Printempo en la aŭtuno

Julio Baghy

ENHAVO

Dediĉo
Ĉapitro 1
Ĉapitro 2
Ĉapitro 3
Ĉapitro 4
Ĉapitro 5
Ĉapitro 6


 

Dediĉo

Aŭtuno. La verda laŭbo flaviĝas. Prujnomorditaj folioj falas. Sed la suno ankoraŭ varme ridetas tra la fenestro. Ĝi mensogas printempon al la floretoj, senodore pompantaj sur la tablo. Ĉu nur al la floretoj? Ne! Al ĉiu. Ankaŭ al vi, ankaŭ al mi. La sunradioj ŝtelas sin en la korojn, varmigas ilin per printempaj rememoroj dum la prujnovesta aŭtuno.

Aŭtuno. Inter miaj brunaj haroj jam ekbrilas kelkaj arĝentaj. La rozojn de la vangoj velkigas la aŭtuno: la zorgoplena vivo. Prujnomorditaj revoj falas: la revoj de la animo… Sed en mia koro ankoraŭ varme radias la suno: la amo. Ĝi donos printempan iluzion por miaj geamatoj. Ĉu sole por ili? Ne! Ankaŭ por vi, ankaŭ por mi. La varmo de la amo karesas la lacajn animojn, donacas al ili sunorumitajn revojn de la printempo. Kaj printempo ridetas en la aŭtuno; la okuloj fariĝas pli brilaj. Naiva optimismo lulas la korojn. La maljunulo denove vidas sin junulo, pardonas la senpripensemon de la juneco; la junulo kun pia komprenemo rigardas la blankharulojn. Jes, jes! Ĉio ĉi enestas en la historieto de dolĉe melankolia renkonto, ĉar ni ĉiuj jam renkontis la printempon, kiu kisis neforgeseblajn rememorojn je la koro.

Larma rideto de mia revteksanta koro estas tiu ĉi rakonto. Ame akceptu ĝin, ĉar ame ĝi estas dediĉata al vi.


 

I.

La ekzotike ŝminkita arlekeno kun humila ĝojo flankentiris la kurtenon de la foira tendo. – Bonvolu, sinjora moŝto! Majstro Baltazar jam atendas vin.
La studento kaŝe ridetis la konscian eraron de la arlekeno, kiu facile povis diveni pro la fasko da libroj, kunpremitaj sub lia akselo, ke li devos fari longan vojon ĝis la titolo de ,,sinjora moŝto”. Liaj lipharoj apenaŭ montriĝis. Nu kaj majstro Baltazar jam atendas lin?! Li estus volonte ridinta pro la flata komplimento, por ke vidu tiu ĉi foira pajlomanĝanto, ke ne kredemo, sed sole amuzivolo logis lin en la mizeran tendon. Li estus dezirinta ridi aŭ almenaŭ diri ion imponan, tamen li silentis. Post la flankentirita kurteno oscedis mallumo. Kiel ajn li regis sin, tamen li sentis koran timotremon, kvazaŭ granda mano peziĝus sur lian bruston. Li hezitis.
– Nu, bonvolu! Tute kuraĝe, sinjora moŝto! Post momentoj viaj okuloj kutimos la duonhelon. Cetere la meĉo de majstro Baltazar sufiĉe lumas. Bonvolu eniri do!
La studento trudis al si trankvilon levis la kapon, paŝis kun bone imitita facileco en la oscedantan mallumon. La multkolora ĉifonkurieno de la enirejo falis post li. Liaj okuloj, kutimintaj la sunbrilon, rimarkis nur post minuto, ke de ie malforta lumo filtriĝas tra la nigro kaj faras videblaj la mistikajn surskribojn, strangajn desegnaĵojn sur la tendomuroj. Li ne riskis antaŭenpaŝi, timis kunpuŝiĝon kaj prefere estus blasfeminta, sed la kortremo subpremis lian voĉon, katenis lian volon.
– Nur antaŭen. juna amiketo, nur kuraĝe! Post tri paŝoj vi povos ekpreni mian manon.
La milda baritono retrankviligis la koron de la studento. Liaj lipoj tiriĝis je rideto. Li priridetis sian efemeran timon. Subite li sentis, ke granda varma mano ekprenis la lian. Ĝi estis longunga blanke ŝminkita vira mano. Nek homan staturon, nek vizaĝon li vidis. La nigra kostumo de la nekonato senkonture unuiĝis kun la nigra fono. Post minuto, kiam liaj okuloj kutimis la duonhelon, ŝajnis al li, kvazaŭ tien-reen kliniĝanta amorfa ombro dancus antaŭ li. Sole la varma, blanke ŝminkita mano montris, ke vivanta homa estaĵo estas lia kunulo.
Denove la voĉo milde eksonis.
– Ĉi tie eksidu! Sentime eksidu!… Tiel! Nun rigardu al miaj okuloj!
La studento sentis, ke lia rigardo fiksiĝas al du fosfore brilantaj punktoj. Li ne vidis vizaĝon. Nur brilanta okulparo tra la ŝtofmasko katenis lian atenton. La nevidebla granda mano denove peziĝis sur lian bruston. Li bedaŭris jam sian scivolemon. Prefere li estus kriinta: lasu la komedion, ĉar mi tute ne kredas ja vin! Sed iel la vortoj ne eliĝis, kvankam li ne apartenis al la malkuraĝuloj. Liaj gimnaziaj kamaradoj konis lin tre brava. Nun tamen li tremis. Eh, sensencaĵo! Sole la artifika komedio influas al la nervoj. Post longa minuto la voĉo de majstro Baltazar demandis:
– Kion vi deziras?
Tiel simple, tamen strange sonis tiu ĉi demando post la bombastaj promesoj de la arlekeno, plengorĝe agitanta antaŭ la tendo, ke li tuj retrankviliĝis kaj en la respondo miksis ironion.
– Kial vi demandas? Via enloganto diris ja, ke majstro Baltazar jam atendas min. Nu, se li atendas, li scias kial?
Paŭzeto. La studento denove sentis, ke la du magnetaj okuloj kroĉiĝas en lian rigardon. Li jam pentis pri la antaŭa neglekta sinteno, ĉar la silento nun tre ekkuŝis sur lian bruston. Li volis ekparoli, sed ne povis. Kvazaŭ lia lango estus paralizita. Subite lia aŭdkapablo akriĝis. Li perceptis voĉojn, kiujn ĝis nun li ne aŭdis. Tute proksime al li malforta besta voĉo plendis. Sian rigardon li turnis tien. Jes, ja! La kobajoj de majstro Baltazar. Ili gruntetis ĉirkaŭ la skatolo de la horoskopoj. Lia liberiĝinta rigardo povis klare distingi la objektojn de la mizera tendo. Tablo, kelkaj seĝoj kaj primitivaj benkoj. En iu angulo sur la tero modestadis du pajlosakoj. Sur unu el ili kuŝis granda bruna maso, iel homforma. Sed eble, ke nur la hazardo formis homajn konturojn el la ĉifonoj, ĵetitaj unu sur la alian.
La voĉo de majstro Baltazar tiris for lian rigardon de tiu strangforma ĉifonmaso.
– Vi estas prava… Mi devas scii ja, kion vi deziras. Mi devos legi tion el via rigardo… Vi staras nun sur la sojlo de la Vivo. Vi scivolas ne pri la pasinteco, sed pri via estonteco. Vi estas fortika, preta por la lukto. Vi atendas multon, tre multon de la Vivo. Vi estas prava. La sola rajto de la juneco: atendi multon de la Vivo… Do, vi deziras koni vian estontecon, ĉu ne?
La voĉo de la foira komedianto ŝtelis sin en la animon de la studento. Tiu ĉi voĉo estis milda, trankvila, muziksona. Ne tia li prezentis al si la voĉon de la aŭguristo. Li pensis, ke li trumpetsone knaros ĉiaspecajn sensencaĵojn al li. Bone amuziĝinte pri tio li revenos hejmen kaj kun laŭta ridego rakontos pri la dudekfilera arlekenado. Vere, li seniluziiĝis pri majstro Baltazar. Tamen nun li konjektis, ke tuj li ricevos por sia bagatela dudekfilera monero ion, kio eble efikos ĝis lia vivofino. Tiu ĉi penso tremigis lian koron. Timo kaptis lin pro la estonteco. Eble la majstro aŭguros ion teruran. Ne, li ne volas koni la estontecon. Kial? Li ja ne povas aliigi la sorton. Li parolu nur pri liaj estanteco, pasinteco, nur ne pri la estonteco! Krome, se li parolos pri la pasinteco, facile estas kontrolebla la scikapablo de la majstro.
– Parolu pri mia pasinteco, kelkajn vortojn pri la nuno. La estonteco ĉimomente ne interesas min… Poste eble, kiam…
– Kiam vi konvinkiĝis pri mia scio. Tion vi volis diri, ĉu ne? Nu, bone. Aŭskultu!… Nun el tiu ĉi tendo ni duope ekiros reen sur via vivovojo. Donu manon… rigardu fikse al miaj okuloj!… Tiel!… Tuj kun mi vi migros tra multaj jaroj… Kiom?… Jes, mi scias jam. Dekok jarojn ni devos retroiri por alveni al via lulilo… Ne pensu nun pri la morgaŭa matematika temo… ne incitiĝu pro la maljuna Homero!… Tiel… nur kviete… tuj ni ekiras… Ĉu komprenite? Vi venos kun mi kaj ni haltos nur ĉe la gravaj okazintaĵoj…
La nevidebla mano peziĝis sur la bruston de la studento. Iom post iom li sentis la inertiĝon de sia volo. Majstro Baltazar monotone parolis kaj li vidis ĉion rakontitan.
– Ni estas sur la bordo de la rivereto, ĉe la abia arbaro. Proksime al mia tendo. Nun ni trairos la arbaron… Kial vi timas trairi? Pro la luno… Nun ne estas nokto, nur mia tendo prezentas mallumon… Jes, rememoro vin torturas. Ĉu malnova rememoro?… Infanaĝa rememoro. Nu, ankaŭ tien ni alvenos. Nur laŭorde… laŭvice… Antaŭe ni iru al la domo. Jes, al la granda flava domo… al avinjo Turtel. Ŝia kaduka figuro kurbiĝas tie ĉe la fenestro. Ŝi trikas aŭ flikadas kaj jen – jen ekrigardas la vojon. Ŝi atendas vin. Ŝi amas vin… kvankam ŝi eĉ parenco via ne estas. Simple nur avinjo Turtel. Kie estas via patrino?… Jes, mi scias jam. Poste ni revenos al ŝi… Lasu nun tiun matematikan temon, ne grave! Nun ni retroiras kaj ne pensados pri la morgaŭo… Kion vi rigardas sur la muro super via lito?… Ne rigardu nun tiun foton, fiksitan per desegnonajleto! Vere, Giza estas ja bela knabino, sed trompis vin. Ne doloru via koro! Vi ja nur pensas pri ŝi, sed ne amas ŝin. Iomete ŝi plaĉis al vi. Alice Fürtöŝ estas pli bela knabino kaj ŝi povas ridi kiel la kolombeto. Flate, dorlote… Ĉar profesoro Baranyoŝ iom riproĉis vin antaŭ ŝi dum la pasintjara maja ekskurso, vi ne hontu! Profesoro Baranyoŝ kondutis ja sentakte, sed… Jes, jes… vi ŝuldas dankon al li. Kiam vi venis en tiun ĉi urbon, tiam profesoro Baranyoŝ protektis vin… Jes, mi scias, ke vi ne koleras lin. Li prizorgas vin kiel patro pri la sia… Kie estas do via patro?… Ho, tre longe ni retrokuris!… Terura rememoro… Malfeliĉa knabo… Pro tio vi timas trairi la arbaron, kiam la luno lumas kaj ombroj ŝanceliĝas… kvankam ĝi ne estis tiu ĉi arbaro. Tiu arbaro etendiĝas larĝe en malproksima lando, en fremda lando… Ni kuru pli antaŭen al la unua rememoro! Mi tenas vian manon… Ne, ne tio ĉi estis via unua rememoro. Kiam la domo staris en flamoj kaj fremdaj soldatoj marŝis tra la arbaro, vi estis jam kvinjara. Tra la kela fenestreto vi vidis pezajn, senformajn botojn. Via patrino kriveadis. Vian ploregon glutis la profundo de la kelo… Ĉu vi ne havas pli fruan rememoron, vi estis ja superstiĉa en la kvina jaro?! Superstiĉa timo torturis vin… Jes, nun ni alvenis al la unua rememoro… Viaj etaj manetoj enterigis mortintan kokidon, tre malgrandan kokideton lanugan. Kvarjara vi estis tiutempe kaj… kaj la postan tagon vi trovis malplena la lulilon de via fratineto. Ankaŭ la gepatroj enterigis. Pro tio ĉi vi estas do tiel superstiĉema?!… Kaj vi saltis en la tombon sur la ĉerketon?! Ne estu tiel superstiĉema!… Vidu, tia ago estas preta nutro por la malfortuloj. Certe oni aŭguradis, ke ankaŭ vi sekvos la fratineton. Ili ne pravis. Jen vi vivas sana, saĝa kaj klopodema… Lasu nun la matematikon!… Via patro laboris en la proksima urbo. La patrino bakis panojn kaj multe, multe ploris… Fremdaj soldatoj venis. Ili metis monon sub la pajlosakon kaj ankaŭ la sinjoro pastro donacis monon al la patro… kaj foje en la nigra nokto ektondris la kanonoj kaj vi kun la patrino kaŝis vin en la kelo. Jes, multe da botoj antaŭ la fenestro. Soldatbotoj. Oni rompis la pordon de la domo, tiris kaj trenis kun si vian patrinon el la kelo. Vi terurite aŭdis ŝian vekriadon kaj pro timo kaŝis vin malantaŭ barelo. Longe vi tremis tie. Lunlumo penetris tra la fenestro. Ekstere ĉio silentis… Pro malsato vi ekiris, sed glitfalis sur la ŝtuparo. Viaj manoj fariĝis ruĝaj pro gluema malsekaĵo… Kiam vi atingis la kelopordon, vi trovis la sinjoron pastron kuŝanta ĉe la sojlo. Li dormis tiel profunde, ke li eĉ ne rimarkis vian falon sur sin. En la ĉambro senmove kuŝis tiu fremda soldato, kiu loĝis ĉe viaj gepatroj. Vi miris, ke la porpana tranĉilego elstaras el lia brusto… Vi serĉis la patrinon. Ŝi ne estis en la domo. Sur la vojon vi iris kaj ekmarŝis kaj marŝis. La luno lumis. Ĉe iu apudvoja arbo sur branĉo pendis longa korpo. La scivolemo logis vin tien. La longa, senmove pendanta korpo estis via patro. Li montris sian langon al vi kaj vi pensis pri ŝerco. Ankaŭ vi montris langon al li kaj poste petis panon. Pacience, insiste longajn horojn vi petegis por la pano, sed via patro montris nur langon al vi… Poste venis soldato. Li ekprenis vian manon kaj parolis al vi. Vi ne komprenis lin, nur vidis, ke la soldato larmas… Li portis vin al multaj soldatoj, kies lingvon vi ne komprenis. Oni sidigis vin sur veturilon inter kestojn kaj sakojn. Tie vi kaŭradis, maĉadis biskviton kaj gapis al la longbarbaj, sovaĝaspektaj, ĉiam kriegantaj soldatoj, kiuj akompanis la veturilojn. Ili donacis al vi multajn ludilojn: kuprajn butonojn, uzitajn kartoĉojn, malplenajn ladajn skatoletojn. Kalokrustaj manoj karesis viajn buklojn, kistuŝo de nerazitaj vizaĝoj kolorigis viajn vangojn… Foje venis iu bele vestita soldato kaj multe kriadis, montris al vi kaj denove kriadis. Via koreto ektremis, ĉar la soldatoj rigardis vin kompate kun larmoj en la okuloj… Kiam la elegante vestita sinjoro foriris, oni envagonigis vin, kaj la vagonaro kuregis longe, longe. Kelkfoje pasis tago kaj nokto. Vi rememoras nur pri soldato kun bandaĝita brako, ĉar li varmigis vin sub sia mantelo… kaj en la vagono ŝvebis naŭza malbonodoro kaj la soldatoj veadis… Foje multe da blanke vestitaj sinjorinoj kaj sinjoroj venis. Oni forportis la soldatojn sur brankardoj. La soldato kun la bandaĝita brako prenis vin kun si en grandan blankan domon, kie la sama malbonodoro kiel en la vagono tordis la nazon. Tre multaj venis por primiri la soldatojn kaj ankaŭ vin. La soldato kun la bandaĝita brako donis monon al iu virino, kiu foriris kun vi, banis vin, aĉetis novan vestaĵon por vi kaj enlitigis vin. Ĉiutage vi vizitis kun ŝi la soldaton en tiu granda domo, kie li kuŝis, sed lia brako jam ne estis bandaĝita, ĉar jam li ne havis kion bandaĝigi. Nur tiu mano lia karesadis vin, kiu tenis la mantelon super vi en la vagono. La mano karesadis, li parolis al vi multe, tre multe kaj kvankam vi ne komprenis la vortojn, tamen vi sentis la koran varmon radiantan al vi… Iun tagon vi trovis la soldaton civile vestita kaj vi ne devis reveni plu kun la virino en la urbon. Vi ambaŭ vojaĝis malproksimen. Ankaŭ tie oni parolis lingvon, de vi nekomprenatan. Ĉe stacidomo bela eleganta sinjorino atendis la soldaton. Rimarkinte, ke nur unu brako etendiĝas por ĉirkaŭpreno, ŝi svenis, terenfalis. Tumulto… Bela domo kun granda ĝardeno. Multaj ĉambroj kun multaj bildoj. En iu ĉambro longa muzikanta kesto… La unubrakulo jam ne portis uniformon sur si. Ĉiutage li iris en domon, kie antaŭ li kuŝis libroj kaj paperoj. Dum la tuta tago fremdaj homoj el- kaj eniris al li. La servistino prizorgis vin. Poste vi havis tre multajn samaĝajn ludkamaradetojn, kiuj instruis vin pri la lingvo… Jes, la patran lingvon vi tute forgesis kaj rapide alkutimiĝis la novan situacion. Nur la belan sinjorinon, la edzinon de la unubrakulo, vi ne povis ekami. Ŝi batis, torturis vin ĉiam, kiam la edzo ne estis hejme. Kaj kiam li estis hejme?! Eĉ tiam. Klare vi rememoras, ke foje dum tagmanĝo, kiam la unubrakulo kisis vin, ŝi tiel kruele ekpuŝis vin sub la tablo, ke vi ekveis pro la doloro… Tre multaj vizitantoj donis la anson unu al alia. Konstanta regalado. Ĉe tiaj okazoj vi estis ordonita resti en la infanĉambro. Bildolibrojn vi rigardadis, la bildolibrojn de iu, kiu vivis antaŭ vi kaj kies liton nun vi okupis kaj kies ĉemizetojn, ŝuetojn nun vi posedis. Pli poste vi eksciis ion pri la nekonato. En la biblioteka ĉambro de la unubrakulo sur la skribotablo vi ekvidis kadrumitan foton. Kvin- aŭ sesjara knabeto ridetante rigardis al vi. La servistino kontentigis vian scivolon. La fileto de la unua edzino de la unubrakulo li estis. Dum la epidemio li mortis, ĉar la duonpatrino ne tre vartis la etulon, kies patro en la tranĉeo fosis per ungoj la teron… Poste okazis granda tragedio. Vi malsaniĝis. Eĉ la lernejon vi ne povis frekventi. La unubrakulo pasigis noktojn ĉe via lito kaj ploris, ploregis, kvankam li ne estis via patro. Lian edzinon nur tre malofte vi vidis. Plejofte la maljuna servistino sidadis apud vi. Tiu, kiu flegis ankaŭ vian antaŭulon. La sinjorino akceptadis gastojn aŭ iris viziti iun el siaj amikinoj. La unubrakulo dum la tuta tago laboris en la oficejo… La krizo de la malsano proksimiĝis. La unubrakulon vokis lia devo en la najbaran vilaĝon. Ĉe la lito sidadis sole la maljuna servistino. La sinjorino retiriĝis en sian ĉambron. Nokte kaleŝo haltis antaŭ la domo. La unubrakulon repelis la skrupulaj timotremoj pro vi. Li havis inkubojn, viziojn. Li vidis vin mortanta. Neatendite li ekaperis en la domo kaj post kelkaj minutoj okazis la tragedio. Sian edzinon kun ŝia amato li skurĝis for de la domo… Kaj pasis multaj jaroj. Vi ricevis kun la nomo de la unubrakulo ankaŭ lian amon. Li prizorgis vin, instruigis vin en la lernejo kaj ŝirmis vin eĉ kontraŭ la vento. Sed ĉagreno muelis, taŭzis la koron de la malfeliĉa viro pro la forpelita virino. Kiam vi fariĝis gimnaziano, li jam estis ruinigita. Lian animon – la ĉagreno, lian sanon la alkoholo neniigis… Iun tagon unu el la profesoroj kondukis vin hejmen. La unubraka viro vaksflave kuŝis sur la lito. Per propra mano li malfermis la pordegon de la Trankvilo… Oficialaj personoj venis, foriris. La domo ŝanĝis mastron, tamen restis iom da mono. Iun tagon alvenis profesoro Baranyoŝ por konduki vin kaj la maljunan servistinon, avinjon Turtel en tiun ĉi urbon. Por la restinta sumo li aĉetis tiun flavan domon, kie vi nun loĝas. Profesoro Baranyoŝ estas via oficiala prizorganto. Li estas la plej maljuna frato de la unua edzino de la unubrakulo. Li instruas matematikon kaj amas vin… Ĉu mi daŭrigu?
La studento skuiĝis, kvazaŭ vekiĝinte el terura inkubo. Li ja ne dormis. Li aŭdis, eĉ vidis ĉion, kion majstro Baltazar diris, kaj sentis la premon de lia mano kaj tamen… Per rigardo li serĉis la magnetan okulparon. Ĝi palpebrumis lace maljune, la manpremo malfortiĝis.
– Ĉu mi daŭrigu plu aŭ mi parolu pri la estonteco?
– Ne, ne parolu pri tio! – Li respondis mallaŭte kaj lia voĉo vibris.
– Memkompreneble, jen la superstiĉa timo. En via kvara jaro ĝi radikiĝis en via animo. Malfeliĉa knabo! Kion mi scias pri la estonteco? Eĉ lion mi legus el viaj pensoj kaj formus el viaj revoj, sopiroj kaj spicus la tuton per kelkaj konsiloj. Laŭ miaj sentoj, respektive laŭ viaj sentoj mi avertus vin pri danĝeraj maliculoj kaj petus dudek filerojn pli, ĉar la parolo pri la estonteco kostas pluan dudekfileran moneron. Do, ni konsentis. Vi ne bezonas koni la estontecon.
– Ne,… sed tamen mi donos al vi tiujn dudek filerojn.
– Danke mi akceptas.
La studento elpoŝigis sian monujon kaj ties modestan enhavon ŝutis sur la tablon. Eĉ du arĝentaj pengoj troviĝis inter la nikelaj moneroj. Li lasis ĉion tie, leviĝis, sed ne tre volonte ekiris. Li estus preferinta paroladi kun tiu ĉi mistika mizerulo, kiu por dudek fileroj vendas sian sciencon. Kiel stranga mildvoĉa komedianto! Post la unua paŝo li returnis sin.
– Ĉiam vi havas nur tiom malmulte da vizitantoj, ĉu ne?
– Dum ordinaraj tagoj malmulte. Estas tago, kiam neniu vizitas min. Sed dum dimanĉoj kaj festotagoj mi havas laboron. Venas al mi simplaj homoj. Ili volas vidi komedion kaj bone distri sin.
Kontraŭvole pensis la studento, ke ankaŭ li venis por tio, sed li ne estis gaje distrita. Kie forestis la komedio? Ili ja interparoladis. Eĉ la kutima arlekenado ne akompanis ĉi tiujn parolojn.
– Ĉu ankaŭ tiujn vi amuzas tiel kiel min?
– Ne. Por tiuj mi aŭguras per kartoj, starigas antaŭ ilin kabalistajn bildojn kaj tenas en ilia rigardo kristalglobon. Mi sugestas sonĝojn al ili kaj diras tion, kion ili pleje deziras. Ĉefe, ke la publiko estu kontentigita.
– Ankaŭ mi venis por amuziĝi. La arlekeno ekstere promesis komedion. Kial vi ne komediadis ankaŭ por mi?
Post momenta paŭzo majstro Baltazar profunde klinis sin.
– Estu laŭ via deziro. Vi ja sufiĉe malavare honorariis tiun duonhoron, kiun vi pasigis kun mi.
En lia voĉo estis ia plendtona vibro. La studento eksentis tion. La komedianto estas laca. Certe li estas maljuna. Kompato kaptis lian koron kaj li koleris pri si, ke li aludis pri la amuzado. Li provis korekti la sentaktecon.
– Ne! Vere mi ne deziras tion. Vi estas ja sufiĉe laca.
– Dankon. Hodiaŭ mi ne tre volonte kriadus. Morgaŭ komenciĝos la granda distrikta foiro dutaga kaj… Vi ja komprenas, ĉu ne?
– Komprenite. Nu, postmorgaŭ mi venos kun la tuta klaso. La knaboj estos dankema publiko.
– Dankon pro via subteno. Postmorgaŭ mia arlekeno havos pli bonan humoron kaj ŝercos. La junaj sinjoretoj bone amuziĝos.
La studento ekiris al la elireja aperturo. Sur la pajlosako ekmoviĝis la bruna homforma ĉifonmaso. Du larĝe malfermitaj okuloj gapis al la foriranto. La studento returnis sin. La okuloj timigite kaŝis sin inter la ĉifonojn.
– Majstro Baltazar, se mi ne ofendas vin per mia propono – sendu la arlekenon hodiaŭ en la flavan domon ĉe la rivereto. Avinjo Turtel volonte sendos vespermanĝon por vi.
Majstro Baltazar ne respondis tuj, kvazaŭ li pripensus la bonkoran proponon.
– La viziton de la junaj sinjoretoj mi dankas jam antaŭe.
La studento komprenis la diplomatian rifuzon. Iom li sentis sin ofendita. Sed kion fari? Majstro Baltazar estas ekstravaganca homo. Li etendis do la manon por adiaŭi.
– Ĝis la postmorgaŭa revido!
La kurteno de la aperturo falis. La arlekeno ekkriis kvazaŭ el dormo skuite.
– Ni havu la honoron kiel eble plej baldaŭ, sinjora moŝto!
La studento kun rapidaj paŝoj trairis la foirplacon. Li estis jam paŝanta tra mallarĝa strateto sur la vojo al la abia arbaro, kiam majstro Baltazar eksidis al sia tablo por kalkuli la tie lasitan sumon.
– Du pengoj 73 fileroj kaj 20 fileroj estas du pengoj 93 fileroj kaj antaŭtagmeze kvinoble dudek estas unu pengo, fruposttagmeze dufoje…
Sonora flata voĉo rompis la unutonan murmuron.
– Aveto, kiu estis li?
Majstro Baltazar ĉesigis la kalkuladon, rigardis al la knabino aperanta el la bruna ĉifonmaso.
– Mi ne scias, Eva. Neniam li pensis pri sia nomo… Tri pengoj 93 fileroj kaj dufoje 50 estas kvar pengoj 93. Sep horoskopoj, tio estas…
– Kaj ankaŭ postmorgaŭ li venos, ĉu ne?
– Jes, li promesis… tio estas sepoble dekses, do…
– Kial vi ne lasas iri Fridolinon?
– Ĉar ni ne estas almozuloj, sed malriĉaj komediantoj… La hodiaŭa enspezo estas do 5 pengoj 95 fileroj.
Majstro Baltazar ekstaris, prenis feran skatolon el sub la pajlosako, metis la monon en ĝin, poste elkriis al la arlekeno:
– Fridolin, hodiaŭ ni jam atendas neniun. Fridolin rapidis faligi la grandan tolon de la enirejo. Majstro Baltazar fortiris de sia kapo la nigran ŝtofmaskon. Liaj neĝblankaj haroj ekbrilis en la lumo de la malgaje palpebrumanta meĉo.
– Kaj diru, aveto, li estas gimnaziano, ĉu ne?
– Jes, li estas gimnaziano… jam granda gimnaziano… Fridolin, alportu akvon en la lavujon! Ankaŭ vi, Eva, pretigu vin. Dum la tuta tago vi sidadis en la varma tendo.
La knabino leviĝis, ordigis siajn harojn, vestojn kaj pensadis ĉiam pri la lastaj frazoj de la studento. La granda flava domo… ĉe la abia arbaro… Ŝi promenis ja kelkfoje tie, sed neniam ŝi rimarkis tiun grandan flavan domon.
Fridolin alportis la akvon. La knabino denove scivoladis.
– Aveto, diru, ĉu tia gimnaziano estas ia grava afero?… Ĉu li estas ia tre fiera io?
– Jes, tia granda gimnaziano estas ankoraŭ tre fiera io… Huh, kiel freŝa estas la akvo!.. Nur tia gimnaziano estas tre fiera io, Eva, ĉar kiam li fariĝos memstara viro, tiam li povos fariĝi nenia pli… Eh. kiel freŝe! Nu kaj kie la sapo?
– Kaj diru, aveto, li volis koni la estontecon, ĉu ne?
– Ne, li scivolis pri la pasinteco… Ho, ne bone! Rigardi reen al la pasinteco ne estas bone. Kiu nutras sin el ĝi, tiu jam estas mortinta.
– Kaj… kaj, aveto, ĉu tiu ĉi gimnaziano… ĉu ankaŭ li estas jam mortinta?
En la voĉo de la knabino plore vibris io tima, io ĉagrena. Majstro Baltazar ne rimarkis tion. Liajn okulojn pinĉis la sapŝaŭmo. Indiferente li respondis.
– Ankoraŭ li ne mortis… Eble li nun naskiĝas. Malfeliĉa knabo, mi kompatas lin pro lia pasinteco kaj pro lia koro, ĉar nedisputeble li havas koron… koron li havas.
Longe, kvazaŭ maŝine ripetis en si la knabino:
– Nedisputeble li havas koron… koron li havas… koron… koron.

 

II.

La tagiĝo enridetis tra la fenestro de la flava domo. La sunradioj tiklis la palpebrojn de la studento, vekadis per varma karesado la dormanton. Li sentis, kvazaŭ sopirataj knabinaj lipoj spirus kison sur liajn okulojn. La vizaĝon de la knabino li ne vidis. Kiu ŝi povas esti? Li provis diveni. Ĉu la malfidela Giza Kormoŝ aŭ la dolĉe ridanta Alice Fürtöŝ?
Antaŭ la fenestro akre fajfetis merlo. La okuloj de la studento malfermiĝis. Lia rigardo trafis la libron malfermitan sur la tablo. Jes, la matematiko! Ankoraŭ li ne finpreparis sin por la hodiaŭa leciono, kvankam profesoro Baranyoŝ ĉiukaze pridemandas lin. Jen fiziko, jen matematiko. Kiel tede! Kiel malbenita trudaĵo! Lia animo estas plena de knabinaj ridoj kaj nun li eksidu por ŝtopi en la kapon diversajn terminojn. Ĉu li turmentu la cerbon per la kosinusoj aŭ erarvagadu en la arbaro de la logaritmoj? Ne! Hodiaŭ ne! Eble morgaŭ. Hodiaŭ prefere li profundiĝus en la lernado de la literaturo. Ĝi konvenas al la nuna humoro.
Li elĵetis sin el la lito, rapide vestis sin, per unu longa gluto trinkis la poteton da kafo, enpoŝigis la bulkon, la librojn li prenis sub sian akselon kaj ekiris al la libera sunradia naturo lerni – matematikon.
Estis belega aŭtuna mateno. En cent koloroj pompadis la mortanta foliaro. Preskaŭ krie kontrastis kelkaj smeraldkoloraj makuloj: la abioj. Rapidkura rivereto plaŭdadis laŭ la vojo. Eble ĝi akompanis la matenan koncerton de la birdoj.
La studento iris kaj la okulojn fiksis al la longaj, senfinaj vicoj da ciferoj de la malfermita libro. Li rigardis ilin, sed la birdokanto kaj riverplaŭdado ŝtelis sin en lian animon. Tiel ridas la rivereto kiel Alice Fürtöŝ. Tiel trilas la birdo kiel la muzika voĉo de Giza Kormoŝ. La ozonplena odoro de la arbaro rememorigis lin pri la pasintjara maja ekskurso. Ho, kiel bela estas ja aŭtune la arbaro! Se li estus poeto, li prikantus ĝin. Per elektitaj vortoj priskribus la grandan velkadon. Ĉu ekzistas io pli bela ol la aŭtuno? Ĝi estas plena de dolĉe melankolia, dolora ĉagreno.
Kion povas senti la foliaro, kiam alvenos la flaviĝo? Ĉu la arbo konscias pri nova printempo?… Eh, profesoro Baranyoŝ hodiaŭ certe vokos lin kaj… kaj… Kion scias tiu ĉi Baranvoŝ pri la printempo kaj aŭtuno? Ankaŭ Newton vidis nur la gravitacian leĝon en la falanta pomo, kvankam ne la gravitacia leĝo estas grava, sed la evoluo de la pomo el la odora floreto: la maturiĝo, la vivo. Ho, kiel bela estas tiu ĉi vivo! Jes, por li ĝi estas bela, ĉar la firmamento blue ridetas je li kaj malantaŭ ĝi li konjektas la ĉielon. Por profesoro Baranyoŝ ĝi prezentas absolutan sobrecon. Li vidas en la bluo de la firmamento sole la koloron de la aero, post kiu li konjektas senfinan spacon. Nur konjektas, sed pruvi li ne povas, tamen asertas la verecon de sia diro. Trans la aertavolon ankoraŭ ne penetris vivanta homo, do kiel oni povas tiel insiste aserti?… Nu, ekzistas tia homo, por kiu ne estas bela la vivo. Majstro Baltazar certe konsideras la ĉielbluon mizera, pro tio li retiras sin al la mortanta lumo de meĉo en sia nigra tendo. Majstro Baltazar, tiu mizera maljuna komedianto… Li parolos hodiaŭ pri li al la knaboj. Korporacie ili vizitos lin por rigardi liajn artifikaĵojn. La vivo de majstro Baltazar estas la dudekfilera monero. Ju pli da dudek fileroj, des pli bela estas la vivo.
– Mia vivo estas sunbrilo, rideto kaj… kaj matematiko, ke Dio malbenu ĝin! – La libron li ĵetis teren, eksidis sur la molan herbejon, rigardis rekte al la ĉielbluo. – Lerni mi devus, sed mi ne povas. Mi ne scias kio estas al mi? Nun prefere mi kantus aŭ plorus, sed lerni… Nur lerni ne!
Malantaŭ li ektremis la arbetaĵo. Li levis la kapon. Ĉu iu iradas tie? Neniu. Verŝajne birdeto flugis for el la maldensa foliaro aŭ seka branĉeto falis de la arbetaĵo. Li ekfajfis, sed subite li ĉesigis la amuzon. La stranga masko de la arlekeno trudis sin en lian kapon. ,,Bonvolu enveni, sinjora moŝto! Majstro Baltazaro jam atendas vin.”… Li ekridis. Memkompreneble, ke li atendas. Li promesis viziton por la postmorgaŭa tago. Kian mildan, dolĉe sonoran voĉon havas la maljuna komedianto kaj kiel bele li parolas. Por dudek fileroj li envortigas la pensojn de la homoj. Ĉu li povus envortigi ankaŭ lian nunan humoron? Kaj ĉu la pensojn de Alice Fürtöŝ kaj tiujn de Giza Kormoŝ? Tio estus amuzado: subaŭskulti. Kiu scias? Eble eĉ ne estus tiel amuze… Denove la ŝminkita vizaĝo de la arlekeno rikanis al li.
– Kia stulta humoro! – Laŭte gaje li ekridis. – Mi dezirus vidi la vizaĝon de Alice Fürtöŝ kaj ĉiam la ruĝa nazego de la arlekeno interŝovas sin. Nu, hodiaŭ ili havos bonan tagon. Hodiaŭ komenciĝas la dutaga foiro. Hodiaŭ majstro Baltazar stentorvoĉe aŭguros la estontecon por la simpluloj. Estus bone viziti lin. Ne, ne! Sensence! Prefere lernu tiun matematikon!
Li prenis, malfermis la libron, rigardis la liniojn, numerojn; notis en sian kajeron… Foje li surpriziĝis, ke li desegnis sur la marĝenon de la libro la karikaturon de la konusĉapa arlekeno. Momenton li ekridetis kaj lernadis plu.
Kvazaŭ ŝtele, nerimarkite ekregis lin la aŭtuna humoro de la arbaro kaj inspiris lian animon. Li verkis versojn inter la duonpretaj matematikaj temoj pri tio, kion li sentis. Ne la logaritmo, nur la ritmo interesis lin. Rimojn li serĉadis kaj jen li ridetis pri si, kiam sub dustrofan poemeton li skribis sian nomon.
Li finlegis unu-dufoje ĝin, karesadis la versojn per ama rigardo kiel la patro sian fileton. Tiu ĉi poemo estis ja naskitaĵo de lia animo.
– Ni aŭdu ĝian sonoron!
Laŭte li eklegis donante vervon, patoson al la ritmo:
En la arbar’ silentas la maten’…
Funebran psalmon tra la natur’
la spir’ aŭtuna susuras nur.
Sur koraj kordoj kun sufoka prem’
stertoras kanto de l’ agoni’
kaj ŝvebas zume nun ĉirkaŭ mi.
La ploran plendon portas ventomuĝ’:
ho ve, atendas nin la vintra fin’,
somero svenis, forlasis nin!
La verdo velkas, regas ftiza ruĝ’,
ne eĥas gaje plu la birdotril’,
sur herboj tremas larmoj mil kaj mil.

Arbar’, ĉu novan vivon kredas vi
sub la falĉilo de la aŭtun’
pensante morton nur dormo nun?
Ĉu scias vi pri tuŝ’ de sunradi’,
mirakla kis’ de l’ printempa blu’,
je kies varmo vi vivos plu?
Kaj tamen vibras voĉ’ de l’ malesper’,
animon tordas aŭtuna tim’,
ĉar prujna spiro ektuŝis min.
Aŭtun’, vi estas mort’. La viv’ – somer’.
Printempa amo, ne flugu for,
ho estu… restu en mia kor’!

Subita malkontento kaptis lin. El la kajero li forŝiris la folion, ĉifis kaj ĵetis malproksimen ĝin.
– Eh, literatura kardo! Nek ritmo, nek senco. Centoj centfoje prikantis multe pli bele… Ni lernu matematikon!… Tji, la duone preta temo restis sur ĝi!
Li eksaltis por retrovi la forĵetitan paperon, sed ne faris eĉ unu paŝon antaŭen. Surprizo, embaraso katenis lin. El post la arbetaĵo blanka maneto etendiĝis al la papero, sed ne povis atingi ĝin. La maneton sekvis bukloriĉa knabina kapo. Fine la studento retrovis sian voĉon.
– He, kiu?!
La knabino ektimigite levis la kapon. Du skarabonigraj okuloj palpebrumis embarasite al la studento.
– Kion vi volas?… Ĉu vi spionis min? – Liaj vortoj akratone sonis.
– Pardonon, sinjoro gimnaziano… Ĉu tre domaĝe?
La voĉo de la knabino forpelis la konsterniĝon el lia koro. Li eĉ bedaŭris la akrajn, tro severajn tonon kaj sintenon. Ŝi estas ja tiel malgranda, tiel pupvizaĝa… kaj kiel ŝi paliĝis… kaj ŝi restis en la pozo tiel, kiel en la momento de la surprizo… tiel duone rampanta kun mano, etendita al la forĵetita papero. Eble ŝi estas malgranda ciganino. Nu, blondan ciganinon ankoraŭ li ne vidis, sed… sed tiu ĉi estas tia blonda ciganino kaj nenio pli.
– Ekstaru!
– Jes, sinjoro gimnaziano.
La knabino obeis. Ŝi ne estis tiel malgranda, kiel li prezentis ŝin al si. Eĉ ne estis ciganina tipo. Vestita en simpla perkala kostumo ŝi montriĝis burĝa knabineto. Ĉarma ŝi estis, efektive ĉarma, kiam pro embaraso ŝi ordigis sian veston kaj la rozkoloro de la saneco komencis reveni al ŝiaj laktoblankaj vangoj. Nur ŝiaj ĉerizruĝaj lipoj kurbiĝis je ploro.
La studento ekridetis. Responde sur la vizaĝo de la knabino aperis la ridetkavetoj. Ili rigardis unu la alian longe, esplore. Lia rigardo ĝuis ŝian embarason. Ŝi staris kun humilo de la surprizitaj kulpuloj kaj atendis la punon, sed la rideto de la studento plaĉis al ŝi. La studento ne havis vortojn. Stranga penso varmigis lian koron: li vidas printempon en la aŭtuno. Se li estus majstro de la peniko, li certe surtoligus la bildon. Li rigardis la vivantan printempon forgesante, ke li mem apartenas al tiu pentrinda bildo.
La knabinon tedis la longa silento, signifoplene ŝi rigardis, rigardadis al la arbetaĵo.
– Bonvolu permesi, sinjoro gimnaziano, ke mi reprenu miajn ŝuojn… Tie… tie, sub la arbetaĵo… kaj ĉi tie estas tiom da stoploj… ili tre pikas… jes, sinjoro gimnaziano.
Plengorĝa rido eksplodis el la studento.
– Ho, ĉu la arbaraj feinoj havas eĉ ŝuetojn?
Hahaha! Nu, bonvolu retiriĝi en vian foliriĉan vestejon, ĉarma feineto. Hahaha!
Kun rozruĝa hontemo ŝi kaŝis sin malantaŭ la arbetaĵo. Por momento la studenton kaptis la spiondeziro, sed li venkis sin. La sonora voĉo de la knabino tintis al li.
– Ĉu vi koleras min, sinjoro gimnaziano?
– Ne.
– Kaj diru, kial vi forĵetis?
– Kion?
– Tion, kion vi skribis… Tiun belan, belegan…
– Eh, tute ne belega, sed malbona.
– Tamen ĝi parolis al mia koro. Ĝi sonas kiel muziko… ,,Aŭtun’, vi estas mort’. La viv’ – somer’. Printempa amo, ne flugu for, ho estu, restu en mia kor’!”
La vantecon de la studento ventumis la citado. Nun ankaŭ li rekonis en ĝi ritmon, muzikon. La knabino antaŭenpaŝis kaj denove pepadis.
– ,,Printempa amo. ne flugu for, ho, estu, restu en mia kor’!” Tiel bela kiel preĝo.
– Eh, ne preĝo, nur diletanta pajlomaĉado, nu!
La knabino kun spito levis la kapon.
– Kaj mi prenos kaj konservos ĝin, por mi ĝi estas bela.
Per ŝultrolevo la studento mensogis indiferentecon, kvankam en la profundo de sia animo li dankis la komplimenton.
– Jen, bonvolu… ĝi kuŝas tie ĉe viaj piedoj… Min ne interesas… Sed tamen atendu por momento kaj redonu tiun paperaĉon! Sur ĝi estas la hodiaŭa matematika temo duone preparita… Tuj mi kopios.
Li levis la forĵetitan paperon, eksidis kaj rapide notis la nombrojn unu post la alia. Ŝi reveme rigardis la diligentan manon. Subite dolora penso vekiĝis en ŝi.
– Mi ne bezonas, se vi dediĉis ĝin al iu.
– Nu, al kiu? – Li ridetis. Vere, li estus povinta montri ĝin al Alice Fürtöŝ. Ŝi tre ŝatas la poemojn. Ĝuste pro tio pli bone ne montri ĝin. Li ne povas ja vetverkadi kun populare famaj poetoj. Certe li fiaskus. – Ne, al neniu mi dediĉis ĝin. Mi verkis por mi mem. – Kiel bone ne mensogi al tiu ĉi entuziasmema knabineto! – Sed kial vi demandas?
– Ĉiu sinjoro gimnaziano havas idealon.
– Mi ne. – Li konsciis pri sia mensogo, sed sentis, ke mensogi nun estas kavalira devo.
– Ĉu la knabinojn vi neglektas?
– Ne, sed… sed…
– Nu, kial vi ne diras, sinjoro gimnaziano?
– Ĉar min amas neniu. – Nun laŭsente li denove diris veron. Giza Kormoŝ trompis lin kun lia plej bona amiko, kun Paŭlo Barko. Li surprizis ilin kiam en intima duopo ili brak-ĉe-brake promenadis sur la bordo de la rivereto. Kaj Alice Fürtöŝ neniam diris ion pri amo al li. Ŝi nur dolĉe ridas al li. Eble dolĉe ŝi priridas lin. Ĉe tiu ĉi penso amara sento ektordis lian koron. Li sentis sin tro orfa.
La respondon la knabino kun miro akceptis. Ŝi vidis ja neniam pli belan gimnazianon ol ĉi tiun. Ĉu eble ne ami lin? Petola dubeto incitis ŝin. Kun ridetanta mieno ŝi levis la manon kaj kurbigis la montran fingron. Tiel ŝercadis ankaŭ aveto kun ŝi, se li dubis pri io, asertita de ŝi.
– Ĉu tiel vi kurbiĝu, se vi mensogetis?
– Tiel, tiel! – Li verve respondis kaj eĉ ĵure volonte li estus konfirminta sian aserton.
La rideto plilarĝiĝis sur ŝia vizaĝo. Ŝi ruĝiĝis pro la penso, ke nenies amo postulas al si tiun ĉi studenton. Subite ŝi embarasiĝis. Kian aŭdacan ŝercon ŝi permesis al si koncerne lin! La aveto diris ja, ke tia granda gimnaziano estas tre fiera io. Jes, la aveto… Tuj komenciĝos la foiro kaj ŝi devas helpi, ĉar hodiaŭ ili havos multan laboron.
– Adiaŭ, sinjoro gimnaziano, – diris ŝi kun rezigna vibro en la voĉo.
– Ne iru for ankoraŭ!… Restu!… Ni eksidu sur la herbojn kaj interparoladu… Mi petas, restu!
Lia voĉo tiel flate muzikis, ke ŝi volonte forgesis la aveton. Cetere la foirplaco ne estas tro malproksime. Eksidi por kvin minutoj ne estas longa tempo. Kiam Fridolin ekskuos la grandan sonorilon, ŝi povos hejmenkuri. La voka tintado de la sonorilo certe aŭdiĝos ĝis tie ĉi. Longe ŝi rigardis al la studento. Liaj okuloj povas petegi pli elokvente ol la vortoj. Nun jam nepre ŝi devas resti.
La studento ekkuŝis sur la teron, proponis sidlokon apud si. La knabino singarde, iom honteme surteriĝis. Longan minuton ili rigardis unu la alian sen ia ajn parolo. Fine ŝi rompis la silenton.
– Aŭtune la arbaro estas bela, ĉu ne?
Lia rigardo ripozis sur la gracia staturo de la knabino kaj esprimis admiron pri ŝia beleco, printempa freŝeco.
– Jes, bela… tre bela.
– Kiel sonĝo tiel bela, ĉu ne – daŭrigis ŝi.
– Kiel sonĝo tiel bela… – li flustris al si kaj sentis perei la animon en la profundo de ŝiaj noktonigraj okuloj.
Kvazaŭ instinkte ŝi divenis la admiron de tiu brilanta okulparo kaj ruĝiĝis embarasite.
– Vi rigardas ja min kaj ne la arbaron, sinjoro gimnaziano.
La studento subite preterigis sian rigardon.
– Pardonu… Vere, mi rigardis vin…? Ĉu vi koleras?
– Ĉar vi rigardis?! Hahaha! Dio, rigardi ja estas permesite… Ankaŭ mi rigardas vin, sinjoro gimnaziano.
Malriskemo tremis en la koro de la studento. La pura sankta malriskemo de la unua amo. Prefere li estus etendinta la manon al tiu de la knabino, sed ne kuraĝis. Eble nur revobildo estas tiu ĉi arbara feineto, kiu povos malaperi por ĉiam je la unua mantuŝo. Li nur rigardis la velurajn manetojn kaj en penso kisadis la fingropintojn rozkolorajn!
– Dio, kiel etajn manojn vi havas! – Kvazaŭ spirĝeme forlasis liajn lipojn tiu ĉi admiro.
– Ĉu etajn? – La knabino ekrigardis al siaj manoj. Ŝi hezitis, ĉu komplimento aŭ akuzo riproĉa kaŝiĝas en la diro. Ankoraŭ neniu diris al ŝi ion similan. Ŝi provis senkulpigi sin. – Ĉu etajn? Eble, sed ili estas fortaj kaj laboremaj, kredu min, sinjoro gimnaziano!
– Ĉu ili povas eĉ bati? – incitadis li gaje ridetante.
– Ankoraŭ neniun ili batis, nur karesadis.
– Kaj kiun, se estas permesate demandi? Lia voĉo akre sonis. La knabino mirante rigardis al li. Kial la sinjoro gimnaziano koleras?
– Nu, la aveton kaj Fridolinon… la karan bonan Fridolinon.
– Kiu estas tiu Fridolin?
– Fridolin? Nu, Fridolin estas Fridolin, la arlekeno.
La okuloj de la studento larĝe malfermiĝis. La arlekeno?! Do oni nomas lin Fridolin. Li eĉ ne sciis ĝis nun. Kaj kiu estas tiu aveto? Certe majstro Baltazar. Sed tiam ankaŭ tiu ĉi knabino loĝas en la foira tendo kaj migradas kun ili. Hieraŭ li ne vidis ŝin inter ili. Sed tamen nun ŝajnas al li, ke… Jes, jes! Tie, sur la pajlosako tiu homforma bruna ĉifonmaso.
– Vi loĝas en la tendo de majstro Baltazar, ĉu ne? Ĉu vi estas la nepino de la majstro?
– Mi loĝas tie, sed mi ne estas lia nepino. Neniu mi estas por li. Sed tamen mi nomas lin aveto, ĉar de kiam mi konscias pri mi, mi nomas lin aveto.
– Kaj viaj gepatroj… ĉu ili mortis?
– Mi ne scias ja… Foje, antaŭ longaj jaroj, kiam Fridolin estis arlekeno en granda cirko, li trovis min sur la ŝtupoj de iu cirkoveturilo. Neniu volis akcepti min kaj li prenis min al si. Jen… La kara bona Fridolin estas mia patro, sed mi nomas lin nur Fridolin.. Nur Fridolin. Tiel mi kutimis.
La studento kontraŭvole ekvagadis en sia pasinteco por momentoj.
– Do, ankaŭ vi… ankaŭ vi estas trovita infano… Interese…
– Ĉu ankaŭ vi?
– Ankaŭ mi… Strange, ke du trovitaj infanoj renkontas sin kaj demandas… Ili renkontas sin, demandas kaj respondas…
La knabino enpensiĝis. Ŝi meditis pri la diferencaj fortoj de la trovitaj infanoj. Jen, el unu fariĝas sinjoro kaj la alia restos ĉiam almozule malriĉa.
– Loĝi tie en la tendo povas esti tre malbone, ĉu ne? – Kompato moligis la voĉon de la studento kaj lia mano ektuŝis tiun de la knabino por pie dorlote karesadi ĝin.
– Kial estus malbone? Aveto kaj Fridolin tre amas min, nomas min Suneto, vetkomedias por mia rideto. Precipe Fridolin. Aveto estas stranga homo. Fridolin diris, ke li ne estis ĉiam foira artisto. Aveto estis iam riĉulo multe instruita kaj li povis, eble eĉ nun, kuracadi la malsanulojn kaj… – ŝia mano premiĝis al tiu de la studento. – Kaj por vi loĝi en la granda flava domo estas malbone?
– De kiu vi scias, ke mi loĝas tie?
– Mi vidis vin eliranta de tie. – Ŝi iom ruĝiĝis pro la mensogeto. Jam hieraŭ ŝi sciis tion kaj dum la tuta nokto pensadis pri tiu granda flava domo. Tamen nun ŝi sentis, ke ne estus dece konfesi la veron. – Ĉu malbone por vi, malbone?
– Ne. Kial estus malbone? Avinjo Turtel tre amas min kaj onidire tiu domo estas mia posedaĵo, sed nun ĝia oficiala kuratoro estas profesoro Baranyoŝ.
– Jes.
– Jes… Du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas… Tiel korŝira estas tio ĉi por mi, ke mi dezirus plori, ploregi.
La knabino rigardis al la larmvualitaj okuloj kaj ŝia koro ekdoloris. Ŝi ne povis klare percepti kial plori pri tia renkonto, tamen la malgaja mieno emociis ŝin.
Sur la foirplaco akre eksonis la sonorilo antaŭ la tendo de majstro Baltazar. La knabino salte leviĝis.
– Mi devas ekiri. Fridolin jam komencis la prezentadon. Hodiaŭ estas foiro kaj mi sidos ĉe la kaso.
– Ne, ne iru for ankoraŭ!
– Mi devas, sinjoro gimnaziano… Adiaŭ! – Ŝi kuris malsupren ĝis la vojo kaj tie returnis sin.
– Dankon pro la bela poemo. Mi lernos ĝin. La studento senvorte permane adiaŭis rigardante la rapide forpasantan figuron de la knabino. Li pensis pri tio, se ŝi ne returnos sin ĉe la angulo, tiam li neniam povos revidi ŝin. Preskaŭ superstiĉe li kredis tion. Li estus dezirinta haltigi ŝin per rigardo… Tuj ŝi atingos la angulon. Kio okazos, se ŝi ne rerigardos al li? Se ŝi ne rerigardos, tiam morgaŭ li ne vizitos la tendon de majstro Baltazar. Post momento li hontis jam ĉi tiun penson… Nun ŝi atingis jam la angulon. Ho, se ŝi ne rerigardos!
La knabino returnite sin, permane adiaŭis. La mieno de la studento esprimis milde ridetantan trankvilon. Lia fantazio desegnis ĉarmajn, june naivajn scenojn antaŭ li. Reveme li meditis pri ili. Poste li rememoris, ke li forgesis demandi lian nomon. Nomon li estus dezirinta doni al ŝi, sed el la multaj knabinaj nomoj, venintaj en la kapon, eĉ unu konvenan, trafan li ne trovis.
Verdire, ankaŭ li mem ne diris sian nomon al la knabino. Kial diri? Trovitaj infanoj havas trovitajn nomojn. Ili komprenis reciproke sin eĉ sen nomoj.
La sonorilego de la preĝejo ekbatis la horon. Per tio li rememoris la lernejon. La lernejo rememorigis lin pri la matematiko kaj pri sinjoro profesoro Baranyoŝ. Preskaŭ malesperigite li ekkriis.
– Mi ne konas ŝian nomon kaj nun mi lernu matematikon kaj iru en la lernejon kaj mensogu ion al profesoro Baranyoŝ… Vane mi dirus, ke la printempo aperis al mi en la aŭtuna mateno kaj ĝi ne lasis min lerni. Baranyoŝ vidas nur ordinaran sezonon en la printempo. Kion povus vidi ja en ĝi profesoro de fiziko kaj matematiko kun duobla binoklo sur la nazo?! Eh, tamen mi devas rigardi tiun temon. Jen mia devo. La sinjoro gimnaziano devas lerni, la komediantineto sidi ĉe la kaso… Hja, tia estas la vivo!
Nevolonte li ekiris hejmen kun malfermita libro en la mano, sed la printempo, aperinta en la aŭtuno, ne lasis lin trankvila. Kiel bone estus staradi antaŭ la tendo de la komediantoj kaj rigardi la etan arbaran feinon vendanta la biletojn kaj horoskopojn. Subite penso zigzagis tra lia cerbo kaj li ekkuris, preskaŭ trafalis la pordegon de la flava domo kaj sur la korto ekscitite kriadis je avinjo Turtel.
La blankhara maljuna servistino ektimigite malfermis la kuirejan pordon.
– Kio okazis? Kio estas al vi, animeto mia?
– Avinjo Turtel, ĉu ni havas multe da mono?
– Ne multe. Ankoraŭ ni havas iom por tiu ĉi monato, sed la sinjoro profesoro denove donos por nutraĵo nur la unuan de la proksima monato.
– Avinjo Turtel, mia kara, tuj ekkrevos mia koro, se vi ne donos al mi plenmanon da dudekfileroj!… Avinjo kara, plenmanon da dudekfileroj donu kaj volonte mi fastos eĉ semajnon.
La maljuna servistino embarasite rigardis al la febre ruĝa studento. Ŝi ne komprenis, kial kaj por kio estas bezonata tiom da dudekfileroj. Kaj kial ĝuste dudekfileraj moneroj? Eble tiu ĉi knabo volas kartludi. Ne, ne! Li ne konas la kartojn.
– Ho, animeto mia, de kie mi prenu tiom da dudekfileroj? Eĉ la duonon da tiaj moneroj vi ne povus trovi en tiu ĉi domo.
– Kara, bona avinjo – petegis li kaj dorlote ĉirkaŭprenis la maljunan vartistinon – donu tiam bankbileton. La judo havas sufiĉe da dudekfileroj. Mi monerigos ĉe li. Vi donos, ĉu ne?… Mi ricevos, ĉu ne? Kara, bona avinjo!
– Sed por kio, animeto mia?
– Ne demandu, ne demandu, ĉar tuj mi ekploros! Se tiu ĉi domo estus konstruita el dudekfileroj, je Dio, mi detruus ĝin… Avinjo…
– Nu nu, ne tiel verve! – Avinjo Turtel jam ridetis en si. Tamen pli racie estas doni kvinpengan bankbileton ol la tutan domon riski. Ŝi reiris en la domon, elprenis el sub la kuseno la senkoloriĝintan malnovan monujon kaj prenis el ĝi unu bankbileton. La studento ekvidinte ĝin pro ĝojo dancigis la maljunulinon. Ŝi ek- kaj ekkriis, sed tamen ŝia koro ĝojis kun tiu de la knabo.
– Kara bona avinjo Turtel, ho dankon, mil dankojn! Dio benu vin por tio!
Post momento li estis jam ekster la pordego kaj de la domangulo li rekuris.
– Avinjo Turtel, en tiu ĉi monato mi ne bezonos poŝmonon… sed ne diru al sinjoro profesoro Baranyoŝ! Li ne povus kompreni, ke ĉiu dudekfilera monero havas animon. Li vidas ĝin nur nikelaĵo.
Jam la studento ĉe la domangula juda butikisto kalkuladis la plenmanon da dudekfileroj, kiam avinjo Turtel preskaŭ konsternite cerbumadis pri tio, ke la dudekfilera monero havas animon. Vere, ĝis nun eĉ ŝi ne sciis tion, kvankam ŝi sufiĉe maljuniĝis. Jes ja, hodiaŭ estas ĉio renversita. La junuloj scias pli multe ol la blankharuloj. Tamen estas bone scii, ke la dudekfilera monero havas animon. De nun ŝi konsideros ĝin pli valora.
Duonon post la sepa batis la turhorloĝo, kiam la studento estis atinginta la foirplacon. Li haltis en deca distanco de la tendo de majstro Baltazar, rigardis la gapantojn antaŭ ĝi. Vilaĝanoj, laboristoj, stratbuboj, metiaj lernantoj staradis tie kaj de tempo al tempo eksplodis el ili laŭta ridego, kiam la arlekeno faris ian mokon laŭ ilia gusto. La kara bona Fridolin, kiu prenis al si la trovitan infanon kaj ŝminkas sian vizaĝon. Ĉu li volas maski per la ŝminkaĵo sian koron? Ĝi estas tre bela kaj li nomas tiun knabineton Suneto.
Li boris sin en la homamason. De tie li rigardis la feinon de la tendo foira. En la tendo daŭris la prezentado, ĉar mistikaj voĉoj kaj miraj ekkrioj de la publiko aŭdiĝis el la tendo. Kompatinda majstro Baltazar nun distras kiel iluziisto, aliigas sian voĉon. Nun verŝajne li aspektas tia, kia li prezentis lin al si antaŭ la vizito. Subite li rememoris pri la kaŭzo de sia veno. Li turnis sin do al la plej proksima apudstaranto.
– Jam estas vere, ke granda scienculo estas tiu ĉi majstro Baltazar. Hieraŭ mi estis ĉe li. Ho, tre interese! Nu, vizitu lin kaj vi konfesos, ke mi diris la puran veron. Ne bedaŭru tiun mizeran dudekfileran moneron! Se vi ne havas, mi donos al vi, sed ĉi tien devas eniri ĉiu. Morgaŭ la tuta gimnazio vizitos lin… Jes ja!… Nu, ne hezitu, prenu ĝin kaj eniru! Mi pagos anstataŭ vi.
Kiam la okan batis la horloĝo, lia poŝo jam elĉerpiĝis, sed la entuziasma propagando multon utilis. La publiko tiel dense tumultiĝis en la tendo de majstro Baltazar, kvazaŭ oni senpage estus disdoninta biletojn. Verdire, multaj senpage amuziĝis. La eta feino kun gaja humoro vendadis la bluajn slipetojn. La studento tutkore ĝuis tiun ĉi gajan humoron, forgesis pri la lernejo, pri matematiko, temo. Jam pasis la duono post la oka, kiam li ekkonsciis pri la malfruiĝo. Kaj ĝuste la lecionon de profesoro Baranyoŝ! Per kurpaŝoj li ekiris al la lernejo.
Preter la domo, kie Alice Fürtöŝ loĝis, kondukis la vojo. Unu el la fenestroj estis malfermita. Dolĉa kolomba ridado aŭdiĝis. Li haltis por momento. Kiel flate povas ridadi tiu ĉi Alice! Li aŭdis la vortojn de gaja vira voĉo. Li eĉ ne konjektis pri kio respondas la viro, sed liaj vortoj momente dolore vundis lian koron. ,,Jes, tiaj estas ĉi tiuj laktobuŝaj gimnazianoj, se iu bela knabino ridetas afable je ili, tiam ili pensas tuj, ke…” Li ne aŭdis pli, sed eĉ ne volis. Li sentis, ke tiuj nun primokas lin. Dum la vojo al la lernejo li pensadis pri tio, kial ne kaŭzas doloron al li, ke Alice Fürtöŝ nun kolombe ridetadas al alia. Tiu eta komediantino eble eĉ pli dolĉe, pli kore povus ridi, se la vivo tiel favorus ŝin kiel tiun ĉi pintnazulinon. Pri unu li estis konvinkita, ke ŝi multe pli sincere ridus kaj nur al unu ŝi ridus kaj ne al ĉiu komplimentfabrikisto. Li decidis, ke en la estonteco li iamaniere sentigos al ŝi, ke ŝia kolombeta ridado ne plu imponas al li.
Ĵus estis finita la unua horo, kiam li atingis la koridoron de la lernejo. Ĉe la sojlo de la klaso li renkontis profesoron Baranyoŝ. Respektplene li salutis lin, sed tamen sian koron li sentis batadi en la gorĝo. Kion li mensogu? Pri tio li eĉ ne pensis ĝis nun.
La grizaj okuloj de profesoro Baranyoŝ el sub la dikaj okulvitroj esplore fiksiĝis al la vizaĝo de la studento. Li rigardis kun patra severeco.
– Nu, amiko, kie vi vagabondis?
La studento ruĝiĝis ĝis la tempioj, volonte li estus mensoginta ion, sed nenio akceptebla venis en la kapon. Li ekglutis kelkfoje.
– Mi malfruis, sinjoro profesoro.
– Nu tion mi ja scias, amiko, – knaradis ironie la voĉo de profesoro Baranyoŝ, – sed kial vi malfruis, amiko? Jen la demando.
– Pro la… pro la printempo, sinjoro profesoro, – li diris aŭdace eligante la vortojn.
Profesoro Baranyoŝ centfalde sulkigis la frunton. Per tio li kutimis esprimi sian plej altan miron.
– Amiko, nun estas aŭtuno… la deka de oktobro… en oktobro estas aŭtuno!
– Eh, kion vi scias pri tio, sinjoro profesoro, – eliĝis kontraŭvole laŭte la penso de la studento.
– Kion? Ĉu mi ne scias tion? Vi freneziĝis, amiko!… Cetere la printempo ne estas senkulpigo akceptebla. Hodiaŭ posttagmeze vi vizitos min kaj faros elokventan konfeson pri tiu printempo stranga, kiu aŭtune devigas vin foresti dum la matematika horo. Ĉu komprenite?
– Jes, sinjoro profesoro.
– Ĉu la matematika temo estas prilaborita?… Nu?!
– Ne, … ne estas… mi ne povis solvi…
– Hm, tiel!… Nu mi donos al vi printempon, printempon en aŭtuno! Kiu aŭdis jam tian sensencaĵon… Li ne preparas sin por la matematika leciono kaj senkulpigas sin per printempo la dekan de oktobro… Miaopinie vi estas malsana, amiko, ĉu ne?
– Ne, sinjoro profesoro.
– Nu bone… bone… Hodiaŭ posttagmeze mi esploros la aferon.
Profesoro Baranyoŝ ekiris al la ĉambro de profesoroj. Kaŝita rideto modestadis sub liaj lipharoj. Li jam komencis kompreni la senkulpigon kaj akceptis ĝin en la fundo de sia koro, sed tion rimarkebligi ne estas permesite. Kien falus la pedagogia racio, se oni akceptus la printempon kiel konsiderindan senkulpigon por preterlasitaj studhoroj kaj neprilaboritaj taskoj? Cetere la knabo estas matematika sentalentulo. Jes, li estas la favorato de lia kolego Koppany, kiu instruas literaturon kaj historion. Ĉiuj liaj favoratoj estas matematikaj sentalentuloj, kvankam la vivon direktas la matematiko kaj ne la literaturo. Tamen oni ne povas koleri la bubon, ĉar tiel poete li esprimis sin. Malgranda fanatikulo. La slava romantikemo revelaciiĝis.
Profesoro Baranyoŝ haltis ĉe la pordo de la profesora ĉambro kaj returninte sin kriis al la studento:
– He, amiko, se morgaŭ dum la fizika leciono vi montros al mi la prilaboritan matematikan temon, tiam vi ne devos viziti min hodiaŭ!
– Jes, sinjoro profesoro.
Subita ĝojo ekbrilis en la okuloj de la studento. Profesoro Baranyoŝ klopodis altrudi severan mienon al si.
– Kaj aliokaze ne parolu tiajn malsaĝaĵojn, ke en oktobro estas printempo, ĉar ĝi ne estas akceptebla senkulpigo. Ĉu vi komprenis? La printempo neniam estis senkulpigo, ne, eĉ en mia studentaĝo ne. Nu!… Kaj senĉese pensu pri tio, ke la lastan jaron vi pasigas en tiu ĉi lernejo kaj baldaŭ vi fariĝos abituriento… Nu, vi povas nun foriri.
Profesoro Baranyoŝ rapide retiriĝis en la profesoran ĉambron. Tiel ĉarme petole brilis la okuloj de tiu malgranda ruso, ke prefere li estus ĉirkaŭpreninta lin. Sed neeble. Nun ankoraŭ ne, nur post la matureco. Li ne povis reteni sin, ke al sia kolego Koppany li diru ion pri la okazintaĵo.
– Kara kolego, prezentu al vi, ke mia protektito pretervagabondis mian lecionon kaj senkulpigis sin per tio, ke estas printempo, – kaj profesoro Baranyoŝ tiel bonanime ekridis, ke liaj studentoj vidante lin nun certe ne rekonus lin. La friponeto diris, ke estas printempo. Hahaha! La kolegoj ridetis, sole la direktoro, ŝtoniĝinta fraŭlo, balancis indigne la kapon.
– Tamen impertinenteco, al profesoro diri tian.
La mieno de Baranyoŝ malsereniĝis.
– Ĉu pli dezirinde mensogi, kara direktora kolego? Verdire por li estas printempo eĉ en decembro kaj tion ĉi ni ne povas forpreni de li. Li havas rajton al ĝi. Ni povas diri, ke vi freneziĝis, amiko, ĉar nun estas aŭtuno, la deka de oktobro, sed nenion pli ni povas fari… Efektive por ni estas la deka de oktobro, kara direktora kolego mia, kaj mi pensas, ke por vi estis la deka de oktobro jam en la lulilo… Nu!
La kolegoj sekrete bone amuziĝis pri la konsterniĝo de la direktoro.
– Tamen vi estus povinta diri tion, kara kolego, ke la printempo ne estas akceptebla senkulpigo.
El Baranyoŝ denove eksplodis la plengorĝa ekrido.
– Ĝuste tion mi diris, ĉar tion diktas nia pedagogia racio. Ĉio povas esti senkulpigo por la junularo: falsigita gepatra atesto, ordinara mensogaĵo, sole la printempo ne, ĉar ĝi estus la plej racie kaj logike akceptebla veraĵo… La deka de oktobro estas, karaj kolegoj, la deka de oktobro. Ni jam forgesis, ke iam ankaŭ por ni burĝonis majaj rozoj dum Kristnasko.
Rememorojn paroliganta silento ekkuŝis sur la ĉambron kaj tiutage la studentoj miris, ke dum instruado la sinjoroj profesoroj kompreneme ridetis al ili kaj neniu ricevis malbonan noton. Ili ne sciis ja, ke en tiu ĉi tago la printempo ŝtelis sin en la aŭtunon kaj per sia varmo karesadis la korojn de la severaj sinjoroj profesoroj.

 

III.

La vesperiĝo etendiĝis super la foirplaco. Tra fendeto de la tendo de majstro Baltazar malforta radio elpenetris en la senhoman duonhelon. Tremanta, vibranta lumo de flagranta meĉo. Tiun meĉlumon spionis la studento jam de unu horo. En la varmeto de tiu ĉi lumo ardis lia koro, kaj atendis, atendis.
En la tendo ĉe la tablo sidis majstro Baltazar kaj Fridolin, la arlekeno. Sen maskoj, peruko kaj ŝminko tiaj estis la du komediantoj, kiel la antaŭenĵetita bildo de la vintro. Blankaj haroj, en la okuloj laca brilo, sur la vizaĝoj vivplugitaj sulkoj.
– Hodiaŭ ni havis bonan tagon, Baltazar.
– Ni havis bonan tagon.
– Precipe en la matenaj lioroj.
– Jes, Fridolin. Antaŭtagmeze ni havis tre multajn vizitantojn. Posttagmeze ne tiom multajn.
La knabino kuŝis sur la pajlosako, rigardis al la tendoplafono. En ŝiaj okuloj brilis larmoj. Fridolin ordigis la tablon, forigis la restaĵon de la modesta vespermanĝo. Baltazar la kuŝejojn pretigis por la nokto. La lipojn de la knabino senvola ĝemo lasis for.
– Ĉu vi estas malsana, Eva? – Kun skrupulema amo turnis sin majstro Baltazar al la knabino.
– Mi ne estas malsana, aveto… Mi pensadas.
– Ĉu vi aŭdas, Fridolin, nia Suneto pensadas.
Fridolin faris miregantan grimacon. Li impresis tiel komika, ke Baltazar ekridetis.
– Fridolin, ĉu ne estus pli bone, se de nun vi sen masko allogus la publikon?… Pri kio vi pensadas, Eva?
– Pri kio, aveto?… Kiel mi povu klarigi tion al vi?
Majstro Baltazar laŭte ekridis.
– Permesu, ke mi divenu!… Nu, nia suneto pensas pri tiu varma mantelo, kiun ni vidis en la montra fenestro de la vestovendisto hieraŭ. Vere, ĝi estas bela peco… Ankaŭ ĝia prezo estas bela, sed nebezone pensadi pri ĝi. Mi promesis al vi, do vi ricevos ĝin.
– Vi eraras, aveto. Mi pensadis ne pri tio.
– Kvankam pensadi pri tio estas bone, ĉar baldaŭ alvenos la vintro. La varmo estos bezonata, ĉu ne, Fridolin?
– Jes, jes! La varmo estos bezonata. Vi jam havas novajn botetojn, vintran ĉapon, nur la mantelo mankas. Sed ankaŭ ĝin vi havos morgaŭ. Ĉu ne, Baltazar?
– Kaj vi? Kion vi havos? Ĉiun aŭtunon vi forgesas pri vi mem.
– Do kion ni havu? Ni reprenos la malnovajn ĉifonojn. Por du tiaj maljunuloj, kiel ni, estas ne grave, per kio ili defendas sin kontraŭ la vintra frosto.
La knabino ekploris. La maljunuloj embarase klinis sin al ŝi.
– Kio okazis al vi, suneto nia?… Tute certe vi estas malsana.
– Vi estas tiel bonaj, tiel bonaj kaj mi… mi estas malbona, nedankema!
La skrupuloj de Fridolin vaporiĝis. Li aŭdigis zorgpelan mokridon. Baltazar serioziĝis, longe rigardis al la okuloj de la knabino. Ŝi rapide fermis siajn okulojn.
– Donu al mi vian manon, Eva! – Baltazar parolis tre milde kaj prenis ŝian manon, sed ŝi elŝiris kaj kaŝis ĝin sub la kusenon. – Kio estas al vi, Eva?
– Nenio, aveto, nenio. Nur ne volas mi, ke vi divenu pri kio mi pensadas… Mi ne donas al vi manon kaj mi ne rigardos al viaj okuloj, ĉar tiam vi divenos…
Sur la vizaĝo de Fridolin baraktis ĝeno. Baltazar trankvilige glatigis la harojn de la knabino kaj poste pretigis plu sian kuŝejon. La knabino kun rigida rigardo kalkulis la flikojn de la tendoplafono. Subite ŝi ellitiĝis, ekprenis manon de Baltazar kaj kisis ĝin, tiris al si la maljunan Fridolinon kaj dorlote karesadis lian sulkan ŝminkmorditan vizaĝon.
– Ne koleru, aveto!… Ne koleru, Fridolin! Mi ne scias ja, kio okazis al mi… Mi volus nur plori, tre multe plori… Pardonu al mi kaj ne koleru!
– Mi ne koleras, Eva. Mi scias ja, kio estas al vi. Mi ne koleras. – En la voĉo de Baltazar vibris profunda emocio. – Mi eĉ ne miras. Vi estas printempo. Ni estas aŭtuno. La tendo muelas vian animon. Kompatinda turmentita ŝlosita suneto vi estas… Fridolin, Eva bezonas distradon, societon. Ŝi ne estas ja infano plu.
Fridolin kun dolora sento protestis.
– Ŝi estas ankoraŭ nur deksesjara.
– Malbone vi esprimis vin, Fridolin. Ŝi estas jam deksesjara. Sole via dorlotema amo vestas ŝin konstante en infanrobetojn. Eva jam plenkreskis. Ŝi sentas nian prizorgon kateno.
La vortoj de majstro Baltazar kvazaŭ ŝire tordadis la koron de la knabino. Ŝi laŭte ekploregis.
– Ne, ne parolu tiel, aveto! Tutanime mi amas vin ambaŭ, mi volas resti ĉiam kun vi. Mi volas esti bona, obeema. Ne diru, ke via amo estas kateno por mi. Neniam mi volas forlasi vin, neniam… Kiu povus ja ami min tiel kiel vi?
Fridolin preskaŭ malespere kisadis ŝiajn etajn manojn.
– Memkompreneble, ke vi ne foriros de ni. Kiu diris, ke vi devas forlasi nin? Vi restos kun ni, ĉiam kun ni. Vi estas nia suneto.
Baltazar eksidis apud la knabinon kaj rigardis antaŭ sin. Fridolin kun taŭzaj antaŭsentoj en la koro premis al si forte la ploretantan knabinon. La meĉo ekflagris sur la tablo kaj estingiĝis.
Doloro ektordis la koron de la studento. Li vane atendis. Verdire, la knabino ne promesis pervorte, nur ŝiaj okuloj ridetis konsente, kiam posttagmeze li vizitis majstron Baltazar por sciigi lin pri la morgaŭa veno de la VII-a kaj VIII-a, klasoj. Ĉe la kaso li ŝovis slipeton en la manon de la knabino kaj ĉe lia foriro ŝi jese respondis je lia demanda rigardo. Sed estas eble, ke oni ne permesas al ŝi foriri aŭ fremdaj manoj trovis la letereton. La penso frapis lian koron. Ĉu ŝi estis batita pro tio? Tiaj komediantoj ne apartenas al la delikatsentaj homoj. Li jam legis pri tiaj, vidis filmojn, kie… Ne! Verŝajne ne! La knabino diris ja, ke la du maljunuloj nomas ŝin suneto kaj loĝi en la tendo ne estas malbone… Ankaŭ en la flava domo loĝi ne estas malbone, tamen li pleje estus dezirinta vagadi libere kiel senhejmulo tenante ĉiam la manon de la knabino en la sia.
Longan horon li atendis esperplene, poste kun dolora rezigno ekiris hejmen, sed ĉe la rando de la foirplaco returnis sin kaj singarde ŝtelire proksimiĝis al la tendo. Al la tolmuro li premis sian orelon tie, kie li konjektis la kuŝejon de la knabino. Ŝian spiretadon li volis aŭskulti nelonge, nur kelkajn momentojn por konsolo.
Mallaŭta interparolado aŭdiĝis tra la tendomuro. La aldotonan voĉon de majstro Baltazar li aŭdis.
– Jes, Fridolin, ni devas konsideri tion… Ne sufiĉas la nova varma laŭmoda mantelo, se ne estas iu, kiu admiras en ĝi la posedantinon. Kion valoras la novaj botetoj, se neniu rimarkas, kiel filigranaj estas la piedoj en ili, kaj kial la vintra ĉapelo, se al neniu kaŭzas plezuron la blondaj bukloj, petolantaj el sub ĝi?
– Mi ne komprenas vin, Baltazar. Nia amo rimarkas ja ĉion ĉi, admiras, primiras. Ŝi estas ankoraŭ tro infana por vivi je la plezuro de fremdaj okuloj kaj ne forgesu, kiom la mondo estas malica, kiom malsata, kiom egoista!
– Ankaŭ vi estas egoista, Fridolin. Ankaŭ vi ne estas pli bona ol la mondo.
– Mi?! Nu, kiel vi povas diri tiajn malsaĝaĵojn?! Mian patrecan amon oni ne povas kornpari kun tiu de… Ne, ni ne parolu pri tio!
– Vi estas tute prava, Fridolin. Vian patrecan amon oni ne povas kompari kun la amo, je kiu sopiras ŝia koro nun malfermiĝanta… Nia amo estas palpebrumanta meĉo, kiu baldaŭ laste flagrante estingiĝos kaj forlasos tiun ĉi infanon sen lumo, sen varmo. Nia maljuneca egoismo katenas tiun ĉi infanon al la tendo. Fridolin, ne forgesu, ke ŝi estas jam deksesjara kaj hieraŭ ŝi demandis: “Aveto, ĉu tia granda gimnaziano estas io tre fiera afero?”… Jes, tion ŝi demandis. La koro de la studento ektamburis. Li aŭskultadis nervostreĉe. Silento regis en la tendo. Fridolin ne respondis. Li skrupule meditadis pri la vortoj de Baltazar. Lia maljuna samsortano estas prava. Tiu ĉi demando estas heroldo de la burĝoniĝo. La hieraŭa studento, kiu venis eĉ hodiaŭ…. Jes, li jam rememoras. La knabino salutis lin kun stranga rideto… Kaj tiu studento revenos eĉ morgaŭ. Verdire li venos ne sola, ĉar li portos kun si siajn amikojn, la grandajn gimnazianojn, sed tamen… La manoj de Fridolin pugniĝis. Ŝtelisto spionadas ĉirkaŭ la domo kaj estas utile atenti pri li.
– Kion vi pensas, ĉu ili konas unu la alian?
– Kiuj?
– Nu, ŝi kaj la gimnaziano… Tiu, kiu vizitis nin hieraŭ, hodiaŭ kaj kiu venos eĉ morgaŭ.
– Mi ne pensas. La gimnaziano eĉ ne vidis ŝin.
– Sed jes, li vidis ŝin ĉe la kaso. Kun brilantaj okuloj ili ridetis unu al alia. Kion vi opinias, Baltazar, pri tiu ĉi stranga rideto kaj kial brilis iliaj okuloj tiel nekutime?
Baltazar ne respondis. Fridolin grumbladis plu en si. La studento spirretene aŭskultadis. Lia koro tremis. Li sentis la timon de la surprizita kulpulo. Do, ilia rigardo perfidis ilin kaj verŝajne eĉ riproĉis, turmentis pro tio lian arbaran feineton, tiun senpekan knabineton, tiun… tiun sanktulinon.
Klakantaj paŝoj, proksimiĝantaj al la tendo, eksonis. Ĉu policano aŭ iu malfrue hejmeniranto? La studento surventriĝis. Per ombro li kaŝis sin kontraŭ malkovro. Bonŝance la foirplaco estis malluma, la proksimiĝanto verŝajne havis urĝan aferon, ĉar li tre rapidis kaj ne rimarkis lin. La figuro pasis preter la tendo. Iu virino. Por momento ŝi ŝajnis konata, sed li ne havis tempon serĉadi inter la rememoroj, ĉar la trafiltriĝanta voĉo de Fridolin plene ekregis lian atenton.
– Baltazar, mi volas scii, pri kio ŝi pensadas, kion ŝi sonĝas… Prenu ŝian manon!
– Mi ne havas potencon pri ŝia dormo… kaj… mi ne volas fariĝi sonĝrabanto…
– Jes ja, vi ne amas ŝin tiel kiel mi. Vi eĉ ne povas ami ŝin tiel. Ŝi estis jam okjara, kiam vi konatiĝis kun ŝi. Sed mi… mi, kiu prenis ŝin orfa, forlasita al mi de la ŝtupo de cirkoveturilo kaj vartadis, flegis ŝin, kun kortremo atentis pri ŝia spiretado kaj longajn noktojn ploregante preĝis, ke Dio gardu kaj vivigu ŝin je mia konsolo… Vi, Baltazar, ne povas ami ŝin tiel, kiel mi…
– Sensencaĵojn vi parolas, Fridolin. Kial vi estas malesperigita? Ŝi estas ja kun ni. Kaj krome vi asertas malveraĵon, Fridolin, mia bona maljuna samsortano. Vi asertas, ke vi amas ŝin pli ol mi kaj jen vi volas priŝteli eĉ ŝiajn sonĝojn. Ne sufiĉe por vi, ke ŝi oferas siajn tagojn al ni? Nun ekfloras ŝia juna koro. Se ŝi sonĝas pri la gimnaziano, ne venenu ŝian ĝojon. Permesu al ŝi sonĝi belon pri la printempo kaj ne ŝovu grizan kapon, sulkplenan vizaĝon inter ŝiajn revojn. Kial fortimigi ŝin ĉe la komenco per la penso de la formortado?
– Ofte vi estas tiel stranga, Baltazar. Mi volas nur gardadi ŝian vivon eĉ dum la dormo kaj ne priŝteli ŝiajn sonĝojn. Ĉu vi komprenas, mia maljunuleto? Tiu gimnaziano povos delogi ŝin, vundi ŝian puran koron, li povos eble per belaj frazoj ekposedi ŝin kaj poste forlasi por ĉiam.
Sovaĝa kolero ekregis la studenton. Tiu ĉi maljusta akuzado ofendis lin kaj tiun korkaresan senton, kiu ĉiam pli profunde plenigis lian animon. Li vidis makulita per tiu ĉi supozo tiun knabinon, kiun li vidas sanktulino. Eĉ se li mem estus tiel aĉa, tiel pekema, kiel Fridolin supozas, la radia pureco de tiu knabino levus lin el la marĉo. La malbonulo devas terenfali, la skeptikulo fariĝi kredanto antaŭ ŝi.
– Aŭskultu, Fridolin, mi konas la animon de tiu gimnaziano. Hieraŭ mi tenis lian manon en la mia kaj alkroĉis mian rigardon al la lia kaj retroiris la vojon, kiun li faris ĝis nun. Li havas senteman koron, varme kompateman, revoteksantan, por ideoj entuziasmiĝantan koron… Malfeliĉa li estos dum sia tuta vivo… Kompatinda trovita infano.
– Ĉu trovita infano?
– Jes, kiel nia amata suneto.
– Baltazar, ili konas unu la alian!… Jes, ili konatiĝis ie! Nun mi komprenas jam… Tiam mi miretis, priridetis, sed nun…
– Pri kio vi miris?
– Hodiaŭ tagmeze dum la tagmanĝa paŭzo subite ŝi turnis sin al mi kaj demandis: ,,Diru, Fridolin, kio estas priplorinda en tio, ke du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas?”
– Ĉu tion ŝi demandis?
– Jes, tion.
– Vere, ili konas unu la alian, Fridolin. Verŝajne pro tio ŝi ekploris hodiaŭ vespere, ke ŝi komprenis, kio estas priplorinda en tio. Kompatindaj infanoj! La malgranda komediantino kaj la gimnaziano… Du renkontiĝintaj animoj, kiuj sentas, ke ili apartenas unu al alia kaj… kaj… postmorgaŭ la veturilo portos for la komediant-knabinon kaj la studenton katenas al la lerneja benko la matematiko kaj ĉio ĉi tiam, kiam ilia animo banas sin en printempaj sunradioj. Mi diras al vi, Fridolin, ke vere estas priplorinde, ĉar la sortokolero ankoraŭ ne tusis ilin kaj ili ne scias tion kion mi… Ili ne scias. ke sur duobla vojo pilgrimas la animo kaj nur fabelas la Vivo kaj nur fabelas la Sonĝo. La vojon de la Vivo ombrumas nigraj nuboj; tiun de la Sonĝo orumas la rideto de la ĉielbluo. La ornamo de la unua estas teraj sarkindaĵoj; tiu de la dua estas pompantaj sopirfloroj… kaj sur la duobla vojo trenas pene sin antaŭen, ĉiam antaŭen la Homo: la unu korpo kaj unu animo. Li ŝirkolektas la sarkindaĵojn kaj mensogas al ili koloron, odoron, por ke li povu doni sencon al la longa vojo. Li neas la ŝtontranĉitajn vundojn, nomas la doloron plezuro, por ne svenfali sub la pezo de la senresponda kial?… Kaj kio estas la celo? La fino. Por tio estas la baraktanta sinpelado, la mistifikaj koloraj mensogaĵoj, la grasigitaj bagateloj, la troa ambicio de la naneco, por ke li povu eviti la finon. Ĉu fino aŭ nova komenco? Li ne scias. Ĉe la sojlo de la elirejo li trovas sin vid-al-vide kun nova demando kaj poste kapitulacas antaŭ la Neevitebla. Egale ĉu fino aŭ nova komenco, ĉar ĝia nomo estas sama: Morto…. Kaj la erarema malkuraĝa Homo pro timo mensogas al si Eternan Vivon. Li provas rifuĝi, volas eskapi de la Vaneco kaj de la ŝtonplena vojo de la Vivo li transkuras sur la sopirfloran paŝejon de la Sonĝo, kun nevelkebla espero vagadas en la Senlimeco, kiu kondukas al la Senmorteco… Kompatindulo, li forgesas, ke la vojo de la Vivo kaj Sonĝo estas senfina, ĉar ne ekzistas Tempo, nek Loko, ekzistas nur ŝajno… Jes, nur Ŝajno. Al tiu ĉi ŝajno kroĉiĝas ĉiu scienco de la Homo. Li vivas, luktas, ripozas, kreas, mortigas por kaj pro la ŝajno. La ŝajno estas la leĝo, kiun li konsideras dia revelacio kaj lia dio estas tiu suvereno, kiu estras la ŝajnon. Por indulgo li petegas al la Ŝajno kaj la ŝajnoleĝo frakasas lin, egale, ĉu li pilgrimadas sur la ŝtonplena vojo de la Vivo aŭ sur la sopirflora paŝejo de la Sonĝo. Ne ekzistas pardono, ĉar nur Ŝajno estas la Vivo, la Sonĝo, la Morto… Kio estas do? La perioda movo de la ŝajnoj kaj tio ĉi donas la iluzion pri Tempo, Loko, Vivo, Sonĝo kaj Morto.
Longa silento. Kun soifa animo aŭskultis la studento. Li absorbis la vortojn, kvankam ili gutetis danĝeran venenon al lia ekfloranta intelekto. Muta admiro vekiĝis en li al la maljuna komedianto. Li vidis lin timige giganta spirito kaj en sia fantazio li prezentis lin reenkarniĝo de saĝulo de antikva epoko longe forgesita.
– Strangajn, kuriozajn pensojn vi havas, Baltazar, – rimarkis mallaŭte Fridolin. – Mi dezirus kompreni vin, sed mi ne povas. Mi aŭdas la vortojn, komprenas ilin, sed entute ilian sencon mi ne povas percepti. Kvazaŭ mi estus en duondormo kaj vi fabelus. La fadenon de la parolo mi ne estas kapabla sekvi.
– Ne grave. Eĉ pli bone, se vi ne komprenas. De sonĝoj, farantaj la ŝajnan ekziston bela por vi, senigus vin la plena kompreno. Pensu tiel, ke ĉio ĉi estas la fabelo de la aŭtuno, de tiu aŭtuno, kiu sentas proksimiĝi la frostan spiron de la vintro. Mi staras ja antaŭ la sojlo de la kapitulaco, rerigardis kaj ofte rerigardis al mia printempo kaj al printempo de multaj aliaj… Sed tion, kion mi diris al vi hodiaŭ, neniam mi elkrios al la mondo, ĉar ĝi mortigus la printempon, kripligus la forton de la junularo, luktanta por idealoj, ideoj, revoj. Al la printempo, al nia suneto mi dirus ion alian kaj ankaŭ al tiu brilokula gimnaziano, se li petus konsilon de mi, mi dirus ion alian. Ho, neniel mi dirus, ke vi ne esploru la sekreton de la ŝajnojn moviganta forto, ĉar sur viaj vojoj troviĝos nur ŝajnoveroj. Tion ĉi mi diris nur al vi, mia bona naiva samsortano, nur al vi, ĉar vi forgesis, ke iam ankaŭ en via koro ekfloris la printempo kaj pro revoj de via maldormo vi volis senigi nian suneton de tio, kio estas la sola donaco de nia ŝajnovivo: la esperplena printempo, la ekfloriĝo libera de la koraj burĝonoj… Ne koleru, Fridolin, tiun entuziasmeman gimnazianon, ĉar mi diras al vi, ke en tio estas io priplorinda, ke du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas… kaj postmorgaŭ ili jam estos devigataj forgesi la renkonton de la animoj…
– Nu. maljunuleto mia, por kio utilas ĉi tio? Vi igas min larmi kaj… tiel tordas mian koron, kvazaŭ vi volus elŝiri ĝin…
– Mi ĝojas pro viaj larmoj, Fridolin, ĉar ili fluas al via koro kaj vi komprenas kun prujnotuŝitaj haroj la rajton de la juneco… Nu, ne tiel laŭte, ĉar eble ŝi vekiĝos!… Ŝi restos ja kun ni kaj la varmo de nia suneto ankaŭ nin dorlotos… Eĉ ĝi estos pli sentebla, se ŝi trovos komprenon ĉe ni… Nu, Fridolin, eĉ unu vorton mi ne diros plue, se vi tiel ploretadas! Ĉu ne honte al vi?
En penso la studento ŝteliĝis al la du maljunuloj. Profunde kortuŝita li ĵurvorte promesis dankemon por ilia boneco. La donacon, kiun ili edukis por li, li alte taksos, protektos ĉiam kaj ne forprenos de ili. Estas sufiĉe da loko en la granda flava domo por ankaŭ tiaj lacaj komediantoj, kiel majstro Baltazar kaj Fridolin, la arlekeno. Ho, kiel bele, kiel bone! Li sentis, ke nobligas lin la penso, donas forton al li, Forton al kio? Jes, lerni la matematikon, por ke ĉiutage estu trovebla sur la tablo de la flava domo – pano.
Denove la voĉo de Fridolin aŭdiĝis. Infana entuziasmo, la naiva ĝojo de projektado resonis en ĝi.
– Vi, Baltazar, ĉu vi scias?… Sciu do, se morgaŭ venos tiu gimnaziano… se tiu gimnaziano venos morgaŭ, tiam mi… tiam mi faros tian grimacon al li, ke eĉ liaj larmoj aperos pro la ridego kaj… kaj mi sidigos ilin unu apud la alian kaj mi montros al ili miajn plej spritajn ŝercojn… Ili ridu kune kaj havu reciprokan senĝenan plezuron en sia bonhumoro, ĉar vi estas prava, mia maljunuleto, ke ilia ĝojo, la ĝojo de la trovitaj infanoj radios sian tutan varmon al mia maljuna koro.
La entuziasmo de Fridolin influis ankaŭ majstron Baltazar. Lia voĉo fariĝis pli tonoriĉa, pli mola.
– Tiel, tiel, mia kara arlekeno! Vi estas la saĝa malsaĝulo kaj mi la malsaĝa saĝulo. Ni kompensas unu la alian. Vi instruos la homojn, ke ili mensogu al si plezurojn, dolorojn, celojn, venkon kaj gloron sur la duobla vojo de la animo kaj ili iru la vole faritan Golgoton, nomu la suferon bela, la laboron nobla, la ŝajnon reala kaj plantu la sopirflorojn, kolektitajn sur la paŝejo de la Sonĝo, en la ŝtonplenan tavolon de la Vivo kaj malsekigu, akvumu ilin per larmoj, varmigu ilin per anima rideto, ĉar tiamaniere ili povos forgesi, ke en la rondiro de la eterne alternantaj ŝajnoj estas ankaŭ ili mem nur pasemaj ŝajnoj. Tre bone estos tiel, mia maljuna kara arlekeno! Vi deklaru al la homoj, ke ili sonĝu la ŝajnorealecon de la ŝtonplena vojo kaj vivu la fiktivecon de la sopirflora sonĝovojo, ĉar sole tiamaniere estas konservebla la iluzio: la krono de la kreitaĵoj estas la homo, destinita je eterna vivo… Poste mi staros antaŭ ilin, montros mian koron, sange taŭzitan kaj krios al iliaj oreloj: neniam rerigardu! Kiu rerigardas, tiu facile povas ekvidi la vanecon de la irita vojo, la velkiĝon de la sopirfloroj, plantitaj en senfekunda humo, kaj konsciiĝinte pri sia naneco li perdos la forton, falos en la polvon kaj la aliaj nanuloj, la ŝajngigantoj, travados lin. Vidu, ni ambaŭ povus instrui efikplene la tre estimatan publikon. Vi kun cinabroruĝa nazo, blanke ŝminkitaj lipoj, kun verda peruko kaj konusĉapo sur la kapo kaj mi en nigra talaro kun ŝtofmasko. Tio estus la vera, ridegon elvokanta instruo! Pri ĉiu nia vorto oni ridus, ĉar la Homon kondukas ne la senco, sed la ŝajno. Prezentu al vi la gajecon, kiun vi vekus frapante la grandan tamburon kaj dirante al ili: kredu la nekredeblan, etendu la manojn al la neatingebla kaj kirasu vin per la plej bela ŝajno de via sonĝovojo – per la amo! Ho, kiel oni ridegus! Kaj poste montrante kun larmoplenaj okuloj al nia suneto vi tiel daŭrigus: sorĉan forton, magian povon havas la amo. Ĝi igas nin blindaj kontraŭ danĝeroj, forgesigas la vanecon de la batalo… nu, tiam certe aplaŭdo rekompencus vian klopodon, ĉar oni pensus vin ŝercanta. Kaj prezentu al vi, mia maljuna Fridolin, se mi alparolus ilin jene: estu fanatikuloj de la amo kaj tiam vi kredos komenci novan vivon post la morto, kaj estu la suverenoj de la amo, tiam vi estos kirasitaj kontraŭ la seniluziiĝo kaj la doloro ne faligos vin en la polvon, kaj estu amantoj de la amo, ĉar tiam vi banos vin en la fonto de la ĉiama juneco, gajnos la iluzion pri la eterna vivo. Nu, kaj post tiom da belaj sentencoj mi forigus mian maskon, montrus al ili mian milsulkan vizaĝon, blankajn harojn, ho kiel ili ridegus! Jes, ili aerskue ridegus, ĉar la ŝajno estas la suvereno de la mondo. Nu kaj poste por altigi la efikon vi montrus min kaj kun rikana mieno avertus ilin: estu singardaj, amu la amon pro la amo kaj ne pro la amata persono, ĉar tiam vi fariĝos la almozuloj de la amo kaj la pano el almozula sako estas saturita de larmoj… nu tiam, certe oni konsiderus vin la plej granda spritulo de la mondo. Ĉu vi komprenas do kia ŝajno estas la vivo? Kaj vane, ho tre vane mi dirus kun sanganta koro al ili, ke en la amata persono ili ne vidu celon kaj evitu tiun, kiu volas fariĝi vivocelo ilia, ĉar tiam ili almozuliĝas, rerigardos al la irita vojo, ekvidos la velkon de la sopirfloroj, la vaneco trovos neston en ilia koro, ekkonscios pri sia naneco, falos en la polvon kaj la ŝajngigantoj travados ilin, ho vane, tre vane mi dirus tion al ili, ĉar ĉiun mian veron ridindigis, mortigis la – ŝajno. Sed forviŝu la ŝminkon de la vizaĝo, vestu vin per frako, dekoru vin per ordenrubandetoj kaj kun dignoplena pozo, kun sciencula sinblovo diru al ili, ke laŭ viaj lastaj esploroj vi konstatis la gravedecon de la Tero, baldaŭ akuŝonta novan Lunon, mi asertas, ke ili kredos vin kaj por la ekspluato de la fantazikreita luno vi povos fondi akcian societon kun kolosa kapitalo… Grava estas sole la ŝajno!
– Kio estas al vi? Kio, kio, mia kara maljunuleto? – En la voĉo preskaŭ ploretis timotrema, amema zorgo de Fridolin, kiu neniam vidis sian amikon, samsortanon en tia amara humoro.
– Nenio, nenio grava?.. Por momento mi rigardis al mia pasinteco. Denove mi vidis tiun virinon, kiu mensogis sin mia vivocelo, prirabis miajn revojn, puŝis min en la polvon… Jes, Fridolin, por mi en frua printempo flaviĝis la floroj. Eh, ne parolu pri tio plu! Ni provu sonĝi belon! Morgaŭ faru ridvokan grimacon al la geknaboj kaj vidu ilin feliĉaj! Mi sorĉos brilan estontecon al ili per la magia kristalglobo kaj kore deziros, ke la mensoga bildo iam efektiviĝu. Tiel estos bone, tiel estos ĝuste!
– Vi estas prava, Baltazar, tiel estos plej ĝuste… tiel!
Sur la animon de la studento malsupreniĝis nebulo de ĥaosaj pensoj. En ĝi li erarvagadis. Espero, malespero, kortuŝiteco, amareco alterne sekvis unu la alian kaj li atendis, atendis kun animo soifa je konsolo. Sed en la tendo regis plena silento. La du maljunuloj mutiĝis. Tra la foirplaco ekblovis malvarmeta aŭtuna vento. La studento skue ektremis, leviĝis, kuntiris sur si la maldikan pelton, rigardis al la stelplena firmamento kaj rememoris, ke ne ekzistas Tempo, Loko, nur sole Ŝajno. Lia koro ekdoloris pro la penso. Li rigardis, rigardadis la stelojn. Ŝajna estas ili senmoveco, ŝajna estas la negranda distanco inter ili, ŝajna estas ilia lumo, eĉ ilia ekzisto. Li aŭdis ja, ke la lumo de tre malproksima, jam longe ne ekzistanta astro mensogas vivon ĝis alveno de la lasta radio. La distanco estas nemezurebla kaj post jarcentoj aŭ jarmiloj alvenos la lasta radio al ni. Sed ĉu sole ni ekzistas? La spaco estas ja senlima kaj la lumo, vaganta en la senlimeco, mensogas eternan vivon pri la neekzistanta astro. Antaŭ nelonge li legis verkon, kies aŭtoro vivis en iu pasinta jarcento, tamen la postlasita lumo de lia animo mensogas vivon por la mortinto. Ŝajno. Ĉu ŝajno estus ankaŭ la amo, la feliĉo, kaj ŝajno tiu sopiro, kiu pelas la junajn geamantojn unu al alia?
El la tendo, tute proksime al la studento, eksonis dolĉe muzika voĉo. La knabino ekparolis en sia dormo.
– Jes, sinjoro gimnaziano.
La vortoj de la knabino vekis superstiĉan antaŭsenton en lia animo. Kvazaŭ ŝi estus respondinta je lia lasta demando. Ve, ne eble, ke tio ĉi estas nur ŝajno! Neeble, ĉar pro doloro eĉ liaj larmoj elfalis. Ne povas esti ŝajno tio, kio tiel katenas lin al la muro de tiu ĉi tendo.
– Realeco estas, ĉu ne, mia suneto? – Li duonvoĉe demandis, sinforgese premis la orelon al la tolo kaj atendis, atendis malespere la respondon. Nur la spiretadon de la dormantoj li aŭdis. Tiu ĉi silento ŝajnis al li kruela, obstina malico. Poste venis konsola penso.
– Ŝajno estis ja eĉ tio, ke ŝi respondis je mia penso. Dank’ al Dio, nur ŝajno!
Kontraŭvole li konstatis, ke nun li ĝojas pri tiu ĉi ŝajno, antaŭe li eklarmis pro la sama. Ĉu vere do, ke ĉio estas nur ŝajno? Ne, ne ĉio. Li sidas ĉi tie ĉe la tendo. Tio ne estas ja ŝajno. Sed jes, ĉar lia animo genuas antaŭ la pajla kuŝejo de la knabino, plezure rigardadas la belecon de la dormantino. Kie la animo, tie la realeco. Kaj tamen ne! La Homo estas unu korpo kaj unu animo. Li pasas sur duobla vojo de la ŝajno. Terure scii tion!
En la nokta silento eksonis la sonorilo de la turhorloĝo. Ĝi batis la dekunuan. La studento kalkulis… ekridetis. Ĉu efektive estas la dekunua? La Homo de la ŝajno mezuras per ŝajno la Sentempecon kaj laŭ tio direktas siajn farojn. Ne, ne! Sufiĉas, ĉar frenezige estas pensadi pri tio. Hejmeniri, hejmenkuri kaj fordormi tiun ĉi stultan humoron!
Senbrue li leviĝis, ekiris, nur ĉe la rando de la placo li rimarkis, ke ne hejmen, sed en la kontraŭa direkto li paŝadas. Por reiri li turnis sin, kiam el la proksima drinkejo laŭtvoĉaj junuloj ĵetiĝis sur la straton. Ankaŭ ciganoj venis kun ili.
– Hej, knaboj, nur silente kaj orde!….
Kaj vi, ciganoj, ne stimuladu survoje, nur tie, sub ŝia fenestro ekludu! Sed tiam tiel ploru la violono kiel nur mia koro povas!
La studento turnis la kapon al la direkto de la voĉo. La voĉo de Paŭlo Barko, tiu de lia plej bona amiko. Nu, denove kian malsaĝaĵon volas fari tiu ĉi knabo? Ĉu li volas prezenti serenadon al Giza Kormoŝ? Certe. Morgaŭ la tuta urbeto parolos pri tio. Ankaŭ la profesoroj ekscios, kunŝovos la kapojn por konsilado. Estus bone averti lin. Nun li estas iom ebria ĉu pro feliĉo, ĉu pro ĉagreno, egale! Li ne konscias pri siaj agoj.
La studento proksimiĝis al la grupeto. Tri studentoj kaj tri ciganoj. Paŭlo Barko tirpremadis la manon de kamarado kaj klopodadis reteni lin.
– Nu, amiketo… verdire, tio ne decas… nun vi volas hejmenkuri, kiam komenciĝas la vera… la vera… Nu, venu, amiketo, mia koro estas tiel plenplena…
– Mi ne povas, Paŭlĉjo. Estus pli bone, se ankaŭ vi hejmenirus… Povos okazi denunco kaj vi konas la severecon de la sinjoroj profesoroj…
– Mi ne iros hejmen! Nun ne! Nun mi volas stari sub la fenestro…
Energia mano ekpremis lian ŝultron. Li turnis sin kaj plenpulme ekkriis sian ĝojon en la noktan silenton pro la revido.
– Ho, vi estas, amiketo!… De kie vi falis ĉi tien?… Venu kun ni!
La studento serioze mallaŭte respondis, patrece parolis.
– Paŭlĉjo, vi ne konscias ja pri viaj agoj.. Venu al mi!… Ĉe mi, en mia hejmo, ni interparolados… eĉ dormi vi povos tie…
– Nu, amiketo amata, kio okazis al vi? Nun ankaŭ vi… kaj ĝuste vi?
– Kial ĝuste mi? Vidu, Petro Bozom jam kontentiĝis pri la hodiaŭa amuzado kaj ankaŭ li ne volas iri plu kun vi. Eĉ tio estis jam tre aŭdaca, ke vi pasigis la vesperon en drinkejo, kaj se nun vi krikantados tra la urbo, tiam vi povos stari antaŭ la grandkapuloj por indulgo.
– Eh, ne grave!… Antaŭen, ciganoj, spite al ĉio!
– Mi iras hejmen. Nu, adiaŭ, Paŭlĉjo! Ankaŭ vi iru hejmen aŭ iru al Rabecy. Vi bone scias ja, ke spitadi al profesoroj ne estas dece kaj… Nu, ĝis revido! – Petro Bozom rapidpaŝe forlasis la grupeton.
– Malkuraĝa… – diris Barko duonlaŭte. La tria studento, balbutema blondulo, kun premaj sentoj tiris sin en la ombron de la drinkeja pordo. Tute kontraŭvole li falis en la mezon de tia kontraŭdisciplinaĵo, en tian dumnoktan amuzadon. Ankoraŭ fruvespere, dum la promentempo, Paŭlo Barko kaptis renkonte lin. Komence estis ja granda honoro, ke la okaklasano elverŝis ĉiujn sekretojn de sia koro antaŭ li, la sesaklasano, sed poste. kiam li trenis lin kun si en la drinkejon, tiam la afero fariĝis tre, eĉ tro ĝena. Ho, se la pedelo surprizos ilin?! Li volonte estus eskapinta jam delonge, sed li timis Paŭlon Barko pli ol la pedelon. Ankaŭ Petro Bozom admonadis lin, ke la drinkejestro estas bonegulo kaj ne perfidos ilin. Sur la strato la granda kuraĝo de Petro Bozom jen vaporiĝis kaj li hejmenkuris. Nun estas tempo ankaŭ por li, okazu kio ajn, hejmenkuri. Li prenis kuraĝon al si por la protesto.
– Ma-ma-malkuraĝa? Eĉ li ne e-e-es-tas ma-ma-malkuraĝa, sed ankaŭ lia i-i-i-intereso, ke…
– Ne balbutu! Vi venos kun mi! Ĉu komprenite?
– Sed mi… mi… mi perdos la-la-la… stipendion, se mi… vere, mi ne… ne koleru, sed a-a-ankaŭ mia i-i-i-ntereso, ke… ke…
– Nu, bone! Iru hejmen, ci leporkora!… Sed vi, amiketo mia, vi restos kun mi! Ankaŭ en via koro estas printempo. Kuraĝe vi diris vian opinion al Baranyoŝ. Ho, kiel gapadis la okulvitra maljuna gufo! Hahaha!
– Ĝis revido! – adiaŭis la timema blondulo.
– Nu, ĝis! – estis la malestima respondo.
– Bonan nokton, sinjoro Rabecy!
– Bonan nokton – respondis la studento. La blondulo kun faciligita koro rapidis malaperi. Barko kraĉis.
– Jen tiel okazas, se okaklasano prenas en sian intiman amikecon tian laktobuŝan sesaklasanon… Fi!… Nu, ni iru!
La studento brakumis sian amikon kaj persvade parolis.
– Paŭlĉjo, ankaŭ ni iru hejmen… Vidu, la aliaj jam forlasis vin. Estos pli saĝe, se vi dormos ĉe mi.
– Ne kaj ne! Vi venos kun mi! Mi volas ekstari sub la fenestro de Giza Kormoŝ kaj mi volas, ke ankaŭ vi povu vidi la ruladon de miaj larmoj pro la enkora feliĉo! Aŭdu, ŝi diris al mi. ke ŝi amas, amas min! Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi komprenas, amiketo amata?
Sur la langopinto de la studento estis jam, ke “ankaŭ al mi ŝi diris dum la pasintjara maja ekskurso”, sed subite li reglutis la sekreton. Eble tiam estis tiel, kaj nun estas ĉi tiel. Kion oni povas scii en tiu ĉi ŝajnomondo? Jen, Paŭlo Barko ploras pro la feliĉo. Laŭkutime oni ridas pro ĝi. La larmo estas dolorfenomeno. Eh, ni ne filozofadu, sed akompanu hejmen tiun ĉi ebriiĝintan kamaradon!
– Nu, Paŭlĉjo, ni iru hejmen! Forpermesu la ciganojn kaj venu! Petro Bozom estas tute prava, spitadi al profesoroj ne estas dece, nek bone…
– Kiooo?! Do ankaŭ vi estas tia fikuraĝulo? Nu, tiam sola vi ĵetiĝu hejmen!
– Ĉu mi, fikuraĝulo? – Kaj ekfulmis la okuloj de la studento, liaj manoj pugniĝis je bato.
Longan minuton la du amikoj rigardis minace unu la alian. Subite la studento ekridetis.
– Nur ŝajne, Paŭlĉjo mia, nur ŝajne.
La knabo Barko falis al la kolo de la knabo Rabecy, kisis lian buŝon, kortuŝite ĉirkaŭprenadis lin kaj lia voĉo vibris pro la amika emocio.
– Memkompreneble, ke nur ŝajne! Neniam vi estis fikuraĝulo, mia amata amiketo! Kiel kuraĝe vi diris ja al tiu severa Baranyoŝ… Vi venos kun mi!
– Sed Paŭlĉjo!
– Eĉ unu vorton ne! Vi venos kun mi! Nu, ciganoj, post ni!
La du amikoj ekiris, la ciganoj sekvis ilin. Apenaŭ dek paŝojn ili faris, kiam Barko ordone ekkriis.
– Haltu!… Diru, amiketo, kie loĝas la idealo de via koro? Kies idealo loĝas pli proksime, al tiu ni iros serenadi unue.
La koron de la studento ektiklis la penso “doni serenadon al fraŭlino Suneto”, genuigi la ciganon al la tendomalsupro kaj per korkaresa melodio konfesi al la dormantino tion, kion pervorte neeble esprimi. La penso logis lin, sed antaŭ Paŭlo Barko li hontis la tendon.
– Nu, kial vi ne parolas?
– Sciu, Paŭlĉjo, mia idealo ne povas ja malfermi fenestreton kaj el post puntaj kurtenoj spionadi tiel, kiel la via.
– Kial ne? Ĉu ŝi loĝas en korta dometo?
Ho, volonte mi rampos pro vi eĉ trans ses barilojn.
– Ŝi ne loĝas ja en korta dometo kaj barilojn oni ne devas transrampi.
– Ĉu ŝi loĝas do sur alta etaĝo? Nenio, mia amiketo! Ni iros unue por la ŝtupetaro al via domo kaj de tie ni portos ĝin al ŝia domo. Tiajn komplikaĵojn mi tre ŝatas. Ho, kiel amuze! Ni suprenirigos la ciganojn, pro diablo! Por dek pengoj ili rampos eĉ sur la ŝtupetaro de la biblia Jakobo. Ĉu ne, nigrovizaĝuloj? Mi pagos.
– Ve, mil mankiŝojn al via tre eŝtimata idealo, ŝed mi eŝtaŝ ŝvenema de infanaĝĝĝo, preĉipe en la mallumo – protestis energie la timigita cigano.
– Hej, tie ne estas bezonata la ŝtupetaro, Paŭlĉjo… Ŝi ne loĝas sur alta etaĝo, sed… sed… ŝi loĝas sur tiu ĉi placo… en tiu malgranda foira tendo. Sufiĉas ekkaŭri al la tendomalsupro kaj tie eksonigi la violonon.
– Jeŝ, jeŝ, jeŝ! Pli faĉileee… Mi kutimiŝ la kaŭradon en la infanaĝĝĝo – eliĝis la kontenteco el la cigano.
– Hej, amiketo, vi ja ne estas enamiĝinta iun belan ciganinon?! – Paŭlo Barko kun senbrida bonhumoro puŝetis per la kubuto al la ripoj de sia amiko. – Vi estas ruza friponeto, amiketo mia, sed estas via afero… Nu, nigraj serafoj, al la tendo!
La studenton tuŝis malagrable la maldeca rimarko de sia amiko. Memkompreneble, la tendo: la ŝajno, kvankam suneto povas esti eĉ el grafa domo. Ŝi estas ja trovita infano kaj tiel delikata.
– Aŭskultu, Paŭlĉjo, ŝi ne estas ja ia ciganino… kaj ia… ia… Ŝi estas suneto, dolĉa dia donaco… Ni tiel renkontis nin, ke…
– Por mi egale, amiketo, eĉ se ŝi estas negra princidino. Via floreto ŝi estas, vi havas plezuron pri ŝi… he, idoj de faraonoj, ne agordu tiel orelŝire! Nur piedpinte proksimiĝu, piedpinte!
La studento iom ekscitite donis instrukciojn al la ciganoj.
– Tiel mallaŭte vi ludu, ke vi ne fortimigu ŝiajn sonĝojn! Dolĉe, flate, dorlote. Rigardu tien! Tie… tie ŝi dormas. Tie algenuu kaj ekludu dolĉe, dorlote!
Ĉe la tendomalsupro eksonis la violono. La maljuna cigano ludis tiel bele, kvazaŭ li revus pri siaj amaj rememoroj. La melodio ridis kaj ploris sub lia arĉo. La du amikoj brak-en-brako staris kaj aŭskultis. Foje Paŭlo Barko rimarkis la falon de larmo sur sian manon. Ĉu tiel serioza profunda sento? Li rigardis al Rabecy kaj lia amika koro tre emociiĝis.
Subite el la tendo aŭdiĝis la duondorma aldtona voĉo de majstro Baltazar.
– Kiu?
– Mi estas, majstro Baltazar, mi, la gimnaziano… Permesu, ke ni faru serenadon al suneto… Nur unu kanteton, majstro Baltazar kaj poste ni orde retiriĝos, silente foriros… Trovita infano al la trovita infano, majstro Baltazar… Nur unu kanteton, ke ankaŭ ni havu nian printempon…
La voĉo de la studento petegis. Pro ĝi la okuloj de Baltazar malseke ekbrilis. Li bruligis la meĉon. La knabino sidis sur la pajlosako, apogis la kapon al la tendomuro. Je la meĉbruligo ŝi rigardis embarasite, esplore la vizaĝon de Baltazar. Ankaŭ la sulka vizaĝo de Fridolin ekaperis el sub la ĉifonkovrilo.
– Kio estas? Kio okazas?
– Nenio malbona, Fridolin. La gimnaziano venis fari serenadon al nia suneto. La gimnaziano venis kaj petis permeson por ludigi unu kanteton… Trovita infano al la trovita infano, Fridolin. Nenio malbona estas en tio.
Fridolin rigardis al la knabino, en kies okuloj ekbrilis feliĉa ĝojo. La bona aveto ne koleras pro la muziko. La bona aveto havas tiel mildan mienon. Ŝia ĝojo ekkaptis la koron de Fridolin kaj li balbute parolis pro ekscitiĝo.
– Kaj nun… jes, Baltazar, nun kion ni devus fari?… Laŭkutime oni iluminas la fenestron… Sed ni ne havas ĝin… ĉu vi scias kion? Mi… mi eltenos tra la enirejo la meĉon, ĉu bone?
– Silentu, Fridolin! Ne por vi oni donas tiun ĉi serenadon. Nu, mi povas diri, ke estus bela respondo, se aperus via harriĉa manego, elŝovanta meĉon en la nokton. La cigano pro konsterniĝo faligus sian arĉon.
Fridolin embarasite, sed feliĉe ridetis.
– Ho, Dio, kion fari do nun?… Suneto, vi devus scii… Vi estas ja tiu knabino, kiu ricevas la belegan serenadon. Kiel mi sciu, mi ne estas ja knabino.
– Tion ni scias eĉ sen via aserto. Kaj ne klukadu plu, Fridolin! Eva, iru al la enirejo kaj kiam la muziko finiĝis, laŭdece danku la honoron… Nu, iru!… Kaj vi ne klukadu, Fridolin!
La knabino volvis sin per varma tukego, prenis la meĉon kaj alstaris al la aperturo de la enirejo. Tra ĝi ŝi spionadis eksteren. ŝia koro pli rapide batadis. Ho, kiel strange kaj rapide! La studento rimarkinte la migrantan lumon ekiris al la enirejo kaj haltis tie por rigardi amsoife la trafiltriĝantan lumeton.
Dum en la nokta silento eĥis la dolĉa melodioj la koroj pleniĝis je sentoj. La du maljunaj komediantoj feliĉe, ekscitite premadis la manojn reciproke kaj ilia rigardo karesadis la staturon de la knabino, spionanta al la malluma placo. Ho, kiel ŝi grandiĝis! Ŝi jam ricevas serenadon. Ho, tre, treege granda afero estas tio ĉi! Jes, tre granda.
La violono eksilentis. La knabino kun tremanta elkora voĉo sufloradis tra la fendo, kunfiksita per najlego kaj ĝene etendis eksteren sian manon.
– Mi tre dankas la belan muzikon, sinjoro gimnaziano.
La studento ekkaresis la etan manon. Li alspiris kison kun pia pura ekflamiĝo de la unua amo kaj poste kuris for al Paŭlo Barko.
– Nu, Paŭlĉjo, nun ni ekiru al via floreto kaj se la tuta profesoraro spionadus tie, eĉ tiam spite al ĉio… ĉu vi scias. Paŭlĉjo mia, ke estas printempo… Printempo! La aŭtuno estas nur ŝajno.
Jam malproksime sonis la paŝoj de la foirantoj, kiam la knabino returnis sin. Ŝi ruĝiĝis sub la ridetanta rigardo de la du maljunuloj. Ĉio ŝajnis al ŝi tiel stranga, tiel sonĝosimila… La sinjoro gimnaziano venis kaj faris noktan muzikon por ŝi kaj kisis ŝian manon kaj aveto kaj Fridolin ridetas feliĉe kaj ŝi sentas, ke ŝi devos plori tuj, ĉar ŝia koro banas sin en larmoj, en dolĉaj ĝojlarmoj. Ŝi ne povis reteni plu kaj ĵetis sin sur la pajlosakon kaj ploris, ploregis.
Kun konfuza rigardo Fridolin rigardis al Baltazar.
– Nenio, Fridolin, nenio malbona. Nur la ĝojo… sole la animon fekundiga printempa pluveto…
La mieno de Fridolin sulkiĝis je larĝa rideto kaj la longe retenita dankemo eksplodis el li.
– Se morgaŭ venos tiu gimnaziano… se tiu gimnaziano venos morgaŭ, mi faros tian grimacon, tian grimacon mi faros, ke li ridegos ĝis vivofino.

 

IV.

Estis belega aŭtuna posttagmezo sunradia. La studentoj de laVII-a kaj VIII-a klasoj kolektiĝis sur la foirplaco. Estis kvardeko. Tiom da ili eble eĉ ne povos eniri en tiun ne tre vastan tendon. La mieno de la knaboj estis ĉarme solena. Rabecy jam du antaŭtagmezojn parolis al ili pri majstro Baltazar kaj arlekeno Fridolin. Ĉion belan kaj bonan, kion oni povas diri pri ili, li rakontis kaj hodiaŭ en la interhoraj paŭzetoj li parolis tiel kortuŝe, ke ili decidis veni, meti la dudek filerojn sur la tableton kaj ĝis ruĝiĝo de la manplatoj aplaŭdadi, eĉ se la prezentado tute ne plaĉus al ili. Sed estis ankoraŭ alia kaŭzo. Paŭlo Barko komunikis al ili grandan sekreton. Unu miregis, alia ridetis, estis kelkaj, kiuj por momento konsterniĝis, sed fine ĉiu konsentis per manpremo. Kial ne? Tiu knabo Rabecy kuraĝe diris ja al la severa Baranyoŝ, ke estas printempo. Do estu tiam vera printempo! La komunikita sekreto kaj la komuna decido, konfirmita per manpremo, faris la mienon de la knaboj tiel solena. Ili ridetante rigardis unu la alian kaj scivoleme signifoplene okulumis al la feino de la foira tendo, kie ŝi donadis la bluajn enirbiletojn.
Eva vidis la grupon de la studentoj, sentis la scivolajn, admirajn rigardojn. La embaraso kaj hontemo kolorigis ŝian vizaĝon roza. Ŝi flustris al Fridolin:
– Fridolin, jen alvenis la gimnazianoj. Stranga ekscitiĝo kaptis Fridolinon, kiam li ekvidis la grandan grupon de la studentoj. Li enkuris al Baltazar kaj suflore raportis al li.
– Baltazar, jen alvenis la gimnazianoj. Iomete rapidu! Ili estas tre multaj.
Denove li elkuris sur la agitan podieton kaj kun plena vervo li estis komenconta siajn ŝercojn, kiam venis al li en la kapon lia hieraŭa promeso.
– Diru, Eva. kiu el ili estas tiu gimnaziano… Vi scias ja pri kiu mi demandas…? Mi ne rememoras pri liaj trajtoj… Nun mi faros tian grimacon, sed tian grimacon mi faros, ke… Nu, kiu el ili?
– Li ne estas ankoraŭ ĉi tie… Eble li venos pli poste… Eble li eĉ ne venos…
– Kial li ne venus? Kiel vi povas diri tiajn sensencaĵojn? Eble ili atendas ĝuste lin kaj tial ili staras tiom malproksime de la tendo.
– Ĉu vere vi pensas, ke li venos?
– Memkompreneble vere mi pensas lian baldaŭan alvenon.
La okuloj de la knabino ekbrilis pro ĝojo. Ŝi ordigis sur si la porfestan kostumon. Hodiaŭ dum la tuta tago ŝi havis ĝin sur si. Tiel decas ja, kiam la ,,sinjoro gimnaziano” faras viziton. Ŝia koreto timotremis pro la penso, ĉu la gimnaziano juĝos ŝin bela? Nemirinde, ke en sia modesta simpleco ŝi ne povis ektrovi tiun allogan puran belecon, per kiu la naturo dotis ŝin. Sed la rigardo de la knaboj rimarkis kaj admiris ĝin, iliaj manoj ordigis la kravatojn, tiradis je formo la surtutojn kaj veŝtojn.
Fridolin estis prava. La studentoj atendis iun kaj tiu jam venis al ili tra la placo. Estis Paŭlo Barko. Kun jubila aklamado ili akceptis lin.
– Dankon, knaboj, ke vi tiel multnombre alvenis. Sed nun nur bele kaj elegante! Ĉu vi komprenas? Mi iros al la arlekeno por paroli kun li pri la prezentado. Kiam Rabecy alvenos, ni ekiros. Do atendu, knaboj!
Paŭlo Barko iris al la tendo, respektplene, ĉapellevante salutis la knabinon sidantan ĉe la kasa tableto. Ŝi embarasite ridetante resalutis lin. Fridolin preparis sin por la grimaco, sed feliĉe, en la lasta momento li konstatis, ke la hieraŭa gimnaziano ne tre similas al tiu ĉi.
– Majstro Fridolin, – komencis Barko – ni atendas ankoraŭ iun kaj tuj poste ni venos, se estas eble…
– Humile je via servo. kial ne estus eble, gimnaziana moŝto? Memkompreneble estas eble – kaj en lia voĉo vibris kortuŝiteco.
– Nu, bone, sed ni volas peti vin, ke dum nia prezentado neniun fremdan vi enlasu… Ĉu en la tendo nun estas prezentado?
– Jes, sed baldaŭ ĝi estos finita… Majstro Baltazar en tiu ĉi momento prezentas sian lastan programpunkton.
– Do, neniun fremdan!
– Memkompreneble, sinjora moŝto.
Paŭlo Barko denove salutis kaj dignoplene, kiel decas al la reprezentanto de la du plej altaj klasoj de la gimnazio, li reiris al sia grupo. En tiu momento alvenis ankaŭ Rabecy. Ree jubila aklamado, eĉ pli entuziasma ol la antaŭa. La publiko de la foiro gapadis al ili. Jen, la gimnazianoj, certe ili cerbumadas denove pri ia friponetaĵo. Dum ĉiu foiro ili faras ja skandaleton.
La publiko de la tendo elvenis. Fridolin saltis sur sian podion kaj stentorvoĉe kriadis al la atendanta grupo.
– Nur ĉi tien, sinjoraj moŝtoj, ĉi tien! Majstro Baltazar jam atendas vin… kaj ankaŭ mi en la tendo prezentos miajn plej spritajn ŝercojn. Nur ĉi tien, gimnazianaj sinjoraj moŝtoj!
Laŭ gvido de Paŭlo Barko ekiris la grupo. Rabecy intence restis lasta. Tiamaniere li havos lokon ĉe la pordo kaj eĉ dum la prezentado povos rigardadi sian fraŭlinon Suneto.
La unua studento atingis la kason, metis unu pengon sur la tablon kaj intence ne rimarkis la redonitajn monerojn, sed kun kora rideto transdonis unu krizantemon al la knabino.
– Respektplene al la Suneto… Mia nomo estas Jozefo Bedy.
La studento forpaŝis de la tableto. La knabino surprizite ridetis. Eĉ respondi ŝi ne havis tempon, ĉar venis la dua, la tria, la kvara studentoj, kiel senfina vico venis la kore ridetantaj knaboj kaj tintis la pengoj, amasiĝis la floroj sur la tableto, sonis la nomoj.
La knabino jam ne donis biletojn, nur rigardis kaj ŝia rideto estis tiel ploretema. Fridolin ne povis longe rezisti al tiu ĉi atako, kuris en la tendon kaj singulte esprimis sian malesperon al Baltazar.
– Baltazar, mi fiaskis… mi ne povas fari grimacon… mi ne povas… Ho, Dio, mi ne povas… mi fiaskis, – kaj denove rekuris al la kaso kaj rigardis, rigardadis la tajdan alfluon de la junularo, de tiu junularo, el kies malfermiĝinta koro ŝutiĝis odorantaj floretoj dum mezo de la aŭtuno. La maljuna komedianto jam ne vidis pro siaj larmoj. Ĉio vualiĝis antaŭ li kaj li forgesis eĉ tion, ke li devus fari grimacon pro dankemo. Sed se li estus rigardinta al la okuloj de kelkaj, lin observantaj studentoj, tiam li estus povinta konstati, ke tian korŝiran grimacon li faras, kiu per la plej dolĉa ĝojo karesas la koron de siaj rigardantoj.
Sed ne sole Fridolin luktis kontraŭ siaj larmoj. Ankaŭ Rabecy sentis la gorĝon kunpremata, sufokata. Pri tiu ĉi solenado li sciis ja nenion. Tio ĉi naskiĝis certe en la kapo de tiu vagabonda Paŭlĉjo. Tute certe, ke la ideo estas de li. Subite li ekkaptis la brakon de sia amiko.
– Ho, Paŭlĉjo, ne estas bone tiel… tute ne bone. Paŭlĉjo mia kara… Vi tro torturis min per tiu ĉi surprizo, ke la Dio benu vin kaj rekompencu por tio… sed mi…. mi…. Paŭlĉjo…
– Nu, kio estas al vi, amiketo?
– Mi havas nek floron nek… nek pengon. Nur dudek filerojn mi povis akiri. Eĉ tion malfacile, ĉar avinjo Turtel diris, se la dudekfilera monero havas animon, tiam oni devas pli alte taksi ĝin… Kiel honte al mi! Ho, kiel honte… Nun mi foriros, Paŭlĉjo… mi foriros…
– Vi iros ja, mi ne scias kien! Nu, tiam elplorus siajn brilantajn okulojn tiu knabineto, se nun vi forirus… Restu ĉi tie! Mi estos la sola, mi akompanos vin al ŝi kaj pri nenio vi zorgu! Ĉu mi estas via amiko aŭ ne? Ni kune iros, nu kaj eĉ unu protestan vorton mi ne volas aŭdi!
La studentoj, kiel la haringoj en la barelo, jam tumultis en la tendo, sed la okuloj de ĉiu rigardadis al la enirejo. La scivolo tiklis la korojn. La renkonto de la du trovitaj amantaj infanoj. Ĉiu sciis ja la grandan sekreton, ĉar Paŭlo Barko suflore komunikis al ĉiu. Majstro Baltazar kun ridetanta koro staris malantaŭ sia tableto kaj forgesis, ke ĉio ĉi estas laŭ lia teorio nur – ŝajno. Benu Dio la junularon, kiu resorĉas la printempon al la aŭtuno. El la koro de la junularo elfluas pli da mirakloj ol el sub la bastoneto de ĉiu iluziisto de la mondo.
Paŭlo Barko brakumanta sian amikon haltis ĉe la kaso. La knabino kaj la studento rigardis unu la alian. En ilia rigardo brilis la reciproka saluto, sed la lipoj silentis. Ili rigardis longe sinforgese unu la alian. Neniu el ili rimarkis, ke Paŭlo Barko ŝovis dekpengan bankbileton al la kolektiĝinta mono. Facile li povis fari tion. Lia patro estis la plej riĉa en la urbo, posedanto de vapormuelejo.
– Al Suneto mi ne portis floron, – li komencis – sed unu varme sentantan amikan koron… Favoru ĝin, ĉar ĝi meritas. – Per delikata puŝeto li ŝovis antaŭ si la knabon Rabecy.
– Nu, amiketo, nun parolu!
Tiel mallerte, kiel neniam en la vivo la studento klinis sin kaj ruĝiĝis ĝis la tempioj.
– Adamo Rabecy mi estas.
– Adamo? – Flugis for la miresprimo de la knabinaj lipoj.
– Jes, Adamo… Ĝi estas ja ne tre bela nomo.
La knabino embarasite flustris la sinprezentadon.
– Mia nomo estas Eva.
– Eva?! – ripetis kvazaŭ pie la studento. La manoj de la du trovitaj infanoj renkontiĝis je manpreno timema. Paŭlo Barko aklame ekkriis.
– Vivu!
La ĥoro de la studentoj plenpulme vivuadis.
– Vivu! Vivu! Vivu!
Kun ridetanta mieno Paŭlo Barko ŝovis sin inter la geamantojn.
– Permesu, ke ankaŭ mi prezentu mian nomon. Mi estas Paŭlo Barko… nur Paŭlĉjo, fraŭlineto Suneto.
La publiko de la foiro jam delonge kolektiĝis antaŭ la tendo. La granda gapanta amaso ĝenis la knabojn kaj Barko turnis sin al Fridolin:
– Nu, majstro Fridolin, rapide tiun prezentadon!
La studentoj iamaniere lokiĝis en la malvasta ejo. Rabecy restis ĉe la enirejo. De tie li sen embaraso povis vidi Suneton tronanta inter la floroj. Eva estas ŝia nomo. Io alia eĉ ne povas esti la nomoj de trovitaj infanoj, nur Adamo kaj Eva. Tute nature!
La prezentado komenciĝis. La voĉo de majstro Baltazar iomete tremis, sed tamen per sia arto li vekis plenan admiron en siaj aŭskultantoj. Fridolin, la arlekeno, kun tutanima klopodo ŝercadis, mokadis kaj montris sin neelĉerpebla fonto de la bonhumoro. La koro de la junularo estis dankema publiko. En la tendo de majstro Baltazar ektondris la aplaŭdo: la plej bela rekompenco por la penado de la maljunaj komediantoj.
Tute neatendite iu el la studentoj krivoĉe proponis: Ni aŭdu fraŭlinon Suneto! La ceteraj jese aprobis: Ni aŭdu, aŭdu ŝin! Majstro Baltazar iom embarasite estis devigata deklari, ke fraŭlino Suneto ne kutimas prezenti, ŝi scipovas nur kuiri, lavi kaj flikadi la vestojn de la maljunuloj. Kiam ĉion ĉi majstro Baltazar estis deklarinta je la granda bedaŭro de la studentoj, tiam subite aperis la knabino ĉe la enirejo kaj mallaŭte, iomete tremante rimarkis.
– Unu poemeton, aveto, se permesos la sinjoroj gimnazianoj?!
– Vivu! Memkompreneble! Ni aŭdu! – sonis admone la entuziasmaj ekkrioj.
En sia simpla pura porfesta kostumo la knabino staris antaŭ la studentoj. Ŝi estis pale blanka, kiel la neĝo, pro la lampofebro, sed pro dankemeco ŝi devas fari ja ion por la distrado de la bonkoraj sinjoroj gimnazianoj. La entuziasmigita animo de la studentoj rekompencis eĉ la kuraĝon per aplaŭdo.
Ĉe la unuaj versoj mallaŭte, iom vibrante sonis la voĉo de la knabino.
En la arbar’ silentas la maten’…
Funebran psalmon tra la natur’
la spir’ aŭtuna susuras nur.
Kun korfrapa surpriziĝo Rabecv rekonis sian poemeton, verkitan dum la hieraŭa mateno. Lampofebro kaptis ankaŭ lin. La aŭtoro tremetis por la sukceso. La voĉo de la knabino ĉiam pli fortiĝis, ŝia deklamado pli koloriĝis en la sentopentroj kaj ĉe la fino de la unua strofo jam ŝia tuta koreto muzikis en la vortoj. La du komediantoj kun ĝoje brilantaj okuloj rigardis unu la alian. La studentoj, regataj de la melankolia lirika humoro, spirretene atentis.
Ĉe la tri lastaj versoj ekploris en la voĉo de la knabino la petego de la juna koro kaj impresis kiel pie elspirita preĝoĝemo.
Aŭtun’, vi estas mort’. La viv’ – somer’.
Printempa amo, ne flugu for,
ho, estu… restu en mia kor’!
El la studentoj kortuŝitaj erupcie eliĝis la entuziasmo. Ili aplaŭdis, bruis, vivuadis, postuladis.
– Ankoraŭ ion!
La knabino etendis sian manon al Rabecy kaj kun fiera, ĝojplena denuncado montris la ruĝiĝantan studenton.
– Li verkis… Jes, sinjoroj gimnazianoj, li verkis… Mi vidis lin verkanta hieraŭ matene en la arbaro…
La penetra voĉo de Barko supertondris la kriadon de la aliaj.
– Ĉu vi aŭdis, knaboj, li verkis?!… Adamo Rabecy verkis… Amiketo, venu al mi, por ke mi povu kisi vin!… Knaboj, tio ĉi estas ja io belega, io majesta… ,,Aŭtun’, vi estas mort’. La viv’ – somer’. Printempa amo, ne flugu for, ho, estu, restu en mia kor’!” Suneto, ankoraŭ foje ĉi tiun poemon!… Knaboj, printempo estas, eĉ se cent profesoroj Baranyoŝ asertas, ke estas la dekunua de oktobro!
La studentoj ĉirkaŭis la knabon Rabecy, premadis liajn manojn, superŝutis lin per laŭdoj. La knabino ne sciis kial, sed ŝi sentis, ke nun ŝi iras kun li sur sama vojo. Ŝian koron varmigis la penso: kiel bone estus ĉiam kune paŝadi kaj fari ĉion eblan por la sukceso de la sinjoro gimnaziano. La sinjoro gimnaziano verkus kaj la komediantino Eva deklamus.
Subite, instigata de ideo, Rabecy saltis sur benkon. Liaj vangoj flamis, la koro arde tamburis. Li estis plena de dankemo. Elverŝi, elverŝi la sentojn, ĉar ĝi krevos!
– Knaboj, karaj amikoj, – li komencis kaj klare tintadis lia voĉo, kiel arĝenta sonorilo, – mi dankas vin pro la hodiaŭa tago. Mi dankas. ke vi malfermis vian koron kaj ties varmon donacis al tiuj ĉi du sortmuelitaj maljunuloj. Festotago estas la hodiaŭa, knaboj…
– Jes, jes, festotago… Neniam mi havis tiel belan dimanĉon – rimarkis ploretante Fridolin.
– Jes, knaboj, festotago de mia vivo, kaj neniam mi forgesos, ke tion mi povas danki al vi. Dio rekompencu vin! Vidu, amikoj karaj, eĉ en la malluma tendo estas suneto, varma amo, printempo pura pompanta… Printempo estas, knaboj, kion ajn mensogas ekstere la seka foliaro en la arbaro.
– Jes. Tiel estas! Vivu fraŭlino Suneto! Vivu!
– Kaj vivu longe – superkriis la bruon Rabecy – vivu la maljuna arlekeno Fridolin, kiu prenis al si la forlasitan orfinon kaj vivu majstro Baltazar, kiu kun ama komprenemo dividas sian panon kun ili. Ili vivu longe!
La malvastan tendon plenigis tondra vivuado, aklamado. Amaso da scivolemuloj tumultis ĉirkaŭ la tendo. Kio povas okazi tie interne? La studentoj bonege amuzas sin, tre plaĉas al ili la prezentado.
Fridolin suprenkuris sur la podieton kaj plenpulme krianoncis en la bruo de la foiro.
– Festotago estas, homoj, festotago… Venis al ni la printempo… La sekvanta prezentado nia estos senpaga, kiu ajn povas eniri… Bonvolu, gesinjoroj, ĉar majstro Baltazar jam atendas vin!

 

V.

La publiko de la foiro jam maldensiĝis. La vendistoj komencis pakadi. Morgaŭ okazos kermeso en la tria vilaĝo de tie ĉi kaj dimanĉe foiro en la departementa rezidurbo. Rapidi oni devas por atingi ĉu perveturile, ĉu pervagonare la celitan lokon.
Majstro Baltazar kaj Fridolin senparole sidadis en la tendo. Ilia muteco estis elokventa. Per rigardo ili demandis, respondis. La knabino sidis ekstere sur seĝeto kaj rigardis la vojon, kondukantan al la flava domo. Ŝiaj lipoj ploreme ek- kaj ektremis, kurbiĝis. Ho, la foiro jam finiĝis! Sed ne pri la foirpaso ŝi revadis. Por ŝi la foiro neniam pasas, nur ĝia loko alternas. Hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ aliloke. Ŝi vivas en konstanta foiro.
La vento portis al ŝi la velkodoron de la proksima arbaro. Kiel bone estus stari tie malantaŭ la arbetaĵo kaj spionadi la verkantan gimnazianon! La memorbildo de la hieraŭa mateno desegniĝis antaŭ ŝi. De tiam okazis ja kiom da aferoj!? En ŝia animo ekmuzikis denove la serenado, poste kiom da floroj, kiom da gimnazianoj, aplaŭdo kaj disiĝo… Jes, disiĝo sen adiaŭo. Eble li eĉ ne konjektis, ke tiu longdaŭra manpremo estis la senvorta adiaŭo. Morgaŭ okazos kermeso en Lenkefalva. Post unu horo aveto kaj Fridolin elfosos la stangojn de la tendo, metos ilin sur veturilon kaj per la dumnokta vagonaro ili forvojaĝos. En frua mateno okazos nova tendofaro en nova loko. Ŝia koro ekdoloris kaj retenita ploro turmentis ŝin.
Subite ekregis ŝin la penso ,,revidi ankoraŭfoje la sinjoron gimnazianon”. Se ne lin, almenaŭ la grandan flavan domon, kie li loĝas… Kaj rigardi tra la fenestro, kun tremanta koro spionadi denove, lastafoje kaj ekfrapeti la vitron de la fenestro kaj forkuri… forkuri por ĉiam! Tiu frapado ĉe la fenestro estus la adiaŭo. Kip kop, kip kop! Ŝi frapadus laŭ siaj korbatoj. Ho, la koro, kiel ĝi doloras nun!
En la tendo Fridolin rompis la longan silenton.
– Ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ?
Tio ĉi signifis, ĉu ili iros al Lenkefalva por la kermeso aŭ al la departementa urbo por la foiro? Ankaŭ Baltazar pensadis ĝuste pri tio. Estus pli bone hodiaŭ ol morgaŭ, sed decidi tamen li ne kuraĝis.
– Estus necese demandi ŝin.
– Jes, almenaŭ estus dece demandi ŝin… Ili eĉ ne adiaŭis… Adiaŭi estus vere dece.
– Sed eble ŝi ne volus..
– Kion? Kion ŝi ne volus?
– Kiu scias? Eble pli saĝe ne renkonti plu kaj nur tiel sen adiaŭ…
– Jes, vere. Eble sen adiaŭo pli saĝe. Nu, tiam ni ekpaku. maljunuleto! Malfermu tiun grandan keston!
Ili ekpakis. Fridolin mallertadis. Baltazar longe rigardis en la fundon de la kestego.
– Ĉu vi scias. Fridolin. ke ni nun enterigas? Ĉi tiu kesto estas la ĉerko.
Fridolin ne respondis, nur la keston rigardadis kaj eble la unuan fojon en la vivo li sentis la doloron pro la ĉiama migrado. Tamen estas pli saĝe hodiaŭ ol morgaŭ. Zorge li faldis la kurtenon de la enirejo kaj metis ĝin sur la kestofundon.
La knabino paŝis en la tendon. Ŝi estis pala, ŝiaj okuloj brulis. Longe ŝi rigardis la du maljunulojn, senvorte pakantajn, rigardis ilin kaj ŝia koro sangis, baraktadis. vekriadis pro la doloro: neniam plu ni renkontos nin, sinjoro gimnaziano. Kial ni devis renkontiĝi? Al trovitaj infanoj ne devus esti permesate renkonti unu la alian… Ŝi iris al la tableto, brakumis al si la faskon da belaj floroj, kiun la sinjoroj gimnazianoj donacis al ŝi.
– Aveto, nun mi foriros.
Baltazar kaj Fridolin ektimigite turnis sin al ŝi. Sammomente ili demandis.
– Kien vi forirus?
– Mi foriros… mi portos la florojn for. Ne malproksimen mi iros, nur al la apudvoja krucifikso… Tuj mi revenos kaj helpos vin ĉe la pakado… Nur al la piedo de la kruco mi volas meti miajn florojn kaj tuj mi revenos.
Ŝia voĉo estis obtuza, sensonora, la okuloj senlarmaj. La du maljunuloj konsente kapjesis kaj rigardis la malproksimiĝantan knabinon.
– Baltazar, ĉu ne estus tamen pli saĝe morgaŭ?
– Ne, Fridolin, prefere hodiaŭ. Cetere, ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ estas egale.
La du maljunaj kurbdorsaj komediantoj pakis kaj pakis senvorte. Fridolin revadis, Baltazar filozofadis. En tendo loĝi ne bone, jam estus ĝusta tempo ĉesigi la migradon de vilaĝo al vilaĝo. En la tendo eĉ la varmo de la suneto formortas. La infano jam fariĝis junulino. Eh, lasu la vanan revadon. Komediantino havas sorton en foira tendo. Iam venos muskola soifgorĝa karuselisto kaj… kaj… ĉio estos en ordo. Al instruitulo konvenas fraŭlina moŝto kaj ne edukitino de komediantoj. Jen la vero. La romantikon elcerbumis nur la romanverkistoj. Tamen tiu gimnaziano estus povinta veni por adiaŭi. Kial ne adiaŭi dece, se ili jam renkontiĝis?
La kesto estis jam duonplena. Fridolin kun kutimita maŝineco forigis la ornamaĵojn kaj Baltazar pakis, pakadis.
– Majstro Baltazar, ĉu permesate… – neatendite eksonis malantaŭ ili la voĉo de la studento.
La du maljunuloj vigle turnis sin al li. Efemera rideto pasis sur ilia vizaĝo. Nu, tamen li venis adiaŭi.
– Majstro Baltazar, ĉu estas permesate demandi, kie estas Eva?
– Ŝi iris al la apudvoja kruco, tien portis siajn florojn.
– Mi kuros post ŝi kaj poste vi triope venos al ni… Avinjo Turtel pretigis bonan vespermanĝon. Ni kune pasigos la vesperon. Festotago estas ja, ĉu ne, paĉjo Fridolin?… Sed kio?! Ĉu vi pakas? Eble vi eĉ…
La studento kun svenanta animo rigardis ĉirkaŭen. Ĉu estas jam finite? Ĝis nun li eĉ ne pensis, ke tio ĉi povos baldaŭ finiĝi. Kaj per tio, ke ili foriros, ĉu ĉio estos finita? Ne, ne, ne!
– Hodiaŭ dumnokte ni vojaĝos… Morgaŭ estos kermeso en Lenkefalva.
– Majstro Baltazar, ĉu vi foriros jam? Ho, Dio!
– Ni devas… Ĉi tie estis tre bele, neforgeseble bele, sed pli da pano ne povas doni tiu ĉi urbeto…. En printempo ni revenos por la granda foiro… Verŝajne.
– Verŝajne.. en printempo.. Kiam estos tiu printempo? Eble neniam!
Preskaŭ veante sonis liaj vortoj.
Baltazar tre kompatis la knabon, iris al li, konsole karesadis lian ŝultron kaj li estus dezirinta diri ion, sed li mem sentis, ke tiu printempo eble neniam alvenos. Tion li ne povas ja diri al li ?!
– Eva iris al la kruco… Surprizu ŝin… interparoladu!
La studento mallevis la kapon, luktis kontraŭ la doloro, trudanta sin al lia koro. Ĉu eĉ unu konsolan vorton ne havas majstro Baltazar? Facile li povas vidi ja lian suferadon, kaj tamen li ne… ? Ĉu neniam estos plu printempo, nur ĉiam aŭtuno kaj aŭtuno?
Fridolin pensis pri tio, ke la interparolado de la infanoj povos daŭri ĝis vesperiĝo kaj la knabino facile malvarmumos. Li prenis ŝian novan mantelon kaj etendis ĝin al la studento.
– Prenu kun vi! Jen la nova mantelo de Eva. Hodiaŭ ni aĉetis por ŝi. Jes, vere! Kaj ŝi havas belajn botetojn, varman ĉapeton, jes, jes, sed tiujn nur por la vintro…
La studento transprenis la mantelon kaj senvorte forrapidis. Fridolin rigardis post li kaj duonvoĉe murmuris al si.
– Paĉjo Fridolin… Tion li diris al mi: Paĉjo Fridolin… Eĉ Eva neniam diris tion al mi. Kiel stulta estas la vivo!… Ĉu vi aŭdis. Baltazar, li nomis min paĉjo Fridolin?
– Jes, mi aŭdis… Revteksanta, por revoj vivanta infano… Neniam li estos feliĉa. Lia koro ĉiam sangos, jen por si, jen por aliaj.
– Kaj nia suneto?! Kio estos, kio okazos al ŝi?
– Mi ne scias, Fridolin, sed tion mi sentas, ke ŝi havos ĉiame belan rememoron pri la printempo, eĉ tiam, kiam ŝi estos lulanta la idojn de la karuselisto.
– Pri kiu karuselisto vi parolas? – Fridolin miregis kaj preskaŭ konsternite li rigardis al sia amiko. – Ĉu vi pensas, ke mi edzinigos ŝin kun ia karuselisto? Ho, tion ne! Tian princinon al simpla karuselisto?!
– Tamen, Fridolin, ŝi konvenos nur al iu karuselisto foira, se ŝi restos inter ni… kaj ŝi devas resti inter ni, ĉar ni tranĉas panon por ŝi. Unu belan rememoron tamen ŝi havos. Vidu, pro tio mi sendis al ŝi la gimnazianon. Por unu feliĉa ŝajno, rekompence por la postaj malbelaj ŝajnoj.
Fridolin preskaŭ malespere kaj obstine kroĉis sin al la feliĉa ŝajno. Almenaŭ restu por li kaj por ili la espero. Precipe lia maljuna koro bezonis ĝin por havi konsolon.
– Vi diris ja, ke printempe ni revenos por la granda foiro.
– Tiu printempo estas ankoraŭ tro malproksima. La junaj koroj soifas. Ili gustumis la dolĉan momenton de la unua amo kaj pro senpacienco ili serĉos tiun unuan en ĉiu alproksimiĝanto. Jen la kaŭzo, kial estas malforta la virino kaj kial flirtema la viro. Nur tiuj, kiujn la unua amo ligas unu al alia, nur tiuj restos ĝistombe unuiĝintaj. El mil paroj nur unu sukcesas tiel. Kial ĝuste ili estu la escepto?
– Kaj kial ne estu ili?
– Nu, Fridolin, vi forgesas, ke unu estas sinjore edukata kaj la alia nur simpla komediantino. La unua fariĝos sinjora moŝto, la alia estos virino de karuselisto, ĉar ne konvenas ora kulero al argila poto.
La du maljunuloj senvorte pakis plu. Kiam venis la vico al la forigo de la tendotolo, Fridolin kun superstiĉa skrupulemo ekparolis.
– Nur buklojn ili ne donu unu al alia por rememoro… Nur tion ne!
– Kial, Fridolin? – Baltazar indulge ridetis.
– Ĉar buklojn donaci ne estas bone… La donacitaj bukloj por ĉiam disigas la donacintojn. Mi scias ja. Ĉiam mi ricevis buklojn de miaj idealoj kaj pro tio mi maljuniĝis sen virino.
Baltazar ne povis reteni la rideksplodon.
– Fridolin, Fridolin, ŝajnas, ke vi neniam rigardis vin en la spegulo aŭ vi estas tiel vanta, ke flatas al vi trovi la solan kaŭzon en bagatela buklo. Hahaha!
– Vane vi ridaĉas, – respondis incitite Fridolin. – Buklojn doni ne estas bone. Nu! Ĉu vi komprenas? La donacado de bukloj signifas disiĝon. Mi scias ja. Nu!
– Memkompreneble tio signifas disiĝon, ĉar oni donacas ilin ĉe adiaŭo, kiam oni disiĝas. Oni donacas ilin por rememoro.
– Sed tiuj ĉi ne donacu unu al la alia tiajn memoraĵojn! Nu! Kaj vi ne incitu min! Ŝajnas, ke vi pleje dezirus, se ili disiĝus por ĉiam kaj se nia suneto elplorus siajn okulojn kaj se tiu gimnaziano mortus pro ama sopiro. Bone notu, ke ili ne donos buklojn unu al alia. Nu! Kaj nun lasu min trankvila!
Baltazar milde priridetis sian romantikan samsortanon. Ankaŭ li estas tiel superstiĉa kiel la gimnaziano. Tamen estus vere pli bone, se ili ne donacus buklojn por memoro, ĉar tiam restus la espero al Fridolin, ke la du geknaboj iam fariĝos unu paro kaj ankaŭ la gimnaziano ne torturus sin per la penso, ke pro donita kaj akceptita bukloj ne efektiviĝas la revoj de la unua amo.
La kesto pleniĝis. Baltazar eksidis sur ĝin kiel pezaĵo.
– Nu, venu, Fridolin, ŝlosi la seruron de la kesto, kaj ne ĉagreniĝu! Ili certe ne donacos buklojn por memoro.
– Pro kio vi scias?
Ili ne havas ja tondilon ĉe si… La reciproka harŝirado ne komenciĝas ĉe la tagiĝo de la unua amo.
Baltazar plenbuŝe ekridis. Ankaŭ Fridolin forgesinte la kolereton ridis kun li. Baltazar forprenis la ĉapelon de lia kapo kaj ridegis ĝis larmofluo.
– Ŝajnas, maljuna amiko, ke la virinoj forprenis de vi la buklojn kun radikoj por memoro… Hahaha! Iam vi certe povis esti nekontraŭstarebla Donjuano, ĉu ne?!
La du maljunuloj ridis, ridegis. Subite la gajecon de Baltazar tranĉis io. Ĝi estis la pala taŭzita mieno de la studento. Preskaŭ li falis en la tendon.
– Kie… kie estas Eva? Ĉe la kruco ŝi ne estas. Ŝiajn florojn mi trovis tie, sed ŝin mi ne vidis. Poste mi kuris en la arbaron kaj kriadis ŝian nomon. Ŝi ne respondis. Sur la vojo revenante mi ne renkontis ŝin. Ĉu ŝi venis hejmen, majstro Baltazar?
La koron de la maljunaj komediantoj kunpremis la ektimo. Dio, kie ŝi povas esti? Ĉu ŝi ne faris ion malbonan al si? Sed kial? Neniu ĉagrenis ja ŝin. Unue Baltazar retrovis sian trankvilon.
– Nenio malbona okazis. Oni ne devas tuj ektimi. Eble ŝi iris promenadi en la urbon aŭ dungi veturigiston por la pakaĵoj.
– Jes, jes… tio povis okazi – trankviligis sin ankaŭ Fridolin – sed tamen mi iros renkonte al ŝi.
– Renkonte al ŝi? Sed en kiu direkto?
– En kiu direkto? Al la veturigistoj kaj vi, Baltazar, iru al la kruco.
– Kial?
– Jes, vere, kial? Iel mi pensis, ke ŝi lasis tie ian skribaĵon… Hodiaŭ posttagmeze ŝi skribis ion kaj tiel forte ŝi klinis sin, ke mi ne povis vidi ĝin… Ho, mia amata suneto, kion vi faris?
– Fridolin, ne imagu malsaĝaĵojn, restu trankvila! Ni atendu! ŝi diris ja, ke baldaŭ ŝi revenos.
– Vere, ŝi diris tion, sed jam delonge ŝi estas for de ni kaj ŝi estus povinta reveni… Jam estas tempo.
Altrudante al si trankvilon ili atendis. La koron de la studento maĉadis la vortoj de Fridolin. Lia pacienco baldaŭ finiĝis. Li kuris sur la vojon kaj de tie li rekriis.
– Se io malbona okazis al Eva, tiam ne vidos plu min tiu ĉi mondo!
Li kuris, kuregis senpripense reen al la kruco. Eble tie restis la skribaĵo. Sed kial? Kial?! Eĉ per vorteto li ne ofendis ŝin, ne parolis pri sia amo, nek la maljunuloj riproĉis ŝin. Kial ŝi farus ion malbonan al si?… Kial? Ĉar ŝi estas nur edukitino de foiraj komediantoj kaj li estas studento instruita kaj nun ŝi pensas, ke pro tiu ĉi bagatelaĵo ni ne povas ami unu la alian, ni ne povus fariĝi iam unu paro, ĉu pro tio? Ĉu ŝi ne sentas tiel, kiel li, ke estas majeste bela afero, kiam du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas?!… Li kuris, kuregis senpripense.
La maljunulojn regis malpacienco. Precipe Fridolin estis tre ekscitita, tremis en sia tuta korpo. Baltazar provis rekvietigi lin, sed ankaŭ li mem nur ŝajnigis la trankvilon.
– Mi ekiros al la veturigista stando, – komencis Fridolin. – Certe ŝi iris tien.
Li ekiris, sed ĉe la enirejo de la tendo li renkontis la revenintan knabinon. Pro subita ĝojo li ekkriis tiel kolersone je ŝi, ke la knabino paliĝis. Verŝajne ŝi estis jam pala pro io alia kaj nun nur la okulojn larĝigis je ektimo.
– Kie vi estis, Eva?! Kie do?! Ŝi embarasite rigardis al la tero.
– Ĉe la kruco.
– Mensogo! De tie jam delonge vi foriris. Kie vi estis? – En la voĉo de Fridolin ankoraŭ tremis la antaŭa ekscitiĝo kaj tiu ĉi tono ofendis la sentemecon de la knabino. Ŝi faris ja nenion malbonan kaj oni neniam parolis al ŝi tiamaniere.
– Kial vi kriadas je ŝi? Kial ektimigi ŝin? – diris Baltazar kaj turnis sin al ŝi. – Certe vi estis ĉe la stando de la veturigistoj, ĉu ne?
La mildeco de Baltazar redonis ŝian trankvilon.
– Ne tie mi estis, aveto… Mi estis en la arbaro.
– Kaj ankoraŭ kie?
– Mi iris al la fenestro de la sinjoro gimnaziano, al la granda flava domo kaj ekfrapetis la vitron ĉe lia fenestro.
– Ĉu vi ekfrapetis la vitron?
– Nur iomete, aveto, nur mallaŭte. Kip kop, kip kop… kiel mia koro diktis… Adiaŭi estas ja dece, ĉu ne?
La maljunuloj rigardis unu la alian kaj ridetis. Memkompreneble, adiaŭi estas ja dece. Ankaŭ la gimnaziano venis por adiaŭi kaj kiu respondecas, ke ili ne renkontis sin? Jen la vivo. La koroj serĉas unu la alian kaj inter la multaj ŝajnoj ne retrovas sin.
– Nu, kaj la gimnaziano malfermis la fenestron? – demandis ridetante Fridolin kaj okulumis al Baltazar.
La knabino malgaje kapneis.
– Tre mallaŭte mi frapetis… Mi ne volis, ke li ekaŭdu. Mi adiaŭis kiel migranta birdo de la bonkora homo, sur kies kornico ĝi trovis ĉiam panerojn dum la somero. Ankaŭ la birdo ekfrapetas la vitron kaj flugas for. La bona homo ne bezonas scii, ke la birdeto frapetis.
– Sed, suneto, nia kara birdeto, – Baltazar diris kortuŝite – tiu bona homo jam tre kuras post la birdo. Ĵus li kuregis for la duan fojon al la kruco.
Subita ĝojruĝo kolorigis la vangojn de la knabino.
– Ĉu vere, aveto, li serĉis min… min li serĉis?… kaj ĉe la apudvoja kruco?…
La knabino ekkuris al tiu direkto. Ŝiaj haroj malligiĝis kaj ŝajnis naĝi en la aero, tiel rapide ŝi kuris. Fridolin kun feliĉa rideto rimarkis:
– Nu, ili bone vetkurigas unu la alian.
– Jes, ili vetkuras je la bela revo… kuras, ĉar ankoraŭ ili kredas, ke estas eble planti la sopirflorojn en la ŝtonplenan humon de la Vivo.
– Kaj se tamen eble, Baltazar?… Nur buklojn ili ne donacu unu al alia!
– Mi diris ja al vi, ke ili ne havas tondilon kaj la geamantoj ne kutimas donaci la harojn kun radikoj.

 

VI.

La veturilo ekiris. Fridolin sidis apud la veturigisto. Baltazar kuŝis sur la kesto kaj rigardis la firmamenton. La studento kaj la knabino tenante la manon en mano marŝis post la veturilo. Al la stacidomo ili iris. Silento regis sur la polva ŝoseo, nur la neŝmiritaj radoj ploris, plendis.
Preterpasante la krucon la studento levis sian ĉapelon. La knabino faris krucsignon kaj rerigardis.
– Kiel bele, freŝe lumas tiuj multaj krizantemoj!
– Ĝis morgaŭ ili jam forvelkos, – diris li. – Je morgaŭ velkos ĉiu floro.
La knabino ne respondis, nur pli forte premis lian manon. La studento rigardis supren al la firmamento.
– Kiel bele brilas la steloj.
– De morgaŭ jam ili ne brilos tiel, – ĝemis ŝi. – De morgaŭ ne estos videblaj plu la steloj sur la firmamento.
La studento tiris ŝian manon al sia buŝo, sed ne kisis, nur karesadis ĝin per la lipoj.
– Kiel etajn, filigranajn manojn vi havas, Eva! Kiel velure blankajn! Kaj kiel ĝi tremas.. Ho, mi prefere metus mian koron tien.
– Ĝi estas ja tie, mi tiel sentas. La tuŝo de via mano estas, kvazaŭ vi metus vian koron tien.
La rigardo de la studento renkontis grandan apudvojan arbon.
– Rigardu, Eva, la pomujo… nia pomarbo… ĉu vi rememoros pri ĝi?
– Mi memoros pri la revo, kiun via koro donacis al mi sub ĝi. Ho, kiel bela, kiel neforgesebla ĝi estas.
– Jes, Eva. Tre bela revosonĝo. Ni sonĝis tiun arbon la arbo de la Eterna Vivo…
– Kaj mia mano ŝiris de ĝi la frukton de la eterna vivo.
– Tiel, kiel en la biblio.
– Tiel, kiel en la biblio Adamo kaj Eva…
– Kaj ni sonĝis, ke por ĉiam ni unuiĝis. Super nia juneco sen postsignoj preterpasis miljaroj, jam neniu vivis sur la tero, nur ni. Jes, sole ni kaj la printempo tamen pasis neniam for. Por ni vivis la naturo kaj la maljuna Tero fariĝis edeno de la eterna juneco. Por ni, por la lasta Homoparo, kiuj manĝis el la frukto de la Eterna Vivo… La lasta homoparo: Adamo kaj Eva… Kiel bela sonĝo estis!
– Jes, tre bela. Nia koro teksis ĝin.
– Foje mi priverkos tiun temon. En versoj kun tintaj rimoj mi priverkos tion kaj akiros faman nomon por doni ĝin al vi, Eva ?… nur al vi, mia amata.
– Kaj mi honeste gardus ĝin, ho kiel mi gardus ĝin!… Sed kial paroli pri tio? La revo, sonĝita sub la pomarbo, neniam efektiviĝos.
La studenton tre malagrable tuŝis tiu ĉi nekredemo.
– Ĉu vi ne fidas min, Eva? Vi ne kredas la grandan puran amon de mia koro?
– Sed mi fidas kaj kredas vin, kiel min mem, sed mi ne kredas la Vivon,
Kun konsternita animo la studento rigardis la knabinon. Li ripetis kelkfoje en si: ,,Mi kredas vin, sed mi ne kredas la Vivon.” Kio estas tio ĉi? Ĉu terura vereco, en kiu troviĝas la morto de ĉiu ambicio aŭ nur pensero, inspirita de la aŭtuna vespera ventomuĝo?
– Eva, kiel vi povas diri tiajn… ?
– Ĉar mi sentas, scias tion… Tiu ĉi revo same neniiĝos kiel tiu pri mia dormipova parolanta pupeto. Tiutempe mi estis ankoraŭ malgranda knabino. Fridolin ludis en granda cirko. Foje li portis min kun si en la urbon por rigardi montrajn fenestrojn. En iu magazeno tre plaĉis al mi puntĉemiza pupeto. Ni eniris. Ho, kiel bela estis tiu pupo! Ĝi povis fermi la okulojn kaj se oni premis la dorson, ĝi diris: ,,Papa, Mama”. Sed Fridolin ne havis tiom da mono, ke li estus povinta aĉeti ĝin kaj admonis min: ,,Ŝparu kaj tiam la pupeto fariĝos eĉ pli kara por vi!” De tiu tago mi flankenmetis ĉiun moneron, ricevitan de sinjoroj kaj sinjorinoj por sukero, bombonoj kaj ĉiutage trifoje mi kalkulis la kolektitan sumon, ĉiuposttagmeze mi kuris rigardi mian pupeton en la montra fenestro. Ne multe mankis al la prezo, kiam Fridolin promesis la kompletigon kaj ni ekiris por mia bela parolanta pupo, por efektivigo de mia revo. Ho, kiel ekscitite mi kuris en la magazenon kaj ĝuste tiam iu komizo pakis ĝin por elegante vestita knabineto. Mi ekploris, ploris, ploregis kaj por konsoli min Fridolin aĉetis ŝvelvizaĝan ĉifonpupon. Alia knabineto ricevis mian belan parolantan pupeton, por kiu longajn semajnojn mi sopiris, ŝparis kaj rezignis pri ĉio efemera… Tiel neniiĝos ankaŭ tiu ĉi bela revo. Kiel ajn mi batalos por ĝi, ĉe la celatingo iu alia forprenos de mi mian belan parolantan pupon kaj la Vivo por kontentigi min alŝovos antaŭ min unu ŝvelvizaĝan ĉifonpupon.
Doloraj pensoj taŭzis la koron de la studento. Li ne trovis vortojn eĉ por konsoli sin mem, nur kun spasma forto premis la manon de la knabino, kvazaŭ li neniam volus ellasi ĝin. Ŝia mano konvulsie doloris, tamen ŝi ne fortiris ĝin el la forta premo. Ne domaĝas, eĉ se ĝi doloras. Estas ĝojo pagi eĉ per doloro, sufero por la minutoj, en kiuj ŝi povas senti, ke ankoraŭ ŝia posedaĵo estas – la bela parolanta pupo.
La veturilo haltis antaŭ ili. Nur nun ili rimarkis, ke la stacidomo jam estas atingita. Ho, tiel baldaŭ! Nun oni envagonigos la kestojn kaj tendostangojn kaj poste… Poste? Kio okazos poste? Io terura, io korŝira kaj ili havas apenaŭ duonhoreton.
Dum Baltazar, Fridolin kun la veturigisto malŝarĝis la veturilon, la studento kun la knabino iris sur la peronon. Ili eksidis sur benkon, senvorte sidadis forte premante sin unu al alia kaj tenis la manon en la mano. Ne darfas malkroĉi la manojn! Kiam ili malkroĉos la manojn, tiam pasos ĉio, kio estas bela. Eĉ la revo mortos.
Fridolin paŝis al ili kaj transdonis bileton al Eva.
– Post dek minutoj la vagonaro alvenos… kaj… kiel mi diru… jes, kara sinjoro gimnaziano, ni tutkore dankas vian subtenon, protektadon kaj … printempe, kiam ni revenos, ĉar printempe ni revenos…
– Jes, – diris la studento kun obtuza senkolora voĉo kaj etendis la manon. – Adiaŭ! Dio helpu vin ĉiujn, paĉjo Fridolin!
Io falis en la okulojn de Fridolin kaj subite li forturnis sin de la geknaboj kaj ekiris al la elirejo.
– Mi ne povas kompreni, ke Baltazar ankoraŭ ĉiam havas parolindaĵojn kun tiuj fervojistoj…
La studento ekĝemis.
– Post dek minutoj alvenos la vagonaro.
– Jes, post dek minutoj alvenos la vagonaro kaj pasos kvin minutoj kaj denove ekiros la vagonaro plu…
– Jes, ekiros la vagonaro plu.
La okuloj de la knabino pleniĝis per larmoj, tiuj de la studento restis malsekaj kaj rigide fiksiĝis al lampolumo de iu fora komutilo.
– Kaj ĉu vi revenos, Eva?… Ĉu vi revenos printempe?
– Re!
– Je Dio?
– Je Dio!
En la nigra nokto, kiel kortranĉa veo, akre sonis la fajfo de lokomotivo. La studento denove ekkaresis per la lipoj la manon de la knabino.
– Kaj ĉu vi skribos kelkfoje al mi, Eva?.. Vi skribos, ĉu ne? Al Adamo Rabecy en la strato Körisfa…
La knabino sian liberan manon enpoŝigis kaj post momento kun malgaja rideto elprenis leteron.
– Mi eĉ skribis jam… Hodiaŭ posttagmeze, post la prezentado… Eĉ poŝtmarko estas sur la koverto. Nu, prenu ĝin!
– Kion vi skribis al mi?
– Kion vi mem diris… Tiel bele vi esprimis tion kaj neniam mi estus povinta tiel esprimi la samon…
Kun oreltranĉa bruego alvenis la vagonaro.
Ilian koron kruele ekskuis tiu ĉi bruo kaj ilia spirado haltis momenteton. Baltazar kaj Fridolin tuj aperis apud ili.
– Nu, kara juna amiketo, ni dankas la bonecon de via koro, ĉiam rememoros pri vi… ankaŭ nia suneto… ĉu ne, Fridolin?
Fridolin nur kapjesis. La studento etendis la dekstran manon al ili, per la maldekstra li ankoraŭ tenis, premadis tiun de la knabino.
-Majstro Baltazar, paĉjo Fridolin, – en lia voĉo vibris la retenita ploro – permesu al mi, ĉar peko tio ne estas ja… ni renkontis nin kiel gefratoj, kiel du sengepatraj orfo kaj orfino… permesu, ke unufoje mi kisu ŝin.
Baltazar konsente kapjesis, forturnis sin kaj Fridolin rapidis envagoniĝi. La lipoj de la studento fandiĝis kun tiuj de la knabino. La lipoj fandiĝis, la larmoj kunfluis.
– Eva, mia amata suneto, rememoru iam pri mi!
– Adamo, mi… mi tre… treege… Nur ŝia rigardo finis la frazon. Ŝi elŝiris sian manon el la lia kaj kuris, kuris post Fridolin. La studento kun spasma forto kaptis la brakon de Baltazar kaj tiel petegis.
– Se vi kredas Dion, majstro Baltazar, tiam printempe… tiam printempe denove vi reportos ŝin!
Baltazar, profunde emociita, rigardis la studenton.
– Jes, printempe… printempe ni revenos.
La vagonaro ekiris. El la fenestro de iu triaklasa kupeo ekflirtis la blanka tuketo por adiaŭo. La studento staris, staris kaj rigardis ĝis la nigra nokto englutis ĝin, poste elkuris sur la vojon al la urbo kaj kuris, kuregis, kvazaŭ li volus rifuĝi, eskapi de siaj doloroj.
Sur la foirplaco li haltis, reserĉis la lokon de la tendo. For, for de tie ĉi! Tiel li sentis, ke neniam li povos gaje ridante trairi tiun ĉi placon. Subite li rememoris pri la letero, ekkuris al la stratangula lampo, kie hieraŭ li renkontis Paŭlon Barko kaj ekŝiris la koverton. Kun larmovualitaj okuloj li legis la simplajn frazojn, skribitajn per mallerteta mano.

 

“Tre estimata sinjoro gimnaziano, mi dankas la belan poemon, la belegan noktan muzikon, la multajn florojn kaj mi tre dankas vian bonecon al mi kaj mi pensos ofte pri la sinjoro gimnaziano kaj nun mi jam scias, kio estas priplorinda en tio, ke du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas. Ve, en tio estas io priplorinda!

Respekte salutas vin,

Eva……
P. S. En la koverton mi metis ion por memoro. Ne koleru pro tio!”

 

El la koverto lia tremanta mano elprenis blankan krizantemon, orblondan bukleton. Blanka krizantemo, tombeja floro. Pro superstiĉa doloro ploregante li kisadis ilin.
Mano peziĝis sur lian ŝultron. Bone konata, seka knara voĉo parolis al li.
– Tamen estas vere, ke vi vizitadas la drinkejon, amiko. Hja, memkompreneble, estas ja printempo, ĉu ne? Nu?!
La studento levis la kapon. La lampolumo ĵetiĝis al li. Larmostriita vizaĝo kun mieno, taŭzita de doloro, apatie rigardis al profesoro Baranyoŝ. Baranyoŝ konfuziĝis kaj sincera kompato vibris en liaj vortoj.
– Nu, kio?… Kio estas al vi, amiko? Kurba dolora rideto trudiĝis al la lipoj de la studento.
– Humile mi raportas, sinjoro profesoro, ke estas aŭtuno… aŭtuno… la dekunua de oktobro…
La profesoran severecon neniigis homa kompato kaj la koro de la bonintenca protektanto ekparolis en la konsolo.
– Nu, kara juna amiko, levu la kapon! Ankoraŭ venos printempo… multaj belaj printempoj.
Nekredeme la studento balancis sian belan kapon.
– Tiel bela printempo, kiel estis tiu ĉi en la aŭtuno, venos neniam, sinjoro profesoro… neniam.