Preter la vivo

Julio Baghy

ENHAVO

Dediĉo

Tra Siberio
Siberia romanco
Mia patro kaj mi
Inter kaptitoj
Revoluciaj dioj
Idilio
Ŝanĝitaj vivoj
Ama danco
Estas jam tempo
La Amo
Ĝemo
Ŝi
Agordo
Mi
La Majstro mortis
Al homfrato
Konfeso
1919
L’ aŭtuno
La vivo
Rememoriĝo
Kanto de l’ vagabondo
Sur roko izola
Tragedieto

Tra l’ oceanoj
Ŝia adiaŭo
Sangaj larmoj
Sonĝas la maro
Se volas vi
La mar’ furiozas
Ploro kaj konsolo
Al rememoroj

Ĉe la ruinoj
Melankolio
Homo serĉu la homecon!
Saĝe
Interrompita romano
Kiel la homo
Preĝo sur la strato
Nokta vizito
Momentoj
Larmoj de Kristo
En la drinkejo
Post karnavalo
Ne kredu!
Dolora deziro
Turmentaj demandoj
Ni sonĝas
Vi kaj mi
En horo de l’ malespero
Milita fablo
En la tombejo
Stranga danco
Krioj de l’ mizero
Sanga nokto
Marinjo
Stranga nostalgio
Estimu la homon!
Nazo de Athanazo
Rememoru!
Sableroj

Kantantaj kordoj
Sopiro
Fabelo
Siberia lulkanto
Arbara idilio
Serenado
Kanto de Piero
Barkarolo
Estis iam
Serenado al F-ino Loli
Vane
Nokto sur la maro
Nova sento
Al vi


 

Dediĉo

Estas mi floro de sabla dezerto.
Kreskis mi orfe sen ŝirm’ de oaz’.
Estas mi griza ĉifono de dioj,
teren ĵetita de l’ alta Parnas’.
Estas mi rido de ĝuo momenta,
kiun kurbigas je ploro la sort’.
Estas mi larmo de homo vaganta,
kiun konsolos per kiso la mort’.
Estas mi amo de koro sanganta
pro la mizero de l’ tuta homar’.
Estas mi venĝo de sentoj ribelaj,
kiuj inerte baraktas sen far’.

Floron, ĉifonon, la ridon kaj larmon,
homo, akceptu donace de mi!
Venkos la amo la venĝon inertan,
ĉar ĝin destinis por venko la Di’.
Mia donaco, se estas modesta,
min ne riproĉu, ĉar estas nur sklav’,
kiu la verkon donante sin donas
kaj li mem restas mizere sen hav’.
Ĉion mi donas kaj ĉion disĵetas,
kion mi havas en tiu ĉi mond’,
por ke vi ridu kaj larmu sincere
sonĝojn naivajn de mondvagbond’.


 

Siberia romanco

Sur blinda voj’
de l’ neĝa kamp’,
kie vagadas lupoj,…
kun kormalĝoj’,
per pena ramp’
marŝas mizera trupo…

La vestojn ŝiras frosta vent’…
La korojn tordas larma sent’…
Super la kapoj korvoj krias…
la korvoj krias.

Jen sonoril’
el fora spac’
rompas la mutan horon.
La tinta tril’
pri dolĉa pac’
vekas en kor’ memoron.

Kaj unu pensas pri l’ kaban’,
en hejma lando pri infan’,
kiu la patron vokas vane…
nur vokas vane…

Susura son’
de l’ vaga vent’
lule logante bruas…
Al voja ŝton’
nur por moment’
li pro mortlac’ genuas…

Alspiras sonĝojn vintra reĝ’
kaj kovras lin per blanka neĝ’…
Kanton funebran korvoj krias…
la korvoj krias.

(Berezovka)

 

Mia patro kaj mi

Drama aktoro estis mia patro,
sortorompita, kara maljunul’,
kiu, ludante rolojn en teatro,
larmojn elvokis ĉiam el okul’…

Drama aktoro estis mia patro…
Mi, obeema lia fila id’,
por mi elektis rolojn en teatro
viŝi ĉi larmojn per – tutkora rid’.

(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

 

Inter kaptitoj

“Kial vi ploras samsortan’?
Ĉu vin turmentas la malsan’?”
“Ne! La ekstera vintra frost’
sin trapenetris ĝis la ost’…
Pro la glacia spir-nebul’
larmas silente la okul’…”

“Strange! La fajro de la forn’
varme nin lulas nun al dorm’!”
“Pravas vi! Penson pri mizer’
portas mi larme kun sufer’,
ĉar hejme vokas min infan’,
eble malsana nun, sen pan’…”

(Berezovka)

 


 

Revoluciaj dioj

Jen! La mizero ebrie festas sangan agapon,
subpremiteco faras la vojon al ĉiel’,
pala sklavaro de l’ pacaj minoj kaj kampoj
el la katenoj forĝas armilojn por la cel’.
En propran karnon Ĝi puŝas ilin, tondras kun krio:
“Ho libereco, sangon verŝas por vi la glav’!
Maljuston, jugon subpremas la Mondrevolucio!”
kaj sin memvole klinas al nova jug’ de l’ sklav’.

Ho! sed ĉi jugo ankoraŭ estas brila kaj nova,
kiu promesas veran edenon por popol’,
poste, glazuron perdinte, ĝi fariĝos senpova,
sed pli malsata, rajtojn postulanta idol’.
Sin liberigi de Ĝi homaro sangoceanon
verŝos refoje por tre belsona nova vort’,
sed en Mesio savanta havos baldaŭ tiranon,
ĉar nur batalo estas destin’ de homa sort’!

(Berezovka)

 


 

Idilio

Gardisto cara sub fenestro
postenon staras kun fier’.
Li sin imagas la regnestro:
despot’ kruela de l’ karcer’.

Karcera ĉambro de l’ taĉmento,
ŝlosita pord’ katenas min.
En orfa solo de l’silento
mi pensas pri la disciplin’.

Sur la fenestro, vid’ al vido,
subite sonas brua frap’
kaj logas min per ĉarma rido
knabino kun orbukla kap’.

Graciaj manoj voke gestas
kaj al mi kisojn sendas for.
Kortuŝan ĝojon mute festas
en la karcero – mia kor’.

En tuta lando el regatoj
la plej valora estas ŝi.
Ŝi havas koron por kompato
kaj larmojn por la emoci’.

Sinsekve kis’ post kiso venas…
(Ho, ne koleru rusa car’,
ĉar kiu min al koro prenas
nur vivas en la – kvina jar’!)

Gardisto al fenestro pasas…
Per pugnosku’ li pelas ŝin.
Ŝi, kiel sonĝ’ fluganta, lasas
en la karcero – sola min.

(Berezovka)

 


 

Ŝanĝitaj vivoj

Printempa rideto estis vi,
l’ aŭtuna larmo – mi…
Vi estis arde fajra am’
kaj mi – ŝtelita flam’…

La larm’ kaj ridet’ renkontis sin:
poeto kaj knabin’…
Nun vivas mi en printempa varm’,
vi – en l’ aŭtuna larm’…

(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Ama danco

LI:

Dancon petas mi, knabino,
ritman dancon nun de Vi!
Sonas gurdo, tamburino
kaj tutkore kantas mi.

ŜI:

Jen la mano! Prenu, knabo!
Dancu kune vi kaj mi!
Dum dancado kaj kantado
akre sonu ĝoja kri’!

AMBAŬ:
En ĉirkaŭpren’
de l’ danca ĉen’
ekbrulis jam
la kora flam’.
La knab’, knabin’
ĉe l’ danca fin’
sopiras jen
por amkaten’.

 

LI:

Ju pli ofte, des pli bone
poste kisu min, knabin’!
Paron formi donu por mi
vin mem ĝis la vivofin’!

ŜI:

Kison, knabo, mi ne donos,
prenu por vi ŝtele for,
ĉar la kiso, se mi donos,
vin ne ligos al la kor’.

AMBAŬ:
Mi estos vi,
vi estos mi
kaj vivos ni
en harmoni’.
La kis’ de l’ am’,
la sankta flam’
ne flugos for
de nia kor’.
(Berezovka)

 


 

Estas jam tempo

(Al miaj rusaj gelernintoj)
Kial silenti mute senvorte,
nin cedante al sortofatalo;
kial sen ago stari malforte
ĉe l’ altaro de Mondidealo;
kial ne rompi dise per Amo
la katenojn de l’ sklava homaro
kaj eklumigi per sankta flamo
la deviojn de l’ homa frataro,
se estas jam tempo!?

Kial ne agi, kiam en sango
baraktante veadas nacioj,
kiam la larmoj fluas sur vangoj,
furiozas militaj furioj,
kiam sen kredo, sen kondukanto,
sin perdante en vivlabirintoj,
vane atendas je la Savanto
la viktimoj de celon perdintoj,
se estas jam tempo?!

Fratoj! Ni havas forton, potencon
kun majesta ideo en koro!
Ne atendante la rekompencon
helpu ni en giganta laboro!
Fratoj! Morgaŭan tagon pripenti
antaŭ la sunleviĝo – ridinde!
Ami instruu homojn kaj senti,
teni sin je nom’ de l’ Homo inde,

ĉar estas jam tempo!

Fratoj! Nin vokas nia ideo!
Do levante la kapojn ni iru!
Nin ne timigu eĉ la pereo
nur pri venko triumfa sopiru!
Fratoj! Sed, se ni ĉiuj pereus
por ideo en paca batalo,
kredu, se eĉ tutmondo ĝin neus,
venkos certe la Mondidealo,
ĉar estas jam tempo!

(Nikolsk-Ussurijsk)
Premiita dum la VIII-a Int. Floraj Ludoj en Girona

 

La Amo

Kie forestas tempo kaj spaco,
kie la vivo estas sen laco,
kie muzikaj ondoj vibretas,
kie ordono kruda nur petas,
kie arioj ŝvebas sen sonoj,
kie regadas reĝoj sen kronoj,
kie vidiĝas ĉio sen formo,
kie animo sonĝas sen dormo,
kie sen ombro brilas la flamo:
tie naskiĝas vere – la Amo.

Kie batalas koro por paco,
kie malzorgo plendas pro laco,
kie la kreo jam nur detruas,
kie la ĝojo ĝojon enuas,
kie la lipoj kurbe silentas,
kie animo faron pripentas,
kie eĉ celo estas sencela,
kie la suno froste malhela,
kie ne donas varmon la flamo,
tie mortadas vere – la Amo.

Kie triumfas venke konsento,
kie karesas eĉ la silento,
kie la barojn rompas fervoro,
kie por koro batas la koro,
kie la sento senton prifestas,
kie la larmoj ĝojon atestas,
kie espero iĝas vivcelo,
kie la tero ŝajnas ĉielo,
kie, fandiĝas flamo kun flamo,
tie ja vivas vere – la Amo.

(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Ĝemo

De sango ŝvelanta buŝeto via,
kiel ĉerizo matura ridetas.
Sur vango beleco majeste dia,
kiel radioj de l’ suno briletas,
sed koron vi havas demonan,
doloron ekvekas sensonan
la muta plendado de l’ koro
dum ama horo…
(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Ŝi…

Se larmoj briletas en ŝiaj okuloj,
ŝajnas ploregi la tuta natur’…
Se ore Ŝi ridas, la nuboj nebuloj
pasas forfluge de l’ ĉiellazur’…

Se ruĝe ekflamas tagiĝo sur vango,
pompe odoras la flor’ de l’ esper’…
Se fulme pro plendo ekbolas la sango,
ve!… jam velkiĝas la amo sur ter’…

Se vorton por diri malfermas Ŝi buŝon,
vidas miraklon la homoj kaj Di’.
Ili ekmiras pri sorĉmelodi’…

ĉar voĉo, la ŝia, jam faras kortuŝon…
Pie atendas mi vorton de ŝi:
vorton premian de ama pasi’.

(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Agordo

Tiel lace mizere batadas la koro,
kiel horloĝo antikva pro rusto…
Jen ĝi knaras, jen haltas, jen blinda fervoro
brue martelas amboson de l’ brusto…
Ho koro mia malfeliĉa,
en sentoj tamen tiom riĉa,
kial almozpetas vi amon,
kial serĉas vi varmon, flamon,
se via Ŝi estos neniam,
se Ŝi forlasis vin por ĉiam?

Do estas finite! Ŝi neniam vekiĝos,
la nokt’ kvankam mil kaj milfoje ektagiĝos!
Je dormo eterna Ŝi fermis okulojn,
lokiĝis por vivi trans grizajn nebulojn.
Por mi restis nur kadavro mizera
sen anim’ sen viv’ sub tombo hedera!…

Ŝi mortis! Ho ve! Ŝi mortis !!
Animon mian ŝi portis.

Ho vane verdiĝos printempe arbaro
kaj brilos arĝente la nokta stelaro,
ĉar kovras jam teron velkintaj petaloj
kaj ĝemas mortveo tra montoj kaj valoj.

Sekiĝis somero, alvenis la fino,
mortante disiras koboldo, feino.
La kordoj de l’ harpo pro larmoj rustiĝis,
la kantoj de l’ koro por ĉiam mutiĝis,
eĉ ŝajnas glacia kaj frosta de l’ suno la flamo,
ĉar kun Ŝi formortis: la Belo, la Bono, kaj Amo.

Per ŝia morto
eĉ mortis la vivo
kaj mi sen forto
sur voj’ al deklivo
vagadas sur tero!…
Per ŝia morto
la vivo mem mortis.
Por mi la sorto
suferojn alportis
sen ĝoj’, sen espero.

Ŝi jam flirtas nun en sfera etero,
lasis min vagadi sola sur tero…
Sola mi restis, sed sen animo,
krozas ĝi treme tie ĉe l’ limo
de l’ spaco eterna senfina kaj vasta…
Ĝi flugis kun ŝia elspiro la lasta…

Nur febre funebre en koro doloro
ĝemadas, veadas per muta ekploro
kaj fluas la larmoj
kaj skuas mil svarmoj
da turmentoj la koron batantan,…
Ja koron sangantan…

Ho ĉesu batadi! Ĉesu do senti,
pro kulpoj, ne viaj, vane nur penti!
Krevu do koro, en brusto mizera,
por ke finiĝu ĉi vivo infera…
ĉi vivo tro tera… tro tera…!!

Ŝi atendas min! La voko jen sonas!
Por retrovi ŝin ĝi loge admonas
kaj mi, eĉ ne konante la vojon,
sur ter’ lasante ĝojon, malĝojon,
simile al lasta agordo fluganta
forpasos el tera ekzisto tre vanta.

(Nikolsk-Ussarijsk)
Premiita dum la VIII-a Int. Floraj Ludoj en Girona.

 


 

Mi

Laca sopiro, espero trompita,
rusta liuto, de sorto rompita
kaj eterna disharmoni’:
jen estas mi… jen estas mi!
Ŝtelis min ĉiam envio de l’ homoj,
sonĝojn detruis vivantaj fantomoj,
tamen fluas rimo post rim’
en form’ de l’ kanto el anim’,
ĉar per dolĉa muziko de poezi’
enterigas l’ esperojn – mi.

Flugas pli silke per rava adoro,
ol papilio de floro al floro
mia tre stranga fantazi’
sur kampo de la iluzi’.
Vibras interne… kaj flirtas kun tremo
formi sin inde je l’ sento – la temo,
tamen post naskiĝ’ la poem’
doloro estas en katen’.
La impresojn, inspirojn de l’ poetec’
tuj mortigas la realec’.

Homo pelata, fremdlande vivanta,
jarojn post jaroj kun ĝemo ploranta,
baraktanta sen suna bril’
jen mi: – poeto sen flugil’.
Sed se alvenos la lasta vivhoro,
kiam lastfoje ekbatos la koro,
kison enviitan de sort’
kun milda tuŝ’ donos la mort’
kaj mi, sklavo de lingvo, en paca dorm’
plu ne pensos pri l’ versa form’.

(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

La Majstro mortis

Ne estis mi tie,
preĝante plorpie,
katenis min sklave Siberio.
La famon ne brue,
nur poste, malfrue,
simile al eĥo de mortkrio
mallonga sciigo alportis:
“La Majstro mortis!”

Sed scias mi sente,
ke oni sensente
plezurojn pelante babiladis,
eĉ kiam plorante
la ĉerkon portante
amaso funebra trapaŝadis.
Mallonga sciigo alportis:
“La Majstro mortis!”

Por ili, jen homo,
eĉ malpli – nur nomo
sin kaŝis por ĉiam en la ĉerko…
Por ni, funebrantoj,
por pacbatalantoj,
ĝi gardas kreinton de mondverko.
Mallonga sciigo alportis:
“La Majstro mortis!”

(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Al homfrato

Mia homfrato, tenu alte la kapon!
Via kompato ne estingiĝu en koro
por la suferoj de l’ homaro!
Sklave trompite ne forlasu la kampon,
brave hardite iru al celo en gloro
venki la barojn de l’ miljaroj!

Kaj se survoje ekĝemos la voĉo,
plena de akra homa riproĉo,
pri l’ vojo laciga, vaneco de l’ celo,
pri falsa moralo de l’ tero, ĉielo;
ke vivo de l’ homo nur ĉiam atendi
kaj plekti revaĵojn kaj plende pripenti;
ne kredu al voĉo de l’ celon perdintoj,
sed marŝu obstine pli supren al pintoj!!

Jes! Sentence kadence mi diras,
kiu alte senhalte flugiras
sentante nek ridon, nek mokon,
sekvante sonĝitan alvokon
jam estas feliĉulo!

Kiu nete ridete paŝadas
kaj serene sentplene vagadas
sur vojo dornhava senroza,
kun ĝojo anima ripoza
jam estas feliĉulo!

Li malpacon minacon ne konas,
sankta penso de l’ menso lin kronas.
Toleri pro ĉio sen veo,
esperi por ĉiu ideo
nur povas feliĉulo!

Li senĉese karese incitas
nin konstante vokante invitas
al fonto de l’ vivo spirita,
estonto, de l’ Majstro montrita,
por esti feliĉulo!

Mia homfrato, tenu alte la kapon!
Via kompato ne estingiĝu en koro
por la suferoj de l’ homaro!
Sklave trompite ne forlasu la kampon,
brave hardite iru al celo en gloro
venki la barojn de l’ miljaroj!

Sed se vi laciĝos en vana batalo,
ĉar venkos la barojn nek fajro, nek ŝtalo,
se mortos mizere la centoj da miloj
kaj trenos sin ĝeme de l’ tero la filoj,
se tondros vekrio de montoj al maro
kaj trovos neniam havenon homaro,
se vane kaj vane forflugos la preĝo
al surde reganta ĉiela la reĝo;
el anĝelaro de supra sfero
forpuŝu la Dion al sanga tero
kaj konstruu, se eĉ falsan, altaron,
mistifiku la kredeman homaron
per “nova dio” “nova espero”,
por ke denove vivu la – Tero!

(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Konfeso

Lilio blanka vi estas
kaj mia kor’ batanta
admiras fide kaj restas
por ĉiam vin amanta!
(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

1919

Silente neĝas… Post nuba vualo
sin kaŝas la luno pro sangabomen’…
Tra la mortvoka muteco en valo
subite eksonas soldata blasfem’…
La neĝo siblas sub glitveturilo…
Por vivo petegas infana helpkri’…
Apude sidas, en man’ kun fosilo,
la patro, sen larmoj pro mortapati’…

Post veturilo: – rajdantaj kozakoj,
pafilojn tenantaj por faro de l’ juĝ’.
malsataj korvoj kaj… knaras sur brakoj
la ĉenaj katenoj en la ventomuĝ’…
Nun haltas la veturilo… Silento…
Kelkfoje aŭdiĝas nur flustra ordon’
kaj duonronde la nokta taĉmento
viciĝas por lasta funebra kordon’…

La patro fosas… Apude en sveno
lin spasme, sen ve’, ĉirkaŭprenas filet’…
La tombo, propre fosita por sceno
de homtragedio, atendas en pret’.
“Je nom’ de l’ leĝo!” – soldat’ kun aplombo
nun legas pormortan verdikton de l’ stab’.
La vir’ genuas ĉe rando de l’ tombo,
al koro amanta sin premas la knab’…

“Mi devas morti kaj mortos sen timo,
eĉ palo hontiga ne tremas sur vang’.
En lasta horo de mia animo
rezigne, sed firme profetas la lang’,
ke mia morto – la sorto montrita
por Vi, ho patrujo kaj tuta mond’,
ĉar, kredu, de Vi mem estas fosita
la vin atendanta eterna tomb’!”

Mallonga preĝo… Je kri’ de l’ komando…
subite ektondras la paf’ post moment’…
Du sangaj korpoj enfalas de l’ rando
kaj… ĉion surkovras la neĝa silent’…

(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

L’ aŭtuno

Kovras roslarme velkintaj petaloj
etan kadavron de papilio…
Kante siblante tra montoj kaj valoj
vento murmuras kun melodio…
Kaj plendas plor’
de flordolor’

pri froste brilanta la suno…

Kaj tremas ter’
en malesper’

ĉar venis… alvenis l’ aŭtuno.

Kial tremadas en viaj okuloj
larmoj pentantaj pri ama ĝuo?
Morgaŭ ja kovros memoraj nebuloj
amon someran per la enuo…

La kor-ektrem’,
soifa ĝem’

tro vane… Jam frosta la suno…

Por nia kor’
velkiĝis flor’,
ĉar venis… alvenis l’ aŭtuno.
(Pervaja-Rjeĉka)

 


 

La vivo

La vivo estas revado, sorĉa muziko,
plenplena de melodio, dolĉa mistiko.
La vivo estas rivero, bele majesta,
ridante fluas ĝi pro frenezo ĝojfesta.Ie, tre malproksime,
la unuan kison de knabino amata
rabas ame sentime
dudekjara knabo sub tilio konata.

La vivo estas nektaro, flora printempo,
brileco, ĝemo volupta, festo de l’ sento
kaj estas ĝi reviviĝo de la estinto…
Sed ve milfoje! Mi estas viva mortinto.

(Pervaja-Rjeĉka)

 


 

Rememoriĝo

Ekstere kun nebula funebro

esperojn de l’ somero
enterigas silente
aŭtuna morttimo…

Interne kun tremfrosto de l’ febro

memorojn de la koro
enterigas plorpente
veanta animo…

Al kor’ amase nun venas,
perforte min kun si trenas
centmiloj da sonĝoj mensoge pasiaj,
centmiloj da sentoj nur vane malpiaj
Vekiĝinte el dormo mistifika
realec’ min ekregas senmistika
kaj memvole mi sonĝas… revadas,
sur la voj’ de l’ pasinto vagadas
miraklon vane atendante
kaj Ŝin en revo mordkisante…
– – – – – – – – – –
Infera fajraĵo de l’ suno
brulis purpure ĉe l’ horizont’,
ŝvebanta odor’ de l’ aŭtuno
flirtis en valo super la mont’.
En mano kun verko de Dante
mi promenadis kune kun ŝi.
Pri l’ amo eterna revante
lulis animojn la harmoni’.
Muzikon misteran ludetis
ĉirkaŭ ni ĉio en la natur’.
Petole kokete ridetis
je ni la sun’, ĉiela lazur’.
Ni sonĝis pri viv’ de l’ feliĉo…
Lipoj kuniĝis en fajra flam’.
Katenis nin per superstiĉo
la iluzio al dolĉa am’…
Peziĝis palpebroj nevole,
grize nigriĝis ĉiela blu’.
Fermis okulojn silkmole
mano feina, ne tera plu…
Post longaj ebriaj momentoj
ni, vekiĝinte kun arda plor’,
funebris kun larmoj pri l’ sentoj,
iam neĝpuraj, de nia kor’…
– – – – – – – – – –
Ekstere kun nebula funebro

esperojn de l’ somero
enterigas silente
aŭtuna morttimo…

Interne kun tremfrosto de l’ febro

memorojn de la koro
enterigas plorpente
veanta animo…

Sed vane funebras nebulo sensuna
kaj vane l’ aŭtuno mortanta deliras,
en brusto batanta la koro maljuna
kun am’ de l’ somero pasinta sopiras
kaj vokas ŝin ameme,
revokas ŝin plorĝeme,
por ke, se laste, dum ama minuto
Ŝi sin defendu per falsa refuto
kaj tremanta neĝblanka brusto ŝia
al mi sin premu kun volupt’ pasia
kaj inter aromaj odoroj de l’ narcisoj
min lulu je dormo de l’ vintro – ŝiaj kisoj!

(Vladivostok)

 


 

Kanto de l’ vagabondo

Vagabond’ de l’ mondo estas mi,
vaganta sur la ter’.
En animo regas harmoni’
kun ĝojo kaj esper’.
Se trompas min la sortfavor’,
perfidas amatin’;
vagabond’ de l’ mondo en la kor’
mi restos ĝis la fin’.
(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Sur roko izola

Sub griza kupolo de nokta ĉielo,
plenplena de nuboj koleraj,
sen ĝojo, sen kredo, sen firma vivcelo,
en koro kun duboj misteraj
pri sorto de l’ homaro,
ĉe l’ bordo de l’ maro
sur roko izola
staras mi sola…Kaj ĉirkaŭ mi zume la maro parolas
per ondoj batantaj la rokon.
Ribela sopiro en koro ekbolas
tondrante doloran alvokon.
Per voĉo de furio
por helpo al Dio
sur roko izola
krias mi sola…

Kaj ŝajnas, ke mia malforta homvoĉo,
droninte en zumo de ondo,
nur estas ridata, mokata riproĉo
pri l’ celoj tre vanaj de l’ mondo.
Pro vano de l’ laboro,
pri viv’ sen valoro,
sur roko izola
ploras mi sola…

(Okeanskaja)

 


 

Tragedieto

Sur lito hospitala
junulo morte pala
deliras. En ĉi horo
sopiras lia koro
je alveno via,
ho knabin’!Sur lito hospitala
lin trafis sort’ fatala.
La kor’ nur ami povis,
sed nun sin eĉ ne movis
je alveno via,
ho knabin’!
(Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Ŝia adiaŭo…

Ankoraŭ unu kiso… arda ĉirkaŭpreno
kaj poste… venis la lasta leter’.
Ho, via ŝipo jam forglitis el haveno
kaj vi nun vidas nur strion de l’ ter’.
Miajn larmojn vi ja ne vidas…
Viaj lipoj feliĉe ridas
pro espero de l’ revido atendata,
ĉar revenos vi al patrujo tre amata.

Ĉio ĉi ŝajnas plej natura,
tamen turmentas min hodiaŭ
nia disiĝo, la terura,
viaj rideto kaj ,,adiaŭ!”

Neniam mi revidos vin, amiko mia.
Vi min forgesos dum ŝarĝa labor’…
Mi tamen rememoron pri animo via
ameme kaŝos en fundo de l’ kor’.
Kvankam sort’ de Di’ dependas
tamen mi nur vin atendas,
ĉar neniam povas forgesi, kiu amis,
kies koro pro la unua amo flamis.

Jam nun, kun larmoj en okuloj,
koro revokas vin hodiaŭ,
kvankam al ŝipo tra nebuloj
ĝemas la lipoj: “Ho adiaŭ!”
(Sur la ferdeko de “Meinam”, 28-an de oktobro 1920)

 

Sangaj larmoj

Ho lando mistika, tropika terpeco,
saluton akceptu, saluton de l’ kor’!
Vin pompe ornamis per ĉiu beleco
patrina prizorgo de la ekvator’.
La sonĝoj infanaj, fabelo de l’ avo
por mi plu ne estos mistera rebus’.
ĉar, jen, realiĝis en vero kaj ravo,
pri kio mi revis sub norda polus’.
Jen palmoj borderas zigzage la bordojn,
en nestoj ektrilas birdkanto kun ĝoj’
kaj portas la vento muzikajn akordojn
el pajla kabano, staranta ĉe l’ voj’…
– – – – – – – – – – – –
Sed kial min kaptis subita korpremo?
Pro kio en larmojn sin dronas la flam’ ?
Terure! Nur nun mi rimarkis pro ĝemo’,
ke tiras la ĉaron – mizera anam’ !…*Ŝvitante spirblove la ĉaron li trenas,
en kiu sidante meditas mi nun.
Vidante ĉi homon pro honto mi tremas.
Ĝi brulas en mi pli ol fajro de l’ sun’.
Ho, kial ne estas mi riĉa, potenca,
por doni homvivon al sklava homfrat’?
Ho, kial instigas min volo intenca,
se forton posedi ne povas kompat’?
Kaj kial sekrete nun voĉo en koro
ribele blasfemas pro tera destin’,
ke kelkaj satiĝas per ĝuo kaj oro,
dum miloj nur havas turmentojn sen fin’?
– – – – – – – – – – – –
Pro mil da kialoj fariĝas martiroj,
pereas ideoj, pereas homam’…
La celoj majestaj nur restas – sopiroj,
kaj tiras la ĉaron – mizera anam’!…
(Indo-Ĉinio, Saigon) Premiita dum la VIII-a Int. Floraj Ludoj en Girona.

 

* anamo = ĥina (ĉina) raso, loĝanta en Indo-Ĉinio.

 


 

Sonĝas la maro

Sonĝas la maro, silente dormanta,
sonĝas pri paco post uragan’…
Ondo post ondo, en rondo vaganta,
pelas la ŝipon sur ocean’.Sur la ferdeko, en larma medito,
sonĝus pri paco mia anim’,
sed la suferoj de l’ sanga milito
premas ĝin peze sen ĝoja fin’…

Super la kapo senfina kupolo,
sube senfunda mara mister’.
Inter ĉi limoj vagadas en solo,
kiel la mevo, mi sen esper’.

Landon de longa militkaptiteco
mejloj post mejl’ disigas de mi,
kie la jaroj de l’ bela juneco
pasis de mi en melankoli’…

Estas for ĝojo de dolĉa revido.
Ĝi sin dronigas en la kor-tim’…
Lipojn kurbigas la plor’, ne la rido,
ĉar restis tie – mia anim’.

Kaj antaŭsento min premas kruele
pri la vaneco de la reven’;
ĉar rekomenci vivon – sencele,
vivi sen amo, sen ĉirkaŭpren’…

Ve! Ho milfoje ve al mi revanta,
kiu dufoje sonĝis en viv’!
Kaj ve al koro, en brusto batanta,
kiun venenis marĉa lesiv’!

Ridon kaj larmojn heredis mi nure
el la edeno de l’ pra – Adam’…
Ridon forviŝis la vivo, – terure,
restis nur larmoj pro vana am’…

 

(Singapar)

 


 

Se volas vi…

Se volas vi vivi; mortigu l’ animon,
sopirojn de l’ koro do ĵetu for
kaj blinde, surdmute kuregu la vojon
ridante pagane pri l’ homdolor’!
Se volas fariĝi vi homo sen zorgo
kaj trovi feliĉon por vi sur ter’;
do prenu al koro glacion de l’ nordo,
ke sentu, esperu nek por, nek per!
(Sur la maro)

 


 

La mar’ furiozas

La mar’ furiozas…
Batale ond’ iras al ond’…
La mev’ krie krozas…
En tima trem’ veas la ĝem’…
– – – – – – – –
Ventvip’ de l’ uragano
la lipojn de l’ ŝipanoj
malfermas je plorpia preĝ’…
Mi sola sur ferdeko
admiras en ĉi bleko
koleron de la mara reĝ’…
– – – – – – – –
Krom
fantom’
de l’ maro
la ondaro
ribelas kun bru’
por venĝanta detru’…
Nun
la lun’
mortpale
al vandale
freneza taĉment’
de l’ fulma element’
rigardas kun mieno
plena de sangabomeno…
Ond’
post ond’
en danca rond’,
zuma kaj brua,
ĉe fulmotondro skua
jen sible susure ĝemas,
jen muĝe murmure blasfemas
kaj ĵetas sin al rip’ de l’ baraktanta ŝip’
por peli ĝin per puna fort pacigi nin kun tera sort’
– en mort’…
– – – – – – – –
Miraklo! Vin mi vidas
ĉe fulma lum’ de l’ brua zum’
Kun muta rav’ vi sidas
en danca rond’ de l’ ŝauma ond’…
– – – – – – – –
Kaj el profund’ de l’ maro,
tra zumo de l’ ondaro
nun sonas dolĉa am-riproĉ’…
Min logas al haveno
de ama ĉirkaŭpreno
por lasta kiso – via voĉ’…
– – – – – – – –
(Kolombo-Cejlon)

 


 

Ploro kaj konsolo

Estas pli granda doloro
plori arde, senlarme,
ol forgesigi per ploro,
kiun amas vi varme.
Kune kun larmo konsolo
venas sorbi la ploron
kaj la kompato en solo
vante flatos la koron.
(Sur la maro)

 


 

Al rememoroj

Vi, rememoroj, kruele turmentas min
per dentoj de l’ pasinto ŝakale ŝirante
la animon, rompitan de sorto.Vi, rememoroj, simile al mandolin’
kun kordoj rustiĝantaj, resonas konstante
melodion funebran sen vortoj,

Vi, rememoroj, monstrigaj speguloj,
vanan ekziston de l’ homo kaj ago
montras sen kompato.

Vi, rememoroj, avidaj rentuloj,
ho trankviliĝu,… ĉar venos la pago
per lasta korbato.

(Ĉehoslovakio. Besztercebánya)

 


 

Melankolio

Kiel dolora akordo
de l’ violono ploranta
eĥus tra l’ nokto senstela
super la maro bruanta,
tiel, jam fore de l’ bordo,
dum la flugado sencela
sonas la kanto migra
de l’ birdo nigra.Kiel vivanta protesto
flugas la birdo konstante
kaj en la blinda noktmezo
lum’ de esper’ diamante
ĝin ne allogas al nesto.
Kun kortimiga frenezo
ploras la kanto migra
de l’ birdo nigra

Kie ĝi flugas, la vivo
ĉesas triumfi ĝojfeste…
Regas nur larma funebro…
kaj enterigas majeste
ĉion la morta fiktivo….
Fatamorganojn de l’ febro
vekas la kanto migra
de l’ birdo nigra.

Ama soifo de l’ viro
estas nur ĝem’ de malgajo,
arda pasio nur – spleno,
velkas la floroj de majo,
dronas en larmoj sopiro,
kiso fariĝas veneno
dum la kantado migra
de l’ birdo nigra.

Kie rikolto senfrukta
vane atendas falĉilon,
pete sopiras la geston
de l’ neniiga trankvilo
por la ekzisto plenlukta,
tie, en kor’ mia, neston
trovas la kanto migra
de l’ birdo nigra.


 

Homo serĉu la homecon!

En la sangon, verŝitan sur tero,
dezirus mi trempi la plumon.
Portante komprenon kaj lumon
per gigante flamantaj literoj,
volus skribi mi al firmament’
laŭ la dikto de l’ sanglarma sent’:
Homo serĉu la homecon!Ĉu ne honte por krono de l’ kreo
sklaviĝi ĝis sentoj de bestoj,
diboĉi triumfe dum festoj,
kiujn baptis fratsango, mortveo?!
Vi preĝante Dion, neas Lin
kun blasfemaj sentoj en la sin’.
Homo serĉu la homecon!

Blinda mondo de l’ homa envio,
perdiĝis prudento de l’ koro.
Suferojn alportos la horo,
ĉar nun regas vin – surda pasio!
Vi baraktas en ĉena katen’,
alforĝita de vi – al vi mem.
Homo serĉu la homecon!

Plendaj larmoj de viaj infanoj
por vivo petegas kompaton.
Komprenu ilian korbaton,
ĝis ne venos la venĝuraganoj
por tutneniigi, mondo, vin,
nur malindan je la homdestin’!
Homo serĉu la homecon!

Orfaj krioj, plorĝemaj sopiroj
veante krozadas sur tero.
Komprenon petegas mizero,
helpon de vi, senkoraj vampiroj!
Aŭdu, aŭdu filoj de l’ gehen’,
vortoj vin savantaj estas jen:
Homo serĉu la homecon!


 

Saĝe

“Ŝin ekvidi kaj ekami
nur estis minut’!”
Tiel kantis pri knabino
poeta liut’,
sed tre saĝe li silentis
pri tiu moment’,
kiam flugis for la revoj
kaj mortis la sent’.

 

Interrompita romano

Ĉe stratangulo, en lumgarb’ de lampo
knabino juna staras en silent’.
Similas ŝi al orfa flor’ de l’ kampo,
petalojn jam perdinta pro la vent’.Okuloj ŝiaj – bluode l’ cejanoj –
karese vokas ŝajne sen dezir’,
La rid’ de l’ lipoj kaj graci’ de l’ manoj
feliĉon donus ŝajne por la vir’.

Al ŝi proksime, jen, junul’ naiva
apude staras en ĵaluza gard’.
Silentas li, sed tamen sento viva
konfesas amon pere de l’ rigard’.

Komprenas ŝi la sonĝojn de l’ revanto,
per pensokis’ dankplene tuŝas lin,
ĉar ankaŭ ŝi ja estis revamanto:
je paca hejm’ sopiris la anim’…

Kaj nun la sent’, en noktsilenta strato,
profundan amon vekas en la kor’,…
sed ve! jam finas sorto sen kompato
romanon ĉarman de l’ malfrua hor’…

Jen venas viro, kaj li voke signas,
per oro pagos por la ĝuavid’…
Junulo larme kun dolor’ rezignas,
dum dance iras ŝi – kun plora rid’.


 

Kiel la homo…

Ĉiu kikerikanta koko
pensas, ke pro l’ matena voko
aperas la suno ĉe la horizont’.Ĉiu fieras sur la sterko
pri la sunvoka himna verko,
per kiu la lumon li portas al mond’.

Tamen subiron de la flamo
li ne kapablas per aklamo
haltigi, se venas vespere la fin’.

Do, kiel hom’ post vana pozo,
li, sin kaŝante por ripozo,
fabelas pri glor’ – al klukanta kokin’.


 

Preĝo sur la strato

Knabino eta ĉe la stratangulo
gazetojn tenas per tremanta man’.
Pro frosto larmas ploro en l’ okuloj
dum tie staras ŝi por nura pan’.
La voĉo infana nur vane proponas:
“Gazetojn aĉetu, sinjoroj, de mi!”
Kompat’ de l’ pasantoj eĉ vorton ne donas,
ĉar koron ne havas la homa soci’.

Dio, mi preĝas, indulgu min!
Gardu la sorton de la filin’!
Ne estu ŝi ĉifon’ de l’ strato,
neniu diru kun kompato:
“Por kio vivas ĉi knabin’,
se ŝia vivo jam ruin’?!”
Dio, ŝin gardu de sama sort’
aŭ reprenu ŝin, – reprenu ŝin

– per mort’!

Al ŝi proksime staras stratvirino,
sur vango kun ŝminkita virga roz’.
Ŝi logas virojn, kiuj post la fino
de l’ taglaboroj iras por ripoz’.
Sen hont’ sin vendante por mono tintanta
ŝi flustras flateme; “Amegas mi vin!”
sed ŝia rideto, la peka kaj vanta,
nur estas veneno por ĉiu anim’.

Dio, mi preĝas, indulgu, min!
Gardu la sorton de la filin’!
Ne estu ŝi ĉifon’ de l’ strato,
neniu diru kun kompato:
,,Por kio vivas ĉi virin’,
se kor’ ne batas en la sin’!?”
Dio, ŝin gardu de sama sort’
aŭ reprenu ŝin – reprenu ŝin

– per mort’!

Kurbdorsa kaj maljuna avineto,
alian flankon de la sama strat’,
en flikhavanta vest’ de l’ lazareto
atendas plore groŝojn de l’ kompat’…
Kaj poste ŝi iras almozon petante
de pordo al pordo kun muta demand’,
sed ĉion la mano skeleta tremante
elspezas senzorge por – glaso da brand’.

Dio, mi preĝas, indulgu min!
Gardu la sorton de la filin’!
Ne estu ŝi ĉifon’ de l’ strato,
neniu diru kun kompato.
“Por kio vivis ĉi avin’,
se tia estas ŝia fin’?!”
Dio, ŝin gardu de sama sort’
aŭ reprenu ŝin – reprenu ŝin

– per mort’.

 


 

Nokta vizito

“Kelnero! Ĉampanon kaj ciganon!
Knabino, eksonu cia rid’!
Ne ŝparu la kisojn! Donu manon!
Mi pagos per or’ por ĝuavid’…
kaj morgaŭ, ho morgaŭ, se ci venos,
vi vidos min – mastro de bien’,
ĉar certe diablo saĝe prenos
patrinon de mi ĝis frumaten’…
Do amu! Ne palpebrumu
kun straba dorm’!
Ridinde! Vino ne estas
ja kloroform’…”
*

Kaj dume sub ŝirm’ de l’ nokto venas
singarda ŝtelisto al kastel’…
Fenestron sen bru’ li rompi penas.
Li agas rapide sen ŝancel’…
En ĉambron malhelan alvenante
hazarde al lit’ li puŝas sin
kaj tie, el lito, plorpetante
lin vokas la voĉo de virin’:
“Filet’, ho mia amata,
ĉu estas vi?!”
Kun tim’ li flustras respondon:
“Jes, estas mi!”

“Ho venu al mi, fileto mia!
Mi sentas, forlasas min la fort’…
Min kisu do, ĉar je kiso via
atendis mi… antaŭ hor’ de l’ mort’…
La gracon ĉielan jam hodiaŭ
petegos por vi ĉe dia tron’
patrino amanta vin… Adiaŭ!”
ŝi mortis kun kis’ sen vea son’…
kaj la ŝtelist’ sinforgese
kun arda plor’
per pia preĝ’ petis gracon
por ŝia kor’.

*

“Kelnero, sufiĉas! La ciganon
diablo forportu jam de mi!
Venenon ci miksis en ĉampanon,
ĉar kiel la galo nun gustas ĝi..
Knabino, la kiso kaj la rido
sufiĉe,… ĉar ili tedas jam!
Foriru! Ne venu plu! Perfido
ja estas la fin’ de ĉiu am’.
Ho, kvazaŭ koron nun taŭzus
kun prem’ – patrin’…
Mi aŭdas ŝin: “Filet’, Dio
nur benu vin!”


 

Momentoj

Gaja gril’
lule trilas…
En kvadril’
dance brilas
la lampir’…

“Ĉu aŭdas vi la grilojn kaj cikadojn?”
“Mi aŭdas nur la amajn korobatojn!”

Sorĉe sonas
sonĝon donas
spiro venta
en silenta
nokta hor’…

“Ĉu sentas vi; karesas ventotuŝo?!”
“Mi sentas nur la kisojn sur la buŝo!”

Dum la sun’
ne konjektas,
lum’ de lun’
amon plektas
kun zefir’…

“Ĉu vidas vi ekbrilojn de l’ lampiroj?”
“Mi vidas nur la flamon de l’ sopiroj!”

Dum mi lulas
arde brulas
flam’ feina
en knabina
varma kor’…

“Ĉu dolĉe vin dormigas sonĝ-feino?”
“Ho, daŭru sonĝ’ de l’ am’ ĝis morta fino!


 

Larmoj de Kristo

Sur sangsaturita kamp’ de batalo,
tra vea nebul’ de l’ lasta ĝem’
al orfe mortantaj homoj en valo
aperis konsol’: la Kristo mem.
Li venis kun pomp’ de sanktaj kvinvundoj,
sangantaj eĉ nun por la homar’.
Okuloj kun blu’ de maraj profundoj
prilarmis la sorton de l’ idar’:”Mi venis instrui vin pri la Amo,
pri leĝ’ de ĉiel’ por homa kor’,
kuraci la vundojn per la balzamo
de patra kompat’ por dia glor’.
Mi venis por savi vin de l’ infero
donante sur kruc’ min mem al mort’,
sed vane forgutis sang’ de l’ ofero,
ĉar vorto de mi restis nur vort’.

Tomaso ja estis hom’ pli prudenta
kredante post tuŝ’ kaj propra vid’,
Judaso ja estis hom’ pli pripenta
plorante pro krimo de l’ perfid’
ol Vi, vin nomanta mondo kristana,
uzanta la krucon de l’ dolor’
por nova Golgot’, krucumo profana
de miaj doktrin’ kaj rememor’!

Vi ĵetas inferon, gloro milita,
animojn de fil’ kaj homa frat’.
Sed ve al semant’! Malamo ĵetita
nur fruktos revenĝon sen kompat’
Pripentu homar’! Revenu al vojo,
montrita de mi por la anim’.
Al tera ĉiel’ de Vero en ĝojo
al Bono kaj Am’ ĝi gvidos vin!”

Sur sangsaturita kamp’ de batalo
mutiĝis la veo de lasta ĝem’,
kaj sonis nur grak’ de korvoj en valo:
la kanto de funebra rekviem’.
Ho, Kristo, mi sentas, se Vi revenus
por vivi sur ter’, instrui nin,
la reĝoj, pastrar’ denove kunvenus
kun pruda humil’ – krucumi Vin…


 

En la drinkejo

“Trans la steloj estas jam skribite,
ke mi devas vivi nur trompite.
Kiel vermo florpetalon mordas,
tiel koron amdoloro tordas.Vivo, vivo, vi kruela vivo!
Mi ne volas morti pro l’ soifo.
Se la kison ŝparas l’ amatino,
estu en la glaso – fajra, ruĝa vino!

Drinkejmastro, ruĝan vinon donu!
Hej, cigano, la muziko sonu!
Mi forgesi, ebriiĝi volas,
dum en koro amdoloro bolas.

Se sufiĉis la muzik’ kaj vino,
se ekdormis amdolor’ en sino,
se prifajfos mi la am-forpason,
kiel ŝi la koron, rompos mi la – glason.

Pro diablo! Hej, cigan’, fripono,
aĉe veas via violono!
Tiel knaras kordoj sub la arĉo,
kiel kat’ rabia en la marĉo.

Drinkejmastro, vinon mi ordonis,
ruĝan vinon… Vi vinagron donis.
Tiel aĉa estas via vino,
kiel kis’ perfida de la amatino.

Jam sufiĉe!… Eĉ pli ol sufiĉe…
Porksimile gruntas mi feliĉe.
La okulojn streĉi mi ne povas…
He!… Ĉirkaŭe ĉio sin ekmovas…

Sin balancas la piedoj lace…
kaj la kap’… peziĝas jam minace.
Mi ne scias, sonĝ’ aŭ ver’ de l’ vino,
sed mi sentas – vangofrapojn de l’ edzino.”


 

Post karnavalo

Akordo lasta eĉ ne sonis
dum karnavala luksa fest’
kaj juna pastro konfespreni
ekiras jam al dia nest’.
“Memento mori!” Ho pripentu!”
murmuras kaj malfermas li,
en akompano de l’ orgioj,
la domon de l’ potenca Di’.
Pro sonoj de la mondplezuroj
sopir’ vekiĝas en la kor’.
Turmentas ĝi kaj lin allogas
fantom’ eterna: rememor’.
Por peli ĝin kaj havi pacon
en la sopiraj kor’, anim’,
rifuĝas li kun pia preĝo
altaron de la Dipatrin’.Li petas gracon, Ŝin rigardas
kun pruda sento kaj sopir’,
ĉar eĉ la vido de l’ ikono
ekvekas nur amon de l’ vir’.
La sonĝsoifan febran kapon
metante al pavima ŝton’
li penas peli la tentadon
de lin vokanta, monda son’.
Li sinvenkite kaj humile
ekiras al la pastra seĝ’
kaj atendante konfesantojn
meditas pri l’ destina leĝ’.
Kaj jen aperas por konfesi
la pekojn de la mondplezur’
virino bela kaj majesta,
vestita lukse, en velur’.

“Ho mea kulpa! Mi pekanto!”
sufloras ŝi kun plora spir’.
“Pekema pli ol Magdaleno!
Absolvu min vi sankta vir’!
Teruran ŝarĝon de l’ animo
veante portas mi en kor’.
Turmentas ĝi kaj mi suferas
pro amsoifo kaj dolor’.
Plenĉaste amis mi junulon,
sed edzinigis oni min.
Por havi pacon kaj forgeson
li monaĥejon kaŝis sin.
Ho, pastro, al mi lin konduku
kaj regu vin dia kompat’!
Rezignus mi vivon eternan
por sola kiso de l’ amat’!”

“Rezigni devas, ho, virino!”
la pastro diras flustre nun.
“Mi ankaŭ havis amatinon,
similan al brilanta sun’.
Mi amis same tiel arde,
kiel plenĉaste amis vi,
sed tamen devis mi rezigni,
rifuĝi kun melankoli’.
Suferis mi kaj ploris multe…
Turmentis min sopira sent’,
ĝis fine por la kordoloroj
trankvilon donis en silent’
la simpla ĉambro de l’ monaĥo
kaj pastra servo en preĝej’…
Rezigni devas, ho virino.
Do iru al monaĥinej’!”

Simile al panter’ malsata,
staranta apud la viktim’,
atentas ŝi pri voĉ’ konata
kaj kun pasio kaptas lin.
Soife serĉas ŝiaj lipoj
Ia lipojn de sia amat’.
Per dolĉa kiso senkonscia
ŝi ĵetas sin al amrilat’.
Ŝi flustras spire kun volupto
flamantajn vortojn al orel’
pri febraj horoj, mondplezuroj,
pri ĝu’ surtera de l’ ĉiel’.
En tuta korpo ŝi tremadas
kaj skuas ŝin freneza plor’…
Pro larma ĝojo de l’ revido
batadas arde ŝia kor’.

Kaj la junulo jam ne estas
humila pastro, sankta vir’.
Li kuras kun ŝi sinforgese,
ĉar pelas lin la amdelir’…
Dum eĥas paŝoj frapsonantaj
en frua horo de l’ trankvil’,
subite, jen, eksonas alte
el tur’ – preĝeja sonoril’.
Ĝi sonas mole kaj revoke…
La bronza tono plendas nun…
Salutas ĝi kun son’ malgaja
radiojn de l’ matena sun’…
kaj tra l’ fenestro al altaro
la sunradioj ŝtelas sin
por sorbi pie larmorosojn
de la ploranta Dipatrin’.

Premiita dum la IX-a Int. Floraj Ludoj en Manresa.

 


 

Ne kredu!

Ne kredu al viro, nek al virino,
se parolas la ama momento.
Nur ĝu’ efemera batas en sino,
nur pasantaj amfrazoj de l’ sento.Sed donu la koron por kor’ amanta,
ame gardu ĝin post la ricevo,
ke flamu ĝistombe la fajro sankta
kaj vivigu ĝi sonĝojn de l’ revo!

 

Dolora deziro

Medite mi sidas ĉe forno malvarma…
Jam longe la lignon cindrigis la flam’…
En ĉambron sin ŝtelis la frosto malĉarma
kaj treme sin frotas mano al man’…
Nur pecon da ligno, nur pecon da karbo
kaj havos denove vi fajron en forn’!
Do faru! Ekbruu veado de l’ arbo!
La zumo krakanta vin lulu al dorm’!Rigidaj la manoj por vigla ekmovo
kaj ili inerte faletas sen far’…
Revantaj okuloj kun laca ektrovo
nun miras fajreron el sub la cindrar’…
Malvarma kaj eta mortanta brileto,
simila al mia pasanta vivsent’,
ho, mortu silente, ĉar vana la peto
kaj vana la vivo, se mordas nin pent’!

Mi frostas… Malvarme, ho kiel malvarme!
Soleco min premas kaj vindas mallum’…
La ombroj de mebloj viciĝas nun svarme:
amforaj kadavroj, naskitaj de l’ lum’…
Nun ŝajnas, ke ili min tente allogas
por klini la kapon al dormo sub ter’…
Jes!… Vere!… Mi kial feliĉon arogas,
se lasis min for la vivĝoj’ kaj esper’?!

Ho! Kiel mi ŝatus kun lasta rebrilo
de tiu fajrero fordormi sen voĉ’!
Ho! Kiel mi ŝatus kun morta trankvilo
forporti la ombron kun mi sen riproĉ’!
Sufiĉas la vivo! Mi morton sopiras,
trankvilon eternan por mia anim’…
kaj tamen… fajreron de l’ koro mi miras…
Ĝi sklave min ĉenas al vivo kun tim’…

Malvarma kaj eta mortanta brileto,
vi palpebrumanta espero en sin’,
ho, mortu silente, ĉar vana la peto:
la vivo ne havas indulgon ĉe l’ fin’…
Mi perdis ja ĉion: edzinon, filinon.
Kaj ilin forprenis ne Morto, sed Viv’.
Nun sola vaganta mi ploras ruinon
de l’ hejma fajrejo kun mortosoif’…

Rigidaj la manoj por nova konstruo
kaj mankas la forto por firma mason’.
La koron okupis mortvoka enuo
kaj preter mi pasas senhalte la bon’.
Vivigas min unu: dolora deziro,
je kiu sopiras ĉi laca anim’,
ke flustru filino kun kisa alspiro:
“Patreto, vi kara, tre amas mi vin!”

 

Premiitaper la “Natura Floro” dum la IX. Int. Floraj Ludoj en Manresa

 


 

Turmentaj demandoj

,,Patrinjo, ĉu vidas mi veron, ne fablon?
De kie vi prenis kovrita la tablon?
Hieraŭ pro l’ frosto bluis la mano,
piedo iremadis en trua sandal’,
sur tablo de l’ hejmo mankis eĉ pano,
ni sidis malsataj sen ia regal’…
Hodiaŭ vi ŝanĝis mian ĉifonon.
Mi pompas en novaj lakŝuoj, silkvest’,
sur tablo mi vidas supon, kaponon,
kaj logas frandaĵo min – kiel dum fest’!…
Patrinjo, ho diru, ĉar mi ne komprenas,
de kie ĉi tiu feliĉo nun venas?Patrinjo, tre strange, sed kvazaŭ en dormo,
mi vin ne rekonas en la nuna formo…
Hieraŭ vi estis multe pli bela:
brunhara kaj pala kun ĉarma ridet’.
Rigard’ de l’ okuloj – mildo ĉiela –
karesis min ame, konsolis kun pet’…
Hodiaŭ la brunaj bukloj jam flavas,
la vangojn fremdigas ŝminkita purpur’,
sub viaj okuloj ombron vi havas,
parfumon odoras la vest’ el velur’…
Patrin’! Patrinet’!! Mia koro doloras…
Ah! Panjo amata, nun kial vi ploras?”

 

Ni sonĝas

Jam kovras la bedojn de l’ ĝardeno
kolora tapiŝ’ de l’ aŭtuno mortanta
kaj siblas la kiso de l’ mateno:
sur arboj la prujno glacie brilanta.
La nuboj gravedaj neĝon kaŝas,
heroldoj de l’ vintro jam enpaŝas
en boskon kaj valon
por sterni vualon
al tero, la morton timanta…Ni, inter skeletoj de verbenoj,
nin trompe varmigas ĉe l’ amo somera,
sed preter ni flustras jam plorĝemoj,
ŝteliras en korojn la vintro kruela.
La lacaj estanto kaj pasinto
en halto defenda sur montpinto
nun baldaŭ batalos
kaj ambaŭ ekfalos
pro venk’ de l’ estonto mistera…

Ne larmu, amata! Jen destino…
kaj kontraŭ ĝi plendo valoras nenion.
La morto sur ter’ – nur ŝajna fino;
ĉi tie ni havas nur vizion.
La Vivo ne estas sur la tero.
Ĝi estas sube nur sufero.
Ĝi estas inkubo,
plenplena de dubo,
havanta sencelan envion…

Sur ter’ por animo la ekzisto
nur estas sonĝplena minut’ en homformo.
Ni sonĝas nun, kiel sonĝis Kristo
pri sanga krucum’ sur la kapo kun dorno…
Kaj sonĝas arbtrunko ŝtoniĝanta,
kaj sonĝas la fumo forfluganta
kaj ĉio atendas
sopiron alsendas
al mort’, nin vekonta el dormo…


 

Vi kaj mi

Mi nun rememoras… Ni kune vivis jam
antaŭ miljaroj sur egipta ter’.
Vin riĉe ornamis la pomp’, la glor’, kaj fam’,
min – nur ĉifonoj grizaj de l’ mizer’.
Princino belega de l’ faraono – vi:
sub baldaken’ sidanta sorĉa rav’.
La plumventumilon tenanta knabo – mi:
via, silente vin amanta, sklav’…
– – – – – – – – – – –
La tempo revenis laŭ volo de l’ destin’
kaj nin disigas mejloj cent kaj cent,
sed saman turmenton en koro, ho knabin’,
eĉ nun mi ĝeme portas en silent’…
Kaj ĉio la sama: de mi – la larm’, dolor’;
de vi – la ĉarma kaj eterna rav’.
Vi restis belega princin’ de mia kor’
kaj mi, – silente vin amanta, sklav’…

 

En horo de l’ malespero

(Vizito ĉe Lia Reĝa Moŝto “La Mono”)
Sinjoro! Granda Sinjoro,
sidanta en velura seĝo!
Vi reĝ’ de ĉiu tera reĝo!
Idol’ reganta de l’ oro!
Vi, hufojn havanta, dancanto
en templo de l’ sento!
Perverza buĉisto por vanto
de la senprudento –
mi venis viziti vin!
Mi venis viziti vin!!
Ĉu vi ne rekonas min?
– – – – – – – –
Mi estas la plendanta orfa veo.
De vi centfoje predikata,
de vi nur ĉiam subpremata
promeso pri la tera elizeo:
la homaram’.
Rekonu jam!
Rekonu jam!!Mi estas via humila sklavo:
la vort’, ĵetita de vi, por popol’.
La vort’, en kiu sin kaŝis savo,
sed en real’ nur por vi – oridol’.
Mi estas la masko prenita
por via anim’ hipokrita.
Mi aĉa ombrelo,
uzata por celo,
ŝirmi vin – kaj sole vin!
Grand-Sinjor’! Rekonu min!!
– – – – – – – – –
Se torde naŭzas vian nazon
la odoro, portita de mi,
pardonu min, ĉar ne oazon
de aromaj levkoj’ kaj tili’
vagadis mi…
La vojo min kondukis rekte
tra l’ kadavroj de via sklavar’
kaj ili putras jam infekte…
Nur pro tio la ranca amar’
en ĉi talar’.
– – – – – – – – –
Kaj pardonu, se makulojn lasis
sur viaj tapiŝoj mia kalkan’,
sed sur kampo de l’ batal’ ĝi paŝis
en cerbon, jam verman, de homaran’.
Nu… kaj nenio pli! Naŭzi?! Pro kio?
Laŭ volo via okazis ja ĉio.
– – – – – – – – – – – – –
Ne ŝtopu la orelojn per fingroj juvelitaj!
Ne timigu vin voĉo mia!
Verdire, mia voĉ’ kaj mi ŝajnas pelitaj,
kaj tre ĝenaj en ĉambro via,
sed,… mi humile petas vin,
ne atentu ĝin!
En voĉo mia veas miloj da virinoj,
gravedaj kaj akuŝantaj,
sen helpo en mizero.
Ho, Grand-Sinjoro, ne turmentu vin la timo
Sub tero ili kuŝantaj
jam estas sen sufero…
Jes! Pro malespero ili mortigis sin.
Ja, sangan komencon sekvas nur sanga fin’.
– – – – – — – – – – –
Kial vi fermas time la palpebrojn?
Ĉu vi ne povas vidi la funebrojn
de viaj turmentitoj?
Ĉu el okuloj miaj ĉi sangflamo,
fajre brulanta rememor’ pri’ l’ dramo
de mil militkapitoj
nun teruras Vin?…
Ne atentu ĝin!
Ĝi estas sole rememoro
el tero larma de l’ doloro.
En barakoj,
post najlitaj pordoj
blekis mortakordoj
de mil homoj bruligitaj
kaj vive oferitaj
por la gloro via
ho Sinjor’ rabia’
de l’ kozakoj.
Kial do via falsa penta ĝem’?
Ĉio okazis laŭ ordono mem.
Cetere estis belega iluminacio,
akompanata de mortkrio!
– – – – – – – – – – –
Kial mi venis, ho Sinjoro Granda?
Mi tuj respondos pri la vort’ demanda.
Rigardu min! Mi estas tute nuda.
De vestoj min senigis forto kruda
de certa rekono.
Je via dispono
mi staras antaŭ vi servoprete.
Al vi mi diras nun interprete
plej varman sopiron de mia kor’:
denove vestigu min, Grand-Sinjor’,
per belaj ĉifonoj de nova mensogo
por esti brilanta kaj nova allogo
antaŭ la stulta homaro!
Nur novan devizon ĵetu al popol’
por resti ĉiame reganta idol’,
tiam denove la baro
estos forigita de via vojo
kaj kun sangdiboĉ’ kaj vandala ĝojo,
sen tim’, havante plenpotencon,
vi povos preni rekompencon
per venĝo de l’ infer’ diabla
pro – la vizito malagrabla.
– – – – – – – – – –
Ho! Pardonon! Tion mi ne sciis,
ke vi jam pri ĉio ĉi konsciis
kaj estas elektita la atuto,
la blanka pactuko, la nova ismo,
denove vin savanta,
homaron kondukanta
al novaj abrupto kaj abismo:
la humanismo.

 

Milita fablo

En la sunbril’, dum maja mateno,
tremante sub kares’ de l’ vent’,
sur silkpetal’ de blanka jasmeno
du rosoj sidas en silent’…Flustras l’ unua: ,,Estas mi rido,
ĝojlarmo brila de patrin’,
kiu el mortoj cent de l’ milito
la filon vidas nun ĉe l’ sin’…”

Plendas la dua: ,,Kial vi ridas?
Okuloj blindaj naskis min…
Venis la fil’, sed plu li ne vidas
vizaĝon karan de l’ patrin’…”

Suna radi’ de l’ maja mateno
la gemojn por la di-juvel’
prenas per kis’ for de l’ jasmeno
kaj portas ilin al ĉiel’…


 

En la tombejo

En tombejo vagadis mi.
Loganta gesto de l’ morto
min vokis.
Nuda rido de homkrani’
ĉe l’ vojo plende pri l’ sorto
nur mokis.Mi, kun tim’ de vivanta hom’
rifuĝi penis, sed vane,
per kuro, …
ĉar ĉi nevidebla fantom’
min pele sekvis rikane…
Teruro!

,,Vin mi volas ankoraŭ Viv’!”
eliĝis krio de l’ koro
naiva.
“Supren! Supren! Ne al dekliv’!
Barakti eĉ en doloro,
sed viva!”

Penso pri la putranta karn’,
pri la postmorta nenio
plorplendis
kaj subite por mia larm’
kompaton dolĉan la Dio
alsendis.

Sur tombaro la flor’, cipres’
odoron spiris: vivantan
konsolon
kaj komprenis mi en konfes’
de muta vorto konstantan
simbolon.

,,Novan vivon ja naskas la mort’!
Nin vidu! Kredu sen tremo,
doloro!”
Por ĉi muta konsola vort’
mi dankas Vin per poemo,
Sinjoro!!


 

Stranga danco

(Rimoj kaj asonancoj)

 

Ne vant’, amuz’,
sed sankta Muz’
inspiras min por kanti;
per sorĉa fort’
de l’ dolĉa vort’
al versoj rimojn fandi,
Tintante kante trilas rim’
en fund’ profunda de la sin’
kaj ride – spite la reten’ –
jam vibras vive la poem’.Se arda flam’
per arta man’
sur liro lule ludas,
vi, mia kor’,
en tia hor’
ravite mire mutas.
Multfoje ĝoje, se minut’
agordas kordojn de l’ liut’,
senhalte alte vokas pet’
al versaj formoj de l’ poet’.

Se ĝema sent’,
gehena tent’
la koron torde mordas,
konsolon por
la sola kor’
la Muzo verse portas.
Jen larme svarmas rim’ post rim’
dolore plore en la sin’,
jen vigle tiklas rida son’
por verki versojn per krajon’.

Ne vant’, amuz’,
sed sankta Muz’
min igas versojn forĝi;
por dia ben’
per pia pen’
en korojn amon sorĉi.
Aklama amo de la lir’
senpene venas per inspir’…
Modeste festas ritma danc’
de l’ rimoj kaj de l’ asonanc’.


 

Krioj de l’ mizero

Vi loĝas en palaco,
mi – en mizera ĉambro;
min kovras ŝvit’ de laco,
freŝigas vin – la ambro.
Ornamas vin la oro,
virinon vian – gemoj;
muelas min doloro
kaj de l’ edzin’ la ĝemoj.Konservas vian sanon
nektaro de la fablo;
satigi min – eĉ panon
ne havas mia tablo.
Senzorge luksajn vestojn
infanoj viaj portas;
malsato la intestojn
de miaj idoj tordas.

Predikas vi pri justo,
perforton vi malbenas,
dum ftizon en la brusto
mi venki vane penas.
Kaj tamen, se riproĉo
ribelas el korfundo,
tuj tondras via voĉo:
“Vipbaton al la hundo!”

Ekhaltu la vipbato!
Rigardu la mizeron,
per kiu senkompato
plenŝutis jam la teron!
Ho venu en la domon!
Ho venu por minuto
ekvidi min la homon
en stato de l’ jug-bruto!

Pasigu nur momenton
en ranca sfer’ de l’ putro!
Gustumu seban lenton
de la vomiga nutro!
Kaj trinku el la poto
la akvon de la pesto!
Baraktu en la koto
sur mia pajla nesto!

Rigardu la mienojn
de la idaĉoj favaj!
Karesu la ekzemojn
de vangoj pusohavaj!
Al brusto ilin premu
por unufoja kiso
kaj el la lipoj prenu
spiraĵon de la ftizo!

Kaj poste, se vi povas,
nin draŝu per la vipo,
ĝis kiam nin ni movas
kaj mortos ve’ sur lipoj!
Sed ne prediku ordon,
nek juston de l’ socio
kaj ŝparu nuran vorton
pri helpa man’ de Dio!

Nin draŝu ĝis mortfalo,
– sufiĉas jam la luktoj –
ĉar nia vivregalo
nur estas verm’ el fruktoj!
Plenumu vian arton,
– ĝi ĉiam vin amuzas –
se doni rajtan parton
el vivo vi rifuzas!

Sed faru tuj la taskon,
kaj finu sen hezito,
ĉar ŝiros mi la maskon
de vi, ah, hipokrito,
kaj pentros sen kompato
sur mia pala vango
la rozojn de l’ venĝbato
per – via propra sango!

Premiita dum la IX-a Int. Floraj Ludoj en Manresa.

 


 

Sanga nokto aŭ venĝo de Amoro

Balado el la XX-a centjaro.
Ĉe sunsubir’ la amsopir
la koron de knabin’
instigas jen por noktpromen’
kun knab’, amanta ŝin,Kaj kompliment’ – de arda sent’,
alloga sorĉa fort’
nun pelas ŝin kaj lin al fin’:
al domo en la kort’.

Dum idili’ la amo-di’
ridetas kun petol’….
En luna bril’ muzikas gril’
por la duopa sol’.

Sed – ho ĉiel’ – la sortkruel’
frapadas sur pavim’!
Pro tio jam la fajra flam’
estingas sin en tim’…

Nun, kiel bov’, kun laca mov’
aperas grasa vir’
kaj sonas klak’, bruanta krak’
kun grumble ronka spir’…

Interne du atendas plu
por bona kur-okaz’…
Ekstere kri’! Fenestron li
ekrompis per la naz’.

Terure! Sang’ el grasa vang’
kaj nazo fluas for.
Kun plenda blek’ al apotek’
lin pelas la dolor’.

Moralo el ĉi sangfabel’:
La nazon tenu for
de amrilat’, ĉar venĝobat’
vin trafos de Amor’.


 

Marinjo

Printempa sonĝo estis Ŝi por mi:
knabin’ modesta en perkala vesto.
Al mi donante ŝin la bona Di’
sunbrilon sendis al la hejma nesto.
Amoro regis korojn per potenc’,
orumis vivon brila maja suno.
Mokridon venĝis ĉiam kis-atenc’,
dum noktpromen’ nin miris eĉ la luno.
Subite, ho terura sento,
profete flustris spir’ de l’ vento:

“Vintro, se poste venos,
glacia estos ĝia kis’.
Vintre la vivo svenos,
formortos rozo kaj narcis’.
La vent’ deŝiros florpetalojn
kaj neĝo kovros boskojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn’
fabelos pri sensonĝa blanka dorm’.

Aŭtune jam aperis ruĝa roz’
sur vangoj palaj pro turmenta febro.
La brusto spiron serĉis sen ripoz’,
pupilon kaŝis larme la palpebro.
La ftiza tuso skue ĝis sufok’
el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon
kaj sonis al mi lace lasta vok’:
,,Lastfoje, kara, kisu mian vangon!”
Ekstere, ho terura sento,
profete flustris spir’ de l’ vento:

“Vintro, se jam alvenas,
glacia estas ĝia kis’.
Vintre la vivo svenas
formortas rozo kaj narcis’.
La vent’ deŝiras florpetalojn
kaj neĝo kovras boskojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn’
fabelas pri sensonĝa longa dorm’…

Forpasis jam somero post somer’
kaj oni diras: estis suna brilo.
Mi, kun profunda vundo sen esper’,
atendas vane je la kortrankvilo.
Ne estas por mi ĝojo en la viv’,
nek flor’ printempa, nek sunbrila flamo.
Ĉe orfa tombo sur la montdekliv’
mi preĝas plore pri l’ entomba amo.
Riproĉe sonas tra l’ silento
funebra spir’ de l’ vaga vento:

“Vintro, vi kial venis?
Glacia estis via kis’.
Vintro, vi vivon prenis
de ĉiu rozo kaj narcis’.
Ventblov’ deŝiris florpetalojn
kaj neĝo kovras tombojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn’
fabelas pri sensonĝa longa dorm’…

 


 

Stranga nostalgio

Sur vastaj stepoj de Siberi’
vagadi, eĉ nun, min vidas mi.La kant’ de l’ vintro muĝas nur
en ventsiblado kun murmur…
Rakontas ĝi pri larm’, sufer’,
pri detruitaj rev’, esper’,
pri krimoj de l’ militkruel’
kaj sangaj tagoj de l’ ribel’…
Veadas en ĝi: kri’ de l’ mort’,
ĉielon blasfemanta vort’
kaj ploras en ĝi kun sopir’
infanojn orfiganta spir’…

Ho Dio, tamen je Siberi’,
min kial premas la nostalgi’?!
– – – – – – – – –
En ligna domo de Siberi’,
ĉe forno sidi, min vidas mi.

La griloj ĉirpas en trabar’,
intime zumas samovar’…
Fabelas ili en silent’
plej belajn sonĝojn de korsent’.
Nun min kulpigas en sekret’,
ke restis tie knabinet’,
ke forlasitaj, jen, anim’
kaj koro
kiuj amas min,
ke restis tie eĉ mi mem
kaj venis hejmen – viva ĝem’…

Pro tio sole je Siberi’
min premas larme la nostalgi’!


 

Estimu la homon!

Estimu la homon en via homfrato
por esti amata de Li!
Ne timu la bonon de via kompato:
ĝi estos benata de Di’!
Etendu la manon al suferanto!
Pretendu la Amon mondosavanto,
por ke Espero estu ĉe l’ cel’,
kaj nia tero vivu en Bel’!

 

Nazo de Athanazo

aŭ instruo pri rajta fanfarono
Kiel kukurbo en florvazo,
palmo giganta en oaz’,
kiel tre teda parafrazo
estis la naz’ de Athanaz’.Foje knabeto kun ekstazo
staris en ombro de la naz’
kaj ĝin primiris per ĉi frazo:
“Tur’ babilona el topaz’!”

Ĉar nun sin donis la okazo
nia fiera Athanaz’
akre respondis kun emfazo:
“Tamen ĝi estas – mia naz’!”

Lernu moralon el la frazo
de sinkontenta Athanaz’
kaj fanfaronu, se la bazo
estas sendube – propra naz’!


 

Rememoru!

Al mia sincerkora lernintino F-ino E. Zsiros.
Se aŭtune, dum hor’ mistike muta,
kiam tremante falos la foli’
kaj katenos vin plend’ pro vivo tuta,
pro sencelec’ kaj vana ambici’;

rememoru… arde ploru!

Se aŭtune, dum hor’ silente sola,
kiam ornamos rozojn nur la dorn’
kaj turmentos vin ĉi avert’ simbola
pri l’ senkompate frosta morta dorm’;

rememoru… arde ploru!

Se aŭtune, dum hor’ dolore larma,
kiam kun lasta floro en manet’,
kun funebro de l’ am’ en koro varma
vidos vi orfan tombon de l’ poet’;

rememoru… arde ploru!
Premiita dam la IX-a Floraj Ludoj en Mariresa.

 


 

Sableroj

Mizero estas sterko fruktiga
por la menso.
En agro de Ttirano ekĝermas
sem’ de l’ penso.
Sub sangaj vipobatoj silentas
eĉ la veo,
en tiu ĉi muteco naskiĝas
la ideo.
***
En vivo ekzistas sole viktim’ de bruta volo.
Ĝi levas aŭ premas vin laŭ kaprico de l’ popolo.
Hodiaŭ ĝi vin glorigas, ornamas per florkrono
kaj morgaŭ kriaĉos eble: “Nur maŝon al fripono!”
***
Sole la volo sendependa
estas malbeno de nia sort’,
ĉar ĝi neniam tutegalas
je apriora morala fort’.
***
La tuta ĝojo de l’ kruta vojo
celon perdas ĉe la fino,
sed nuda vero de l’ kruda tero
donus morton al animo.
***
La poezio instruas nin senti;
vivo reala la sentojn pripenti.
***
La prozo de l’ vivo vekas doloron,
sed proza vivado rompas la koron.
***
Homo, velanta super abismo, rifo,
nepre konscias pri sia sensignifo.
***
Tiun ne afliktas ŝarĝo de malscio,
kiu ne konscias pri valor’ de scio.
***
La poeto, gvidata de okula stelo,
eĉ dumtage mil stelojn vidas sur ĉielo.
Li – ho am’ ĉiopova – pri l’ lampiroj, luno
verkas kantojn ĉe lumo de l’ brilanta suno.
***
Ne la nomo faras faman homon,
sed la homo faras faman nomon.
***
Se la vivmontrilo haltus pro kompato,
ĉiu kreditoro mortus – pro malsato.
***
Ĉiun idealon beligas la mensogo;
prenu for la veston -ĝi restas sen allogo.
***
Homo estas tiu speco,
kiu vivas por vanteco;
se ĉi senton fendas bato,
lin mortigas – memkompato.
***
Ĉiun viran forton – jam estas destino –
venkas per malforto – plej simpla virino.
***
Se multaj konkuras vane por virin’,
kies beleco vantplene akceptas psalmon,
ignore vi iru por mokridi ŝin
kaj ŝi, por venĝi sin, donos al vi la palmon.
***
Edzeca vivo estas nur tiam enviinda,
se la edzino – muta kaj l’ edzo estas blinda.
***
Se vi volas havi fidindan spegulon,
al interno propra vi turnu l’ okulon!
***
Inter vivo kaj la morto
sin balancas homa sorto.
Senmortecon tiu menso
havos, kiu per la penso,
postlasita en verkaro,
decos por la – registaro.
***
Se ekparolas ama sento,
ofte eraras la prudento.
***
Kredi – nur infano kutimas;
viro agas, neniun ektimas.
***
Aglo flugas alte en l’ aero.
Struto marŝas pene sur la tero.
La flugilojn struto vane movas,
ĝi atingi aglon, ho, ne povas!
***
Blasfemado Dion ne tiom ofendas,
kiom preĝo vanta, se benon ĝi mendas.
***
Kiu asertas: komprenas mi ĉion,
tiu tutcerte komprenas – nenion.
***
Se lamp’ ne havas la oleon
vi vane portas grandideon,
ĉar nur fiaskas la admono,
se ĝin ne helpas – tinta mono.
***
Fari kontrakton pri mondpaco:
estas firmiĝo de l’ malpaco.
***
Prapatrinon de l’ diablo
vivo naskis – ne la fablo.
***
Humanismon predikas
servisto en stalo,
sed pro batoj de l’ vipo
sangŝvitas ĉevalo.
***
Dume la fumringo ronde foren flugas,
zorgo sur la frunto sulkon akre plugas.
***
Por eviti duelon, skandalon
eĉ hazarde ne paŝu – sur kalon.
***
Edenon perdis Adamo pro pomo.
Ĝin donis Evo kun dolĉa propono.
De tiam estas fatala donaco:
la pomo dolĉa kun ĉarma grimaco.
***
Post febra fino de l’ adoro
enuo regas en la koro.
***
Kiun la sonĝoj evitas,
tiu la sonĝojn nur ridas.
***
Stranga tombejo estas animo de l’ homo;
tie turmente vivas ja ĉiufantomo.
***
Kompreni la vivon signifas – doloron,
Nur por senkorulo ĝi havas valoron.
***
Se la infanoj komprenus gepatrojn,
koroj gepatraj ne havus – cikratojn.
***
Tablo vane estas riĉe provizita,
se regalo estas ĉiam prokrastita.
***
La malavara kvanto de almozo
ofte dependas de l’ petanta pozo.
***
Ĉiu malriĉulo je mono sopiras,
ofte la riĉulo feliĉon aspiras.
***
Se okuloj kaj la mieno
sincere ekparolas,
komedion de l’ arlekeno
vi ludi vane volas.

 

Sopiro

Muziko de H. Horovitz
Morti, fordormi el tiu ĉi mondo,
esti portata per milda sferondo,
fermi okulojn je tuŝo de l’ morto,
ridi freneze pri l’ fino de l’ sorto

– jen mia sopiro!

Por ke neniam ekbatu plu koro,
por ke finiĝu ĉagreno, doloro,
por ke la pluvo de l’ morta forgeso
larmu funebre al tomba cipreso

– ĉe mia foriro!

Morti, fordormi sensente silente,
flugi al lando spirita pervente,
flirti sensonĝe en dolĉa deliro
per la flugiloj de l’ lasta elspiro

– jen estu la fino!

Tenu! Ho, venu postmorta Nenio!
Velku do Amo, Fidelo, Pasio,
ĉar… jen, eklarmas torente okuloj,
ke min disigos eternaj nebuloj

– de vi, ho, knabino!
(Siberio. Nikolsk-Ussarijsk)

 


 

Fabelo

Muziko de A. Gurilev.
Plenan lunon sur ĉielo
miris eta princidin’
kaj ekĝemis amsopire:
“Pala lun’, mi amas vin!”Plena luno sur ĉielo
komprenante movis sin
kaj reflustris la respondon:
“Ankaŭ mi vin, princidin’!”

Dum silenta rava nokto
per eterna ĵura vort’
pala lun’ kaj princidino
ligis sin al sama sort’.

Kaj de tiu sorĉa nokto
kun sufero dolĉa flam’
brulis en la etaj koroj
pro turmenta vana am’.

Malespere plorĝemante
kun sopiro en anim’
konsumiĝis pro l’ doloro
plena lun’ kaj princidin’…

(Siberio. Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Siberia lulkanto

Muziko de J. Ammer
Hirte flirte flugas haroj,
siblas vintra vent’…
Morde torde ŝiras koron
larmoj kaj la sent’…
Kant’ patrina plore sonas
dormas filo en lulil’…
Noktripozon por li donas
sonĝ’ infana en-trankvil’…

“Baju, baju, bajuŝki*…
Dormu sonĝe, dormu vi…
Ĝemo, ploro kaj dolor’
flugu for de via kor’!
Baju… baju…. bajuŝki…
Dormu filo, dormu vi!”

Brue skue blekas vento,
knaras ligna dom’…
Ĝeme treme sin forkaŝas
besto kaj la hom’…
Vent’ alportas sangan krion
tra l’ glacia neĝa val’…
Lastaspire petas Dion
preĝ’ de l’ patro en batal’…

“Baju, baju, bajuŝki…
Ho, fileto, dormu vi…
Kri’ de l’ morto, son’ de l’ plor’
flugu for de via kor’!
Baju… baju… bajuŝki…
dormu filo, dormu vi!”

Prude krude fremdaj homoj
venas el insid’…
Trompe rompe sangtriumfe
venkas la perfid’…
Kant’ patrina plore sonas,
dormas filo en lulil’…
Teran pacon por li donas
sort’ de l’ patro en trankvil’…

“Baju, baju, bajuŝki…
Koro mia, filo, vi…
Anĝeleto, pala roz’
dormu pace en ripoz’!
Baju… baju ,.. bajuŝki
dormu nur eterne vi!…”

(Siberio. Nikolsk-Ussurijsk)

 

* Rusa interjekcio por dormigi infanon.

 


 

Arbara idilio

Muziko de M. Sárosi
Purpuraj rebriloj de suno somera
orumas arbaron en lumo vespera.
Koboldo petola al eta feino
pri l’ amo kantadas kanteton sub pino.Koboldo kantetas… feino atentas.
Pri l’ amo kantante li amon eksentas,
Ŝin tiras al si, tenante kor-ĉe-kore
li amon per kisoj instruas fervore.

Je kiam alvenas matena krepusko
jam regas silento sur lito de musko.
Kun dolĉa ruĝbrilo dormetas feino
kaj ruze ridetas koboldo sub pino…

(Siberio. Nikolsk-Ussurijsk)

 


 

Serenado

Muziko de M. Sárosi
Se dormas vi,
ekvekas vin gitara son’
el sub balkon’…
Atendas vin
batanta kor’ kun milda sent’
en noktsilent’…

Brilante vokas vin stelaro,
banante sin en ĉielmaro…
Odor’ de floroj onde – ronde
flugas super la ter’…
Ho venu, venu do rapide!
La kis’ de mia buŝo ride
en hor’ de amo larme – varme
vokas vin kun la lun’…

Ho venu do!
En nokt’ zumadas por miel’
eta abel’.
Vi estos roz’,
abelo – mi, la kis’ – miel’
kaj ter’ – ĉiel’!
(Siberio. Nikolsk-Ussarijsk)

 


 

Kanto de Piero

Muziko de M. Sárosi
Dum karnaval’ Piero juna
en mano kun eta gitar’
kantis kun ĝoj’ pri l’ amo suna,
pri l’ kisoj, pri l’ nokta stelar’.
Kaj sonis kant’. Ĝi treme trilis.
Petolis kun rido Amor’…
Okuloj junaj febre brilis
pro dolĉa sento de la kor’.

“Blonda Pierino,
vi ĉarma floret’!
Blonda Pierino,
vi kaptis per ret’

de l’ amo senta, pura, silenta’,
koron flamantan dum la printemp’.

Blonda Pierino,
do amu vi min!
Blonda Pierino,
ja homa destin’,

ke la plezuroj de la juneco:
rideto, kiso… ama sent’.”

Dum karnaval’ post longaj jaroj
Piero kun rusta.gitar’
renkontis ŝin kun blankaj haroj
sub odoranta foliar’.
Kaj sonis kant’. Ĝi treme trilis.
Funebris en koro Amor’.
Okuloj lacaj larme brilis
pro vana sento de la kor’.

“Blanka Pierino,
la sankta flamet’
vane flagretadas
en via koret’!

Blankiĝis haroj, flugis for jaroj,
restis jam sole – amrememor’.

Blanka Pierino,
konsolu do vin,
Blanka Pierino,
la homa destin’:

la tragedio de l’ maljuneco,
ke juna restas… nur la kor’.”

Siberio. Nikolsk-Ussarijsk)

 


 

Barkarolo

Muziko de M. Sárosi
Dormu dolĉe, kara,
en boato,
vi amata,
sur la akvo mara
dormu dolĉe vi,
dormu dolĉe vi!…
– – – – – –
Brilas eta stelo.
Ĝi rigardas
kaj nin gardas
supre sur ĉielo,
dum vin vartas mi,
dum vin vartas mi…

Dormu vi, dormu vi dolĉe,
lulas vin nokt-silent’.
Revaĵojn flustras nun al vi
varme la mara vent’.

Dormu vi, dormu vi dolĉe,
kaj se vekiĝos vi,
kun mil da kisoj salutos
sangruĝa buŝ’ de mi.

(Siberio, Okeanskaja)

 


 

Estis iam…

Muziko de M. Sárosi
Estis iam junul’ naiva…
En mond’ de l’ revoj vivis li
kaj kantis sur la voj’ dekliva
dum migrado sub tili’.
Haha! Haha! Haha!
Tralalala! Tralalala!
Sonis la rid’, ondis la kant’
el koro de l’ juna vagant’.Estis iam knabin’ sentema…
Priploris ŝi tagon post tag’.
Kun revoj en anim’ plorĝema
ŝi atendis sub la fag’.
Aha! Oh! Ah! Aha!
Tralalala! Tralalala!
Plendis la plor’, tremis la kant’,
sopiris ŝi je la amant’,

Sin renkontis dum maja tago
junul’ vaganta kaj knabin’.
Fidelon ili sub la fago
ĵuris ĝis la vivofin’.
Haha! Haha! Haha!
Tralalala! Tralalala!
Sonis la kis’, ridis la kant’
de la knabin’ kaj la vagant’.

Sed alvenis kutima fino:
la sort’ disigis ŝin de li.
Sub fago ploris la knabino,
la junulo sub tili’.
Aha! Oh! Ah! Aha’!
Tralalala! Tralalala!
Plendis la plor’, eĥis la kant’…
Kaj migris for ŝia vagant’…

(Ĉehoslovakio. Jóka.)

 


 

Serenado al F-ino Loli

Muziko de M. Sárosi
Jam pasis for
noktmeza hor’
kaj brilas kun
la pala lun’
mil steloj de l’ ĉiellazur’.
En lunradi’
revadas vi,
ardante jam
en dolĉa flam’,
pri vin amanta trubadur’.
Sed ĉe l’ revido via rido
kaj falsa tono de la vort’
min igas sperte kaj averte
instrui vin pri l’ tera sort’:Loli, ho kara Loli,
ne decas nur petoli
kun la kor’!
Loli, ho kara Loli,
ne povos vin konsoli
posta hor’!
Ĉar velkos floro kaj espero,
printempo mortos kaj somero
rapide pasos fluge for.
Loli, ho kara Loli,
ne decas nur petoli
kun la kor’!

Rigardu mem!
Printempa ĝem’
salutas kaj
vin vokas mar’
per sankta amo de l’ natur’.
Sopira spir’
de l’ noktzefir’,
odora kis’
de l’ roz’, narcis’
admonas vin: Do amu nur!
Sed sonĝrabanta sento vanta
turmentos krude poste vin,
se ama kanto de l’ amanto
ne trafos fundon de l’ anim’:

Loli ho kara Loli,
sufiĉas jam paroli;
kisu nur!
Loli, ho kara Loli,
ne decas vin izoli
post la mur’!
Akceptu por la eta koro
plej varman kison de l’ adoro
kun porĉiama ama ĵur’!
Loli, ho kara Loli,
sufiĉas jam paroli;
kisu nur!

(Budapest)

 


 

Vane

Muziko de M. Sárosi
En kor’ kun maja sunradi’,

sed vane…

je via ven’ atendis mi,

sed vane…

Florojn mi ŝutis al vojet’
por vin akcepti, knabinet’,
kun kis-soifo kaj pasi’,

sed vane…
ĉar ne venis vi.

Silentu dolor’ en kor’!
Ja svenos odor’ de l’ flor’.
La dolĉa aklam’ de l’ am’
nur restos ornam’ por dram’.
Silentu dolor’ en kor’!
La revoj ja flugos for…

flugos for.

Forestu do, ne venu plu,

ĉar vane…

Allogo de l’ okula blu’

jam vane…

Falsa ridet’, karesa tuŝ’,
kisoj perfidaj de la buŝ’
kaj tremo febra de la sin’

jam vane…
mi ne kredas vin.

Silentas dolor’ en kor’.
Jam svenis odor’ de l’ flor’
kaj mortis aklam’ de l’ am’
mutiĝis la fam’ pri l’ dram’.
Silentas dolor’ en kor’.
Kun tempo ĝi pasis for…

pasisfor…
(Budapest)

 


 

Nokto sur la maro

(Laŭ itala melodio)
Nokte, se en silent’ dormas la mond’,
barko balancas sin sur mara ond’.
Larme sopiras mi kun arda sento,
kanton de mia am’ portas la vento:
“Kor’ amanta, ho knabin’,
atendas vin.
Do, venu vi al mia bark’
kiel dum foja nokt’ sub stela ark’!”Lunon demandas kor’ pri via fid’.
Mute ĝi pasas for kun moka rid’.
Je mia vok’ la vent’ respondas sole
kaj tra la noktsilent’ eĥas tre mole:
“Kor’ amanta, ho knabino,
atendas vin.
Do, venu vi al mia bark’,
kiel dum foja nokt’ sub stela ark’!”
(Budapest)

 


 

Nova sento

Muziko de T. Pallós
Nova sento, salutas kore vin ni kune,
regu en nia frata rond’!
Nova sento, radioj viaj brilu sune,
portu komprenon por ia mond’!

Hardite ni kun ĝojo
rapidu sen ŝancel’,
ĉar gvidas ĝi sur vojo
tra l’ nigra nokt’ al cel’!
Ordonas klare por ni
mistera kora son’:
Por teran pacon formi
vi, homo, restu hom’!

Nova sento, magia forto de l’ konkordo,
je vi sopiras la fratar’.
Nova sento, kerubo de l’ socia ordo,
gardu la pacon de l’ homar’!

La pacon kreas amo.
Homecon gardas ĝi,
Ni ĵuras, ke ĉi flamon
ne ĵetos for de ni.
Ni semos, se modeste,
sed sen ripoz’, sen lac’,
ke fine venku feste:
tutmonda homa pac’!
(Budapest)

 


 

Al Vi

Muziko de M. Sárosi
Pompas printempo…
Odor’ de l’ floroj ŝvebas nun.
Regas mallumo,
ĉar kaŝis sin la pala lun’.
Brilas lampiroj
en mola musko sub rozuj’…
Mia amata,
ne timu do, sed venu tuj!Noktan silenton
ekrompos nur batad’ de l’ kor’…
Spirojn de l’ lipoj
la ventoĝemo portos for’.
Sonoj mistikaj
de l’ nokto kaj de mia sin’,
mia amata,
al sorĉa sonĝo lulos vin…

Amo vin vokas,
atendas nin benketo jam…
Por kordoloro
nur amo estas la balzam’.
Por vin ornami
per brila gem’ de diadem’,
mia amata,
donacos mi la koron mem.

Venu rapide,
soifas mi je kisoj cent!
Ni ebriiĝu
el vino de plej sankta sent’!
Kaj por ne vivi
en tera marĉo de l’ envi’,
mia amata,
ĉielon havos mi en vi…

(Budapest)