
»Ho, korp-anim’, bonvola, kara, pura!
Veninta en ĉi nigron ĵus de l’ Tero,
Kiun per sango pentris ni purpura,
Se tia plaĉus Reĝon de l’ Etero,
Ni preĝus pacon por vi, kiu sentas
Kompaton kontraŭ ni en ĉi mizero.
Ĉu aŭdi, aŭ paroli vi pretendas?
Ni aŭdos, aŭ parolos, laŭordone,
Dum la ventego, kiel nun, silentas.
Nin oni naskis tiuregione,
Kie la Po la maron jam eniras,
Por havi pacon, kun kunuloj, drone.
Am’, kiu korojn flate rab-akiras,
Lin pelis al mi, al ĉi korp’ gracia,
Murdita tiel, ke l’ memor’ min ŝiras.
Am’, por amatoj forta trud’ magia,
Min pelis al li, kaj kun tia forto,
Ke jen, eĉ nun ne ĉesis brulo ĝia.
Amo nin puŝis al komuna morto,
Murdinton nian Kaina jam invitas.«
Jen ili plendis vorton post la vorto.
Dum la dolora par’ tiel recitas,
La frunton klinis mi kaj kline tenis,
Ĝis Majstro diris: »Kion vi meditas?«
Kaj mi responde la parolon prenis.
»Ve, al ĉi voj’ dolora ilin kiom
Da dolĉaj pensoj kaj deziroj trenis!«
Nun, turne al ŝi, diris mi ĉi tion:
»Francesca, ho, pri viaj dolorŝiroj
Ĝislarme sentas mi melankolion,
Sed en la temp’ de l’ dolĉaj ĝemospiroj,
Ho diru, kiel logis vin Amoro
Ekkoni duban vojon de l’ deziroj?«
Kaj ŝi: »Ne estas pli granda doloro,
Ol rememori pri feliĉ’ en prema
Mizero; scias ĝin via Doktoro.
Sed se vi estas tiel scivolema
Pri l’ amoĝermo, estos mi simila
Al iu, jen parola, jen ekĝema.
Ni, solaj, iun tagon legis pri la
Kreskanta am’ de Lancelot’. Suspektis
Nenion ni en la duop’ trankvila.
Rigardon li multfoje interplektis
Dum lego, palis jam vizaĝo nia,
Sed jen la punkto, kiu nin infektis:
Kiam ni legis pri l’ ridet’ radia
De l’ kisdezir’, pri ĝia dolĉa vibro,
Li, por eterne jam kimulo mia,
Buŝkisis min kun trem’ en ĉiu fibro.
Galeotto iĝis libro kaj aŭtoro,
Ĉi tage ni ne legis plu de l’ libro.«
Dum li parolis, la kunul’ kun ploro
Lamentis tiel, ke mi tute palis,
Kaj sentis kvazaŭ morton ĉirkaŭ l’ koro,
Kaj kvazaŭ morta korp’, mi terenfalis.

[ree]


Geoffrey Chaucer

LA PRIORINO
Kaj estis monaĥino, priorino,
Afable kaj honteme ridetanta,
Ŝia plej granda task’: la Leĝo Sankta,
Kaj madame Eglantine: nomo ŝia,
Tre bele kantis ŝi ĉe l’ servo dia,
Tre melodie, tute nazo-sone,
Kaj france ŝi parolis flue, bone,
Laŭ la lernej’ de Stratford apud Bowe,
Sed francan laŭ Parizo — ĝin ne tro.

Tre lerte ĉe la manĝoj ŝi kondutis,
De l’ lipoj eĉ paneron ne forŝutis,
Nek ŝiajn fingrojn en la saŭcon ŝovis,
La manĝon levi, teni, bone povis,
Ke eĉ gutet’ ne falis al la brusto,
La takton kulti estis ŝia gusto.
Ŝi viŝis sian lipon tiel pura,
Ke sur la glas’ ne restis ero nura
Da graso, se ŝi trinkis laŭ bontrovo.

El plad’ ŝi prenis kun gracia movo.
Ŝi estis, certe, gaja kaj afabla,
Laŭ la aspekt’, aminda kaj agrabla.
Ŝi multe penis, vivi laŭ la korta
Konduto, esti digna, diskretvorta,
Kaj inda je respekto kaj honoro.
Kaj por paroli nun pri ŝia koro:
Ŝi estis tiel pia kaj kompata,
Ke ŝi ekploris, eĉ se mus’ kaptata
En la kaptilo sangis, aŭ, eĉ, mortis.
Hundetojn havis ĝi, al ili portis
Rostaĵon, lakton, molon de la pano,
Kaj ploris ŝi, se iu pro malsano
Formortis, aŭ veis pro skurĝbat’
Ŝi estis nura koro kaj kompat’.

La kufo: zorge falda, puraspekta,
L’ okuloj: grizaj, nazo estis rekta,
La buŝ’ malgranda, ruĝa, mole flata,
Kaj ŝia frunto estis delikata,
Kaj preskaŭ spanon alta, jes, je ĵuro.
Ĉar certe, ne malaltis la staturo.

Per tre beleta robo ŝi sin vestis,
Kaj sur la brako rozario estis,
Korala, kun brilverda juvelŝtono,
Kaj sure pendis ora medaliono,
Sur ĝi gravur’: komence krona A,
Kaj poste: Amor vincit omnia.

El la »Prologo de Canterbury-rakontoj.«

[ree]


Geoffrey Chaucer
KAPTITECO
Okuloj viaj batos min per morto,
Neelteneblas tia bel’ radia,
Vundbatas min je l’ kor’ sopirebria.
Kaj min sanigos sole via vorto,
Se l’ freŝan vundon tuŝos vort’ magia,
Okuloj viaj batos min per morto,
Neelteneblas tia bel’ radia,
Je mia vort’: vi estas mia sorto,
De l’ viv’ kaj morto la reĝino dia,
Ĉar morto pruvos pri fidelo mia.
Okuloj viaj batos min per morto,
Neelteneblas tia bel’ radia,
Vundbatas min je l’ kor’ sopirebria.

[ree]


Rutebeuf

LA MALBONAJ AMIKOJ
Malbono sola ja ne venas.
Okazi devis, do nun jenas
Ĉio ĉi tio.
Kaj la amika kompanio,
Al mi kun tia simpatio
Kaj tiom kara?
Mi vidas: estas ĝi tro rara.
Ĉu eble pro semad’ erara:
Jen plena manko!
Mistraktis ili min sen danko,
Dum Dio min de ĉiu flanko
Atak-malbenis:
Al mia dom’ neniu venis,
Mi kredas: ilin vento prenis.
La am’ do mortas.
Amikojn tiajn vent’ forportas.
Ĉe mia pord’ la vento fortas:
Forportis ilin.

[ree]


François Villon

EPITAFO
en formo de balado, kiun verkis
VILLON
por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian.

Homfratoj, kiuj vivos plu sur tero,
Ne havu krudajn korojn kontraŭ ni,
Ja, se vi nin kompatos pro l’ mizero,
Vi trovos mem indulgon antaŭ Di’.
Jen kvin, aŭ ses, ni pendas tie(ĉi,
Kiun tro nutris ni, la karn’ malpia,
Jam konsumiĝas en putrado fia,
Kaj ni, la ostoj, iĝos cindro, polvo.
Ne moku nin kun rido ironia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Ho fratoj, ne malŝatu kun fiero
Ĉi krion, kvankam juste estas ni
Ekzekutitaj. Scias vi pri l’ vero,
Ke ne distingas ĉiun saĝa pi’.
Ho preĝu do kun kora emoci’
Al sankta Fil’ de virgulin’ Maria:
Ne velku por ni lia graco dia,
Ne brulu ni sub la infera volbo.
Ni mortis jam, do for insulto ĉia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Nin lavas kaj lesivas pluv-vetero,
Nigrigas kaj ŝrumpigas sun-radi’,
Kaj manĝas bird’ el nia okul-bero,
El brov’ kaj barb’ elŝiras pli kaj pli,
Sen halt’ momenta svingas la furi’
De l’ vento nin, laŭ sia plaĉ’ varia,
Jen al ĉi flank’, jen al la flank’ alia,
Fingringe nin bek-truis pigo, korvo,
Vin gardu do de kunfrateco nia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Dediĉo.

Princo Jesuo, mondregant’ radia,
Nin ŝirmu, savu de l’ Satan’ rabia,
Ne ligu plu nin al li ŝuld’ sen solvo,
Kaj homoj, ĉesu rido, moko kria,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

[ree]


Sankta Tereza de Avila

ĈIELA AMO
Al Vi, ho Dio, ame min ne ĉenas
Viaj promesoj pri l’ ĉiel’ plezura,
Via infero, ĝia pun’ tortura
Min de ofendo via ne retenas.

Vi mem min ĉenas. Dio! Min ĉagrenas
Sur kruc’ vin vidi inter mok’ malpura,
Via vundita korpo, la terura
Angor’ de via mort’ min amkatenas.

Min ĉenas via am’ kun forto tia,
Ke mi eĉ sen ĉiel’ vin amus flame,
Kaj timus vin eĉ sen infero via.

Sen rekompenc’ mi vin sopiras ame,
Eĉ sen espero de espero ĉia
Kiel mi amas, mi vin amus same.

[ree]


Luiz de Camões

EL LA LUZIADOJ
(La epizodo de Ignez de Castro)
III. kanto
118.
Post ol Affonso, kun triumfhonoro,
Revenis al la Lusitana tero,
Por ĝui pacon kun la sama gloro,
Kiel li venkis en milit-danĝero:
Jen kazo trista, inda je l’ Memoro
Elfosadanta homojn el sub tero,
Okazis al virin’, kiu, post fino
Mizera, iĝis, post la mort’ — reĝino.

119.
Ho, vera amo, kies fort’ malmola
La konojn jugas per potenc’ senbrida,
Ja ŝian morton nur vi kaŭzis, sola,
Kvazaŭ ŝi estus malamik’ perfida.
Sovaĝa! oni diras: via bola
Soif’ per larm’ ne estas mildigita,
Sed volas vi krueli kaj tirani,
Altarojn viajn per homsango bani.

120.
Vi, bela Ignez, ĝuis idilie
La dolĉajn fruktojn de l’ junec’ miela,
En dolĉnaiva rev’, kiun envie
Ne lasas daŭri la Fortun’ ŝancela.
Sur ĝemaj bordoj de l’ Mondego, kie
Akvumis kampojn l’ okulparo bela,
Diradis vi al monto, herbo, floro
La nomon, gravuritan en la koro.

121.
Respondis tie vin sopiroj kriaj,
Kiuj en kor’ de via princ’ amasis,
Kaj: ĉiam portis al okuloj liaj
Vin, post ol viaj belaj lin forlasis,
Nokte en sonĝoj trompe iluziaj,
Tage en pensoj, kiuj fuĝe pasis.
Ĝis fine ĉiu penso, vido lia
Estis memor’ pri l’ ĝojo idilia.

122.
Li kun princinoj, ĉia bela damo
La proponitan nupton malakceptis,
Ĉar ĉion vi malŝatas, vera amo,
Se vin rigardo dolĉa ĉirkaŭplektis.
Vidante filon en ĉi stranga flamo
La saĝa patro aĝa, ĉar respektis
Li pleb-murmuron, kaj kapric-obstinon
De l’ filo, ke ne volas li edzinon:

123.
Decidis morton de Ignez, por savo
De l’ filo, kiun ĉenis ŝi anime,
Kredante: fajron de ĉi ama ravo
Estingi povas nur la sango krime.
Ho, kia furioz’! ke nobla glavo,
Kiu detruis povon de l’ sentime
Luktanta Maŭro, estis direktata
Nun kontraŭ milda damo delikata.

124.
Ŝin trenis la kruela band’ sensenta
Al Reĝo, kiu ŝin jam ekkompatis,
Sed la popolo per falsargumenta
Parol’ je ŝia murdo lin persvadis.
Kaj ŝi, kun koro trista kaj lamenta
Pri l’ princ’ kaj filoj, kiuj plorĝemadis
Kaj kiujn lasos ŝi en orfa sorto,
Kio ŝin ŝiris pli ol propra morto;

125.
Levinte al kristal-lazur’ ĉiela
L’ okulojn, kiujn lavis larm’ ĉagrene,
(L’ okulojn, ĉar la manojn ja kruela
Ministro al ŝi ligis jam katene)
Kaj rigardante kun doloro ŝvela
La filojn, kiujn vartis ŝi zorgplene,
Kies orfeco ŝin nun tiel ŝiris,
Ŝi al kruela av’ ilia diris:

126.
Se eĉ rabbestojn, kiuj sangavidas
Denaske, per natura maniero,
Kaj rabbirdegojn, kiuj flugrapidas
Pensante nur pri rabo el aero,
Jam ĉiam oni kortuŝite vidas
Kompati pri l’ infanoj kun tenero,
Kiel kolomboj pri l’ patrin’ de Nino,
Pri l’ Rom-konstruaj fratoj la lupino;

127.
Do, vi, ja hom’ aspekte kaj laŭkore,
(Se home estas murdi junulinon
Senfortan, ĉar pri ties kor’ fervore
Ŝi gardas, kiu venkis ŝian sinon),
Indulgu ĉi infanojn, ke horore
Ne vidu ili mian sangan finon,
Vin ili movu al kompat’, se do vi
Per senkulpeco vin ne lasas movi.

128.
Kaj, se venkinte super Maŭra multo,
Vi sciis semi morton fajre, glave,
Nun sciu vivon doni kun indulgo
Al mi, senpeka por ĝin perdi prave.
Sed se vi puni juĝas pri senkulpo,
Ekzilu min mizere kaj sensave
Al ard’ Libia, aŭ al frosto Skita,
Vivi eterne inter larm’ verŝita.

129.
Ekzilu min al lok’ kruelrabia,
Inter leonojn, tigrojn, — eble trovos,
Mi tie senton de kompato pia,
Kiun en homoj trovi mi ne povos.
Tie, kun am’, sindon’ abnegacia
Al li, pro kiu mortos mi, mi provos
Rekrei liajn bildojn, jen videblajn,
Konsoli la patrinmalĝojojn febrajn.

130.
Pardoni volis ŝin la reĝ’ kompata,
Tiel kortuŝe ŝia peto sonis,
Sed pleb’ obstina, kaj la sorto fata
(Ĉar ĝi destinis tion) ne pardonis.
Jam glavojn de ŝtalklingo delikata
Eltiris, kiuj krimon virto nomis.
Ho, kontraŭ dam’, kruelaj koroj ŝtonaj,
Ĉu estis vi pri bravo fanfaronaj?

131.
Kiel al bela, juna Poliksena,
Konsolo lasta de l’ patrino aĝa,
Por venĝi pri Akĥil’, la krudmiena
Pyrrhus atakis per la fer’ sovaĝa,
Sed ŝi, fiksinte per okul’ serena
(Kiel ŝafid’ pacema, mildvizaĝa)
La panjon, jam frenezan pro l’ mizero,
Rezigne donis sin al sang-ofero:

132.
Tiel al Ignez murdistar’ barbara
En alabastra brust’, kiun ornamis
Perfekta ŝvel’, al tiu tiel kara,
Kiu reĝino poste ŝin proklamis,
La glavojn kaj sur ŝia plormalklara
Okulparo la blankajn florojn banis,
Venĝem-rapidaj, furioze blindaj,
Pri sia posta puno ne pensintaj.

133.
Ho, suno, certe kovris vi vuale
De tiuj monstroj tiam viajn brilojn,
Kiel de l’ monstra tablo, dum regale
El man’ Atreus manĝis siajn filojn
Thyestes. Vastaj valoj, el la pale
Frostanta lip’ vi aŭdis lastajn dirojn,
La nomon Pedro, kiun ŝi krietis,
Tra malproksimoj eĥe vi ripetis.

133.
Kiel al lekanteto bela, pura,
Kiun deŝiras, por tro frua fino
La sinjorin’ per man’ volupt-plezura,
Por en girlando porti ĝin ĉe l’ sino,
Mortas parfumo kaj kolor’ velura:
Samtiel mortas pala junulino.
Velkas vangrozoj kaj la blanko ĉarma
Kiun vivigis roze vivo varma.

135.
Longtempe larme pri la mort’ amara
La nimfoj de Mondego rememoris,
Eternmemore je fonteto klara
Ŝanĝis la larmojn, kiujn ili ploris,
Kaj baptis ĝin, per nom’ ĝisnune stara,
»Amo de Ignez« (ĉar ĝi tie floris),
Jen kiel freŝe ĝi la florojn lavas,
Ĉar akve larmojn, nome Amon havas.

[ree]


Luiz de Camões
SONETO
Birdeto milda kaj senzorge luda
Per bek’ ordigas siajn plumojn side,
Nemezuritan verson trilas ride,
Kantante dolĉe sur branĉeto nuda.

De l’ voj’ alŝtelas sin ĉasisto kruda
Senbrue, streĉatente kaj inside,
Ekcelas sage, donas ĝin rapide
Al stiksa lag’, al nest’ eterne muta.

Tiel la koro, en liber’ vivinta,
(Kvankam ĝi longe destinita estis)
Vundiĝis nun el loko ŝajn-sekura.

Ĉar jen, embuskis min sagisto blinda,
Por preni min, kiu senzorge nestis
En kaŝ’ de via okulparo pura.

[ree]


Raffaello Sanzio

SONETO
En reton vi min logis, am’, ho am’,
Per la okuloj, kies bril’ doloras,
Per vangoj neĝaj, kie rozoj floras.
Per dolĉaj moroj, nobla vort-ornam’.

Mi flamas. Tion ne estingas jam
River’, nek mar’. Sed plende mi ne ploras,
Ĉar ĉi volupta ardo ja valoras,
Ke min konsumos la pasia flam’.

Ho estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen’:
Neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ l’ kolo.
Vi rompis ĝin, kaj kaptis min kor-sven’.

Pri la cetero ĉesu la parolo,
Ĉar dum la cito murdus min ĉagren’.
Nur mute do mi pensas vin en solo.

[ree]


Pierre de Ronsard

NI VIDU, KARA, ĈU LA ROZO…
Ni vidu, kara, ĉu la rozo,
Malferminta post nokt-ripozo
La robon al la sunradi’,
Eĉ nun, vespere, havas brilan
Purpuran robon kaj similan
Koloron, kian vange vi?

Ho ve, amata, ĝi ekpalis.
Post temp’ mallonga, jen, defalis
Belaĵoj ĝiaj al la ter’.
Ho ve, Naturo kruelkora!
Do ne plu daŭras vivo flora,
Ol de mateno ĝis vesper’!

Amata, kredu al la saĝo:
Dum freŝe floras via aĝo
En sia brila, juna nov’,
Ho, ĝuu ĉiun junan horon:
Alspiros vin, kiel ĉi floron,
Maljuno, per velkiga blov’.

[ree]


Pierre de Ronsard
AL HELENA
I.
Kiam vi tre maljunos, kaj ĉe la lum’ kandela
Vi apud fajro ŝpinos kaj solvos la fadenon,
Kantante miajn versojn, vi mire diros jenon:
Ronsard min gloris iam, kiam mi estis bela.

Ne estas servistino, kiun post dir’ tiela,
Eĉ se ŝi duondorme ripozas tagan penon,
Ne vekus mia nomo, kaj ŝi ne dirus benon
Al via nom’: senmorta per mia laŭd’ fidela.

Mi estos jam sub tero; fantom’ senoste flirta,
Trankvile mi ripozos sub densa ombro mirta,
Kaj vi: maljunulino, kaŭranta ĉe l’ fajruj’,

Bedaŭros amon mian, malŝaton vian plende.
Ho, kredu do min: vivu, je, l’ morgaŭ neatende,
Rikoltu vivo-rozojn, jam nun, hodiaŭ, tuj!

II.
»Neniu miru, — diris la bonaj maljunuloj,
Vidante kiel iras sur Troja mur’ Helena, —
Ke pro beleco tia, nin trafis plago jena,
Valoras ĉian plagon rigard’ el ĉi okuloj.

Sed ĉu inciti Marson? Prefere: laŭ postuloj
De ŝia edzo, sendi ŝin al la voj’ revena,
Ol vidi niajn kampojn de sango tiel plena,
Havenon okupita, atakon kontraŭ muroj.«

Ho, ja ne decas, patroj kun trema forto aĝa,
Junulojn miskonsile reteni kaj malhardi,
Sed devas junaj, aĝaj, en kuna vol’ kuraĝa,

Por ŝi la vivon, havon kaj urbon prihazardi,
Menelas estis saĝa, Pariso same saĝa,
L’ unu pro ŝin postuli, l’ alia pro ŝin gardi.

[ree]


Pierre de Ronsard
AL MARIA
Maria, do leviĝu, vi estas ja pigrema.
Jam la alaŭdo gaja en alto trile sonis,
Kaj sur la dornarbusto dolĉvoĉe jam kanzonis
La najtingal’, kun sia lamento amĉagrena.

Do supren! por rigardi pri l’ herbo perloplena,
Kaj pri l’ rozujo bela, kiun burĝonoj kronis,
Kaj pri l’ diantoj karaj, al kiuj akvon donis
Hieraŭ; vesperhore, manet’ tiel zorgema.

Ja diris vi vespere, kaj eĉ, kun ĵur’ promesa.
Ke ĉi matene ol mi vekiĝos vi pli frue,
Sed tenas sonĝ’ aŭrora, la junulin-karesa,

Okulojn viajn ombrajn sub dolĉa dormo plue.
Mi tial kisas ilin kaj belan cicon, jene,
Centfoje, ke vi lernu leviĝi frumatene.

[ree]


Joachim du Bellay

FELIĈA SORTO
Feliĉa sorto, kiel Ulisses multvojaĝa,
Aŭ kiel konkerinto de la ŝaflano ora,
Reveni fine hejmen, kaj dum vivresto glora
Inter parencoj vivi pli sperta, kaj pli saĝa.

Ve, kiam fumon vian, kameno hejmvilaĝa,
Mi vidos gaje fumi, en kiu tempo fora
Mi vidos vin, dometo, kaj korto, pli valora
Al mi ol tuta reĝa provinco riĉpejzaĝa?

Pli plaĉas al mi nia prapatra domo paca,
Ol de palacoj romaj la frunto plej aŭdaca,
Pli ol marmoro dura l’ ardezo fajne blua,

Pli mia Loire galla, ol la Tiber’ latina,
Pli mia Liré eta, ol Monto Palatina,
Pli ol marvento sala, la dolĉa mild’ anĵua.

[ree]


Joachim du Bellay
FELIĈA ESTAS…
Feliĉa estas kiu dum sia viv’ nur vidas
Al si similajn homojn, kaj kiu sen envio,
Sen tim’, sen hipokrito, sen vanta ambicio;
Modestan havon pace mastrumas, reĝe gvidas.

Mizera zorg’ akiri plimulton ne eksidas
Tirane super lia libera opinio,
Eĉ la dezir’ plej granda — deziro sen pasio —
Trans propran heredaĵon strebadi ne avidas.

Li ne miksiĝas en la aferojn de alia,
Nur de li mem dependas ĉiu espero lia,
Li estas sia mastro, patrono, reĝ’ kaj korto.

Ne manĝas sian panon en fremdaj land’ kaj domo,
Nek kuras en danĝeron por iu fremda homo,
Kaj riĉon, pli ol sian, ne volas de la sorto.

[ree]


Bartholomé Leonardo de Argensola

MENSOGA BELO
Ho, Don Juan, jen, time mi konfesas:
Elvira neĝe brilas. roze floras,
Sed de proksime: ĉio ĉi valoras
Nur tiom, kiom ŝi por ĝi elspezas.

Konfesu tamen, se vi bone pesas,
Ke ŝi mensogi belon tiel povas,
Ke pura ĉarmo kontraŭ ŝi ne trovas
Armilojn, ĝiaj argumentoj ĉesas.

Ne miru, do, se — estu laŭ destino! —
Pereon iros mi pro l’ falsulino:
Ĉu mem ne trompas la Natura pompo?

Jen rave kovras nin la blu’ ĉiela,
Kaj: nek ĉiel’, nek bluo. Ĉio bela,
Domaĝe, estas ja ne ver’, nur trompo.

[ree]


don Luis de Góngora

AVERTO
Se dolĉaj lipoj per sopir’ vin batas
Por sorbi fluidajn perlojn, ĉu envia
Vi estus eĉ je la kaliko dia,
Per kiu Zeŭson Ganimedo flatas?

Ne tuŝu ĝin, se vi la vivon ŝatas!
Ja celas en kalik’ de lip’ magia
Amoro vin, per venensago sia,
Serpent’ embuska en la flor’ kaŝatas.

Ne trompu vin langvora roz-odor’,
Petaloj, kiuj perle falas for
De l’ arda silk’ de ŝia brust’ balzama.

Ne roz-ĝarden’! Tantalaj pomoj nur
Vin logas, kaj forlasos vin per kur’:
Veneno iĝos la mielo ama.

[ree]


Felix Lope de Vega Carpio

SONETO PRI L’ SONETO
Soneton de mi Violanta petis.
Neniam tiel premis min dilemo.
Laŭ dir’, ĝi estas dekkvarversa skemo.
Jen — serĉe-serĉe mi tri versojn metis.

Ke mi ne trovos rimojn, mi timetis,
Sed marŝas dua Kvaro de l’ poemo!
Alveni ĝis la Trioj: jen problemo,
Post tio mi la zorgojn jam forĵetis.

L’ unuan Trion marŝas mi, konjekte,
Ke mi eniris ĝin dekstrapiede,
Ĉar per ĉi vers’ mi finos ĝin korekte!

La dua jam,! Mi kredas ke komplete
Mi verkis dektri versojn, laŭprojekte.
Kalkulu nun: ĉu dekkvar? Estas prete!

[ree]


Edmund Spenser

AMORETTI
I.
Kiel la ŝip’, velanta maron vastan,
Kiun kondukas stelo al la cel’,
Se ŝtormo kovras la gvidanton astran,
Erare vagas laŭ la venta pel’,
Tiel mi. Brilis al mi hela stel’,
Direktis min, nun nub’ ĝin kovras plene.
Kaj mi vagadas time en malhel’,
Kaj sin danĝeroj kaŝas ĉirkaŭprene.
Sed fidas mi: se l’ ŝtormo pasos svene,
Mia Helica, vivo-stelo gvida,
Rebrilos, alrigardos min serene,
Forpelos nubojn ŝia brilo rida.
Dume, mi vagos, zorga, erarvoja,
En trist’ sekreta, enpensiĝ’ malĝoja
II.
Mi en la sablon skribis nomon ŝian,
Sed ondoj venis kaj forlavis ĝin,
Pri ŝia nom’ mi metis skribon plian,
Sed tajdo venis kaj forrabis ĝin.
»Vantul’, — ŝi diris — aĵon kun destin’
De mort’ vi eternigi vane penos,
Mi mem similos ja al ĉi ruin’,
Kaj mia nomo iam same svenos.«
»Ne! — diris mi — vulgarajn aĵojn prenos
La mort’ en ŝlim’, sed vivos vi perfame.
Eterne viajn virtojn versoj tenos,
La gloran nomon skribos ĉiel-orname,
Kaj eĉ se ĉion mort’ estingas blove,
Ĉi amo tie vivos, ĉiam nove.«

[ree]


William Shakespeare

SONETOJ
XX.
Vin la Naturo pentris virinvanga,
Ho sinjor-sinjorin’ de mia flamo,
Kun kor’ virina, tamen pli mildsanga,
Sen la ŝanĝem’ virina kaj flirtamo.
L’ okuloj brilas, sed sen falsaj ruloj,
Orumas ĉion, kie trapromenas,
Per virstatur’ konkera vir-okulojn
Vi ŝtelas, virinkorojn sorĉkatenas.
Vin volis krei la Natur’ komence
Virin’, sed ŝi ekamis vin dumfare.
Kaj ŝi aldonis ion, rabintence,
Kio sopiron mian mokas bare.
Sed, se ŝi volis, ke vi damojn havu,
Ili la ĝuon, mi la amon havu!

LXXIII.
Vi vidas en mi tempon de la jaro,
Kiam velkflava, aŭ jam senfolia
Skuiĝas en la vento la branĉaro,
Ĥorej’ ruina, iam birdaria.
Vi vidas en mi tagon, kiu palas
Post sunsubiro en la okcidento,
Pli kaj pli nigra nokto sur ĝin falas:
Duona mort’, sigel’ de tombsilento.
Vi vidas fajron, kiu agonie
“Sub la cindrar’ de sia juno dronis,
Elspiras ĝi sur mortolito, kie
Ĝin konsumadas, kio nutron donis,
Ho, vidu min, kaj kreskos via am’
Al tiu, kiu baldaŭ pasos jam.

LXXV.
Vi estas al mi, kiel nutr’ al korpo,
Aŭ dolĉaspica pluvo al terbulo,
Kaj tia lukt’ min tenas en absorbo
Por vi, kiel pri l’ riĉ’ la avarulo
Fierplezuras, sed de tim’ suferas,
Ke l’ ŝtela tempo rabos lian riĉon.
Jen esti kun vi sola mi preferas,
Jen, ke la mondo vidu ĉi feliĉon.
Jen vidfestenas mi, se vin mi vidas,
Jen por rigard’ mi mortas de malsato,
Plezuron mi nek havas, nek avidas,
Krom kion donis, donos vi, amato.
Jen en mizer’, jen en festen-ebrio,
Manĝegas ĉion mi, aŭ mankas ĉio.

XCV.
Eĉ honton kiel faras vi dolĉdona,
Se, kiel ruĝan rozon rust’, la belon
Makulas ĝi de via nom’ burĝona,
Kiel vi fermas kulpojn en mielon!
La lang’ klaĉanta pri vi por disaŭdo
Komentas vian vivon ja obscene,
Sed eĉ mallaŭdi povas nur kun laŭdo,
Nomante vin, misdiron kronas bene.
Kiel vi estas hejmo ideala
Por kulpoj, kiuj loĝi vin elektas!
Ĉar la makulojn kaŝas Bel’ vuala,
Ĉio videbla ĉarme belaspektas.
Tre granda rajt’! Sed, kara, estu garda,
Breĉiĝas per misuz’ eĉ kling’ plej harda.

XCVII.
Ve, kia vintro estis, dum mi migris
For de vi, ho plezur’ de l’ jaro kura!
Kiel mi frostis, miaj tagoj nigris,
Decembro estis ĉie, kalva, dura.
Kaj tiu tempo estis ja somero!
L’ aŭtun’ lasciva riĉgravede portis
Naskŝarĝon majan, kiel la utero
Vidvina, kies fruktiginto mortis.
Sed ĉi abunda pompo ŝajnis nure
Senpatra frukt’, esper’ de orf-gefiloj,
Vin la somer’ atendas riĉplezure,
Vi estas for, do mutas birdotriloj,
Aŭ, eĉ se sonas, triste nur lamentas,
Folioj palas, vintron antaŭsentas.

CIV.
Por mi, amat’, ne maljuniĝos vi.
ĉar kia mi ekvidis vin unue,
Vi same belas. Frostaj vintroj tri
De l’ bosko rabis tri somerojn skue.
El tri printempoj faris tempo-rul’
Aŭtunon flavan, la april’ balzama
Trifoje iĝis jam junia brul’,
Sed restis via juna freŝ’ la sama.
Ve, sed la bel’, kiel horloĝmontrilo,
Sen halt’ momenta ŝtele sin forŝovas,
La dolĉaj trajtoj, ŝajne en trankvilo,
Ja pasas, kaj la vid’ min trompi povas.
Gentaĉoj sekvaj, aŭdu pri l’ kruelo,
Vi eĉ ne ĝermis, mortis jam la Belo.

CXXVIII.
Mia Muzik’! se vi muzikon ludas,
Kaj kordsonoron per fingretoj dolĉaj
Al la feliĉa ligno milde trudas,
Kaj vibras sonoj, al mi orelsorĉaj,
Ho, kiel ofte mi pri l’ klavoj etaj
Envias, kiuj vin mankisi saltas,
Dum miaj povraj lipoj, rikoltpretaj,
Apud la lign’ aŭdaca honte haltas,
Volonte ili ŝanĝus staton sian
Kun dancaj klavoj, kiujn dolĉa tuŝo
Karesas, donacante benon plian
Al morta ligno, ol al viva buŝo.
Se tiel ravas vi ĉi etajn ŝtipojn,
Al ili donu fingrojn, al mi lipojn.

CXXX.
Okuloj ŝiaj sunon ne egalas,
Koral’ ol ŝia buŝ’ pli ruĝe ravas,
Se neĝo blankas: ŝia brusto palas,
Se drat’ la har’: ŝi nigrajn dratojn havas.
Mi vidis rozojn, blankan kaj purpuran,
Sur ŝiaj vangoj tia roz’ ne floras,
Parfumoj havas spiron pli plezuran,
Ol spir’ de mia sinjorin’ odoras.
Mi scias, kvankam amas voĉon ŝian,
Ke la muziko sonas pli dolĉkante,
Diinon paŝi vidis mi neniam,
Sed sur la teron paŝas ŝi marŝante,
Tamen, mi ĵuras, estas ŝi pli rara,
Ol kiujn gloras laŭd’ mensogkompara.

CL.
De kia Pov’ vi havas povon tian,
Ke per malfort’ vi mian koron regas,
Kaj mi rifuzas pravan vidon mian,
Kaj ĵuras, ke la suno ne brilegas?
Malbonoj en vi kial tiel ĉarmas,
Ke eĉ la plejan feĉon de faraĵoj
Per tia fort’ kaj artrutin’ vi garnas,
Ke virtoj iĝos por mi la mispaŝoj?
Kie vi lernis, ke vi min amĉenas,
Ju pli mi vidas, aŭdas malamkaŭzon?
Mi amas, kion multaj abomenas,
Kun multaj do ne sentu al mi naŭzon!
Ke via senindec’ min ame ligas:
Je via amo min eĉ pli indigas.

[ree]


John Milton

AL NAJTINGALO
Ho najtingal’, en arbetaĵ’, sub floroj
Trilanta, dum en mut’ la boskoj dronas,
Per freŝa fid’ vi aman koron zonas,
Dum Majon danci gvidas gajaj Horoj.

Enlulas tagon viaj trilsonoroj.
Vin aŭdi, antaŭ ol kukol’ eksonas,
Signas am-venkon! Ho, se al vi donas
Jupitro ĉi am-povon super koroj,

Nun, antaŭ ol eksonos en branĉreto
La Fata Bird’ kun misaŭgura kri’,
Ho, kantu! Tro malfruis vi je l’ peto

De jar’ al jar’. Kaj kial? Sen raci’:
Ĉu Muz’, ĉu Am’ vin nomas kunuleto,
Ja ilin ambaŭ servas, sekvas mi.

[ree]


Bálint Balassa

IN LAUDEM CONFINIORUM
Hej, bravuloj, kio sub ĉiel’ de Dio pli belas ol la limoj?
Se l’ printempo floras: birdoj eksonoras, bluas la malproksimoj,
Kampoj bonodoras, ĉielo roson ploras, ke plezuras animoj.

Malamik’ se venas, koroj bravaj plenas de la batalsopiro,
Kaj ja, eĉ krom tio, el nura pasio, estas brava turniro,
Kie rajdas, bravas, lance luktas, trafas, frunte sangas la viro.

Sub standardoj sangaj kun lancoj rubandaj jen, bravuloj: rajdadas,
Antaŭ’ l’ trup’, sentime, kampojn malproksime esplorante invadas,
Per seloj panteraj, per kaskoj fajreraj, per kaskplumoj paradas.

Arabaj ĉevaloj je l’ trumpetsignaloj sub ili dance saltas.
Kiam ekmatenas, unu ekpostenas, ceteraj dormi haltas,
Pro la ĝismatenaj bataladoj penaj ili ja lace fartas.

Por la nom’ belfama, por honor’ ornama ili ĉion fordonas,
Je l’ homeco vera, je l’ kuraĝ’ fiera per ekzemplo admonas,
Tra l’ kampoj armile flugas falksimile, sabras, ĉevalojn spronas.

Se la malamiko venas, por lancpiko ili ĝoje ekiras,
En malbona ŝanco de l’ batala danco sin senvoke retiras,
Kaj persekutate sin returnas bate, ruzan venkon akiras.

Por ili kamparo estas kaj arbaro la promena palaco,
Vojembuskoj valaj, lokoj krudbatalaj: la lernej’ de sagaco,
Ili amuzitaj estas per militaj soifo, fasto, laco.

Pri la klingoj glavaj ĝojas viroj bravaj en luktoj kaprikoltaj,
En lokoj batalaj kuŝas multaj palaj vundaj viroj kaj mortaj,
Post sangaj atakoj estas korvstomakoj la ĉerk’ de viroj fortaj.

Ho, karaj, junaĝaj, laŭdindaj, kuraĝaj, landlimaj armeanoj,
Kies nomo glora estas grandhonora antaŭ ĉiuj teranoj,
Kiel arbon frukte: per feliĉ’ dumlukte vin benu Diaj manoj.

[ree]


Bálint Balassa
POR VINTRINKANTOJ
Ho benata temp’ de Pentekosto bela,
Sanon donacanta pura blu’ ĉiela,
Por vojirantoj lacaj freŝa vent’ miela.

Vi malfermas rozojn por la bonodoro,
Najtingalan gorĝon mutan por sonoro,
Kaj vi La arbojn vestas per velura floro.

Por vi floras boskoj kaj violoj bluaj,
Por vi puras putoj, akvoj rapidfluaj,
Nur en vi la ĉevaloj gajas, piedbruaj.

Ĉar al korp’ ilia donas vi post laco
Belan grason per la rosa herbdonaco,
Donas vi novan forton flugi tra la spaco.

Kaj eĉ la landlimaj bravaj batalantoj
Disvagante sur la bonodoraj kampoj
Gaje pasigas tempon, distras sin per kantoj.

Ili jen surherbe la ĉevalon vartas,
Jen kun kamarado drinkas, gaje fartas,
Jen la armilon bravan flegas, zorge hardas.

Mem la ter’ noviĝas nun, pli freŝe spiras,
La ĉielan helon nuboj ne drapiras,
Ĉiu kreita besto vivi nun ekiras.

Tiel belan tempon donis al ni Dio,
Lian sanktan nomon gloru ni kun pio,
Kune ni festu, drinku, en ĝojharmonio.

[ree]


Bálint Balassa
PRI LA ETERNA DAŬRO DE SIA AMO
La domoj kastelaj plej fortaj kaj belaj, urboj iam disfalos,
Saneco, feliĉo, trezoro kaj riĉo je nenio egalos,
Per tempo primoloj, lilioj, violoj, rozoj velke ekpalos.

Potenco, honesto, kaj reĝa majesto post temppaso pereas,
La monton je polvo, la polvon je monto longa tempa transkreas;
Honoro plej bela, beleco anĝela tempkruelon obeas.

Dispolvos montaro, sekiĝos la maro, ĉio — nur efemero.
Nigriĝos ĉielo, perdiĝos sunhelo, kadukiĝos la tero.
Sur marmortabulo viŝiĝos gravuro, ĉio iĝos polvero.

Malmolo moliĝas, envio foriĝas, la malam’ disnebulas,
Ĉar ĉie, en ĉio, la mano de Dio ŝanĝon finon regulas.
Nur en mi la amo, infera ĉi flamo, ne ĉesas, brule brulas.

Senŝanĝon, senfinon, senĉeson, senlimon de la amo mi plendas,
Trankvilon per mia amata Julia mi mirakle atendas,
Ĉi versojn suferajn, samkiel ceterajn mi dediĉe al-alsendas.

[ree]


La KNABINO ATENDANTA
La amat’ se venus foje,
Ho, se pasus li alvoje,
Lian venon mi divenus,
Mi eksentus, se li venus
Eĉ en mejla malproksimo,
Eĉ du mejlojn trans la limo.
Mi alflugus nub-simile,
Ol kort-fumo pli facile,
Ol fajrer’ pli flugrapide,
Kiel flagra flam’, avide.
Kaj mi haltus nur apude,
Buŝ-ĉe-buŝe, kiso-trude.
Mi la manon preme prenus,
Eĉ serpenton se ĝi tenus,
Kisojn al la buŝ’ mi ŝutus,
Eĉ venenon se ĝi gutus,
Mi sur liajn ŝultrojn falus,
Eĉ se l’ Morto tie palus,
Kuŝus mi ĉe lia flanko,
Eĉ se el ĝi fluus sango.

[ree]


El la «Kanteletar»
MALSANO NEKONATA
Vivis knab’ en land’ Estona,
Kaptis lin malsan’ malbona.
Ne konstatas tiun homo,
Nekonata eĉ la nomo.
Kie li kuŝus en kvieto
Malsanulo kompatinda?
»Ĉu vi povus ĉambre kuŝi?
Bele sur la benk’ ripozi?«
»Nek mi povus ĉambre kuŝi,
Nek sur nia benk’ ripozi,
Min la gaj’ de l’ mastro ĝenas,
Bru’ servista min ĉagrenas.

Vivis knab’ en land’ Estona,
Kaptis lin malsan’ malbona,
Ne konstatas tiun homo,
Ne konata eĉ la nomo.
Kie li kuŝus en kvieto,
Malsanulo kompatinda?
»Ĉu en mez’ de mar’ vi kuŝus,
Ĉu ripozus vi sur rifo?«
»Pacon mi ĉe l’ lagoj trovus.
Ĉe l’ Estona mar’ ne povus
Kuŝi mi pro l’ mevo mara,
Pro l’ kriado fiŝbirdara.«

Estis knab’ en land’ Estona,
Kaptis lin malsan’ malbona.
Kie li kuŝus en kvieto,
Malsanulo kompatinda?
»Ĉu vi kuŝus en Submondo,
En la ĉambroj de l’ Mortejo?«
»Tien portu min por kuŝi,
Min por luli mole metu
Al Morteja ĉambr’ interna,
Al Submonda dom’ eterna,
Tie mi kuŝus en kvieto,
Malsanulo kompatinda,
En eterna lit’ silenta,
Sur la kapkusen’ pragenta.

[ree]


El la «Kanteletar»
HELKA DUM PAŜTADO
Brile bela, hela Helka,
Idinet’ de Kalevala,
Iam, en la infanaĝo,
La bovaron pelis paŝti.
Gardis ŝi en bosk’ arbusta
Bovidetojn kaj bovinojn.
Jen, Temro sendis ursojn,
La diablo lupojn logis,
Kies dentoj diskarnadis
Bovidetojn kaj bovinojn.

Brile bela, hela Helka,
Idinet’ de Kalevala,
Hejmeniris plende, plore,
Dum la vojo ve-dirante.
Ŝia patro en fenestro,
Panjo en la pord’ demandas:
»Kara filnjo, kial plendo?
Vangojn larmoj kial lavas?«

»Kara panjo, tial plendo:
Mi bovaron pelis paŝti,
Gardis mi en bosk’ arbusta
Bovidetojn kaj bovinojn
Sed Teruro sendis ursojn,
La diablo lupojn logis,
Kies dentoj diskarnadis
Bovidetojn kaj bovinojn.«

Nun parolas panjo pete:
»Ĉarma filnjo, ĉesu ploro,
Ĉar Teruro sendis ursojn
La diablo lupojn logis,
Kies dentoj diskarnadis
Bovidetojn kaj bovidojn.
Sed vi povos pluve plori,
Infanet’, se iros iam
Lup’ en nian grandan korton,
Urso tra la pordo propra,
Porti for vin, kara filnjo.
Lup’ en formo de fianĉo,
Urso sub la masko svata.

[ree]


André Chénier

LA JUNA TARENTANINO
Ho, ploru, alcionoj, ho sanktaj birdoj, vi,
De Tetis tre amataj, ho ploru kun vekri’.
Jam vivis, juna Myrto, Tarentanino bela,
Al Kamarinaj bordoj ŝin portis ŝipo vela,
Himeno, fluto-sonoj kaj dolĉe milda kant’
Ŝin estis kondukantaj al sojlo de l’ amant’.
Gardate de ŝlosilo, en cedroligna kesto
Fermita estis robo por ŝia nupta festo,
Kaj oro, por ornamo de ŝia braka par’,
Parfumoj preparitaj por ŝia blonda har’.
Sed dum ĉe l’ antaŭkilo ŝi sola miras stelojn,
La vento, tro impeta, kaj plenblovanta velojn
Ŝin puŝas. Terurite, sen vid’ de l’ ŝipanar’,
Ŝi falas, ŝi ekkrias, ŝi estas en la mar’.
Jen ŝi, en onda sino, Tarentanin’ gracia,
Ruliĝas sub la ondoj belega korpo ŝia.
Kaj: larme nun mem Tetis ŝin porsekura sav’
De mordaj monstroj kaŝis en iu roka kav’.
Kaj: belaj Nereidinoj, laŭ ŝia ordon-voko
Nun ŝin karese levis el la malseka loko,
Kaj ŝovis al la bordo, kaj en ĉi tomba sin”,
Ĉe l’ promontor’ Zefira demetis mole ŝin.
Kaj nimfojn, kunulinojn, alvokas ili krie,
De boskoj, de montaroj, de fontoj kaj de ĉie,
Kaj ĉiuj kun brustbatoj funebras longe ŝin,
Kaj veojn ĉirkaŭ l’ ĉerko ripetas sen la fin’:
Ve, al amato via portita vi ne estis,
Nek la himena robo korpeton vian vestis,
Nek brilis sur la brakoj juvela ĉen’ el or’,
Nek fluis sur la kapo parfuma bonodor’.

[ree]


Antoine-Vincent Arnault

LA FOLIO

Ho, folio kompatinda,
De la tig’ jam defalinta,
Kien? — Mi ne scias mem.
Falis kverk’, mia subteno,
Per ventega detruem’.
Per kaprica blov’ kaj treno
La zefir’ aŭ vent’ batala
De nun pelos min ĝis sveno
De arbaro al ebeno,
De montar’ al kampo vala,
Iros mi, laŭ venta veno,
Sen lamento, tim’. bedaŭro,
Mi jam iros, kien ĉio,
Kien iras roz-folio
Kaj folio de la laŭro.

[ree]


Alphonse de Lamartine

LA PAPILIO

Naskiĝi kun printempo kaj morti kun la rozo,
Zafir-flugile naĝi en la ĉiel-velur’
Sur sin’ de virgaj floroj sin luli por ripozo,
Ebrie de parfumoj, de lumo, de lazur’,
Forskui flugil-polvon, ankoraŭ june, brile,
Kaj flugi for al volboj eternaj spir-simile,
Jen por la papilio la ensorĉita sort’.
Tut-same la deziro: ne haltas eĉ momente,
Kaj ektuŝinte ĉion, ĝi fine nekontente
Reflugas por volupto al la ĉiela pord’.

[ree]


Victor Hugo

POST LA BATALO
La patro, ĉi heroo kun rido tiel flata,
Sekvate de husaro, ol ĉiuj pli ŝatata
De li pro l’ granda bravo kaj pro l’ statur’ giganta,
Estis post la batalo, vespere, trarajdanta
Sur kamp’ kadavroplena, sur kiu nokt’ ekkuŝis.
L’ orelojn en la ombro malforta bru’ ektuŝis.
Hispano de l’ venkita armeo rampis tie
Sur flanko de la vojo, sangante, agonie,
Stertore, ĝeme, pale, jam pli ol duonmorte.
»Kompaton! Trinki, trinki!« — ekkriis li malforte.
Al la husar’ fidela kortuŝe nun etendis
La patro rumbotelon, kiu ĉe l’ selo pendis,
Kaj diris: »Donu trinki al ĉi’ vundit’ mizera!«
Subite, ĝuste dum la husaro, jam surtera,
Sin super lin alklinis, la homo, spec’ de Maŭro,
Pistolon sian kaptis kaj celis li en kaŭro
Al frunto de la patro, kriante: »En inferon!«
Proksime fajfis kuglo, ke la ĉapel’ sur teron
Defalis, la ĉevalo ekstumble sin retiris.
»Nu, donu al li tamen por trinki,« — patro diris.

[ree]


Victor Hugo
EKSTAZO

Mi staris ĉe la maro en nokto riĉe stela,
Sennuba la ĉielo, la mar’ estis senvela,
Trans la realan mondon perdiĝis la rigard’.
Kaj montoj kaj arbaroj kaj ĉio tra l’ Naturo
Jen, ŝajnis nun konfuze demandi per murmura
Al mara ond’, al astra ard’.

Kaj ĉiu ora stelo, sennombraj stellegioj,
Altvoĉe kaj basvoĉe kaj per mil harmonioj
Respondis ekklinante la kronojn el radi’.
La bluaj ondoj, kiujn ne regas, bridas estro,
Respondis dum ekklino de sia ŝaŭmo-kresto:
Jen la Sinjor’, Sinjoro Di’!

[ree]


Friedrich Schiller

AL LA ĜOJO
Ĝoj’! Fajrero belradia!
Elizea di-filin’!
Fajrebrie ni al via
Templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
De l’ rigora mod’ la ŝir’,
Ĉiuj homoj sentas frate,
Se vi ŝirmas per flugil’.

Ĥoro:
Jen brakumo al milmiloj,
Jen ĉi kis’ al tuta mond’!
Fratoj! super stela rond’
Loĝas patro por ni, filoj!
Se la granda ĵet’ bontrafis
Kaj amikon gajnis vi,
Se virina am’ vin ravis:
Vin enmiksu kun ĝojkri’!
Jes, se eĉ nur unu koro
Estas via en la mond’!
Kaj se ne, — do vin kun ploro
Ŝtelu for el nia rond’!

Ĥoro:
Ĉiu sub la ĉielo glata
Donu sin al simpati’,
Al la steloj gvidas ĝi,
Kie tronas Nekonata.

Ĉiu sur la brust’ Natura
Suĉas sukon de la Ĝoj’,
Kor’ malbona, koro pura
Sekvas ŝin laŭ roza voj’.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
Kaj amikon sen pridub’,
En volupt’ la vermo dronas.
Vidas Dion la kerub’.

Ĥoro:
Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi Kreinton sentas, mond’?
Serĉu super stela rond’.
Loĝas Li trans astro-briloj!

En eterno de l’ Naturo
Ĝojo estas la risort’.
En la mondhorloĝ’ por kuro
Radojn pelas ŝia fort’.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
Sunojn regas ŝia gvid’,
Ŝi tra l’ spaco rulas sferojn
Trans la astronoma vid’.

Ĥoro:
Kiel sur la pompaj vojoj
Sunoj sur la firmament’,
Gaje marŝu, frata gent’,
Kiel venki la herooj!

Esploriston ŝi alridas
El la fajrspegul’ de l’ Ver’,
Sur krutaĵ’ de l’ Virto gvidas
Ŝi la homon de toler’,
Sur Kred-Monto sunobrila
Flirtas ŝia flag’ el or’,
Ŝin tra l’ fendo ĉerk-kovrila
Vidas ni en anĝel-ĥor’.

Ĥoro:
Ho toleron, paciencon,
Fratoj, por pli bona mond’!
Donos super stela rond’
Granda Dio rekompencon!

Ĉu pripagi diojn? Vanto!
Ĉu simili? Bela pen’!
Venu ĝoji kun ĝojanto
La mizero, la ĉagren’.
Venĝ’? Kolero? En forgeson!
Jen pardon’ al malamik’!
Liaj larmoj havu ĉeson,
Lin ne boru pento-pik’.

Ĥoro:
En ŝuldlibroj plu nenio!
Mondon regu harmoni’!’.
Fratoj! Kiel juĝis vi,
Tiel juĝos pri vi Dio!

Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
En orsango de l’ vinber’,
Mildon trinkas kanibaloj,
Heroecon malesper’.
Se rondiras la botelo,
Fratoj, saltu el la sid’,
Ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
Jen ĉi glas’, por Bon-Spirit’!

Ĥoro:
Himnas Lin abismo stela,
Serafar’ kun glora cit’.
Jen ĉi glas’ por Bon-Spirit’,
Supre, trans la tend’ ĉiela!

En suferoj: firma forto,
Al senhelpaj: ŝirma brust’,
Eternec’ al ĵura vorto,
Eĉ al malamiko: just’.
Virfiero kontraŭ tronoj,
Kvankam sangon kostu spit’,
Al merito estu kronoj,
Kaj pereo al insid’!

Ĥoro:
Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev’,
Pri l’ fidelo al la Dev’,
Je l’ Reganto de l’ Stel-Mondo!

[ree]


Friedrich Schiller
LA GANTO
Ĉe sia ĝarden’ sovaĝbesta
Atendis je l’ lukto, la festa,
Francisko, reĝ’ de l’ land’.
Ĉirkaŭo granduloj de l’ Krono,
Kaj ringe sur alta balkono
Sinjorinoj en bela girland’.

Nun signon per fingro li faras.
Kaj kaĝo malferme ekknaras,
Kaj venas leono el kaŝ’,
Kun peza paŝ’,
Ĉirkaŭrigardas tute
Mute,
Kun longaj oscedoj,
Kaj streĉo de piedoj,
Kapharojn svingas skue,
Sin sternas enue.

Kaj la reĝo signas due.
Jen: malfermita
La dua pordo kaĝa
Kaj kun salto subita
El kaĝo elĵetas
Sin tigro sovaĝa.
Je l’ ekvid’ de l’ leono.
Kun hurla sono

Ĝi faras vost-svinge
Teruran frapon ringe
Kaj langon elmetas.
Al la leon’ proksime
Rondiras ĝi time.
Kolere ternas,
Kaj murmure sternas
Sin flanke, tie.

Kaj la reĝo signas trie.
Kaj nun tra faŭko duobla la dom’
Du leopardojn elĵetas per vom’.
Tuj ili kuraĝe batali pretas,
Sur tigron sin ĵetas.
Refrapas ĝi per koleraj ungbatoj.
Kaj la leono ekblekas,
Sin levas. Nun silent’ ekregas.
En ringo, arda pro l’
Murdosoifa vol’.
Kuŝas nun la teruraj katoj.

Kaj falas de la altano
Nun ganto el bela mano.
Inter la tigron kaj leonon
En mezo-zonon.

Kaj al kavaliro Delorges parolas
Fraŭlin’ Kunigunda mokante:
»Sinjoro, se am’ via vere bolas,
Kiel vi ĵuradis konstante,
Nu, reportu la ganton do!«

Kaj salte descendas la hero’
Firmpaŝe al la terura ringo,
Kaj el la proksim’
De l’ monstroj sen tim’
Li levas la ganton per aŭdaca fingro.

Vidas sen spiroj kaj kun admiroj
Ĝin nobelinoj kaj kavaliroj.
Li portas la ganton kun paŝo kvieta.
Kaj tondras el buŝoj la laŭdo glore,
Sed kun karesa rigard’ rideta,
— En ĝi brilas promeso ampreta —
Lin Kunigunda akceptas plej kore.
Kaj la ganton alvange li al ŝi ĵetas:
»Sinjorino, la dankon mi ne petas!
Kaj forlasis li ŝin samhore.

[ree]


Johann Wolfgang Goethe

LA SORĈLERNANTO
La sorĉmajstro aĝa fine
Iris for el hejmo sia!
La spiritojn nun rutine
Regos mi per vort’ magia.
Lernis mi la vortojn.
Artojn de la Sci’,
Nun per spiritfortoj
Mem miraklos mi.

Iru, venu,
Plue, plue.
Ke dikflue
Kaj laŭcele
Akvoj fluu, kaj ke plenu
La banujo abundŝvele!

Balail’ maljuna, venu!
Vestu vin, jen la ĉifonoj!
Longe servis vi, nun penu
Min obei, laŭ ordonoj!
Kapo kresku sure,
Sube kruroj du,
Kun sitelo kure
Marŝu al la flu’!

Iru, venu,
Plue, plue,
Ke dikflue
Kaj laŭcele
Akvoj fluu, kaj ke plenu
La banujo abundŝvele!

Jen, al bord’ ĝi kuras salte!
La river’ jam atingita!
Venas ĝi kaj plu senhalte
Kuras post la verŝ’ subita!
Duan fojon venas!
Ŝvelas la banuj’!
Hu, la vazoj plenas,
Eĉ tro plenos tuj.

Ĉesu kuro!
Superflua
Estas plua
Akvoporto!
Ha, sed kio?! Ve, teruro!
Mi forgesis ja pri l’ Vorto!

Ho, pri l’ vorto sorĉopova:
Ke ĝi estu kiel iam.
Jen ĝi ree! Ke l’ malnova
Balailo estus vi jam!
Sed ĝi portas plue,
Verŝas ĝi sen fin’!
Ve, cent fluoj brue
Ĵetas sin sur min.

Tion ĉi mi
Ne eltenos,
Mi ĝin ĉenos!
Ve, perfido!
Mi komencas treme timi!
Kiaj vangoj. kia rido!

Ido de l’ infera gento!
Dronu do la dom’ sufoke?
Super sojloj, jen, torento
Jam kuregas ĉiuloke!
Balail’, fripono!
Surda por la pet’!
Nulo krom bastono!
Estu jam kviet’!

Ĉu eĉ spite
Ĝi ne haltos?
Mi alsaltos.
Ĝin atakos!
Aĉa ligno, vin subite
En du partojn mi dishakos!

Jen ĝi venas, ree portas!
Hu, mi ĵetas min atake!
He, koboldo, nun vi mortas!
L’ akra klingo trafas krake!
Ha, bonega trafo!
Tranĉis ĝi en mez’!
Ho, esper’ de l’ savo!
Spiras mi sen pez’!

Ve, terure!
Ambaŭ partoj
Post eksaltoj
Servi pretas,
Kaj jam kuras rapidkrure.
Altpotencoj! Vin mi petas!

Kia kuro! Per malseko
Ŝtupoj dronas, ĉambroj plenas!
Abomena inundego!
Helpon, Majstro! Jen — li venas
Estro! Eksufokis
Min danĝero, ve!
Mi spiritojn vokis,
Kiel peli re!?

Balailo!
Al angulo!
Ĉio: nulo!
Spirit-fortoj!
Vin alvoku por utilo
Nur la Majstro per sorĉvortoj!

[ree]


Johann Wolfgang Goethe
LA RATKAPTISTO
Jen mi, konata vagkantisto
Kaj multvojaĝa ratkaptisto.
Ĉi tiu urb’ de granda fam’
Min bezonegas nepre jam.
Kiom ajn ratoj en la keloj,
Kaj estu krome eĉ musteloj:
Purigos ja la urbon mi,
Min devos sekvi ĉiuj ĉi.

Estas la gaja vagkantisto
Kelkfoje eĉ infankaptisto.
Eĉ plej sovaĝan dresas li
Per orfabela melodi’.
Kaj kiel ajn la knabo spitas,
Knabino kiel ajn hezitas,
La kordsonor’ de mia lir’
Devigos ĉiujn je postir’.

Estas la lerta vagkantisto
Okaze eĉ knabinkaptisto,
Neniam lasis urbon for
Sen rabo de virina kor’.
Kaj eĉ knabino la plej kruda,
Kaj eĉ virino la plej pruda,
Per sorĉaj kordoj, kanta rav’,
Fariĝos mia ama sklav’.

[ree]


Johann Wolfgang Goethe
VESPERKANTO DE L’ MIGRANTO

Ho vi, el ĉiela sfer’,
Kiu for la penojn prenas,
En duoblaj zorg’, mizer’,
Kun konsol’ duobla venas:
Jen, post pen’ min premas laco.
Kial plu plezur’, dolor’?
Dolĉa Paco,
Venu, venu al la kor’!

[ree]


Johann Wolfgang Goethe
SIMILA

Super pintoj pendas
Silent’.
Vi apenaŭ sentas
Spiron de vent’
Sur arbfoli’.
L’ arbar’ ne resonas jam trilon.
Baldaŭ — trankvilon! —
Kuŝos ankaŭ vi.

[ree]


Johann Wolfgang Goethe
LA REĜO EN THULE
En Thule reĝo tronis,
Fidela ĝis la fin’.
Mortante al li donis
Orpokalon amatin’.

Pli karan li ne havis,
Dum ĉiu festregal’
L’ okulojn larmoj lavis
Post eltrinko de l’ pokal’.

Kaj kiam li rekonis,
Ke venas vivo-fin’,
Kastelojn li disdonis,
Kaj ĉion, sed ne ĝin.

Kaj estis reĝa festo
Kun kavalira ar’
En alta, praa nesto:
En la fortikaĵ’ ĉe l’ mar’.

La reĝ’ ekstaris, trinkis
Li laste, ĝis la fund’,
Drinkul’ maljuna, svingis
La pokalon al profund’.

Li fali, fali vidis
Kaj droni ĝin en la flu’.
L’ okuloj ekrigidis.
Li neniam trinkis plu.

[ree]


Johann Wolfgang Goethe
MIGNON
La landon, kie floras la citronoj,
Oranĝoj oraj ardas en branĉkronoj,
De l’ ĉielbluo blovas milda vent’,
Laŭr’ alte staras, mirto en silent’,
Ĉu konas vi?
Al ĝi, al ĝi,
Kun vi, amat’, min tiras nostalgi’.

La grandan domon kun tegment’ kolona,
Kun brila halo, luksa pomp’ salona,
Dum marmorbildoj staras, gapas min:
Kia ofend’ vin trafis, povrulin’?
Ĉu konas vi?
Al ĝi, al ĝi,
Kun vi, patron’, min tiras nostalgi’.

Nubvojan monton, kie en nebulo
La vojon serĉas la grimpanta mulo,
La grotojn loĝas praa drako-gent’,
Tra l’ rok’ falinta muĝas la torent’,
Ĉu konas vi?
Al ĝi, al ĝi,
Ho patro, vojon montras nostalgi’.

[ree]


Johann Wolfgang Goethe
DORNROZETO
Vidis knab’: Jen, juna flor’!
Rozujet’ kampara!
Bela, kiel la aŭror’!
Li alkuris ĝoje por
Vidi, kiel kara!
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozujet’ kampara.

Diris knab’: Mi volas vin,
Rozujet’ kampara.
Diris roz’: Mi boras vin,
Ĉiam vi memoras min,
Pro l’ dolor’ amara.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozujet’ kampara.

Knabo rozon ŝiris do
De l’ rozuj’ kampara,
Ĝi, defende, pikis tro!
Sed ne helpis ve kaj ho
Kontraŭ vol’ barbara.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozujet’ kampara.

[ree]


Johann Wolfgang Goethe
PROMETHEUS
Ĉielon vian kovru, Zeus,
Per nubvapor’,
Kaj, kiel knab’ hakanta
Kapojn de kardoj,
Ekzercu vin je kverkoj kaj montpintoj.
Ŝanceli ja ne povas
Vi mian teron,
Kaj la kabanon, kiun ne vi faris,
Fajrujon mian.
Pri kies brulo
Vi min envias.

Sub la sun’ mi ne konas
Pli mizerajn ol vi, dioj.
Sub zorgoj nutras vi
Per ofertributoj
Kaj preĝo-spiroj
Vian majeston,
Kaj vi malsatus, se ne estus
Infanoj, almozuloj,
Stultuloj esperplenaj.

Kiam mi estis
Infan’ naiva kaj senscia,
Turnis mi okulojn erarajn
Al suno, kvazaŭ supre estus
Orel’ por aŭdi mian plendon,
Kaj kor’ kiel mia,
Indulgi pri la zorgpremito.

Kiu helpis min
Kontraŭ senbrido de l’ titanoj,
Kiu savis de l’ morto min,
Kaj de l’ sklavec’?
Ĉu ne vi mem plenumis ĉion.
Sankte arda kor’?
Kaj ardis june, pie,
Trompite, vi eĉ dankon
Al la dormanto tie supre!

Estimi vin? Pro kio?
Ĉu vi mildigis jam dolorojn
De angorantoj,
Ĉu vi haltigis jam la larmojn
De zorgŝarĝitoj?
Ĉu do ne forĝis el mi viron
La ĉiopova Tempo,
Kaj la eterna Fato,
Miaj estroj kaj viaj?

Jen sidas mi, formas homojn
Laŭ propra bildo,
Genton al mi similan:
Por suferi kaj plori,
Por plezuri kaj por ĝoji
Kaj por vin ignori,
Kiel mi!

[ree]


Johann Wolfgang Goethe
ELFREĜO
Kiu rajdas tra l’ nokt’ kaj vent’ sub nub’?
Ĝi estas patro kun sia bub’.
Li premas filon per brak’ al sin’
Kaj firme, varme li tenas lin.

Filet’, vi kial vin kaŝas kun trem’?
Patret’, ja venas elfreĝo mem!
Elfreĝ’ kun krono, trenaĵ’ post li! —
Filet’, ĝi estas nebul-stri’.

»Ho venu do, infan’, kun mi!
Tre belajn ludojn ludos nun ni.
Sur bordo brilas la bunta flor’,
Mia panjo havas vestojn el or’.«

Patret’, ĉu vi aŭdas, elfreĝo sen ĉes’
Min vokas, logas per flustra promes’. —
Fileto, restu do en kviet’,
Tra l’ velkaj branĉoj zumas ventet’.

»Ho, ĉarma knabo, do venu jam,
La filinoj vartos ja vin kun am’,
La filinoj nokte en ringo de danc’
Vin lulos per kanto kaj danc’ kaj balanc’.«

Patret’, du vi aŭdas, jen ŝvebas kun vok’
Elfreĝidinoj en nigra lok’. —
Filet’, filet’, mi vidas sen dub’:
Maljunaj salikoj grizas en grup’.

»Mi amas vin, ho bela figur’, kun sopir’,
Se mem vi ne venos, do prenu vin ŝir’.«
Patret’, ho patret’, nun li tuŝas min, ve!
Elfreĝ’ min kaptas, doloras tre!

La patro ekspronas kun frosto en spin’,
Kaj premas la filon ĝemantan al sin’,
Li pene venas al hejmkort’,
Surbrake kuŝis la fil’ en mort’.

[ree]


Heinrich Heine

PINARBO STARAS NORDE

Pinarbo staras norde
Sur kalva mont’, en sol’.
Ĝi sonĝas; glacio, neĝo
Ĝin kovras per blanka tol’.

Kaj sonĝas ĝi pri palmo,
Kiu en suda land’,
Sola, funebra, mutas
Sur arda, altroka rand’.

[ree]


Heinrich Heine
EL MIAJ LARMOJ ĜERMAS

El miaj larmoj ĝermas
Abunde la floro post flor’.
Kaj miaj ĝemoj iĝas
Najtingalara ĥor’.

Kaj se vi min amas, kara,
Ĉiujn florojn havos vi
Kaj trilu sub via fenestro
La najtingal-ari’.

[ree]


Heinrich Heine
EN SONĜ’ ĈIUNOKTE…

En sonĝ’ ĉiunokte mi vidas vin.
Jen, min vi salutas kore.
Al viaj dolĉaj piedoj min
Alĵetas mi laŭtplore.

Rigardas vi min kun ĉagren’,
Kapeton vi ŝancelas,
Sin perlolarmogutoj en
Okulojn viajn ŝtelas.

Kaj vorton flustras vi en sekret’,
Bukedon cipresan vi donas,
Vekiĝas mi, jen, for la buked’,
En forgeso la vorto dronas.

[ree]


Heinrich Heine
KION VOLAS ĈI SOLA LARMO…
Kion volas ĉi sola larmo?
Ĝi ĝenas per nebul’.
El la malnovaj tempoj
Ĝi restis en mia okul’.

Ĝi havis multbrilajn fratinojn.
Disfluis ili en vent’,
Disfluis ili en nokto,
Kun la ĝojo kaj la turment’.

Nebule disfluis ankaŭ
La bluaj steloj mem,
Kiuj mian koron plenridis
Per ĝoj’ kaj turmenta prem’

Ve, kiel vanta spiro,
Disfluis mem la am’.
Malnova, sola larmo,
Disfluu vi ankaŭ jam.

[ree]


Heinrich Heine
MI PLORIS DUM LA DORMO
Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis: vi kuŝas sub ter’.
Vekiĝis mi kaj tra l’ vangoj
Fluis larmer’ post larmer’.

Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis: vi lasis min for.
Vekiĝis mi, longe ploris
Mi kun maldolĉa plor’.

Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis: vi amas min plu.
Vekiĝis mi, ve, sed eĉ nun
Ne ĉesas larmoflu’.

[ree]


Heinrich Heine
LA DUOBLULO
Muta la nokt’, la stratoj ne bruas,
Ĉi domon loĝis iam la trezor’.
Tutsame, jen, la dom’ situas,
Sed ŝi — el la urb’ delonge jam for.

Kaj, krom mi, jen, homo rigardas rigide,
Mantorde pro la doloro nun.
Kaj froste tremas mi, lin ekvide,
Mian propran figuron montras la lun’!

Ho, duoblulo, vi pala kunulo,
Pro kio do similas vi
La amon, sub kies torturo
Mi noktojn ĝemis tie ĉi.

[ree]


August Platen

TRISTAN
Kiu la Belon fiksis jam okule,
Tiu al Mort’ jam donis sin anime,
Por ĉiu tera servo sentaŭgule,
Li tamen tremos antaŭ Morto time,
Kiu la Belon fiksis jam okule.

Eterne daŭros por li amsufero,
Ĉar nur stultul’ esperas, ke li povas
Al ĉi instinkt’ sufiĉi sur la tero,
Kiun la sag’ de Belo trafe trovas,
Eterne daŭros por li amsufero.

Ah, li dezirus, kiel font’, forseki,
El ĉiu vent’ venenon suĉi brule,
El ĉiu flor’ la morton enspiregi,
Kiu la Belon fiksis jam okule,
Ah, li dezirus, kiel font’, forseki.

[ree]


Nikolaus Lenau

VANA NENIAĴO
Kion mi vidas: vana neniaĵo.
La viv’: — tro ofta diro — vago vanta,
Ĉaspel’ sovaĝa, al- kaj rekuranta.
Kaj forton perdas ni je ĉiu paŝo.
Se ni la lastan teran celon trovus
Ankoraŭ kiel freŝaj knaboj, ĝoje,
Kiel ekkuris ni unuafoje,
Ni je la ludo ja eĉ ridi povus.
Sed Forto trenas nin de hor’ al hor’,
Kiel la kruĉon, ĉe la ŝtono puta
Fenditan, kies suko gutas for
Sur teron, laŭ la ir’ tra l’ vojo tuta.
Malplena nun; al lip’ ĝin kiu metas?
Ĝin al aliaj ruboj oni ĵetas.

[ree]


Nikolaus Lenau
LA TRI INDIANOJ
Furioza uragan’ hurlanta
Splitas trunkon eĉ de kverk’ giganta,
Superkrias Niagaran bruon,
Per flamvergoj ĝi la ondojn skurĝas.
Por rapido furioza urĝas,
En abismon pelas ŝaŭman fluon.

Borde staras indiana trio,
Aŭskultante pri la ondo-krio,
Pri l’ arbaraj ĝemoj agoniaj,
L’ unu: maljunul’ kun grizaj haroj.
Rekta, kvazaŭ spite al la jaroj,
Dua, tria: fortaj filoj liaj.

La rigardo de l’ grizulo migras
Nun de fil’ al filo kaj pli nigras
Ol la nuboj sur ĉiel’ funebra,
Kaj ĝi fulmojn pli sovaĝajn sendas
Ol la tondro, kiu nubojn fendas.
Krias li kun kor’ ribele febra:

»Damnon al la Blankaj! Al ondruloj.
Kiujn ili uzis, almozuloj,
Algrimpintaj niajn bordojn trompe!
Al la vent’ favora dum ŝipvenoj!
Sur la rifojn falu cent malbenoj,
Kiuj ne detruis ilin rompe!

Ŝip’ post ŝipo, kvazaŭ venensage
Flugas mare, trafas tagposttage
Niajn bordojn por pereon porti,
Jam nenio restis pro l’ rabgento
Krom, en koro, mortmalama sento,
Venu, filoj, ni preferu morti!

Finis li kaj barkon per ŝnurtranĉo
Liberigas li de salikbranĉo,
Ili remas al la mez’ de l’ fluo,
Nun, remilojn ĵetas el boato
Kaj brakplekte, patro, frat’ kaj frato
Mortokanton kantas tra l’ ondbruo.

Tondroj krakas akre, bat’ post bato,
Fulmoj flagras ĉirkaŭ l’ mortboato,
Ĉirkaŭflugas mevoj kun ĝojvokoj,
Kaj la viroj, kante, firmdecide
Al falego flugas sagrapide,
En abismon falas de la rokoj.

[ree]


Giacomo Leopardi

LA SENFINO
Mi ĉiam amis ĉi solecan monton,
Kaj ĉi barilon, kiu tiel larĝe
La horizonton fermas de l’ rigardo.
Sed dum mi sidas kaj rigardas, transe
Senlimajn spacojn kaj transtere grandan
Silenton kaj kvieton profundegan
Imagas mi kaj mia koro preskaŭ
Ekfrostotremas. Kaj dum muĝas vento
Tra l’ branĉoj, mi komparas ĝian voĉon
Al ĉi silent’ senlima kaj ekpensas
Pri la Eterno, pri l’ epokoj mortaj
Kaj pri la nuna, viva, laŭta. Dronas
Mia animo en ĉi senlimeco
Kaj estas dolĉe en ĉi mar’ ŝiprompi.

[ree]


Giacomo Leopardi
LA SABATO DE L’ VILAĜO
La junulino el la kampoj venas
Je la subir’ de l’ suno
Kun herbofasko; en la man’ ŝi tenas
Bukedon el rozetoj kaj violoj,
Per kiuj, laŭ la moroj,
Ŝi morgaŭ, je l’ festtago,
Ornamos sin ĉebruste kaj surhare.
Sidadas surŝtupare
Maljunulin’, kun najbarinoj, ŝpine,
Kontraŭe de l’ subir’ de l’ tago kura.
Rakontas ŝi pri siaj bonaj tempoj,
Kiam ŝi sin por festa tag’ ornamis,
Kaj sana, facilkrura,
Vespere dancis kun kunuloj siaj:
Kunuloj en la aĝo plej plezura.
L’ aer’ jam iĝas bruna,
Rebluas la ĉielo, ombroj falas
De montoj kaj tegmentoj
Ĉe l’ ĵusveninta blanka lumo luna.
Kaj sonoril’ anoncas
La feston alvenontan;
Ĉe tiu son’ la koron
Jen, kvazaŭ lulas paco.
Kaj grup’ de knaboj krie
Saltadas sur la placo,
De tie ĉi al tie,
Kun gaja bruo, ĝoje.
Dum iras al la sobra tablo hejmen
Pioĉisto kaj dumvoje
Fajfante pensas je l’ ripoza tago.
Post kiam ĉesis ĉiu lumo doma,
Kaj ĉia bruo kroma,
Jen, sonas sego kaj martelsonoro:
La lignaĵisto viglas
En la butik’ fermita, ĉe lampeto,
Rapidas en laboro,
Por ĝin pretigi ankaŭ la aŭroro.
El la sep tagoj jen la plej feliĉa:
Ĝojplena, esper-riĉa.
Jam morgaŭ ted’, ĉagrenoj
Alvenos kun la horoj; ĉiu turnos
La pensojn ree al kutimaj penoj.
Ludema knabo! Via
Floranta aĝo nuna
Similas tian tagon ĝojoplenan,
Kaj klaran kaj serenan,
Post si kun via vivofesto suna.
Ho, ĝuu ĝin, knabeto! Brilas rave
Ĉi stato gaja, ĉi sezon’ radia.
Pli mi ne diras; sed se festo via
Malfruos: tio vin ne tuŝu grave.

[ree]


Giacomo Leopardi
LA ERMITA PASERO
De sur la supro de l’ maljuna turo,
Paser’ ermita, iras vi sur kampojn
Kaj, ĝis la tago mortas, jen vi trilas,
Muziko via vagas tra la valo.
Printemp’ ĉirkaŭe brilas
En la aer’, jubilas tra l’ kamparo,
Kortuŝas per la ĉarmo idilia.
La gregoj beas, la bovaroj blekas,
L’ aliaj birdoj fluge faras vete
Mil gajajn turnojn en ĉiel’ serena,
Por festi ĝojon pri l’ sezon’ radia.
Rigardas vi, medita, sindetena,
Sen flugo, sen kunulo,
Evitas ŝercojn, ĝojojn vi ne ĉasas,
Vi kantas: tiel pasas
Flortemp’ de l’ jaro, kaj de vivo via.
Ve, kiel al ĉi tio
Similas mia vivo! Rid’, amuzo,
De la printemp’ ĉi dolĉa familio,
Kaj frato de la ĝoj’: la amo,
Kiun aĝulo ĝeme resopiras:
Mi ilin ne deziras.
Jes, ĉion ĉi, mi mem ne scias kial,
Rifuĝas mi evite,
Kaj vivas mi ermite
Kaj fremde en naskloko,
Ĝis vivprintempo mia malaperas.
Ĉi tiun tagon, kiu jam vesperas,
Kutimas festi mia eta urbo.
Jen, sonorilo sonas tra l’ lazuro,
Fertuboj tondras kaj de biendomo
Al biendomo eĥas la murmuro.
Kaj sin jam feste vestis
La junularo tuta,
Forlasis domojn, svarmas ĝi surstrate,
Plezuras rigardante, rigardate.
Kaj en soleco muta
Mi iras nun ĉi foran kampo-vojon
Kaj ĉiun gajon, ĝojon
Prokrastas mi por poste; kaj tra l’ brila
Aero mi admiras
La sunon, kiu trans la foraj montoj
Post jena tago hela
Falante dronas jam kaj kvazaŭ diras,
Ke same svenos la juneco bela.
Soleca birdo! Se jam vesperiĝos
La viv’ al vi donita de la steloj,
Vi certe ne bedaŭros
Kutimojn viajn; ĉio ĉi ja estas
Ĉe vi natur-devena.
Sed se tra l’ abomena
Sojlo de l’ maljuneco
Mi devos paŝi jam neeviteble,
Por ĉiu kor’ jam mutos ĉi okuloj,
Malplenos jam la mond’ por ili, sekvos
Jam ĉiu tag’ pli preme kaj funebre:
Ho, kiaj do mi trovos
Ĉi jarojn, ĉi solemon kaj min mem?
Mi pentos, min ne povos
Konsoli, tamen — resopiros febre.

[ree]


Giacomo Leopardi
RIPOZOS VI POR ĈIAM
Ripozos vi por ĉiam,
Ho laca kor’. La lasta trompa revo,
Kiun eterna kredis vi, nun ĉesis.
Ĝi ĉesis. Nek deziron, nek esperon
Vi havas plu je dolĉa iluzio.
Tre longe vi jam batis,
Ripozu nun eterne,
Nenio ja valoras viajn batojn,
La Ter’ ne indas je sopiraj ĝemoj.
Nur tedo kaj amaro: jen la vivo.
Nur marĉo: jen la mondo.
Do eksilentu fine.
Lastfoje malesperu nun. La Fato
Nur morton donis al ni. Abomenu
Vin mem kaj la Naturon, ĉi malbelan
Potencon, kiu kaŝe tronas por
Ĉies pereo. Abomenu la
Senfinan neniecon de la Ĉio.

[ree]


Giosue Carducci

LA BOVO
Vin, pia bov’, mi amas. El vi sento
De paco fluas, kaj de fort’ impona.
Solene gardas, kvazaŭ monumento.
Vi sur libera kampo fruktodona.

Sub jug’ vi kiel sekvas en kontento
L’ ageman homon kun grav’ monotona!
Tolere turnas al li en silento
L’ okulojn pacajn post la bat’ admona.

Tra l’ naz’ humida, nigra, vastatrua
La spiro fumas; kvazaŭ himno pia
La muĝ’ perdiĝas en aer’ serena;

En via milda, grava, verdeblua
Okul’ spegulas sin la granda, dia
Kvieto de la verda kamp’ ebena.

[ree]


Giosue Carducci
INTERPAROLO KUN LA ARBOJ
Vin, kverk’ medita, kiu rokojn solajn,
Kaj kampojn tristajn ombras, mi ne amas
Per milda branĉo fruntojn frenez-bolajn
De urbdetruaj monstroj vi ornamas.

Nek vin, senfrukta laŭro, mi preferas.
Mensogas vi; kun verdoj fremdaromaj
En la printemp’ mizera vi fieras,
Kaj sur kalvaĵo de cezaroj romaj.

Vin, vit’ mi amas: ridas sur terbuloj
Brunaj la beroj, maturiĝas saĝa
Vivo-forges’ per via or’ diafana.

Sed pleje vin, abi’! Per kvar tabuloj
Estos fermitaj de vi ĉi sovaĝa
Pensotumulto, ĉi deziro vana.

[ree]


Giosue Carducci
PANTEISMO
Mi ĝin nek al vi, ho viglantaj steloj,
Nek al vi diris, ĉiovida sun’.
Jes, ŝia nomo: flor’ de ĉiuj beloj,
Tra l’ muta brusto eĥis nur ĝis nun.

Kaj tamen stel’ al stelo donas dire
Sekreton mian dum la nokto bruna,
Min ridas suno, kiam ĝi, subire,
Parolas kun la blanka lumo luna.

Al ĉiu flor’ ĝin diras ĉiu arbeto
Sur ombra mont’ kaj milda kamp-eben’,
Eĉ birdoj kantas fluge: »Nu, poeto,
Vin kaptis fine dolĉa am-katen’!«

Mi ĝin ne diris: kaj kun bruoj diaj
Ĉi nomon tamen ter’, ĉiel’ proklamas,
Kaj tra la spir’ de floroj akaciaj
La granda Ĉio flustras: »Ŝi vin amas.«

[ree]


Giosue Carducci
ĈE LA STACIDOMO EN AŬTUNA MATENO
Jen, kiel sekvas sin ĉi lumfontoj nun,
Pasante pigre post tiu arbovic’.
Tra l’ branĉoj, kiuj pluvon gutas,
Falas oscede la lum’ sur koton.

Penetre, akre plendas la fajfo de l’
Haltanta trajno. Plumbokolora la
Ĉielo. La maten’ aŭtuna
Kvazaŭ fantomo nin ĉirkaŭprenas.

Ho, kien kuras mute, tumulte kaj
Vagonojn nigrajn eksieĝante ĉi
Popol’? Al kiaj nekonataj
Penoj doloraj, esperoj vanaj?

Lidia, karton reve transdonas vi
Al la truilo seka de l’ konduktor’,
Transdonas vi al fluga tempo
Dolĉajn momentojn, memorojn belajn.

Laŭlonge de la nigraj vagonoj, en
Kapuĉoj nigraj iras gardistoj nun
Simile ombrojn, kun lanternoj
Palaj kaj feraj marteloj. Tintas

Batitaj feraj bremsoj funebre, kun
Kesono longa; funde de la anim’
Respondas eĥo de dolora
Tedo, simila al plorsingulto.

La frapa fermo de la pordetoj nun
Insulti ŝajnas: mokas kruele nun
La lasta vorto ekiriga,
Batas brutale la pluv’ la vitrojn.

Kaj jam, konscie pri sia ŝtal-anim’,
La monstro snufas, temas kaj skuas sin,
Malfermas larĝe flam-okulojn,
Fajfas tra l’ grizo, mokante l’ spacon.

La naŭza monstro iras. En skua kur’
Terura mian amon ĝi portas for.
Ve, blankajn vangojn kaj vualon
Adiaŭantan mallum’ englutas.

Ho, roze pala, dolĉa anĝel-vizaĝ’,
Ho, pacradiaj stelaj okuloj, vi,
Ho, vi, riĉbukle ombrumita
Brila kaj ĉasta kaj rava frunto!

La viv’ jubilis varme en la aer’,
Somer’ jubilis, dum vi alridis min,
La juna suno de junio
Kisis plezure per lumokisoj,

Tra la reflektoj de la kaŝtanharar’,
La vangojn mildajn, kaj kiel aŭreol’,
Pli bela ol suno, zonis miaj
Revoj ravantan figuron vian.

Sub pluv’ ekiras nun mi tra la nebul’,
Por droni en ĝi, kaj kiel ebriul’,
Mi ŝanceliĝas kaj demandas:
Ĉu mi ne estas fantomo nura?

Ho, kia frosta flava folio-fal’,
Senĉese, mute, peze en la anim’!
Mi kredas: sole kaj eterne
Estas sur tuta la mond’ novembro.

Ol la konscio estas pli bonaj ĉi
Krepuskaj ombroj kaj ĉi nebula stat’
Ho droni, droni en ĉi tiu
Surda ĉagreno eterne daŭra.

[ree]


Giosue Carducci
FANTAZIO
Vi parolas: la voĉ’ per sia dolĉa rav’
Min dronigas en rev’, al ĝi cedante jen
Flugas mia anim’ al kares-onda mar’,
Fremdajn bordojn preteras ĝi.

Ŝipas mi en la lum’ de l’ subiranta sun’,
Kiu ridas tra la blua soleco, dum
Flugas blanka birdar’ tra la ĉiel’ kaj mar’,
Verde pasas insula vic’.

Kaj sur pintoj de rok’ temploj brilegas en
Puraj flamoj de la roza vesper-krepusk’.
La cipresoj de l’ bord’ flustras mistere kaj
Flirtas densa odor’ de mirt’.

En la sala aer’ vagas ĉi mirt-odor’,
Mole miksas sin al kanto de ŝipanar’.
Ŝipo venis al bord’ kaj ĝi kviete la
Ruĝajn velojn mallevas jam.

Venas de l’ Akropol’ longa virgina trup’,
Blankajn peplojn ĝi, jen, portas surkorpe kaj
Florokronon sur kap’, laŭron en mano, kaj
Kantas kun etendita brak’.

En la ter’ de patruj’ lancon fiksante, jen
Saltas nun al la bord’ brile armita vir’.
Venis el la batal’ eble Alkeo mem
Al virginoj Lesbiaj re.

[ree]


Lorenzo Stecchetti

GRETCHEN
Jen, preĝejporde, abomeno pesta,
Sorĉistinaĉo, ŝajne el infero,
Kun fiaj signoj de la vivo besta.
Sed tra la densaj sulkoj de l’ megero

Kelkfoje tamen brilas belo resta.
Ŝi vendas sanktajn bildojn en mizero.
Mi pridemandis, kaj kun voĉ’ modesta
Respondis ŝi: »Jen la fatala vero:

Mi estas Gretchen, vendis mian ĉarmon,
Malpurajn kisojn vendis mi milfoje,
Post Faŭst en ĉiu tempo, ĉiu lando.

Sed hospital’ putrigis mian karnon.
Mi — vendas sanktajn bildojn apudvoje,
Por ke kvar soldojn havu mi por brando.

[ree]


Lorenzo Stecchetti
AL LA NUBOJ
Ho, blankaj nuboj, sur ĉiel’ radia
Ŝvebantaj, kvazaŭ lana flok’ en vento!
Kial min premas ĉi angora sento,
Dum vin rigardas mia fil’ senscia?

Dezir’ min kaptas sub lazuro dia,
L’ okulojn tiras ĝi al firmamento.
Mistera sfinks’! Mi petas pri l’ prezento
De l’ Estonteco kaj de sorto mia!

Sed ne, filet’, ne venos ja respondo.
Ne diros blankaj nuboj la Misteron.
Ĝin scias nek ni, nek Sinjor’ de l’ Mondo.

Cindriĝos mi, metite sub la teron,
Kaj arĝentiĝos via riĉa blondo,
Kaj, ho filet’, ne scios ni la Veron.

[ree]


Percy Bysshe Shelley

ODO AL LA OKCIDENTA VENTO
Sovaĝa vento! aŭtunspiro muĝa!
Vi mortajn branĉojn pelas, nevidebla,
Kaj kiel magon fantomar’ rifuĝa,

Vin fuĝas flava, ruĝa, ftizofebra,
Pestinfektita trup’. Ho vento! Ĉare
Portanta al la vintra lit’ funebra

Flugilajn semojn, ke, kiel tombare
La korpoj, ili kuŝu froste, svene,
Ĝis via printemp-fratinet’ fanfare

Alarmos dorman teron, ŝutos bene,
(Paŝtante burĝongregojn sub la Blu’)
Odorojn, nuancojn monte kaj ebene,

Spirit’ sovaĝa, ĉie-mova bru’!
Detrua, garda! Aŭdu! aŭdu plu!

En kies flu’ dum la ĉiel’ sin rulas,
Disfalaj nuboj: foliaro fala
De l’ branĉoj de Ĉiel’ kaj Mar’ sin lulas

Pluvo kaj fulm-anĝeloj: kaj sur pala
Blua surfac’ de via voj’ facila,
Kiel la disaj haroj de fatala

Menad’ sovaĝa jam de la malbrila
Rand’ horizonta ĝis zenit’ sin trenas
La bukloj de l’ proksima ŝtorm’. Vi pri la

Mortanta jar’ plendkantas, kiun tenas
La nokto: vasta kripto, kies sin’
De aglomeraj vaporfortoj plenas,

Tra kies muroj rompe ĵetas sin
La pluvo, fulmo, hajlo. Aŭda min!

Vi, kiu el la dorm’ somera skuas
La Mezan Maron, kiu en la lulo
De la kristalaj ondoj kuŝe bluas

En Baja golfo, ĉe pumik-insulo,
Kaj sonĝas pri palacoj maljun-turaj,
Vibrantaj en pli suna ondspegulo,

Kaj plenaj de florar’ kaj musk’ lazuraj,
Pli dolĉe, ol pentreble. Vent’ rabia!
Laŭ kies voj’ sin fendas je teruraj

Abismoj la Atlant’, kaj sube ĉia
Marfloro, arboj, kiujn kovras ŝlim’
Sur la kadukaj branĉoj, pro la kria

Konata voĉ’ griziĝas de la tim’,
Kaj tremas, kaj disfalas. Aŭdu min!

Ho, esti morta branĉ’, ke vi min trenus!
Facila nub’ por flugi kun vi aere,
Ond’, kiu ĝemus vin, sed partoprenus

El via fort’, eĉ se malpli libere,
Ol vi, ho Neregebla! Ho, se nur
Mi estus, kiel dum knabec’ fiere,

Via kunul’ en migroj tra l’ Lazur’,
Kiam ne ŝajnis vanta fantazi’,
Atingi vin en traĉiela kur’:

Ne vokus en mizer’ vin plenda kri’.
Laŭ nub’, ond’, branĉo, levu min aere!
Mi falis sur viv-dornojn, sangas mi!

Min ŝarĝ’ de horoj klinas, ĉenas tere,
Al vi similan fluge, fajre, fiere.

Min, kiel boskon, igu liro via,
Eĉ se mi estos same sen foli’!
Via tumult’, potence harmonia

Nin ambaŭ vekos por aŭtuna kri’
Dolore dolĉa. Ho, Spirit’ renversa,
Estu spirito mia! Estu: mi!

Ĉi mortajn pensojn tra l’ spac’ universa
Dispelu, kiel velkajn branĉojn, por
Akcel’ de nova nask’. Sub sorĉo versa,

Kiel fajruj-ardaĵon, ŝutu for
Ĉi vortojn miajn tra la homa gent’!
Estu tra mia lip’ trumpetsonor’

Profeta al la dorma ter’! Ho Vent’!
Se vintras, ĉu ne venos jam Printemp’?

[ree]


Percy Bysshe Shelley
LA INDIANA SERENADO
Mi vekiĝis el la dorm’
El la dolĉa sonĝ’ pri vi,
Dum ĝemetis ilustra vent’.
Hele brilis stelradi’,
Flugis for la sonĝ’ pri vi,
Kaj spirit’ en piedoj min
Senkonscie gvidis sub
Vian ĉambron, amatin’.

Sur la surda, nigra flu’,
Svenas for la venta vag’,
Ŝvebas for papav-odor’,
Kvazaŭ sorĉa sonĝ-imag’,
La plend’ de najtingal’
Mortas sur ĝia kor’,
Kiel devus mi
Sur la via, ho Trezor’.

Ah, levu min el herb’!
Ho, mort’! Ho, sven’! Ho, pal’!
Al palpebroj, al la lip’
Pluvu ama kiso-fal’.
La vangoj frostas, blankas, ve!
Martelas kor’ en flam’,
Ho, premu ĝin al via kor’,
Kaj krevos ĝi de l’ am’.

[ree]


John Keats

LA CIKADO KAJ LA GRILO
Neniam mortas poezi’ de l’ Tero.
Se l’ birdoj svenas pro l’ ard-suna bril’,
Kaj serĉas freŝan ombron, sonas tril’
En ĵusfalĉitaj kampoj tra l’ aero:

Cikado. En la pompo de l’ somero
Ĝi estras. Ĝi ja ne rezignas pri l’
Amuz’. Kaj — lace pro l’ ŝerckantoj mil —
Ĝi ekripozas plaĉe sub herbero.

Neniam ĉesas Tera poezi’.
Vesperon vintran, kiam frost’ glacia
Silenton forĝas, ŝprucas tril-fontet’

Ĉe l’ forno: gril’. En varmo pli kaj pli.
Kaj ŝajnas ĝi en rev’ duonkonscia
Cikada kant’, sur herba kamp-montet’.

[ree]


John Keats
LA BELLE DAME SANS MERCI
Ho, kio al vi, povra knab’?
Jen solas, palas vi en vag’,
Ne kantas birdoj, velkas la
Kanoj sur lag’.

Ho, kio al vi, povra knab’,
Malgrasa, trista je l’ mien’?
Rikolto pretas, plenas la
Sciur-magazen’.

Lili’ sur via frunto, kun
La ros’ de febro, de angor’,
Sur via vang’ la pala roz’:
Velkinta flor’.

En kamp’ knabinon vidis mi.
Feinon ravan: longa har’,
Facila krur’, sovaĝa flam’
En okulpar’.

Al sel’ mi prenis amble ŝin,
Nenion krom ŝi vidis mi,
Kaj ŝi kliniĝis al mi kun
Fe-melodi’.

Mi ŝin ornamis per florkron’,
Odora zon’, florbracelet’,
Rigardis ŝi amŝajne, kun
Dolĉa ĝemet’.

Regalis ŝi per ros-mana’,
Dolĉa radik’, sovaĝmiel’,
Fremdlingve, certe flustris ŝi
Pri am-fidel’.

Ŝi gvidis min al elfa grot’,
Rigardis min kun kora ĝem’,
La flamokulojn fermis mi
Per kiso-prem’.

Kaj ni ekdormis sur la musk’.
Mi sonĝis, ve, en mia viv’
Nun laste sonĝis mi sur la
Frosta dekliv’.

Mi vidis reĝojn, princojn kaj
Soldatojn kun mortpala flav’,
Kun kri’: »La belle Dame sans merci
Tenas vin sklav’.«

Terur-averte gapis min
Malsataj buŝoj tra l’ krepusk’.
Vekiĝis mi, jen, sur dekliv’,
Sur frosta musk’.

Jen kial do restadas mi
En pala kaj soleca vag’,
Dum mutas birdoj, velkas la
Kanoj sur lag’.

[ree]


John Keats
SOMERA MATENO
Mi piedpinte staris sur monteto.
L’ aero freŝis, plenis la kvieto,
Ke l’ ĉarmaj branĉoj, kiuj kun fiero
Modesta klinis arke al la tero
Delikatpintajn tigojn rarfoliajn.
Ne perdis stelajn diademojn siajn
Ploritajn de l’ aŭroro; kiel lano
De ĵustondita greg’ post freŝa bano,
La nuboj pure blankis, dolĉe tiris
Sin tra la bluaj ĉielkampoj; iris
Bruet’ senbrua tra l’ folioj treme:
Ĝin la Silento naskis sopirĝeme.
Sed eĉ plej eta movo ne ektuŝis
La ombrojn, kiuj tra l’ verdaĵoj kuŝis.

[ree]


Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin

LETERO DE TATJANA AL ANJEGIN
Mi skribas al vi — kio plia?
Ĉu vortoj diri povas pli?
Mi scias: nun per ironia
Malŝat’ min puni rajtas vi.
Sed vi, se havas vi pri mia
Mizer’ eĉ guton da kompat’,
Min ne forlasos en ĉi stat’.
Komence volis mi silenti,
Kredu, neniam el ĉi font’
Ekscius vi pri mia hont’,
Se povus mi esperon senti,
Ke mi vin vidos — iam ajn,
Eĉ se nur tagon dum semajn’
Por aŭdi vin, kaj je respondo
Okazon havi, kaj — dum tag’
Kaj nokto — revi en imag’
Pri vi ĝis nova ekrenkonto.
Sed homojn ja evitas vi,
Vin tedas la vilaĝ’, laŭfame,
Kaj ni… ni vivas senorname,
Kvankam vin ĝoje vidas ni.

Ho, kial vi vizitis? Tie,
En kaŝo de l’ vilaĝsilent’
Mi vivus, kaj, pri vi nescie,
Mi ja ne scius pri l’ turment’
Paciĝus en la kor’ la vent’,
Kaj (kiu scias?) eble min
Edzine prenus viro ia,
Mi iĝus fine virta, pia
Edzin’ fidela kaj patrin’.

Alia edz’? Ho ne, neniam
Ĉi koron havos aliul’.
Destinis Dio mem pri mi jam,
Mi estas via, via nur!
Viv’ mia estis garantio,
Ke trovos ni renkonte nin,
Ja sendis al mi vin mem Dio,
Ke ŝirmu vi gardonte min,
Mi jam el sonĝoj pri vi sciis.
Vi, nekonate, ravis min,
Per sorĉrigardo trafis min,
La voĉ’ delonge melodiis
En mia kor’… Ne sonĝebri’!
Mi vin tuj, en alven-momento
Rekonis, kaj kun trema sento
Ekbrule diris: Ah, jen li!
Ĉu ne, vi flustris al mi mole,
Inspire, en vespera hor’,
Dum almozadis mi konsole,
Aŭ preĝis, de turmentoj bole,
Por havi pacon en la kor’?

Ĉu ne, vi, ho vizio kara,
Alflugis tiam en malklara
Krepuska lumo de l’ vesper’,
Kaj vin al mi, sur la kusenon
Klininte, verŝis vi serenon
Per amaj vortoj de l’ esper’?
Do kiu estas vi? Ĉu gvida
Anĝelo? aŭ tentant’ insida?
Ho, miajn dubojn prenu for!
Ĉio ĉi — eble iluzia
Trompaĵo de naiva kor’,
Kaj estas jam destin’ alia.
Egale! Nun mi metas min
En viajn manojn, vi disponas,
Mi petegante petas vin,
Kaj antaŭ vi en larmoj dronas,
Imagu ja, mi estas tute
En sol’, neniu min komprenas,
Kaj mia intelekto svenas
Kaj devas mi perei mute.

Ho venu, per rigardo nun
Reveku en mi la esperon,
Aŭ rompu stultan korĥimeron,
Por — ho ve — meritita pun’.

Mi finis. Honto min obsedas,
Tralegi ne kuraĝas mi.
Sed mi honoron vian kredas:
Jen mia ŝirm’ kaj garanti’.

[ree]


Mihail Jurjeviĉ Lermontov

LA PROFETO
De kiam al mi la Juĝist’ Eterna
Donacis la profetan povoscion,
Mi legas, kvazaŭ en volum’ malferma,
En hom-okuloj pekon kaj malpion.

Doktrinojn purajn arde mi trumpetis
Pri l’ homaramo kaj pri l’ alta Vero,
Sed ĉiuj proksimuloj min surĵetis
Per ŝtonoj, furioze de kolero.

Kaj cindron ŝutis mi al mia verto,
La urbojn lasis for per kuraj paŝoj,
Mi malriĉege vivas en dezerto,
Min, kiel birdojn, nutras di-donaĵoj.

Laŭ la ordono sankta de l’ Ĉieloj
Obeas min estaĵoj teraj tie,
Amike priaŭskultas min la steloj
Ludantaj supre gaje, helradie.

Sed kiam, senrimarke al okuloj,
Urbstratojn bruajn mi trairi volas,
Min montras egoistaj maljunuloj
Mokante al infanoj, kaj parolas:

Atentu! Jen por vi ekzemplo bona!
Ne vivis li kun ni en harmonio,
Asertis li, stultulo fanfarona.
Ke ja el lia buŝ’ parolas Dio.

Infanoj karaj, lin rigardu bone!
Jen, kiel pala, trista kaj malsata!
Malgrasan korpon kovras li ĉifone,
De ĉiuj decaj homoj malŝatata!

[ree]


Mihály Csokonai Vitéz

AL ROZBURĜONO
Floru kun ridet’ afabla,
Rozburĝono, floru jam!
Jen la vaga vent’ agrabla
Volas kisi vin kun am’.

Floru, floru, roz’ odora,
Hebe venas kun nektar’,
Vian korpon virgan Flora
Kovros per velurtalar’.

Kiel brilos kaj parados
Ĉi ĝarden’ per via pomp’,
Kiel oni sopirados
Preni vin per branĉo-romp’

Min vin prenos, dolĉa, eta,
Rozburĝon’, vi belas jam,
Ja ĉiu knabin’ koketa
Volus vin por brustornam’.

Sed ne, knabinet’ alia
Vin ne fiksu ĉe l’ korset’,
Estu plantintin’ Julia
Por vi nova ĝardenet’.

Tie vete rozkoloru,
Ĉe l’ pli rava rozkolor’,
Tie vete bonodoru,
Ĉe l’ pli bela bonodor’.

[ree]


Mihály Csokonai Vitéz
AL LA ESPERO
Ĉielmiraĝ’, ludanta
Kun la fil’ de l’ Ter’:
Ho, vi, blinda, vanta
Ŝajna di’: Esper’!
Kiun kreas plore
Ni en la danĝer’,
Kredas klinhonore
Esti gard-anĝel’:
Kial venas vi glat-buŝe
Kun sennuba rid’,
Kial ĉarmas vi flat-tuŝe
Min per duba fid’?
Ĉesu! Vi posedis,
Vi instigis min,
Vi, dum mi vin kredis,
Mistifikis min.
Plantis narcis-garbojn
Vi en mia kort’,
Per fontet’ la arbojn
Savis vi de mort’.
Vi printempon ŝutis:
Florojn mil al mi,
Ĝoj’ ĉiela gutis
Spice, pli kaj pli,
Pensoj en la freŝa fruo.
Kiel la abel’,
Flugis per la venta fluo
Al la roz-miel’.
En feliĉo brila
Jam ne mankis pli,
Ol la kor’ de Lilla,
Kaj ĝin donis Di’.
Sed ve, jen, ne verdas
Miaj arboj plu,
Rozoj freŝon perdas.
Sekas fonto-flu’.
Mia helo Maja
Iĝis vintra nub’,
Viv’ antaŭa, gaja,
Iĝis cindra rub’.
Ho, nur Lilla-n vi plu donus,
Nur ŝin, ŝin en sol’,
En lamentoj nun ne dronus
Kanto sen konsol’.
En brakum’ konsolojn
Trovi scius mi,
Kaj la perlokronojn
Ne envius mi.
For, Espero flata,
For jam, trompistin’,
Ja, ĉi krudo fata
Enterigos min.
Mi ne plu aspiras,
La anim’, pro l’ lac’,
Je l’ ĉiel’ sopiras,
Korp’ je l’ tomba pac’.
Por mi jam la kamp’ ne floras”
Ne odoras nun,
Bosko trile ne sonoras,
Nokten dronas sun’.
Sorĉaj sonoj trilaj,
Bunta fantazi’,
Gaj’, esperoj, Lilla-j,
Adiaŭas mi.

[ree]


Mihály Vörösmarty

JE L’ MORTO DE KNABETO
Vi jam elludis viajn etajn ludojn.
Knabeto kara, frue vi elludis.
La vangoj laste ridis kaj la mort’
De ili ŝiris viajn belajn rozojn.
Ne nur vi sola iris, vi kunportis
La ĝojon de l’ gepatroj, vi kunportis
Burĝonon riĉan de esperoj belaj.

Ho, kiu diros al vi, ke tagiĝis jam,
Ho, kiu vin revekos el la dormo?
Gepatroj ploras, diras: Ho vekiĝu,
Fileto, kara, infaneto bela!
Sed ĉio vana, vi ne aŭdas plu:
Vi dormos kaj vi ne plu havos sonĝojn,
Vi dormos kaj ne havos vi matenon.

Sed la dolor’ ne ĝenu viajn cindrojn.
Facile vi foriris, pure, kiel
Radio refluganta al ĉiel’;
Al ter’ nin ligas ĝojo kaj malĝoj’,
Deziras ni kaj timas ni la morton,
Vi estas transe jam, sur voj’ senduba.

Ho, se dum puraj kaj silentaj noktoj
Ekbrilos gloraj astroj sur ĉiel’,
Ĉu venos vi kun ben’ al viaj karaj
Al sonĝ’ ilia, nokte, ĉu vi venos
Por kovri ilin per trankvil’ ĉiela?
Ho venu, ĉirkaŭprenu gefratetojn,
Iliajn vangojn kisu spiritlipe.
La tagojn, kiuj restis for post vi,
Redonu al gepatroj, ili kane
Travivu vian vivon ŝiriĝintan.
Dum ili ŝutos florojn al la tomb’,
Flugpendu super ili gardanĝele.

[ree]


Mihály Vörösmarty
LA MALJUNA CIGANO
Hej, cigan’, vi trinkis pagon, ludu!
Krurpendado vana havu finon!
Kial zorgi apud pan’ kaj akvo,
En rigidan vazon verŝu vinon.
Viv’ ĉi monda ĉiam tia estis:
Jen ĝi frostis, jen ĝi flame festis.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
L’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Akvoturne via sang’ ekbolu,
Tremu via cerb’ en la kranio,
Kometflame brulu la okuloj,
Sonu kordoj, kvazaŭ ventokrio,
Krude, kiel hajlobat’ subita:
Gren’ do l’ homoj estas detruita”
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
L’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Lernu kanton de l’ tempesto muĝa,
Kiu veas, ĝemas, hurle bruas,
Viv-sufokas, murdas beston, homon,
Arbojn, ŝipojn ŝiras kaj detruas.
Jen, militas granda mondo nia,
En Sanktlando tremas tombo Dia.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
L’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Kiu ĝemas surde, sufokvoĉe,
Hurlas en ĉi kur’ sovaĝkolera,
Frapas pugne sur la firmamento,
Ploras, kiel muelil’ infera?
Mens’ freneza? Anĝelfal’? Korkrevoj?
Trup’ venkita, aŭ ĥimeraj revoj?
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
L’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Luda do, ne ĝenu vin doloro.

En dezerto kvazaŭ ni reaŭdus
Ribelanton kun sovaĝaj vortoj,
Bastonfrapon de l’ fratmortiganto,
Tomboplendon de l’ unuaj orfoj,
Flugilmuĝon de l’ vultur’ ve-porta,
Prometeon sub tortur’ senmorta.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
L’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Stelo blinda, ĉi mizera tero
Turnu sin en sia suk’ amara,
Kaj de krimoj, malpuraĵ’, ĥimeroj
Ĝi puriĝu en tempest’ barbara.
La arkeo venu sur la ondo:
Bark’ de Noah, kun la nova mondo.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
L’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Ludu! Tamen, ne! Ripozu kordoj!
Estos iam fest’ en mondovaloj,
Se laciĝis la tempest-kolero,
La kverel’ elsangis en bataloj,
Tiam sonu ardaj melodioj,
Entuziasme, por plezur’ de dioj,
Arĉon tiam kaptu via man’,
Sereniĝu nuba frunt’, cigan’!
De ĝojvino plenu via kono,
Ludu, vin ne ĝenu monddoloro!

[ree]


Sándor Petőfi

VANIĜINTA PLANO
Alhejme, dum la tuta voj’
Mi dronis en medit’:
Kiel saluti panjon en
Momento de l’ revid’?

Kion plej belan diru mi
Por la unua foj’,
Se l’ brakojn, kiuj lulis min,
Etendos ŝi kun ĝoj’.

Tra mia kapo kuris jam
Belegaj pensoj mil.
Dum halti ŝajnis tempo, sed
Rapidis veturil’.

Enpaŝis mi. Alflugis ŝi.
Kaj brak-etendis ŝi.
Surlipe, kiel arbe frukt’,
Jen — mute pendis mi.

[ree]


Sándor Petőfi
VESPERO
La suno for.
Silenta hor’.
En vento, sub
Pelata nub’
Vagadas nun
La reva lun’,
Kiele sur
Ruina mur’
La fantazi’.
Ho, idili’
De l’ vesperiĝ’!
Ne urb-feliĉ’,
Ĝi estas nur
Vilaĝ-plezur’.
Junul’, knabin’
Elŝtelas sin
Al strato, por
Mallaŭta hor’.
Kaj aŭdas ĝin
Kun ĝoja sin’
En arbaret’
Najtingalet’,
Kuntrilas ĝi
En harmoni’.
Por resalut’,
Jen, sonas flut’
Sub la ĝarden’.
Sur herb-kusen’,
Ĉe l’ flagra flam’
Ekkuŝis jam
Paŝtisto. Nun
Li ŝalmas kun
Malĝoja ĉarm’.
Dum sonas ŝalm’,
La bov’, ĉeval’,
En rosa val’
Disvagas sur
La herb-velur’.
Sed ŝtele, jen,
Sub la ĝarden’
Ekgrincas nur
La pordo. Kun
Feliĉa gaj’
Eksaltas kaj
Alflugas la
Paŝtisto. Ha!
Ĉi kis’, brakum’
En la mallum’!
Ja tien ĉi
Alvenis ŝi
Por ama hor’:
Lia trezor’…
Feliĉa par’!
Gaja kampar’!
Ve, ke l’ destin’
Fortenas min.

[ree]


Sándor Petőfi
NUBO KAJ STELO

Kiam Dio kreis la virhomon.
Lia frunt’ kovriĝis de malhel’.
Mi ne scias, kial… Ĉi malhelo
Iĝis nubo, tondro de ĉiel’.

Kiam Dio kreis la virinon,
Li ekploris, ploris pro la ĝoj’.
Eĉ nun oni vidas ties gutojn:
Belajn stelojn sur la laktovoj’.

[ree]


Sándor Petőfi
KIEL STRANGE SONĜIS MI ĈI-NOKTE

Kiel strange sonĝis mi ĉi-nokte:
Mian koron pikis vi, trezor’.
Tuta sango fluis el la kor’, sed
Ĉiu guto iĝis ruĝa flor’.

Kio estas la signif’? Nenio.
Krom, ke l’ amo estas tia sent’:
Ĝi turmentas morte nian koron,
Tamen, dolĉa estas ĉi turment’.

[ree]


Sándor Petőfi
KANTO DE HUNDOJ
Fajfegas uragano
Sub peza nigra nub’.
Ĝemeloj de la vintro:
Frapadas neĝ’ kaj pluv’.

Sed nin ĝi ne koncernas.
La bona grandsinjor’
En kuirej-angulo
Nin lasas el favor’.

Pri manĝo ni ne zorgas.
Post lia satmanĝad’
La niaj estas ĉiuj
Restaĵoj sur la plad’.

Ja vere, ke kelkfoje
Eksonas vipa plaŭd’.
Doloras plaŭdo, tamen,
Saniĝas hunda haŭt’.

Kaj se kolero pasis
Nin vokas la sinjor’.
Piedojn liajn lekas
Ni kun feliĉa kor’.

[ree]


Sándor Petőfi
KANTO DE LUPOJ
Fajfegas uragano
Sub peza nigra nub’.
Ĝemeloj de la vintro:
Frapadas neĝ’ kaj pluv’.

Ni loĝas en la nuda
Dezerto sen defend’.
Ne ŝirmas tie nin eĉ
Arbeta branĉotend’.

Ekstere la malvarmo,
Interne la malsat’,
Du niaj turmentantoj
Nin pelas sen kompat’.

Kaj tie — jen la tria:
Pafil’ kun kugloŝut’.
Ruĝiĝas blanka neĝo
Per nia sangogut’.

Ni frostas kaj malsatas,
Hurlante pro l’ mizer’,
Kun kuglo en la flank’ — sed
Ni vivas en liber’.

[ree]


Sándor Petőfi
LA LEONO MALLIBERA
Anstataŭ la senlima imperi’
Donita estas eta kaĝ’ al li.

Jen, en malvasta krada kaĝo. fera,
Reĝ’ de l’ dezerto: la leon’ fiera.

Ho, lasu stari lin trankvile tie.
Lin tedi estus ja sakrilegie.

Se la libero estas forrabita,
Almenaŭ restu pri ĝi rev’ medita.

Se jam la arbon li ne povas tuŝi,
Do lasu lin en ĝia ombro kuŝi.

Jen, li rigide kaj majeste staras,
Eĉ nun lin kia digno ĉirkaŭbaras’.

Libero, ĉio estis forprenita,
Sed la rigardo restis fierspita.

Li staras firme, kvazaŭ piramido pinta,
Lin per malhelaj ŝtonoj ofte rigardinta.

Zigzagaj liaj pensoj tie vagas,
Al naskotero li sin reimagas,

Kies dezertojn li kun hurlo brua
Tramuĝis, vete kun samum’ detrua.

Ho, bela tempo! Ho, belega tero!
Sed jen, gardisto haltas ĉe l’ karcero.

Kaj flugas for la rev’ el lia kapo,
Ĉi homo batas ĝin per vergofrapo.

Lin, lin ordonas verg’, kaj tiaj buboj!
Ho, Dio de la Dioj super nuboj!

Ĉu l’ altan frunton tiel li mallevas,
Ĉu tian honton li toleri devas?!

Kaj la sensenta, gapa fipopolo
Jen, eĉ ridegas je ĉi malhonoro.

Kanajloj, kiel havas vi kuraĝon!
Se li disrompos eble sian kaĝon.

Tiel dismembros li vin en kolero,
Ke eĉ anim’ ne restos por infero.

[ree]


Sándor Petőfi
HOMERO KAJ OSIANO
Jam kie vi estas, helenoj kaj keltoj!
Ho, vi malaperis jam, kiel
Du urboj, dronintaj
En akvo de maro profunda,
Nur pintoj de turoj elstaras el akvo.
Du pintoj de turoj: Homer’, Osian’.

Almozulo Homer’.
Reĝid’ Osiano, lio kia kontrasto!
Sed ili je tio similis,
Ke ambaŭ estis blindaj.
Ĉu eble la vidon
Flagrad’ de animoj iliaj,
Brilego de gloro ilia forprenis?

Ho grandaj spiritoj, se ili sorĉmane
Ektuŝas la kordojn de lir’,
Jen kiel la vorto de Dio,
Por ni ili mondon ekkreas,
Mirinde belegan,
Mirinde gigantan.

Ho aŭdu Homeron!
Jen estas ĉe li la ĉiel’
Eterna rideto de l’ ĝojo kvieta,
De kie purpur’ de maten’,
Tagmezaj radioj el or’
Kun mildo afabla surfluas
La blondan ondaron de l’ maro
Kaj en ĝi la verdajn insulojn,
Sur kiuj la dioj miksiĝas feliĉe
Kun gento de homoj,
Kaj ludas plezure vin, amo belega!

Kaj vidu nun, jen Osian’,
Ĉe l’ norda mareg’, en eterna nebulo
Sur roko sovaĝa, kun ventoj hurlantaj
Vetkrias li kanton en nokto ĥaosa,
Kaj luno leviĝas,
Sangruĝe, simile
Al sun’ subiranta,
Kaj kovras per lumo frostiga l’ arbaron,
Tra kiu en grupoj
Vagadas fantomoj malĝojaj:
Herooj falintaj
En kamp’ de batal’.

Ho, ĉie brilego,
Ho, ĉie florado
En kant’ via, praalmozulo, Homer!
Ho, ĉie dezert’,
Ho, ĉie malhel’,
En kant’ via, ido de reĝ’, Osian’!

Ho kantu plu, kantu, senĉese,
Ho frapu liuton, la dian liuton,
Homer’, Osian’!
Forpasas la centoj
Kaj miloj da jaroj kaj ĉion
Dispremas per pied’ senindulga,
Sed sanktaj vi estas al ili.
Sur ĉion la flavon de l’ mort’ ili spiras,
Nur krono de kap’ via griza plu verdos.

[ree]


Sándor Petőfi
ĈARDO ĈE LA VILAĜLIMO
Ĉardo ĉe la vilaĝlimo,
Al rivero en proksimo.
Ĝi en akvo sin spegulus,
Se la nokto ne nebulus.

Sed la nokto venas, venas,
Bruo de la mondo svenas.
En ligita pram’ sen zumo
Mute kuŝas la mallumo.

Sed la ĉardo ne silentas!
Cimbalisto diligentas.
Junaj fraŭloj krias, bruas,
Ke l’ fenestrojn tio skuas.

»He, mastrino, floro ora!
Venu vino plej valora!
Pli maljuna ol avino,
Fajra, kiel amatino.

He, cigano, pli rapide!
Danci volas mi senbride!
Danci, ĝis mi monon trovas,
Danci, ĝis mi spiri povas.«

La fenestron frapas iu:
»Tiel laŭte, he, ne kriu!
La sinjor’ per mi parolas.
Li jam kuŝas, dormi volas.«

»La diablo lin eniru!
En inferon vi mem iru!
He. cigano, ludu, spite!
Eĉ se per la vest’ paĝite!«

Ree iu ekfrapetas:
»Pli mallaŭte! Mi tre petas.
Rekompencos beno Dia.
Tre malsanas panjo mia.«

Senresponda bru-estingo.
El la glasoj lasta trinko.
La junuloj halton diras
Al ciganoj, hejmeniras.

[ree]


Sándor Petőfi
ESTIS ĴUS MATENO

Estis ĵus mateno, jen: vespero ree.
Estis ĵus printempo, jen: aŭtuno-fino.
Ĵus ni nin ekkonis, Julnjo, mia kara,
Jen, edzin’ vi estas, longe jam edzino.

Kvazaŭ ĵus ni ludis sur genuoj patraj,
Baldaŭ apud avoj kuŝos ni sub tero.
Tiom estas vivo: spiro sur spegulo,
Ombro de kuranta nubo sur rivero.

[ree]


Sándor Petőfi
FINO DE SEPTEMBRO
Jen, floras ankoraŭ la floroj en valo,
Jen, verdas ankoraŭ la poploj ĉe l’ font’,
Sed vidu, jam tie la vintra vualo,
La neĝo ekkovris la supron de l’ mont’.
En kor’ mia juna kun flamaj radioj
Printempe brilegas ankoraŭ la sun’,
Sed griza jam iĝis ĉe miaj tempioj
La nigra hararo, per prujn’ de l’ aŭtun’.

La floro defalas, la vivo forpaŝas…
Ho venu al sino, edzin’, mia am’!
Vi nun la vizaĝon sur brust’ mia kaŝas,
Kaj morgaŭ — ja eble sur tomb’ mia jam.
Ho diru, se l’ morto antaŭe min prenos,
Ĉu por vi mi restos eterna memor’,
Aŭ am’ de junulo vin iam katenos,
Kaj nomon ĉi mian faligos vi for?

Ho, se vi forĵetos la vidvovualon,
Ĉe l’ tomb’ ĝin pendigu je flag’ de dolor’.
Kaj por ĝi mi venos kaj ĝin en la valon
De l’ morto mi portos en meza nokt-hor’,
Por viŝi la vangojn, malsekajn de l’ ploro
Pri via facile-forgesa anim’
Kaj vindi la vundon kruelan de l’ koro
Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim’.

[ree]


Sándor Petőfi
KIEL MI NOMU VIN…?
Kiel mi nomu vin,
Se en krepusko de l’ revado
La aŭrorstelojn de okuloj viaj
Admire mi rigardas.
Kaj ĉiam, kvazaŭ mi unue vidus
Ĉi tiujn stelojn,
De kiuj ĉiu radiet’
Estas la riveret’ de l’ amo,
Fluanta maron de animo mia —
Kiei mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
Se alflugigas vi
Rigardon vian,
Ĉi mildan kolombeton,
Ho, kies ĉiu plum’
Estas olea branĉo de la paco,
Ĉar ĝi pli mola estas ol la silk’,
Ol la kuseno de l’ lulilo —
Kiel mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
Se eksonoras via voĉo,
Ĉi voĉo, kiun se ekaŭdus
La sekaj vintraj arboj,
Branĉetojn verdajn ili ĝermus,
Kredante ke
Alvenis jam Printempo.
Savant’ ilia, longe atendita,
Ĉar kantas jam la najtingal’ —

Kiel mi nomu vin?
Kiel mi nomu vin,
Se tuŝas mian lipon
La flama rubenŝton’ de via lip’
Kaj la kisfajro fandas la animojn
Kiel maten’ la tagon kaj la nokton,
Kaj malaperas antaŭ mi la mond’,
Kaj malaperas antaŭ mi la temp’,
Kaj siajn plej misterajn ĉielvoluptojn
Inunde verŝas sur min la Eterno —
Kiel mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
Patrino de feliĉo mia,
Feofilin’ de fantazio
Ĉiel-ataka,
Eĉ plej aŭdacajn miajn rev-esperojn
Ekhontiganta brila realaĵo,
Ho, sola, sed ol mondo pli valora
Trezoro de animo mia,
Edzino mia dolĉa, bela, juna,
Kiel mi nomu vin?

[ree]


Sándor Petőfi
JEN AŬTUNO, JEN DENOVE
Jen aŭtuno, jen ĝi ree,
Kiel ĉiam, ĉarmas min.
Dio scias, kial mi ĝin
Amas? sed mi amas ĝin.

Mi sidiĝas sur monteto,
Disrigardas tie ĉi,
Kaj aŭskultas molan zumon
De l’ falanta arbfoli’.

Al la ter’ la sun’ rigardas
Kun rideta, milda bril’,
Kiel la patrin’ amanta
Al ekdorma eta fil’.

Vere ja, la ter’ ne mortas,
Nur ekdormas en aŭtun’,
Tra l’ okuloj ne malsanon,
Nur dormemon montras nun.

Ĝi silente sin malvestas,
Metas belajn vestojn for.
Ĝi sin vestos, se krepuskos
La printempo: la aŭror’.

Dormu do, naturo bela,
Dormu dolĉe ĝis tagiĝ’,
Havu sonĝojn, kiuj pleje
Vin plenigas per feliĉ’.

Plej mallaŭte, fingropinte
Liutkordojn tuŝas mi.
Por vin luli, sonu reva
Kant’ de mola melodi’.

Mia kara, alsidiĝu,
Sidu ĉe mi en silent’,
Ĝis forsonos kanto, kiel
Super lago flustra vent’.

Min kisante, mute metu
Nun la buŝon al la buŝ’,
Ke l’ naturon ni ne veku
El la dolĉa, dorma kuŝ’.

[ree]


János Arany

SANGJUĜO
Sur fund’ de l’ Radvány-a arbaro malluma
Benjamon de Bárcz oni trovis en mort’
Kun akra ponardo en kor’ lia juna.
»Je Dio! Jen pruvo: terura raport’
Ke fil’ mia mortis per murda perfort’!«

En halon armilan lin patro portigas
En ombre malvarma kastel’ de l’ bien’.
Nek korpon lavigas, nek vestojn ordigas.
Sur korp’ sangmakula, taŭzita mien’
Sur la katafalko nun kuŝas li, jen.

Kvar halebardistoj la gardon ektenas.
»Vivante neniu enpaŝu tra l’ pord’!«
Sed se la patrino, fratino alvenas
»Priplori lin?« »Estu rifuz’ via vort’!
La neobeantojn tuj frapu la mort’!«

De ĉambro al ĉambro vagante sufokas
Obtuzan plorĝemon virina dolor’.
Li mem por sangjuĝo sigele alvokas,
Dum falke avidas suspekt’ en la kor’.
«Eksango de l’ vundo atestu laŭ mor’!«

La drapoj funebraj sur mur’ de l’ kastelo
Nenie enlasas radiojn de l’ sun’.
Kaj staras ĉe l’ korp’: krucifikso, kandelo
Pristaldo kaj pastro. En la kandelfum’
Surfluas la korpon la flava vakslum’.

»…La malamikoj alvenu, se estis!«
Kaj ĉiuj vokitaj envenas, laŭ cit’.
Sed vane, senmova la vundo nur restis
Dum paso ilia ĉe l’ kapo de l’ lit’.
»Nek tiu ĝi estas, nek tiu vokit’,

Do kiu?« — malhele la patro ektondras
»Senvenĝe ne fluis la sang’ de nobel’,
Mi volas lin trafi, kaj eĉ se surmontras
Min mem la akuzo de l’ cita sigel’,
Jam ĉiun suspektas mi sub la ĉiel’!

Amikoj do venu!« Laŭ patra citvorto
Envenas bravuloj, kun kora dolor’,
Ke frapis heroon en sango la morto
Kaj ne en batalo, en kampo de glor’.
Sed eĉ nun ne sangas la vundo de l’ kor’.

»Do venu la korto, junul’, maljunulo,
Alvenu do Bárcz nun, la tuta vilaĝ’!«
Jen larmo kompata en ĉiu okulo
Pro l’ kara sinjoro, rompita junaĝ’.
Ne movas la vundon larmplena vizaĝ’.

»Patrino, fratino do devas alveni!«
Eksonas ekstere patrina lament’,
Fratino sin ĵetas por lin ĉirkaŭpreni,
Sed vane, li restas mortinto sen sent’
Kaj nigras la sanga makul’ en silent’.

»Trezor’ lia venu do laste, porvide,
Sekret-fianĉin’, Abigela de Kund.
Ŝi venas. Ponardon rigardas rigide.
Pied’ ekradikas. Ŝtoniĝas la frunt’….
Ruĝe ekfluas la sango el vand’.

Nek larmo ruliĝas, nek veo ekbruas,
La neston de l’ cerbo ekkaptas ŝi nur.
Ŝiranta turmento nun tie detruas,
En vejnoj ekfrostas la sang’ pro terur’.
»Filino! Vi estas murdint’ de l’ junul’!«

Kaj dum du alvokoj silentas ŝi treme
Kaj kvazaŭ sub sorĉo, kun man’ ĉe tempi’,
Kaj poste ŝi diras mallaŭte kaj ĝeme:
Mi lin ne mortigis, atestu mem Di’,
Sed ja, la ponardon mi donis al li.

Jam amo fidela al li min alligis,
Li sciis, ne estas plu inter ni bar’,
Min tamen obstine jes-diri instigis,
Se ne, li sin pikos pro l’ ama amar’.
Petole mi donis: do jen, mia kar’.«

Ponardon el vund’ ŝi elŝiras senbride
Kun flamaj okuloj, konfuza mien’,
Kaj svingas la klingon kaj plore kaj ride
Kun kri’ akcipitra forkuras sen ĝen’:
Neniu sin riskas je ŝia reten’.

Ŝi kuras ekstere, ne hontas sen fin’
Eĉ danci kaj kanti sur strato.
Kaj gaja la kant’: iam estis knabin’
Ludanta kun sia amato,
Samkiel kun muso la kato.

[ree]


Edgar Allan Poe

LA KORVO
Foje, en la hor’ noktmeza pri volumo stranga, peza
De scienc’ forgesiĝinta mi meditis kun enu’.
Preskaŭ dorme, jam klinkape, jen, ekaŭdis mi, ke frape,
Sur la ĉambropordo skrape, skrape sonas eta bru’.
»Vizitanto,« mi murmuris, »sin anoncas per ĉi bru’,
Certe, jes, nenio plu.«

Ah, memoro tro preciza! Regis la decembro griza,
Fantomombrojn flam’ mortkriza ĵetis jam tra l’ fornotru’.
Mi sopiris je l’ mateno, lege fuĝis de l’ ĉagreno
Pri ŝi, fea fenomeno supre trans ĉiela blu’,
Kiun anĝelar’ Lenora nomas trans ĉiela blu’,
Tere — ne nomata plu.

Min la trista, silksusura flustro de l’ kurten’ purpura,
Skurĝis nun ĝis plej fantasta, ne sentita animsku’.
Por ke l’ koro pli kviete batu, diris mi ripete:
»Vizitanto enirpete frapas ĉe la ŝlosiltru’,
Nur malfrua vizitanto frapas ĉe la ŝlosiltru’,
Certe, jes, nenio plu.«

Repreninte miajn fortojn, post hezit’ mi riskis vortojn:
»Ho, sinjor’, aŭ sinjorino, min pardonu pro l’ malfru’,
Sed min dorm’ en brakojn prenis, kaj vi tiel kaŝe venis,
Tiel mallaŭtpaŝe venis, kun tiel necerta bru’,
Ke mi dubis«. Kaj la pordon mi malfermis vaste. »Nu?«
Nigra nokt’, — nenio plu.

Gapis mi al nokt’ senlima, kaj mi havis, duba, tima,
Revojn, kiajn ne riskis revi mortema individu’.
Sed silent’ senrompa tronis, signon la mallum’ ne donis»
Nur la vort’ Lenora sonis, flustre sonis,.fojojn du,
Mi ĝin flustris, kaj la eĥo ĝin reflustris, fojojn du,
Tio nur, nenio plu.

En la ĉambron mi reiris, brule la anim’ deliris,
Kaj jen, ree, nun pli laŭte, sonis la pretera bru’.
»Certe io en la strato bruas sur fenestra lato,
Tuj mi vidos, kia bato estas ĉi mistera bru’.
Kor’! Trankvilon! Mi esploros kaŭzon de l’ mistera bru’,
Vento nur, nenio plu.«

Mi la ŝutrojn suprentrenis, kaj jen, flirte enpromenis
Granda Korvo el la sanktaj tagoj de la Tempa Fru’,
Sen kapklino dum enveno kaj sen halto kaj sen ĝemo,
Kun tre moŝta lordmieno ĝi enflugis al statu’,
Super mian ĉambropordon flugis al Pallas-statu’,
Sidis jam, nenio plu.

Kvankam en humor’ malbona, ridis mi je l’ bird’ ebona,
Je l’ majesta, grav-impona sintenad’ kaj korpkonstru’:
»He, eĉ kun ŝirita kresto certe ne sentaŭga besto,
Korv’! Portita per tempesto de la bord’ de l’ Nokta Flu’,
Diru vian sinjornomon ĉe l’ Plutona Nokta Flu’!
Grakis ĝi: »Neniam plu.«

Ĝin la rusta bird’ eldiris tiel klare, ke mi miris,
Kvankam ne tro multan sencon havis ĝia klaĉa bru’,
Sed asertas mi decide, ke neniam al la vid’ de
Viva hom’ sin montris side tia birdo sur statu’,
Tia bird’, aŭ best’ sovaĝa, super pordo, sur statu’.
Kun la nom’: Neniam Plu.

Nun la Korvo sidis mute, kvazaŭ en ĉi vortojn tute
Enverŝinte la animon, sidis sur la brust-statu’,
Diri pluon eĉ ne provis, nek eĉ unu plumon movis,
Ĝis mi pene diri povis: »De mi iris ĉiam plu
Amikar’, esperoj, morgaŭ iros ankaŭ ĝi jam plu…«
Grakis ĝi: »Neniam plu.«

Nun min vere frapis miro pro l’ trafeco de l’ rediro.
»Eh, sen dub’, jen estas ĝia tuta stoko kaj instru’!
Certe havis hom’ ĝin mastre, kiun Fato malbonastre
Persekutis, ĝis li laste kantis jam ĉi vortojn du,
Post mortkantoj pri l’ Espero lace veajn vortojn du
De l’ refren’: »Neniam plu.«

Sed devigis min la vido de la bird’ eĉ nun je rido.
Mi fotelon rulis kontraŭ pordo, birdo kaj statu’,
Sur velurkusenoj, side, mi min fiksis vid-al-vide,
»Kion volas,« mi medite pensis, »bird’ el Tempa Fru’,
Fata, kruda, kurioza Korvo el la Tempa Fru’
Per ĉi grak’: »Neniam plu.«

Mi meditis kaj konjektis, al la bird’ jam ne direktis
Vortojn, sed ĝiskore boris brulaj birdokuloj du.
Kaj la kapon mi dum penoj de meditoj kaj divenoj
Klinis al velurkusenoj sub lampluma flava flu’,
Al velur’ viola, kiun, sub lampluma flava flu’,
Premos ŝi — neniam plu.

Nun — parfumon, nevidate, incensujo ŝutis flate,
La tapiŝon danc’ serafa tiklis, tintis trila bru’.
»Jen,« mi kriis, »la Sinjoro sendis ĝin per anĝel-ĥoro,
Jen nepenthe! De l’ memoro vin nun savos ĝia ĝu’!
Trinku ĝin! Vi pri Lenora forgresos per ĝia ĝu’!«
Grakis Korv’: »Neniam plu!«

»Birdo kun profetkapablo! Bird’!« mi kriis, »aŭ diablo!
Ĉu l’ Tentant’ vin, ĉu tempest’ vin sendis por animdetru’,
Eĉ ŝirite ne fleksebla! En missorĉa dom’ funebra,
Kie la Hororo febra hejmas, diru, dira, ĉu
Estas en Gilead’ balzamo? Pasos mia viv-enu’?«
Grakis Korv’: »Neniam plu!«

»Birdo kun profetkapablo! Bird’!« mi kriis, »aŭ diablo!
Saman havas ni ĉielon, saman Dion, diru, ĉu
Mi, ŝarĝita de ĉagreno, renkontiĝos en Edeno
Kun ŝi: fea fenomeno supre, trans ĉiela blu’,
Kiun anĝelar’ Lenora nomas trans ĉiela blu’?«
Grakis Korv’: »Neniam plu!«

»Diru ĝin adiaŭkante!« kriis mi, saltleviĝante.
»Bird’, aŭ monstro! En tempeston flugu, al Plutona Flu’!
Eĉ plumet’ ne restu, signe: kion vi mensogis nigre,
Restu mi en sol’, rezigne, portu vin for de l’ statu’,
Bekon for el mia koro, korpon for de la statu’!«
Grakis Korv’: »Neniam plu!«

Kaj la Korvo nur rigide restas side, restas side,
Sidas eĉ nun superporde, sur pala Pallas-statu’,
En okuloj kun aspekto de demono dum sonĝ-plekto…
Planke, kun fantom-efekto, ondas nigra ombroflu’,
Kaj animo mia el ĉi nigre onda ombroflu’
Levos sin — neniam plu.

[ree]


Edgar Allan Poe
ANNABEL LEE
Antaŭ longe, jam longe, en la reĝland’
Apud maro, tie ĉi,
Knabinet’ ĉe ni vivis (vi konis ŝin
Laŭ la nom’: Annabel Lee),
Nur ĉi penso vivigis ŝin: ami min
Kaj esti amata de mi.

Mi estis infan’, ŝi estis infan’
Apud maro, tie ĉi,
Sed ni amis kun am’ pli profunda ol am’,
Mi, kaj mia Annabel Lee,
Eĉ serafoj flugilaj el nuboj nin
Rigardis kun envi’.

Jen kaŭzo, ke antaŭ longa temp’
Apud maro, tie ĉi,
Ekventis el nub’, malvarmumis
Mia bela Annabel Lee,
Parencoj ŝiaj altaj venis
Kaj ŝin portis for de mi,
En tombon kuŝigante ŝin
Apud maro, tie ĉi.

L’ anĝeloj, ja malpli feliĉaj ĉiele,
Nin rigardis kun envi’,
Ho jes, jen la kaŭzo (ja ĉiu ĝin scias
Apud maro, tie ĉi),
Ke la vento alvenis dum nokto el nub’
Kun porto de morto al Annabel Lee.

Sed am’ nia estis pli forta ol am’
De homoj pli aĝaj ol ni,
De multaj pli saĝaj ol ni,
Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel’
Nek demonoj de l’ marimperi’
Malligos, disigos ĉi koron de l’ koro
De la bela Annabel Lee.

Ĉar sonĝporte sin levas la Lun’ kaj mi revas,
Pri la bela Annabel Lee,
Kaj se levas sin stelo, mi revas pri l’ helo
Okula de Annabel Lee,
Tiel dum la nokthoro mi kaŝas ĉe l’ koro
De ŝi: mia viv’, fianĉino, trezoro,
En la eta tombar’, tie ĉi,
En la tomb’ apud mar’, tie ĉi.

[ree]


Alfred Tennyson

MAUD
Birdoj vespere tra l’
Parko en ĥoro
Vokis: Maud, Maud, Maud,
Vokis kun ploro.

Kie Maud’? Ja kun mi!
Kun mi, boskvoje!
Ŝiris liliojn kaj
Plektis ŝi ĝoje.

Birdoj en branĉoj ŝin
Vokis kun krioj:
Kie Maud? Jen, jen, jen,
Inter lilioj!

Kisis mi, lasis ŝi.
Vang’ infanpura,
Nur deksesjara, sed
Svelta, altstatura.

Krius fiere mi
Pro l’ ĝojo ŝvela:
Mia la kor’ de Maud!
Graco ĉiela!

Iris ŝi freŝe kun
Paŝo balanca,
Herboj freŝiĝis post
Ir’ facildanca.

Birdoj en parko ja
Plore vokadis:
Kie Maud, Maud, Maud,
Iu pri ŝi svatis.

Henas ĉevalo kaj
Gratas ĉe l’ pordo,
Ne vin elektis ŝi,
Iru for, lordo!

[ree]


Alfred Tennyson
LA DEZERTA DOMO
Viv’ kaj Penso jam forpasis
Brakoplekte.
Pordon kaj fenestrojn lasis
Malfermitaj, tre neglekte.

Kaj interne nokto nigras,
En fenestroj lum’ ne viglas,
Dormas pord’, ne bruas ĝi jam,
Kiel ofte ĝi sonis iam!

Pordon, ŝutrojn fermu rigle,
Aŭ ni tra l’ fenestroj vidas
Nudan mankon, kiu sidas
En la dom’ dezerta nigre.

For! Ĉi tie sin ne levos
Gajo kaj ĝojiga tril’.
Dom’ kreiĝis el argil’,
Ĝi al ter’ refali devos.

For! ĉar Viv’ kaj Pens’ pereis
El ĉi dom’ funebra,
Sed en glora urbo por eknesti,
En urbego fora, kreis
Domon kun mason’ nedetruebla.
Ve, ne povis kun ni resti!

[ree]


Robert Browning

RENKONTO NOKTA

La griza mar’, la longa bordo bruna,
Duonluno flava, granda, en malalt’,
Ondetoj, kiuj fajre, en ringformo,
Saltetas, timvekite el la dormo,
Kaj rodon venas mi kun puŝa halt’,
Kaj bremsas barkon en la ŝlimo duna.

Mejlo sur varma bord’ en marodoro,
Tri kampojn tranĉas ĝis la farm’ la voj’,
Frapet’ fenestre, akra ekkraketo,
Ekŝpruca bluo de la alumeto,
Mallaŭta voĉo, tra ektim’ kaj ĝoj’,
Kaj fine — frapas koro sur la koro!

[ree]


Alfred de Musset

LA POETO

Ĉiun memoron ĉasi, la penson fikse ĉeni;
Sur bela akso ora ĝin balancante teni
Malcerta, malkvieta; senmova spite tion;
Kaj eternigi eble momentan iluzion;
La veron, belon ami kun serĉ’ de harmonio,
En sia kor’ aŭskulti la eĥon de genio,
Kaj kanti, ridi, plori, sencele, laŭ hazardo,
El rido, vorto, ĝemo, sopiro kaj rigardo
Fari valoran verkon, plenan de tim’ kaj: ĉarmo,
Fari perlon el larmo:
Ĉi sube de l’ poeto jen estas la pasio,
Jen liaj hav’ kaj vivo, jen lia ambicio.

[ree]


Gérard de Nerval

FANTAZIO
Ekzistas kanto: ĝin ne donus for mi
Por Mozart, Weber, ĉio Rossinia,
Maljuna kant’, sopire nostalgia,
Havanta kaŝajn ĉarmojn sole por mi.

Ĉar ĉiam, se min ĝia aŭdo ravas,
Mi ducent jarojn sentas min pli juna,
Sub Luiz’ Dektria estas temp’… kaj flavas
Verda monteto pro l’ subiro suna.

Kaj ŝtonangula brik-kastel’ fiera
Rigardas min kun vitroj ruĝkoloraj
En granda parko. Banas flu’ rivera,
Piedojn ĝiajn inter herboj floraj.

Kaj sinjorin’ blondhara, nigr-okula
Sur la balkon’ en vest’ malnova floras,
Kiun en viv’ alia, kaj nebula
Mi konis jam… kaj kiun mi memoras.

[ree]


Leconte de Lisle

LA KORO DE HJALMAR
Vent’ frosta, klara nokto, sur neĝo ruĝmakuloj.
Mil bravaj viroj kuŝas sentombe tie ĉi.
Sen mov’. La man’ sur glavo. Rigidaj: la okuloj.
Kaj supre: nigraj korvoj kun ĝoje graka kri’.

La frosta luno verŝas de fore palajn flamojn.
Hjalmar leviĝas inter kadavroj el la sang’,
Sur sian glavo-stumpon apogas ambaŭ manojn,
Batal-purpuro fluas el lia vunda flank’.

— He, ĉu inter mil fortaj kaj ĝojaj knaboj restis
Ankoraŭ iomete da spir’ en iu brust’?
Matene vi ja ridis, per kant’ plenvoĉa festis,
Kiel la merloj en la densaĵo de arbust’.

— Silento. Mia kasko rompiĝis; havas truon
Kiraso; kaj la najlojn saltigis hakileg’.
L’ okuloj sangas. Fortan mi aŭdas murmur-bruon,
Similan al la hurlo de mar’, aŭ lupo-blek’.

— He, hommanĝanto brava, he, korvo kara, venu!
Malfermu mian bruston per via bek’ el fer’!
Ja morgaŭ vi retrovos nin ĝuste tiaj! Prenu
La koron, portu varme al la filin’ de Ilmer’.

— La jarloj en Upsala sorbante bonan bieron
Tintigas la orkruĉojn kaj kantas nun en ĥor’,
Vagul’ de stepoj, flugu ventvoje tiun teron,
Fianĉinon mian oni serĉu kun la enbeka kor’.

— Ŝin supre en la turo, la kornikvizitata,
Vi trovos, blanke palan, kun longa nigra har’,
Orele pendas ringo arĝenta, delikata,
Ol belvesperaj steloj pli brilas okul-par’.

— Herold’ malhela! diru al ŝi mian adoron,
Kaj donu mian koron. Rekonos ŝi je l’ vid’
Ĉi ruĝan kaj solidan, ne palan, treman koron,
Kaj la filin’ de Ilmer’ vin salutos. kun alrid’.

— Mi mortas. Tra cent vundoj forflugos la animo.
For mia temp’. La sangon, he, lupoj, trinku nun.
Libere, june, ride, kaj sen makul’, sen timo,
Foriras mi, por sidi ĉe l’ Dioj, en la sun’.

[ree]


José Maria de Heredia

José Maria de Heredia
LA SKLAVO
Jen, nuda, naŭzmalpura, nutrita nun plej aĉe,
Mi, sklavo, sed — surkorpe ja signas rest’ fier’
En bellinia golfo naskiĝis mi, libera,
Kie miela Hybla montbluojn banas plaĉe.

Ve, for jam la feliĉa insul’! ho, se vojaĝe
Al Sirakuz’, abeloj, al montdekliv’ vinbera
Vi venos, laŭ la cigna flugvojo primavera,
Gast’ kara, serĉu, kiun mi amis ĉi pejzaĝe.

Ĉu vidos mi l’ okulojn malhelviole purajn,
La ridon de la hejma ĉiel’, kies lazurajn
Brilegojn triumfarko de nigra brov’ reĵetas?

Kompatu min kaj: iru por serĉ’ de Klearista,
Kaj diru, por ŝin vidi ankoraŭ mi vegetas.
Vi certe ŝin rekonos: ŝi estas ĉiam trista.

[ree]


PRI ROMPITA MARMORO
Musk’ fermis ĝiajn mornajn okulojn, bonanime
Ĉar en la bosk’ senkulta ĝi vane serĉus pian
Virginon, kiu verŝus lakton kaj vinon sian
Sur la belnoman teron, kiun ĝi markas lime.

Heder’, lupol’, viburno, kovrantaj ĝin intime,
Ne scias, envolvante ĉi ruinaĵon dian,
Ĉu Faŭn’, Silvano, Hermes, aŭ Pan’ ĝi estis iam:
Sur ruba frunto tordas la verdajn kornojn ŝpine.

Sed la radi’ oblikva per siaj briloj flataj
Du orajn orbojn metas al ĝiaj vangoj plataj,
Sovaĝvinbero ridas, kiele lipo ruĝa,

Kaj per la bril’ facila, ventflustra melodio,
Folioj, vaga ombro kaj per la suno fuĝa,
El la marmor’ ruina jen, iĝis viva Dio.

[ree]


José Maria de Heredia
LA CYDNUS
Sub la lazur’ triumfa, je l’ suno flagre brila,
Triremo el arĝento blankigas nigran fluon,
Sur sulkoj postlasante kun incensspir’ la bruon
De silksusuro tikla kaj flutosono trila.

Sur antaŭkil’ fajrera, apud la ret’ angila,
Ekster la baldakeno, por vidi pli, trans pruon
Sin klinas Kleopatra en pompan vesperbluon,
Ŝajnante pred-embuska birdego orflugila.

Jen Tars’. Ŝin militisto atendas, malarmita.
Lagida bruna, streĉas ŝi tra l’ aer’ ĉarmita
La ambrajn brakojn, rozajn pro la reflekt’ purpura.

Ne vidas ŝi, ke post ŝi, por antaŭdir’ de sorto,
Deŝiras rozpetalojn sur akvo trist-obskura
La du infanoj diaj: Deziro kaj la Morto.

[ree]


Charles Baudelaire

LA HOMO KAJ LA MARO
Libera homo, estos al vi eterne kara
La mar’. Animon vian ja kvazaŭ en spegulo
Admiras vi en ĝia senfina ondo-rulo,
Via spirit’ ne estas profund’ malpli amara.

En via spegulbildo vi mergas vin kun ĝuo,
Ĝin brakumante brake, okule; koro via
Sin savas kelkafoje de l’ propra voĉo kria
Per tiu nebrideble sovaĝa plendo-bruo.

Vi ambaŭ estas same mallumaj kaj kaŝemaj.
Hom’! Kiu sondis fundon de la abism’ anima!
Mar’! Kiu povas scii pri via riĉ’ intima!
Tiel ĵaluze gardas vi pri l’ sekretoj memaj.

Kaj tamen, dum centjaroj sennombraj, vi per batoj
Kruelaj interluktas kun senkompata forto.
Tiel amataj estas de vi la murd’ kaj morto,
Eternaj batalantoj, vi, senindulgaj fratoj!

[ree]


Charles Baudelaire
LA ALBATRO
Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras
Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar’,
Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
Post ŝip’, glitanta tra la amara abismar’!

Kaj kiam ili estas metitaj ŝipoplanke,
Ĉi reĝoj de l’ lazuro mallerte kaj kun ĝen’
Flugilojn grandajn, blankajn jen, trenas ambaŭflanke,
Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen’.

Ĉi vojaĝant’ flugila inerte nun hezitas,
Ĵus nura belo, kaj nun — malbel’ komika jam,
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip’ incitas,
Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam’.

Similas la poeto al tiu princ’ de l’ nuboj,
Kiu tempeston ĝuas, kaj ridas je l’ pafant’,
Kaj kiun tere, sube, ĉe mokrideg’ de buboj.
Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant’.

[ree]


Charles Baudelaire
MOESTA ET ERRABUNDA
Diru, ĉu via koro ne tiras for, Agata,
El la nigranta maro de l’ urb’ malpura vin
Al mar’ alia, blua, de briloj radiata,
Profunda, klara, kiel la ĉasto de virgin’?
Diru, ĉu vin la koro ne tiras for, Agata?

La mar’, la vasta maro konsolu nin en pen’!
Kiu demono donis al raŭka kantistino
Akompanata de la muĝanta vent-orgen’
Ĉi dolĉmajestan rolon de milda vartistino?
La mar’, la vasta maro konsolu nin, en pen’!

Ho portu min, vagono, flugigu, vel’ fregata!
For, for! Ĉi tie estas la kot’ el nia plor’!
— Ĉu ne? Vin ofte urĝas la larma kor’, Agata
For de l’ konsciencmordoj, de krimoj, de dolor’,
Forportu min, vagono, flugigu, vel’ fregata!

Parfuma paradizo! Ho, kiel fore jam!
Kun nuraj am’ kaj ĝojo sub la ĉiel’ lazura!
En kiu indas ĉio amata je la am’,
En kiu dronas koro en la volupto pura!
Parfuma paradizo! Ho, kiel fore jam!

Ĉar verda paradizo de l’ amoj knabnaivaj,
Pelludoj, kantoj, kisoj, bukedoj, kompliment’.
La vibraj violonoj post montoj moldeklivaj,
Kun kruĉ’ da vin’, en bosko, dum la vespersilent’,
— Ĉar verda paradizo de l’ amoj knabnaivaj,

La paradiz’ senkulpa, pasema idili’,
Ĉu ne pli fore estas, ol hinda, ĉina tero?
Ĉu eblas ĝin revoki per lamentanta kri’,
Ĉu povas voĉ’ arĝenta ĝin veki por apero?
Ho, paradiz’ senkulpa, pasema idili’!

[ree]


Charles Baudelaire
LA BALKONO
Patrin’ de l’ rememoroj, majstrin’ de l’ am-majstrinoj,
Plezuro mia tuta, vi, tuta mia dev’!
La ravon de l’ vesperoj, de l’ kisoj, de l’ alklinoj,
La ĉarmon de l’ hejmfajro reportas vi en rev’,
Patrin’ de l’ rememoroj, majstrin’ de l’ am-majstrinoj!

Vesperoj, lumaj per la ard-karba ilumin’,
Vesperoj sur balkono, en roz-vual’ vapora!
Ho, bona via koro, ho, dolĉa via sin’!
Ni diris ofte vortojn kun senc’ eternvalora.
Vesperoj, lumaj per la ard-karba ilumin’.

Ho, kiel belaj sunoj en la vesperoj varmaj!
Profundas nun la spaco! Potencas nun la kor’!
Mi kredis, kliniĝante al vi, Reĝin’ de l’ Ĉarmaj,
Enspiri la parfumon de via sang-odor’.
Ho, kiel belaj sunoj en la vesperoj varmaj!

Densiĝis nokto kiel envia kaŝkurten’,
Pupiloj viaj tamen albrilis, divenataj.
Mi trinkis vian spiron, ho, dolĉo, ho venen’!
Piedoj viaj dormis en miaj manoj frataj.
Densiĝis nokto kiel envia kaŝkurten’.

Mi scias arton: veki minutojn plej feliĉajn.
Jen, mia viv’ sur viaj genuoj kaŝas sin,
Ĉar kie serĉi viajn langvorajn belojn riĉajn,
Se ne sur kara korpo, en dolĉa via sin’?
Mi scias arton: veki minutojn plej feliĉajn.

Ĉi ĵuroj, ĉi parfumoj, ĉi kisoj plu sen fin’,
Ĉu ili renaskiĝos el akvoturn’ senfanda,
Kiel la junaj sunoj ĉiele levas sin
Baninte sin sur fundo de l’ ocean’ profunda?
Ho ĵuroj, ho parfumoj, ho kisoj plu sen fin’!

[ree]


Charles Baudelaire
INVITO POR VOJAĜO
Ho, vi, filin-fratin’,
Sonĝ’ lulu dolĉe vin
Pri l’ kuna viv’ trankvila:
Sen pen’, sur fora bord’,
Nur ami ĝis la mort’,
En land’ al vi simila:
Ĉiel’ vuala kun
Nebule pala sun’
Similas al misteroj
De via flam-okul’,
Kies perfida brul’
Elbrilas tra larmeroj.

Ho, tie — sole Bel’ kaj Bril’,
Volupto, Ordo kaj Trankvil’.
Briladus pro polur’
De l’ jaroj ĉe la mur’
La mebloj en la ĉambro,
Miksiĝus la odor’
De la plej rara flor’
Al vaga spir’ de l’ ambro,
Drapir’ abunda kaj
Spegul’ profunda kaj
Pomp’ orienta, sorĉa,
Parolus al la kor’
Sekrete, kun sonor’
De l’ patra lingvo dolĉa.

Ho, tie — sole Bel’ kaj Bril’,
Volupto, Ordo kaj Trankvil’.

Sur la kanal’ de l’ mar’
Jen, sonĝas la ŝipar’
Pri vagabondaj iroj,
Ĝi venis de l’ mond-fin’,
Por ke ĝojigu vin
Plenumo de l’ deziroj.
Je l’ sunsubira hor’
Per hiacint’ kaj or’
Vestiĝas la kamparo
Kaj urb’ kaj mara ond’.
Kaj endormiĝas mond’
Sub varma lum-talaro.

Ho, tie — sole Bel’ kaj Bril’,
Volupto, Ordo kaj Trankvil’.

[ree]


Charles Baudelaire
BABILO
Aŭtunĉiel’ vi estas, helroza kaj serena,
Min maro de malĝojo inundas en anim’,
Kaj lasas, refluinte, sur mia lipo splena
La mordan rememoron de la amara ŝlim’.

La mano vane glitas tra mia svena sino,
Ŝiritan vundon trovos vi sole, amikin’,
Ĝin ŝiris ungoj, dentoj sovaĝaj de l’ virino,
Ne serĉu mian koron, la bestoj manĝis ĝin.

La bruston, ĉi palacon, infektis hordo kruda,
Oni orgias, murdas, kverelas tie ĉi.
Parfumo ĉirkaŭnaĝas ĉe via gorĝo nuda.

Ho Belo! kruda vipo de l’ koroj. Volas vi.
Per viaj fajr-okuloj, brilantaj kvazaŭ festoj,
Bruligu la ŝiraĵojn lasitajn de la bestoj.

[ree]


Arthur Rimbaud

LA DORMANTO DE LA VALO
Jen tra’ en verdo, kie kantadas flu’ rivera,
Kaj al herbar’ freneze ĉifonojn kroĉas ĝi
Arĝentajn, kaj la suno, de la montar’ fiera,
Brilegas: eta valo, ŝaŭmanta de radi’.

Soldato, buŝmalferma, nudkapa juna bubo,
Banante sian nukon en freŝa, blua kres’,
Jen dormas, sterniĝinte sur herboj, sub la nubo,
En verda lito, pale, dum pluvas lum’ sen ĉes’.

En junko la piedoj, li dormas. Kaj kiele
Infan’ malsana, ride, jen sonĝas li miele,
Natur’, lin lulu varme: li frostas sub la Blu’,

Nazlobojn liajn ne plu vibrigas florodoro,
Li dormas, sub la suno, la mano sur la koro,
Trankvile. Dekstraflanke jen ruĝaj truoj du.

[ree]


Arthur Rimbaud
LA EMBUSKANTOJ
Nigre en neĝo kaj nebulo,
Ĉe l’ granda, luma kel-okulo,
Kun dorso-klin’,

Gapante, ke l’ bakisto faras
La blondan panon pezan, staras
Infanoj kvin.

Vidanto: blankaj brakoj knedas
La grizan paston, turnas, ĵetas
Tra l’ hela tru’,

Aŭdante: bona pan’ susuras,
Bakisto ride kantmurmuras
Kun grasa ĝu’.

Jen ili kaŭras nun, senmove,
Ĉe l’ luko, kiu varmas blove
Kiel la sin’,

Kaj dum la pan’, por nokt’ regala
Faríta, kiel bulk’ ovala,
Ekmontras sin,

Kaj tie, sub la trabo fuma
Ekkantas pana krust’ parfuma
Kaj grila son’,

Kaj vivon spiras truo varma,
L’ animojn kaptas ravo ĉarma
Sub la ĉifon’,

Eksentas bonan vivon, povraj
Jesuoj, etaj, prujno-kovraj:
Kaj plu, kaj plu

La etajn rozajn nazojn premas
Al krad’, kaj zumajn vortojn ĝemas
Tra l’ krada tru’,

Freneze, ili preĝojn teksas,
Al lum’ de l’ ĉiel’ malferma fleksas
Sin laŭ la pov’

Tiel, ke l’ pantalonoj krevas
Kaj la ĉemizojn flirti levas
La vintra blov’.

[ree]


Paul Verlaine

MIA INTIMA REVO
En sonĝ’ penetra, stranga tre ofte al mi venas
Virino nekonata, de mi amata, ama,
Alia ĉiufoje, kaj tamen ĉiam sama,
Virin’, kiu min amas, kaj kiu min komprenas.

Ŝi min komprenas plene, ĉi diafana koro,
Ve, sole por ŝi ĉesis problem’ esti fatala,
Jes, nur por ŝi; la ŝviton de mia frunto pala
Ŝi povas refreŝigi, nur ŝi, per sia ploro.

Ĉu bruna, blonda, ruĝa ŝi estas? Mi ne konas.
La nomo — mi memoras — sonore, dolĉe sonas,
Kiel la nom’ de l’ karaj, kiujn la viv’ ekzilis.

Rigardo ŝia estis rigardo de statu’,
Kaj sia trankvilflua kaj grava voĉ’ similis
Al karaj voĉoj, mutaj, kaj ne sonontaj plu.

[ree]


Paul Verlaine
VIRINO KAJ KATO
Jen, virinet’ kaj kat’, ludantaj.
Ho, miron vekas ĉi afer’:
La blanka man’, piedoj blankaj
En ombrojn dronis de l’ vesper’.

Ho, krimulino, jen, kaŝataj
Sub nigra ganto, en trankvil’.
La murdaj ungoj, la agataj’
Pli brilaj, tranĉaj, ol razil’.

Retiras, dum sukera flato
La akrajn ungojn ankaŭ l’ kato,
Sed viglas la diabl-insid’.

Tra l’ ĉambro, kie ĵus sonore
Ŝi trilis per aera rid’,
Kvar punktoj brilas nun fosfore.

[ree]


Paul Verlaine
LA BLANKA LUNO
Tra l’ bosko brilas
La blanka lun’,
Voĉetoj trilas
Surbranĉe nun
Sub tend’ folia…

Ho, kara mia!

Profund-spegule
Brilas laget’,
Jen sur ĝi, lule,
Saliksiluet’,
Kaj venta ploro…

Revu, jen horo!

Karese, ĉaste,
Kviet-silent’
Jen, falas vaste
De l’ firmament’,
Kun brilo stela.

Ho, hor’ ĉiela!

[ree]


Paul Verlaine
LA ĈIELO BLUON SPEGULAS…
Super domo, ĉiel’ serena
Bluon spegulas,
Super domo, sur arb’ serena
Branĉoj sin lulas.

Sonoril’ tra ĉielo jena
Dolĉe sonoras,
Kaj birdeto sur arbo jena
Plendon elploras.

Dio, Dio, la viv’ — jen, kia
Simpla kvieto.
L’ urba bruo — nur melodia
Milda muĝeto.

Kion faris vi, hom’ kun via
Ploro konstanta,
Kion faris vi, hom’, el via
Juno floranta?

[ree]


Paul Verlaine
AŬTUNA KANTO

La velksezon’
Per violon’
Ĝemo-sona
Vundas ĉe l’ kor’
Min per langvor’
Monotona.

Sufoke nun
Kaj pale, dum
Tintoj horaj,
Memoras mi
Kaj ploras pri
Tagoj foraj.

Mi vagas, jen
Zigzagas en
Vento forta,
Kun svena fal’,
Simile al
Branĉo morta.

[ree]


Paul Verlaine
EN MIA KORO PLORAS…
En mia koro ploras,
Samkiel pluvas urbe,
Ĉagreno kia boras,
Ĉi koron, kiu ploras?

Dolĉbrua pluvo-fluo
Sur ter’ kaj sur tegmentoj!
Por koro en enuo,
Ho, kanta pluvofluo!

Jen plor’ sen ia kaŭzo.
Ĉar ja, min tromp’ ne trafis.
Ho, naŭz’ en kor’ sen paŭzo!
Funebro nur sen kaŭzo!

Plej premas ĉi turmento:
Ne scii, kial havas
Sen amo, malamsento,
Mi tiom da turmento?

[ree]


Paul Verlaine
SENTIMENTALA INTERPAROLO
En park’ maljuna, frosta kaj silenta
Du ombroj pasis antaŭ temp’ momenta.

La lipoj: molaj, la okuloj: mortaj.
En vent’ perdiĝas vortoj la malfortaj.

En park’ maljuna, frosta kaj senhoma,
Pasinton sian vokis par’ fantoma.

— Ĉu vi memoras la ekstazajn horojn?
— Kial pretendas vi de mi memorojn?

— Batas la kor’ je mia nom’ resone?
Ĉu min en sonĝ’ vi vidas ĉiam? — Ho, ne

— Aĥ, belaj tagoj! dum feliĉon festi
La buŝo tuŝis buŝon! — Povas esti.

— Aĥ, sub lazuro la esper’ giganta!
— Venkita, fuĝis ĝi al ĉiel’ nigranta.

Kaj ili marŝis sur herbaĵo mola,
Iliajn vortojn aŭdis nokto sola.

[ree]


Gustavo Adolfo Bécquer

SE BALKONE VIAJ KAMPANOLOJ…
Se balkone viaj kampanoloj
Flustras treme,
Kaj vi kredas: vento ilin lulas
Kareseme,
Sciu: mi kaŝiĝas inter ili
Sopirĝeme.

Se postdorse aŭdas vi konfuzan
Bruon krian,
Kaj vi kredas: nekonato krias
Nomon vian,
Sciu: mi vin el angul’ malluma
Vokas tiam.

Se noktmeze via kor’ timfrapas
Nebrideble,
Kaj de ies arda spir’ la lipoj
Brulas febre,
Sciu: apud vi mi kuŝas tiam
Nevideble.

[ree]


Gustavo Adolfo Bécquer
LA AKVON KISAS…

La akvon kisas milde-ĝema vento,
Dum ondojn ĝi puntige ludbalancas.
La nubon kisas sun’ en okcidento
Kaj ĝin per oro kaj purpur’ nuancas,
Sur brula ŝtip’ la glita flamserpento
Por kiso al alia flamo dancas,
Eĉ la salik’ kliniĝas proprapeze,
Redonas kison al river’ karese.

[ree]


Gustavo Adolfo Bécquer
HO DI’, KIEL SOLA…
L’ okulojn senfermajn
Al ŝi oni fermis,
Littolon sur ŝia
Vizaĝ’ oni sternis,
Kaj ĉiuj, silente
Aŭ plore, ĝemspire,
La ĉambron malĝojan
Forlasis forire.

La lum’, kiu tere
En vazo flagretis,
La ombron de l’ lito
Sur muron alĵetis,
Kaj inter ĉi ombro
Vidiĝis sur muro
En akra desegno
La korpa konturo.

Vekiĝis la tago.
Je l’ lum’ matenfrua
Vekiĝis el dormo
Popolo milbrua,
Mallum’ kaj mistero
Kontrastis plenforte
Kun lumo kaj vivo…
Mi pensis senforte:
Ho Di’ kiel sola
Oni restas postmorte…

Kaj ŝin oni ŝultre
Al templo ekspedis,
Kaj en la kapelo
La ĉerkon demetis.
Ĉirkaŭis la palajn
Restaĵojn la briloj
De flavaj kandeloj
Kaj nigraj drapiroj.

L’ animsonorilo
Forsonis. Al fino
De preĝo alvenis
Maljuna avino.
Ŝi iris tra l’ navo.
La pordoj postknaris.
Kaj ree dezerta
La templo nun staris.
Pendolo horloĝa
La tempon mezuris,
Dormemaj kandeloj
Krakete susuris,

Ho tiel malĝoje,
Timige, kortorde
Renkontis sin ĉio…
Mi pensis senforte:
Ho, Di’, kiel sola
Oni restas postmorte.

Ferlango de l’ turo
Lamentis metale,
Adiaŭsalutis
Ŝin sentimentale,
Parencoj, amikoj
En nigra ĉagreno
Ŝin sekvis en trupo
Al tomba ĝardeno.

Por lasta, malvasta
Kaj frosta azilo
La niĉon malluman
Jam faris fosilo,
Ŝin oni demetis,
Kaj kovris terŝute,
Kaj ĉiuj forlasis
Adiaŭsalute.

Pioĉon tombisto
Surŝultren alĵetis
Kaj dum la foriro
Tradente kantetis,
Eknoktis. Ekregis
Silento tombkorte.

Dronante sub ombroj
Mi pensis senforte,
Ho, Di’, kiel sola
Oni restas postmorte.

En noktoj longegaj
De vintro glacia,
Dum skuas fenestrojn
La vento vekria,
Kaj frapas la vitrojn
La pluvo krudbate,
Pri l’ povra knabino
Mi pensas kompate.

Ĉar tie ja falas
La pluv’ eternflue,
La vento de vintro
Atakas ŝin brue,
Dum kuŝo rigida
En kav’ humidmura,
La ostoj glacias
Pro l’ frosto terura.

Dispolvos la polvo,
Transflugos animo?
Aŭ ĉio nur koto,
Putraĵo kaj ŝlimo?
Ne scias, nek povas
Mi diri pervorte,
Sed sentas mi naŭzon,
Funebron plenforte,
Ĉar trista kaj sola
Oni restas postmorte.

[ree]


Rumana popolkanto

I.
Kiu scias kaj divenas,
Ke la am’ de kie venas,
Kiu scias, kiu konas,
Ĝi el kio ekburĝonas?

El la lipo ruĝe flama,
El la kolo perl-ornama,
El dorlotaj vortoj, petoj,
Dolĉaj rondaj brustmontetoj.

II.
Ho turtelo senkonsola,
Kompatinda, ve al ĝi,
Restis sola, tute sola,
Kompatinda, ve al ĝi.
Flugas tra l’ dezert’ senkante,
Pli mortinte, ol vivante,
Plendas ĝi dum vivo sia,
Ne pariĝas kun alia.
Ĝi tra verda bosk’ rapidas
Kaj ĝin ŝajne eĉ ne vidas,

Flugas ĝis la falo svena,
Sen ripoz’ sur branĉ’ serena.
Se ĝi fine tamen haltas,
Nur sur sekan branĉon saltas,
Aŭ sur nudan rokon iras,
Trinki, manĝi ne deziras.
Se ĝi klaran akvon vidas,
Ĝin diskirlas, forrapidas,
Se ĉasisto venas voje,
Kontraŭflugas ĝi malĝoje.

[ree]


Vasile Alecsandri

DOJNO
Dojno, dojno, dolĉa kanto,
Rave haltas la aŭdanto.
Dojno, fajron spiras vi,
Ĉene min altiras vi.
Vent’ printempa freŝe iras,
Mi ekstere dojnon diras,
Eĥas en ĝi flora val’,
Eĥas en ĝi najtingal’,
En la neĝo vintro vadas,
Hejme dojnon mi kantadas,
Min konsolas ĝia zum’
Tage kaj en noktmallum’.
Branĉoj verde ekfolias:
Mi heroan dojnon krias,
Velke flavas vala vojo;
Jen la dojno de malĝojo.
Dojno, kanto, dolĉa dir’,
Dojno, ĝemo kaj sopir’,
Dojno, dolĉa melodi’,
Kun vi vivas, mortas mi.

[ree]


Vasile Alecsandri
VINTRO
La rigora vintro tordas en aero neĝonubojn,
En ĉielo amasigas longajn, migrajn nubotrupojn,
Flugas flokoj, kiel svarmo papilia, en aer’
Per glaciofloroj kovras brilajn ŝultrojn de la ter’.

Neĝas tage, neĝas nokte, neĝas, neĝas frumatene,
Per kiras’ arĝenta vestas sin la kara, lando plene,
Ronda, pala sun’ rigardas el la nuboj; al pejzaĝ’,
Kiel el pasintaj jaroj dolĉa sonĝo de junaĝ’.

Ĉie, ĉie, malproksime, blankas kampo, blankas monto,
Poplovico blankfantome dronas ĉe la horizonto,
Step’ etendas sin sen vojo, sen postsigno de hompaŝ’,
La vilaĝoj ŝajnas droni sub la blanka fumvolvaĵ’.

Nun la neĝonuboj fuĝas, kaj la neĝofalo ĉesas,
Neĝomaron ama suno trabrilegas kaj karesas,
Jen, subite sled’ facila pasas sur la vala voj’,
La sonoriletoj eĥas tra l’ aer’ kun tri la ĝoj’.

[ree]


Vasile Alecsandri
ŜAFIDETO
Sub montar’ neĝplena,
En la pord’ Edena,
Vidu venas voje,
Vale vagas ĝoje
Tri ŝafaroj kunaj,
De tri viroj junaj:
Unu: moldovan’,
Dua: transilvan’,
Tria: vranĉean’.
Aŭdu: vir’ kun viro
Flustras en konspiro:
Se la nokto venos,
Ili vivon prenos
De l’ ŝafist’ moldova
Riĉe pleje pova,
Kaj akiros povon
Por aĉeti bovon,
Kaj ĉevalojn saĝajn,
Hundojn grandkuraĝajn.

Ŝafidet’ plej kara,
Eta, blondahara,
Jam tri tagojn kuŝas,
Veajn blekojn puŝas,
Herbojn ne ektuŝas.

»Ŝafidet’ plej kara,
Ronda, blondahara,
Vi tri tagojn kuŝas,
Veajn blekojn puŝas,
Herbojn ne ektuŝas.«
»Kara mastro! Gvidu
Gregon kaj rapidu
Al Zavojo nigra.
Tie grego migra
Freŝan herbon maĉos,
Al vi ombro plaĉos.
Mastro kaj sinjoro!
Bojas kun doloro
Via hund’ fidela,
Via hund’ plej bela,
Ĉar se l’ nokto venos,
Vivon de vi prenos
Tiu transilvan’,
Tiu vranĉean’.«
»Ŝafidet’ longhara,
Kara, sorĉofara,
Se surkampa morto
Estos mia sorto,
Diru al vranĉean’
Kaj al transilvan’
Ili en proksim’
Enterigu min,
Inter ŝafoj mi
Kuŝu tie ĉi,
Krome ilin petu:
Kun mi ili metu
Ŝalmon fagan por
Dolĉa amsonor’
Ŝalmon ostan por
Kanto de dolor’
Se la vent’ sin movos,
Ĝi tra ili blovos,
Kaj la greg’ tumulte
Pri mi ploros multe
Sange, plorsingulte.
Sed en greg’ neniu
Pri la murdo sciu,
Diru min feliĉa
Pro edziĝo riĉa
Al knabino ranga,
Rava, reĝosanga,
Ke al nupto stelo
Falis el ĉielo,
Gastoj de festeno
Estis pin’, frakseno,
Popoj: montopintoj,
Kaj la muzikintoj:
Kantobirdoj mil,
Torĉoj: stelo-bril’.

Sed se vin renkonte
Iros, alvenonte,
Panjo griza, migre,
En funebro nigre,
Kaj ŝi ĉirkaŭire,
Larme kaj ĝemspire
Ĉiujn petos, dire:
»Kiu konis foje,
Kiu vidis voje
Paŝtisteton mian,
Karan, beltalian,
Lia freŝa vang’:
Laktokrema blank’
Lia lipo-har’:
Kvazaŭ gren-spikar’,
Lia nigra har’:
Korva flugilpar’,
Lia okulpar’:
Framboj de kampar’

Ŝafidet’ amata!
Estu nun kompata!
Ne malkaŝu vorte,
Ke mi kuŝas morte.
Diru min feliĉa
Pro edziĝo riĉa
Al knabino ranga,
Rava, reĝosanga,
Sed ne diru, ĉarma,
Al patrino larma,
Ke al nupto stelo
Falis el ĉielo,
Gastoj de festeno
Estis pin’, frakseno,
Popoj: montopintoj,
Kaj la muzikintoj
Estis birdoj mil,
Torĉoj: stelo-bril’.

[ree]


Mihail Eminescu

LA STELO
Ho, longa estas voj’, de ni
Ĝis tiu stelobrilo,
Ĝis nin atingas la radi’,
Forpasas jaromilo.

Jam eble en senfina Blu’
Delonge mortis brulo,
Sed la radio tamen plu
Briladas al okulo.

Pri l’ morta stelo la radi’
Ankoraŭ plu atestas.
Ĝi estis, ne al brilis ĝi,
Vidata, ĝi ne estas.

Sopiro same. Se ĝi jam
En nokt’ forbrulis tute,
La lum’ de l’ estingita am’
Plu sekvas nin salute.

[ree]


Mihail Eminescu
SOPIRO
Venu al la font’ arbara,
Kiu vibras sur sablaĵ’,
Kies fluon kliniĝinte
Ŝirmas la branĉar’ per kaŝ’.

Alrapidu brak-etende,
Ĵetu vin al mia sin’,
La vualo, reĵetate,
De l’ vizaĝo levu sin.

Sidos vi en mia sino,
Solaj, solaj, vi kaj mi,
Al harar’ en dolĉa tremo
Falos floroj de tili’.

Blanka frunt’ sub haroj brilaj
Klinu sin al mia brak’,
Al la raba buŝo donu
Dolĉajn lipojn por atak’.

Sonĝos ni feliĉan sonĝon,
Lulos nin en rava sent’
Kanto de soleca fonto,
Kanto de karesa vent’.

En arbara harmonio
Dormu zorgoj kaj dolor’,
Kaj desupre, de l’ tilio,
Falu sur nin flor’ post flor’.

[ree]


Mihail Eminescu
NOKTO
Nokto. Milde kaj ruĝblue en la forn’ la fajro brulas,
El angul’ ĝin rigardante sur kanap’ min sternas mi,
La animo endormiĝas, la palpebrojn fermas mi,
Estingiĝis lum’ en domo, sorĉa sonĝ’ min mole lulas.

Nun vi tra l’ mallumo venas, alridetas min proksime,
Blanka, kvazaŭ neĝa vintro, dolĉa, kvazaŭ printemp-tag’.
Sidu en la sino, kara, ĉirkaŭringu min per brak’,
Kaj rigardu miajn palajn vangojn ame kaj intime.

Per balzamaj, blankaj brakoj, rondaj brakoj, vi min kole
Ĉenas, kaj sur mia brusto via kapo kuŝas nun,
Poste vi la blankan manon levas, kaj ĝi tuŝas nun
Sonĝe mian tristan frunton, harojn forkaresas mole.

Mian frunton en trankvilon lulas la kareso flata,
Min kredante dorma, ruze, kisas vi per arda tuŝ’
Min sur la okuloj fermaj, sur la frunto, sur la buŝ’,
Kaj vi ridas, kiel sonĝo ridas en anim’ ravata.

Ho, karesu, dum la frunto estas glata kaj serena,
Ho, karesu, dum vi junas, kvazaŭ suno de aŭror’,
Dum vi puras, kvazaŭ roso, dum vi dolĉas, kvazaŭ flor’,
Dum ĉi frunt’ ne estas falta, kaj ĉi kor’ ne maljun-svena.

[ree]


Mihail Eminescu
SOLA SOPIR’ DE L’ SIN’
Sola sopir’ de l’ sin’,
Ke en kvieto granda
La morto trafu min
En loko maro-randa,
Mi sonĝu en trankvil’
Proksime al arbaro
Kaj super vasta maro
Ridetu blua bril’.
Ne volas mi standardon,
Nek estu luksa ĉerk’,
El juna branĉ’ de kverk’
Pretigu nur brankardon.

Neniu ploru pro la
Mortinto ĉe la kav’,
L’ aŭtun’ susuru sola
En sia velka flav’.
Dum fala riveret’
Enmiksos sian zumon,
La luno verŝu lumon
Tra l’ densa branĉo-ret’.
Tintil-sonoron sendu
Per freŝa vent’ la greg’,
Min sankta tilieg’
Branĉtreme supertendu.

Ne estos senhejmulo
Mi ekde tiu hor’,
Mi dronos en la lulo
De dolĉa rememor’.
Steletoj de vesper’,
Amikoj miaj karaj
Tra l’ ombroj foliaraj
Alridos per fajrer’.
Mar-kanto krudmalmola
Ekĝemos de pasi’,
Sed polvo estos mi
En mia tomb’ izola.

[ree]


Gheorghe Coşbuc

KANTO DE ŜPINILO
Mi zumis foje kanton
En dormoĉambra sol’,
Mi zumis foje kanton,
Sen scio kaj sen vol’,
Ŝpinil’ pri tio kulpas,
Dum rule glitis ĝi,
Al mi ĝi antaŭkantis,
Kaj ĝin imitis mi.

De tiam malgraŭvole
Min sekvas ĉi sonor’,
Mi tute vane penas
Ĝin peli el memor’.
Ĝin kantas mi dum vojo,
Ĝin kantas mi dum ŝpin’
Ve, se mi scius, kial?
Se mi komprenus ĝin!

Ĉe l’ vespermanĝo fluas
Larmero post larmer’,
Pro larm’ ne eble manĝi,
Kaj mankas min aer’.
Kun arda kap’ mi devas
Elkuri al la vent’
Kaj mankovrante vangojn
Ekkanti kun lament’.

Ĉe l’ muelil’ mi staris
Kaj rulis sin la rad’,
Kaj vortojn kompreneblajn
Ĝi kantis dum turnad’:
Ĝi al mi antaŭkantis,
Kaj postkantetis mi,
Muelist’ min postrigardis
Kaj krucon metis li.

Al riveret’ mi portis
Ĉi kanton de amar’
Por ĝin en val’ enfosi —
Sed popla foliar’
Ekkantis, ĉiuj poploj
Vekantis en la vent’,
Kaj mi denove devis
Ekkanti kun lament’.

Mi iris en la kampon,
Sed plorojn trovis nur.
Ho, kiaj ploraj kantoj!
Nun fuĝis mi en kur’
Al bosko, ĉar en mondo
Plej taŭgas ĝi por ĝem’.
Ah, ĉie plor’! Kaj oni
Min miras pro l’ plorem’

Ŝpinil’ pri tio kulpas:
Ruliĝas ĝi dum ŝpin’
Kaj dume kantas kanton.
Kaj ĝi instruis min.
Ve, malrapide pasas
La viv’ sen kora ĝoj’ —
Ho, pasus ĝi rapide,
Aŭ haltus ĝi en voj’!

Jes, haltus ĝi en vojo,
Aŭ lokon, por sen lim’
Ridplori, mi jam trovus!
Ĉar min retenas tim’ —
Koleras patro, panjo
Riproĉojn diras jam,
Okulojn miajn tuta
Vilaĝo miras jam.

Ho, nokte, sole nokte
Mi sentas min sen pez’,
Kusenon mi alpremas,
Kaj kvazaŭ en frenez’
Mi ploras, en kusenon
La kapon boras mi,
Kaj ploras, dum ne vidas
Patrin’, ke ploras mi.

[ree]


Adam Mickiewicz

MARA SILENTO
Apenaŭ tuŝas vento ŝipflagon karesblove,
Klar-brila akvo spiras mildbruste kaj trankvile,
Kiel la fianĉino feliĉa, ĝi, simile,
Vekiĝas por ĝemspiri, eldormas tuj denove.

Kiel standardo laca post la batal’, senmove
Sur nuda masto dormas la vel’; la ŝip’ facile.
Kaj kvazaŭ ĉenfiksite balancas sin lulile.
Ŝipan’ ripozas, ridas la pasaĝer’ gajbrove.

Ho maro! Inter viaj estaĵoj gajaj estas
Polipo, kiu dormas surfunde, se tempestas,
Sed dum silent’ sin movas, viktimojn ĉirkaŭbrakas.

Ho pens’! En vi la hidro de la memoroj nestas.
Ĝi dormas, dum missorto, pasiaj fulmoj hakas,
Sed se la kor’ trankvilas, ĝi unge ĝin atakas.

[ree]


Adam Mickiewicz
ŜIPVETURO
Ekmuĝas mar’, flugsvarmas la marfantomoj ride, —
Hej, knaboj, al laboro! Ŝipan’ ekgrimpas, pendas
En nevidebla reto, kaj kiel ŝtelatendas
Retvibron araneo, li streĉas sin rigide.

Vent’, vent’! La ŝip’ indignas. Eskapas ĝi senbride,
Subsaltas en ŝaŭmkirlon, la nukon lev-etendas,
Tretinte ondojn, flugas, per frunt’ la nubojn fendas,
Flugiloj ĝiaj ŝvelas en ventoblov’ avide.

Mia spirit’ kun masto flugdancas tra l’ ŝaŭmbolo,
Kaj mia fantazio, kiel la veloj ŝvelas,
Kun ŝipanar’ jubila kunkrias mi sen volo.

Al ŝipo-brust’ mi falas manleve, ho, ĝin pelas
Nun kvazaŭ mia koro por pli rapida flirto!
Nun konas mi la sorĉan facilon: esti birdo!

[ree]


Adam Mickiewicz
VENTEGO
Ŝiriĝis vel’, rompiĝis la direktil’. Tempesto!
Ekveas timo. Ĝemas pumpilo misaŭgura,
Ŝiriĝis el la manoj la lasta stumpo ŝnura,
Sangruĝa sun’ subiras, kun ĝi: espera resto.

Venteg’ triumfe hurlas, kaj sur la ondo-kresto,
Etaĝe leviĝanta el marĥaos’ terura,
Ekiris al la ŝipo la mort’, kiel al mura
Ruino la soldato kun sturm-ataka gesto.

Jen, iuj svenas, iuj mantorde ĝemas vorton,
Aŭ adiaŭbrakume sin tenas mortangore
Aŭ preĝas antaŭ morto, por peli for la morton.

Flanksidas pasaĝero, kaj pensas li dolore:
Feliĉa, kiu preĝas, kaj kiu perdas forton,
Kaj kiu havas iun por adiaŭi plore.

[ree]


Adam Mickiewicz
ODO AL LA JUNECO
Sen kor’, sen spirit’ — jen skeleto-homoj!
Junec’! al mi donu flugilojn
Ekfluigi super senvivajn mondvalojn,
Al paradiza sfer’ de revoj, kie
Miraklojn kreas entuziasmo die,
De l’ novaĵo ekskuas florpetalojn,
Kaj per espero kovras orajn imagbrilojn.

Kiun la maljuno ombras,
Tiu, kun klin’ de sulka frunto sia
Rigardu mondhorizonton tia,
Kia ĝin al li laca vido montras.

Juneco! Ekflugu sen baro!
Kaj supre, ŝvebe, sunrigarde,
Ĝisfunde penetru arde
La amasojn de la homaro!

Rigardu suben! Sub eterna nebulrivero
Regiono dronas en marĉ’ de apatio:
Jen la Tero!
Rigardu! Sur putra akvonivelo
Ia amfibio naĝas en ŝelo:
Sia propra ŝip’, velanto, direktil’ kaj ĉio,
Kaj rabante pli etan amfibion ĉase
Jen sin levas, jen al profund’ sin movas,
Nek ĝi al ond’, nek ond’ al ĝi gluiĝi povas,
Kaj nun sur rok’ vezike ĝi krevas, memfrakase,
Pri ĝia viv’ neniu sciis, neniu pri l’ morto:
Jen egoista sorto.

Juneco, al vi dolĉas vivnektaro
Nur se vi ĝin dividas kun aliaj.
Ravas la korojn ĝojoj diaj,
Se ilin ligas ora fadenaro!

Kune, amikaro juna!
Feliĉo komuna, jen celo komuna,
Fortaj per unio, saĝaj per fervoro,
Kune, amikaro juna!
Feliĉa, kiu mortas vetbatale,
Kaj al kastel’ de l’ gloro
Per propra korpo donas ŝtupon fale.
Kune, amikaro juna!…
La vojo ja krutu, glitglatu,
Perfort’ kaj malfort’ eniron ja fermu:
Perforton perfort’ rebatu,
Kaj venki malforton fruaĝe ni lernu.
Kiu hakis hidrokapon, kiel infano,
Tiu junule venkos ja Kentaŭrojn,
Viktimojn elŝiregos de l’ Satano,
Ĉielen iros por konkeri laŭrojn!

Penetru, kien vid’ ne trafas,
Rompu, kion ne rompis mens-atakoj!
Juneco! vi aglan flugon havas,
Kaj kiel fulmo estas viaj brakoj!

Hej, ŝultron al ŝultro! Ĉenon plektu,
Zone terglobon per ĝi kunligu,
Pensojn al unu fokus’ koncentrigu,
Animojn al unu fokus’ kolektu!
Terbulo! Antaŭen! Krevu! mond-trabaroj!
Sur novajn vojojn ni puŝos vin nune,
Ĝis vi deskuinte ŝiman kruston june
Memoros pri viaj verdaj jaroj!

Kaj kiel en nokta ĥaosimperio
Taŭzita de l’ elementkvereloj,
Per sola potenca »ekestu« de Dio
Ekstaris firm-akse la mondo,
Muĝis ventoj, fluis ondo,
Lumis ĉiele la steloj,
Tiel homaron nun surda nokt’ regadas,
L’ elementoj de l’ volo luktas pene,
Sed jen ekflamas amfajro dia,
La mondo de l’ spirit’ el la ĥaos’ elvadas,
Juneco koncipos ĝin en sino sia,
Kaj amikeco ĝin kroĉos eternĉene!

Sensenta glacio de tero
Kaj lum-sufokaj antaŭjuĝoj krevas,
Saluton! aŭroro de l’ Libero!
Post vi la suno de la Sav’ sin levas!

[ree]


Jaroslav Vrchlický

EL LA MELANKOLIAJ SERENADOJ
I.
Kion virino povas, donacis vi, trezoro,
Liliojn de l’ animo kaj rozojn de koro.

Liliojn blankajn, kun la molpolva or-ornamo,
Purpurajn rozojn kun la elflagra hela flamo.

Liliojn blankajn, pure kaj mildodore revajn,
Parfumojn purpurrozajn, sorĉvibre animlevajn.

Liliojn blankajn, kiuj per hel’ serena ĉarmas,
Purpuran rozon, tiel malĝojan, se ĝi larmas.

En miaj kantoj, vidu, ĉi floroj ekunuis,
Mortintaj la lilioj, en ilin sango fluis.

En miaj kantoj vidas mi flori rozojn blankajn,
Nur en la vesperruĝo de la feliĉ’ ardantajn.

II.
Pli tristan kiu konas,
Ol kiam suno dronas,
Kaj fora son’ de fluto
En nostalgi’ forsonas?

El la arboj venas,
El mallum’ orgenas
Voĉ’ sekreta: Junaj revoj,
Ve, ke ili svenas.

Ĝemo, tim’, sopiro,
Milda sonĝdeliro,
Kvazaŭ vangojn kaj okulojn
Tuŝus ama spiro.

Aŭdu, kanoj ĝeme,
Mole, sindoneme
Vibras, kiel brusta volbo
Sub la kisoj, treme.

Ond’ sopirdolora!
Ho, ĉi ŝvel’ odora
Ŝajnas ŝpruci el kaliko
De la nokto flora.

Pli tristan kiu konas,
Ol kiam suno dronas,
Kaj fora son’ de fluto
En nostalgi’ forsonas?

[ree]


Jaroslav Vrchlický
POST PLUVO

Trarompas jam la Bluo! Diamante
L’ boskaj branĉoj riĉas.
Torento ŝaŭmverŝiĝas
En kur’ freneza, ride, klaĉe, kante.
La akvoj, ĉu vi aŭdas,
La boskaj branĉoj riĉas.
De l’ rokoj eĥe plaŭdas.
Ho ŝajnas, ke starante
En akvoj Pan mem, pri petol’ forgese,
Al kap’ kaj dors’ senĉese,
Fontane
Fluigas akvojn nun kaj ĝojfreneze,
Ravite klakas mane.

[ree]


Jaroslav Vrchlický
ŜTUPOJ
La unuj al palaco paŝas,
Marmoraj. Ilin balustradoj
Ĉirkaŭas kaj tapiŝo kaŝas.

La duaj volve sin direktas,
El sabloŝton’, al burĝa domo,
Kaj simple, sen ornam’ aspektas.

La triaj: aĉaj, eluzitaj,
Senfine krutaj, neireblaj.
La muroj: de malseko ŝvitaj.

Sed ŝtupojn kiajn ajn mi pasas,
Min unu penso, ĉiam sama
Kaptas kaj koron ne delasas:

Ke ja tra ĉiuj, kun bedaŭro,
Lamento kaj amaraj larmoj,
Ne sekiĝantaj dum vivdaŭro,

Tra ĉiuj, ĉu tapiŝon tenas,
Aŭ nudas ili nur mizere:
Malsupren oni ĉerkojn trenas.

[ree]


Jaroslav Vrchlický
ILUZIO
La ĉambro plenis. Dum ĝin trarapidis
Mia rigard’, knabinon mi ekvidis.
Ŝi turnis sin al notoj ĉe l’ pian’,
Apogis kapon reve en la man’.
Nur riĉajn buklojn vidis mi, kaj trude
Ili min logis: ŝin imagi tute:
Ovalon mildan de l’ infan-vizaĝ’
Ĉe l’ lumo de l’ unua revmiraĝ’,
Lip-fragojn ĉastajn, kun la freŝ’ purpura,
La frunton, kie fluis paco pura,
Kiel la luna lumo sur marmor’ —
Kaj plue revis mi pri ŝia kor’,
Pri la sopir’ de l’ maturiĝaj jaroj —
Ĉion ĉi legis mi de ŝiaj haroj.
Jam preskaŭ pentre mi prezentis ŝin,
Sed jen, subite tim’ turmentis min,
Ke ĉi sonĝita tuta mond’ etera
Disfalos, kaj nun, kun rigard’ surtera
Mi fuĝis, kun la bild’ en mia sin’.
Ho, iluzioj, antaŭ kiam vin
La viv’ frakasas, kial ni ne mortas.
Kaj vian helan brilon kun ni portas?
Jen, kun inspiro via sur la frunt’
La kruĉon suĉas ni ĝis teda fund’.

[ree]


Ivan Vazov

AMO NECESAS
Tre honorindaj estas: la indigno,
Pri ĉiu hom’ la severjuĝa voĉ’,
Vortvipoj flamaj kun kolera digno
Pri mankoj, kulpoj, malvirtaĵ’, diboĉ’.

Kaj bone estas: vipi la jarcenton,
Pri l’ kulpa mondo estis akuzist’,
Insultojn galajn ĵeti sur homgenton,
Ripetadatajn ekde l’ mondekzist’.

Sed jen plibono, tamen frato mia,
Ol la kolero nobla kaj furor’,
Ĝi estas amo: heroaĵo dia,
Tre malfacila nun, sed granda glor’.

Ĉar ami estas scii pekpardoni,
Kaj scii: estas granda pov’ en ni,
Ĉar ami estas: kun kuraĝ’ rekoni:
Ni pekas, kiel ĉiuj, se ne pli.

Kaj kredi: venkos Dio lumosage
En kompatinda homa korprofund’,
Ne vorte lukti kun Malbon’, sed age,
Balsame veni, ne kun vip’ al vund’.

Juĝvortojn ĉiu, eĉ krimulo trovas,
La mond’, jen, plenas de malama bru’
Amo necesas al ni, nur ĝi povas
Ekteni sanktan krucon de Jesu’.

[ree]


Stojan Mihajlovski

NENIO DAŬRAS…
Nenio daŭras! Ĉiu hor’ forprenas de ni ion.
Vivjaroj niaj estas nur pasema ar’ fantoma.
Eĉ por moment’ ne haltas ni dum, marŝ’ en la Nenion.
Eterna estas nur la ĉen’ de la spirito homa.

Sennoma tristo: senti ke la Tempo kiel flugas,
Igante nigra memoraĵ’ eĉ aĵon plej radian.
Ekstazon kaj bonvolon ĝi dispremas kaj subjugas,
Kaj antaŭ ĝi senpove ni mallevas frunton nian.

Nenio daŭras! Vortoj du. Jen rekantaĵ’ kruela,
Kiel ĉe l’ infankadavret’ patrina plorlamento.
En vana lukt’, senfrukta pen’, en heroaĵ’ sencela

L’ anim’ nudiĝas, kiel branĉ’ en furioza vento.
Netedruebla estas nur mond-detruad’ muela.
De gent’ al gento la mortem’ — jen sola testamento.

[ree]


Stojan Mihajlovski

DEMANDO DE CIFEROJ
»Emin’ kaptita!« — tra Stambul’ subite kuras famo…
Pri la rabisto spita nun eĉ la sultan’ scivolis.
Kaj kondukite al palac’, Emin’ al la sultano
Alproksimiĝis sen ektim’, kaj jene li parolis.

»Egale estas ambaŭ ni laŭ kruelec’ — sultanoj.
Al mia nom’, al via nom’ la glor’ sin same gluas.
Je fortikaĵoj ĉasas vi, kaj mi — je karavanoj,
Kaj; domojn mi kaj regnojn vi, sed ambaŭ ni detruas.

Ni ambaŭ ja vivtenas nin per luktoj, militiroj,
Nur sola iras mi, kaj vi kun trupoj kaj veziroj.
Demando de ciferoj: jen la diferenco tuta.

Se milojn da kanonoj kaj pafiloj mi disponus,
Sendube, ke mi, kiel vi, sur seĝ’ kalifa tronus…
Nun, se vi volas, sendu min al loko ekzekuta!«

[ree]


Konstantin Veliĉkov

SONETO
Mi estas fil’ mizera de l’ jarcento,
Pro l’ senkredeco ankaŭ mi suferas,
Vidante krucon, ĝin sen ia sento,
Kiel malgravan signon mi preteras.

Sed se rigardon tra l’ preĝej’ mi ĵetas,
Kaj homojn vidas mi kun grizaj haroj,
Patrinojn, kiuj eble konsol-petas
Pri l’ filoj, kiuj kuŝas en tombaroj,

Rigardas Kriston mi kun kora pio,
Mi sentas, ke al sankta lok’ mi venas,
El brust’ leviĝas ĝema plendo-krio.

Kaj en la kor’ silente mi malbenas
La saĝajn homojn, kies granda scio
Malkaŝis al mi, ke l’ ĉiel’ malplenas.

[ree]


Stilian Ĉilingirov

NI
Jen ni: tagoj nevivitaj,
Kaj eterna vivekzist’.
Ekkantitaj kantoj mitaj,
Kaj la voj’ kaj la gvidist’.

En ni krucas sin mizero
Kun Futur’ sub hela sun’,
Kaŝe, sub ĥaos’, mistero
Estas ni. Kaj nokt’. Kaj lum’.

Kaj ne estingebla flamo,
Frost’ eterna kaj glaci’,
Sankta amo kaj malamo,
Estas ni senmorta kri’.

Kaj komenc’ kaj fin’ ni estas,
Mort’, Eterno estas ni,
Ĉiel’, infero en ni nestas,
Vera voj’ kaj tromp-devi’.

Kaj ni estas ĝoj’ kaj belo,
Kaj mizer’ kaj laŭta ve’,
Pomp’ de l’ juna fortoŝvelo,
Leĝo de la Dia kre’.

Jen en ni, sen fin’, sen baroj
La kaprica mond-torent’,
En ni: vivo de miljaroj,
Kaj ni estas — nur moment’

[ree]


Nikola Rakitin

CIGANOJ
Ripoz’ konsola post la voj’ longpena:
Tendaro riverborde dissemita.
Trankvil’ feliĉa sub tegment’ stelplena
De l’ nokto, de fajraĵoj ornamita.

Jen veturil’ post veturil’, vicorde.
La ĉevalaĉoj mute kapbalancas.
Nomadoj — dormas. Blanka fum’ sintorde
El bruletantaj fajroj volvedancas.

Sendorme, iu sidas riverborde
Kaj violonas; klare, mildakorde
Plenigas la trankvilon la respondo:

Sopiro de misteraj revoj trilas
Al dormaj tendoj pri mirinda mondo
Kie ĉieloj nekonataj brilas.

[ree]


Teodor Trajanov

MAGIISTO
Konstruoj blankaj fore en krepuskbluo dronas,
Kaj fremdas mi al ĉio, al ĉiu templo, dom’.
Malbonojn mi forgesis, plezurojn plu ne konas,
Sed kara al mi ĉio, eĉ lasta la atom’.

Sed la objektoj mutas, neniam min konfidis
Pri sia dua senco, mistera kaŝ-vizaĝ’.
Mi okulstreĉis kaj nur ŝlositajn pordojn vidis,
La fortikaĵon rompis nek psalmoj, nek kuraĝ’.

Tutpova magiisto, rebril’ fatamorgana
De l’ noktomez’ — mi iras: profet’ de stelofaloj.
Miraĝojn lumajn vekas mi en la kor’ malsana.

Sed ofte haltas mi sur fora tomb’ matene,
El ĉiuj — plej malriĉa. Kaj pie el petaloj
De mia roz’ unua kolektas mi ĉagrene.

[ree]


Teodor Trajanov
EN LA NASKIĜA ARBARO
Ekdormas la aŭtuna arbaro en trankvilo.
La senfoliajn pintojn klintenas ĝi senmove.
Kaj ili kvazaŭ flustras nun inter si kun miro:
Espero Maja kial ne vekas nin denove?

La nigraj horizontoj dormemas letargie.
Ĉe krutaj rokobordoj malhela akvo plaŭdas.
Malhelaj branĉoj kurbas super abismo tie,
Jam bruon de venontaj glacioj ili aŭdas.

Folioj lastaj tremas en velko flave bruna
Kaj falas: dorme ploras la arbareg’ maljuna.
Kaj nimfo perdiĝinta, jam en beleco lasta,

Palpebrojn mallevinte, timeme tie venas
Kaj ĉe l’ malforta brako trovitan orfon tenas:
Unuan sian revon de Maj-mateno ĉasta.

[ree]


Jordan Kovaĉev

INFANOJ DE L’ NATURO
Sur freŝa bordo, kie en ludbatoj
Disfalas perle brilaj ondo-miloj,
Kaj roso-spire al la verdaj platoj
Verŝiĝas ili kun la suno-briloj,

Jen venas, kantas laŭ inspira verso
Kun brust’ el kiu ŝprucas voĉ’ miela,
L’ infanoj bonaj de la Universo,
Verŝanta Pacon al la koro hela.

Sukŝvela, mola herb’ al ili metas
La vojon. Floro apud flor’ laŭire,
Kaj rivereto ŝaŭme zumkantetas,
Ilian vojon refreŝigas spire.

La Teron ili faris bed’ ĝardena.
Kun ĉio paco en jarcent’ ilia.
Tra flora val’, sur vojo ombroplena,
Vojaĝas cervo kun la homo pia.

En denso birdo nekonata donas
La koron al la frato-hom’ en kanto,
Kaj ruĝan frukton arbo mem proponas
Invite al la paca vojaĝanto.

En ĝoj’ komuna ĉiu floro treme
Ekbrilas per la roso brilianta,
Subtilan psalmon flustras mildhonteme
La branĉoj de la bosko ripozanta.

Kaj bela psalmo de l’ estonta gento
Tra l’ kamp’ senfina eĥas solenĝoje.
Ĝin, himnon sanktan la flugil’ de vento
Al la Senlimo portas lumovoje.

Ĉar kor’ ilia estas sen malhelo,
Ilian bruston tentoj ne ekfendas,
Al homa fil’ fidela, el ĉielo,
La dolĉa Patro koran benon sendas.

[ree]


Rabindranath Tagore

LA JUNA PRINCO
Ho patrin’, la juna princo iros preter ni solene.
Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene?

Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,
Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?

Vi rigardas mire, panjo? Scias mi, ke li ne sendos
Eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.

Post momento li forpasos, iros vojon senrevenan,
Nur la flut’ el malproksimo sendos al mi ĝemon svenan.

Sed la juna princo iros preter nia dom’ solene,
Tial prenos mi la veston plej ornaman ĉi matene.

Ho patrin’, la juna princo iris preter ni kun brilo,
Leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.

Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de l’ kol’ malligis
Ruben-ĉenon mian, kaj sur lian vojon ĝin faligis.

Vi rigardas mire, panjo? Scias mi: li ĝin ne levis,
Restis sanga gut’ sur vojo, kie ĝi sub rado krevis.

Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,
Kio estis la donaco, kaj de kiu, kaj por kiu.

Sed la juna princo iris preter nia dom’ ĉi fojon,
Kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.

[ree]


Rabindranath Tagore
LA ĜARDENISTO KAJ LA REĜINO
Servisto:
Indulgu min, serviston, ho reĝin’!
Reĝino:
De mia festo venis ĵus la fin’.
Servistoj miaj ĉiuj iris for.
Kion vi volas je malfrua hor’.
Servisto:
Se la ceterajn, ĉiujn vi forsendis,
Jen mia temp’. La vicon mi atendis.
Kaj mi demandas: kian servon doni?
Serviston lastan volu do disponi.
Reĝino:
Ĉu vi esperas post malfrua veno?…
Servisto:
Gardisto via esti en ĝardeno.
Reĝino:
Ĉu do perdigis tute saĝo via?
Servisto:
Jen, mi rezignas pri labor’ alia.
Mi glavon, lancon en la polvon ĵetas.
Reĝino! Min ne sendu, mi vin petas,
Al reĝaj kortoj en la malproksimon,
Nek kun armeo sendu min trans limon
Por almilita, glora entrepreno.
Mi estu nur gardisto de l’ ĝardeno.
Reĝino:
Kaj kio estos tiam viaj devoj?
Servisto:
Servisto estos mi de viaj revoj.
Mi flegos la vojeton en ĝardeno,
Iratan de vi dum maten-promeno,
Sur kiu laŭde vin laŭ via ir’
Salutos floroj, svenaj pro l’ sopir’.
Per balancil’ mi lulos vin laŭvole.
Dum saptaparna branĉ’ vin ombros mole,
Kaj arĝentbrilo luna, fruvesperon.
Kisados vian puntan vest-borderon.
Zorgeme verŝos mi vespere ĉiam
Oleon freŝan en lampeton vian,
Kiu ĉe l’ lito nokte treme flamos,
Skabelon vian per zorgema mano,
Per sukoj de santalo kaj safrano,
Per desegnaĵoj miraj mi ornamos.
Reĝino:
Vi certe volas rekompencojn. Kiajn?
Servisto:
En mano teni manojn la graciajn,
Kiuj similas al lotus-burĝonoj,
Ornami ame manartikojn viajn
Per bonodora ĉeno de festonoj,
Per suk’ aŝoka pentri ruĝkolora
La haŭton de subtila via plando,
La polvon lavi for per kis’ adora
Restintan sur la piedeta rando.
Reĝino:
Servisto, plenumiĝu via pet’.
Estu gardisto de la ĝardenet’.

[ree]


Emile Verhaeren

LA VENTO
Tra l’ vastaj, vastaj stepoj kun lament’
Ekkornas vintra vent’ Novembron,
Tra l’ vastaj stepoj kun lament’
Veas la vent’,
Delire ŝiras siajn membrojn,
Urbojn laŭ ir’ per peza spir’
Vipas la vent’,
La vento kornas nun Novembron.

Sur putoj farmaj
La ferseruro kaj puli’
Grincas.
Sur putoj farmaj
Bruas seruro kaj puli’
Kun grinca kri’.

Portas laŭ bord’ en raba rul’
Foliojn mortajn de betul’
La vent’ sovaĝa de Novembro,
La vent’ en branĉoj mordas
Birdnestojn, kruelul’,
Kaj raspas ĝi sur fer’,
Lavangon vintran volve tordas
Rabie sur maljuna ter’,
Rabie, la vent’,
La vent’ sovaĝa de Novembro.

En la plorindaj staloj blindaj
Sur fenestret’ flikita
Sub hak’ de atak’ skuiĝas kun klak’
Papero, vitro splita.
— La vent’ sovaĝa de Novembro! —
Sur monto, kiu brunas bistre,
De sube supren, aertranĉe,
De supre suben fulmoŝanĝe,
Muelilo falĉas fataliste,
Muelilo nigra falĉas venton,
La venton,
Sovaĝan venton de Novembro.

Kadukaj domoj, kaŭra grupo
Ĉirkaŭ la preĝejtur’ maljuna,
Ekŝanceliĝas en la subo,
Ŝirmej’ maljuna kaj tegment’
Klakas en vent’,
En vent’ sovaĝa de Novembro.

Tombejaj krucoj, ĉi inkubaj
Brakoj de la mortintoj subaj,
Kiel flugilo granda el aer’,
Frapiĝas al la ter’.

La vent’ sovaĝa de Novembro,
La vent’,
Ĉu vi renkontis kun la vent’
Ĉe l’ tricentvoja voj-kunkuro,
Ĉu vi renkontis kun la vent’
De la detruo kaj teruro,
Ĉu vi ĝin vidis ĉi vespere,
Dum ĵetis Lunon ĝi altere,
Kaj ne povante fari pli,
Vilaĝoj vermboritaj kun vekri’
Blekadis kvazaŭ besto
Sub la tempesto?

Tra l’ vastaj stepoj kun lament’
Hurlas la vent’,
La vento kornas nun Novembron.

[ree]


August Strindberg

KIO DO? KIU DO?
Kio do? Kiu do?
Jen en mortemaj vualoj blankaj
ĥor’ de linioharmonioj,
sonoradanta subvuale.
Miniatura mondo,
portret’ de nia granda kosmo.
Rigardu parabolon de ĉi kokso,
potencan, kiel la kometa vojo
al nekonataj, revkonjektaj spacoj…
Nun ĝi turniĝas kaj tuj la linioj
kunfluas en duonon de elipso
— la Ter’ turniĝas tiel ĉirkaŭ l’ Suno
kaj montras sin figur’ ovala,
el kies fokuspunkto la radioj
de ŝia sin’ diskuras.
Jen inter ŝultroj kaj ingvenoj
la heksagram’, la sankta,
Orion’ majesta de la stelomondo.
La umbilik’ similas al la zono,
kiun tratranĉas ĉielekvatoro,
ripozas ĝi en sfera triangulo,
malsupre, sub konveksaj arkoj tri:
kupolo sur tegmento templa,
sur sankta templo de la patrineco.
Kaj jen la trunk’: sunkrona, lunfalĉila,
kun implikaĵ’ de kurboj delikataj;
duonsferoj de l’ du mamoj: jen la Ter’
stelnubo de l’ genuoj: la laktvojo,
la svelta ark’ de l’ kruroj
similas al streĉita kord’ pafarka.
La piedoj belvolbaj,
la ŝultroj rondetaj,
la brakoj ŝvelformaj
ŝiriĝis el ĉi sama sfero ĉiuj;
simfonio el harmoni’ de l’ sferoj.
De l’ sfer’ devenas ĉiuj; de l’ konuso,
de l’ lumkonus’, verŝita de la Suno!
Tiel vi, ho virin’, el lum’ ĉiela
kreiĝis en la Kreo,
laŭ propra bildo de l’ Kreint’,
el pecoj de la Universo.
Kaj tial vi estas ĉio!
Ĉiodona
sen kiu estas mi malplena spac’!
Sed, ho ĉielfilin’, el tero,
el ĉiuj landoj de l’ Naturo
kreiĝis la polvdomo fajna, kiun
animo via loĝas.
L’ oreloj estas konkoj kaj helikoj,
la mielkavetaj lipoj estas floroj,
la buŝo estas poro de kreskaĵoj.
La kurb’ de l’ orelloboj,
kiel sarmentoj de melon kaj vito;
la dentoj perlamotaj,
kiel la fiŝoskvamoj;
Okuloj viaj estas
juveloj, zafirbluaj, oniksnigraj,
aŭ eble brunaj, kiel la agat’,
ilia garno estas blankblueta
ovŝelo de kolombo,
ilian ripozliton
standardoj nigraj de ardeaj
plumoj borderas!
Kiel kompari viajn barojn?
Ho, jen kolharoj de sovaĝĉevalo,
aŭ bisso de l’ purpura konk’,
plej fajna musko de la blua mar’.
Ĉu mola kampgazon’,
Ĉu tufa pampo-herb’?
Ĉu ĝin silkvermo teksis tiel fajna
por mola papilia nest’?
ĉu araneo ŝpinis sorĉfadene
por reto de ormuŝoj?
Kiam Urano fosis la prateron,
kaj Terpatrino Gea ŝpinis,
tiam kreiĝis viaj haroj
por la vual’ de l’ fianĉin’ unua,
kaj por mortvesto de l’ infano.
Per ili vi sekigis viajn larmojn,
en ilin kaŝis vian honton,
kiam vi, forlasinte la Edenon,
ekpaŝis sur la dorna voj’ de l’ mondo.
En ombro de ilia freŝa bosko
vi ripozigis la okulojn lacajn,
se nokte falis la kudril’ el mano
kaj vian forton la infan’ malsana
konsumis, eltrinkinte blankan sangon
el alabastra tas’ de viaj mamoj.
Ripozis ankaŭ mi
sub ombro de ĉi bukloj, ve, ho ve! —
en panja sino, sur edzina brust’…
Jen estis ili helaj kaj facilaj,
burĝonoj freŝaj de betul’ printempa,
jen nigris ili, nigris pli ol cipro
kaj kiel vip’ plektita el serpentoj
okule frapis min;
jen teksis sin je kruda harĉemizo,
kiun mi devis porti
se mi malsatis!
Ho, dolĉa vipo!

[ree]


János Vajda

LA KOMETO
Kometo supre; la trenaĵo brila
Ĝis horizont’ balaas de l’ zenit’.
Jen, laŭ la dir’, la Granda, la rekt-ira.
Ne plu returnos sin ĝia orbit’.

Tra l’ brilaj svarmoj de la stelomondo
Kun la Senfin’ vetkuras ĝia voj’,
Ne volas, povas turni sin en rondo,
Kuras eterne sen kunul’, sen ĝoj’.

Plezuru iuj pri l’ koketaj steloj,
La lunon ŝanĝan iuj ŝatu pli,
Majesta Niobe’ de la ĉieloj,
Funebro flagra, vin honoras mi:

Ho bild’ de mia damna vivdestino,
Radi-penik’, pentril’ de mia fat’!
Kien ajn iras vi tra l’ mondsenfino,
Ĉie malĝoja, fremda izolat’.

[ree]


János Vajda
AŬTUNA PEJZAĜO
Jen nuboj sin pelas sur la firmamento,
Stangherboj zumsvingas sin ĉe la river’,
Kapskuas montpinte la fag’ kun lamento:
Ke ree forpasis ĝojplena somer’!
Jam svarmas la korvoj, kornikoj kun bruo,
Frostetas en dorna arbust’ la paruo,
Tra l’ velko ĝardena ploregas ventr-kri’:
Forvelkas la rozo, defalas foli’.

Forvelkas la rozo, defalas foli’!
Por tia vivcelo naskiĝis do ni?
Ne plu! jen la fino de la karier’!
Aŭ sin nur transvestas la hom’ sur la ter’?
Ĉu l’ morto eternas, aŭ vivo ĉi tie?
Komenco kaj fino ĉu estas, kaj kie?
Do kio la sonĝo kaj kie la vero,
Ĉi tie, aŭ transe, trans lim’ de mistero?

La nuboj sin pelas sur la firmamento,
L’ arbaro silentas, sen birdoj, sen tril’.
Sovaĝcikorio ekvagas per vento,
Plorante lamentas vilaĝsonoril’.
Naskiĝas, pereas minuto kaj jaro,
Kaj ombro sur kampo, kaj ŝaŭmo sur maro,
Tombtolon ŝiradas la vento kun kri’:
Forvelkas la rozo, defalas foli’.
Forvelkas la rozo, defalas foli’!
Ĉu vane esperas kaj kredas do ni?
Ĉu estas konsolo nenia, nenia
Pri nova printempo trans foso glacia?
Jen dronas mortinto en tombo sinsterne
Kaj bruas terbuloj: eterne, eterae.
Sur tombon sin ĵetas amat’-fidelul’
Nenion, neniam, redonas terbul’.

La nuboj sin pelas sur la firmamento,
Subiras la suno. Revenas ŝafgrup’,
Formortas la reva tintil’ en silento,
Ekflugas vesperto, ekkrias la guf’.
La tombon plorega patrino brakumas,
— Nun steloj ekardas, la limo eklumas,
Kaj flustras la vento ĉe l’ kruco de Di’:
Ekfloras La rozo, ekverdos foli’.

[ree]


János Vajda
POST DUDEK JAROJ
Kiel sur Montblanc la glacio
Spitanta al la sun’, al vent’,
Jam mia koro sen pasio,
Sen brul’ ripozas en silent’.

Jen vetbrilantaj stel-legioj
Koketas supre sur ĉiel’,
Min superŝutas per radioj:
Mi restas frosta sen degel’.

Kelkfoje tamen, dum mallumo,
En revoj de duona dorm’,
Sur fea lag’ de l’ fora juno
Aperas via cigna form’.

Kaj mia kor’ nun ekfajreras,
Simile al la Monto kun
Eterna neĝo, se aperas
La transe leviĝanta sun’.

[ree]


János Vajda
SOLECO
Se pri la penoj kaj doloroj temas,
Kaj amasiĝas ĝemo kaj lament’,
Pri la doloro propra ĉiu ĝemas,
Ke en la mond’ plej ŝiras ĉi turment’.

Aŭskultas mi la multan plendparolon,
Sed mian plendon — mi primutas ĝin,
Mi serĉas solon, la senfinan solon,
Nur tie, tie mi elŝutas ĝin.

En la arbar’ plej densa kaj plej nigra,
Kie ekdormas vent’ sur arbfoli’,
Kaj kvazaŭ haltas vivo, tempo migra,
Mi surgenue flustras: »Mia Di’,

Ĉu en la mond’ ne estas do perfekto!
En kreo mankas senriproĉa pec’.
Se ĉio fina kriplas pro difekto,
Perfekta estas do la senfinec’?

Vi supre, sur la ora nubo tronas,
Vi kreas, ŝanĝas, murdas per komand’,
Baraktas aĉe, kiujn vi ordonas,
Ĉu do kontentas vi, la Ordonant’?«

Malhel’ mistera sur ĉiel’ eksidis,
Trakuris ombro sur la firmament’,
Kaj kvazaŭ froste, morte ekrigidis
L’ aer’ senmova; premis la silent’.

Kaj jen, nun kvazaŭ ekparolis Dio,
Kaj sonis granda kaj profunda ĝem’:
»Al mi similas en la mond’ nenio:
Mi estas ĉiam sola, en mi mem.«

[ree]


Endre Ady

SUR LA ĈARO DE ELIO
Forportas la Sinjor’, kiel Elion,
Kiujn tre batas kaj tre amas li,
Rapidajn, ardajn korojn li donacas
Al ili: veturilojn de Eli’.

Ĉielen kuras la popol’ Elia.
Kie etemas frosta vintra bril’,
Sur glacipintoj de la Himalajoj
Neĝpolvon plugas fajroveturil’.

Peladas ilin inter Ter’, ĉielo
La sorta vent’, sen hejmo kaj sen ĝoj’.
Kuregas al malicaj frostaj Beloj
La fajroveturila flugo-voj’.

Ilia koro ardas, cerb’ glacias,
Suprenridegas al ili la Ter’.
La glacivojojn kompate plenŝutas
La sun’ per frosta diamantpolver’.

[ree]


Endre Ady
NEĜMONTOJ KAJ RIVIERO
Neĝbuklojn niajn glaciĉapaj
Uraganidoj taŭzas bube.
Printempo sub ni ridas. Palmoj,
Alooj, kaktoj floras sube.

En Alpoj estas ni la Limoj.
Nin ventfriponoj moke vipas,
Kaj sube sanktan brilon Suno,
Frenezan bluon Mar’ disipas.

Fierturmente ni la kapojn
En la ĉielojn frostajn boras.
Dum ĉe l’ piedoj dand-sinjoroj,
Parfumaj damoj rid-sonoras.

Ni ŝirmas ilin, ni, la Limoj.
Ĉi grandaj korpoj frost-rigidaj,
Gardante, ke por ili estu
Printempaj horoj feliĉ-ridaj.

Ho, mortus, se ni falus foje,
Tiu printemp’ de l’ bordo ora.
Ho, mortus palmo, kaj rideto
Sur delikata lip’ sinjora.

Ekzemplon se ni montrus, grandan,
Teruran foje, tondrokrie:
Montkamaradoj, kio estus,
Se ni vizitus foje tie.

[ree]


Endre Ady
SUB LA MONTARO NEĜARĜENT’
Noktmeze kantas monta torent’,.
En la densaĵ’ de miaj sonĝoj
Mil kis-fabelojn ridas la vent’
Amparoj ĝemas kaj spiregas.
Ĝis matenruĝas la orient’.

Sub la montaro Neĝarĝent’,
Sub sorĉ-montaro Neĝarĝent’,
La nokta pont’ kun trunk’ rompita
Disfalos en fatala moment’,
Kun peza ŝarĝ’ de knabinoj kisaj
Subfalos al la monta torent’.

Sub la montaro Neĝarĝent’,
Ankoraŭ kantas verda torent’,
Noktmeze sur ŝancela ponto
Trakuras nudaj knabinoj cent,
Ankoraŭ ŝaŭmas ama torent’,
Ŝaŭmbrua, trista monta torent’.

[ree]


Endre Ady
PLORI, PLORI, PLORI
Atendi, en la dekdu-bata
Nokto, je ĉerko alportata.

Demandon pri l’ mortint’ ne meti,
Al sekvantaro sonoreti.

Sub tend’ arĝenta, nigra tolo
Balanci krucon sen konsolo.

En nigro, peza arĝentumo,
Sufoke spiri pro l’ torĉfumo.

Kun krakaj ombroj batalante,
Obtuzan psalmon ĝemi kante.

Aŭskulti, je l’ orgen’ muĝtrema,
Tombsonorilo profundĝema.

Paŝi tra tombaj kavoj glutaj
Kun nigra pastro, knaboj mutaj.

Rigardi, kaŝe, ŝtele, time,
Mortinton fremdan, trem-anime.

Frosti sub Luno superstiĉa,
Spiregi en incenso riĉa.

Brust-bati pri l’ Pasinto brue,
Sub sorĉ’ fatala, surgenue.

Konfesi ĉion. Kaj kulp-cite,
Sur ĉerkon fali kor-rompite.

Testamenton, teruran, aŭtori,
Kaj plori, plori, plori, plori.

[ree]


Endre Ady
FRENEZA, MORTA NOKTO
Al Nord’ rigardas fenestreto,
La sola grinca fenestreto.
Ekstere maro blekas. Mi
Aŭskultas je l’ kor-orkestreto:
Kiaj frenezaj du muzikoj!

Tre fore grandaj montoj brilas,
Sang-ombraj, neĝaj montoj brilas,
Jam noktas. Verdas mara ŝaŭm’.
La ĉambro blankas. Ho, mi iras:
Jen nokto de frenez-koloroj!

L’ odoron de la mimoz-floroj,
Benataj, dolĉaj mimozfloroj,
Alportas flugilfrap’ de vent’.
La mond’ nun plenas de odoroj:
Kia freneza odorar’!

Ĉu fajron manĝis nun la Luno,
Ĉu flamon manĝis nun la Luno,
Ĉeval’ maljuna de l’ ĉiel’.
La nuboj ardas en ruĝbruno:
Kiel fajriĝis nun la mond’!

Mi iros, iros: jen la Morto.
Mi scias, scias: jen la Morto.
Min vestas, pord-malfermas mi,
Li baras vojon en la pordo.
Kia freneza morta nokt’!

[ree]


Endre Ady
AŬTUNA BRUO

Ĉu vi jam aŭdis?
Aŭtune, kiam la nebul’ sin tordas,
En nokt’ la vento ies ĝemojn portas.

Nun io bruas.
Nun ĉiujn veojn iu por si rabas.
Nun iu putrajn ĉerktabulojn frapas.

Malnova homo.
Dum viv’ ĉielo lia estis blinda,
Nun volus disrigardi, kompatinda.

[ree]


Endre Ady
LA MORTO DE LA ĈIELARKO
Neniam ĉielark’ pli brila
Ĉielon ringe ĉirkaŭprenis,
Neniam tiel vasta ark’,
Tiel brakuma, sankta ring’,
Sed jen, vespero venis.

Rigardi, gapi jam enuis
Kampuloj, birdoj, brut’ kampara,
Okuloj, pugnoj hontis jam,
Ke jen, moliĝis ili nun
Pro nura ĉielark’ vulgara.

La Sun’ maljuna dum subiro
Okulis moke je l’ spektaklo.
Ĝin plaĉis ja, ke vekas nun
Sur tiu sobra, sterka kamp’
Admiron ĉi kolor-miraklo.

La ĉielark’ ankoraŭ brilis,
Ĝi eĉ beliĝis dum ekpalo.
Rigardis plore al la kamp’.
Kolorojn ĝiajn sanktajn nun
Ensorbis fine nubvualo.

La Sun’ maljuna ride dronis,
Ekspiris malpeziĝe ĉio.
Ne estas por la ŝvita kamp’
Tia majesta, sankta kaj
Freneza ĉiel-komedio.

[ree]


Endre Ady
LA LEĜO DE LA GRANDA MANO
Ĉu vidas vi, ho fratoj, vi, tristuloj,
Gajuloj, batalantoj kaj prematoj.
Ŝercema Mano skribis surĉiele:
»Jen la direkto. Venu do homfratoj.«

Grandega, stulta Mano. Skrib’ senforma.
Jarcentoj kelkaj venas, pasas drone,
Generacioj penas, okul-lacas,
Ĝis tiun skribon ni deĉifras bone.

Kaj ni dancadas sub la granda Mano.
Kiom da bono mortas ja fiere,
Kun sanga kapo, kiom da prabelo,
Ĉar ni literojn vidas surĉiele.

La Man’ la granda, ŝerca Man’ atentas:
Ĉu fida Pietro ĝin ankoraŭ gapas?
Kaj se la skribon ni jam preskaŭ legas,
Ĝi ĝin forviŝas, novan skribon skrapas.

[ree]


Endre Ady
LA GRANDA DIBOĈO
Ter-tablo pretas: manĝu sataj.
Furoru, mond’. Nun liberiĝis
Ĉiuj, gehenoj de l’ geheno.
Vole-ne-vole, jen festeno:
Kun korvoj kaj kun vagaj hundoj
Festen’ komuna, ligoj frataj.

Jen, sanga vin’, kranipokale.
Ĝin trinku, mond’, ĝisfunde leku.
Trinku, heroe. Nun, egale,
Egale jam. Nun trakuregu
Sangverdan vojon de l’ Frenezo.

Frenez’, ne hontu sub vualo.
Ŝiriĝas ligoj, falas ŝnuroj.
Jen la revita Tut-Egalo.
Je l’ Tut-Permeso sonu ĵuroj.
Diablon nia haŭt’ malpura
Apartenas. Drinki! kaj — hura.

Se ni komencis, ni diboĉu.
Egale, ĉu ni vivas, mortas,
Ĉu l’ homo timas, aŭ heroas,
Egale, ĉu l’ malbono troas,
Aŭ restis io estiminda.

Ja miaj botoj de heroldo
Kotiĝis, sed mi ĝojanoncas.
He, kriu, urbo, hurlu, pordo,
Damniĝu, jen la ĝusta horo,
Se iu fidus je l’ aŭroro,
Ne mortu tiu sen damniĝo.

Solviĝis tuta mondteksaĵo.
Ĉu do mi, kriple torporanta,
Plu pendas sur mizera maŝo?
Pasinton zorgi? Zorgo vanta.
Ter-tablo pretas, manĝu sataj
Ĝiskreve ĉe l’ diboĉ’ giganta.

[ree]


Herman Gorter

EL LA »MAJO«
Printempo nova kaj sonoro nova!
Ĉi kanto sonu kiel fajf’ plenblova,
Aŭdita ofte ĉe l’ somersun-falo
En eta urb’ malnova, laŭ kanalo.
La dom’ mallumis, sed la strat’ senbrua
Kolektis la krepuskon. Bril’ malfrua
Restis ĉiele. Blanka orbrilado
Falis fenestren super la fasado.
Nun kantis bubo, kiel tub’ orgena,
Skuiĝis sonoj en maturo plena,
Kiel ĉerizoj junaj, se l’ zefiro
Ekvagas boske, por promena iro.
Tra pontoj, akvobordoj malrapide
Li iris vage, kaj li, junbirdide
Fajfadis ĉie, sen konscio vera
Pri l’ propra ĝojo pro l’ ripoz’ vespera.
Pri ĝi laculoj ĉe l’ vespera tablo
Aŭskultis kiel pri malnova fablo,
Ridete; kaj fenestro-ferma mano
Hezitis nun, dum fajfis la infano.

[ree]


Henriette Roland Holst

EL LA »ROMPIĜINTAJ KOLOROJ«
Ofte mi vidis naturon,
kiel beston, jam pretan por salto,
profundspire ekstari,
kaj ekverdi kun erupta ekzalto,
verŝante tra l’ mondo floradon.
Esper’ tiam streĉis la kordon
en mi, kaj mi ŝajnis pokalo
plenigita ĝis trans sian bordon,
tiel mi ĝojis kaj pensis: Ho morgaŭ
la kialon ekscios mi tute!
Sed la morgaŭ venis, iris,
kun manoj malplenaj, mute,
kaj al nova tag’ kaj al ĝia frukt’
ĝi poetlasis min, sopirkatenan.
Tiel forrevis mi junon, memame,
brakumante aeron malplenan
kaj maturiĝis al pli plenaj jaroj…
— — — — — — — — — —
Mi sidis en rara silento
somera; la vento ne bruis,
kviet’ estis tiel perfekta
ke ĉiu kreaĵo ĝin ĝuis;
l’ insuloj de l’ ĉielmaro
senmove sin tenis,
kaj ŝajnis aŭdiĝi io,
kion hom’ neniam komprenis.

Tiam sentis mi en mi ekŝiron
kaj ke sin liberigus io;
kiel best’ en angulo ĝemas
de malsato kaj de glacio,
tiel ĝemis ĝi funde, funde
en mi, tre fore de l’ sun’:
plej sola en mondo, neniam
homvizaĝon vidinte ĝis nun.
Ĝi estis anim’ de l’ animo,
mia plej interna sentfluo,
senscia pri ĝoj’ de batalo,
vivinta tre fore de l’ bruo
kaj fore de l’ konscio.
Al mi ŝajnis, ke vage mi iris
de post jaroj, ekstere de l’ vivo,
kaj ĝin enrigarde sopiris.
Ĉi senton mi ne plu perdis.
Kaj kvazaŭ mi, mizera,
ĉiam refoje gapus tra fenestro
al lum’ interna, blanka kaj tenera.
Iam, sur sojlo kabana, en suno
vespera virinon mi vidis,
ŝi ludis kun sia infano
kaj ĝin kuraĝige alridis
— ĉar pene ĝi provis marŝi —
ŝi vokis kaj ridis ĝue,
poste malfermis la brakojn
kaj ĝin ekkaptis, surgenue.
Jes ja, mi vidis la ligon,
la dolĉan malfermon de l’ koro,
ho, kvazaŭ floro, rozeto burĝonus
odore… kaj en la nokthoro
mi sentis maneton surbruste
kaj buŝetan, suĉantan el mi,
infan’ mia! mi havis vin sonĝe,
sed vi fuĝis ĉe l’ matenradi’.
Mi aŭdis la merlojn kanti,
en griza, malvarma lumo,
kaj miris, ke povas mi porti
la tagon kun ĝia ŝarĝumo.
Strange kiel peze pendas
super la tag’ la fum’ de sonĝo…

[ree]


Marie Under

PURIĜO
Ĵete mi jenon-tion forigas,
Voj’ pli facilos tiel postnune,
Vivfajrujon de rub’ mi purigas,
Kvazaŭ pli june.

Ĉion transŝultren ŝute kaj ŝute
Ĵetas mi kun okul’ fermita.
Mi ne domaĝas! For ĉion tute!
Kial ja gardi pri ĉio splita?

Ĉion transŝultren! Plue kaj plue!
Kelko kvazaŭ alkreske sin ligas.
Ĉion memoro gardas ja glue.
Kaj mi nun kvazaŭ min senhaŭtigas.

Kiel amasas aĉaĵoj ĉiaj!
Kvazaŭ rubej’ la pasint’ kreskegas.
Unun enhavas nur tagoj miaj,
Kvazaŭ infanon nur ĝin mi flegas.

Spaco nun! Freŝo nun! eble — glacia.
Kvazaŭ ripozo. Vasteco. Aero.
For milkapeco kapturne varia.
Do — ĉu fiero?

Golfo de revoj — nur medikamenta
Pika solvaĵo jam por la pupilo.
Plenas de steloj intertegmenta
Spac’. Mi rigardas… Venu trankvilo.

Ĵete mi jenon-tion forigis,
Voj’ pli facilos tiel postnune.
Vivfajrujon de rub’ mi purigis
Kvazaŭ pli june.

[ree]


Johannes Semper

IMPROVIZACIO AŬTUNA
Nun ĉio — tiel orde, kune jam:
Folioj falaj, bruna branĉornam’,
Papavo elflorinta, tranĉa ramp’
De la plugil’ sur lede dura kamp’
Kaj kun blasfem’ plugita sulk’ de ter’,
Kaj supre rula nubo-aglomer’.
Ho, ĉi aŭtuno tiel homogenas!
Eĉ la limak’ sur fung’ tion komprenas.
Draŝiloj bruas kaj jam en la nuboj
Alhejmas triangulaj gruotrupoj.

Nun enrigardu vin mem. Vidu ŝtele
La kunirantan ombron, berojn ŝvele
Maturajn, pesu la grenujan riĉon,
Kaj kantu poste vian aŭtuniĝon,
Post vivduon’ pasinta, maljuniĝon.
Maturas temp’, por fari la bilancon.

Ne!

Mi volas ja eĉ nun printempan dancon,
Mi volas semi spiton, disonancon,
Dum floras flokso nun,
En folifalo de l’ aŭtun’
Rezinoplene volas mi burĝoni!
Dum multaj emas en la prozfarsaĵo droni,
Mi nun agordu vin, printemp-fajfil’
Kiel cejan’ en grenoj, sen util’,
Kiel or-rafanistoj, kiuj nin provokas
En mez’ de lin’!
Aŭtun’! Se min
Vi vokas
Prikanti de l’ ĉiel-lazur’ la finon,
Odoran, sukan linon,
Disfalan mian sinon:
Fiera mia pozo
Estas la malkonsent’!
Min ne konsolas en vi la ripozo,
Ankoraŭ logas la piedojn mont-ascend’!
Jen, mia nuborand’
Ja plenas je printempa fulmotondro!
Mi — antaŭ kil’ ŝaŭmstria ondo,
Mi — turnovent’! Dum flagruband’
Nun lace kaj malstreĉe pendas,
Ventego iĝi mi pretendas.
En harmonio, digestad’ malvigla,
En mezo de komfort’ kaj sven’,
Ĵetiĝu el mi, kiel peĉo nigra
Kaj lafo — la malben’!
Ne! Por malvigli, kiel vi, aŭtun’,
Mi ja ne taŭgas! Volas mi
Elpaŝi, min ne povu jugi
Rubrika letargi’!
Jen, voko vibras en mi nun:
Ek! Kontraŭ ventoj flugi!
Ŝipgvidi kun printempa ten’
Por senti min — en pen’!
[ree]