Koloroj
Julio Baghy
Eseoj
ENHAVO
Koloroj
Didonita pano
Kamparano kaj lia kaprino
Fratinoj
Patra amo
Servo de S.R.K.
Kancero de animo
La krozado al Afriko
La spirito ne gravas
Koloroj
Printempe mi ŝatas la ekfloradon de la Vivo. Promeso nestas en ĝi. La pompanta Naturo prezentas perfektan lirikan poemon: himnon por kaj pro si mem. Per koloroj ĝi esprimas tiun senton, kiun la poetoj klopodas interpreti per ritmoj, rimoj, vortornamo. La pentroartisto himnas per peniko.
Versfarantoj, kolormiksantoj, vi epigone imitas. Viaj talentoj povas nur rigidigi la momenton, fiksi la efemeran esprimiĝon. Senpove vi staras antaŭ la eterna movo, evoluo de la koloroj. Nek la plumo, nek la peniko kapablas sentigi la vivon de la koloroj, iliajn naskiĝon, amon, batalon, tragedion kaj morton.
Tian kapablas nur la artiso de la artistoj: la Vivo mem. Ĉi estas la amanto de la koloroj, inspirita kreanto de eterna alternado. Ĝi nek baraktas en la sklavoĉenoj de la Tempo, nek konservative kroĉiĝas al la tradicio. Ĝi neniam produktas absolute la samon. Nur la ŝajno, la tempa distanco kaj nia limigita perceptemo kredigas la malon al ni. Pro optika eraro oni vidas la rozojn de ĉiu majo samkoloraj. Ni ne rimarkas la delikatajn nuancojn.
Mia imago alie opinias.
La koloroj ŝtelas sin en la animon. La sama koloro devus veki ĉiam la saman efikon… Kaj neniam estis tiel! En la impresoj de ĉiu ekflorado kaj de ĉiu velkado miksiĝis sentonuancoj. Ekzistas larmaj printempaj ĝojoj kaj ridetantaj aŭtunoj. La koloroj influas.
Rigardante la ekfloradon demandoj vekiĝas en mi: kiamaniere naskiĝas la koloroj kaj kiel ili formortas, aŭ ĉu ili eterne vivas? Kia estas la animo de la koloroj? Ĉu ili suferas? Ĉu ankaŭ en ili veadas la limigita libereco? Kiu scias?
La kunfandiga kiso de du koloroj ekvivigas la trian kaj ĝi amsopire serĉas sian parulinon por produkti la kvinan koloron… Kaj tiel senfine. La tragedio de la koloro esprimiĝas en la senkoloriĝo.
Senkoloriĝo… Ho, malriĉa homa lingvo!… Eĉ la senkoloreco estas ja koloro. La koloroj eterne vivas. Ili estas spegulbildoj; ili prezentas la elradiadon animan de la Vivo mem. Printempe ili promesas, aŭtune funebras kaj vintre… Ni ne parolu pri la vintro!
Estas printempo. Miaj okuloj turnas sin al la kampaj flortapiŝoj. Mia rigardo paŝtas sin en la freŝa kolorpompo. Mia animo lude vetkuradas kun la feliĉaj skarabetoj inter la junaj herboj. Estas printempo! Printempo! La koloroj amiĝadas, brilas, logas, paron serĉas kaj… kaj… Ve, kial depost jaroj aŭtuna unutoneco regas en la homaj animoj? Kial ili rezignas pri kolorpompo de la Vivo? Kial ili penadas al unutona kolorigado de la ekzisto?
Onidire la koloro de la Vivo estas ruĝa. Por la homo certe ĝi estas: la koloro de la sango… Sed la elverŝita sango bruniĝais, nigriĝas. Jen koloroj, kiuj simbolas la agoniadon kaj morton… Estas mensogo, ke la koloro de la Vivo estas nur ruĝa. Milnuance varias la koloro de la Vivo kaj ĉiu nuanco havas sian destinon. Eĉ la vivdona sunradio pompas sepkolore!
Homoj, for el inter la kvar muroj! Iru al la vastaj kampoj, paŝtu vian rigardon, satigu vian animon je kolorpompo kaj lernu, fine komprenu tie en la libera naturo, ke la Vivo ne toleras la unutonecon, ĉar en tio ĝi pereigus sin mem. Vivo estas tie, kie al la pompa harmonio de la koloroj ridetas la printempaj sunradioj. Vivo estas nur tie, kie oni ne kaŝas, ne subpremas, ne volas sufoki la mil nuancojn per unukolora tuko.
La kunfandiĝo de koloroj rezultas senkolorecon. La senkoloreco simbolas morton.
Estas printempo! La milkolora Vivo ridetas al vi, homoj. Malfeliĉa estas la kolorblindulo kaj kompatinda la senracia preferanto de unu koloro. Ili reprezentas senkolorigon kaj similas al la vintra mortotuko… Sed la kaŝitaj, tegitaj koloroj restas koloroj eĉ en la utero de la tero kaj ĉiuprintempe demonsitracias en la sunbrilo pri la nevenkebla Vivo.
Didonita pano
Kristo-legendo en la jaro 1938
La Dianimo de Kristo sopiris al la Tero. Lia ĉioscia, ĉiovida Estaĵo ree deziris sian forlasitan korpoŝelon. Nek vidi, nek scii Li deziris, sed nur por momento per la sensoj de la ordinaraj mortemuloj Li volis senti la benitajn bonaĵojn de sia semaĵo, lasita sur la Tero. Per homaj okuloj Li volis vidi la triumfan spikiĝon de la semeroj. Per homa koro Li volis ĝoji pro la graco de la ĉiela Savo. Li volis renkonti sin mem en la milionoj da homoj…
Kaj la dia volo enkorpiĝis; alprenante sian torturitan homan formon Li kaŝis per la ĉifonoj de la malriĉeco siajn kvin sanktajn vundojn kaj subenvenis sur la Teron…
La Ĉiela Migranto ekiris sur la sensignaj vojoj… Li iris, iris kaj forgesante pri sia “dieco” Li serĉis tiun sian “memo”-n, pri kies majesteco la mondo predikas jam preskaŭ du mil jarojn… Li iris, iris, sed ve, Li renkontis nur sian – nomon… Ve! Li vidis sian teran figuron nur ridigita en marmorŝtonoj, skulptita el lignoj, pentrita per farboj, katenita per vortoj… Nur tiel! Nur tiel!!… Ve! Per pimpaj ornamaĵoj la mondo kaŝis tiun simplan Dian Veron, kiun Li portis suben el la Ĉielo sur la Teron kaj kun farizea okulturnado la mondo nun citas Liajn vortojn por pledi por si: “Mia regno ne estas el tiu ĉi mondo!”… Ve, ve!! Li ja larĝe malfermis la limojn de tiu regno per sia ofero kaj per tio Li donis leĝon ankaŭ por la tera vivo… Ve! Ve!
La Ĉiela Migranto veante iris sur la vojo de la “mil ĝemoj”. Liajn ĉifonojn pliĉifonigis la – senhejmeco. Sur Lia korpo novajn vundojn ŝiris la skurĝobatoj de la Malkompreno. Li devis senti, ke ankaŭ hodiaŭ, en la jaro 1938-a de la Dia Savo, same kiel iam, la malsata buŝo kaj soifa gorĝo, kvankam en la animo deziras Kriston, tamen voĉdonas por Barabaso. Li devis toleri, ke centfoje ree Lin krucumu la – sinadoranta Fiero kaj Lian koron trapiku milfoje la – lanco de la Potenco.
La humiligo, barakto kaj torturo de nova Golgoto taŭzis Lin kaj la homa naneco denove kraĉis sian fanatikan neadon al la Nevidebla Dio, tenata en Lia homa korpo kaj… kaj tiu ĉi Eterna Dio malespere eksvenis en Li, sole la turmentita Homo kun ĉielsieĝa doloro ekveis en la dezerto de la Tero.
– La Homon savi neeble, ĉar Li ne volas saviĝi!
La Ĉiela Migranto, ŝarĝita de la tera balasto, lace trenis sin plu sur la sensignaj vojoj de la homa vivo.
Iun tagon Li trapaŝis sur sunbakita, milfenda stoplejo. De malproksimo, el korto de iu farmdomo, sonis (unutona muĝo de draŝmaŝino. Postrikolta laboro. Li ekatentis, plene absorbis la muzikon de la fortostreĉa penado.
– La Homo nun kolektas la vivdonan panon… La panon, kiun mi benis.
La Difilo, veninta sur la Teron, havis strangan homan ĝojon. Li estus dezirinta dividi sian unuan ĝojon kun iu Homido. Fore sur la stoplejo Li vidis du kliniĝantajn figurojn. Li ekiris al ili. Unu estis tombserĉe kaduka maljunulo kaj la alia estis ftize maldika etulo, kies vivenergion mueladas la – mizero.
Kiam ili rimarkis la proksimiĝanton, la knabeto timigite ekkriis. Ankaŭ la maljunulo, kiel surprizito en malpermesita agado preparis siajn invalidajn krurojn por rifuĝo, sed poste, vidante la ĉifonitan vestaĵon de la Migranto, li restis samloke.
– Ne kriaĉu, bubo! Li ne aspektas sinjoreca… – li trankviligis la knabeton kaj denove serĉe klinis sin super la stoplejon. – Kiel mi vidas, ankaŭ lin oni ne vartis en skulptita lulilo… Nur migranto.
Kaj la Ĉiela Migranto haltis antaŭ ili. En Liaj mildaj okuloj ekbrilis kompato, kiam Li vidis tiel kune la mortantan printempon kaj la senfruktan aŭtunon. La maljunulo eĉ ne rigardis al Li. Nur la duonnuda knabeto time scivole observadis la fremdulon. Liaj manetoj spasme tenis multeflikitan sakon kaj li defendopete proksimiĝis al sia aveto. La Ĉiela Migranto ridetis al li kaj la timo forflugis el la koro de la knabeto.
– Kion vi faras ĉi tie, homo? – Li demandis por devigi la maljunulon al parolo.
– Vi ja povas vidi. Ĉu ne? Spikojn mi kolektas. Tion, kion la rikoltintoj lasis sur la stoplejo.
– Kial vi ne lasas ilin por la birdoj de la Disinjoro?
– La Disinjoro zorgos pri siaj birdoj.
– Nu, kaj pri vi?
– Pri ni nur la sinjoroj. Sed estas vero; kiu fidas al prizorgado de la sinjoroj, tiu povas mordi nur – aerpanon.
La Ĉiela Migranto ne respondis. Ankaŭ Li konis la veron. Lia muteco igis la maljunulon al suprenrigardo. Mizerfrapita, vivplugita vizaĝo de kamparano rigardis al radianta mildeco de martirvizaĝo. La postsignoj de la suferado formis ilin similaj unu al la alia.
– Ĉu vi estas migranto? – demandis la maljunulo kaj por saluto li eklevis sian kapkovrilon, kiun nur la indulgo povis nomi “ĉapelo”.
– Jes, migranto.
– Nu, tio ne estas enviinda… La migranto estas senhejmulo… Verdire ankaŭ ni estas migrantoj. Dum rikoltado, de unu stoplejo al la alia ni migras por kolekti la postlasitajn spikajn… Ankaŭ ni estas migrantoj, tamen hejmon ni havas… Verdire, ĝi estas nur tia, en la teron fosita hejmo, tamen hejmo… Nia hejmo!
– Ankaŭ mi havas, sed ĝi ne estas farita en la tero.
– Ĉu ankaŭ vi serĉas spikojn?
– Ne! Mi serĉas min mem sur la Tero.
La maljunulo surprizite rigardis al la radianta vizaĝo de la Ĉiela Migranto. Strange, kian transtomban lumon havas la somermeza suno, li pensis kaj serĉis konvenajn vortojn por respondi.
– La migrado pleje lacigas tiun, kiu serĉas sin mem. Korpe anime kurbiĝas li ĝis atingo de la celo.
De malproksimo sonis longa fajfo de draŝmaŝino kaj tuj poste akra sonorilsignalo.
– Tagmanĝa tempo estas en la farmejo… Ankaŭ ni povas manĝi iom – li diris duonvoĉe al la knabeto. – Nu, nepeto, puŝu pli proksimen tiun pansaketon!
La maljunulo kun la knabeto ekisidis al la platventra saketo. La Ĉiela Migranto staris apud ili kaj Li vidis, ke la maljunulo per tremetantaj manoj prenas el ĝi terkoloran duonsekan panpecon, kisas kaj disrompas ĝin. La pli grandan parton li etendis al la knabeto.
– Jen, mia servisteto, maĉadu iom da vivo!
La malsata infanbuŝo avide komencis mordadi la sekan nigran knedaĵon. La maljunulo per fingroj erigis la porbuŝan peceton. La Ĉiela Migranto kun premita homa koro miris pri ili.
– Kion vi manĝas?
– Panon.
– Ĉu panon? … Kian panon?
– Kian Dio donis.
– Dio ne tian panon donis al la Homo – kaj en la voĉo de la Migranto vibris malgaja konsterniĝo.
– Nu, verdire, tiu ĉi pano havas malmulte da tritiko, tamen ĝi estas pano… Forfalinta hordeo, ĉevallasita aveno, almozpetita maizo estas pli en ĝi ol greneroj de kolektitaj spikoj, tamen ĝi estas didonita pano… Nia pano!
– Dio ne tian panon donis al la Homo – la Migranto ripetis kaj Lia voĉo tremis kiel la kaŝita plorego. – Tio ĉi ne estas la pano de la Vivo!
La maljuna kamparano ofendite rigardis al li, konsternite balancis sian blankharan kapon.
– Ne subtaksu, ne primoku la panon de alia! Tio ĉi estas honeste akirita pano… Eble vi mem eĉ tian ne havas – kaj per sia rigardo li pridemandis la Migranton.
– Tian mi ne havas… tian ne… tian ne… – aŭdiĝis duonvoĉe formorte la plurfoje ripetita respondo.
La subita kolero forpasis el la koro de la maljunulo. Tian transteran melankolion radiis tiu nekonata, tamen ŝajne ofte vidita vizaĝo, ke li mildigis sian tonon en la respondo.
– Negrave!… Nia pano estas tia… Ĝi bone gustas al la malsataj buŝoj kaj bone povas gusti ankaŭ al la laciĝinta migranto, kiu ne havas eĉ tian panon – kaj duoniginte sian propran parton kun paciĝinta koro li etendis unu pecon al la fremdulo. – Nu, akceptu ĝin! Vi vidos, ke ankaŭ ĝi estas didonita pano. Ĝi donos forton al la migranto, ĉar ĝi estas bonkore donita… Nu, prenu jam, ĉar vidante vin tiel senpana amariĝas la peceto en mia buŝo.
La Ĉiela Migranto akceptis ĝin. El liaj okuloj du homaj larmogutoj de la ploranta Difilo falis sur la panon, kiam li tre humile, kun kortorda mildeco dankis lin pro ĝi.
– Vi pravas, homo. Didonita pano ĝi estas. Mi dankas, ke Vi donis el ĝi… Nun mi jam iros plu… mi jam povos iri plu, ĉar… ĉar mi renkontis min sur la Tero… Estu benata la didonita pano de la malriĉulo! – kaj Li ekiris tra la stoplejo en la abundan garbon de la sunradioj kaj iris… iris… kaj subite malaperis ie en la blindiga somermeza sunlumo, al kiu du miregantaj okulparoj gape rigardis… Nur longa fabelanta silento restis post Li.
La knabeto ekmordis sian “tagmanĝan”,
– Aveto, ho kiel bongusta estas tiu ĉi pano nia – li aklamadis plenbuŝe. – La ĉiela manao, pri kiu la sinjoro paroĥestro parolis, povis havi tian guston. Ĉu ne, aveto?
– Eble la beno de la migranto dolĉigis ĝin, nepeto mia.
– Kiu estis tiu ĉi homo, aveto?
– Kiu li estis? Kio li estis? Mi ne scias. Mi vidis nur, ke li estas migranto, ke li malsatas kaj ke li estas pli neniohavanta ol ni, kaj mi pensis pri nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj mi donis al li peceton el tiu ĉi ŝvitsalita pano… Ĉiu povas doni nur el tia, kian li havas… Ni havas nur tian… tian didonitan panon, nepeto mia.
Kamparano kaj lia kaprino
Foje araba kamparano aĉetis kaprinon en la foiro de Bagdad. La kaprino estis sufiĉe grasa, montriĝis bona aĉetaĵo pro sia laktoriĉa mamo. Kun granda ĝojo la kamparano ekiris al sia vilaĝo kondukante per ŝnurego la belan kaprinon. Survoje renkonte al li venis alia karaparano, kiu haltigis lin.
– Allah kreskigu vian banbon tre longa! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?
– Nu, en la foiro de Bagdad – respondis nia kamparano.
– Kaj kien vi kondukas ŝin?
– Hejmen.
La scivolema arabo preteriris, sed baldaŭ venis renkonte alia kamparano, kiu same haltigis lin kaj same alparolis lin.
– Allah kreskigu vian barbon ĝis la genuoj! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?
– Nu, en la foiro de Bagdad – nia kamparano volonte kontentigis la scivolon de la fremdulo.
– Kaj kien vi kondukas ŝin?
– Hejmen.
Ankaŭ tiu arabo preterlasis lin, sed sur la vojo al la vilaĝo de nia kamparano regis vigla trafika, ĉar preskaŭ je ĉiu dudeka paŝo li renkontis arabon, kiu afable interesiĝis haltigante lin: “Allah kreskigu vian barbon ĝis via umbiliko aŭ maleolo! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin? Kien vi kondukas ŝis?”
Nia kamparano ĉiam pli nerve, pli incitite kaj pli perdinte paciencom respondadis: “En la foiro de Bagdad! Hejmen!” Sed la longa vico de interesiĝantoj neniel liavis finan. Ilia nombro atingis precize 50, kiam nia kamparano ekkoleris kaj decidis, ke li batos per sia bastono la proksiman scivolemulan, kiu ajn li estu kaj…
Kaj jen sur la vojo jam videbliĝis longbarba, pie aspektanta derviŝo, kiu subite haltis ĉe la kaprino.
– Allah kreiskigu vian barbon ĝis via dika piedfingro – li komencis. – Kiel belan kaprinon vi havas? Kie vi aĉetis ŝin?
Nia paciencperdinta kaprinposedanto senreponde levis sian bastonon kaj kruele draŝis la sanktan vireton.
Por plendi la derviŝo kuris al la sultano, kiu poste vokigis al si la pekan kamparanon, forgesinta pri la bonmoro kaj religia respekto koncerne la sanktan vireton.
Nia kamparano kun humila mieno aperis antaŭ la sultano, kiu sidis sur sia trono, ĉirkaŭita de gravaj korteganoj.
– Ci, stultulo, kial ci batis tiun ĉi pian homon, kiu ja pekis nenion kontraŭ ci? Respondu! – tiel la sultano severmiene vokis lin por konfeso kaj senkulpigo.
– Granda estas Allah kaj Lia profeto Mahomedo! – nia kamparano respondis profunde kliniĝante antaŭ la suvereno.
Je tiu grava religia laŭdo la sultano leviĝis, ankaŭ la korteganoj, poste ili residiĝis. La kolero de la sultano iom mildiĝis kaj li denove, malpli severtone alparolis la kamparanon.
– Nu, bone, mi vidas, ke ci ne estas ĝisfunde fripono. Respondu do, kial ci bastonumadis tiun derviŝon, kiu ja nenion malbonan faris al ci?
– Granda estas Allah kaj Lia prafeto Mahomedo – la kamparano piatone respondis levante la okulojn al la alta ĉielo.
La sultano kaj korteganoj – kion fari? – denove leviĝis, poste residiĝis. Jes, ĉar estas religia regulo tiel fari, tamen la sultano malpacienciĝis, iom akre avertis nian kamparanon:
– Bone, bone, stultulo, sed tamen fine respondu, kial ci traktis tiel kruele per cia bastono tiun ĉi pian derviŝon?
– Granda estas Allah kaj Lia… – komencis trankvile nia kamparano, sed kiam la sultano, la korteganoj leviĝis, poste residiĝis, li ne povis eĉ fini la frazon.
La sultano, kun violkolora vizaĝo pro kolero, kriegis al li:
– Hej, ci, fripono, ci dezerta ŝakalo, ci kukurbkapulo, se ankoraŭ unufoje ci riskos ripeti la samon, mi ĵuras je la barbo de la profeto, ci ricevos tiajn dudek kvin batojn sur viajn plandojn, ke ili valoros eĉ kvindek! Respondu, kial ci draŝis tiel kruele la derviŝon?!
La kamparano profunde riverencis antaŭ la sultano.
– Ho, granda sultano, aŭskultu min kaj pripensu, ke mi ripetis al vi trifoje, nur trifoje la plej belan aserton de nia religia vero kaj jen vi perdis vian altan paciencon. Pensu, ke tiu ĉi malbenita derviŝo estis la kvindekunua, kiu haltigis kaj demandis min sur la vojo al mia malproksima vilaĝo: “kie vi aĉetis la kaprinon kaj kien vi kondukas ŝin?” La kvindekunua! Ah, kiel mi estus povinta ne perdi mian paciencon!? Prijuĝu min!
La sultano induige komprenis la kamparanon kaj li forpermesis lin sen puno. La korteganoj same trovis la juĝon tre justa.
Troteditan homon, eĉ bonvolo turmentas;
lin kompreni povas, kia samon sentas.
Fratinoj
Nel penseme rigardis sian fratinon, sidantan ĉe la fortepiano kaj subite sentis kompaton al ŝi. Kiel diafane maldika ŝi estas! Kiel tipa vilaĝa instruistineto ŝi montras sin en ĉiuj siaj gestoj, kutimoj, preferoj. Jen ankaŭ nun ŝi ludas melodion, kiu rememorigas pri lunatika amo, tute ne konforma al la vervo kaj gusto de la modernaj tempoj. Ŝian naturan palecon pliigas la plafona elektra lumo. Certe ŝi estas enamiĝinta. Kial ne? Jam antaŭ jaroj ŝi estus devinta edziniĝi, sed… Tiu “sed” signifis la vilaĝon mem kun ĝiaj vulgaraj dandoj, eble tro drastemaj al la revema, iom nerve malforta karaktero de ŝia fratino. Sincerdire, Nel mem iris for antaŭ jaroj por rifuĝi ĝuste de tiuj dandoj kaj de tiam ĉiujare tri- aŭ kvarfoje ŝi revenas viziti la forlasitan gepatran hejmon, kie ŝiaj maljuna patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino povus modeli kiel tipa vilaĝa vidvino por peniko de pentroartisto. La intimeco, kiu ŝin ligas al ŝia filino, loĝanta kun ŝi, pli similas al toleremo ol al komprenemo. Nu, jes, la patrino ankaŭ ŝin ne komprenis kaj min ŝi rememoras pri la kvereloj, kiuj antaŭis ŝian forkuron en la urbon. Tamen nun ŝi jam konstatas, ke inter ŝi kaj la patrino ekzistas gravaj similaj trajtoj en la karaktero. La unua kaj plej grava simileco estas, ke ili ambaŭ rigardas la mondon reale: ŝi en la urbo, la patrino en la vilaĝo. Ili ambaŭ adaptiĝas al la loka atmosfero, al la regantaj kutimoj: ŝi fariĝis laŭmode urbanino, la patrino restis malnovmoda vilaĝanino. Sed ŝia fratino Lenjo prezentas sin inter ili kiel animfremda estaĵo. Laŭaspekte Lenjo estas modpasinta, laŭ pensoj tro progresema por kompreni la hodiaŭon. Jen ŝia ĵus pretigita kostumo estas laŭ minimume dudekjara modelo, ŝia frizaĵo tro simpla por plaĉi aŭ la junuloj, ŝiaj ŝuoj kvazaŭ sakrilegie trograndigas ŝiajn miniaturajn piedetojn, entute ŝia sinteno, parolmaniero impresas kiel knabina idealo de junuloj antaŭ kvardek jaroj. Ne, neeble! Iel ŝi devus skui tiun ĉi lunatikiulinon el la revomondo kaj konduki ŝin al la realeco de la vivo. Tio estas ja ŝia fratina devo.
– Lenjo, kion vi ludas? Ĉu denove la “Lastan leteron”?
– Ne! Ion novan. Ĝia titolo estas “Arbara idilio”.
– Jen, tio karakterizas vin. Kial vi ne ludas fokstroton? Aŭ la plej laŭmodan dancmuzikon “Makak hupe”?
– Ili ne interesas min… Almenaŭ nun ne… – ŝiaj fingretoj ree elvokis sentimentajn akordojn, arpeĝojn. – Ĉu ne bele, Nel?
– Ne! Tute ne! Mortintaj melodioj, kadavroodoraj lamentadoj pri la amo, pri amdoloro, pri koraj fantaziaĵoj. Ili terure mensogas. Se la amo estus tia… tia anemia palpado, blinda senorientiĝo, tute certe la virinoj ĉesus naski kaj la viroj…
– Nel, ne estu tro vulgara.
– Ĉu tro vulgara?! ŝajnas, ke vi ankoraŭ volas kredigi al vi, ke la infanojn alportas la cikonioj. Vi devus jam scii, ke…
– Mi scias, kara Nel, mi scias. Antaŭ dekdu jaroj vi mem bonvolis klarigi al mi, ke tiun problemon solvis Adamo kaj Evo sen tiu klakanta birdo. Kredu, ke de tiam ankaŭ mi klopodis ĝuste orientiĝi pri la biologio.
– Dank’ al Dio! Tamen ŝajnas al mi, ke vi ne tute komprenas la vivon, tiun vivon, kiun havas surtere la piedirantoj. Kiel oni prave asertas, neniu virino ricevas infanon tra la aero, eĉ se ŝi fariĝas doktorino de la biologio.
Lenjo subite interrompis la ludadon, turnis sin per la turnseĝo al sia fratino kaj tute gaje ekridis.
– Nel, vi eraras! Laŭ la plej novaj eksperimentoj oni asertas, ke virino povas ricevi infanon tra la aero eĉ nekonante la… la… cikonion. Antaŭ nelonge mi legis pri tio interesan disertaĵon; infano sen amo!
Nel mem ridetis por momento, poste pli verve, pli temperamente daŭrigis.
– Aŭskultu! Ne pri infano temas. Ne! Sed pri la amo. Ĉu vi komprenas? Amo, kiu feliĉigas la junajn korojn. Eĉ ne pri tio temas. Mi volas aludi, ke la amo en ĉiu epoko havis siajn artifikaĵojn, kiujn oni aplikis por plaĉi unu al alia. Ankaŭ la moderna epoko havas ruzaĵojn por veki la aman senton.
– Mi ne komprenas vin.
– Ho, ci naivulino! Vere, ci estas vilaĝa anseridino. Por ekzemplo: ĉu vi pensas, ke via pala vizaĝeto, viaj naturaj brovoj kaj apenaŭ ruĝetaj lipoj, malnovmoda harligaĵo povus impresi viran koron en la urbo? Tute ne! Por tikli la fantazion de la vira koro ni devas sorĉi ŝminke purpuron sur la vangojn, manikure flegi la ungojn, montri pli el la kruroj kaj dekoltigi la veston incitema, elekti ŝuojn, kiuj faras optikan trompon kaj montras almenaŭ tri numerojn malpli ol efektive havas niaj piedoj. Jen! Vi aspektas kiel pupvizaĝa mezepokulino. Ĉu vi pensas, ke kun tia aspekto vi povas almiliti simpation, intereson, amon de viro?
Lonjo tre serioze respondis.
– Jes! Mi almilitis la plej valoran koron. Nel surpriziĝis, iom dube ridetis al ŝi.
– Mirinde! Mi scivolas jam pri via vilaĝa dando. Cetere, kiu li estas? Vi scias ja, ke mi konas ĉiujn en la vilaĝo.
– Li ne estas vilaĝa dando – kaj ŝia voĉo sonis iom ofendita. – Li estas urbano, grandurbano, eĉ metropolano. Jen! Nun vi jam scias.
– Kiam vi renkontis lin?
– Somere, kiam mi iris for en la urbon por renkonti lin, por paroli kun li, kiun mi konis de jaroj kaj kiun mi neniam vidis antaŭe.
– Tre romantike! – ironia rideto akompanis ŝiajn vortojn. – Simple vi iris kaj renkontis lin. Li tuj enamiĝis kaj fariĝis via sklavo. Ĉu?
– Ne! Li eĉ ne rimarkis min. Longe mi staris tie antaŭ li inter la lerte ŝminkitaj belulinoj, moderne, virtikle vestitaj, nur poste, kiam li rigardis al mia nepudrumita vizaĝo, al miaj naturaj brovoj kaj nenigrigitaj palpebroj, tiam li longe manpremis kun mi. En tiu manpremo enestis la mira riverenco de viro, kiu rimarkis mian senŝminkitan animon. Jes, la senŝminkitan animon mi montris al li kaj mi eĉ ne kuraĝis pensi, ke li rimarkos ĝin… kaj tamen, vidu, li ekamis tiun animon kaj li fariĝis mia estro kaj mi – lia sklavino.
– Tre romantike, pli ol romantike – kaj ŝi subite indigniĝis – eĉ freneze… Kaj kiam vi renkontiĝas unu kun la alia?
– Neniam kaj ĉiam, kiam ni volas… La poŝto alportas lian voĉon al mi kaj la mian al li… Vidu, vi, granda realistino, se mi estus sufiĉe riĉa kaj bizarema, eĉ tra la aero mi povus ricevi infanon de li.
– Ne, ne, ne! Vi ne komprenas, kio estas la amo. Vi ne povas senti la ĉirkaŭprenon de du muskolaj viraj brakoj, vi neniam povas kvietigi la kissoifon de viaj lipoj… Lunatikulino vi estas. Senkorpa amo! Hahaha! Ami senkorpe kaj…
– Senkorpa amo ne ekzistas sur la tero. Kiam vi estas for de la domo, nia patrino ame parolante pri vi samtempe vidas ankaŭ vian korpon; mi, via fratino, rememorante pri vi, vidas same, kvazaŭ vi estus inter ni kaj kiam mi pensas pri li, ankaŭ li aperas antaŭ mi tia, kia li estis dum la kune pasigitaj tagoj… Korpo kaj animo kune sopiras, suferas, ĝojas, vivas kaj esperas… Kaj tion vi nomas senkorpa amo. Ĉu? Almenaŭ tio estas tia realaĵo, kiun vi ricevas de via amanto en la urbo.
– Sensence vi parolas, Lenjo. Vi devus forlasi la vilaĝon, veni kun mi en la urbon, vidi viajn virinfratinojn, ilian vivadon kaj manĝi terpomojn anstataŭ iluzitortoj.
– Mi neniam estis scivola, Nel, sed nun mi demandas, kion vi ricevas pli ol mi?
La milda, humila tono de ŝia voĉo emociis ŝian fratinan koron. Nel tiris sian seĝon tute proksime al la ŝia, prenis ŝiajn manetojn, kvazaŭ sugeste rigardis al ŝiaj okuloj kaj la tono de ŝia parolo estis plena de energia decidemo.
– Lenjo, vi dormas. Vi devas vekiĝi. Vi demandas, kion mi ricevas en la urbo? La veron, la realaĵon! Li venas, atendas min ĉe la pordo de mia laborejo. Dum ni iras sur la strato al la kinejo mi sentas la premon de lia brako. Ni kune vespermanĝas aŭ dimanĉe ekskursas al la montoj kaj mi aŭdas lian gajan kantadon, mi vidas lian junan vivovolan amoludon, mi sentas liajn kisojn, ni kune faras planojn pri la morgaŭo. Kion mi diru? Nu, li kavalire pagas kaj agas tiel, kiel decas al tiu, kiu amindumas al amata fraŭlino. Ni kune dancas, kune promenas…
– Mi komprenas, Nel, sed mi scivolas, kio restas al vi, kiam li ne estas ĉe vi. Kion vi ricevas de li?
– Malsaĝaĵo! Nenio restas. Li estas for. Mi pensas, ke morgaŭ li denove venos, ni ree vizitos la kinejon. Estas bone scii, ke la proksiman tagon ripetiĝos ĉia, kio okazis antaŭtage.
– Bone, mi komprenas, sed diru al mi, kion vi ricevas de li?
– Strange, mi ne komprenas vin. Kion? Bombonojn, galanteriaĵojn, mi jam havas eĉ belan brakhorloĝeton. Jen, rigardu! Eĉ la garantian folion pri ĝi mi havas ĉe mi. Kaj, se nenio intervenos, se mi estos sufiĉe lerta, li edzinigos min. Jen!
– Nur tion vi ricevas. Ĉu li estas tia malriĉa? Kaj ion similan vi proponas al mi. Tio ne kontentigus min. Mi ricevas reĝajn donacojn de li. Tiuj donacoj almenaŭ estas tiel realaj por mi, Nel por vi la galanteriaĵoj, la brakhorloĝeto. Bone komprenu min! Kio mi estas? Eta, sensignifa instruistineto en vilaĝo. Mi ne estas alloga por la vilaĝaj dandoj, ĉar por ili mi estas tro instruita, tro fraŭlina kaj tre malriĉa. Por mi ili estas tro krudvortaj, netoleremaj kaj tre riĉaj. La sola loko, kie mi renkontas veran puran senton, estas la lernejo, kie la infananimoj multe pli promesas ol poste ili donas. Pro la malespero de izoliteco mi perdis memfidon, esperon kaj iamaniere mi perdis eĉ mian diokredon. La sciencaj libroj, filozofoj, verkistoj eĉ plikomplikis la deviojn de mia vivlabirinto… kaj tiam venis li… Ho, li ne kondukis min en kinejon, nek donacis al mi galanteriaĵojn. Simple li malfermis sian koron kaj mi kuraĝis konfesi al tiu koro pri mia senespera, sencela ekzistado kaj tiam tiu ora koro ekparolis kaj inspiris vivocelon al mi, rekonsciigis mian svenintan animon, rekondukis min al la perdita Dio kaj nun mi sentas min riĉa, tia riĉa, kia neniu estas en la vilaĝo, kaj tiel feliĉa, kia vi ne estas kun viaj galanteriaĵoj… kaj la kisoj, karesoj de la animoj almenaŭ estas tiel sinceraj, se ne pli, ol tiuj, kiujn vi sentas reale, ĉar tiuj kisoj de la animoj ne estas efemeraj.
Paciencon perdinte Nel leviĝis, komencis iradi tien kaj reen en la ĉambro. Subite ŝi haltis antaŭ Lenjo.
– Kio li estas? Pastro! Ĉu? – ŝi abrupte demandis.
– Pli… Li estas poeto.
Neretenebla rido erupciis el Nel. Longe ŝi ne povis trovi vortojn por esprimi sian subitan indignon, ĉar ree kaj denove tiklis ŝin la komika penso “poeto kaj la vilaĝa anseridino”. Ho, tiu naiva revemulino!
– Poeto?! Hahaha! Revoluciema pugnoskuanto, malamiko de la socia ordo, revteksanto kun grumblanta stomako malplena! Hahaha! Akceptu mian gratulon. La tuta afero tre karakterizas vin.
En la okuloj de Lenjo tremis la retenataj larmoj kaj forte regante sian emocion ŝi demandis mallaŭte:
– Kaj kio estas la via?
– Librotenisto ĉe la Urba Banko – ŝia voĉo kvazaŭ triumfe jubilis.
– Jes ja, mi estus povinta pensi tian. Librotenisto ĉe la Urba Banko, piediranta animo, filistro kun collarĝa horizonto, registranto de la efemeraĵoj, sin-jore vestita sklava de socialaĵoj! Tio gratulinde karakterizas vin! Vere vi ne meritas pli de la vivo.
La du fratinoj malame rigardis unu al la alia. En la rigardo de Nel fulmis la ofendita vanteco, en tiu de Lenjo brilis la konsola supereco de la spirito.
– Ci, romantika azenino! Ĉu vi scias, kio estas bankoficisto? Li povos fariĝi eĉ bankdirektoro. Li estras la homojn, li direktas entreprenojn, li estas iu, ĉu vi komprenas, IU kaj ne neniu. Lia loĝejo ne estas mizera vilaĝa kabano, nek urba prolethejmo, sed vilao, eble eĉ domego kun lukso kaj komforto. Kio estas poeto kompare al li? Nenio! Vortĵonglisto, senracia mizerulo, kiu kuras al fatamorganoj. La plej superflua homotipo en la socio. La poeto estas ĉarlatano de la animoj: li sugestas paradizon kaj donas pajlosakon por tranokti…
– Vi pravas, Nel. Tre bone vi diris: la poeto sugestas, profetas paradizon kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed … sed sur tiu simpla pajlosako pli korkaresaj sonĝoj konsolas min ol en la silkokusena lito el cedro… La inkuboj pro materiaj zorgoj estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj, bankdirektoroj….. Mi ne envias vin pro via bonŝanco.
Estu vi ambaŭ feliĉaj kaj evitu vin la inkuboj, sed sciu kaj lernu de mi, kio estas poeto, kiu havas duoblan vivon, ĉar en la momento de la inspiriteco li vadas per longaj “cikonikruroj” en la marĉo de la ĉiutagoj, same kiel la ludantaj infanoj kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo, sur kiu la piedmarŝantaj animoj komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ kaj…
– Kaj tial li forgesas pri la nuno, tial li preteriras tion, kio estas.
– Vi pravas parte, Nel, sed nur supraĵa aserto estas, ke la poeto vidas en la nenio kaj preteriras la realaĵojn, ĉar li ĉiam vidas tion, kio estas, eble trans la nuno, sed tamen fakte ekzistas. En lia pli larĝa horizonto la morgaŭo jam estas kristaliĝanta realaĵo, kaj ĝuste tial, kiam la ĉiutagaj zorgoj igas lin descendi de la cikonikruroj, li ribelas kontraŭ la miopeco de la tradiciosklavoj. Ĉu mirinde, ke pro la memorbildoj de la ekvidita progreso en sia koro li barakte marĉandas kun la samtempuloj? Ne! Direktado, animkonstruo estas la ribelo de la poeto eĉ tiam, kiam li renkontas absolutan malkomprenon. Ĝuste tiu ĉi aparta vivo lia, plena de ribelo, revoteksado kaj neglekto de la momento, donas specialan signifon kaj altan distingon al la poeto, en kiu liaj samtempuloj vidas nur pugnoskuantan senhavulon, socian malamikon. Ho, kiel oni eraras! La pugnoskuanta poeto plej ofte havas infanan koron, kies altruista amo dezirus ĉirkaŭpreni la tutan mondon kaj savi de plua suferado la tutan homaron.
La vervo, interna konvinkiĝo pentris rozojn sur la vangojn de Lenjo kaj Nel surprizite konstatis, ke ŝi neniam vidis sian fratinon tia bela. La diableton de la kontraŭdiro nun tuŝis tiu plibeliĝo en Nel. Ŝi ignore, malestime, eĉ pro ĵus vekiĝinta, nekomprenebla malamo kvazaŭ kriĉis sian respondon al sia fratino.
– Tamen mi ripetas, ke la poeto estas superflua homotipo en la vivo. Nenion valoran, nenion realan li produktas por la socio de la honestaj laborantoj. Unu analfabeta stalservisto, ĉiutage portanta la sterkon sur la agrokampojn, produktas pli utilan laboron por la socio ol cent vortĵonglistoj, pugnoskuantaj poetoj viaj.
– Vi eraras, Nel. La mondo povas ĝoji, ĝis ĝi havas pugnoskuantajn, animkonstruantajn poetojn, kiuj post la vagado per la inspirdonintaj cikonikruroj alportas ĉiam novajn sonĝojn, novajn celdifinojn, freŝajn fidon kaj esperon al la senkonsciaj sklavoj de la ĉiutagoj. La unua signo de la vivo-agoniado kaj tiu de la mondpereo estos, kiam la poeto prikantos nur la historian pasintecon kaj li faras kompromison kun ĉiu naneco de la nuno, ĉar tiam li vidos la estontecon pli senespera, pli sencela… Ho, Nel, kiel dolore estas, ke vi ne povas ame kompreni la poetojn kaj pardoni al ili, ke ili kuraĝas sonĝi… Dolore, ke ni, du fratinoj, estas du antipodaj mondoj.
Dum longa momento Nel sentis sin senarmigita de ŝia mildeco, sed poste nova penso donis subitan nutron al ŝia incitemo.
– Nu, kia romantika azenino vi estas, vi eble eĉ oferis vian ĉastecon sur la pajlosako… Hahaha! Ci, stultulino!
Lenjo paliĝis, larmoj ekvualis ŝiajn okulojn kaj ŝi longe rigardis for ien, poste tre mallaŭte, tre milde respondis.
– Eĉ se estus tiel, ne koncernus vin. Mi mem estas la suvereno de miaj korpo kaj animo. Vi estras pri la viaj kaj ne estas mia afero, ĉu vi estis jam kuŝanta en la cedroligna lito de via estonta bankdirektoro? Estas via afero.
– Ĉu vi kalumnias min? Ĉu vi povus supozi pri mi, ke sen laŭleĝa kontrakto mi povus ekkuŝi en la liton de iu viro?
– Vi pravas. Pri vi oni ne povus supozi tian aferon. Vi bezonas garantian dokumenton pri la amo, kiel pri la donace ricevita brakhorloĝeto… Ho, kiel… profunde mi kompatas vin!
– Mi ne estas kompatinda. Eĉ kontraŭe! Mi ne deziras disipi mian vivon. Kial kontentiĝi je nura pano, kiam la vivo proponas eĉ buteron al ĝi? Vane vi mokas min, ĉar la laŭleĝa kontrakto…
– Garantias la amon por vi – kaj pala rideto kurbigis la lipojn de Lenjo. – Vi nomas min naivulino kaj vi estas pli naiva, se vi kredas, ke tiu papero garantias la amon. La naskiĝo kaj morto de amo estas ekster la homa volo. Vanas ĉiu perforto por veki aŭ reteni ĝin.
– Negrave! La leĝa dokumento garantias mian posedrajton en ĉiaj cirkonstancoj. Jen, kion vi ne komprenas!
– Mi bone komprenas vin. Tiu dokumento rajtigas vin esti eĉ prirabanto de kadavriĝinta sento, ĉar la socia hipokriteco garantias al vi tion, kion la Vivo eble jam delonge forprenis de vi.
– Ho, ci… ci… stulta ebriulino de revaĵoj! Estas vane diskuti kun vi. Restu kun cia poeto sur la pajlosako!
– Ho, kiel volonte mi elektus tiun pajlosakon, sed ŝajnas, ke la sorto trovas eĉ ĝin tro luksa por mi.
La pordo de la ĉambro malfermiĝis. Ilia patrino, korpulenta, altstatura vilaganino paŝis en la ĉambron. Post paso de du jardekoj Nel tre similos al ŝi, almenaŭ laŭ korpa eksteraĵo. Escepte la naturan bonecon, kiu respegulis en ŝiaj okuloj, ŝiaj rozaj vangoj, ne tro profundiĝantaj trajtoj konservis malmulton el ŝia juneca aspekto.
Ŝi haltis inter la du fratinoj, momente ŝia rigardo preterglitis la krudan mienon de Nel, kaj tiun de la afliktita Lenjo. Ŝi divenis, ke ili diskutadis kaj Nel per sia tiranema konduto torturis sian fratinon.
– Nu, kio okazis denove inter vi?
La du fratinoj obstine silentis. La patrina rigardo emociite karesis la palan mienon de Lenjo, kies tuta eksteraĵo rememorigis al ŝi ŝian patron. Ankaŭ li ne apartenis al la muskolriĉaj tipoj de la vilaĝaj viroj kaj lin ŝi konsideris ofte pli sia plenaĝa infano ol sia edzo. Ŝia energio kuntenis la familion, zorgis pri ĉio, kio donas firman viveblecon.
– Lenjo, kial vi ploris? … Kion ŝi diris al vi? Ŝi ne respondis.
– Nel, per kio vi torturis vian fratinon?
– Nu, ni diskutis. Jen ĉio! Ŝi montris sin vera vilaĝa anseridino. Ŝi ofendis la libroteniston, kiu amindumas al mi en la urbo. En sia stulta mondpercepto ŝi nomis min eĉ kadavroprirabanto.
– Nu, ne tute tiel estis, kiel vi diras – protestis Lenjo. – Mi ne volis ofendi tiun libroteniston. Mi eĉ deziris, ke vi ambaŭ estu feliĉaj. Jen ĉio!
– Sed pri kio vi diskutis kaj kial estas postsigno de ploro en viaj okuloj, Lenĵo?
– Negrave. Jam pasis, panjo kaj … kaj negrave… Kredu al mi, ke…
– Kial vi timas konfesi? – kaj Nel turnis sin al sia patrino, en ŝia voĉo la ĝojo de denuncemo vibris, same kiel dum ŝia infanaĝo, kiam ĉiumomente ŝi kuris por plendi pri Lenjo al siaj gepatroj. – Imagu, panjo, ŝi enamiĝis! Ŝia amato vivas duone en la revoj kaj estas tia lunmanĝanto kiel ŝi. Vortĵanglisto. Ĉu ne ridinde? Kompreneble mi ne povas toleri, ke mia fratina detruu sian vivon pro tiaj stultaĵoj kaj mi diris mian opinion, kaj ĉu vi scias, kion ŝi respondis? Vi eĉ imagi ne povas, kia obstina stultulino ŝi estas! Ŝia vivocelo kaj plej alta pretendo estas unu nura pajlosako. Hahaha! Pajlosaka! Ĉu ne ridinde?
Dum Nel parolis, ŝia patrino ne forprenis sian rigardon de la plorkonvulsie tordiĝantaj trajtoj de Lenjo kaj kiam ĉe la lastaj vortoj de Nel la nereteneblaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ŝi havis koran kompaton al ŝi. Sed kion diri? Ŝi estas ja maljuna vilaĝanino. Tiuj ĉi fremdiĝintaj infanoj, urba modistino kaj multleginta instruistineto kiel povus kompreni ŝian tro simplan penson pri la amo?! Finfine ankaŭ ŝi ne komprenas ilin. Tamen ŝi devus diri almenaŭ ion konsolan al tiu ĉi afliktita infano. Ŝi ka-rese glatigis la harojn de Lenjo kaj duone al si, duone al ili ŝi esprimis sian opinion pri la afero.
– Paroli pri la amo estas superflue. Kiam, kiel ĝi venas, ne estas grave. Grave estas, ke ĝi kontentigu nin kaj kiom eble plej longe ĝi vivu en ni. Ĉiu amas laŭ sia propra maniero. La librotenisto same kiel la vortĵonglisto. Mi eĉ ne scias, kia metio ĝi estas. Vidu, filinoj, via patro estis simplulo vilaĝa. Li paŝis en la stalon de mia mastro kaj trovis min melkanta la bovinon. Li rigardis, rigardis kaj fine diris: “Lertajn manojn ci havas, Anjo”. Mi turnis min al li kaj respondis: “Ci ŝajnas esti ordema vi-reto”. Ĉe ni tiel komenciĝis. Por li sufiĉis momenta rigardo al miaj laboremaj manoj, por mi estis kontentige rigardi lian malriĉan purecon kaj jen ĝi daŭris, alportis vin ambaŭ, igis nin konstrui tiun ĉi domon kaj ĝi daŭras eĉ nun, kvankam via karmemora patro jam ripozas la dekan jaron sub la tero… Li plibeligis mian vivon… kaj … kaj… – ŝi klinis sin al orelo de Lenjo kaj petole flustris al ŝi la plej konsolan – kaj sciu, Lenjo, ni eĉ pajlosakon ne havis por la amo.
Patra amo
En Bagdad riĉa komercisto sentis proksimiĝi la horon de sia morto. Li vokis al si siajn tri filojn kaj diris al ili: “Filoj, baldaŭ la anĝelo de la Morto kunvolvos kaj forportos mian ombron. Mi ne volas lasi vin sen helpo, sen rimeda, per kiuj ĉiu el vi povos forĝi sian propran prosperon en la tera ekzistado. Dum mia vivo mi kolektis riĉaĵojn, kiuj abunde sufiĉos por vi, se vi saĝe mastrumados. En tri egalaj partoj mi dividis mian kapitalon. Jen prenu ĝin!… Sed antaŭ ol vi lasus min far, vi devas fari seriozan ĵuron je mia transtomba ripozo, ke tiu, kiu el vi tri disipis sian parton kaj fiaskis en la vivbatalo, revenos ĉi tien, jes, revenos ĝuste en tiun ĉi ĉambron kaj pendigos sin, jes, pendigos sin sur tiun grandan najlon, elstarantan tie ĉe la angulo de la ĉambro. Rigardu ĝin kaj ĉiu ĵuru prenonte sian parton. Allah estu kun vi kaj patra amo akompanu vin sur la disaj vojoj de la Vivo!”
La tri filoj iom miris, iom estis kortuŝitaj, sed fine ili ĵuris laŭ deziro de sia patro kaj preninte la rajtan parton ĉiu iris for en la vastan mondon por provi kaj trovi feliĉon. La maljuna turka komercisto adiaŭis per delikate melankolia rigardo. Tiu rigardo longe, iom timotreme Tipozis ĉe la malaperanta figuro de lia plej juna, preskaŭ infana filo.
La komercisto mortis kaj liaj filoj vivis dise en la mondo. La plej aĝa fariĝis saĝa komercisto, li sukcesis multobligi sian heredaĵan La mezaĝa fariĝis grava bienulo. Li ĉiujare plivastigis la limojn de sia bieno. La tria… Nu, la plej juna ne estis tiel prudenta, kiel liaj fratoj. Lin interess pli la vivo pulsanta ol la tintado de kolektitaj ormoneroj en la sako de komercisto kaj mule pli ol la grenejo plena de avara bienulo… Li migris de lando al lando, renkontis bonulojn, maliculojn,. spertis ĝojon kaj malĝojon kaj ĉiam gaje kantadis:
Hej, telero, talaro,
perpiede, per ĉaro
migras mi sur tera voj’,
min salutas hunda boj’,
pro mi ĝojas ĉiu hom’,
mon’ postrestas en la dom’! |
Jes, jes, mono ĉiam postrestis en la domoj kaj post jaroj du-tri la disipema junulo konstatis, ke la monsako malpleniĝis. Kion fari? Li rememoris pri sia ĵuro, donita al la karmemora patro. Ĵuro estas ĵuro kaj li estis honestulo, kiu ne volis per ĵurrompo riski la transtomban amuzadon de sia bona patro en la sepa Paradizo de Mahomedo kaj tial li returnis sin al la hejma domo… Jes, jes, sed ĝi troviĝis tre, treege malproksime kaj por atingi ĝin li bezonis ankoraŭ kelkjaran migradon. Multe li devis labori, multe li devis senti la kruelecon de la homoj, multe li suferis pro maljusteco kaj multe li trompiĝis pro falsa sintenado de tiuj, al kiuj li kondutis kun fido. Ofte li pensis pri tio, ĉu ne estus egale, se li pendigus sin sur la proksiman arbon survojan?! Kial migri ĝis la patra domo? Ĉu ne estus pli saĝe ŝpari la lacigan penadon? Sed, kiel mi diris, li estis honestulo kaj volis plenumi laŭvorte la lastan deziroin de sia patro.
Fine li atingis la patran domon. En la ĉambro, nevidata de tiom da jaroj, ĉio estis polvkovrita, sed tamen lia unua rigardo rimarkis la grandan najlon, elstarantan el la muro ĉe la angulo kaj poste li rimarkis ankaŭ tiun longan maŝon el ŝnurego, kiu pretigita kuŝis sur la tablo. La malfeliĉa junulo ekĝemis. Dum la vojo li ofte pensis pri tio, ke eble unu el liaj pli aĝaj fratoj jam antaŭenigis lin kaj tiam… Tuj li forpelis la malbelan penson. Cetere la nuna situacio liberigis lin de la zorgoj pluaj.
Verdire estas konfesinde, ke nia junulo komencis kompati sin pensante pri tio, ke ĝuste nun, kiam li estas plena de spertoj kaj ĝuste nun, kiam li povus racie uzi sian menson, li devas plenumi kruelan patran deziron. Riproĉe li pensis, ke certe lia patro estis senkora oradoranto. Kion fari? Ĵuro estas ĵuro kaj li ekstaris sur seĝeton sub la hoknajlo, zorge li metis la maŝon sur sian kolon, la alian finon de la ŝnurego li fiksis al la najlo kaj…
Hej, telero, talaro,
vanas mia spertaro,
vane kikerikos kok’,
kiam pendos mi sur hok’!
Do adiaŭ, bela mond’,
mortas jen la vagaband’! |
…kaj li forpuŝis de sub si la seĝeton kaj… kaj… okazis miraklo. Jes, jes, miraklo, preparita de la senfina patra amo.
La hoko eliĝis tuj el la muro kaj kun ĝi eliĝis, falis parto de la muro mem kaj jen tie supre restis profunda truo kaj en tiu truo enestis ĝuste tiom da riĉaĵo, kiom la junulo iam ricevis kiel heredaĵon el la propraj manoj de sia patro. Ho, kiel bone nun li komprenis la ŝajnan kruelecon de la patra koro; ĝi estis profunda amo, inspirita de saĝo.
Li neniam plu foriris de la patra domo, post jaroj li havis belan familion, grandan famon ne nur en Bagdad, sed eĉ ekster la limoj de la urbo. La du riĉegaj fratoj venis al li por revidi la perditan frateton, por peti liajn konsilojn, ĉar ili ambaŭ rekonis kaj akceptis la spiritan superecon de la plej juna, kiu efektive estis tre saĝa kaj neniam parolis pri tio, kio okazis ĉe lia reveno en la patra domo.
Servo de S. R. K.
Niki Bere demetis la pezan martelon por forviŝi la ŝvitperlojn de la frunto. Lia rigardo haltis momente ĉe robusta figuro, staranta kelkpaŝojn for de li sur la trotuaro. La rekono surprizis lin, eĉ kaŭzis certagradan ĝenon. Dum la gantumita mano duone kaŝis lian vizaĝon, li spionadis al la malnova konato. Malagrable! Ŝajnas, ke ankaŭ li rekonas lin, eĉ li iom mire, iom observe gapas al li. Efektive neagrable!
Kvankam Niki Bere havis puran konsciencon, tamen la obstina observado de tiu konata okulparo tremigis lin. La fantomo de la pasinteco staris tie sur la trotuaro kaj en la kapo de Niki zigzage trafulmis la memorbildoj pri liaj aferoj dum la lastaj du jaroj. Li retrankviliĝis. Nenio embarasa, nenio suspektinda okazis dum tiu tempo. Vere, tentoj ja ne unufoje ĉirkaŭdancis lin, sed la tentojn li kontraŭstaris, la okazojn preterlasis.
Efemera rideto kurbigis liajn lipojn. Nu, la fantomo povas laŭplaĉe observadi! Niki Bere, la iam fama “magnetmana Nik” malaperis por ĉiam kaj depost du jaroj li sekvas novan vojon. Verdire, tiu vojo ne ĉiam kontentigas lin, ĉar ĝi estas laborŝvita, por facilanimuloj eĉ tro zorgoplena por esti kontenta pri ĝi, tamen ĝi estas vojo irebla kaj sekura. Ĝuste tiu ĉi momento pruvas tion kaj Niki ree prenis la martelon kaj kun pliigita fervoro li komencis batadi la kapon de la najlego.
Longaj minutoj pasis. Niki ne levis sian rigardon, ŝajne li dronis en la laboro, tamen li instinkte sentis, ke la fantomo proksimiĝis, haltis malantaŭ li.
– Nu, Nik, kiel mi vidas, vi nun laboras – sonis basa vira voĉo tute milde.
– Jes, ini laboras – respondis Nik, sed li ne turnis sin for de la laboro.
– Kaj nokte, Nik, kion vi faras nokte?
– Mi dormas. Kion mi povus fari post tia peza laboro?
– Mi ĝojas, ke vi tiel persistas, tamen mi havos miajn okulojn sur vi! Atentu pri vi!
– Superflue! Virino spionas miajn paŝajn.
– Ĉu virino?
– Jes, kaj kia virino! Tia… tia preĝejanima.
– Ĉu vi edziĝis?
– Ankoraŭ ne, sed… sed mi patriĝis… Mi havas okmonatan filon.
– Interese! Do la preĝejanima virino patrigis vin sen geedziĝo. Iom strange – kaj la basa vira voĉo vibris pro retenata rido.
Kvankam Niki ne vidis la ironian mienon de la obstina demandanto, tamen antaŭ li aperis ties ridanta vizaĝo. Niki sentis, ke estas necese klarigi la situacian por defendi sian virinon.
– Ne miskomprenu! Geedziĝo okazos!
– Kiam? Post la apero de la dua ido. Ĉu?
– Nu, tiam, kiam la virino permesos… ŝi ankoraŭ ne fidas min… kaj kiel ŝi diris, ŝi ne volas, ke la patro de ŝia filo estu malbonfama fripono… Nun mi havas la provtempon. Ĉu vi komprenas?
– Ne tute. La patro ja tamen estas vi.
– Jes ja, sed la filo havas la honestan nomon de la patrino. Jen tiel! Granda diferenco! Ŝi ja povas nei mian patrecon ĉe pridemandado. Ĉu vi komprenas? Kaj… kaj mi treege volus, ke mia filo ne hontu poste pri mia nomo. Ĉu komprenite? Ĉar vidu, ni tre dezirus, ke li fariĝu inĝeniero aŭ kuracisto. Jes, tiel ni volas kaj tiel estos – kaj Niki rekomencis la fervoran marteladon.
– Interesa virina filozofio… vilaĝanina romantiko… Ĉu vi renkontis ŝin dum dimanĉa posttagmezo sur benko de la urba ĝardeno? Ĉu?
– Ne! En la lito… en mia lito… pli precize, en nia komuna lito. Ŝi ja devenis de honesta familio… iam ŝi estis fraŭlina moŝto…
La rido nereteneble eksplodis el la scivolema demandanto.
– Fraŭlina moŝto, preĝejanima knabino, kiu konatiĝas en lito kun la “ magnetmana Nik”, kun la plej fama kasrompisto… en la komuna lito… Nik, vi fariĝis sentimentala bovo. Hahaha!
Niki Bere demetis la martelon, turnis sin al la ne resopirata konato, kiu iam ne unufoje torture pridemandis lin kaj pro kies lerteco li pasigis resumante ses jarajn inter la muroj de karcero kaj pundomo. Li rigardis rekte al la iam timata okulparo kaj serene ridetis.
– Vi ree eraris… Via konkludo refoje viktimiĝis pro la ŝajno. Mi volonte rakontos al vi tiun idilion en la komuna lito, se vi nepre deziras scii… Ne ĉiutaga historieto… Mi benas tiun tagon… Jes, tiel!
La voĉo de Niki impresis emociigita de la rememoro. La robusta fantomo, la atletstatura detektivinspektoro interesate fiksis sian rigardon al la krude belaspekta vizaĝo, sur kiu nun eĉ nuanco de ĝia konata ironio mankis. Li prenis el la poŝo sian cigaredujon kaj el ĝi li prezentis cigaredon al la iama krimulo.
– Nu, parolu, Nik! La afero vere interesas min… Ekfumu do!
Niki faris rifuzan geston.
– Dankon! Ne koleru, ke mi ne akceptas proponatan cigaredon. Tiu gesto via rememorigas min pri la pasinteco. Ĉiam vi tiel komencis tiutempe la pridemandadon… Sed nun vi ne havas kaŭzon pridemandadi… nun ne detektivinspektora kaj malsukcesinta krimulo interparolas, sed du homaj konantaj unu la alian, el kiuj unu ne decas rememorigi tion, kio jam definitive pasis kaj la alia, kiu nepre devas forgesi sian iaman profesion por ne plu renkonti la unuan en lia oficeja ĉambro… Permesu, ke mi ekfumu el miaj propraj cigaredoj!
– Vi pravas iom, Nik! Nun mi ne havas kaŭzon. Do akceptu de mi fajron kaj rakontu, se vi mem volas – kaj li etendis sian flametantan poŝfajrilon al lia cigaredo.
– Dankon!… Mallonge dirite tiutempe mi laboris kiel nokta maŝinpurigisto kaj servisto en granda presejo… Tio okazis antaŭ du jaroj, iom post la ĉeso de la milito… La laboro ne estis malfacila, nek tre profitdona. Por eviti eventualan tentadon mi decidis ne reokupi mian malnovan bandejon, kie certe mi estus renkontinta kelkajn el la iamaj sambandanaj. Mi luis ĉe honesta vidvino liton por dormi. Ĉiumatene je la sesa mi revenis hejmen kaj ĝis la sesa posttagmeze mi rajtis uzi ĝin. Iun matenon reveninte mi ne povis okupi mian liton, ĉar delikatvizaĝan knabinon mi trovis en ĝi. Ŝiaj vangoj purpuris pro la febro. Ŝi estis la nokta luantino por la lito. Kion fari? Ĉu forĵeti ŝin, por ke mi rehavigu la rajtan luaĵon? Oni konas min kiel kavaliron komplezan al la bela sekso. Mi do cedis la liton al ŝi dum ŝia tuta malsanado, kelkfoje mi provis helpi ŝin per bagatelaj neniomkostaj servetoj. Dum tiu tempo mi kuŝis sur provizora kuŝejo, farita sur la planko. Ni kompreneble babiladis, ŝi rakontis sian vivon. Bone instruita filino de honesta familio ŝi estas, kiu dum la bombardado perdiis siajn gepatrojn kaj tutan hejmon, kiam ŝi deĵoris en la kontoro de transportfirmo. Ŝi restis sola, sen parenooj. Post la teruraj tagoj de la sieĝo malaperis eĉ ŝia kontoro. Por ne morti pro malsato kaj resti sur la vojo de la honestaj knabinoj, ŝi dungiĝis kiel helpvendistino en panejo. Kompreneble ŝi povis lui nur liton por nokto. Nun ni havas jam unu grandan ĉambron, kiun mi dividis per ligna mureto por havi aparte la kuirejon kaj modeste, sed sekure ni vivas. Ŝi denove estas kontoristino kaj mi, kiel vi vidas, laboras ĉe rekonstruado de la ponto, detruita de la germanoj. Ankaŭ ĉe la konstruado de la nova ponto mi laboris ĝis la lasta tago. Jen!
Ĉe la lasta vorto en liaj okuloj aperis fiera brilo, li streĉis la ŝultrojn je digna sinteno. La inspektoro vole nevole havis respekton al li kaj sincere miris pri la metamorfozo de la krimemulo.
– Bela persisto, Nik. Espereble vi alkutimiĝos al la honesta vivo. Estus domaĝe, se vi seniluziigus la preĝejaniman patrinon de via filo. Ĉu?
– Vi pravas. Ŝi ĉiutage diras al mi, ke nur tiu homo meritas la honoron de la socio, kiu konscience plenumas siajn devojn kaj laboras por la bono de la socio. Ŝi estas terure inteligenta virino. Tial mi laboregas dum la tuta tago.
– Kaj nokte?! La nokto estis ĉiam via tenta tempo.
– Mi diris jam, mi dormas… Ne havu skrupulojn pri mi. Mi decidis fari ion noble bonan por la socio kaj se ion mi havas en la kapo, tion mi faros, ĉar… ĉar mi treege dezirus, ke tiu forta knabo, mia filo, fine havu mian nomon honestiĝintan.
La cigaredoj forfumiĝis. La inspektoro etendis sian manon por amika premo al Niki, kiu senhezite kun kontento pri la honoro akceptis ĝin.
– Ĉion bonan por la estonteco, Nik, kaj vian virinon salutu de mi!
La fantomo forpaŝadis, Niki reprenis la martelon por plenumi la entreprenitan laboron kaj dum la tuta tago li ne laciĝis. Korkaresaj pensoj, fantaziaj planoj nutris lian energion. Post la fino de la taga laboro li rapidis hejmen. Survoje por momento haltigis lin sensacia raporto de iu gazeto. La titolo de la artikolo okulfrape, kompostita grandlitere, anoncis: “BANDO DE NOKTAJ SENVESTIGANTOJ DENOVE MINACAS LA SEKURECON DE LA ĈEFURBO”! Niki Bere subite sentis spontanan indignon.
– Aĉaj ratoj! Estus plejbone ekstermi ilin… Ataki kaj senvestigi pacajn laborantojn!… Fi!… Aĉuloj!
Ĉe la proksima gazetvendisto li aĉetis ekzempleron kaj legante la raporton, la unuan fojon en sia vivo, li havis revenĝan koleron kontraŭ la malamikoj de la socio.
*
Pasis semajnoj. Ju pli mallongiĝis la tagoj, des pli la noktoj fariĝis danĝerplenaj. La polico heroe batalis kontraŭ la postmilitaj simptomoj, sed ne ĉiam sukcese. Bonŝance, ke kelkfoje troviĝas personoj, kiuj helpas al la oficialaj gardistoj de la ordo, kvankam eĉ tiu helpo ne unuokaze ŝajnas esti mistera dum la lastaj semajnoj. Ĝuste pri tio la detektiv-inspektoro cerbumadis. Jam antaŭ tri tagoj du civiloj akompanis trimembran bandon al la centra deĵorejo kaj tie transdoninte la krimulojn kaj ilian pakaĵon rabitan, ili mem mistere malaperis. Letero, alveninta per la matena poŝto, eĉ plidensigis la nebulon ĉirkaŭ la afero.
La inspektoro nerveme ekpremis la butonon de la sanorilo kaj al la aperinta referanto li transdonis la aluditan leteron.
– Kiel vi opinias pri tio?
– Sinjoro inspektoro, mi raportas, ke la afero ŝajnas esti suspektinde mistera – kaj la referanto disciplinite tenis sin en “atentu”-pozo.
– Nu, jes, sed krome ĉu vi ne havas opinion?
– Sinjoro inspektoro, mi raportas, ke krome mi pensas, ke iu aŭ iuj helpas nin en la laboro – kaj la referanto eĉ plitroigis sian pozon.
– Nu, kara kolego, vi ne havas grandan fantazion, ĉar vi nur ripetis tion, kion pli frue mi mem esprimis pri la afero. Cetere bonvolu legi la leteron, ĉar ĝi riproĉas nin pro prokrasto de kvitanco.
La referanto neŝanĝanta sian pozon laŭte legis: “Al la ĉefpolicejo (kriminala aferejo), Loke. Estimata adresito, ni konfirmas la ricevon de la kvitanco pri la ricevo de pakaĵo, transdonita de ni la 24-an de januaro. Dankon! Bedaŭrinde pri la pakaĵo sammaniere transdonita de ni al la deĵoranta policano ĉe la ĉefkapitanejo la 3-an de februaro ni ne trovis la kvitancon en la proponita gazeto. Nepre sciigu nin pri ĝia sorto kaj samtempe kvitancu la transprenon de tiuj tri banditoj kaj tiun de ilia rabaĵo, kiujn ni liveris la 27-an de februaro al la centra deĵorejo. La kvitancon ni atendas en la gazeto “Vespera Heroldo”. Altestime servo S.R.K. Notu, ke unu pakaĵo, konfiskita de ni dum la hodiaŭa nokta ĉasado, jam estas survoje al vi”. – Fininte la legadon la referanto etendis la leteron al la inspektoro.
– Mi raportas, ke mi finlegis la leteron kaj…
– Kaj vi ne rimarkis ion karakterizan?
– Ne, sinjoro inspektoro.
– La stampon, kara kolego, la stampon! La ruĝan stampon, kies emblemo ŝajnas esti dika multiplika signo, la tri literoj, divide lokitaj: S R K.
– Efektive, sinjoro inspektoro. efektive! Tre interese! SRK, SRK. Kion signifas tiuj majuskloj?
– Ĝuste tion mi dezirus scii. Ĉu vi ne havas supozon?
– Sed jes, sinjoro inspektoro. Laŭ via permeso mi komunikas mian penson al vi.
– Nu, kuraĝe!
– Mi opinias, se la literoj estus SSRK anstataŭ la SRK, oni povus konkludi pri l hitleraĵo, nazi-afero, pri SS kaj…
– Sed, ĉar temas pri literoj SRK, via opinio estas iom sensenca. Nu, kara kolego, provizore aperigu la petatan kvitancon en la “Vespera Heroldo” kaj ni atendu je la bonŝanco… kaj cetere tiu mistera stampo kaj tiu pedanta precizemo pri la kvitancoj estas suspektindaj. Mi ne mirus, se malantaŭ la kulisoj sin kaŝus personoj, kiuj ĝuste tial estas tro precizaj, ĉar ilia pasinteco malfidon vekus kontraŭ ili. Kiel vi opionias, kara kolego?
– Absolute same, sinjaro inspektoro.
– Pardonu, mi forgesis, ke vi ĉiam havas la saman opinion, kiel mi.
*
Fruprintempa marta mateno estis, kiam la referanto iom ekscitite raportis al sia ĉefo, ke Niki Bere, la magnetmana, kaj lia amiko, Mateo Prinzel atendas en la antaŭĉambro kaj petas la sinjoron inspektoron akcepti ilin.
– Enlasu ilin!
La referanto malfermis la pordon kaj elkriis. Post momento en la kadro de la pordo aperis du invalide aspektantaj figuroj: Niki Bere kun dike bandaĝita kapo rememorigis la filmoheroon de la “Nevidebla homo” kaj Mateo Prinzel, kies maldekstra brako, same bandaĝita pendis fiksita per tuko al sia kolo. En la dekstra mano li tenis grandan paper-pakaĵon.
– Kio okazis al vi, Nik – iom surprizite demandis la inspektoro.
– Nu, li batis pli frue ol mi – Nik rimarkis cinike.
– Kiu?
– Se mi scius, kiu li estas, nun ankaŭ li starus ĉi tie kun ni.
– Pro kio vi venis?
– Por demeti la servon.
– Kian servon?
– La libervolan deĵoradan ĉe la SRK.
La inspektoro kaj lia referanto samtempe kaj tre vigle demandis:
– SRK?! Kion vi scias pri ĝi?
– Ĉion, ĉar ni ambaŭ estas tiu societo… Fidele ni servis, deĵoris, sed ankaŭ la bonfarado havas siajn limojn. La lastan rezulton, akiritan antaŭ du tagoj ĉe la angulo de la stratoj Sziv kaj Aradi, jen Matĉjo alportis. Demetu, Matĉjo. Jam hieraŭ ni volis veni, sed mia kapo tro zumis por piedmarŝadi ĉi tien.
– Nik, mi komprenas nenion el via babilado. Cetere, kion signifas tiu mistera SRK?
– Ĉu vi ne divenis? Sekreta Ruĝa Kruco.
– Kial sekreta?
– Ĉar ni bonfaris sekrete.
– Sed kial, kiel, kiam kaj kie? – kaj la inspektoro dube ridetis.
– Jen viaj kutimaj demandoj – kaj Niki bonhumore palpebrumis el inter la bandaĝfendoj rekte al la okuloj de la inspektoro – sed nun ne timigas nin la demandoj, ĉar ni venis ĝuste por demeti la servon kaj raporti al vi pri nia agado. Kiam ni lastfoje renkontis nin – ĉu vi rememoras, sinjoro inspektoro – mi diris, ke mi volas fari ion tre bonan al la socio, parte por rapidigi la geedziĝon kun la patrino de mia filo, parte por pruvi al la oficialaj homoj, ke Niki Bere efektive elektis novan vojon por si. La saman vesperon mi legis artikolon pri la “senvestigantaj banditoj”. Mi decidis libervole fari noktan deĵoron kaj promenante sur la stratoj de mia kvartalo malhelpi la prirabadojn. Kelkfoje mi sukcesis malhelpi, kvarfoje nur tiel, ke la banditoj postlasis la rabaĵon, kiun la postan tagon mi sendis al la policejo, eĉ unufoje ni eskortis tri banditojn al la centra deĵorejo de la ĉefkapitanejo. Pri ĉio ni havas la kvitancojn de la polico mem.
– Mi komencas kompreni la tutan aferon… La preĝejanima virino kaj ŝia filo… Interese… Sed kiel ĝi koncernas la Sekretan Ruĝan Krucon? Kial vi bezonis tiun nomon?
– Tio estas alia bonfaro nia. Kiam Matĉjo decidis sekvi min sur la nova vojo kaj iun tagom, kiam la unuan fojon ni sukcesis konfiski la rabaĵon de la forkurintaj banditoj, aperis la tento en formo de bonkvalita griza pantalono. Estis diskuto inter ni, ĉu ni estu tute honestaj, duone aŭ tute ne. Fine ni decidis esti absolute honestaj, kvankam ni konstatis, ke bone plenumita deĵorado meritas rekompencon tiom pli, ĉar tiun grizan pantalonon ni volis konservi ne por ni, sed por milita invalido, loĝanta kun tri infanoj en la kelo. Tiam aperis la ideo en mia kapo fondi la Sekretan Ruĝan Krucon. Post la taga laboro mi kaj Matĉjo vizitis kelkajn domojn por ekscii, kiu el la loĝantoj estas la plej riĉa. Postan tagon mi skribis al li poŝtkarton, en kiu mi petis libervolan donacon por la malriĉuloj de la distrikto. Oni povas doni kian ajn uzeblan vestaĵon, ĉu virinan, eĉ konvenan por infanoj kaj rekompence ni, la servo de SRK, protektos la adresiton kontraŭ la noktaj senvestigantoj. Por honeste plenumi tion, kion ni decidis, mi numerigis ĉiun poŝtkarton kaj petis, ke oni aludu pri la koncerna numero ĉe la donacado.
– Nik, kiel ini vidas, vi denove miksiĝis en friponaĵon – kriis la inspektoro.
– Tute certe! Mi same opinias, sinjoro inspektoro – rimarkis servoprete la referanto.
– Kaj tiuj civitanoj estis sufiĉe malsaĝaj por donaci ion ajn. Ĉu?
– Sincere konfesante en komenco tute ne. Ni devis iom helpi al la reputacio de SRK. Ĉiunokte ni deĵoris du-tri horojn, ni sekvis de kelkpaŝa distanco la hejmenirantojn, dufoje ni eĉ sukcesis fortimigi suspektindajn figurojn, sed neniam ni trovis donacon ĉe la dirita loko. Estis necese fari reklamon. Jen! Hazardo donis la ideon. Iun nokton iu hejmeniranto, kiam li rekontis Matĉjon, kiu faris sian deĵoran promenon, tiel teruriĝis, ke li komencis senvesti sin kaj ni devis persvadi lin, ke ni bezonas nenion de li, eĉ kontraŭe, ni estas servantoj de SRK, kies tasko estas protekti la malfrue hejmenirantajn. Ni akompanis lin ĝis la pordego de la domo. De tiu tempo preskaŭ ĉiunokte ni sukcesis plifirmigi la prestiĝon de SRK. Matĉjo estis la atakanto, mi la defendanto, kiu forpelis la banditon kaj en sekureco akompanis hejmen la timigiton. Trioblan sukceson ni havis: SRK havis bonan famon en la distrikto, la veraj banditoj evitis nian kvartalon, precipe post tiu eskortado al la centra deĵorejo polica kaj ni ricevis dudek unu pakaĵojn.
– Nik, ci, ventikapulo, vi faris ruze elpensitan ĉarlatanadon kaj…
– Pardonu, sinjoro inspektoro, mi ne ŝtelis, mi ne senvestigis, simple mi akceptis libervolan donacon de tiu, kiu konsideris nian servon utila kaj finfine ne por propra profito. Jen la pruvo – kaj Niki Bere elpoŝigis kajeron, etendis ĝin al la inspektoro – bonvolu kontroli!
– Kio ĝi estas?
– La kontora taglibro de SRK – kaj Niki fiere rektigis sin, en liaj okuloj rebrilis la scio pri sia certa honesteco.
La inspektoro transpreninte la kajeron, malfermis, foliumadis ĝin jen surprizite, jen nekomprene. Sub la titolo li legis: Kontrolota de la polico. Poste la konata stampo. Sekvis numerigitaj adresoj, ĉe kelkaj ruĝlitere la rimarko: “vidu la liston de donacintoj”, kaj en tiu parto detale inventariita sekvis la enhavo de ĉiu pakaĵo, ĉe ĉiu objekto kun la noto “ricevis”, kun la nomo de la donacito, poste noto krajona “Kvitanco transdonite!” aŭ “Kvitanco konservite!”. La inspektoro jam divenis ĉion. Antaŭ li staras du iamaj krimemuloj, kiuj skrupule kaj naive klopodas reboniĝi kaj pruvi sian honestecan. Li kortuŝiĝis iom, kvankam la kutima dubemo de la detektivo viglis en li.
– Nu kaj kio estis via profito?
– Rigardu nin! Rompita kapo ĉe mi kaj ostorompo ĉe la brako de Matĉjo. Sed ne pro tio ni volas ĉesi la deĵoradon. Ni havos novan entreprenon. Mi inventis bonegan sekurseruron por loĝejpordoj. Eĉ mendojn ni jam havas. Jen!
– Kolose! La ama “magnetmana Nik”, antaŭ kiu ne ekzistis nemalŝlosebla pordo, seruro kaj kaso, nun fabrikos sekurserurojn. Kolose! – kaj la inspektoro laŭte ekridis. La referanto samopinie ridis kun li. – Ŝajnas al mi, ke vi efektive fariĝos honesta membro de la socio. Laŭ via deziro mi kontrolos la pli ol trimonatan agadon de via SRK kaj mi esperas, ke la rezulto kontentigos vian preĝejaniman virinon, kiu deziras honestan patron por sia filo… Almenaŭ estus dezirinde. Ĉu ne?
– Absolute, sinjoro inspektoro! Tiu knabo meritas… kaj mi tre ŝatus, se mian rehonorigon vi bodivolus konfirmi ĝustatempe per tio, ke vi akceptus esti unu el la oficialaj atestantoj dum mia geedziĝa ceremonio.
La mieno de la referanto montris korfundan konsterniĝon: kia impertinenteco! Tiu ĉi demokratio detruas kaj malrespektas ĉiun dignon! Sed vidante la lojalan rideton de la ĉefo, li ne esprimis per vortoj sian ĉagrenon. Kompreneble ne, ĉar li devis vidi, ke la inspektoro tute afable kaj manpreme adiaŭas de siaj dubfamaj gastoj kaj li devis aŭdi, kiam la ĉefo – verŝajne pro taktiko – eĉ ne protestis kontraŭ tia kurioza honorpropono.
Kiam Niki Bere kaj lia amiko estis for, la inspektoro penseme rigardis la postlasitan pakaĵon, sur kiu estis skribite sur algluita slipo la dato, horo, enhavo kaj la naive mistera stampo de la SRK. Lia opinio balancis sin inter fido kaj dubo.
– Kio estas via opinio, sinjoro kolego, pri la tuta afero? – subite li turnis sin al la referanto.
– Absolute la sama, kiel la via, sinjoro inspektoro – li respondis disciplinite ekpozante, kaj li ŝvite cerbumis pri la nedeklarita opinio de la ĉefo.
– Kompreneble, kiel ĉiam… Negrave! Kun speciala atento zorgu pri la kontrola afero de tiu ĉi SRK, ĉar esti atestanto dum la geedziĝo de iama…
– Absurdaĵo! Vere apaĉa impertinenteco estas peti vian bonvolon por partopreni en tiu geedziĝa ceremonio kiel oficiala atestanto. Mi admiris vian indulgemon ĉe tia…
– Kial, kara kolego? Rehonorigi iaman krimulon honestuliĝintan estas pli agrable ol aresti iaman honestulon krimuliĝantan. Ĉu ne?
La referanto rigidiĝis en soldata pozo.
– Jes, sinjoro inspektoro, mi same opinias, absolute same!
Kancero de animo
1
Antaŭ bulvarda ludomo haltis aŭto de la polico. Du uniforme, unu civile vestitaj viroj descendis: la policaj kuracistmajoro, kapitano, detektivo. Sub la volbo de la pordego la pordiisto atendis ilin.
– Mi estas Korodi, la pordisto. Mi gvidos vin, sinjoroj.
– Kie estas la loĝejo? – la kapitano demandis.
– Kvara etaĝo. Ni havas lifton. Jen, sinjoroj, bonvolu ascendi!
Ili okupis liftkajuton oficodigne, senvorte. Kun obtuza brueto la lifto ekleviĝis. La detektivo interesiĝis.
– Kio estas lia nomo?
– Paŭlo Varasdi. Ĵurnalisto li estis. Maljuniĝanta, bonmaniera, afabla viro li estis. Neniu estus pensinta, ke tiel…
– Kiu rimarkis la aferon?
– La najbarino. Ŝi aŭdis la pafon. Tuj ŝi kuris al lia pordo, sed vane ŝi frapis sur ĝi. Poste ŝi venis al mi por diri sian suspekton. Mi vokigis policanon. En lia akompano ni iris al la loĝeĵo, malfermis la pordon per hokŝlosilo. La policano estas supre. Telefone li sciigis vin pri la okazaĵo.
– Dankon! Laŭ mia opinio, ni finos dum kvaronhoro – rimarkis la kapitano.
La lifto haltis. Ĉe la fino de la koridaro el la grupeto de viroj kaj virinoj altiĝis la figuro de policano. Tuj, kiam li rimarkis siajn superulojn, disciplinite li salutis ilin. La vigle parolanta grupeto silentiĝis kaj lasis liberan vojon al la oficialuloj. Kompato miksita kun scivolemo respeguliĝis sur la vizaĝoj.
La policano raportis al la kapitano.
– Stefano Gere, policano el la postenejo numero cent dudek, raportas, ke antaŭ duonhoro je la alvoko de la pordisto mi penetris en la loĝejon de Paŭlo Varasdi. Mi trovis la ĉefluanton mortinta. Memmortigo. Adiaŭaj leteroj sur la tablo. Pri la sekureco de la loko mi zorgis. La nomojn de la eventuale pridemandotaj personoj mi notis.
– Dankon! Restu ekstere! Nur je alvoko oni povas paŝi en la loĝejon. Raportu la alvenon de la kadavro-transportistoj. Sinjoro – la kapitano turnis sin al la pordisto – bonvolu resti kun mi.
Ili paŝis en la ĉambron. Pureco, agrabla ordo regis ĉie. La fruprintempa suno orumis la meblaron. Sur la tablo, kovrita per blanka puntotuko, kuŝis bukedeto da freŝaj violoj kaj du leteroj. Unu en malfermita, la alia en fermita koverto. Sur la kanapo, duone deglitinta, kuŝis la mortinto. Bonvestita, altstatura viro. Lian purecon makulis nur la sango, fluinta el lia brusto. Laŭ aspekto, lia aĝo malfacile difinebla. La morto sensulkigis la vizaĝon, la lipojn kurbigis je ironia rideto. En liaj brunaj haroj kelke da arĝentaj sugestis, ke la prujno de la aŭtuno tuŝis ilin kaj li ne estis jam juna. La vivestinga revolvero kuŝis sur la planko tiel, kiel ĝi falis el la mano de la mortinto.
La kapitano eksidis al la tablo, elpoŝigis sian fontplumon, el la aktujo metis foliojn da skribpaperoj sur la lablon por la farota protokolo. La maljuna kuracistmajaro paŝis al la mortinto. La detektivo zorge prenis la revolveron kaj ekobservis ĝin. La pordisto iom rigide restis staranta ĉe la enirejo kaj rigardis la iaman ĉefluanton. Verŝajne li pensis, ke ankaŭ tiu ne plu pagos por malŝloso de la pordego. Por tiu foririnto jam la estiminda ĉiela pordisto senpage malfermis la pordegon, se vere ekzistas alia mondo kaj tie servas estiminda ŝlosilzorganta maljunulo.
Dum la kuracisto okupis sin pri la mortinto, la kapitano ĉirkaŭrigardis. La sunorumita hejmo ŝajnis esti nesto de paco kaj feliĉo, tamen tiun ŝajnon refutis la okazinta tragedio. Eble por konservi tiun ŝajnon la malfeliĉulo deturnis fremdan monon kaj… Lia rigardo trafis la leterojn. La unua, en la malfermita koverto, havis la adreson de la polico. Kelklinia klarigo kaj peto: “Mi ne povis suferi plu. Estis sufiĉe! Mi petas, se eble, preterlasi la sekciadon. Estus superflue. Mi mem mortigis min. Punkto! Paŭlo Varasdi.”… Sur la koverto, metita al la freŝa violbuketo, estis sola frazo: “A1 mia edzino, kiel lasta ĝentilaĵo de mia amo.”… Por momento la mieno de la kapitano respegulis konsternon. Longe li rigardis la koverton, li rigardis kaj sentis, kvazaŭ nevidebla mano peziĝus al lia brusto.
– La kuglo penetris en la bruston inter kvara kaj kvina ripoj. Ĝia elira loko estas sur la maldekstra skapolo. Tuja morto. Ĉirkaŭ la vundo kaj ĉe la truo sur la ĉemizo estas postsignoj de bruleto. Memmortigo – raportis la kuracisto.
– La revolvero estas modelo Steyer, braŭning-sistema, kun sep kugloj. Unu mankas el ili. La elĵetiĝintan malplenan kuglingon mi trovis sur la kanapo – la detektivo kompletigis la raporton.
La kapitano, kvazaŭ li volis peli tentan penson, ekskuis sian kapon kaj laŭtvoĉe admonis sin: “Ek al la laboro!” Li turnis sin al la pordisto.
– Bonvolu komuniki ĉion, kion vi opinias necesa pri la mortinto: lian nomon, lian profesion, ion pri liaj cirkonstancoj konataj de vi.
– Paŭlo Varasdi, ĵurnalisto. De deksep jaroj li estis ĉefluanto de la loĝejo. Kiel nova edzo li okupis ĝin kun sia juna edzino. Gaja, bonhumora, bonmaniera viro li estis. Ofte li babilis kun mi pri ĉio. Dum la milito kaj sieĝo li kondutis tre humane. Li amegis sian edzinon. Tion ĉiu povis konstati.
– Ĉu ŝi foriasis lin?
– Ne! Ili kune vivis. Neniam ili kverelis. Verdire, mi ne povas scii, kio okazis. Eble financaj zorgoj, ĉar nun neniu vivas tiel, kiel antaŭe. Vere, la virinoj ŝatas klaĉadi. Ankaŭ pri ili estis klaĉo.
– Kion oni diris pri ili?
– Onidire la subluanto venenis ilian vivon familian.
– Ĉu subluanton ili havis? De kiam?
– Post la milito ili subluigis la ĉambron de la servistino. Ĝi havas apartan enirejon al la koridoro. Post la sieĝo unu juna kolego de la sinjorino transloĝigis sin tien. Tre agrabla juna viro. Nenion malbonan mi povas diri pri li.
– Mi komprenas. La subluanto estas juna, la edzo maljuniĝanta. Nu, kaj la virino?
– Vere mi ne scias. Ŝi povas havi kvardek jarojn. Kelkfoje ŝi ŝajnis esti pli, alifoje malpli. Vi ja scias, sinjoro kapitano, kiel la aĝo varias laŭ humoro ĉe la virinoj.
– Jes, mi scias. Ĉu infanon ili havis?
– Ne! Ĉiam mi miris pri tio. Ili ja tiel kore amis unu la alian.
– Ion alian vi ne scias. Ĉu?
– Nun nenio venas en mian kapon… Tamen jes, eble tio interesos vin. Antaŭ kelkaj horoj, kiam lastfoje mi renkontis lin ĉe la lifto, li tenis en sia mano tiun violbukedeton. Mi rimarkis, ke lia edzino certe tre ĝojos pri la printempa floreto. Ridetante li diris: “De deksep jaroj la tridekunuan de marto mi donacas tian bukedeton al mia edzineto. Sciu, tiun tagon mi renkonitis ŝin. Pli belan tagon dum mia tuta vivo Dio ne donis al mi.” Mi diras ja, ke li ridetis, eble iom malgaje, enpensiĝeme, sed vere, mi ne povis pensi ion tragedian. Kiam la lifto atingis la kvaran etaĝon, li ŝovis dekflorenan bankbileton en mian manon, dirante: “Je la memoro de tiu ĉi tago trinku ion, oĉjo Korodi!” Ĉiam li nomis min tiel, kvankam nur du jarojn li estis pli juna ol mi.
– Kiomjara vi estas?
– Sesdek. Kompreneble sur mi la jaroj lasis pli da postsignoj ol sur li. Sinjaro Varasdi aspektis dek jarojn pli juna ol liaj samaĝuloj.
La rigardo de la kapitano observis la vizaĝon de la mortinto. En tiu rigardo esprimiĝis delikata kompreno, poste li turnis sin denove al la pordisto.
– Dankon pro la informoj. Mi petas vin, diru al la policano, ke li enlasu la virinon, kiu malkovris la memmortigon. Provizore mi ne bezonas vin.
La pordisto forlasis la ĉambron. En la longminuta silento nur la tiktakado de la murhorloĝo aŭdebliĝis. La kapitano rigardis al la mortinto. kvazaŭ li dezirus konaltiĝi kun la sekreto de la mutiĝinta koro.
– Tipa memmortiga kaŭzo – la kuracistmajoro rampis la silenton. – La neglektata kaj maljuniĝanta edzo ne povis toleri plu, ke la Vivo frakasis lian idolon kaj iun tagon li renkontis fremdiĝantan animon. Ĉiutaga historieto.
– Jes, ĉiutaga. La ombra flanko de la sunbrilaj martoj – konsentis la kapitano kaj lian voĉon raŭkigis la rememoro, lia mieno esprimis nuancon de doloro. – Ĉu vi scias, kara doktoro, ke tiu ĉi homo ne nun mortis?
La kuracistmajoro surprizite rigardis al la kapitano.
– Mi ne komprenas. Apenaŭ pasis horo depost lia morto.
– Vi estas prava. Apenaŭ pasis horo, kiam li mortigis sian korpon, sed ni ne scias, kiam li ricevis la mortigan vundon, kiun oni faris sur lia animo. Li skribis al la polico, ke li ne povas suferi plu. La animo de tiu ĉi homo estis unu sola vundo, malfermita, nezorgata, nebandaĝita kaj en tiun vundon la vivo ĵetis ĉiujn siajn malpuraĵojn kaj tiel lia animo infektiĝis, pusiĝis kaj ĝi fariĝis dolora ulcero, nekuracebla vunda: kancero de la animo. Nur tiam mildiĝis la doloro, kiam la virino mensogis amon al li, kiam ŝi ridetis al li. Efemerefikaj morfininjektoj estis tio ĉi. Nur la sincera amo havas kurac-povon… Malfeliĉulo, efektive li povis suferi multe, tro multe por deziri plu la vivon.
La kuracistmajoro iom mire rigardis al la parolanto, sed lian respondon malhelpis la knaro de la malfermiĝanta pordo. Sur ĝia sojlo aperis virineto, larmokula kaj timomiena. En ŝia rigardo estis embaraso kaj atendo.
– La pordiisto diris, ke vi, sinjoro kapitano, deziras pridemandi min.
– Jes, sinjorino. Ĉu vi estas tiu, kiu aŭdis la pafon kaj malkovris la memmortigon?
– Jes, mi. Eĉ mia korbatado haltis por momento, kiam mi aŭdis la eksplodon. Tuj mi divenis, ke okazis malfeliĉo. Ofte mi pensis pri tio dum la lastaj mometoj, ke foje tragedio okazos en tiu ĉi loĝejo.
– Pro kio vi supozis tion?
– Ho Dio mia, oni ja antaŭsentas tion. Dek jarojn mi loĝas en la najbara loĝejo. Ili ambaŭ estis gajaj, ĉiam babilemaj kaj iun tagon… kelkajn monatojn post la sieĝo la ĉiama rideto forvelkis sur la lipoj de la viro. Li kvazaŭ senanime iris, revenis, distrite li rigardis antaŭ sin, forgesis saluti kaj kun videbla embaraso interesiĝis ĉe mi, kiam li ne trovis sian edzinon en la hejmo, ĉu mi ne scias, kien ŝi foriris? La virino ŝanĝiĝis. Ŝi volis tre juniĝi. Kial la virino volas esti pli bela? Por esti plaĉa ankaŭ al alia, ne sole al la edzo. Tiel komenciĝas, ĉiam tiel. Ŝi estis ja bela kaj ofte mi aŭdis de ŝia edzo, ke en la tuta mondo ne estas pli bela, pli bona, pli nobla ol lia edzino. La malfeliĉulo preskaŭ adoris sian edzinon. Lia mieno perfidis, ke ĉiu lia penso estas por ŝi. Ho, ni, virinoj, sentas tion eĉ ĉe fremdaj viroj. Por tia viro ni sentas kontraŭvolan estimon, simpation kaj… nu, iomete envion ni havas pro li.
– Kaj kion vi faris, kiam la pafon vi estis aŭdinta?
– Tuj mi kuris al ilia pordo. Ĝi estis ŝlosita. Mi frapis sur ĝi, poste per la pugnoj mi batis ĝin. Vane! Mi provis spioni tra la fenestro, sed pro la kurteno mi povis vidi nenion. Fine mi rapidis al la pordisto de la domo, kaj…
Ekstere sur la koridoro virina voĉo energie postulis: “Mi petas, lasu min eniri! Mia loĝejo estas tiu ĉi! Kio okazis? Pro Dio, kial la polico?”
– La voĉo de la virino, sinjoro kapitano… ŝi nun revenis el la kinejo. Almenaŭ ŝi diris tion al mi, kiam ŝi foriris. Certe ŝi estis kun la subluanto. Tiel ili kutime faris – klarigis la atestantino.
La policano paŝis en la ĉambron kaj raportis, ke la edzino de la memmortiginto alvenis kun juna sinjoro.
– Lasu ilin enveni… Sinjorino, por momento mi petas vin, mi deziras noti vian nomon.
– Valeria Kubany, edzino de d-ro Francisko Kubany. Mia edzo estas oficisto ĉe la akcia societo Gellert, ni loĝas en la apuda loĝejo n-ro 11 kaj…
– Dankon! Nun mi ne bezonas vin… Bonvolu eble for…
En la kadro de la brue malfermita pordo nun aperis zorge ŝminkita virina vizaĝo kun (terurtimaj okuloj kaj malantaŭ ŝi juna viro, kies rigardo perfidis lian rifuĝsopiron.
– Kio okazis? Pro Dio, kial vi estas ĉi tie, sinjoroj?
– Sinjorino, via edzo mortigis sin. Li mortis. – La voĉo de la kapitano ŝajnis kruele senkolora, senkompata. Kun fantomvida rigardo li observis la mienon de la virino. En ŝia rigardo mutis senvoĉa, senlarma emocio, kvazaŭ ŝi ne estus kompreninta, kion li diris al ŝi. La kapitano montris al la kanapo. Ŝia rigardo sekvis la direkton kaj la volo ne povis venki ŝian senmovecon. Eĉ voĉon ŝi ne havis. Verŝajne ŝi nur rigardis, sed ne vidis la mortinton. – Jen por vi, sinjorino, lia adiaŭa letero. La klarigon ĝi eble enhavos.
La kapitano prenis la fermitan koverton, la bukedeton da violoj kaj transdone etendis ilin al la virino.
– Jen, sinjorina imoŝto, li sendis tiujn floretojn al vi je la memoro pri la 31-a de marto, kiel lastan saluton – kaj la tono de la vortoj estis amare sarkasma kaj lia mieno respegulis doloran ironion. – Cetere tio ne havas plu signifon. Tiu marto pasis antaŭ deksep jaroj… Hodiaŭ la realaĵo estas tiu mortinto kaj tiu ĉi letero. Prenu kaj legu ĝin, sinjorina moŝto, poste, se vi povas komuniki ĝian enhavon, faru tion… kaj vi, sinjoro – la kapitano turnis sin al la junulo, staranta apud la virino -, bonvolu protekti la sinjorinan moŝton, se hazarde venus en ŝian kapon la ideo sveni kaj senkonsciiĝi. Ĉe tiaj okazoj estas kutimo, utila kaj krimkaŝa kutimo, sed mi avertas vin, ke ĉe mi tio ne havas efikon.
– Sed sinjoro kapitano, mi protestas… mi ja ne… vere, mi ne – la mortpala junulo pledis por si tremvoĉe.
– Mi scias. Nek vi… nek ŝi. Por la murdo de animo ni ne havas paragrafon. La juneco estas senrespondeca kaj la velkiĝo, imitanta junecon, perdas sian prudenton, kiam ili fariĝas kunkrimantaj, kiam ili murdas per fatala frakaso sian viktimon kaj prirabas lin forprenante de li ĉion: kredon, vivovolon. Por la murdo de la animo nia leĝaro ne havas paragrafon.
– Mi protestas, ke via suspekto…
– Vi eraras. Mi ne suspektas. Mi legas. Klare mi legas, kion la momento pro rekono de la krimfaro skribis sur la vizaĝon de vi ambaŭ. Jes, tie, en via timparalizata rigardo, kaj tie, sur ŝiaj konvulsie tordiĝantaj trajtoj estas la konfeso: ni mortigis lin, ni murdis lian animon – kaj la voĉo de la kapitano eĥis plu en la aŭskultantoj kiel svingobruo de batanta vipo.
En la subita morna silento la ruĝungaj graciaj fingroj de la virino tremante malfermis la koverton kaj prenis el ĝi slipon. Ŝia rigardo fiksiĝis al la kelklinia teksto, poste aperis la unuaj larmogutoj en ŝiaj okuloj. Ŝia vizaĝo, al kiu la pudro kaj ŝminkaĵo mensogis junecon, subite dolore sulkiĝis. La orblonda koloro de ŝiaj haroj certe kaŝis jam griziĝintajn tufojn. Ne, ŝi ne estis bela. La naturan ĉarmon tegis tavolo de abunde ŝminkita mensoga farbo. El ŝia dekoltita bluzo ŝiaj manoj erotike tiklantaj la viran fantazion, preskaŭ ŝajnis elfali ĉiumomente. Ŝi similis al maljuniĝanta stratvirino.
La kapitano pensis pri tio, kion tiu viro povis ami en ŝi, se li ne povis vivi plu rezignante pri tia falsa beleco? Kion? Verŝajne li amis en ŝi la komune pasigitan sunbrilan pasiritecon, la iaman 31-an de marto, la mil efemerajn ĝojojn kaj dolorojn de la kune vivitaj deksep jaroj, tiun mozaikbildon, kiun la vivo faris en lia animo el la gestoj, voĉo, rideto, ploro, vortoj, movetoj de la virino… kaj tiun mozaikbildon, vane li penadis, li ne havis forton neniigi. Jam estas neeble pridemandi lin, ĉar li mutiĝis por ĉiam kaj lasis por ĝistomba soleco ankaŭ la virinon, kiun li amis eĉ en sia lasta penso. Jen ankaŭ ŝi restos senkunula eĉ tiam, se la hazardo indulge ĵetos kelkajn aventurojn sur ŝian vivovojon. Virino kun tia pasinteco povas ricevi de la Vivo – nur aventurojn.
Ŝia sorto jam respeguliĝas en la rigardo de la junulo mute konfesanta plenan seniluziiĝon. Tiu rigardo jam ekvidis la sulkojn, kiujn la okuloj de la edzo vidis neniam. Tiu rigardo jam parolas pri la verdikto, ĝermanta en lia korprofundo kaj vidas tiun malfeliĉulinan simpla erotikema ino, sopiranta je pli freŝa, pli juna virhomo. Ne longe ili restos kune. Inter ili ĉiam plialtiĝos la akuzo muta kaj en momento soleca la neglektita pasinteco reviviĝos ankaŭ en ŝia animo. Por torturi ŝin reaperos tia fantomo, kiun la estonteco aliformos vivanta mortinto. Iun tagon ŝi rekonsciiĝos pri tio, ke nur ŝia troa vantemo, la kredovolo pri ŝia beleco kaj dezirindeco kondukis ŝin al la lito de fremda viro kaj trudis al ŝi la konkubinan rolon. Iun tagon ŝi pentos pri tiu nura simpatio, kiun ŝi mensogis “panja prizorgemo” kaj kio estis nenio alia ol atesto-serĉo de la malsata vantemo, ke ŝi estas bela, ke ŝi havas ankoraŭ seksapelon, ke ŝi povas ankoraŭ konkeri novajn virojn kaj meritas de la vivo pli ol maljuniĝantan animparulon. Sed la malfrua pripento estos vana. Teruran prezon ŝi pagos por la plezuroj ide la efemeraj horoj kaj havos la saman sorton, kian havis ŝia viktimo. En tiu ĉi momento la kapitano kompatas ŝin pli ol tiun, kiu faris punkton ĉe la fino de siaj suferoj. Ŝin li kompatas kaj… li rekonas la pravon de la foririnto.
La virino faligis la leteron el siaj manoj, ŝiaj larmoj ruliĝas kaj faras, kanalstrietojn sur ŝiaj pudrumitaj vangoj, ŝiaj lipoj tremas kaj pene raŭkvoĉe ŝi provas ekparoli.
– Mi ne… ne tion… ne tiel… Kion diri? Mi ja amis, amis lin – kaj nun ŝi preskaŭ dolore veparolas sub la pezo de la plago – ve! kial do? Jes, vere, kial?… Foje mi diris ion al li… Jes, kaj tiam estis ankoraŭ nenio… vere nenio… mi ja amis, amis lin… nur poste, kiam min tre tedis la penado forgesigi tiun solan frazon, tiun fatalan momenton, kiam… kiam… Ne, mi ne povas paroli! Nun ne! Nun neeble!
– Nenecese, sinjorino! Mi scias la komencon kaj mi vidas la finon. – La rigardo de la kapitano iris ien preter la virino kaj matura amareco senkolerigis lian voĉon. – Mi scias, ke iun tagon li iom ŝerce ĵaluzadis kaj pridemandis vin kaj vi konfesis vian simpation, vian panjan, prizorgemon al via juna kolego, kiu laŭaĝe ja povus esti via filo kaj tiam kaj tiel komenciĝis… Ĉu?
– De kie vi… – kaj ŝia rigardo esprimis mutan miran.
– Poste li petegis pri indulgo… li skizis teruran bildon pri la estonteco kaj ĉiutage akuzis vin pri agado, pri perfido, ankoraŭ ne okazinta… Ĉio tedis vin, en ĉio vi vidis nur la ofenditan viran vantecon kaj samtempe vi sopiris je nekonataj ĉirkaŭprenoj… Tiel estis… Vi ŝanĝis frizaĵan, uzis pli da ŝminko, imitis la printempan junecon kaj kuraĝigis tiun junulon por konvinkiĝi pri la efiko de viaj artifikoj, utiligis la spertojn de virino kaj iun tagon la panja prizorgemo, via reto, kaptis vian oran fiŝeton kaj vi perdis vian edzinan honeston… Tiel okazis, mi scias… Poste por trankviligi vian konsciencon, vi mensogis plu la amon al via maljuniĝanta edzo… Vi volis konservi la ŝajnon, sed li divenis ĉion, eĉ surprizis vin ambaŭ… Tiel estis! Ĉu?
La virino ne respondis. Ŝi, kvazaŭ paralizite rigardis al la vizaĝo, al la okuloj de la kapitano. Teruro tamburis en ŝia koro. Momente ŝajnis al ŝi, ke liaj trajtoj prenas similecon al tiuj de ŝia edzo kaj tiu edza rigardo profundiĝas al la nesto de ŝiaj sekretoj. Ŝi volis senkulpigi sin.
– Nenecese, ke vi rakontu tion, kion mi ne konas. Mi scias, ke de tiu momento via edzo portis nekuraceblan vundon en sia animo kaj kvankam li idoligis vin en sia amo…
– Jes, jen la vero! – ŝi ekkrie komencis paroli. – Li faris idolon el mi, erarema virino, li levis min al piedestalo de sanktulino, li kvazaŭ peke adoris min kaj…
– Mensogo! Mensogo de kulpulino! Ne li, sed via pli frua amo, viaj edzinaj delikataĵoj, via honesteco kaj fidela solidareco en la bataloj dum deksep jaroj faris idolon, altarbildon el vi… Eble iun tagon vin tedis jam tiu alteco, kien vi levis vin mem per viaj ecoj kaj agoj, kaj vi sopiris al la koto… Jen vi havas ĝin! – la okuloj de la kapitano fulme ekbrilis, en lia voĉo tremis la senpova venĝemo, kvazaŭ li forgesus pri ĉio, kio estas ĉirkaŭ li kaj kvazaŭ serpente li volus mordi ŝian koron, taŭzi ŝian animon, li sible ĵetis la vortojn al ŝi. – Vi, bibliema hipokritulino, kiu jam antaŭ ol murdi, morte vundis la animon de via, vin ameganta edzo, zorge studis tiun biblion, kuŝantan tie sub la krucifikso sur la ŝranketo apud tiu lito, por trovi pledon, por profane legi defendojn el la evangelio por vi, por via fiago. Vi, kun via fremdiĝinta animo, kompreneble ne povis plu havi amon, kompaton al tiu, kiu ĝistombe, ĝis memmortigo amis vin. Sciu do, ke ne senkulpigas vin la aserto, ke li faris idolon el vi, ĉar vi estis idolo, farita de vi mem kaj forpuŝita de la piedestalo same de vi!
Akra terurkrio puŝiĝis el la lipoj de la virino kaj samtempe averte delikate poziĝis mano sur la ŝultron de la kapitano. La mano de la kuracistmajoro.
Dum la longminuta silento la mieno de la kapitano disciplinite rigidiĝis, Li ekregis sian emocion, klinis sin super la notojn de la protokolo. La virino duonlaŭte ekploris; kvazaŭ rompite en ŝiaj tuta korpo kaj animo ŝi ekparolis lace, rezigne, inerte.
– Vi pravas… Eble li rakontis al vi ĉion… eble vi divenis… Jes, li amis min, ho eĉ kiel! Indulge li pardonis ĉion al mi, mi estis la suvereno de lia animo. Ni havis belan homan vivon eĉ dum la plej kruelaj tempoj de la milito. Ĉiu enviis lin pro mi kaj min pro li. Li estis fiera pri mi, ĉar mi estis la perfekta edzino por li, la didonita vivkunulino kaj… Ĉu estis inde al li tiel puni min, tiel terure puni? Ne! Ne! Neinde, nehome li frapis min… Kaj kion fari nun?… Mi amis lin, je la sankta kruco mi ĵuras, ke mi ne ĉesis ami lin…
– Ne ĵuru, sirijorino! Malfrua pento, eĉ ĵure firmigita, ne povas revivigi lin… Ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi legu lian leteron?
La virino per apatia kapjeso donis konsenton, La kapitano relevis la faligitan leteron kaj ne laŭte, nur perokule legis ĝin.
“Edzinet’, mia amata, mi dankas al vi pro la feliĉaj jaroj kune vivitaj. Pardonu, ke mi maljuniĝis pli frue ol vi kaj mi ne povis toleri plu la kompromisan solvon de via kora problemo. Sunbrilaj jaroj forgesigu ĉe vi la ombron de via, ĝistombe vin amanta edzo”.
– Malfeliĉulo, multe li suferis. Ĵurnalisto li estis. Pensema homo, al kiu Dio donacis animon por puni lin… Trankviliĝu, sinjorino! Jen la vivo… Ĉiutaga okazaĵo, sendependa de tagoj kaj monatoj. Estas, kiun la marto, kaj estas, kiun la decembro forportos kun si… Nur ploru! En larmoj solviĝas la doloro… Eble tio estis lia fatalo, ke li ne havis larmojn, nur gorĝsufokan, animmuelan suferon… Nun jam ĉio silentiĝis: ankaŭ li, ankaŭ liaj doloroj, kaj, sinjorino, pardonu al li, ke pro sia ofendita egoismo li rifuĝis for el la vivo celperdinta por li. Jam estas pli facile al li. Vi jam neniam estus povinta resanigi lian vundon. Li havis kanceron de animo. Nekuracebla malsano ĝi estas.
La voĉo de la kapitano ektremis pro kaŝata emocio. Lia rigardo vagis for ien en la malproksimon, trans la ĉambromurojn, trans la minutojn. La kuracistmajoro kaj la detektivo mire rimarkis, kiel strange li kondutas, kiel ne oficialulo, sed simpla civilo, kiu apenaŭ povas regi siajn sentojn. La detektivo rimarkis nur la tremeton de lia voĉo kaj la retenitajn larmojn, sed la maljuna kuracistmajoro sentis, ke ie profunde kaŝiĝas la kaŭzo kaj ne la nuna tragedio emociis lin.
La policano paŝis en la ĉambron por raporti, ke la kadavroportistoj alvenis.
– Nu, sinjoro doktoro, ĉu ni estas pretaj?
– Jes, ĝi estas transportebla.
2
Kapitano Zentay ekstaris, lasis la skribmaŝinon. Li finis sian laboron. Disŝirinte la krajone faritajn notojn, li ĵetis la slipojn en paperkorbon. La raporto pri la memmortigo kaj la bulteno pri la mortinto jam maŝinskribite kuŝas sur la tablo. Li ĉirkaŭrigardis. En la ĉambro de la centra deĵorejo nur estis du personoj: li kaj la indeksisito. La ceteraj foriris por ripozi. Ankaŭ la indeksisto dormis kliniĝante sur la grandan indekslibron. Ekstere sur la korto du policanoj babiladis en la silento de la nokto. Nediveneblaj frazĉifonoj flirtiĝis tra la fenestro.
La mieno de la kapitano ŝajnis ŝtoniĝinta memironio. Senbrue li metis la pretigitan protokolon antaŭ la dormantan indeksiston, poste li prenis cigaredon, ekfumis per profunda spirpreno kaj pensis pri tio, ke la memmortiganto ĉiam estas prava. Li metas punkton kaj finite. Onidire, la memmortiganto estas malkuraĝa, timas la suferojn. Sed ĉu estas racie kaj prudente nur suferi sen espero pri resaniĝo? Kiu havas kanceron de animo, pereu. Kiel bela estus la viva, se nur korpe-anime sanaj homoj ekzistus!
Hodiaŭ posttagmeze, antaŭ ol oni portis for la mortinton, li sekrete premis ĝian malvarmiĝintan manon. Li sentis, kvazaŭ li adiaŭus de parenciĝinta homo. Jes, li adiaŭis silente, iom melankolie, kun tiu envia penso, ke al tiu jam estas bone, al tiu jam nenio doloras, kaj tiu ne devas porti ĉiaman maskon. Tiu liberiĝis. Kiam lia mano ŝoviĝis en tiun de la mortinto, momente ektremis lia koro pro penso. Jes, pro penso, jam delonge maturiĝanta en lia animo, en tiu animo, kiun iam same unu sola frazo mortvoke vundis.
Lia rigardo trafis la vesthokaron. Liaj mantelo kaj deĵorrimeno kun la revolverujo pendis tie. Minutojn kvazaŭ hipnotigite li rigardis ĝin kaj pensis pri sia revolvero, ricevita iam en sia oficejo. Tradicihava armilo ĝi estas. Ĝi ne pafas al krimuloj, al animmurdistoj. Li heredis ĝin de sia kolego, kiun forlasis la edzino. Tradicihava revolvero, la propran mastron savanta de suferoj. Superstiĉa timo regis lin, kiam li ĝin transprenis, kvankam tiutempe la firmamento de lia vivo estis sennuba, kaj tiu virino, kiun sia didonita edzineto li konis dum dekkvin jaroj, tiu bibliema vivkunulino apartenis al li, nur al li. De sur la tablo de ŝia amo ne sole paneroj de kompato estis lia parto. Por la amo ŝi donis plenan amon, por la fideleco fidelecon, por la prizorgemo prizorgon, kaj nun… Ne! Estas neeble treni longe tiun ĉi inferan doloron! Tio ĉi estas nekuracebla. Li havas kanceron de animo. Kial vivi plu? Tio ĉi ne estas ja vivo, sed longa agoniado.
Li ekiris al la vesthokaro, dum longa minuto meditadis ĉe la revolverujo, poste malfermis ĝin… Ĝi estis malplena. La revolvero mankis, kvankam li memoris, ke antaŭ la komenco de la deĵorado li prenis ĝin al si. Estis ja lia devo fari tion. Ĉu li lasis ĝin hejme sur la tablo? Vere, dum la lastaj semajnoj kun superstiĉa antaŭtimo li kaŝis ĝin for de si mem. Li timis la mortvokan sorĉon de la tradicihava armilo, sed hodiaŭ… Jes, tute certe, ke li prenis ĝin al si.
Li ĉirkaŭrigardis kaj surprizite rimarkis, ke en profundsina fotelo iu sidas kaj atentas pri ĉiu inovo lia: la kuracistmajoro. Kiel okazis, ke li ne rimarkis lin ĝis nun? Jes, ja! La dorso de la fotelo kaŝis lin, kaj de la tableto, kie la skribmaŝino staras, estis neeble lin vidi.
– Sinjoro majoro, ĉu vi maldormas? Kial vi ne ripozas kiel la aliaj? – Post momenta paŭzo li embarase aldonis: – Vi povus trankvile retiriĝi. La nokto promesiĝas sufiĉe kvieta. Se io tamen okazus, vi scias, ke oni vekos vin.
– Neeble! Mi havas preventivan deĵoron – respondis duonlaŭte la kuracisto.
– Mi ne komprenas. Preventivan deĵoron? Kion vi volas anticipe malhelpi?
– Nu, kolego, kiam iu polica oficiro tiel malmulte povas suvereni pri siaj sentoj kaj pensoj, kiel vi ne povis dum la posttagmezo, kaj por kiu la kadavro de fremdulo fariĝas mortinto, de kiu li manpreme adiaŭas, kiel vi faris, nu tiu homo staras ĉe la abismorando de la morto. Estas devo gardi lin, ĉar lin vokas, tiras la profundo kaj lin venenas la penso pri neniiĝo.
– Mi ne komprenas, kial vi diras tion al mi? Supozeble, vi ne pensas, ke mi… ke mi volas fari finon al la suferado? Ĉu? – kaj lia protestanta refuto estis tiel senforta, kiel praviga konfeso. – Cetere mi ne havas kaŭzon.
– Tio povas esti… eĉ tute certe, ke vi ne havas kaŭzon, kamarado… kaj vian revolveron vi ne serĉu! Ĝi estas ĉe mi, en mia poŝo. Tiel mi opiniis plej prudenta… Armilo ne decas en la mano de tiu, en kies animo la rememoroj pri feliĉa pasinteco batalas kontraŭ la senhava estanteco… Mi petas, proponu cigaredon al mi. Mia provizo elĉerpiĝis.
La kapitano servoprete transdonis sian cigaredujon. Ili ambaŭ ekfumis kaj senvorte reciproke observadis unu la alian. Fine la kuracisto rompis la silenton.
– Tiru pli proksimen tiun fotelon, eksidu kaj ni babiladu, La nokto estas ankoraŭ longa. La indeksisto dormas.
La kapitano obeeme tiris la fotelon, eksidis vidalvide, kaj li sciis, ke la kuracisto estos sondanta la vundon de lia animo. Egale! Ŝajnis al li, ke ĉiu havas rajton fari tion. Oni ja povas nek utili, nek malutili plu. Iam en la vivprotekta sekcio de la polico ankaŭ li eksperimentis pri tiaj animkanceruloj kaj vane. Ankaŭ tiuj toleris sen plendo la konsolbandaĝon kaj poste deŝiris ĝin. Nun venis lia vico. Kion novan povas diri tiu ĉi kuracisto? Certe nenion tian, kion li ne diris jam al si mem.
– Kiomjara vi estas? – la kuracisto komencis.
– Kvindeksep… Unu jaron malpli ol la posttagmeza mortinto.
– Jes!… Vi ne ŝajnas pli ol kvardeksep.
– Mi scias. Ankaŭ tiu mortinto ne ŝajnis esti pli, tamen li havis siajn jarojn.
– Nu kaj ŝi, la virino?… Kiomjara ŝi estas?
– Tridekok… Preskaŭ tiom, kiom la vidvino de la mortinto.
– Mi komprenas. Fantomado estis en via animo kaj nun vi pensas, ke la memmortiginto pravas. Ĉu?
– Jes… li metis punkton, faris finon al la suferoj.
– Neniu estas prava, kiu ĵetas for sian vivon pro ofendita vanteco. Vere, li faras finon al la suferoj, sed samtempe li senigas sin de tiu konsolo, kiun la vivo rezervis por li… Mortigi sin estas malkuraĝe! Eĉ stulte.
– Pri konsolo vi parolas, sed kion la vivo ja povos prezenti post la unu sola, kiu regis ĉiujn fibrojn de via memo, kaj kiun vi sentis destinita por vi? Kion? Necesvirinon aŭ balzamkonkubinon! Jen! Dankon, mi ne ŝatas la surogaton.
– Mi miras pri via obstina miopeco… Krom la virino ekzistas ideoj kaj laboro… Kredu, ke nur la malsata egoismo, la ofendita vanteco veadas en vi.
– Nur tiu povas paroli tiel, kiu ne konas la doloron, formiĝintan el cent komponentoj. La sufero de la ofendita vanteco naniĝas kompare al la naŭzo, al la pliiĝanta malestimo, al la seniluziiĝo, kiuj kaŭzas ofte eĉ vomsenton, kiam oni estas devigata vidi la perfektan purecon baraktanta en la propre elektita koto, sperti ties moralan degeneriĝon tiagradan, kia makulas per duboj eĉ la plej sunbrilajn tagojn de la kune pasigitaj jaroj. Neeldireble mi suferas… Mi pereos pro tio, eĉ se mi ne volos… Vidu, mi ne hontas konfesi kaj mi ne neas… Mi havas kanceron de la animo. En ĝi kaŝiĝas la neapelaciebla verdikto. Mi devas perei.
La kuracisto ne respondis tuj. Li zorge estingis sian cigaredfinon sur la cindrujo, klinis sin pliproksimen al la vizaĝo de la kapitano, rigardis iom longe al liaj okuloj, kaj nur poste, tre mallaŭte li ekparolis.
– Ne! Kancero de animo ne ekzistas, ĝi estas nur kreaĵo de via torturita fantazio, kaj… kaj… vi ne devas perei… Mi scias, kamarado mia, ke vi ne devos perei… Iam ankoraŭ mi pensis la samon kaj… jen vidu, mi sidas ĉi tie, vidalvide, kaj rememoras, ke foje ankaŭ mi prenis revolveron en la manon kontraŭ mi kaj iu forbatis ĝin el mia mano… De tiam pasis jam dek jaroj, jes, eĉ pli ol dek jaroj.
– Kaj ŝi? La virino? Kio okazis al ŝi?
Malgaja rideto vibris en la okuloj de la kuracistmajoro por momento. Li skrupule konsideris la respondon: ĉu diri la nudan veron aŭ mensogi? Estas ja miraklofaraj mensogoj, kies fiktiva forto efikas pli ol tioi de la aprobitaj medikamentoj. Almenaŭ kelkfoje. Li elektis la mensogon.
– Ŝi revenis. La korkaresaj memoroj pri la pasiniteco rekondukis ŝin. Nun ankaŭ ŝiaj haroj blankiĝis. La nova situacio igis min forgesi tiun intermezon, kiu iam fatale sufokadis la vivovolon en mi.
– Ĉu ŝi revenis? – en la voĉo de la kapitano vibris la surprizo.
– Jes, ŝi revenis kaj ankaŭ ŝia animo fariĝis tiel blanka, kiel ŝiaj haroj… Jes, jes, ŝi revenis – kaj en la rigardo de la maljuna kuracistmajoro melankoliis la revo neniam realiĝinta. Kiel bone estas mensogi tion realaĵo, kion la vivo ĉiam forneis de li. – Aŭskultu! Foje mi aŭdis de iu, aŭ mi legis ie, ke la homo estas dupieda besto kaj la besto estas kvarpieda homo. La diferenco estas nur en la nombra de la piedoj. Ni ambaŭ vivas ja sub la samaj naturleĝoj. Ni, homoj, ribelas, kaj ili, la bestoj, obeas al la samaj leĝoj. Tial ili ne havas animajn konfliktojn. Vidu, amiko, tiu filozofio tenis min viva. Mi klopodis kun humila obeemo klini mian kapon antaŭ la leĝaro de la naturo.
– Kaj la virino revenis… Ĉu?… Kaj vi forgesis ĉion. Ĉu? – kaj la vekita espersopiro kolorigis la voĉon de la kapitano.
– Jes! Ŝi diris, ke vivi sen mi ŝi ne povas.
– La samon ŝi diris ankaŭ al mi, sed tamen… Kaj vere ŝi revenis?
– Jes! Ni vivas kune… ŝi estas ĉe mi, kun mi – kaj la kuracisto sentis, ke tio ne plu estas mensogo, ĉar ŝi vivas en lia animo ĝis la tombo. – Jes, ŝi revenis.
– Ho, indulgema Dio, se ankaŭ al mi… se eble… se… – kaj la akra amareco, la tortura doloro mildiĝis en li je la tuŝo de trompema espero. Lia retenita interna plorego preĝis por indulgo al malplena ĉielo.
3
Maja pluvego lavis la trotuarojn, la stratojn. Oni rifuĝis sub la protekton de la pordegovolboj. Ankaŭ kapitano Zentay haltis ĉe iu pordego kaj tiris sin en ĝian angulon. Li spionadis la firmamenton, senpense gapadis al la preterkurantoj, al la starantoj ĉe la koratraŭa pordego. Lia rigardo vole-nevole serĉis distron. Ĝi legis kaj relegis la nomojn sur la ŝildoj, lokitaj ambaŭflanke sur la muroj sub la pordego. Nur iom post iom li konsciiĝis pri tio, ke li jam la kvaran fojon legas nomon, kiu estas konata de li. “D-ro Dorthmuth p. kuracisto”. Certe li konas lin. De kie? La litero “p.” subite aperigis antaŭ li la tutan figuron de lia maljuna kuracistmajoro kaj revokis en lian memoron la historian pri reveninta edzino.
Subite ekregis lin la ideo viziti la majoron kaj konatiĝi kun lia edzino, propraokule vidi tiun virinon “kun la blankiĝantaj haroj” kaj “kun la animo, fariĝinta kiel blanka neĝo”. Pretere li rigardis al la firmamento. La pluvego daŭros ankoraŭ dekon da minutoj. Li rigardis la numeron de la loĝejo: II-a etago 4. Li ekiris al la ŝtuparejo kaj decidis motivi sian viziton “pro la longdaŭra pluvego”.
En la dua etaĝo, ĉe la larĝa koridoro antaŭ la loĝejo de d-ro Dorthmuth, viciĝis longaj flortrogoj kun kolora pompo de la frua primtempo. La fenestrojn kovris puntokurtenoj, supozeble faritaj de zorgemaj manoj virinaj. La anso de la pordo brilis pro pureco. Kapitano Zentay post momenta hezito premis la butonon de la sonorilo kaj la pordo baldaŭ malfermiĝis antaŭ li kaj li vidis aperi ĉe la enirejo simple, sed tre nete vestitan virinon kun duongrizaj haroj. El ŝia delikattrajta kaj senŝminka vizaĝo beleta kvazaŭ radiis la noktonigraj okuloj. La unuaminuta impreso pri ŝi estis, ke la vivo kaprice metis prujnotuŝitan hararon sur junan kapon. Dum la longmomenta observado li taksis dekkvinjaran aĝdiferencon inter la virino kaj la majoro. Vere, tre agrabla animbrila vizaĝo. Iam certe ŝi estis enviinde bela.
– Ĉu la sinjoron majoron vi serĉas, sinjoro kapitano?
La koloro de la voĉo iom rememorigis lin pri provinca dialekto, pri voĉo de sopranrida vilaĝanino.
– Jes, sinjorino. Gabor Zentay, polica kapitano mi estas.
– La sinjoro majoro ne estas hejme, sed bonvolu iri en la salonon, ĉar baldaŭ li devos reveni… la tagmanĝo jam estas preta… Verŝajne pro la pluvo li iom malfruas…
– Verŝajne, sinjorino. – La kapitano paŝis en la antaŭĉambron. – Se esti tute sincere, ankaŭ mi rifuĝis for de la pluvo ĉi tien, pli ĝuste sub la volbon de la pordego kaj tie rimarkinte lian ŝildon…
– Do ne pro oficiala afero vi venis, sinjoro kapitano. Des pli bone! Mi metos ankonaŭ unu teleron sur la tablon kaj vi povos tagmanĝi ĉe ni. Espereble vi havas lupapetiton… Jen tien, al la salono, bonvolu eniri! Dume mi zorgos pri la tablo.
– Ne, ne! Neniel mi deziras ĝeni vin… La pluvo baldaŭ ĉesos kaj…
– Restu, mi petas. La majoro tre ĝojos. Li ja tiom malafte havas gaston ĉe sia tablo… Kompreneble ni ne retenos vin per tagmanĝo, se via edzino atendas vin.
– Mi ne havas edzinon, neniun mi havas.
Ĉu, pro hazardo, ĉu pro la amargusta tono, ŝi rigardis momenton al lia vizaĝo kaj poste kun rideto bonkora, kiu beligis ŝian vizaĝon, kvazaŭ surprize, ŝi ripetis la inviton.
– Nu, riĉan regalon vi ne havos, sed la majoro volonte dividos ĝin. Buljono, kuirita bovviando kun tomatsaŭco kaj rizpudingo, lia ŝatata frandaĵo… Tiom longe li postulas de mi “Manjo, faru jam foje rizpudingon”, ke hieraŭ mi vizitis kelkdekojn da butikoj por akiri rizon. Li asertas, ke mi bonege povas ĝin pretigi. Vi nepre devas ĝin gustumi, sinjoro kapitano.
Ŝi kondukis lin en la salonon, sidigis lin kaj rapide foriris por zorgi pri manĝilaro kaj teleroj al la gasto. La kalpitano ĉirkaŭrigardis”. La malnovmodaj mebloj atestis pri hejmoŝato de virinaj manoj. Sur la muroj pendis kelkaj pentraĵoj, sur la salontableto kaj la fortepiano floroj en vazoj, kaj tie, inter la du fenestroj, super la kanapo, pendis oleo-pentraĵo, portreto de distinginda belulino. Certe ĝi estas de bona pentroartisto, ĉar la penikumado, la koloroj respegulis veran vivon. Por rigardi la nomon de la artisto, li paŝis al la bildo. Nekonata nomo. Negrave, la portreto estas rave bela.
Li profundiĝis en la observado de la bildo kaj ne rimarkis la revenon de la virino.
– Ĉu plaĉas al vi? Ŝi estis multe pli bela, ol tie sur la bildo, kaj ankaŭ bonkora… jes, bonkora, mi diras.
– Pri kiu vi parolas? – la kapitano turnis sin surprizite al ŝi.
– Pri ŝi! Pri la edzino de la majoro.
– Nu, kaj vi, kio vi estas, sinjorino?
– Simpla mastrumantino, preskaŭ tiel malnova en la hejmo, kiel la meblaro de tiu ĉi salono. Mi estas unu meblopeco postrestinta.
La kapitano kun iom da embaraso aŭskultis la frazojn, diritajn de ridantaj lipoj.
– Nu, kaj… kaj la sinjorino ne estas hejme… ĉu ŝi foriris?
– For!
– Espereble baldaŭ ŝi revenos. Ĉu ne?
– Ne! Ŝi foriris kaj ne plu revenos.
– Kiam? Ĉu denove okazis io?
– Mi ne komprenas, pri kio vi aludas per tiu “ĉu denove okazis io”? Laŭ mi nur unufoje okazis io, antaŭ dekunu jaroj. Tiam ŝi foriris kaj ne plu revenis kaj postlasis nin… jen ĉio!
– Mi tute ne komprenas… Antaŭ monato aŭ ses semajnoj la majoro ja diris al mi, ke ŝi revenis… ke ŝi vivas kun li… kaj nun?
La noktonigrajn okulojn de la virino subite vualis larmo retenata. Ŝi duonvoĉe, preskaŭ al si mem respondis.
– Reale ŝi foriris, sed image ŝi neniam forlasis la domon… Mi scias… sed kion fari?
La kapitano nur nun rimarkis la ŝanĝiĝon de ŝia mieno kaj la esprimon de la okuloj, en kiuj rebrilis pale la memvole akceptita martireco.
– Kaj vi… vi kial restis?
– Por eltordi la revolveron el lia mano kaj… kaj mastrumi en la forlasita hejmo.
La prisilentitan konfeson li kompreniis. Jen la konsolo, etenidita de la Vivo! La necesvirino, la balzamkonkubino! Unu servistino, dungita ino por mastmmi… por servi… Sed kiam lia rigardo eniĝis plu en tiun, de la noktokula simplulino, li hontis pri siaj pensoj kaj lia koro pleniĝis de varma kompreno, homa simpatio al ŝi.
– Ĉu vi konas lin delonge?
– Tridek jarojn mi servas en lia hejmo. Kiel juna fianĉino mi venis servi al ili por pliigi mian doton. La fianĉon forprenis la unua mondmilito. Mi restis. Ili ambaŭ estis tre bonaj, amindaj… kaj kiam li restis sola, ĉu mi rajtis forlasi lin, kiu estas tiel bonkora, kiel homo, viro povas esti bona?!… Mi restis. Tridek jaroj estas longa tempo. Ĉu ne, sinjoro kapitano?
– Jes, tridek jaroj estas tro longa tempo por rekomenci ion novan.
– Sed kial rekomenci? Diru! Komenci ion novan oni povas ja post morto de io finita… Ĉu? Rekomenci estas neeble… Almenaŭ mi tiel pensas. Ĉu mi pravas?
– Vi pravas – kaj li pensis pri tio, ke ankaŭ la sentoj naskiĝas kaj mortas. La tragedion kaŭzas la ne samtempa morto de la sama sento ĉe du animoj. Subite li rekonsciiĝis pri sia situacio. Kio okazus, se la kuracistmajoro trovus lin en sia hejmo? Li ne volas embarasi la bonkoran kolegon, kiu iam mensogis, aŭ diris la veron de la fantazio por lin savi. La pluvo ŝajnis maldensiĝi, baldaŭ ĝi ĉesos. – Ĝuste mi rememoris, ke mi promesis al amiko kune tagmanĝi. Pardonu, sed mi devas foriri.
– Ankoraŭ pluvas… Ĉu vere vi ne povas resti ĉe ni? Li certe ĝojus…
– Ne, neeble!… Kaj mi petas vin, ne menciu mian viziton… entute ne parolu pri mi. Hazarda okazaĵo: pluvis, iu kolego suprenvenis por trovi ŝirmejon kaj post ĉeso de la pluvo li foriris… Jen!
– Vere, mi tre bedaŭras… Tamen iom da rizpudingo… Gustumu ĝin! Ĝi bonege sukcesis, mi pensas.
– Ne! Dankon! Mi devas rapidi for. Eĉ urĝe – kaj li malfermis la pordon, paŝis en la antaŭĉambron kaj tre rapideme premis ŝian manon por adiaŭi.
– Vere mi tre, tre bedaŭras… Mi sentas, ke vi devus resti.
– Neeble! – kaj momenton hezitigis lin la gastama invito de ŝia afabla rigardo. Por rifuĝi kiel eble baldaŭ, li klinis sin al ŝia tenata mano kaj kisis ĝin kun sincera respekto.
– Sed sinjoro kapitano, kion vi pensas – ŝi proteste klopodis liberigi sian manon el la lia kaj ruĝiĝis ĝis tempioj – mi estas jam kvardekokjara!
– Sed anĝelkora – komplimentis la kapitano kaj post momento jam li rapidis for tra la koridoro, kaj atinginte la ŝtuparejon, li spionadis malsupren por eviti eventualan renkonton al la kuracistmajoro.
4
Pasis semajnoj. Iun sunbrilan posttagmezon de junio, aŭto de la polico haltis antaŭ bulvarda ludomo. Du uniforme, unu civile vestitaj viroj descendis: policaj kuracistmajoro, kapitano, detektivo. Sub la volbo de la pordego la pordisto atendis ilin.
– Johano Lestai mi estas, la pordisto. Mi atendis vin, sinjoroj.
– Kie troviĝas la loĝejo? – demandis la kapitano.
– Tria etaĝo. Lifto estas. Bonvolu, sinjoroj!
Ili okupis la liftkajuton oficodigne, senvorte. Kun obtuza brueto la lifto ekleviĝis. La detektivo interesiĝis.
– Kio estis lia nomo?
– Gabor Zentay. Li estis polica kapitano. Bonmaniera, afabla viro li estis. Neniu estus pensinta, ke tiel…
Ĉio prezentis la kutiman bildon: grupo de la najbaroj, scivolemuloj sur la koridoro, la postenstaranta policano, kaj sur la mienoj kompato, scivolo.
La pordo de la loĝejo larĝe malfermita. Pura, bone prizorgita ĉambro. Punta tablotuko sur la tablo. Servico kompleta por likvoro kun tri glasetoj, plenaj de orflava alkoholaĵo. Malfermita adiaŭletero por la polico. Sur la kanapo kuŝis la duone deglitinta mortinto. Lian uniformon makulis nur la sango, filtriĝanta tra la ŝtofo. Lian vizaĝon sensulkigis la morto, liajn lipojn kurbigis la doloro je ironia rideto. La vivestinga revolvero kuŝis sur la planko tie, kien ĝi forglitis en la mano de la mortinto.
La kapitano prenis la postlasitan leteron kaj laŭte legis.
“Kamaradoj, pardonu al mi, ke mi donas laboron. Mi petas vin, malplenigu la glasojn, pretigitajn por vi, je la memoro de homo, liberiĝinta de siaj suferoj. Unuaranga, bonmarka brando ĝi estas. Espereble vi ne plendos pri ĝi… Kaŭzo de mia morto: kancero de animo. Nekuracebla malsano. Post la feliĉoplena pasinteco mi ne povis porti la senĝojan pezon de la estanteco. Mi estis tre sola, orfe forlasita en animo. Mi timis la sencelan maljunecon. …Al kuracistmajoro Dorthmuth transdonu mian saluton kaj diru, ke li nur simbole diris veron. Ankaŭ lia filozofio lamas. Ĉe la bestoj same ekzistas anima konflikto, krizo nesuperebla: la fidela hundo kondamnas sin je malsatmorto sur la tombo de sia mastro foririnta. Mi mortis ĉe la tombo de murdita, kote makulita pasinteco bela… Vivu feliĉe kaj sane! Via iama kamarado: Gabor Zentay”.
La krozado al Afriko
Tiekie de Ie, 20. VIII. 1935
Kara amikino Sara,
Vi scias ja, ke mi povis partopreni en la krozado, okaze de la 27-a Universala Kongreso, dank’ al revoteksado de mia onklino Tini. Verdire, ŝi motivis, ke sur la ŝipo eble mi povos trovi “mian feliĉon”, tiun simpatian junulon, kiu poste… Vi ja komprenas, ĉu ne? (Nu, la simpatian junulon mi renkontis. Li estis kisinde ĉarma, tamen… Vi ja konas mian virtemon kaj la aglajn okulojn de mia onklino. Do okazis “preskaŭ” nenio.) Fakte, ne mi sopiris la krozadon, sed ŝi, kiu fantaziis dum la tuta jaro pri galopantaj araboj, pri pace remaĉantaj kameloj sub la palmoj, pri virinrabantaj ŝejkoj, kaj verŝajne sekrete ŝi vidis sin ĉarmanta iun ekzotikan brunhaŭtulon. Imagu, kara Sara! Ŝi, kun siaj 95-kilograma plastikeco, 46 jaroj kaj svelta araba ŝejko! Onklino Tini kiel estrino de haremo! Ha, ha, ha!
Cetere ĉion ĉi vi facile povas imagi, sed interesas vin pli la “krozado”, kiu sen gvida fadeno estas neimagebla. Ho tiu krozado! (Mi estas konvinkita, ke la rakontadon pri ĝi ĉiu komencas per la sama frazo. Nur la tono varios laŭ personaj travivaĵoj kaj koraj rememoroj. Vi sciu, amikino, ke en mia “Ho” ĝemas melankolia sopiro! Supozeble ankaŭ mia ĉarma svedo samtone komencos la rakontadon rememorante pri mia – virtemo.)
Nu, la 10-an de aŭgusto, la suno pli ol varme ridetis, la maro kaj ĉielo vetbluis kaj en la pitoreska fono la Vezuvo serene pipfumadis. Onklino Tini ŝvitis, havis muskolinflamon pro la antaŭtaga ekskurso kaj ŝi lamentadis pro la “vera koralĉeno”, kiun ŝi aĉetis ĉe nefalsita indiĝeno en Capri. Verŝajne la indiĝeno estis originala, sed la koralĉeno moliĝis dum la reveturado al Neapolo. Ĉu pro la sunvarmo, ĉu pro la ardo de onklino Tini aŭ simple pro la fakto, ke ĝi estis lerta imitaĵo el vakso. Tamen ŝi trovis baldaŭan konsolon ĉe fotografema sinjoro, kiu aĉetis tie rulfilmon por sia aparato kaj en la pakaĵeto mankis nur la filmo mem. Dank’ al la babilado pri tiuj ĉi agrablaj travivaĵoj, mi povis ĝui senĝene la maron kaj la iom malkuraĝan manpremadon de mia svedo.
Kiam mi revenis en la havenon de Neapolo, nia krozadŝipo jam atendis nin. Sur ĝiaj mastoj flirtis la esperanta kaj itala flagoj. Sur la ferdeko staris la maristaro kaj larĝe ridetantaj negroj, kiuj svingis blankajn poŝtukojn responde al nia saluto. Onklino Tini preskaŭ histerie ĝojkriis: “Rigardu, Mina, negroj, veraj, nefalsitaj negroj!” Nia ekskursa ŝipeto albordiĝis kaj onklino Tini decidis tuj enŝipiĝi, trovi sian kajuton, ĝui siajn negrojn kaj rigardi vidalvide al la kapitano de la ŝipo, ĉar tio onidire estas mirakla rimedo kontraŭ marmalsano.
Ni enŝipiĝis kaj tuj ni komencis krozadi antaŭ la krozado de la ŝipo mem. Ŝtuparo, koridoro, ŝtupareto, koridoro, ŝtupetaro, kajutoj, kajutoj, denove ŝtupetareto ĝemadis sub la peza ĉarmo de onklino Tini kaj fine sube, en la fundo, ni trafis nian kvarlitan kajuton kun melomgranda ronda fenestro al la maro kaj tre proksime al la vaporkaldrono de la ŝipo. Onklino Tini tuj sentis la proksimiĝon de la marmalsano, ne pro la maro mem, sed pro la kuirejodoro, penetrinta en nian kajuton. Duonsvene ŝi eklamentis: “Mi mendis luksan kajuton kaj oni metas min en fornon, kvazaŭ ni eɳus rostotaj anserinoj!”. Subite ŝi verve kaj lokomotive ekiris reen konstante kriante: “Mi protestos!”
Eĉ hodiaŭ mi ne povas kompreni kiamaniere ŝi povis liveri sin tiel rapide tra la labirinta vojo al la deĵorantaj LKK-anoj, kiuj martirmiene funebrosidis sur la supra ferdeko. Ŝi protestis kaj kun ŝi protestis multaj. Neniam en la vivo mi vidis tiom da protestantoj! Eĉ la plej religiemaj katolikoj fariĝis tuj protestantoj sur tiu ŝipo. Sed la plendoj nur kirlis la galon, tamen ne ekzistis rimedo por helpi. La LKK aĉetis katon en sako. Ĝi luis ŝipon, kiun neniu el ĝiaj membroj vidis antaŭe kaj tial ni krozadis al Afriko per ŝipo, konstruita por polusaj vojaĝoj. Dume “ Leonardo da Vinci”, la ŝipo originale destinita por tiu ĉi krozado, ĉe la alia flanko de la sama moleo pace atendis la enŝipiĝon de militistoj al Abisenujo.
Kaj komenciĝis la “Mara Festo”… Neforgeseble interesa estis tio. La orkestro ludis marŝon kaj en festa iluminado kaj en noktaj ĉemizoj la pasaĝeroj de la kajutoj, kiel malesperantaj fantomoj leviĝintaj el siaj fornokriptoj, kun matracoj, kusenoj kaj litkovriloj komencis krozadi sur la ferdekoj por trovi loketon konvenan por ripozo. La pasaĝeroj de la “salonoj”, pagintaj la plej malmulton, moke ridis, ĉar super ili volbis la libera stelaro, ridis la luno, kaj cirkulis freŝa aero. Tiamaniere la fieraj riĉuloj estis humiligitaj kaj la humilaj modestuloj riĉe rekompencitaj de la franca ŝipkompanio. Kaj oni ankoraŭ kuraĝas aserti, ke ne ekzistas justofaro sur la tero! Verŝajne, ke sur la tero ne, sed sur la maro estas tute certe. Almenaŭ onklino Tini ĵure atestas pri tio.
Por mi kaj por tre treege multaj tiu ĉi pilgrimado de matracoj estis ne sole amuza afero, sed la esenca valoro de la tuta krozado. Imagu, kara Sara, ke mia matraco estis preskaŭ apud la “lia”. Tial preskaŭ, ĉar inter la du matracojn ŝovis la sian onklino Tini kaj tiu pli ol “Damokles”-a avertilo permesis al ni nur sopirĝemojn pri la beleco de la lunlumo. Mia svedo faris veran spirgimnastikon kaj mian koron tiklis la petolemo; Onklino Tini komence grumblis, poste eligis tiajn spirojn, kiuj similas al eligado de eluzita vaporo de lokomotivo kaj fine ŝi trumpete ronkadis je ĉagreno de niaj najbaroj. Kelkaj el ili heroe persistis, sed la plimulto kun diversaj bondeziroj formigris de nia flanko. Nur mi kaj mia svedo restis, ĉar ni dormis kun malfermitaj okuloj. Ĝis kiam? Mi ne scias. Ĉu ni entute dormis?
Tre verŝajne, ĉar ĉe la mateniĝo per originala maniero la maristaro vekis nin. Ili simple forŝprucis per malvarma duŝo la dormon el niaj okuloj, por lavi la ferdekojn kaj ree komenciĝis la krozado de matracoj. Ĉiu prenis sian litaĵon, kaj rifuĝis for de la senindulga akvoradio. La maristoj ridis, la pasaĝeroj sakris kaj la LKK-anoj denove toleris la inundon de plendoj. (Tute sekrete mi flustras al vi, ke mi estis tre kontenta. Sed ne diru al onklino Tini, ĉar ŝi eĉ hodiaŭ ne povas pardoni al tiu maristo, kiu ĉu intence ĉu nevole “honorigis” ŝian nenomeblan parton per tiu akvoŝprucado. Mi mem estas tre danka al li, ĉar tio decidigis ŝin resti en sia kajuto kaj tiamaniere doni al ni – al mi kaj mia svedo – bonŝancon por ludi kun la fajro ĝis alveno de la matena akvo.)
La 11-an, nia ŝipo SINAIA jam fiere krozis sur la libera maro kaj mi konstatis fine, ke ĝi estas franca ŝipo (pro la flirtanta franca flageto ĉe la poŭpo) kun rumana nomo, luata de italoj, ĝuata de Babel-tura popolo, el kiu 33%-oj (leĝa rabato por revendistoj) absolute ne scias Esperanton kaj parolas nur sian patran lingvon. Okazis, ke al mia afabla “Bonan matenon” venis grumbla respondo en franca lingvo: “Teo? Non! La negroj malfruas”, aŭ: “Mi ne vidis lin!” (Aludo pri mia svedo). Cetere la francoj estis la plej grumblema grupo. Ili konstante plendis, konsterniĝis, protestis, ribeladis, sakris, sed ili restis sur la ŝipo. Ĝuste tiel, kiel en la anekdoto pri la muŝoj. Ankaŭ en tiu anekdoto la franco estas la plej malkontenta kaj li esprimas sin plej brue, tamen li restas ĉe la tablo. La energia karavanestro parolis kaj la karavananoj de tempo al tempo eligis la kriojn: “Oooo!”, “Aaaa”. Feliĉe, ke la ŝipo estis franca kaj tial ĝi restis ne subakvigita de ili. Tamen estis amuze! Cetere ĉe la fino de la krozado niaj francaj samideanoj estis tute lojalaj, kaj ili plej komprenemaj montriĝis al la malfeliĉa kaj trotorturita LKK. La temperamentoj diferencas.
La temperamento de mia svedo astis pli ol norda, preskaŭ polusa. Mi jam pensis, ke la svedoj havas la varmon nur en la okuloj kaj en iliaj vejnoj cirkulas ruĝa marakvo. Sed post la albordiĝo ĉe insulo Malta li kuraĝis kisi dufoje mian manom. Nu, mi faris la necesan kaj decan konsterniĝon, sed bedaŭrinde ĝi efektive efikis kaj li poste bonkondutis, eĉ tro. Cetere en tiu tago ni ne havis okazon por senĝene babiladi. Onklino Tini sidigis min en kaleŝon kaj ni rigardis la urbon La Valetta. Al ŝi tre plaĉis la nigra, ombrelforma kapornamo de la virinoj. Ŝi pensis, ke ĝi estas funebra vesto kaj tial ŝi rimarkis: “Malfeliĉa lando! Ho, kiom da vidvinoj!” Sed pli ol la virina nigra kapornamo plaĉis al ŝi la anglaj oficiroj kaj policanoj. Al mi plaĉis pleje la du mankisoj de mia svedo. Fine onklino Tini aĉetis skatolon da “Ovomaltine” eble pro la entenata vorteto “malt”, kaj ni ree enŝipiĝis. Ni havis lupan apetiton.
Pri la apetito mi memoras, ke ankoraŭ nenion mi rakontis al vi pri tiu eksterordinare interesa aranĝo, kiun oni nomas tagmanĝo kaj vespermanĝo dum la krozado. Kafa amikino, prezentu al vi 5-6 metrojn larĝan kradaron, kiu formas la pordegon de la manĝejo. Malantaŭ ĝi vi povas vidi longajn tablajn kun blankaj tukoj, manĝilaroj, teleroj kaj kun negroj en kostumo de la fama “Sing Sing” pundomo. Antaŭ la pordego senpacience atendas aro da malsatantoj en kostummanko, t. e. vestitaj en ban- kaj duone balkostumoj, en aŭ sen ĉemizoj, kun kaj sen montro de intimaj ĉarmoj kaj tiu kelk-centkapa malsatanta grupo minace muĝas, skuas la fermitan kradan pordegon laŭ instigo de la muzikanta stomako kaj malantaŭ la kradaro staras, kiel dia suvereno, la ĉefkelnero, postulanta de vi la montron de via kartkoloro por scii, en kiu grupo vi rajtas kvietigi vian malsaton. Ĉiutage varias la koloro. Ĝi estas jen blua, jen blue verda aŭ se plaĉas al vi, ĝi estas verda aŭ verde blua. Ĉiuokaze vi devas havi apartan memorkapablon pri nuancoj de koloroj por fiksi en via kapo la difinitivan koloron de via karto. Ve al vi, se vi eraros! Vi estos elĵetita kaj vi povos ree komenci la duhoran atendadon por fine ricevi vian porcion da furaĝo.
Plej amuze estis, kiam la unua grupo jam estis manĝanta kaj la dua ankoraŭ nur flaris la odoron antaŭ la kradaro. La diferenco inter la mienoj estis okulfrapa. La unua mienis kiel la kontentigita prahomo kaj la dua rikanis avide kiel antaŭulo de la prahomo. Por havi plenan iluzion pri la bildo sufiĉas aldoni, ke kelkaj el la viroj aperis ĉe la tagmanĝo en harriĉa kostumo de sia nudeco. Tiel la kulturhomoj fine ricevis sian porcion. Sed la porcio estis vere nur por kulturhomo. Ĝi estis nur mikroskope videbla, sed almenaŭ salumita per la ŝvitgutoj de la bravaj negroj. Kion fari? Oni ankoraŭ ne inventis la neŝviteman negron. Cetere nia negro ricevis donace tri poŝtukojn de mia onklino Tini.
Krom la tag- kaj vespermanĝo ekzistis ankoraŭ matenmanĝo kaj posttagmeze tetrinkado. La lasta nur trifoje estis praktikata, alifoje ĝi restis teorio sen praktiko… sed min senfine amuzis ĉio ĉi. Onklino Tini ĉiutage aperis ĉe la plendoficejo por interpreti ĉiam pli kaj pli novajn mankojn. La deĵoranto protokolis, sed mi esperas, ke tiuj plendoj restis sur la ŝipo kaj ne revenos por fantomadi kaj venenigi la trankvilan dormon de la LKK, kies membroj finfine estis nur homoj lacaj, trotorturitaj.
Sed ni lasu la prozon de la krozado kaj ni albordiĝu en la haveno de ĝia poezia parto. Ni alvenis al la celo: Tripoli. Ho, Sara, se vi estus vidinta onklinon Tini! Jam frumatene ŝi suprenvenis el sia kajuto sur la ferdekon por teleskope esplori la horizonton. Ŝi havis blankan tolan kostumon, blankan tropikan ĉapelon kun dumetra blanka vualo kaj tie ŝi rulis sin sur la ferdeko tien reen kiel strandbaneja balono giganta. Ĉiumomente ŝi ruliĝis al ni (al mi kaj al mia svedo) por komuniki siajn apertojn: “Jen la tero! Jen palmo! Jen kamelo! Jen arabo!” Nur post paso de du horoj ni konstatis tion, kion ŝia fantazio jam vidigis al ŝi. Fine, Tripoli! Ho, Tripoli! Kvardekgrada varmo en ombro. Sed ni iris ne en la ombro, ĉar ombra flanko ne ekzistis. La ses metrojn altaj palmoj nur kelkloke donis tiom grandan ombran lokon, kiom estis la larĝeco de la figofolio sur korpo de Evo en la paradizo. Ho, Tripoli! Ho, benata varmegeco, kiu boligis kaj pli arde cirkuligis la ruĝan marakvon en la vejnoj de mia timema svedo, mi rememoras pri vi kaj mi resopiras vin nun! Nu, sed ĉion laŭorde…
Onklino Tini decidis patropreni en ekskurso al la oazo de la dezerto kaj per aŭtobuso finsuferi 200 kilometrojn por renkonti sian “ŝejkon”. Mi estis pli prudenta, dirante, ke kio estas oazo? Du, tri palmoj, kvar kraĉantaj araboj, du remaĉantaj kameloj, varmego kaj lunlumo, eventuale bleko de leonoj en la malproksimo… Nu, escepte la leonblekon, mi povos trovi el ĉio pli en Tripoli kaj mi ŝajnigis eksterordinaran lacecon. Onklino Tini do foraŭtobusis kaj mi restis kun mia svedo por libere vagadi en la urbo mem.
Ĉu ni vagadis? Ho, ne! Duonebrie pro varmo kaj pro alispeca varmdeziro ni sencele kuradis de strato al strato, el la moderna kvartalo en la araban kvartalon; ni miris pri ĉio, ni ridis pro ĉio kaj ni reciproke interŝanĝis donacetojn por memoro. Li aĉetis por mi veran orientan razoleon en ĉarma boteleto kaj mi prezentis al li ledan cigaredujon kun egipta gravuraĵo. (Rimarko: en Ĝenovo, antaŭ la disiĝo – iom dolora – ni konstatis, ke el la rozoleo restis nur la oleo kaj la cigaredujo havis apenaŭ rimarke-blan etiketon: “Made in Germany”).
Ĉu vi dezirus, kara Sara, ke mi priskribu al vi la urbon Tripoli? Ne deziru, ĉar dum la taga lumo ĝi ŝajnis al mi nepriskribinda kaj dum la lunlumo ĝi fariĝis ne plu priskribebla. Imagu, mia svedo kisis min kaj rememorante pri Malto mi ne kuraĝis konsterniĝi! Ni sidis sur benko inter palmoj kaj… kaj ĉiumomente ĝenis nin la apero de la arabaj policanoj. Neniam mi havis grandan simpation por la polico, sed tiam mi sentis eĉ malamon al ĝi. Ĉu vi scias kiel aspektas araba policano? Ĉu ne? Do, li havas turbanon, blankan burnuson kaj tre senbruajn paŝojn por fantome aperi kaj fortimigi la senkulpajn geamantojn. Jen! Kaj efektive ni kun forte batantaj koroj tro frue revenis al nia ŝipo por atendi onklinon Tini, kiu verŝajne ie en la dezerto flirtis al iu ŝejksimila kamelkondukisto.
Kaj onklino Tini alvenis je la 1-a post noktomezo kaj ŝi similis al pugnofrapita torto de kremŝaŭmo. Eĉ por lamenti ŝi ne havis voĉon. La varmego de la dezerto elsekigis ŝian gorĝon. Ŝia tropika ĉapelo deformiĝis kaj ŝia blanka vualo en plenda grizeco pendis funebre. Sub ŝiaj akseloj ĝis talio etendantaj ŝvitmakuloj. Riproĉe ŝi palpebrumis al la animskua aŭtobuso kaj sur la ferdeko ŝi tuj eksidis sur peĉnigran faskon da ŝnuregoj por akiri la stampon pri aŭtentikeco de la krozado. Kio okazis dum tiu ekskurso, mi neniam aŭdis de ŝi, tamen mi konjektas, ĉar post tagoj ŝia ĝemo iamaniere rilatis al tiu ekskurso: “Finifine li estis nur polo en turka kaftano” – ŝi indigne diris kaj retiriĝis en sian kajuton.
De iu francino mi aŭdis, ke la ekskursintoj havis diversajn agrablaĵojn: la dezerto estis kulturita, la folkoloro estis laŭ mendo, la vespermanĝo – nemendita; sole la luno lumis laŭprograme kaj kiel finan punkton ili havis motordifekton kaj pli ol tri horojn ili devis stagnadi ĝuste en dezerta parto antaŭe tiom sopirata kaj la daŭrigon de la veturado malheŭpis la vojeraro de iu itala generalo, kiun la ŝoforo atendis. Sed kio estas itala generalo por atendigi nin – ŝi demandis. Se tiu generalo estus estinta hazarde franco, ŝi estus fininta sian rakonton jene:
“Ho, terurrrre! Imagu, ni perdis nian generalon pro tiuj italoj kaj la ŝoforo ne volis atendi!” Vivu la interna ideo, kiu varmigis la koron de mi kaj de mia braveta svedo, kiu tamen kuraĝis kisi min. Bedaŭrinde, ke por tiu kuraĝo li bezonas kvardek-gradan varmon de Tripoli en ombro…
La alian matenon ni jam krozadis al Palermo. La maro montris siajn ŝafidetojn: la blankajn ondokrestojn. Iu rimarkis, ke baldaŭ nia ŝipo ekdancos. Onklino Tini tuj englutis kelkajn pilolojn kontraŭ marmalsano kaj kuris for por trovi la kapitanon de la ŝipo kaj rigardi rekte al liaj okuloj. Ŝi ne havis bonŝancon, ĉar antaŭ ol trovi la kapitanon ŝi devis rigardi sin mem en la spegulo de la maro. Tiu vido iom paligis ŝin kaj ŝi retiriĝis en la fundon de la ŝipo. Sed tiun tagon ni havis agrablan surprizon: la maristoj fine konstruis naĝejon. Verdire, ĝi estis tre malgranda kaj kiam ni sukcesis ensaltigi onklinon Tini, la ondoj inundis la ferdekon je granda ĉagreno de tiuj, kiuj proksime havis siajn matracojn. Oni invitis ankaŭ la centran potencon de UEA salti en la tolan basenon, sed li rifuzis ankaŭ tiun proponon, kiel laŭkutime ĉiun proponon. En sia melankolia humoro li duonvoĉe kantis la melodion: “La donna 衭obile…”
Cetere tiu kanto ne estas prava. Mi estas virino kaj tamen mi restis fidela al mia svedo eĉ dum la ekskursoj. En Palermo estis bela akcepto kun la kutima gastigado. Kara Sara, vi ne povas imagi kiom oni povas konsumi, se la glaciaĵo kostas neniom! Mi rimarkis, ke estis personoj, kiuj manĝis eĉ anstataŭ la hejmerestantoj. Palermo estis bela. Mia svedo pli bela. Post engluto de du porcioj da glaciaĵoj li subite kaptis miajn manojn kaj iom solene li deklaris, ke mi estas tre simpatia al li. Pro diablo! Simpatia, nur simpatia kaj li jam kisis min en Tripoli? Nu, mi pensis, ke la glaciaĵo bone efikas ĉe la norduloj kaj pro tio mi igis lin manĝi ankoraŭ unu porcion, sed la efiko estis mala. Li deklaris frostatone: “Ni reiru al nia ŝipo!” Senvorte mi obeis kaj kune mute ŝvitis ĝis la haveno.
Onklino Tini jam atendis nin kaj ŝi konsternite rakontis, ke ŝi alparolis iun turkan samideanon, kiu havis ŝejkaspekton kaj ĉe la fino ŝi devis ekscii, ke tiu turko estas hungara samideano, verkisto. Kompreneble ŝi riproĉis lin kaj li senkulpigis sin dirante, ke la poetoj ŝatas la iluzion. Onklino Tini iom gale respondis: “Kaj ili trompas per iluzio!” La pseŭdoturko ridetis kaj onklino Tini skribis en sian notlibreton tiuvespere: “Ne nur la poloj, sed ankaŭ la poetoj trompas per iluzio.”
Preskaŭ mi forgesis mencii, ke sur la ŝipo okazis prelegoj de la Somera Universitato. Sincere dirante mi neniam ĉeestis. Mi aŭdis, ke reale ĉeestis nur la preleganto kaj tiuj pace digestantoj, kiujn la programpunkto trafis tie. Ili estis tute kontentaj. Cetere oni havis ankaŭ alian amuzon. Ekz.: en la unuaklasa saloneto ĉiuposttagmeze kun akompano fortepiana du ambiciaj junuloj sinofere segis per arĉoj violonojn por havigi koncerton kaj dolĉan dormon al la ĉeestantoj, dume sur la ferdekoj komenciĝis la ĉasado al “seĝoj”. Ne pli ol 300 seĝoj, parte invalidaj, por 670 krozadanoj! Do, neniu havis sian propran seĝon. Tamen ekzistis kelkaj obstinaj, kiuj kvazaŭ enradikiĝis en sian seĝon kaj de ili konkeri la seĝon estis aparta ĝuo por la petola junularo.
El Palermo nia ŝipo direktis sin al la lasta haveno de la krozado: Ĝenovo. La vespero antaŭ la albordiĝo estis tre vigla kaj iom pipra. Hungara eksministro kolektis subskribojn por plendletero, sendota al la itala registaro! La francoj, denaske kavalirecaj, ne konsentis kaj fine ili sukcesis persvadi la konsternitan ekscelencan moŝton modifi sian planon, kiu tute ne utilus al la movado. Post reciprokaj galkirlaj insultoj kaj delikataj komplimentoj oni trovis formulon, kiun karakterizas la popoldiro: “Ankaŭ la kapro satiĝis kaj ankaŭ la brasiko restis netuŝita”. Kaj tiel estis bone. Ĉe la fino oni kantis la “Espero”-n, kaj onklino Tini kortuŝita deklaris, ke ŝi reprenos ĉiujn siajn plendojn, ĉar finfine ni estas gesamideanoj kaj dum la krozado ŝi sukcesis perdi kvin kilogramojn kaj tiu ĉi perdo estas vera gajno por ŝi.
Kaj venis la lasta nokto sur la ŝipo. Ho, kara Sara, neforgesebla nokto de nordlandana amo! Mia svedo ŝovis sian matracon al la mia kaj li komencis senfinan spirgimnastikon. Mi rigardis la lunon. Mi ja devis konformiĝi al lia stilo, ĉu ne? La luno ĵus komencis sian malkreskon kaj iĝi aspektis kiel bankiero, havanta dentdoloron. Fine, li milde ek-flustris: “Ho, Mina, ĉu vi scias, ke mi havas grandan simpation al vi?” Rostu vian simpation, mi pensis kaj aŭdace mi ekĝemis kiel forĝista fajroblovilo: “Bedaŭrinde, ke nur simpation vi havas por mi”. – “Ho, ne nur simpation… mi preskaŭ amas vin!” – “Kial preskaŭ?” eliĝis mia miro. – “Ĉar por rajte ami, svedo bezonas domon kaj en ĝi almenaŭ ses diversspecajn manĝilarojn por 12 personoj”. Tiu ĉi deklaro tiel kortuŝis min, ke mi estis ekploronta kaj mi bedaŭris, ke mi ne akceptis la amindumadon de tiu hungaro, kun kiu mi sekrete okulumadis dum la tuta krozado. Iom konsternite mi konsilis al li: “Aĉetu la manĝilarojn kaj poste parolu!” Je mia miro li verve ekkaptis mian manon, kisis ĝin kaj solene promesis: “Mi klopodos, kara Mina, mi klopodos!”… kaj li ekdormis.
Mateno. Adiaŭa akvoŝprucado de la maristoj kaj nia ŝipo albordiĝis. Sur la kajo atendis grupo da esperantistoj (la unua grupo, kiun mi vidis en Italujo) kaj ili tre kore akceptis nin. Onklino Tini entuziasme ardis por la ĉarmaj policanoj kun verda stelo sur la maniko. Mi havis premon (nu, ne tre fortan!) en la koro pro la baldaŭa disiĝo. Iom ceremonie li kisis mian manon kaj spiris kiseton al miaj haroj kaj, mi ne scias kial, eble por venĝi, subite mi ĉirkaŭprenis lian kolon kaj mi kisis tiel forte liajn lipojn, ke li fariĝis tuj ruĝa kiel la hispana pipro… Kaj tiel finiĝis la krozado.
Onklino Tini salutas vin kaj ŝi ne plu grumblas, nek plendas. Ŝi jam forgesis la efemerajn malagrablaĵojn kaj ŝi rememoras nur pri la belaj momentoj. Mi pensas, ke tiel okazos ankaŭ al aliaj grumblintoj.
Akceptu amikinan kison de via sincera
Mina.
P. S. – Ĵus venis poŝtkarto. Mia svedo amdeklaras: “Kara Mina, mi volas domon kaj manĝilarojn.” Ĉu ne ĉarme? Cetere de Ĝenovo ĝis la landlimo ni vojaĝis kun la hungaro kaj mi konstatis, ke li ne bezonas kvardekgradan varmon; sufiĉas por li la unua tuneleto.
La spirito ne gravas
Malofta gasto frapetis sur mia pordo. En la unuaj momentoj li impresis kiel bonvestita senlaborulo kaj mi ne rekonis lin. Lia vizaĝo rememorigis min pri portreto de iu famulo. Ĝena surpriziĝo tremetis en lia rigardo. Verŝajne ankaŭ li ne tuj rekonis min.
– Kiun vi serĉas?
Je aŭdo de mia voĉo rekona rideto aperis en liaj okuloj. Certe ĝi aperis ankaŭ ĉe liaj lipoj, sed nekonstateble, ĉar ilin kaŝis lipharoj iom kuniĝantaj kun lia grizeta barbo. Nur spirlongan momenton tiu rideto radiis al mi tra metalkadrumitaj okulvitroj, poste konataj voĉo kaj parolmaniero revigligis mian memorpovon.
– Ah! tre altestimata samideana moŝto, mi venis ĝuste al vi, kvankam mi estis havanta malmulte da espero por trovi vin en via altŝatata hejmo, ĉar estas ja ĝenerale sciate, ke vi apostole migras de lando al lando konatigante nian majestan ideon kaj la lingvon de la homa kompreno inter la idealsopiraj gefiloj de la diversaj nacioj, tamen mi riskis frapeti ĉe via pordo por havigi enirpermeson por mi kaj… La longan bombastan enkondukon plurfoje mi interrompis, sed ŝajne tio ne ĝenis lin. La vortlavango nehaltigeble torentis el li. Fine prenante lian manon amike mi invitis lin en la ĉambron.
– Nu, jen Mihok!… Miĥaelo Mihok, mia malnova amiketo… Kia surprizo!… Jen, fine post tiom da jaroj ni denove renkontas nin!… Kiom da jaroj pasis, mi eĉ ne scias?!
– Ĝuste dekkvar jaroj, tre altestimata verkisto-samideano. Precize en la monato decembro estos la dekkvarjara datreveno de tiu neforgesebla tago, kiam nia ŝipo “Mainam” atingis la sopiratan havenon en Triesto kaj la vojoj, paralele kondukintaj en la militkaptitecon, subite disiĝis. (Mihok patose altigis sian voĉon). Sed nur laŭŝajne, tre altestimata iama kamarado kaj nuna verkisto-samideano, ĉar en la realeco ni ambaŭ restis batalantoj sub la sama standardo de la paco kaj homa kompreno kaj…
– Bone, bone, Mihok! Lasu tiujn pacon kaj homan komprenon en trankvilo!
– Hah, kiel! Ĉu ankaŭ vin ekmordis la tineoj de la pesimismo? Vidu, mi ankoraŭ nutras la fajron ricevitan de vi kaj…
– Kara Mihok, ni parolu iom pli proze! Verŝajne vi venis al mi ne por stari sur la koridoro, sed efektive honori mian modestan hejmon.
Pro diablo! Ĵus mi rimarkis, ke la parafrazemo de Mihok infektis min. Iom krude mi aldonis:
– Venu internen!
– Ĝuste tio estis mia modesta intenco kaj laŭ via afabla permeso mi volonte profitos la distingindan okazon.
Li pasis en la ĉambron. Mi proponis vidalvide seĝon al ili. Per tiu proksimeco mi volis neniigi la distancon, kiun li ĉiam klopodis transpontigi per artifike poluritaj frazoj. Por krei tujan intimecon mi rememorigis lin pri epizodo el nia militkaptiteco.
– Mihok, ĉu vi memoras kiel fervore mi kraĉadis en vian ciron, ĉar via salivo konsumiĝis kaj la botoj de leŭtenanto Petroff ankoraŭ nekontentige brilis?
Je mia konsterniĝo mi atingis neatenditan efikon. Lia mieno solene serioziĝis kaj indigino vibris en lia respondo.
– Mi memoras pri tio, ke tiu akvokapa Petroff eĉ ne konjektis, ke pro poeta kraĉo brilis liaj botegoj… Cetere li bone fartas kaj salutas vin.
– Kiu? Ĉu Petroff?
– Nu jes… Vi ja scias, ke li eskapis per nia ŝipo kaj ĉi tie li fariĝis mia unua helpanto en mia metiejo. Ankaŭ mia amata Milla kaj la infanoj esprimas pere de mi koran saluton al vi kaj ankaŭ mia metiejbubo, en kies kapon fine mi sukcesis enfuneligi la uzon de la akuzativo dank’ al la ruĝa kreto de la Ĉe-metoda kurso. Do, bonvolu ne rifuzi la respektplenan saluton de nia vilaĝa verda kolonio.
– Ho, neniel, kara Mihok! Mi estas kortuŝita, sed… sed kial vi venis?
Iom dolore li ekĝemis. Lia mieno aspektis martira. La diablo tiklis min, ĉar tiu martirmieno incitis miajn ridmuskolojn. Dum longa minuto li sidis senmove, kvazaŭ pozante antaŭ fotoaparato.
– Ĉu vi me rimarkas la frapantan similecon inter nia karmemora Majstro kaj mi?
Verdire nur nun mi rimarkis, ke li impresas kiel fuŝita Zamenhof-portreto, pentrita de bonvola diletanto por iu loka kunvenejo. Nu jen la bildo de famulo, kies trajtoj skiziĝis antaŭ mi ĉe la malfermo de la pordo. La simileco estis vere frapanta, precipe ĉe la fasono de la vesto kaj ĉe la insigno. Pro la miro respeguliĝanta en mia rigardo, en lia sinteno aperis vanta kontenteco.
Volonte mi estus respondinta per vortludo konata: “inter jes, sed interne ne!” Post pripenso mi simple kapjesis. Mi memoris pri liaj strangaj propagandmanieroj. Li prezentas la vivantan pruvon pri tio, ke eĉ la feraj dentoj de la Tempo ne kapablas finmueli la inventemon de niaj entuziasmuloj. Dank’ al tiu ĉi nedigestebla inventemo nia afero ankoraŭ ne ĉesis esti – kuriozaĵo.
Post kelkmiuta ĝuo de sia triumfo Mihok denove melankoliiĝis.
– Hah, vane! Ĉiu fortostreĉo de mia homarana koro evidentiĝis vana.
– Mi ne komprenas vin, pri kio vi aludas? Kio okazis?
– Do, aŭskultu min, tre altestimata samideana moŝto!
– Bone, mi aŭskultos, sed, kara Mihok, parolu klare, koncize. Evitu la parafrazojn!
– Solene mi promesas, ke mi uzos la simplan hejman parolturnaron kaj puran Zamemhofan lingvaĵon neglektante la konsterne abundan vorttrezo-ron de la Poezia Fakvortaro, kvankam por reliefigi miajn sentojn kaj por doni la priskribon de okazintaĵoj palpebla en ĉiu nuanco mi bezonus trioblan kvanton da neologaj vartoj ol tiu, kiu enestas en la aŭdacaj revoj de niaj plej progresemaj lingvaj retortistoj. Do koncize…
Kompreneble Mihok restis fidela al si. Pro manko de loko mi resume komunikas nian konversacion.
Finfine la esenco de la tuta sensencaĵo gravas por la leganto.
– En januaro nia grupo decidis fari propagandan vesperon kun impona programo – komencis Mihok aplombe – kaj por doni al ĝi veran esperantistan spiriton ni elektis unuaktan teatraĵon, titolitan “Sonĝo de homarano”.
– De kiu verkisto?
– Mia modesteco ne permesas nomi la aŭtoron.
– Bonege! Daŭrigu, kara kolego!
– En tiu teatraĵo rolas la portreto de nia Majstro.
– Interese! Mi komprenas. Via aŭtora modesteco kontentiĝis per la muta rolo de la portreto.
– Eraro! La portreto parolas, eĉ multe. Ĝuste en tio ĉi kulminas la senkomparebla spriteco de la teatraĵo. La homarano, turmentita de duboj kaj de la hodiaŭa vivmaniero de la homaro, ekdormas kaj en lia sonĝo reviviĝas la portreto de nia Majstro, pendanta sur la muro super lia lito, kaj la milfoje seniluziiĝintan adepton ĝi rekondukas al la piedestalo de la Espero. Muziko, kanto de nia himno, kolora lumo, kaj la teksto estas kompilita el citaĵoj de la Originala Verkaro. La homaramo vekiĝas kaj venkas ĉiun baron. Jen la enhavo!
– Tute originala temo! Mi povas prezenti la malfacilaĵojn de la portret-rolo.
– Ĝuste vi konjektas. Pli ol du monatojn mi preparis min por la prezentado. Dum du monatoj mi ne vizitis barbiron, portis okulvitrojn, observadis la trajtojn de la Majstro sur ĉiu trovebla bildo. Bonŝance miaj haroj ne donis multe da zorgoj. Post du monatoj, kiam sur scenejo mi aperis inter la malplena ora kadro kaj la nigra velurfono, la iluzio estis perfekta.
– Mi ne dubas, sed tamen…
– Jes, tamen la rolo bezonis sinoferan fortostreĉon. Prezentu al vi, ke mi deviis stari pli ol kvaronhoron en senmova pozo. Mia kolo rigidiĝis, kaj pro la muteco preskaŭ mi raŭkiĝis. Feliĉe mi ĝustatempe retrovis mian voĉon kaj mi triumfe venkis. Mia amata Milla ploregis, la infanoj gapis, la publiko paliĝis kaj stertoris pro surpriziĝo en la momento, kiam la portreto reviviĝis. Nur mia metiej-bubo embarasis la ĝeneralan solenon per sia ekridego. La postan tagon mi mezuris la ulnon al lia dorso. Sed negrave! Do, tiel komenciĝis!
– Gratulinda komenciĝo! Sed kiel ĝi daŭriĝis?
– Vi estus devinta demandi: kie ĝi daŭriĝis?… En Stokholmo.
Subite harstarigajn bildojn skizis mia fantazio. Apenaŭ povante kaŝi mian surprizitecon mi klopodis trankvile interesiĝi.
– Ĉu vi partoprenis en la kongreso? Mi ne renkontis vian nomon sur la listo de la aliĝintoj, nek raporton mi legis pri via rolado.
– Kaŝante la veran personecon mi alvenis. Tio apartenis al mia ideo, savonta la movadon. Pro malfeliĉa hazardo vi ne legis pri mia rolado. Sed ĉion laŭvice! Mi scias, ke dum kongreso ĉiu oratoro revokas la spiriton de la Majstro aŭ emfaze asertas, ke ĝi estas inter ni, tamen la okazintaĵoj refutas. Mi kuraĝas deklari, ke la spirito de nia karmemora Majstro obstine rifuzis aperi dum la lastaj kongresoj. Nemirinde! Depost kiam oni faris formeblan kaŭĉukon el nia sankta afero por kontentigi la adeptojtn de ĉiu difinita koloro kaj akiri la simpation de ĉiu politika kaprico mi ne miras pri la foresto de lia vera spirito. Mi decidis do surprize ripeti la scenon de la “portreto” dum la solena malfermo. Genia ideo, ĉu ne?
La genia absurdeco de la ideo mutigis min kaj pro ĝentileco la respondo restis en mi.
– Post mia sekreta alveno mi enŝteliĝis en iun salonon de la kongresejo. Ĉe taŭga loketo mi streĉis per najloj la nigran velurfonon, metis antaŭ ĝi la oran kadron. Mi intencis fari ĉefprovon. Apenaŭ mi estis preta, kiam proksimiĝantaj paŝoj devigis min okupi mian lokon. Kongresaj geamantoj serĉis konvenan anguleton por intima babilado. Ili ne rimarkis min, la “portreton”. La interna ideo vualigis ilian vidpovon. Mi pozis senmova kaj la memorbildo pri la unua renkonto al mia amata Milla karesadis mian koron. Iom post iom la intimaj anguloj estis okupataj de paroj kaj kongresaj konspirantoj. Jen la tempo de la ĉefprovo, mi pensis, kaj mi ekparolis: “Forte ni staru, fratoj amataj!”… Nenia efiko. Pruvo pri tio, ke la Amo estas blinda kaj surda; la konspiro profundiĝas en sian propran marĉon… Fine unu el la fraŭlinoj rimarkis min kaj timigite ekkriis. Iom mi miris pri tio, ĉar kiel eble plej gracie kaj milde mi etendis dise miajn brakojn dirante: “Ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Stokholmo kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj…” Nu, la efiko estis nepriskribebla.
– Volonte mi kredas tion!
– Jam ĉio ŝajnis esti kontentiga, kiam iu temperamenta junulo pasis al mi kaj impertinente ektiris mian barbon. Verŝajne li pensis ĝin falsa. Sed kial mi detaligu la okazaĵon? La obstina malkompreno eltrenis min tra la ora kadro kaj fariĝis skandalo el la asertoj kaj refutoj. Vane mi rifuzis certan suspekton pri malnormaleco kaj vane mi protestis kontraŭ nekompetenta enmiksiĝo de fremdaj personoj en nian sanktan aferon. Multe da anseroj venkas porkon, kiel la proverbo diras kaj mi estis devigita pasigi la kongresajn tagojn en domo, nenomebla de mi. Tiel okazis, ke mi ne povis partopreni en la kongreso kaj vi ne povis legi pri mia rolado. Mia afero klare montras la bankroton de la samideana solidareco kaj miopecon de la nova generacio, kiu ne kapablas leviĝi ĝis alto de la simbolismo. Nur post la kongreso mi sukcesis legitimi min kaj samtempe mi sciiĝis, ke ĝuste en tiu salono okazis la drama kunveno de U.E.A. Ho, se mi estus ĉeestinta!
– Pli bone, ke vi ne ĉeestis.
– Ĉu vi opinias tiel? Eble vi estas prava. Mia vizito en Ĝenevo ŝajnas konfirmi vian opinion.
– Kiel? Ĉu vi faris poste viziton ankaŭ en Ĝenevo?
– Kompreneble!
– Nu jes, post tio estas ja kompreneble.
– La sinjoro, malferminta la pordon, pensis min almozpetanta senlaborulo, ĉar li tuj diris sen demando: “Ni ne havas monon”. “Ne por peti monon mi venis al U.E.A. – tuj mi rapidis trankviligi lin – sed la intereso de nia afero kondukis min. Mi venis por servi…” Tiuj vortoj paligis la tre estimatan samideanon. Verŝajne per la samaj vortoj li sukcesis iam transpaŝi tiun sojlon. Eble lin timigis la penso, ke mi estas sekreta aspiranto al la direktora titolo. Kiu scias? Fakto estas, ke per sia tuta amplekso li defendis la enirejon. Post longminuta konsiderado okazis inter ni jena dialogo: “Kion vi alportis?” “Savideon!” “Dankon, ni havas”. “Mi venis por averti vin pri la spirito de nia movado, kies revivigo…” “Silentu! Ne deklamu! Ĉu ne sufiĉe estas ĉiujare unufoje finsuferi la deklamantojn kaj oratorspiritistojn dum la kongreso? Ĉi tie ne estas kongreso. Ĉi tie rezidas U.E.A. Ĉu vi komprenis?” “Jes, sed la spirito… la spirito estas tre grava… kaj la spirito de nia Majstro…” “Ne deklamu! Se vi havas cent mil svisajn frankojn por la afero, vi povas resti kaj de mateno ĝis vespero dancigi tableton aŭ aranĝi renkontojn al ĉiu fama spirito; se vi ne havas monon, iru en la inferon kaj ne ĝenu nin! Malplena kaso havas mutan spiriton”. Senvorte li fermis la pordon antaŭ mia nazo. De tiam la literoj U.E.A. signifas por mi ion alian ol la ĝenerale konata signifo: Universala Enteriga Asocio.
La eksilento kaj tragedia mieno de Mihok permesis konjekti, ke li finis la rakontadon de sia aventuro. Atendplene li rigardis min. Mi ne scipovis diri ion.
– Nu, kaj poste? – fine mi komencis.
– Poste nenio. Mi venis al vi por koni vian opinion. Espereble vi estas konsternita.
– Vi eraras, Mihok. Tiu sinjoro absolute estas prava. Senmone eĉ spirito ne povas ekzisti. Vi ekiris por trovi ion netroveblan aŭ troveblan, sed ne tie, kie vi serĉis ĝin.
– Ĉu tio estas do via “homa kompreno”? – li indigne riproĉis.
– Mihok, Mihok, vi estas maljusta. Ĝuste la kompreno donis la vortojn al mi. Kun la mono konsumiĝis ankaŭ la spirito kaj en la nuna atmosfero senpovaj ambicioj baraktas. Oni volas krei el nenio. Sed la Homo ne estas Dio.
– Bone, bone, sed la ideo mem… nia sankta afero… nia interna ideo…
– Ho, vi naiva Mihok, sen rimedo eĉ spirito restas senpova kaj sen konvena nutro eĉ la plej grandioza ideo forvelkas.
Li nekredeme balancis sian kapon, atendis kelkajn minutojn, poste subite decidante leviĝis kaj per manpremo adiaŭis.
– Ĝis revido, kara Mihok! Nun kien?
– Al la plej proksima razisto – li respondis kun rezigna melankolio.