Dancu marionetoj!

Julio Baghy

novelaro

 


ENHAVO

Preludo
Kain kaj Abel
Unu el la kvar
Uragano
La metropolo malsatas
Nur homo
Kiel Mihok instruis angle
Pasero stulta
Tri kamaradoj
La koro de parenco
Sonĝo de la Morto


 

 

PRELUDO

Ekbatis la koro de l’ Tero kaj fariĝis la unua Printempo. Herbaro kreskis sur la kalvaj rokoj. La dezerto sternis sur sin multkoloran tapiŝon. Odoro ŝvebis en la aero. Super la florkalikoj flirtis flugantaj papilioj, zumzumis vespoj. La Tero ornamis sin per ĉiu beleco de la Naturo… Kial?… La arboj proponis sukajn fruktojn … Al kiu?… Birdokantado trilis tra la prasilento. Sole la eĥo respondis je la ĉiela muziko… Kial kanti, se aŭskultas neniu?

Sonĝon vidis la Tero kaj efektivigi ĝin kreis el sia karno la – Viron. Li estis beletatura, muskolforta, impona, Antaŭ lia penetra rigardo kapitulacis ĉio. La musko proponis al li molan kuŝejon. La floroj spiretis al li dolĉan odoron. La rava koncerto de l’ ĉielaj birdoj gajigis sole lian koron. La arboj per ombro de siaj larĝe etenditaj branĉoj ŝirmis nur lin kontraŭ la fajraj sunradioj kaj bonvole faligis la sukajn fruktojn antaŭ li… Ĝojtagon festenis la Naturo.

Ektremis la koro de l’ Viro kaj naskiĝis la unua Sopiro. Li sentis sin sola, deziris dividi kun iu la paradizan imperion, sopiris estaĵon, similan al si…

Enkarniĝis la sopiro kaj alvenis la dua homforma sonĝfiguro: La Virino. Ŝia staturo kiel ondoj de l’ vekiĝanta maro. Ŝia koloro kiel la alabastro, sed ŝi estis tiel malforta, rompiĝema kiel la lilio. Ŝia talio kliniĝadis kiel la marĉa kano en la vento. Nur vira egoismo povas krei tian sensignifan… La Virino kun milda senkonscia rideto akceptis sian parton el la Edeno. La unua rideto ebriigis la Viron. Liaj muskolaj brakoj per avida ĉirkaŭpreno tiris la Virinon al la magneta nudeco…

Ektremis la koro de l’ Virino kaj naskiĝis la unua Amo… Sovaĝe freneza momento, plena de pasia volupto kaj ektremis la koro de ĉiu vivanta estaĵo. La floroj sendis kisojn unu al alia per flugiloj de abeloj. La ĉielaj birdoj en ama duopo konstruis la nestojn. La Naturo aklamis kaj tiel fariĝis Homo el la sonĝfiguroj. Edena ekzisto en la praĝardeno, sed ve…

Ekmovis sin la postulo en la utero de l’ Virino kaj aperis la unua Sekreto. Espermaska konjekto vibris en la koro de l’ Homo. La Virino fariĝis pli forta, pli valora. La patrineco kronis ŝin reĝino levante ŝin al piedestalo de egaleco…

Kaj venis la horo de la akuŝiĝo kaj aperis la unua Doloro. Vekrion naskis la suferoj, konsolan larmon – la turmentoj. La paradizo fariĝis Tero kaj la edena ekzisto transformis sin – Vivo…

Kaj venis la, metamorfozo de l’ instinkto je homa animo kaj aperis la unua Envio. Kain mortigis sian fraton Abel, ke regu sur la tero Infero kaj la enkorpiĝintaj sonĝfiguroj fariĝu pli trivialaj ol la bestoj …

Kaj fine la homa blindeco kreis por si dion, ornamante lin per ĉifonoj de l’ teraĵoj por adori sin mem en tiu…

Ĉar estas homa naneco, ke sorĉante perfektecon, li imagas sin – Dio.


 

 

KAIN KAJ ABEL

La prasilento retiris sin por ripozi. La helo de l’ ĉiela fajrodisko blindige konfuzis ĝiajn enu-okulojn. Ĝi fermis do ilin je multmiljara dormo. La naturo ekatentis, skuis sian milkoloran vilan kapon. La tero vekiĝadis, kantis la unuan printempan halelujon: Vivi estas bele, vivi estas bone!

* * *

Du sidas sur la montdeklivo. Du homviroj, similaj kiel la fagokrustoj. La longaj brakoj pendas ĝis genuoj. Krispa hararo dense kovras la nudecon. La vizaĝoj rigide senesprimaj. La animo ankoraŭ profunde dormas, sole la instinkto vivas.

Ili kaŭrante sidas. Unu mordetadas frukton. Kvazaŭ li remaĉus. La suko kun salivo gutas, fluas ĉe la buŝanguloj. Daŭra palpebrumo. Tiu ĉi palpebrumo laŭdas la Kreinton. Vivi estas bele, vivi estas bone!

Atento streĉas la pupilojn de la alia. Li ankoraŭ ne havas sentojn, nur sensojn. Pensofajro ankoraŭ ne briligas liajn okulojn, sed tamen en li senkonscie demonstracias la homo de malproksima estonteco: imiti ĉion, prirabi la naturon.

Io tiras al si lian rigardon. Ĉe la arbarlimo, sur kalva rokopinto, staras nesto de cikonioj. La ino sidas sur la ovoj. Per varmo de patrineco ŝi ĝermigas la vivon en ili. Senmove ŝi sidas, kiel gardanto de la familia fajrujo, kvazaŭ konjektante, ke ŝi modele pozas por moralo de postaj epokoj… Ĉirkaŭ la nesto orfa vircikonio klaketadas; kunulinon serĉas. La disetenditaj flugiloj frapetadas la aeron. Fluginte al la nestorando li amindumas, proponas sin… Vane… Subite la cikoniedzo alvenas, per kolera bekbatado forpelas la vaganton, triumfe eksidas en la neston, La klaketado plenigas la arbaron… Vivi estas bone, vivi estas bone!

La homviro eksaltas, disetendas la brakojn, kunfrapas ilin. Io ŝveligas lian bruston. El lia gorĝo krie eliĝas la unua vorto.

– Klak!… Klak!… Klaklaklak!

Ĉe la montpiedo aperas nova figuro: la homino. Larĝaj koksoj, balanca irado, dissaltaj kusenaj mamoj. En ŝia korpo, kovrita per delikataj harlanugoj, ankoraŭ ne bolas la vivdeziro. En la okuloj silentas la ĉiama atendo… Ŝi rigardas sin en la spegulo de rivereto. Ŝi ne konjektas ankoraŭ pro kio.

La homviro rimarkas ŝin… Per longaj saltoj li proksimiĝas al ŝi, movante flugile la brakojn.

– Klak!… Klak!… Klaklaklak!

La homino surpriziĝas… Mamenton ŝi rigardas al li, poste ekkaŭras je kvarmanpiedoj kaj atendas… atendas… Ili ludas, mordetadas la kolon de unu al alia, kun ĝema spirado ruliĝas tien reen sur la bordo… La homviro ekhenas kiel la ĉevalo. La homino rifuĝas kiel ŝia talpofratino dum la pariĝa periodo. Ŝian timon hodiaŭ oni nomas – hontemo.

La virtalpo estas ruza; boras saktunelon kaj tien pelas sian elektitinon. La homviro persistas. Li persekutas sian kunulinon ĝis ŝia forto eluziĝas kaj ŝi kapitulacas al la neevitebla… Jen bildo eterna de la homaj amiluktoj.

La alia homviro palpebrumas al ili. Perfektan indiferentecon respegulas lia rigardo. Sur la trajtoj ne baraktas la ekdeziro, en li ne veas la doloro de malfruiĝo. La konsumiĝanta frukto pli interesas lin… Vivi estas bele, vivi estas bone!

* * *

Tri sidas sur la montdeklivo. Inter la du homviroj kaŭras la homino. Ili mute rigardas al la malproksimo. La lingvo ankoraŭ ne sklavigis la langon. Ili atentas ne sciante pri kio. Longe etendiĝanta branĉo ombrumis ilin. Bone estas ĉi tie en la malvarmeto, sed ili ne konscias pri la kialo. La “kial” kaj “ĉar” ankoraŭ dormetas en la utero de posta evoluo.

La cikoniedzo denove forestas de la nesto. Silento regas. Tamen la rigardo de la la unua hom-viro refoje vizitas ĝin. Kvazaŭ li atendus ion… Lia kunulo spionas la amludon de simioj. Ĉirkaŭ unu simiino saltetadas ĉiu virsimio. Kun volupta rikano ili ĵetas sin al ŝi… La vivanta instinkto vekiĝas en la homviro kaj tiras al si la hominon.

La fremda cikonio jam denove klaketadas ĉe la nesto. La ino defendas sin. Frapsonas la bekoj. La bruo de la sama sieĝo sonas malproksimen…

Per rapidaj flugiloj venas la helpo. Blanka plumaro brilas en la sunradioj. La edzo alvenas kaj komenciĝas batalo por la posedaĵo.

La okuloj de la observanta homviro ek-ekbrilas. Li eksaltas, disetendas la brakojn, klaketadas, sed subite surprizite ekmutas… Blekado de rifuĝantaj simioj igas lin forgesi pri ĉio. Lia rigardo atentas tiujn.

Ega boao siblas minace al paro da simiaj, ruliĝantaj en la densejo. Rimarkinte la danĝeron ili rifuĝas. La vivoinstinkto pelas ilin. Branĉo baras la vojon. Unu simio iom postrestas, grimpas sur la branĉon, sed ĝi rompiĝas sub la ŝarĝo de la peza korpo. La simio falas sur la kapon de la siblanta boao. Raŭka blekego skuas la aeron. La simio dentgrincante luktas, defendas sin, atakas…

La homviro tremas en sia tuta korpo, streĉas la brustomuskolojn kaj imitas la blekegon.

– Aooa!… Aoooa!

La fremda cikonio kun vundita kapo falas de la nestorando. Flugilstreĉante klaketadas la venkinto… La simio hurlas kaj furore tamburas per la pugnoj sur sia brusto.

Sovaĝaj emocioj vekiĝas en la senkonsola interno de la homviro. Nekonata flamo ekflagras ĝis lia cerbo. La okulblankon vualas sango, minace ekbrilas lia dentaro. Li rigardas sian hominon, ĉirkaŭprenatan de la alia… Li ekhurlas, tondre blekas, boksas sian bruston… Subite li rompas la ombrodonan branĉon kaj per ambaŭ manoj levas ĝin alten por terura bato.

– Aooaa!… Aooooa!

La alia homviro ekrigardas al li. Kaŭzon li neserĉas, danĝeron li ne sentas. Senpeka nescio laŭdas la Kreinton… Vivi estas bele, vivi estas bone.

La brakoj per sola svingo mortbatas lin. Kiel hakilfrapita bovo, sen veo, kun fendita kranio falas la unua homfrato.

La venkinto forĵetas sian armilon, disetendas la brakojn, longe daŭre triumfe klaketadas… Lia rigardo subite reiras al la kadavro… La senmoveco surprizas lin. Li komencas palpadi, skui la rigidiĝantan homruinon; siajn fingrojn li trempas en la varman sangon… Li ne scias kio estas tio. Li ne komprenas, kio okazis.

La homino, pelata de nekontentigiteco, rampas, ekkuŝas al liaj piedoj kaj proponas sin dumviva posedaĵo…

Tiel mortigis Kain sian fraton Abel. Tiel naskiĝis la ago, kiu anonime regis ĝis fine postaj jarcentoj donis al ĝi nomon. Sed la nomo estas nur ŝanĝebla vesto. Hodiaŭ peko; morgaŭ virto. La ago restas ago kaj ĝia regado diaŭros ĝis vekiĝo de la prasilento.


 

 

UNU EL LA KVAR

Rufus adiaŭis de siaj geamatoj. Tia disiĝo ofte okazis. Li estis soldato en la ekzekutista taĉmento ĉe la pretorio en Jerusalemo. Nun la deĵora devo vokis lin. Post kelkaj tagoj denove li havos tempon por ĉirkaŭpreni la blankan korpon de sia virino kaj kisi la frunton de sia fileto. Tamen hodiaŭ volonte li estus restinta ĉe sia familio, ĉar la tago promesis ion eksterordinaran por li. Eble tiun ĉi tagon efektiviĝos lia sola deziro kaj flugos for de li la doloro, kiu konstante turmentis lian patran koron.

Disciplinsklava, tre vulgara, eĉ kruela li estis, sed ĉiufoje, kiam li rigardis al la blindaj okuloj de sia fileto, stranga emocio regis lin. Korŝiran taŭzantan doloron li portis en si kaj enviis la patrinon, kiu havis larmojn. La eta blindulo havis ĉion el li, kio estis nomebla – homa. Ne mirinde! ONI edukis lin en kazernoj kaj lia sintenado devis respeguli ĉie la potencon de Romo. Ne koro, sed disciplino batadis en lia brusto. Tiu sensenta disciplino nur tiam eksilentis, kiam la infanaj manetoj karese palpadis lian vizaĝon. Tiam la katenoj de la ĉiama discipdino falis, kaj li fariĝis – homo.

Redoni la vidon al la blinduleto estis lia sola deziro, sed nek la ĥaldeaj saĝuloj, nek la plej famaj sorĉistinoj povis helpi, eĉ la potencaj dioj de Romo montriĝis senpovaj. Kiom da espero neniiĝinta!

Sed Rufus denove esperis. Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto, kiu antaŭ tagoj alvenis. Ŝi vidis la pompan akceptadon. La juna rabeno rajdis sur azeno, kaj virinoj sternis multvalorajn tapiŝojn sur la vojon antaŭ li. Knaboj kaj knabinoj plenŝutis la stratojn per floroj kaj freŝaj palmofolioj. Girizbarbaj kadukuloj kisadis la randon de lia vestaĵo, kaj la almozuloj de Jerusalemo larmadis pro ĝojo. Ĉie oni rakontadis pri la mirindaj faroj kaj instruoj de la juna majstro. La lepruloj puriĝis kaj la blinduloj vidas.

Rufus pleniĝis je fido. Li decidis konduki sian fileton al tiu viro, sed la deĵoro, la devo ne estis prokrastebla. Li devos atendi kelkajn tagojn. Kion fari? Sed nun, antaŭ sia foriro, li fariĝis senpacienca. Eble post tagoj la miraklofaranto estos forlasinta la urbon kaj tiam… Fine li decidis: la patrino plenumu tion, kion la patro ne povas. Kolektinte ĉiujn valoraĵojn de la hejmo, li metis ilin en cedrolignan skatolon kaj transdonis ĝin al sia virino.

– Ŝutu ilin antaŭ liajn piedojn kaj diru, ke Rufus, la romana soldato, per sia vivo estos lia ŝuldanto, se li resanigos la knabeton!

La virino silente neis per kapbalanco.

– Oni diras, ke li malŝatas la riĉaĵon. Arĝento kaj oro antaŭ li valoras ne pli ol la silikoj de la vojo. Rufus malespere ekkriis.

– Kion do vi povos porti por li?!

La pagana virino kun milda rezigno klinis sin al la knabeto kaj longe kisis lin.

– La larmojn kaj doloron de mia patrina koro. Rufus la unuan fojon sentis ian admiron pri sia virino. Li silentis longan momenton, sed poste per muta kapjeso konsentis.

* * *

Jam tagiĝis, kiam Rufus forlasis la domon. Kokokrioj vokis la sunon. Varmeta vento karesadis la olivarbojn en la ĝardeno Gretsemane. Nun frue vekiĝadis Jerusalemo, ĉar la proksimiĝanta Pasko donis urĝan preparan laboron al la judoj. Tiu tago estis la 14-a de la monato Nisan, kaj la festo atendis ĉe la sojloj.

Rufus rapidis al la palaco de la pretorio. En pensoj profundiĝinte li ne atentis pri la grupetoj, vigle diskutantaj, kiuj preterkuris lin. Lia revekita espero skizis antaŭ li belajn revobildojn kaj dum la egalpaŝa marŝado li ne rimarkis, ke liaj pezaj sandaloj dispremas velkintajn florojn, rompas sekiĝintajn palmofoliojn sur la vojo. Eĉ la ekiscititajn parolojn de la preterkurantoj li ne aŭdis.

De malproksime murmuris obtuza bruo. Furoro de kaprica ventego bruas tiel. Rufus surprizite vidis grandan amason antaŭ la pretorio. Ĝi svarmis, kriadis, kverelis, pugnojn skuante postulis ion. Eble ribelo, li pensis kaj ekkuris.

Pilato, la pretoro, staris sur la supro de la ŝtuparo kaj parolis al la amaso. Rufus ne povis aŭdi liajn vortojn, ĉar la tondra respondo de la popolo superbruis ĉion.

– Barabas’! Barabas’! Barabas’!

Rufus ekkomprenis. Ne ribelo, sed la amaso postulas juĝon pri Barabas’ , kiun la soldatoj antaŭ nelonge arestis. Nur laŭfame li konis la krimulon. La brua juĝopostulo rememorigis lin pri la devo. Perkubute li rompis vojon por si tra la amaso, suprenkuris la ŝtuparon kaj rapidis rekte al la korta koridoro. Li ne povas manki, ĉar li estas unu el la kvar deĵorantaj ekzekutistoj. Liaj kamaradoj certe jam atendas lin.

Lia sepbranĉa skurĝo pendis sur kolono de la koridoro. Unu el ĝiaj rimenbranĉoj displektiĝis. Necese ripari ĝin kaj fiksi novan stanoungon al ĝi. Rufus senprokraste eklaboris. Dum la dikaj fingroj plektoligis nodon post nodo, la pensoj libere vagadis. Li vidis antaŭ si la etan blindulon en la nova robo. Baldaŭ li estos kun sia patrino ĉe la miraklofaranto, kaj tiu certe resanigos lin. Eĉ momenton li ne dubis pri tio, nur tion bedaŭris, ke li ne povos ĵeti sin teren antaŭ tiu rabeno kaj per tio esprimi la sinceran dankon, kiun lia mallerta lango ne kapablus interpreti. Li decidis plenumi ĉiun deziron de tiu viro, eĉ se la deziro ofendus la romanan soldaton en li.

Neatendite milde mallaŭta voĉo alparolis lin.

– Kion vi faras, frato?

– Mi plektas skurĝon… ĉu vi ne vidas?

– Por kiu?

– Por Barabas’.

– Mi diras al vi, frato, ke ĝi vundos mian korpon.

Rufus turnis sin al la voĉo. Lia rigardo renkontis tiun de ĉielblua okulparo. Neniam li vidis tiajn okulojn. La viro kun ligitaj manoj, gardata de tri soldatoj, staris kaj rigardis… rigardis la skurĝon.

Rufus pensis pri Barabas’ kaj indiferente eklevis la ŝultrojn.

– Tio facile povos okazi – kaj li fiksis akran stanoungon al la riparita branĉo…

* * *

Rufus kun siaj tri kamaradoj staris antaŭ la pilorio. Li tenis la skurĝon en la pugniĝinta mano kaj kun kutima indiferenteco rigardis jen al la viro, ligata de soldatoj, jen al la freneze bruanta amaso. La unua ne tre interesis lin, ĉar li certe devas esti krimulo, kaj la duan li malŝatis, abomenis. Tamen por momento li sentis ian kompaton al la viro kaj indulgon al la malamata plebo de Jerusalemo, el kiu devenis ankaŭ tiu rabeno, kiu redonos la vidon al lia fileto. Eble la etulo ĵus estas benata de tiu viro.

Komando eksonis. Rufus fariĝis disciplinita maŝino, eklevis la skurĝon kaj komencis kruele draŝi per ĝi la duonnudan viron. La skurĝobatoj postlasis sangajn striojn. La amaso histerie ĝuis la vandalismon. Nur la viro ĉe la pilorio silentis. Klinante la kapon al sia brusto, li toleris ĉion sen ĝemo, sen veo, kiun martira sinafero.

Rufus, incitite de tiu ĉi apatio, komencis furiozadi. Per tuta forto li skurĝis, ne rigardante plu la lokon, kie profundajn vundojn tranĉis la akraj stanoungoj. Almenaŭ unu veon li volis elvoki el tiu ĉi obstina krimulo.

Kiam la komando haltigis lian brakon, la skurĝito levis sian kapon kaj rigardis al Rufus. Ĉielblua okulparo, plena de larmoj. Rufus sentis nekonatan doloron, kiu kunpremis lian koron.

– Ĉu mi ne diris, frato, ke ĝi vundos mian korpon?

Por venki la momentan emocion Rufus kun spita, altradita indiferenteco eklevis la ŝultrojn.

– Ankaŭ mi diris, ke tio facile povas okazi.

* * *

Jam de longa tempo ne okazis io simila en Jerusalemo. Tio estis ja kurioza spektaklo, kaj nemirinde, ke la tuta urbo venis por rigardi la justofaron de Romo. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo al la Golgoto svarmis la amaso, precipe virinoj. Multaj funebre vestis sin, multaj laŭte ploris kaj tre multaj kraĉadis, mokis la kondamnitojn.

Rufus paŝadis malantaŭ la krucumoto. Ĉe ĉiu paŝo ektintis la najloj kaj martelo en lia lada skatolo. Li senpense aŭskultadis la mortvokan tintadon. Ĝi distris lin dum la longa vojo.

Unu el la krucportantoj terenfalis jam la trian fojon. Estis leĝo, ke ĉiu kondamnito mem devis porti sian krucon ĝis la ekzekutejo. La leĝo estas leĝo, kaj Rufus levis sian skurĝon por revigligi la inertajn membrojn de lia malfeliĉulo.

Sed la levita mano haltis. Haltigis ĝin ploranta voĉo de virino.

– Majstro, benu mian fileton, la blindan senpekulon!

Subite Rufus sentis, kvazaŭ lia koro batadus en la gorĝo. Li vidis en la unua vico de la apudvoje starantoj knabeton kaj genuantan virinon. Kaj ili estis la liaj kaj li vidis post momento, ke la skurĝovundita brako de la falinto leviĝas kaj la tremanta mano milde ekkaresas la buklan kapon de la knabeto, kaj li aŭdis formorte mallaŭtan voĉon.

– Virino, cia kredo estos benata…

La skurĝo falis el la levita mano. Rufus ne vidis klare plu. Larmoj vualis liajn okulojn. Li nur konjektis, ke tiu virino, falinta survizaĝen en la polvon de la vojo kaj kun arda plorego kisanta la faligitan skurĝon, estas lia virino. Plumbopezaj fariĝis liaj piedoj, kaj li sentis, kvazaŭ iu estus metinta tiun krucon sur lia koro. Ĝis nun ĉio estis indiferenta por li, ĉu Barabas’ ĉu alia krimulo, sed de nun… de nun… Terure!

Por helpi en la krucportado, la komandanto prenis iun el la amaso, kaj la funebra trupo denove ekiris. Rufus maŝine, preskaŭ senkonscie paŝadis malantaŭ la krucumoto. La najloj kaj martelo en la lada skatolo tintis… tintis ĉe ĉiu paŝo, sed la mortvoka tintado nun ŝiris, taŭzis la koron de Rufus.

* * *

Oni metis la krucon sur la teron, kiaj la krucumoto senvorte ekkuŝis sur ĝin. Kun najlo kaj martelo en la manoj Rufus genustaris ĉe la dekstra brako de la kondamnito kaj senmove rigardis la obee streĉiĝantan manplaton. Post momento li devos najli ĝin al la kruco. Kaj ĝuste tiun manon, kiu benis lian filon… kaj ĝuste la manon de tiu, kies ĉiun deziron plenumi li decidis. Kion fari? Kion li povus fari? Kion li devus fari? Tiuj demandoj turmentis lin. La disciplino batalis kontraŭ nova, neniam konata sento en li, kaj liaj retenitaj larmoj falis en la streĉitan manplaton: la larmoj de la ekzekutisto.

La viro sur la kruco rigardis pardondone al Rufus.

Je la komando du pezaj marteloj, preskaŭ samtempe. brue falis sur la najlojn, sed Rufus, eble unuafoje en sia vivo, restis surda por la ordono. Kun paralizitaj fortoj li rigardis la manplajton, konvulsie tordiĝantan pro la doloro, ĝis rekonsciigis lin la milda, peteganta voĉo de la martiro.

– Plenumu vian devon!

… kaj la muskola brako de Rufus levis, eksvingis la martelon je bato…


 

 

URAGANO

La aero ardas, rokopeze kuŝas, gorĝojn premas, sufokadas la mizerajn pariojn, kiuj kun ĉifonkovrita nudeco preskaŭ senvive sterniĝas en ombro ĉe La piedo de monto. Ĉu bestoj aŭ homoj? Betiĝintaj homoj. Kotkoloraj putraj korpoj kun oscedantaj pusaj ulceroj. Lepruloj, pestfrapitaj veantaj karnoj. Infekta elspiraĵo vibras super ili. La rusa zorgemo kunpelis ilin en la saman ŝafejon.

Alta tabulbarilo, kiel funebra brakumo, ĉirkaŭas la valolulilon. Eternosonĝa nuptolito de la Morto.

Antaŭ la pordego, pentraĉita per gudra kalko staras du gardistoj. Soldatoj. La unua ortodoksa pravoslavo. Ne! Malpli! Sklavo de superstiĉoj. La alia – mahometano. Ne! Pli! Fatalisto.

Ili staras rigride kiel statuoj de la indiferenteco, mute rigardas al la fora fono, kie al la alta senlimeco boras sin pintaj turetoj de urbo, vivanta en orienta luksomarĉo.

Silento … silento … silento … Io ekmuĝas. La arda aero tremetas. fiolerbluaj nubokapoj aperas ĉe la horizonto. La sunflavo baldaŭ pentras ilin helverdaj. Ludas la koloroj. Flavon pelas la bruno. La suno ruliĝas en ruĝan vualon… Silka kareso de venteto kuras super la pejzaĝo. Seka foliaro de fora arbaro trembruas.

– Pluvos, – diras la unua gardisto. La alia kapjesas.

Nigra nubomonstro etendas dise siajn amorfajn membrojn. Aperas la dua. Fajro zigzagas tra ilia korpo. Obtuza tondrobruo.

– La unua fulmo en la jaro, – rimarkas la pravoslavo. La mahometano mute kapjesas.

Post la barilo lastfoje spiras plata virinbrusto: “Jesuo… prenu mian… animon…”

Ekpluvas. Grasaj akvoperloj tamburas. Kip… kop… tit… tat… poste tatatata, kiel maŝinpafilo. La soifa tero avide trinkas. Vento hirtigas la buklojn de la arbaro… Zzzzzzzz… zzzzzz…

Fajro falas el lia ĉelo. La tero terurtremas. La vento ventegiĝas. La nubomonstroj vomas oceanon…

En la proksimo la tero glutis fajron. Kolerruĝaj flamlangoj mokas la ĉielon.

– La kampodomo de Volodin brulas… Kia tempesto… Dio juĝas, – timbalbutas la unua gardisto, terurite palpebrumas al la ĉielo, trifoje krucon faras sur si.

Muta ironio kurbigas la lipojn de la mahometano.

– Kiel la milito.

– Kial vi ne faras krucon!

– Vi scias ja… tataro ne havas krucon.

– Faru krucon! Ĝi ŝirmos kontraŭ la fulmo.

– Mi estas mahometano.

– Faru krucon aŭ iru for de mi!

– Kial?

– Dio vidas ĉion, vidas vian senkredemon, mortbatos vin per fulmo… Iru for de mi!

– Jen mia posteno… Vi timas la morton… He?

– Mi timas nur Dion… Faru krucon!

– Strange, en danĝero vi timas Dion. Oni nomas tian piecon mortotimo… He?!

– Senkredulo! Iru for! Iru for aŭ faru krucon! Pro timo li raŭke petegas. Teruro streĉas liajn pupilojn.

– Faru krucon! Krucsignu vin!

La mahometano pro kompato faras krucon. En mortotimo profundiĝinte preĝadas la pravoslavo.

Veoj krozadas post la barilo. La putraj korpoj proksimiĝas unu al alia. Ia nomo formonte serĉas sian posedanton: ,,Vjuha!… Vjuuha?” Respondo ne venas. Pervente flugas lia dolora ĝemo: ,,Vjuuha!… Vjuuuha!”

Iu ekmovas sin en la mizeramaso, kun laca rampo trenas sin al la voĉo. Knabino, iam beleta, nun vivanta skeleto, sur kiu la hontemo ankoraŭ lasis kelkajn ĉifonojn.

– Vjuha! Vjuha! – lamentas stertore la voĉo.

– Ĉu vi vokis min, Omar?… Ĉu tro sufere?

– Jam ne… baldaŭ… mi volis ankoraŭfoje vidi vin… Vjuha…

– Ni ne renkontiĝos plu…

– Ne… neniam… Donu… donu… la manon…

Kripla osta manplato leviĝas, manon serĉas. La fingrojn de ĝi jam antaŭlonge formanĝis la lepro. Senforte ĝi kuŝiĝas en la vundoplenan maneton, tremas, inertiĝas, rigidiĝas…

– Al la buŝo… al mia buŝo… metu… metu ĝin…

La deformiĝintaj lipoj pintiĝas je monstrokiso.

La tempesto ekblekas. Fajrovojoj kruciĝas sur la peĉnigra firmamento. Gigantaj kotkolonoj leviĝas el la tero, kun danca kurego valsas sur la vojo. La abundo de nubofontoj kun surdiga susuro fluas… La ĉielo tremas. La ventego ĝemas, veas, krias, kvazaŭ mil gravedaj virinoj akuŝus en ĝi. La arbaro knaras, krakas. Rifuĝantaj bestoj cerbfende bojas, blekas… La ventego mordadas la barilon, disŝiras ĝin. Kiel senformaj fabelbirdoj krozadas la barilpecoj super la kompatinduloj. La fulmoj ruĝokulajn fajrosignalojn ekbruligas ĉirkaŭe ĉe la horizonto. Vocĥaoso, pelata de la tempesto, lamentas, ekploras, mutiĝas… kriveadas, hurlas, formortas… Jen la uragano.

Kiel korpiĝinta venĝo, pro miljaraj torturoj, leviĝas el la mizeruloj – viro. Lian veston jam delonge ĉifonpuntigis la ungtaŭza suferado, nun la ventego tirŝiradas ĝin de lia ostokorpo. La ulcerplenajn brakojn li etendas al la furiozanta ĉielo, minace skuas la kriplajn pugnojn.

– Mi estas la vivanta pesto, sendita de Dio en la mondon, por purigi ĝin!

Per longaj ventoluktaj paŝoj li ekiras al la eltordita pordego. La uragrano sovaĝe ludas kun lia vila hararo. La bukloj, kiel alĉenitaj viperoj, kun senpova furoro kaptadas al la folioj erarflugantaj en la aero… Li preterpasas la gardistojn.

Tiujn la teruro premboris en la teron. Kun korbaltiga veado li kuras antaŭen… sencele…

– Ve… ve… milfoje ve al vi, mondo de fieruloj! Mi estas la uragano de la vivo. Spiraĵon de la morto mi portas en mi… Ve! Ve!

– He! Kien?

La alkrio de la mahometano haltigas lin. La vivanta skeleto kun rikana ridego returnas sin. En liaj larĝaj pupiloj ekbrilas straba lumo de la frenezo. Li ekridas… iras plu… kantvoĉe krias siajn ordonojn al la elementoj.

– Bruu… bruu, vento, skuu la putrajn branĉojn! La venĝodio naskis filon. Hahahaba! Bruu, bruu vento, skuu la putrajn branĉojn! Estos nova rikolto… bela rikolto… hahaba! La vivo de la homaro…

– Haltu! – la mahometano bruas plengorĝe, eklevas sian pafilon al la ŝultro.

Fulmofajro falas inter ili. La forto de la detonacio ekŝancelas la gardiston. Per la pafilo li apogas sin… El la lipoj de la pravoslavo plore. singulte gargariĝas la “ Jesuokristohelpumin!” Li spasme premas sin al la tero.

La ĥoro de la mortotimo psalmas post la barilo. Lepruloj, blukorpaj pestuloj kroĉas sin al la vivo. La frenezulo ekiras al la urbo. La ventego repelas lian voĉon.

– Mi estas la vivanta pesto! Leprosango makulas mian mantelon. Hahahaha! Mi sternos ĝin sur la palacojn… -ita… -rigi… -don…

La ventokaprico disŝiras la plion.

La devo vipas je konscio la mahometanon. Ankoraŭ alia. La teruro. En la urbo vivas lia virino kun infano. La infano estas pli ol la virino… Li ekkaptas la pafilon, ektiras la ĉanon. La kuglo celperdas. Ekscito tremigas liajn manojn… Li ripetas… Ne trafas… Ruĝa furoro sufokadas lin, ekflamigas lian cerbon… Li denove celas…

– Rabia hundo, mortaĉu! Ci… ci… devas mortaĉi… ci, rabia…

Subite ringo de muskolaj brakoj premas suben liajn brakojn. La armilo falas teren. La ringo ne cedas, spasme tenas lin. Li baraktas… fine elŝiras sin.

Kun sangvualitaj okuloj du viroj staras unu kontraŭ alia. La du gurdistoj. En la mieno de la unua baraktas la ruĝa furoro, en tiu de la alia grimacas bigota fanatismo.

– Ne! Ne mortigu lin! Ĉu vi ne aŭdis? Dio sendis lin. Ĉu vi ne aŭdis?! Ne! Ne mortigu lin! Mi ne volas, mi ne lasas…

Fora krio kantas en la vento: “mi estas la vivanta pesto”.

La du gardistoj ekluktas. Muskoloj streĉiĝas. Spirado stertoras. Sanga muko fluas. Beste sovaĝa fariĝas tiu, kiu petegis ĝis nun. Vivo kaj Morto ŝiras, taŭzas unu la alian.

,,Leprosango makulas mian mantelon!… Hahahaha!”

*

La vento ankoraŭ siblas, fajfas mokan melodion. Ĉe la horizonto viola lumo heliĝas. La fantomlumo disfluas super la detruita pejzaĝo.

Silento… silento… kortremiga silento… La ĉiela fajrodisko el la fendiĝintaj nuboj ĵetas radiojn al du senmovaj figuroj. Paralizita rigardo de la pravoslavo fiksiĝas al du sangaj senmove vitraj okuloj…

La suno desegnas monstroombrojn sur la sablo.


 

 

LA METROPOLO MALSATAS

Akra vento fajfas en la mallarĝaj stratetoj mizere lumigataj, kirlante la pikajn neĝerojn ĵetas ilin al la vizaĝoj de la hejmenkurantoj.

Malgrasa, longstatura junulo vagadas de strato al strato. Longajn horojn tiel, sencele. Kolkfoje li rifuĝas sub bolvon de iu pordego, kuntiras sur si la someran pelton, ekdormas kaj sonĝas pri hejtita ĉambro, kuirita manĝaĵo, mola lito… Kaleŝo preterbruas… Paŝoj de la deĵoranta policano eĥas en la silento… Li vekiĝas kaj trenas sin plu.

La malsato ne malpli turmentas lin ol la pensoj. La tordiĝadon de la stomako kelkfoje trankviligus ruktado, kiu plenigas lian buŝon per bulbodoro. Benata rukto, vekanta iluzion de manĝaĵo. Kvazaŭ li remaĉus kiel bovo. La bulbon li trovis en la koto de la vendoplaco. Eble la morgaŭo portos ŝancon por ajlo kaj ĝi vekos iluzion pri bongustaj kolbasetoj… Sed se li ne trovos eĉ putrantan karoton?… Entute kial li vivas? Kaj pro kio tiel? Orfa kaj forlasita li estas. La gepatroj jam ripozas en la tombo. La parencoj… Li ne konas ilin… Antaŭ duonjaro li venis perpiede el sia malproksima vilaĝo al la ĉefurbo por studi en la universitato. Dum longaj manatoj fortostreĉe li vivtenis sin, sed antaŭ semajnoj eĉ la lastan rimedon la sorto forprenis de li. La familio, kies filon li instruis por la ĉiutaga manĝaĵo, ne bezonas lin plu, ĉar la knabo mortis. De tiam li sentas, ke tiu ĉi granda urbo avidas je lia vivo… La metropolo malŝatas…

Penso pri memmortigo tremigas lian koron. Ne la, unuan fojon, sed ĉiam restis tiom da espero, kiu sukcesis forpeli la mortovokan tenton… Decidaj paŝoj proksimigas lin al la riverego… Marŝo… marŝo… longa unutona paŝado tra stratoj, bulvardoj, aleoj al la ponto, kies konturoj malhele desegniĝas en la foro… Se lia metropolo malsatas oni devas kontentigi ĝin.

En iu apuda strateto malfermiĝas fenestreto. Sonora, alloga voĉo de knabino haltigas lin.

– Bela bubo, envenu!

Li turnas la kapon al la fenestro, rigardas la knabinon. Ŝi estas fajrookula, ŝminkita nokta papilio. Je ironia rideto kurbiĝas liaj lipoj. Amuzas lin la penso, ke ŝi supozas plenan momujon en lia poŝo… Tra la malfermita fenestro aŭdiĝas la krakanta allogo de lignoj, brulantaj en la forno. Varma aero, miksita kun odoroj de parfumo kaj petrollampo, karesas, tiklas liajn sensojn. Estus bone eniri, varmigi sin ĉe la forno, senti la karesojn de grasaj manetoj, aŭdi sonoran ridon kaj… kaj… trompi ŝin, kruele priridi ŝin por la donaco kiel ĉiun lian penadon priridis la vivo.

Jen, proksime estas la anso de la pordego. Li devus nur ekpreni kaj premi ĝin por malfermi la teran paradizon aŭ… moralan inferon… Kaj li ekprenas ĝin, sed tiu glacia latuno rekonsciigas lin… La metropolo malsatas je lia honesteco… Senvorte li forturnas sin kaj ekiras por daŭrigi la lastan marŝon.

– Ĉu mi ne plaĉas al vi? En la strato mi estas la plej bela, la plej juna, oni diras… Nu, envenu, se vi volas.

– Neeble… mi ne havas… jee… kaj nenion mi manĝis… se mi havus monon, tiam almenaŭ mi pavus atendi la matenon sub tegmento, sed tiel… ne… ne eble….

– Nu, feliĉan trotadon!

La knabino brue fermas la fenestron kaj li iras plu, preteriras kelkajn domojn, kiam la fenestro denove malfermiĝas kaj ŝia voco revokas lin.

– He, bona homo, revenu!… Hej, revenu, bona homo! Ĵus mi rememonas, ke antaŭ nelonge mi metis poteton da akvo sur la fornon por teo. Ĝi sufiĉos por du tasoj. Venu… trinku ĝin kaj poste vi povos iri plu… Nu, venu, bonkore mi donos ĝin…

Li returnas sin, kvazaŭ senkonscie obeante kuras al la pordego, sed tiu anso denove haltigas lin… Li ne estas ja almozulo. Ĉu li povus akcepti ion ajn de persono, kiun evitas ĉiu bonsenta homo? Ne! Kiel opinius pri li siaj kolegoj, la kavaliroj de konveneco, virto kaj moralo? Kion li mem povus diri pri si? Ĉu li ne perdus memestimon?… Jen, la metropolo nun malsatas je lia homa digno… Larmoj aperas en liaj okuloj.

La knabino kompate rigardas la senmove staranton. Tiuj larmoj velkas nekonatan senton en ŝi… Subite ŝi fermas la fenestron, kuras al la strato, kroĉas sin al la brako de la forironta junulo kaj tiras, retiras lin kun si en la domon. Ŝiaj parolo kaj konduto ne similas plu al tiuj de stratknabino, ĉar en ĉio respeguliĝas la pura koro de la eterna virino.

– Venu, venu, mi petas vin! Kaj sciu do, ke mi tre dezirus akiri laboron por vi. Labori ne estas honte eĉ se la labordonanto estas tia persono, kia mi estas. Sed, sciu do, ke tio ĉi estas tre longa afero kaj por klarigi ĝin kaj rakonti ĉion mi bezonas tempon. Jes, tempon… Kian profesion vi havas?

– Studento pri juro.

– Studento pri juro?… Jes!… Nu, vidu, ĵus mi havas tian aferon, kiun nur instruita homo povas finfari… jes… kaj sciu do, ke… nu, venu, venu…

Ŝi parolas, babilas, mensogas kaj tiras kun si la junulon, kondukas lin en agrable hejtitan ĉambron, sidigas lin sur la sofon. Li sentas, kvazaŭ nevidebla monstra mano puŝadus lin tien kaj reen laŭ sia plaĉo. Eble la metropolo… Li sidas rigide, iom mirante, iom naŭziĝante.

La knabino lerte rapide zorgas pri la teo, kovras la tablon per blanka tuko, metas telerojn, manĝilarojn, viandan kaj panon antaŭ lin kaj fine vid-al-vide eksidinte proponas sian modestan regalaĵon… Ŝi sentas sinceran internan ĝojon. Ho, kiel bone estus havi tian honestan viron ĉe la domo. Iom ŝi priridetas la penson kaj por distri sian invititon kaj forpeli lian ĝenon ŝi vortgalope babilas, babiladas.

– Ĉar, sciu do kara, mi havas amaton. Li estas vilhara friponeto, sed mi tre amas lin kaj, vidu, vin ekrigardante mi pensis pri li. Jes, pri li! Ho Dio mia, se ankaŭ li foje havus similan sorton! Sed tio estas neeble! Li estas vigla, klopodema, opontunista, ĉar, sciu do kara, dumvintre li ĉiam ludas, kartludas aŭ bilardludas per mia mono kaj multe gajnas. Aŭ ĉe lia ĉevalkurado li riskas kelkajn kronojn kaj se la stalknabo trompas lin, tiam li scias venĝi sin… ĉar, sciu kara, li vivas per tio. Kaj dumsomere li estas artisto en la popolĝardeno. Vera artisto! Li ĵonglas per eburaj kugloj, ŝovas glavon en la stomakon, jes, jes, ĝis la fundo de la stomalko. Brrr!… Kaj manĝas pajlon aŭ fojnon por eltiri antataŭ ĝi silkan aŭ paperan rubandon post momento kaj li faras gajajn ŝercojn kaj la estimata publiko tre ŝatas lin… jes… eĉ unu sinjora moŝto ĉiam donas egiptajn cigaredojn al li… ĉar, sciu do kara, ke li estas vera artisto kaj… Nu, prenu ankoraŭ iom el tiu ĉi fumaĵita viando!… kaj mi pensis, ke vi estas ja sinjoro, kiu ne scipovas fari similajn artaĵojn kaj do… Nu, trinku ankoraŭ tason da teo!… kaj sciu do kara, ke li tre amas min kaj ankaŭ mi… jes… nu, ankaŭ mi amas lin… Kion mi volis diri?… Jes! Sciu do kara, ke en la najbara ĉambro loĝas knabino, la Zozo. Ŝi estas tre malbela ĉiesulino. Ŝi vendas sin al iu ajn… Verdire ankaŭ mi, sed… sed oni devas ja vivi iamaniere, ĉu ne?… Abomeninda knabino estas tiu ĉi Zozo. Sciu do kara, ke ŝi ŝminkas sin. La farbo fingrodike tegas ŝiajn vangojn kaj lipojn… jes… ankaŭ mi ŝminkas min, sed tio estas alia, ĉar mi ŝminikas min por la… por la… Ah, kiel malatenta mi estas! Atendu!… Jen kuketoj, biskvitoj! Prenu, kara!… Ŝi ŝminkas sin por maski sian aĝon. Ŝi jam estas en la kvardeka, jes, sed, sciu do kara, ke malgraŭ ĉio mi amas tiun ĉi malfeliĉan Zozon, ĉar ŝi konatigis min kun Vladimiro. Tiel oni nomas mian fianĉon. Ĉar li estas mia fianĉo… Tiel estas pli honeste, ĉu ne?… Kaj sciu do… sciu do kara…

Kvazaŭ en duondormo la junulo aŭskultas la strangan babiladon. Li sentas, ke la animo de tiu ĉi knabino ne estas sen delikateco. Eble iam ankaŭ ŝi venis kun honestaj ambicioj en la ĉefurbon, sed poste la metropolo malsatis je ŝia vivo kaj glutis ŝin… La metropolo parolas el ŝia buŝo… Rifuĝi, rifuĝi!… Subite li leviĝas por foriro… Profundan dankon, miksitan kun kompato, li sentas, sed la vortoj haltas en lia gorĝo, kvankam instigas lin la bezono de la dankodiro. Kion fari? Kiel danki? Fine venas ideo.

Preninte la ĉapelon li paŝas al la knabino, prenas ŝian manon kaj kisas ĝin. Kvazaŭ elektra fluo estus tiklanta ŝian koron. Ŝi ruĝiĝas. La kiso brulvundis ŝian koron. Longe ŝi rigardas antaŭ sin kaj ne rimarkas, ke ŝia gasto stumbletadas sub la nelumigata koridoro.

Subita decido igas ŝin kuri post li, retenti, rekonduki lin en la ĉambron, babiladi, rakontadi fantaziaĵojn, kirlomiksi ne gravajn bagatelaĵojn kun altideaj pensoj. La junulo, kvazaŭ somnabulo, sekvas ŝin kaj sen kontraŭstaro obeas al ŝi. Ŝia voĉo muzikas kiel vartistinia kanto, la varmo de la ĉambro rememorigas pri iama hejmo kaj iom post iom la dormo venkas la mizeran junulon. La knabino delikate spiras kison sur lian frunton, kovras lin per sia lanuga kusenego, metas lignon al la fajro kaj iom deŝraŭbante la meĉon de la lampo eksidas al la kapo de la dormanto… Kiel dolĉe ripozas tiu ĉi duonfrostiĝinta sinjoreto!

La pordo malfermiĝas. Vila, brunhara kapo aperas en la aperturo. Post momento jam basa voĉo, raŭka pro brando kaj aventura vivado, riproĉas la knabinon pro la gasto.

– Nu, ne koleru Vladĉjo! Mi petas vin, ne koleru! Vi scias do kara… vi scias ja… vi…

– Eĉ en la infero la diabloj ne hejtas tiel kiel vi! Ĉu mi ŝtelas la lignon kaj la karbon? Ejha! Kia delikateco, ec la kusenegon vi kovris sur lian malpuran vestaĵon!? Forpuŝu la ebrian porkon! Se ]i volas dormi, li povos grunti feliĉe sur la strata neĝa kuseno. Nu!… He!

– Ne veku lin, Vladĉjo, ne veku lin! Sciu do, li estas mizera studento kaj sciu, ke li manĝis neniom hodiaŭ krom tio… krom tio, kion mi donis al li kaj sciu, ke li ne havas loĝejon, eble li estus frostiĝinta dumnokte kaj eble eĉ… kaj sciu do kara…

La vilhara kapo kliniĝas al la dormanto kaj la basan voĉon mildigas subita emocio.

– Hm! Mizera studento… kaj li ne manĝis?… kaj li ne havas loĝejon?… hm! Mizera studento…

La knabino flateme premas sian kapon al la vilhara kaj en ŝia voĉo tremas petego.

– Vladĉjo, mi devas diri al vi… mi devas rakonti al vi… okazis io, io… sed promesu, ke vi ne koleros… vi ne koleros…

– Nu elsputu do!

– Li kisis mian manon… ne ridetu!… Li kisis mian manon kaj tiamaniere ankoraŭ neniu kisis mian manon… neniam kun tiom da respekto kaj danko… Vladĉjo, li kisis mian manon kiel tiun de vera sinjorino oni kisas kaj ankoraŭ neniu… neniu…

Ŝi silente ekploras kaj la vangojn kaŝas sur la bruston de la vilhara apaĉo, kiu maskas sian emocion per brua ridado.

– Nu, ankaŭ mi kisas vian manon kaj nenio… Li kisis vian manon kaj kial plori?… Nu, ne ploru, malsaĝulino… nu, ansereto…

La dormanto seke ektusas, profunde tiras la kapon sub la kusenegon kaj el la apaĉo indigne eliĝas la mallerte maskita emocio.

– Nu, jen! Li tusas. Ĉu vi aŭdas? Tute ne mirinde, se li malvarmumus en tiu ĉi ĉambro. Ne ŝparu la lignon, troviĝas ankoraŭ el ĝi en la kelo de la dommastro. Ĉu vi ne vidas, kiel pendas lia kapo? Metu tiun ĉi kusenon sub ĝin!… Nu… mizera studento… jes… kaj li ne havas loĝejon… kaj li kisis la manon de Lonjo… de mia Lonjo… mizera, eta studento…

La vilhara apaĉo grumblas kortuŝite, kovras per sia mantelo la piedojn de la dormanto, plenŝtopas ĝis ardiĝo la fornon kaj eksidas al la sofo.

Ankaŭ la knabino okupas sian antaŭan lokon kaj dum ili ŝtele rigardas unu la alian la simplaj animoj pleniĝas per ia sankta korkaresa varmo. Ili maldormas kaj sentas ion strangan, kio levas ilin el la marĉo de la ĉiutago. Silento, longa solena silento… Kelkfoje aŭdiĝas fordorma, duonvoĉa murmuro.

– Mizera studento… li ne manĝis… kaj li ne havas loĝejon… kaj li kisis la manon de Lonjo… li kisis la manon de Lonjo…

* * *

La nesatigebla metropolo tiel englutis lin.


 

 

NUR HOMO

I.

Blanke ardas la suno kiel fluida ŝtalo en grafitsitelo. Duonnuda viro staras sur la sterkejo ĉe la stalo. Laborŝvitoj perlas sur la sunbrunigita korpo. Ĉe liaj piedoj kuŝas hundo. Ili rigardas unu la alian. La hundo havas homan okulparon. Je muteco damnita animo sidas en ĝi. En la okuloj de la viro speguliĝas doloro de l’ hundiĝo. Komuna sorto forĝis ilian amikecon.

Sur la hederornamita verando malfermiĝas la pordo. Longa plenda knaro en la tagmeza silento. Ĝi priploras neŝmiritecon… La du amikoj rigardas tien. La okulparoj ekbrilas, karesas la junan dommastrinon.

La hundo eksaltas, tien kuras, vostosvingante flate premas sin al la virino. La viro senmove staras, per rigardo senvestigas la virinon kaj envias la feliĉon de sia sklavkamarado.

La virino frapetadas la dorson de la besto. Ŝiaj belformaj fingroj kombas la vilan hararon de la bestokapo. La hundo lekas sian dankon sur ŝian maneton. ŝi forprenas kaj forviŝas ĝin. Ŝia rigardo preterglitas la senmovan viron. La muskolriĉa nudeco iom pikpikas ŝian sangon. Momenton ŝi admiras ĝin, poste ekiras.

La silko de la robo formoperfide gluiĝas al ŝia staturo. La koksoj balancas sin kaj ŝia talio gracie kliniĝadas.

Malsata deziro avidas je ŝiaj movoj. La virino, kvazaŭ sentante tion, plivigligas siajn paŝojn. Ŝi rifuĝas de la penso, kiu iras en ŝi kun ŝi. Sole la tempo povas silentigi la junecon, ribele postulantan siajn rajtojn.

Kvankam ŝia staturo jam malaperis, sed la viraj okuloj ankoraŭ vidas ŝin. Eble pli akre, pli sangvipante ol se ŝi starus antaŭ li. Lin skurĝas la retenita deziro kaj li vagadas kun senpova ribelado en la pasinteco… Jam delonge… delonge… Li lasis ĉion en la malproksima patrujo… ankaŭ sian edzinon… Lia animo konstante ripozas ĉe tiu, sed nun la malsata virbesto blekas en li.

La hundo revenas al liaj piedoj. Li klinas sin al ĝi. Kvazaŭ senkonscie li hirtigas la vilan hararon de la hundo. Li pensas pri tiu ĉi virino, pri ŝia blanka maneto, kiu samloke ludis antaŭ kelkaj minutoj. Ia triviala sento voluptadas en li. Pri sensa ĝuo de la hundo li pensas. Kiel volupte ĝi toleris la magnetan karesadon de la virinaj manoj!… Perforte li ŝovas sian pugnon en la buŝon de la besto…

Li ekskuiĝas:. Abomeno kunpremas lian gorĝon. Li forpuŝas de si la hundon. La konscio revenis kaj faligas larmojn al lia animo.

– Besto!… Mi bestiĝis!…

Blanke ardas la suno kiel fluida ŝtalo en grafitsitelo Sur la sterkejo ĉe la stalo rigardas unu la alian la homokula hundo kaj la hundiĝinta homo.

* * *

Sur la divano kuŝas la virino. Ŝia rigardo reve migras al la senlimeco de la firmamento. Ŝi rigardas nesciante kion; sopirplore ŝiras, ŝiras la vualon de la nekonata estonteco, sed vane, kvazaŭ ŝi luktus kun la indiferenteco en la dezerto de l’ senkompateco.

Ie akvo plaŭdas…

La laca mieno plivigliĝas. Sekreta fajro ekflagras en la okuloj. Ŝi singarde leviĝas, piedpinte senbrue faras la vojon tra la tri ĉambroj ĝis la kuirejo… Ŝi ekhaltas… sentas, ke sia koro batas en la gorĝo. La timo pri eventuala surpriziteco jam repelus ŝin, sed la akvo voke plaŭdas, plaŭdas… Ŝi spionas tra la ŝlosiltruo…

En la mezo de la kuirejo staras la viro kaj lavas sin. Per plenmanoj li ĵetas sur sin la freŝan akvon. El la koralruĝaj lipoj blankas liaj dentoj. Kvazaŭ li ridus. La muskolkusena brusto ondiĝas. Li skuas la kapon, aspergas per brilaj akvogutetoj la bronzkolorajn membrojn. La malsekaj haroj kaŝas la ruĝajn vangojn, sed tra tiu densa harvualo lumas la vivo: la karbunkola okulparo.

La virino ektremas. Kvazaŭ la rigardo de tiu okulparo fiksiĝus, parolus al ŝi kaj vidus ŝian atendadon, almozpetantan por amo.

– Ne! Neeble!… Li ne povis rimarki min!… – ŝi trankviligas sin kaj forgesas, ke ĝuste la sopiro pri rimarkiteco tenas ŝin ĉe la sojlo.

La viro prenas tukon. Per lia dika tolo li frotas freŝan koloron sur sian korpon, poste li eklevas la kapon, plenblovas la pulmojn, streĉas la bruston, por momento amuzas sin per ludo de la muskoloj kaj larĝe etendas la brakojn je ĉirkaŭpreno… Kvazaŭ li atendus iun…

La tordiĝantaj fingretoj de la virino spasme kroĉiĝas al la fosto. Kun premitaj spirretenaj lipoj, fermitaj palpebroj ŝi atentas la ribelan pulsadon de sia sango: venu!… ankaŭ mi atendas vin!…

En la korto aŭdiĝas la kriaĉoj de la servistino,

– Gabor, skore… idjite suda..1

La ,,graskapulino” vokas lin al la manĝigado de la porkoj. La branlavaĵo jam estas preta kaj La gruntantaj malsatantoj senpaciencas. Li rapide prenas sur sin la rubaŝkon (ĉemizbluzo) kaj iras por labori.

La virino ekiras en la kuirejon. En ŝiaj okuloj brulas la fajro de l’ avido kaj ŝia mieno klare montras, ke la korpo venkis ŝian animon. Konvulsie baraktas la trajtoj kaj monstra penso regas en ŝi: trinki el tiu akvo… nur gluteton el varmo de lia korpo!…

Kun etenditaj manoj ŝi ekiras al la lavujo, sovaĝe ekkaptas la tukon, ĵetitan sur la apogilon de la seĝo, ekmordas ĝin. En ŝiaj okuloj svenis la konscio baj faligante la tukon la manoj ektuŝas la akvon… Ektremo… Naŭzo… La homo veas en ŝi…

– Besto!… Mi bestiĝis!…

Ŝi rekuras, kuregas al sia ĉambro. La animo ploregas kaj skurĝas, ŝiras ŝian korpon. La nigra malespero taŭzas la malfortecon. Ŝia rigardo migras al la senlimeco de la firmamento, sed vane… Kvazaŭ ŝi luktus kun la indiferenteco en la dezerto de l’ senkompateco.

II.

Revanantaj memoroj parolas en la silento. La viro legas. Lia rigardo soife sorbas la liniojn. Strangaj sentoj katenas lin al la libro. Kvazaŭ la aŭtoro tenus lian koron antaŭ li, kvazaŭ tiu igus paroli liajn mutajn dolorojn. Ankaŭ en li baraktas la samaj pensoj nepovantaj trovi la formon por deklaro. Lia animo fine trovis fraton. Estas ia frateco en tio, se la grizeco komprenas la brilecon. Kompreni la verkisitojn kaj transpreni liajn sentojn montras animan parencecon. Li sentas, ke frato parolas al li, frato, kiu trovis ĝustan formon anstataŭ li kaj nun kun mirinda certeco montras liajn erarojn, malkovras antaŭ li la tragedion de unu vivo, kiu estas tute lia vivo.

Li legas… legas… kaj ne rimarkas, ke lia rigardo jam delonge erarvagadas inter la linioj. Nur lia animo legas. Tion, kion ĝi volas. Tion, kion liaj sentoj verkas inter la liniojn. Li falsigas, forpuŝas la aŭtoron. Li ridas, ploras, furiozas, kortuŝiĝas kaj pozas al si antaŭ la spegulo de la vivo kaj pendigas sentoĉifonojn al si. En situacioj, neniam havitaj, li baraktas. Li orumas la pasintecon per printempa sunbrilo kaj kovras la nunon per seka foliaĵo de aŭtuno. Lia fantazio kolorigas lia estontecon dolore unutona kaj metas funebropunkton ĉe la fino. Jen, preta estas la vivotragedio. Ĉiutage nova, ĉiutage alia, sed ĉiam pli malhela, pli senĝoja kaj kormuela.

Se la vivo parolas per revenantaj memoroj, tiam la animo baraktas. Ĝojmurdisto estas la soleco, ĉar nutras sin el mortinta tero. La morto de la rememoroj eble farus la vivon pli malplena, sed tio plifaciligus la ekzistadon. Multfoje estus bone ebriiĝi el vino de la sinforgeso, kiam la malbenita sobreco sufokadas nin. Mortigi… mortigi la rememorojn!

Li kunfrapas la malfermitan libron, nerve flankenpuŝas ĝin kaj koleras pri si mem. Interna ribelado. Li malbenas la dimanĉon. Ĝi estas la tago de senlaborado kaj pastro de rememorado. Ĝi predikas en esperornato pri rezigno. Kiu ne havas aŭspiciojn por la morgaŭo, tiu laboru brute por forgesi la hieraŭon. Sed kial?… Kial? Longajn horojn li meditas pri tio kaj volus liberiĝi de la senresponda demando… Fajfadon li komencas… Tio ne helpas. El inter la lipoj siblas la fajfo, sed en la cerbo marteladas la “ kial?”… “kial?”… ,,sed tamen”… “finfine”… “neeble”… “eble ne”…

La ĥaoso de interrompitaj pensoj nebule premiĝas al lia menso… Ne darfas fajfi!… Kanti devas!,.. Multe kanti!! La teksto donas novan laboron al la cerbo. Nepre devas liberiĝi de tiu ĉi stulta humoro!… En la teksto de la kanto dronos la kial, la sed tamen, la neeble kaj eble ne.

Mallaŭte li ekkantas. Iom post iom li interesiĝas pri la melodioj, atentas pri sia voĉo, konstatas ĝian metalan sonoron. Poste eĉ tion li forgesas, nur kantas, kantas, kiel la kamparanoj dum falĉado en sia malproksima patrujo. Li kantas jen melankolie, jen nerve, jen plengorĝe tiel, kiel li lernis ĝin de siaj soldatoj kaj frapas la marŝtakton per la piedoj.

Nokte sur la strat’ plendas la plandoklak’
kip kop kop! sub fenestro via
Marŝas al batal’ morti en fremda val’
kip kop! sen kis’ , amato via
Hej, knabino kaj patrin’,

nur plandklak’ adiaŭas vin
kip kop kop! sub fenestro via

Li kantas. Bildoj aperas. Li vidas siajn florornamitajn sanajn kamparanojn. Antaŭ ili paŝadas li fiere, brustostreĉe. Ili marŝas al la buĉejo, kiel la brutoj. Tiam li ridetis pri ili, nun larmas pro ili. Tre malmultaj restis el ili. Ankaŭ li faras kamparanan laboron. Nun li pli bone komprenas ilin. Plortremas lia voĉo, kiam plenpulme li rekantas:

Hej, infano kaj edzin’
nur plandklak’ adiaŭis vin
kip kop kop! sub fenestro nia…

La malgaja baritono plenplenigas la kameron. La voĉo plifortiĝas, kreskas, ŝvelas, kiel la inundo. Ĝi elfluas tea la fendoj de la trabomuroj, atingas ĉiun anguleton de la domo, ŝtelas sin for tra la fenestreto al la strato, al la najbaraj domoj, kvazaŭ ĝi volus ĉirkaŭpreni pro doloro la tutan mondon.

Hejmelasitaj maljunaj rusoj, edzoperdintaj virinetoj aŭskultas ĝin ĝis vesperiĝo.

– Gabor pajot... Gabor kantas…

Senresponde ploras la orfa melodio en malproksima vilaĝeto de fremda lando.

En la tria ĉambro la virino senvestas sin antaŭ la granda tualeta spegulo. De jaroj ĉiam tiel, ĉiam sole. Ŝi imagas, ke ĉedorse staras sia parulo. La kuntemantajn bukojn kaj rubandojn ŝi elkroĉas, malnodas, sed sen helpo lasas fali ilin sur la teron. Kvazaŭ viraj manoj forprenus tiujn de ŝi. Ŝiajn ŝultrojn ek-eklevas, kvazaŭ kisema vira buŝo tiklus ilin. Eĉ ŝiaj vangoj ruĝiĝas pro tio. Iluzio… iluzio… De jaroj ŝi koketas al la peko. Pri malĉasta baĥanalio ŝi revas kaj iras la dornan vojon de la virteco pro la buŝo de la vilaĝo. Ĵura vorto, oficiala dokumento ĉenas ŝin al la senplezura honesteco. Jam delonge ambaŭ perdis valoron kaj signifon antaŭ ŝi. La ĵuro tedas ŝin, la dokumento fariĝis paperaĉo. Ŝi mensogas al la mondo kaj mensogas al si.

Iu kantas. Ŝi ekatentas, rekonas la voĉon.

– Gabor pajot… Gabor kantas…

Ŝi aŭskultas la strangan melodion, provas mallaŭte postkanti. Kiel malfacile lerni ĝin, kvankam ĝi estas tre simpla… Ho kiel simpla!…

Ŝi eksidas sur la randon de la lito, elbutonumas la malgrandajn ŝuojn kaj rememoras, ke estas neniu, kiu admiru ŝiajn graciajn piedetojn. Ili estas blankaj kiel la alabastro. Iam ŝia edzo kisis sian amian pasion sur ilin. Tie, ĉe siaj lipoj li varmigis ilin per amofebra spiro… Ŝia edzo… Ili amis unu la alian. Eble eĉ nun ŝi amas lin, sed… En tiu ĉi sed kuntiriĝis tri jaroj, vana atendado de tri longaj jaroj. La soleco sufokadas, la doloro de rememorado turmentas ŝin. Ŝi komencas konversacion kun si.

– Kiel melankolie kantas tiu ĉi Gabor. Malfeliĉa homo. Ankaŭ li enterigas sian junecon viva. Li ne havas amatinon. Mi scias. Mi demandis la najbarojn pri tio. Kial? Mi mem ne scias, sed mi devis demandi. Ho, kiel mi timis la respondon. Hahaha! Nenian rilaton mi havas al li. Mi ja ne amas lin, eĉ la bonajn vortojn mi donas avare. Kiu li estas? Dungita laboristo. Servisto. Eĉ malpli: nur militkaptito. Li povas esti sinjoro hejme, sed ĉi tie – neniu. Ne eble, ke li fariĝu iu… kaj tamen, de du jaroj, li estas la sola, pro kiu indas esti bela kaj bona. Ĉu esti bela? Li ja ne rimarkas tion. Ĉu esti bona? Tion de darfas montri. Ĉu entute meritas bonecon tiu, kiu ne rimarkas nian belecon? Ne! Ne!… Malfeliĉa Gabor, kiel malgaje li kantas! Verŝajne tiu Zina, tiu ,,graskapulino” tie proponadas sin sub lia fenestro… He, ci, li ne bavas apetiton je cia ŝvitodora karno. Hejme, en sia lando li estis sinjoro kaj… kaj ankaŭ tie ĉi. Eĉ min li ne deziras… Li eksilentis… jam ne kantas plu… Certe tiu ,,graskapulino”…! Ah, ĵus mi rememoras, ke posttagmeze mi sendis ŝin al la kampara domo… Kiom multfoje mi sendis ŝin tien. Sed kial ŝi foriris?… Eh, mi estas freneza. Ŝi etas servistino. Mi ordonas al ŝi kaj ŝi iras… Ankaŭ Gabor estas servisto. Mi ordonas al li kaj li iras… iras, la kara, labori por mi, pro mi. De mateno ĝis sunsubiro senplende li torturas sin en servutaj laboroj… Li jam ne kantas plu. Kion li povas fari nun! Mi devus rigardi lin… Eble li jam kuŝas. Kutime frue li enlitiĝas…

Ŝi salte leviĝas, displektas la harligojn. La orblonda tendo kovras ŝin ĝis genuoj. Ŝi ordigas la buklojn. Petolo ridetas ĉe ŝiaj lipoj.

– Nu, tute certe tiu ĉi stulteta Zina forgesis porti kun si la… la… Sed kion? Eh, ne gravas! Tie mi trovas ian pretekston, se li rimarkos min… Mi volas nur alparoli lin… eniri mi ne volas… Certe li venos, se mi alparolis lin kaj se li elvenos… nu, tiam li turmentiĝu… suferu, kiel mi… la virbesto bleku en li… mi priridos lin, skurĝos lin, se li kuraĝos tuŝi min… mi… mi…

Ŝi rigardas sin en la spegulo. Ah, kiel purpuras ŝiaj vangoj! La pupiloj larĝiĝis kaj en ŝia rideto triumfas la pli bela duono de la vivo. Ankoraŭ neniam ŝi vidis sin tia bela. Ŝi ekiras.

– Se li tuŝas min, tiam mi peligos lin vipate ĝis la militkaptitejo… tie… tie sur la nuda benko li povas… Ah, se tiu Zina, tiu “graskapulino” revenus dumnokte?! Eh, ŝi venu! Mi piedpuŝos ja lin, se li… se li…

Senbrue ŝi malfermas la pordon de la kuirejo. Por momento eĉ ŝiaj korbatoj haltis pro la teruro. La pordo de lia kamero estas larĝe malfermita kaj la lampo rekte lumigas ŝin.” Li ankoraŭ sidas ĉe la tablo kaj legas. Ŝi ne prepariĝis por tio. Ankoraŭ neniam okazis tiel. Ne la unuan fojon kun firma decido ŝi iris ĉi tiun vojon ĝis la pordo de lia kamero. En la kamero nur unu fojon ŝi estis, kiam li kuŝis febre malsana. Tiam estis permeseble – jam pro kompato mem. Li estas ja ŝia servisto kaj malsaniĝis en servado al ŝi. Aliokaze ŝi venis ĝis la sojlo por aŭskulti lian unutonan egalan spiradon, kaj hodiaŭ… hodiaŭ, kiam ne estas hejme eĉ tiu stulteta Zina. Disinjoro, indulgu min!

Timo kaptas ŝin. Nerimarkite ŝi dezirus retiriĝi kaj rifuĝi, rifuĝi. La honesta virino bastonbatas en ŝi la nuran inon. Ŝi sentas, ke la sango forfluis el sia vizaĝo kaj ŝi aspektas pala kiel nokta fantomo. Rifuĝi ne rimarkite, rifuĝi… sed jam neeble.

La viro konjektas, ke iu staras malantaŭ li. Li turnas sin. En liaj okuloj ekflamiĝas la sopiro. Sub premo de liaj fingroj krakas la dorsapogilo de la seĝo. Sovaĝa emocio luktas kun lia sinjora edukiteco. La servisteco kastras la viron en li. La deziro kunpremas lian gorĝon kaj raŭkigas lian voĉon.

– Ĉu vi ordonas ion, sinjorino? Ĉu io okazis?

Humiliĝon mensogas lia voĉo, sed sincere parolas la okuloj. Ili flamas, ardas. Je lia rigardo la virino similas al krizantemo, trempita en sangon. Ŝi bezonas tempon, fortostreĉon por venki sian embarason kaj doni respondon, laŭŝajne trankvilan.

– Ne,… ne, Gabor… nenio okazis… mi venis por… jes… mi pensis, ke Zina… kaj morgaŭ mi volas veturi al la kampardomo… al la kampardomo mi volas veturi… Ĉu vi komprenas?

– Jes, sinjorino,… al la kampardomo…

La timo de la virino jam malaperis, sed ŝia ofendita vanteco ekploras kaj repelas ŝin al ŝia ĉambro. Tie ŝi ĵetas sin sur la liton kaj ploras, ploras, prilarmas sian senfloran printempon, la forpason de sia juneco. En ŝi veadas la virino, la homo, kiun la Vivo senigas de la vivado. La nekontentigita vivovervo veadas en la dudekjara virino, de kiu oni forŝiris la parulon. Je amiĝado naskiĝas la korpo de la virino kaj je komprena karesa amo – ŝia animo. Ĉio alia estas mensogaĵo, kulturĉifono, per belaj vortoj ornamita prirabado, kiu kripligas la rajtojn de la reĝino de La Vivo.

– Eĉ mia servisto ne volas min!… Sed mi amas… amas… amas lin!

Ŝi eksaltas, kaj haltas antaŭ la spegulo, kiu montras ŝian belecon en plena pompo kiel tiun de lilio la lazuro de la lago. La spegulo havas pli da koro ol multaj homoj. Ĝi ĉiam mensogas tion, kion oni volas. Al la adoleskulo mensogas maturecon; al la avineto – junecon.

Ŝi rigardas sin. La spegulo konsolas. Vekiĝanta espero forpelas la malesperon kaj rideto sekigas la larmojn. Pensoj zigzagas. Sentoj plipuriĝas. La estinteco reaperas, forpasas antaŭ ŝi: knabinaj revoj, fianĉiniĝo, soleno en la preĝejo, trimonata edzineco kaj poste?… Poste venis la milito. ŝia edzo devis formarŝi kun la unuaj. Tremado, tremado, tremado. Nek informo, nek letero. Mil kaj mil mejloj disigas ŝin de sia laŭleĝa amato. Kruelaj militaj dekretoj forrabas de ŝi la plej fidelajn servistojn unu post la alia. La laborforto malpliiĝas. La domo restas sen vira defendo. La maljuna kamparisto ne povas disŝiri sin. Tremado pro la soleco, tremado pro la forestanta amato… Fine – Dio kompatema – kelkaj linioj el malproksima fremda lando. Tamen li vivas. Oni kaptis lin. La larmosalumitan panon de militkaptitoj li manĝas. Tremado, tremado… La bieno antaŭ bankrotiĝo. Almenaŭ estus unu fidinda vira dungito. Ĉirkaŭ la domo abundas la kardo, urtiko. Zina estas bona knabino, sed ŝi estas “graskapulino” malpura, malrapida kiel la bradipo. Lia maljuna kamparisto ne povas disŝiri sin. La najbaroj dungis militkapititojn por la laboro. Tiuj ŝtelas eĉ ilian okulbrilon, malvirtigas la knabinojn, trudas sin en la litojn de la orfe restintaj edzinoj kaj mokas, priridas la naivan ruson. Brrr! Ne! Ne!… Sed eble troviĝas inter ili iu alikaraktera, ŝatinda. Ŝi povus laŭvalore taksi kaj respekti lin se ne pro alia kaŭzo, almenaŭ pro la memoro de sia edzo… ho, kiel li tremadias pro ŝi. En la lasta letero li skribas pri sia nevelkebla amo… Dumnokte ŝtelisto vizitis la domon. Ŝi aŭdis, ke li paŝadas ĉe la staloj, sed en sia forlasiteco ŝi eĉ krii ne kuraĝis. La ŝtelisto forportis nur unu porkidon, sed eble morgaŭ li havos apetiton por porketo kaj poste por la patrinporko. Ŝi bezonas iun. Nepre devas esti viro ĉe la domo… En la najbara domo servas hungara militkaptito. Oni nomas lin nur “madjar” Misu. Li povas rekomendi unu. Li diras, ke tiu viro taŭgas ĉi tie, ĉar tiu scipovas sian fakon. Hejme tiu estas agronomo, havas bieneton. Ankaŭ en sia lando tiu okupis sin pri bienmastrumado, sed tie oni servadis ĉe li. Mi ne volas sinjoron. Kamparanon mi volas. Eĉ la maljuna kamparisto diras, ke oficiro estas nur duonviro ĉe la plugilo… La “madjar’ Miŝo” promesis, ke li vizitos lin en la militkaptitejo kaj parolos kun li pri la afero. Dio scias, eble li ne estos duonviro. La “madjar’ Miŝo” laŭdas lin. Li bone konas lin, ĉar li estis oficirservisto ĉe li en la tranĉeo. Li diras, ke li estas vera ĝentlemano kaj eĉ ĉi tie ricevas oficiran salajron, sed volonte li venus ĉar timas, ke la nenifarado muelos lin. Vere, povas esti terure! Ĉiam esti gardata kaj nepovanta fari ion ajn. Ve, ankaŭ mia edzo! Li jam delonge ne skribis… Miŝo diris, ke li venos, volonte venos. Nur unu volontoron li devas kontrabandi al sia loko, ĉar se oni rimarkos lian fuĝon, tiam nenio savas lin de la garnizona malliberejo. La volontoro eĉ ĝojos loĝi en oficira tendaro. La nomon de tiu volontoro uzante li venos. Sed ĉu li venos vere?… La maljuna kamparisto diras, ke oficiro estas duonviro en la laboro. Pli bone duona ol nenia. Almenaŭ estos iu, al kiu mi povos paroli. Ne! Ne estas permesate lasi lin proksimiĝi al mi. Mia edzo! Mia edzo!! Mi estas honesta edzino!… Miŝo estis ĉe mi. Morgaŭ mi iros al la komandantejo por li. Li estas jam edziĝinta, havas familion. Ho kiel mi ĝojas. Hejme atendas lin virino kaj infano. Ankaŭ mi atendas mian edzon… Miŝo akompanis min. Miŝo konis lin ne mi. Li devis elekti lin el la multaj malfeliĉuloj… Verdire li estas bela, altstatura, larĝŝultra. Li aspektas iom pala, sed la kamparo baldaŭ pentros lin sanruĝa… Mutulo. Li ne scias ruse. Ne gravas. Mi instruos lin. La “graskapulino” instruos lin… Mi estus dezirinta boksi en la vizaĝon de la komandanto. Tiel impertinente li spionis nin ambaŭ. Huh, rusa urso!… Oni nomas lin Gabor. Lia rigardo estas melankolia kaj mallertan langon li havas. Tre malfacile li lernas… La maljuna kamparisto eraris. Li ne estas duonhomo, sed pura, laborema kaj ordamanta. Li loĝas en la kamero… Vespere Miŝo vizitis lin. Ili paroladis. Stranga lingvo. Ho kiel oni diras en ĝi: “mi am – “… Kompatema Dio! Mi atendas mian edzon, mian edzon!!… Dumtage gaja, vigla li laboras; vespere lernas. Facile li lernas kaj dankas ĉion, eĉ al la “graskapulino” li estas dankema. Sinjoro li estas eĉ en la kamparanvesto… Kiel pura, kvazaŭ ŝanĝigita estas mia domo. Ĉio en modela ordo. Ĝis sunsubiro li laboras. Je lia voĉo saltas la “graskapulino”. Ankaŭ Miŝo laboras nun ĉe ni. Li kunportis lin al la kamparo. La maljuna kamparisto ne diras plu, ke li estas duonhomo, sed ke Dio sendis lin. Dio, ĉu vere vi sendis lin?… Li estas tre serioza, ne havas okulojn por la virinoj. Ĉiudimanĉe li iras al la urba poŝtoficejo. Ĉiusemajne li skribas leteron al sia edzino. Ĉiusemajne. Respondo neniam venas Ankaŭ al mi ne alvenas sciigo kaj pasas, pasas la tempo… Antaŭ du jaroj foriris mia edzo. Jam pasis unu jaro, de kiam aperis Gabor en mia domo. Dio sendis lin. Nun mi scias. Li laboras, defendas, ordonas. Ankaŭ al mi li ordonas. Ĉi tie mia servisto estas la mastro kaj mi tutkore preferus kisi lian manon. Strange, pri tio mi neniam pensis ĉe mia edzo. Printempe mi ricevis kelkajn liniojn de li. Ankaŭ mi skribis, sed… Dio, kompatu min!

Ŝi forturnas sin de la spegulo. Ĝi malbeligas ŝin, montras plorantan vizaĝon. Ŝi dezirus rifuĝi de si mem, de sia mensoga vivo. Ĉiu kaŝita doloro, retenita amareco de la dua jaro nun sufokadas ŝin. Terura jaro estis. Ŝi devis ekscii, ke lia tempo enterigis ŝian edzon. Eble neniam ŝi amis lin. Vere, profunde ŝi ne povis ami lin, se unu fremdulo, vivanta en vico de servistoj, povis mortigi lin kontraŭ sia volo en ŝia koro. Ŝi malamis tiun ĉi seriozan “neniulon”, deziris forpeli lin el la domo kaj tamen ŝia koro tremis por ĉiu paŝo, kiun li faris ekster la domo. Ŝi spionis lin, demandadis pri li, elektis la plej bongustajn pecojn el ĉiu manĝaĵo por li. Lia kamero impresas kiel sinjora ĉambro. Okaze de la Pasko ŝi surprizis lin per nova, eleganta vesto. Eĉ ŝia edzo ne havis tian.

Ŝi rememoras pri la tago, kiam ŝi nur mensogis la sopiron pri la reveno de sia edzo. Tremante ŝi aŭskultis la onidirojn pri la baldaŭa paco, timis preni ĵurnalon en la manon. Ne estu paco! Mortu ĉiu, sed tiu ĉi viro restu ĉi tie. Oni ne forprenu lin de ŝi, ĉar ŝi pereos sen li. Ŝi ne bezonas sian edzon, nek iun alian, nur tiun ĉi solan, kiu eĉ ne rimarkas ŝin, nur tiun ĉi unikan, kiun timante la langon de la mondo, ŝi evitas. Tiu ĉi unu signifas por ŝi ĉiujn.

Ŝi pleniĝas je doloro. La larmoj fluas.

– Mi amas lin, amas, amegas lin!… Dio kompatu! Mi ne volas forpreni lin de sia edzino, mi ne volas forpreni lin de sia infano. Mi scias, ke li amas ilin. Dio, kompatu mian senfruktan junecon, donacu al mi lian amon ĝis li estas kun mi, poste estingu la flamon en li, kiel vi estingis mian amon por tiu, al kiu ligas min la leĝo. Mi ne volas lin por ĉiam… nur por jaro… por kelkaj monatoj… Eĉ lian amon mi ne petas, sed permesu ami lin, kisi mian animon je lia buŝo kaj esti servistino de mia servisto. Dio, Dio, ci terura Dio, kompatu nin! Per la plej majesta sento ci ĵetis min en la polvon. Relevu, kompatu min!

La planko ekknaras. Ŝancelaj paŝoj ŝtelire kun obtuza bruo proksimiĝas de la kuirejo. La virino ekatentas, kun subita decidiĝo ĵetas sin sur la liton, fermas la okulojn kaj atendas… atendas…

Longaj minutoj. Nenia bruo. Fajroondoj trakuras ŝian korpon kaj tamen ŝi frostotremas. En ŝia koro tamburas la ekscitiĝo, la senpacienco… La bruo de la paŝoj ĉesas. Ŝi dezirus krii, sed por tio mankas ŝiaj forto kaj kuraĝo. Subite venas penso pri la lampo. Ĝin estingi ŝi estus devinta, sed nin… nun jam malfrue.

La paŝoj ekiras al la kuirejo, sed jam ne ŝtelire ne ŝancele.

– Li reiras… reiras! – veas la virina koro. Ŝlosiltinto, kvazaŭ iu eltirus la ŝlosilon el la seruro. La virino ekridetas. Jam ŝi scias, ke li revenos al ŝi kaj tamen ŝi timas… tremas. Sed kial? Ŝi ne povas klarigi al si, ĉar ŝi mem deziris ja tion, ŝi mem preĝis por tio.

La paŝoj denove proksimiĝas. Eĉ kun fermitaj palpebroj ŝi vidas antaŭ si la viron pelata de pasio. Ŝi vidas lian voluptan mienon, aŭdas la susuron de lia alkliniĝo, sentas lian varmegan spiron, la magnetan forton, kiu katenas ŝin.

– Jen li! – ekkrias ŝia animo.

Io frapiĝas tre akre al la nokta tableto kaj ŝi larĝe malfermas la okulojn.

Du teruritaj rigardoj renkontiĝas. Senvoĉa veado de katenitaj sopiroj plendas en tiu ĉi momento. La okulparoj perdinte kuraĝon nun mensogas sobrecon.

– Mi venis por demandi, sinjorino,… jes… Morgaŭ al kiu veturilo mi jungu? – pardonpete li sufloras.

– Al la kabrioleto… – respondas ŝi kun silenta rezigno.

La viro foriras. Liaj paŝoj iom post iom formortas trans la sojlo. La silento predikas pri altruditaj leĝoj, kiuj ĉenas la naturan leĝan al la mallibereja muro de artefarita moralo.

La larma rigardo de la virino haltas ĉe la tableto. Tie kuŝas la ŝlosilo de la kuirejo. Ŝi komprenas. Tio signifas: defendu vin, ĉar ankaŭ mi suferas kaj mia forto estas elĉerpiĝinta… Kiel bele, kiel noble!… Ŝiaj fingretoj ludas kun la ŝlosilo. Ŝi ekridetas, ellitiĝas kaj elĵetas ĝin tra la fenestro. Ĝi falas kun tintobruo ie, malproksime ĉe la kardoborderita muro de la najbara domo.

– For la mensogan vivon! Mia homo alvenis hodiaŭ. Al brava viro decas brava virino kaj ne nura ino.

Sopirata decido maturiĝas en ŝia animo kaj longajn horojn ŝi sonĝas kun malfermitaj okuloj pri pli celhava, pli bela estonteco.

III.

La luno estas pala kiel vizaĝo de adultino. Ĝi ŝove kaŝas sin inter nubokusenojn. La mateno apenaŭ krepuskas kaj silente vekadas sin la tero.

La ĉevalo trote pasas. Knaras la silikoj sub la malpeza kabrioleto, sur kiu sidas du: li kaj ŝi.

Ŝi rigardas al la luno. Unu el ŝiaj manoj senmove ripozas sur la kubutapogilo de la sidejo. Ŝia animo kantas. Ĝi estas plenplena de melodioj. Per milda, mallaŭta kantado ŝi dorlotas lian koron kaj flate ŝtelas sin en ĝin. La lidoj ne elĉerpiĝas: ĵus faritaj komponaĵoj por ĵus verkitaj tekstoj.

Li mute sidas apud ŝi, kaj impresas kiel fortika kverko apud unusemajna lilio: ĝi ŝirmas la floreton, sed kun sia foliarkrono celas al la ĉiela alteco. Li sidas apud ŝi, lia rigardo karesas la ripozantan maneton, sed lia animo vagadas en la malproksimo, ĉe la forlasita hejmo. Li rememoras: tiu ĉi maneto similas al tiu de sia edzino. Kiel mola, kusena, filigrana ĝi estas! Velura kiel la lanugo de hirundo kaj delikate diafana. Se li estus poeto, tiam certe prikantus ĝin. Ho kiel li dezirus kisi tiun ĉi por la memoro de tiu alia. Eble ankaŭ tiu ĉi kapablas varme karesi, flate dorloti, treme petegi, premadi, fari ĉion, je kio sopiras la vira koro.

Li ne povas kontraŭstari plu. Kvazaŭ hazarde okazus, lia mano falas sur la etan manon kaj treme ekkaresas ĝin. La virino surprizite, sed kun profunda kompreno rigardas lin.

– Pardonu… – li petegas duonvoĉe kaj embarase.

– Kial Gabor? Vi faris nenion.

– Mi tuŝis vian maneton.

Li pripensadas. Kiel ĉarme ŝi diris: ,,kial Gabor?” Milfoje jam li aŭdis sian nomon de ŝi, sed ŝia voĉo ankoraŭ neniam sonis tiel milde, tiel dolĉe.

Ankaŭ ŝi pripensadas. Jen la plej bona okazo por ŝia decido. Ŝi ne forturnas do sian rigardon de li, por ke la viro povu vidi, ke ĝi estas klara, sincera, plena de kompreno kaj mankas en ĝi la koketeco.

– Kial peti pardonon? – Ŝi komencas kaj metas sitan tutan koron en la voĉon. – Depost tri jaroj la unuan fojon vi ekkaresis virinan manon. Depost tri jaroj la unuan fojon mi sentis la varman tuŝon de vira mano. Kial peti pardonon por la vole farita gesto, je kiu ni ambaŭ sopiras. Tia ago fariĝas peko nur tiam, se naskas ĝin ne sincereco, sed spekulacio. Vi prenis mian manon. Estis bone. Prenu ĝin denove, se vi volas. Jen, mi lasas ĝin sur la apogilo.

Stranga, nekonuata embaraso kaptas la animon de la viro. Ia pretera konjekto, ke tiu ĉi virino primokas lin. Li rigardas al ŝiaj okuloj. Ŝia rigardo estas kvieta, sindona. Ne! Ŝi ne primokas lin. Sed kion ŝi volas do? Ŝi ostas honesta, senmakula virino. Du jarojn li konas ŝin, du jarojn li observas, eĉ spionas ŝin. Neniam ŝi koketadis kun iu. En la lastaj monatoj ŝi kondutis iom malamike, rigide eĉ al li. Kion ŝi volas do nun?

– Kiel stranga estas hodiaŭ la sinjorina moŝto.

– Ĉu stranga mi estas? Eble vi estas prava. Ĉu la virinoj de okcidento estas pli ceremoniaj? Mi ne konas ilin. Ni, orientaninoj estas pli sinceraj, pli naturaj. Tion mi scias. Ni ne kaŝas sub korbo niajn farojn. Kredu, ke ankaŭ ili agus simile, sed… Ho mi ne envias miajn okcidentajn fratinojn! Verŝajne jam ankaŭ ili…

La mieno de la viro malsereniĝas. Li pensas pri sia edzino, kiu estas inter tiuj ,,okcidentaj fratinoj”. Ĝis nun li havis plenan fidon pri ŝi. Tiu ĉi virino donis moralan forton por tio. Ankaŭ tiu ĉi havas saman sorton kiel lia edzino kaj ŝi estis ĝis nun – la netuŝebleco mem. Sed kio okazis hodiaŭ? Kion ŝi volas? Ĉu ŝi estus diveninta, ke li ekdeziris ŝin kaj nun tiamaniere ŝi intencas venĝi sin? Ĉu ŝi volas turmenti lin? Li faris ja nenion kontraŭ ŝi. Ĉu nenion? Dumnokte li enŝtelis sin en ŝian dormoĉambron, por momento li kredis al la konjekto, ke ŝi venis ne sole por doni ordonon pri jungado. Eh, estis sensencaĵo! Sed li haltis dumvoje. Jes, jes! Tiu stulta ŝlosilafero. Per tio ĉi li ofendis ŝin kaj nun sekvas la repago. Sed kial tiamaniere?

La virino sentas, ke la aludo de la lasta frazo tuŝis tiun kordon, kiun ŝi volis eviti. Ŝi iom mallerte faris kaj nun sentas, ke ŝi kaŭzis doloron. Tio kontraŭvole okazis, ŝia vero ne povas havi konkurantinon. Se ŝi makulus per koto lian edzinon, tiam ŝi devus ruli ankaŭ sian veron en la strata polvo. Ŝia vero estas vero de la vivo. Ne venki ŝi volas, sed konvinki.

– Pardonu! Mi ne volis veki doloran penson. Tiel simple, tiel sincere ŝi diras, ke li devas kredi tion. Pro embaraso kvazaŭ maŝine li ripetas ŝiajn vortojn.

– Kial peti pardonon, se la ago devenas el sincereco?

Eksploda, gaja rido respondas. La trila rido, kiel tiu de la arĝenta sonorileto de kristnaska abio, kuras malproksimen en la matena silento. Ĝi kaŝas sin en lia koro kaj ĝia pureco sonoradas pri printempa juneco.

– Gabor, vi malbone imitis min, sed almenaŭ vi imitis kaj tio montras progreson. Vi estas ĉarme bonvola, ĉar vi lasas vin eduki.

– Ĉu vi, sinjorino, intencas min eduki? Hahaha! – kaj li infanhumore tutkore ridas.

– Jes, jes! Mi volas eduki vin kaj ankaŭ min.

– Interese!… kaj por kio ni edukiĝu, sinjorina moŝto?

– Por amoplena kunvivado.

La rido haltis ĉe la lipoj de la viro kaj ankaŭ la virinon surprizis sia kuraĝo. Ŝi mallevas la palpebrojn antaŭ lia mireganta rigardo. Ŝi sentas, ke komenciĝis la kubĵetado, en kiu ŝi riskas sian honoron kaj estimon de la viro, eĉ eble lian amon. Jam malfrue estas halti aŭ retiriĝi. Ŝi devas gajni la ludon: la lukton de la koroj. Honeste malkaŝe ŝi devas montri sian animon. Tiel, kiel ŝi decidis pri tio. Tiu ĉi viro devas vidi, scii kaj senti, ke ne flankenpaŝo estas tio, kion ŝi faras, sed brava antaŭenmarŝo sur la vojo de l’ vero; ne falo, sed leviĝo; ne histeria kaprico, sed plenumado de virina destino; ne allogo, sed sindono. Virino ŝi estas kaj ne nura ino.

Ŝia rigardo malfermiĝas antaŭ liaj okuloj kaj fiera pureco rebrilas en ĝi.

– Gabor, ni estu sinceraj! – Ŝia voĉo estas trankvila, metalsona. Ŝi scias kion diri. La baraktado en malespero de jaroj jam maturigis tion je vortoj, je certaj frazoj. – Aŭskultu min pacience! Mi ne hontas pri miaj diroj, ĉar mi parolas al homo. Vi ne povas miskompreni min, ĉar de jaroj ankaŭ vi kurbiĝas sub ŝarĝo de simila kruco. Ni devas paroli pri tio ĉi. Necese, ke ni trovu trankvilon por ni.

La viro profundiĝas en meditado. Lia koro tremas. Ĉu tiu ĉi virino rigardis al fundo de lia koro kaj nun pro kompato ŝi volas ĵeti kelkajn vortĉifonojn por lia konsolo? Li hontas sin.

– Mi ne komprenas, pri kio vi aludas, sinjorino.

– Gabor, ni rigardu al la vizaĝo de la Vivo. Ni havu kuraĝon por tio. Neeble, ke la homo naskiĝus por rezigno, por sensenca abnegacio. Por kio estas donita do la vivoĝojo? Por vivi per ĝi.

Ne por trouzi ĝin, ne por subpremi ĝin. Moralaj mensogaĵoj muelas nian junecon, moralaj mensogaĵoj venenas nian vivon. La elpensintoj destinis ilin ornamaĵoj, sed ili difektas la sincerecon de la vivo. Skribita leĝo estas ornamo, lukso por la vivanta sento, sed ĝi fariĝas altrudita ŝarĝo, peza jugo tie, kie la sento jam formortis. La homa animo konsistas el tuto de bestaj instinkto kaj iniklinoj. La homa animo estas tera, nur la spirito estas dia. La animo estas sklavo de la karno, ĉar ĝi loĝas en ĝi; la spirito estas flirtanta amiko, ĉar ĝi sendepende vagadas inter la landoj de fantazio kaj realeco.

La parolo katenas la viron. Ne la aŭdaca filozofado estas surpriza por li, sed io alia. Tiu ĉi virino frapetas la pordeton de lia animo kaj ĝi malfermiĝas eĉ kontraŭvole, ne diskutas kun la loĝejpetanto, sed akceptas kaj donas hejmon al ŝi.

– Mi eĉ ne konjektis, ke vi estas filozofema spirito.

Pretenkura, amara rideto kurbigas ŝiajn lipojn.

– Filozofema fariĝas ĉiu, kiun premas la doloro de l’ soleco. Pri la socia ordo, universo propran teorion havas ĉiu, kiun la sorto eligis el la kutimita ĉiutagaĵo. Mi vivas sur la tero kaj la vivoverojn mi serĉas sur lia tero.

– Kaj la diaj leĝoj? Ĉu vi ne kredas Dion?

– Sole Lin mi kredas, ĉar ĉion alian, kio apartenas al la konkretaĵoj, mi konscie konas. Li estas ekster mia perceptopovo. Mi sentas Lian donacon, ĉar ĝi vivas en mi, sed mi havas dubon pri Liaj skribitaj leĝoj, kiujn tre ofte troe egoistaj individuoj verkis.

– Kion vi konsideras dia donaco?

– La egoismon! Ĝi vivas en ĉiu atomo. La altruismo estas socia mensogaĵo kaj ĝi servas por maskado.

– Kaj… kaj la amo? Ĝi estas escepto, ĉu ne?

– Ne! Ĝi estas postulo: dividitan egoismon postulas por dividita egoismo.

– Ĉu vi neas la amon?

– Mi ne povas nei tion, kio vivas en mi, sed ĝi devenas el egoismo. Mi ne plibeligas ĝin, ĉar ĝi estas la fonto de l’ ekzistado.

Ŝi eksilentas, esploras la mienon de la viro kaj timas, ke tie montriĝos malestimo kaj tiam… tiam ŝi perdis la celon de tiu ĉi stranga diskuto. Lia mieno montras trankvilan enprofundiĝon, kiu kuraĝigas ŝin je unu plua paŝo antaŭen sur la difinita vojo. Milde karese ŝi metas sian manon sur la lian.

– Gabor, ni ambaŭ estas viktimoj de moralaj mensogaĵoj. Jam la trian jaron mi vivas en malbenita sobreco, en senkonsola funebro. Du jarojn ni pasigis unu apud la alia, unu por la alia kaj… kaj unu sen la alia.

La rigardo de la viro strange ekbrilas. Li volas ekparoli, sed ŝi sentas kvazaŭ instinkte, ke tiuj vortoj makulus ŝian veron. Petegante ŝi rigardas lin kaj metas malpermese sian maneton sur lian buŝon.

– Ne prijuĝu min, Gabor! Aŭskultu ĝis fino. Mi volas, ke vi vidu klare. Jes, mi sentas la strangecon de tiu ĉi situacio. La paŝon. kiun ĵus mi faris, vi estus devinta fari jam antaŭ longa tempo. Ne malkuraĝo retenis vin, sed mia honesteco, mia senmakula honoro kaj via disciplinhava edukiteco. Nun rigardu rekte al miaj okuloj! Ĉu ili mensogas? Ne, neeble, ke ili mensogu! Nun rigardu mian manon, bone rigardu ĝin! Ĝi ne havas plu la ringon. Mi formetis la simbolon de la geedzeco kaj de la fideleco. Mi ne volas mensogi plu al la mondo, nek al mi mem. Kun pura konscienco konscie mi volas vivi mian vivon.

– Kaj la sakramento de l’ geedziĝo?… kaj via edzo?! ĉu vi ne pensas pri li?!

Terurkrioj de lia animo estas tiuj ĉi demandoj. En polvon falis la idolo, disŝiriĝis la altarbildo kaj li pensas pri sia edzino.

Trankvile, senhezite sonas ŝia respondo.

– Ĉesas esti sakramento, kiam ĝi donas nur inferon… Mi ne povas mensogi… Mi skribis jam al mia edzo, ke mi estas nur virino kaj ne postulu, ke mi estu sanktulino. Mi ne povas suferi pli, ne povas vivi plu tiel… Ne por tio mi naskiĝis.

Antaŭ la viro subite klariĝas ĉio kaj li vidas en plena monstreco la devojiĝon, eraran filozofion de tiu ĉi malfeliĉa virino. Homa malforteco, profunda malespero naskis tion. Ekzistas diaj leĝoj. La Kreinto skribis ilin en la animoj, kiel la leĝojn de l’ naturo en la naturo mem. Jen, li amas sian edzinon, metis katenojn je siaj deziroj kaj venkis ilin. Per bruta laboro li rompas sian karnon, per rememoroj pri sia edzino lulas la vekiĝintajn dubojn. En tiu ĉi momento li tre kompatas tiun ĉi virinon, kiu baraktadas nun ĉe lia flanko kaj almozpetas amon. Li kompatas, tre kompatas ŝin. Li preferus per konsolaj vortoj levi kaj relokigi ŝin, doni al ŝi freŝan forton, novan memfidon, sed… sed li ne kuraĝas riski, ĉar jam dubas pri sia propra forto. De longaj jaroj sovaĝaj deziroj skuas lian korpon. Ĉiutage li devas lukte venki ilin, ĉiutage li devas skurĝi ilin. Nun li sentas, ke lia forto ne estas sufiĉe hardita por tio, ke ĝi povu esti fidinda helpanto de iu alia en simila batalo. Jen, eĉ dum la pasinta nokto li bezonis superhoman sinregadon por venki en si la malsatantan virsopiron. Ne, li ne povas helpi al alia en la firma persistado sur la vojo de l’ moralo. Li ne havas forton. Ankaŭ li estas nur homo. Ankaŭ en li ribeladas la sango kaj ankaŭ lia kruco estas tre peza. Serĉu do la virino iun alian!… Alian?!… ĉe tiu ĉi penso li sentas, ke subita furoro kirlas lian cerbon, lia mano pugniĝas. Tiu ĉi muskola pugno por ĉiam silentigus la unuan proksimiĝanton.

Lia cerbo bolas. Io sufokpremas lian gorĝon. Li preferus kriegi al la virino: suferu ankaŭ vi ĉar ankaŭ mi suferas! Eĉ por tio ĉi li ne havas kuraĝon. Li scias, ke vorton sekvas vorto. Estus plej prudente, se li povus malpermesi nun la parolon al ŝi. Estus plej prudente por ili ambaŭ.

Pro la senpova furoro li ekvipas la ĉevalon. La besto eksaltas. La kabrioleto rapide ruliĝas kelkcentojn da paŝoj kaj poste denove trotas trankvile la ĉevalo…

Dum la turmenta silento la virino korpremite esploras lian vizaĝon. La interna batalo respeguliĝas sur ĝi. Timo regas ŝin. Ŝi tremas pro la perdo de lia estimo, dezirus plori, plori kaj pentas pri sia paŝo. Estis malprudentaĵo. Jam ŝi ne volas plu lian amon, nur lian estimon ŝi povu havi! Nur lia estimo, lia amika simpatio restu por ŝi!… Ŝi batalos plu, post hejmeniro bruligos tiun leteron, denove portos la ringon, retiros sin de la mondo kaj vivos al memoro de sia edzo por ne perdi la estimon de tiu ĉi viro. La malcerteco sufokadas ŝin. Nun, nun ŝi devas demandi, paroli kaj devas ekscii, kion li pensas pri ŝi. Kiel komenci? La demando trudas sin en cent formoj al ŝia lango, sed ŝi pene retrovas sian voĉon.

– Hodiaŭ ni havas belan matenon, Gabor. – Ŝi diras kaj miras pri si. Ne tion ŝi volis. Ŝia animo ploras, veas.

La viro kapbalance jesas kaj nur poste formas la respondon per vortoj.

– Jes, belan… Ni havas varman tagon… Jam larmoj brilas en ŝiaj okuloj, sed li ne vidas ilin. Li rigardas al la fora vojfino kaj kalkulas la betulojn. Ne grave, kiom kaj ĉu precize li kalkulas.

– Pri kio vi pensadas? – mallaŭte kaj timotreme ŝi demandas.

Turmenta demando. Kion li respondu? Se nun li interpretus siajn pensojn, tiam post momento la rimenbrido falus el liaj manoj kaj la ĉevalo povus trotadi kien ajn laŭ sia placo. Li ne estus plu homo aŭ li estus – nur homo. Sed respondi decas, respondi devas.

– Verŝajne dum la lastaj tagoj jam sekiĝis la fojno kaj hodiaŭ mi povos amasigi ĝin.

Mensogas lia voĉo, mensogas liaj okuloj. Ju pli ŝi sentas tion, des pli tremadas.

– Gabor, ĉu vi koleras?

– Ne, sinjorino. Pro kio mi povus koleri?

– Nur mi pensis tion. Mi sentas, ke vi tre severe juĝas pri mi, ĉar mi malfermis mian animon antaŭ vi, sed mi pensis, ke ankaŭ vi… ke ankaŭ vi…

– Kion ankaŭ mi!

– Ke ankaŭ vi suferas kaj ankaŭ vin torturas la sama, kiu min. Jam delonge mi atentas pri vi kaj ŝajnis al mi, ke…

– Ĉu vi atentis pri mi? – kaj lia voĉo kontraŭvole mildiĝas. – Eĉ mi ne konjektis, ke la sinjorino pensadis pri mi.

– Ĉu mi pensadis pri vi? De kiam vi venis al mia domo. Mi mem ne scias pro kio, sed io devigis min pensadi pri vi. Parte vi havas ja tian sorton kian mi. Vi estas forŝirita de tiuj, kiujn vi tutkore amas. Ho mi scias, ke vi amas vian edzinon, amas vian infanon. Kiel bele, kiel noble estas tio ĉi! Mi envias vin pro tio. Bona povas esti via edzino. Ŝi povas esti nur bona, ĉar ankaŭ vi estas bona. Ŝi ne estas tiel malbona kiel mi, sed por ŝi estas pli facile; ŝi havas infanon, vivantan pecon el via karno. Ŝi kisas sian amon je tiu. Mi scias, ke malbona mi estas…

– Malbona virino vi ne estas, sinjorino. Mi scias. Du jarojn mi atentas pri viaj ĉiuj paŝoj.

– Vi atentas pri miaj ĉiuj paŝoj?

La ĝojo aklame ekkrias en la virino. La viro jam bedaŭras la nepripensitajn vortojn kaj mallerte provas korekti la eraron.

– Tiel mi komprenas la atentadon, ke mi vidas vin. Mi loĝas ja en via domo, do mi devas vidi… Ĉu ne?

– Gabor, kial vi hontas viajn sentojn? Kial vi volas nei ilin? De la hodiaŭa nokto la mensogado jam ne havas rajton inter ni. Vi rimarkis, ke mi spionadis pri vi. Mi konfesas, ke tio ne la unuan fojon okazis. Multfoje mi faris tion. Sciu, min tre incitis, ke eble Zina… tiu ĉi graskapulino…

Sur liaj lipoj aperas rideto, kiu vekas novan esperon en ŝia koro. Ŝi kaptas ĝin kiel dronanto la pajlotigon.

– Ridinda penso, mi scias kaj poste… poste mi iris ne por spioni vin, sed por sidi sur via sojlo kaj maldorme gardadi je viaj sonĝoj pro via boneco… Vi laboras ja por mi kaj ofte mi sentis, ke iom pro mi. Kelkfoje via rigardo perfidis vin kaj tiam ĉiufoje la emocio vokis larmojn el miaj okuloj… Kaj hodiaŭ nokte, kiam vi venis en mian ĉambron kaj kiam vi batalis kun viaj sentoj kaj kiam vi metis sur la tableton tiun ŝlosilon… ho, tiu ŝlosilo!… de tiam mi scias, kion mi nur konjektis… Mi havis internan devigon decidi pri nia sorto. Vi estas brava viro, al kiu decas nur brava virino kaj ne nura ino… Nun mi devas rekoni, ke tiu decido estis sensenca, neefektivigebla. Nur malbona virino povas pensadi tiel… Gabor, pardonu min, forgesu la hodiaŭan tagon! Mi volas nenion… nenion, nur vian estimon, vian homan simpation. Tiel estos kiel vi volos. Ĉu vi ne koleros pri mi? Ĉu vi ne malestimos min? Gabor, nur vian estimon, vian homan simpation…

Ŝiaj voĉo kaj rigardo petegas, ĉirkaŭprenas la animon de la viro. Nun emocia silento regas ĝin. Lia sango kvietiĝis. Li havas kvazaŭ patran mildecon. Per rigardo li dorlotas ŝin, kaj ne vidas plu en ŝi la virinon, sed nur la homon. Li komprenas ŝin, tre, treege komprenas kaj primiras ŝin. Li dezirus karesi ŝiajn vangojn, kisi ŝian frunton, sen ia ajn profana penso, kiel tiun de suferanta fratino. En tiu senpeka kiso nepre ŝi sentuis ĉion, kion esprimi neeble per vortoj: la komprenon, la neceson de la rezigno, la sanktecon de la vivantaj sentoj, la firmiĝon de lia estimo, homan simpation, ĉion… ĉion. Tiu sola kiso sur la blanka frunto de la virino signifus rekonon de la virto kaj de la diaj leĝoj, kaj ŝi ne devus honti pri la hodiaŭa tago… Sed ĉu li risku? Jes! Nun li estas trankvila. La pasio dormas, pietato psalmas en lia animo. Li povas riski tiun kison.

Ĉirkaŭe la matena silento atentas pri la unutona knarado de la radoj. Ie, supre alaŭdo trilas inter la nuboj. Freŝa fojnodora venteto karesas iliajn vangojn. Ĉio estas en harmonio kun ilia humoro. Sur ŝiaj okulharoj, kiel roso sur la herbo, trembrilas du larmoperloj.

Lia mano, iom mallerte, iom timeme leviĝas je kareso, ekprenas patrece ŝian mentonon. Milde li rigardas al la miregantaj rosplenaj okulaj. Ili estas profunde bluaj kiel la somera firmamento kaj li vidas matenan brilon en ili. Larmofaritaj strietoj faras ŝian vizaĝon ĉarme dolora. Ŝia frunto estas neĝblanka kiel marmoro de preĝejo. Li klinas sin super ĝin, simple, senpoze kaj sincere… Ŝia okulparo ekbrilas. Varmega spiro tiklas lian vizaĝon, vipas lian sangon ĝis kapturniĝo. Li volus forpuŝi de si la virinon, sed lia volo perdis ĉiun povon. Li ne vidas plu la marmoron de preĝejo, la psalmo de pietato jam svenis en lia animo. El ĉeno liberiĝintaj deziroj furiozas en li. La sango suprenkuras al la kapo kaj… kaj kison atendante duonfermitaj ruĝaj lipoj proponas sin al li. Tiuj lipoj promasas ĉielon. Eh, egale, eĉ se ili donos inferon!! Li ekkisas ilin sovaĝe, morde, sangvipante…

La ĉevalo amblas… amblas. Ĝiaj hufoj stumbletas en la faligita rimenbrido. Sub la kabrioleto knaras la silikoj.. Jam flagras ruĝe la aŭroro ĉe oriento kaj purpuras la vizaĝo de la suno kiel tiu de Kleopatro post la amofebra nupto…

IV.

Vintra nokto. La luno estas ŝveliĝinta kiel graveda kuniklo. En ĝiaj radioj blublanke lumas la neĝtavolo. Sur senfoliaj branĉoj malsate grakas la korvoj.

Inter lanugaj kusenoj kuŝas la virino kun displektitaj haroj, kun fajrorozoj sur la vangoj, kiel sonĝobildo de la sopirantaj koroj. Sur rando de la lito sidas la viro kun klinita kapo, zorgplugita frunto. En sia mano li tenas ŝian maneton kaj lia rigardo fiksiĝas al la stranga ringo. Ĝi estas superstiĉa simbolo de peka geedziĝo. La virino plektis ĝin el iliaj haroj.

Ili paroladas. La voĉoj tremas. La vortoj banas sin en sentoj. Ŝiaj vortoj flamas kaj la liaj – ploras.

– Kial vi amas min? Mi estas la viro de l’ malespero.

– Vi estas mia kunulo. La ĉielo benis nian nupton.

– Mi faris sakrilegion kaj nun la kulposcio peziĝas je mi.

– Ĉu vi ne amas min?

– Mi ne scias… mi ne scias! Nur tion mi scias, ke mia vojo estas malluma kiel senstela nokto kaj kondukas al nekonata, sencela fino. Mi perdis la vojon. Kial vi amas min?

– Mia vivkunulo vi estas. La providenco donacis vin al mi.

– Dornoj kreskas sur mia vojo. Ne amu min! Ne amu min! Rifuĝu, ĉar se vi estos amanta min kun ĉiuj miaj malvirtoj, tiam ne estos plu reveno por vi. Fuĝu ĝis ne malfrue! Forkuru de la viro de l’ sonĝoj, kiu ne konas la kialon de la vivo. Rifuĝu, savu vin!

– Mia vivkunulo vi estas. Kliniĝu al mi, kaj mi instruos vin vivi, mi sulforos la sekreton de la vivo al via orelo. Ni ambaŭ estas la Vivo. En fajro de via rigardo flagras la flamo de l’ vivo kaj la varmo de mia korpo estas la vivdona energio de l’ destino.

– La samon vi diris al via edzo, al tiu malfeliĉa suferanta viro, kiu revadas nur pri vi tie en la malproksima fremda lando… ĉu ne?

– Ne! Li ne estis mia vivkunulo, nur mia edzo. Mi ne povis diri tion al li, ĉar mi ne sentis tion, por kio vivi estas inde, por kio vivi estas devo. Nun mi sentas tion kaj dankplene mi falas en la polvon antaŭ La dia kompato. Ĉu vi amas min, mia amata? Ĉu vi amas min, mia ĉio?

– Mi ne scias… mi ne scias!…

Lia voĉo ploregas. La monstra birdo de l’ malespero taŭzas lin. La ungojn ĝi tranĉe pikas en lian koron kaj borinte sian bekon en la freŝajn vundojn trinkas lian sangon.

Tiam vidas plej klare la virinaj okuloj, kiam ŝi amas. La virina instinkto estas plena de subtilaj sentoj kaj ŝi precize perceptas la estontecon. La knabinon oni povas erarigi, sed la virinon – neniam, ĉar ŝi konscie kuras eĉ en danĝeron por tiu, kiun ŝi amas. Kial? Tio ĉi estas enigmo, kiun solvi ne sukcesis ĝis nun. Eble tio ĉi estas la ĉiosaturanta patrina sento. En la amo de la virino estas ja ĉiam ia patrineca, kiu ne povas nei sin eĉ en la amo de stratknabino, pagata por tempo. Ankaŭ tiu estas zorgema kaj almenaŭ, se ion alian ne, ŝi butonumas la surtuton, forigas la flokojn de ĝi.

La animo dankeme preĝas en la virino. En la ploranta voĉo de la viro ŝi eksentis tion, kion li mem ne kuraĝas konfesi al si. Ŝi kompatas lin pro la baraktado kaj aklamas pro la sento, kiu kaŭzas tiun ĉi suferadon al li. Lian manon ŝi tiras al si kaj kisas, kisas ĝin.

– Neniam plu mi demandos: ĉu vi amas min?, sed asertos, ke vi amas min, mia vivkunulo. Nur dolore estas vidi, ke vi marĉandas kun la Vivo. Neeble marĉandi kun Ĝi. Mi scias. Ni devas akcepti, kion ĝi donas, ĝis ne reprenas tion. Dankeme ni devas akcepti ĝiajn donacojn.

– Ne, ne parolu tiel! Per sango kaj larmoj ni pagas por tiuj donacoj.

– Nur tiu pagas, kiu pentas pri la akcepto de ĝia donaco… Mi ne bedaŭras, ne pentas, ke mi fariĝis via konkubino. Dankema mi estas pro vi, ĉar vi estas la plej valora donaco de la Vivo.

– Sed la estonteco!? Vi ne vidas, ne konas la estontecon… Mi sentas, ke ĝi estos infera…

– Mi vidas ĝin: multe da ĉagrenoj kaj ploregoj. Sed miaj larmoj ne estos pago por la hodiaŭa feliĉo. Ne pro la akcepto de la donaco turmentos min ĉagrenoj. Doloros al mi, ke la Vivo reprenis sian favoron… Sed ĝistombe vivos la memoroj pri la hodiaŭo. Ne ekzistas potenco, kiu povus forpreni tion de mi. Kompato de l’ Dio donas konsolon per tio.

La viro ekveas pro sia doloro. Lia admiro riverencas per sola ekkrio antaŭ ŝi.

– De kie vi prenas ĉi tiun komprenemon?!

La virino bonkore priridetas lin. Infaniĝas la viro se lia koro parolas. Li miras pri ĉio, ne komprenas la mondon kaj perdas la vojon.

– Ĉiu virino similas al mi, kiam ŝi amas. – Kun ĉarma spontaneeco ŝi diras. – Nur la ino kaj la maklerista animo kroĉas sin spasme al la donaco, ne volante rimarki, ke la Vivo jam delonge reprenis ĝin. El la donaco tiel fariĝas viktimo; el la vivplena homo – vivenuanta skeleto. Tia persistado ne estas virto, sed senmorala krueleco, murdo… Rememoru, foje mi diris al vi, ke mi volas esti via brava virino kaj ne nura ino. Jen mi fariĝis tiu! Ĉu vi sentas min tia, mia amata?!

Lia animo kvazaŭ el dormo vekiĝanta, ekatentas. Ĝis nun li revadis nur pri la pasinteco kaj pri la nedivenebla estonteco. Nun li rigardas al la nuntempo. Dolora vekiĝo de la konscio estas tio ĉi: konsterniga rekono pri la amo, milfoje neata. Li kredis ĝis nun aŭ volis kredigi al si, ke sole pro homa malforteco li adultis. Por senkulpigi sin li akceptis unu mensogan, sed oportunan teorion. La fideleco estas duspeca: seksa kaj anima. Tiu ĉi lasta estas la grava. Tiu ĉi lasta montras la honestecon, la sincerecon de la amo. La unua havas flankan rilaton al la dua. Li predikis al si belsonajn frazojn, mistifikis sin mem kaj konsideris tiun ĉi virinon kunkulpantino. Ankaŭ ŝin pelis nur la sango kiel lin. Ne vere! Mensogo! Ankaŭ lin ne sole la sango pelis en tiun ĉi situacion, sed lia koro. Nun li scias jam, ĉar sentas, ke li amas tiun ĉi virinon kaj amis ŝin jam tiam… nur li estis malkuraĝa por konfesi tion al si. Nun la honto torturas lin, ke la virino eĉ en sia falo staras alte super li. Ŝi ne portis jam la ringon de sia edzo, kiam ŝi decidis doni sin al li kaj antaŭe priskribis la morton de siaj sentoj al tiu malfeliĉulo kaj petis lin redoni ŝian liberecon, ĉar honeste ŝi volas vivi sian vivon, eĉ se ŝi fariĝas nur konkubino de sia servisto… Sed li?! Li ne sciigis sian edzinon pri la sama, sed kveradis amajn frazojn pofolie, metis ilin en koverton kaj iris varmigi sin en la lito de sia amantino. Li ne sentis tiun sakrilegian friponecon, kiu faris lin malinda eĉ por la amo de sia purkora kromvirino.

La vekiĝinta konscio ĵetas ĉiun malvirtaĵon rekte al liaj okuloj. Motivon por senkulpigi sin li ne trovas kaj baraktas en sia honto, abomenas sin… Sed eble… Ne! Ne! Ne ekzistas tia motivo!

Terura demando trudas sin al lia koro. Ĉu li pli amas ĉi tiun virinon ol sian laŭleĝan? Ĉu eble, ke li ne amas tiun alian kaj duoble trompas ŝin? Li trompas ŝin ankaŭ per la mensogaj amaj leteroj. Ĉu li tiom profunde demoraliziĝis?

– Lumon! Pruvojn! – vekrias lia animo. Flate, ameme sonas la voĉo de la virino.

– Vi amas min, mia ĉio, vi amas min! Ĝistombe mi estas dankema por tiu ĉi amo. Rigardu min! Nu rigardu! Nun mi bezonas vian rigardon. Nun estas necese, ke mi vidu vin. Mi devas ŝteli vian vizaĝon en mian animon por ĉiam vidi vin. Mi devas gravuri viajn trajtojn en mian animon por vidi vin eĉ tiam, kiam mil kaj mil mejloj kuŝos inter ni.

Lia rigardo fiksiĝas al la ridetanta vizaĝo kaj lia animo veante serĉas pruvojn.

– Ne! Ne! Mi ne amas ŝin! Ŝia beleco narkotis min. Mi ebriiĝis de la odoro de ŝia orblonda hartendo, per kiu ŝi kovris mian nudecon dum la febraj horoj. Tiu ĉielblua okulparo, promesanta paradizon, allogis min al tiu ĉi tera infero. Tiuj ĉiam ridetantaj lipoj kisis la gehenan fajron je mia animo. Nur ŝian vizaĝon, la harojn, la rideton de ŝiaj lipoj, sole la brilon de tiu okulparo mi amas. Ili kondukis min en la deviojn.

La palpebrumanta fajro de la forno, desegnas nigrajn makulojn sur ŝian vizaĝon, ombrumas ŝiajn okulojn. La viro vidas ilian brilon estingiĝanta. Nur ŝiaj blankaj dentoj kaj frunto lumas. Per sia fantazio li vidas antaŭ si el tombo forĵetitan kranion, de kiu la tempo jam formanĝis la karnon. La etaj rizformaj dentoj en la nudaj makzeloj ŝajnas primoki la terajn celojn kaj la malplenaj okulkavoj, kiel senfunda abismo, tiras lin al la eterna nenio.

– Ne tiujn mi amas en ŝi! – veas terurite lia animo.

– Vi amas min, mia ĉio, vi amas min! – dankas humile la virina voĉo, kvazaŭ ĝi respondus je la muta veo de lia animo. – Kial estas malgaja via rigardo? Ĉu mi konsolu vin? La konsolo kun la celo vivas en mi. La estontecon mi ne timas plu.

Ŝia mano levas la kovrilon iom honte, iom timeme kaj ne sinpropone, ne per la gesto de korpaj deziroj, sed petege por homa kompreno. Ŝi malkovras sian tutan nudecon antaŭ la viro.

La sveninta rigardo de la viro vidas ĝin nur por momento. Lia animo akuze turmentas lin.

– Jen! Tiun blankan korpon vi amas. Tiu sinproponanta nudeco estas via deloganto.

Lia freneziĝanta fantazio forŝiras la karnokusenojn de la Vivo kaj antaŭ li sur la lito kuŝas tempomordita skeleto. Sub la flavaj ripoj vivas nur la sangruĝa koro kaj ĝi batadas, batadas… Terura vizio!

– Ne! Ne ŝian korpon mi amas! – krias lia animo kaj senvoĉe ploregas pro sia doloro. – Per tiu koro ŝi sklavigis min. Tiu ĉi koro igis min forgesi la devon, amon, ĉion, ĉion.

– Vi amas min, mia ĉio, vi amas min! – sufloras la virina voĉo. – El via arda rigardo mi legas tion. Bone estas scii tian. Nun mi devis scii… Nun… nun… Mi preĝis por tio.

Ŝia mano ekmoviĝas, sed la febrofrapita fantazio de la viro vidas ion alian: ostofingroj ŝoviĝas sub la ripojn kaj per sola premo silentigas la batantan koron. Ĝi ĉesas vivi, neniiĝas.

– Kion mi amas en ŝi – ploregas lia animo kaj kun baraktanta humiliĝo kapitulacas al la eterna nemodifebla leĝo.

– Amu min, mia ĉio, amu min! – Larma petego tremas en la virina voĉo. – Nun mi bezonis la varmon de via koro… Donu… donu vian manon!

Ŝia voĉo sieĝas svenintan animon. La viron katenas la vizio kaj la peto dronas en bruo de turmentaj demandoj, kiuj postulas respondojn, solvon, decidon. Lia konscio erarvagadas en ĥaoso… Li amas sian edzinon kaj amas ankaŭ tiun ĉi virinon. Neniun el ili li trompas, ĉar li ja ne povas distingi inter siaj sentoj. Dum la febraj momentoj de la amo aperas antaŭ li la vizaĝo de sia edzino kaj kiam li vivas por ŝiaj memoroj, tiam la rideto de tiu ĉi virino karesas lian koron. Li sopiras je tiu kaj timas la perdon de tiu ĉi. Tamen li devas elekti; elekti aŭ blinde kuri al la vivmuela ,,mi ne povas” kaj antaŭtempe fali en la apudvojan fosaĵon, kie la furioj de la malespero, vermoj de senmoraleco baldaŭ finos sian laboron. Elekti, elekti! Li ne povas, ne povas! Eĉ ne bezone! Li devas reveni al sia edzino, sincere penti pri la nuno, enterigi la memoron de tiu ĉi virino kaj petegi indulgon ne pro si, sed pro sia infano. Tiu infano estas la stango kaj karno de ili ambaŭ. Ne al sia edzino li devas reveni, sed al sia duonorfa infano, kiu lernis la paŝetadon, kiam la sorto forrabis la patron. Por instrui la paŝetadon sufiĉas patrino, sed la evoluanta animo bezonas gvidadon de patra mano.

Lia animo kvietiĝas. La demandoj retiras sin al siaj kaŝejoj. Li decidis kaj per profunda ĝemo dankas al Dio.

– Donu… donu vian manon! – petegas la virina voĉo.

Li vidas, ke ostobrako etendiĝas al li. Liaj pupiloj terurite larĝiĝas pro la voka gesto de la Morto. Li devas vivi! Li devas vivi! Vivi por la infano!!… La senkarna manplato peziĝas sur lian manon kaj – malaperas la terura vizio. Ĉarme mistera rideto de la virino radias al li.

– Donu… donu vian manon! – Komprenon almozante muzikas la virina voĉo. En ŝia mieno vibras dolĉa petolo. En la ĉieblua okulparo rebrilas la feliĉo de l’ Vivo. – Nu… pli proksimen… ankoraŭ pli proksimen… ankaŭ vi devas scii… jen… ĉi tie… sub mia koro… nun… ĉu vi sentas?

Li paliĝas. Lia palpanta mano sentas ekmovojn de unu nova vivo… Aflikta ĝojo, dolora emocio peziĝas je lia animo. La realeco rikanas al li. Ĉu tio ĉi estas do la respondo de la sorto pri lia decido? Novaj zorgoj, novaj turmentoj al la malnovaj suferoj. Ĉu abolicio ne ekzistas? Ĉu neniam sekvos absolvo? La eterna leĝo senindulge punas la kulpantojn, kruele montras sian forton al tiuj, kiuj volas forpuŝi ĝin… Ŝi naskos infanon. Iliaj amo kaj peko havos vivantan atestanton. Por kio la Sinjoro sendas sian donacon? Kiu scias? Neniu! Neniu! Profunde mistera estas la Vivo, nedivenebla estas la leĝo, laŭ kiu cent kaj cent ekzistadojn oni devas tralukti… Larma espero preĝas en lia animo: ,,Dio, se vi donacas senpekulon, ne turmentu lin tiel, kiel min!”

– Ĉu bone mi diris, ke vi amas min, mia ĉio?! Mi dankas, humile dankas al vi. Vi donis al mi celon baj konsolon, metis sub mian koron, transformis la amon de konkubino je patrina amo. Se vi devos forlasi min, tiam restos ĉe mi unu kara vivanta memoro. Vin mi amos en la infano, ĉar vi vivos en ĝi. Tiel mi volas!

La viro genufalas antaŭ la lito. Arda plorego skuas lian korpon. En larmaj kisoj li banas ŝian karesantan maneton.

– Mi ne povas… ne povas vivi sen vi!

– Sed devas, mia amato. Vi devos reveni tien, kie oni atendas vin. Vi devos forlasi min, por ke mi havu vin ĉiam kaj via amo vivu ĝis tombo.

Tie oni atendas vin. Tiu ĉi scio mortigus vian amon, se mi ĉenus vin al mi. Via amo vivigas, sed via malamo mortigus min kaj rajte, ĉar mia perforteco enterigus la donacon de l’ Vivo… Kial vi ploras?

Larmojn kisas ŝia buŝo, sekigas la malsekajn okulojn kiel suno la rosojn de l’ aŭroro. Eble ŝi kvietigas la soifon de sia animo.

La granda fortika viro ploras, ploras kiel infano. Li havas nur unu frazon, sed ĝin li ripetas centfoje, ĉar ĝi entenas ĉion… ĉion…

– Mi amas vin… mi amas vin… mi amas vin…

Ankaŭ ŝiajn okulojn vualas larmoj. Ŝia velura mano karesas, kombas, reordigas la hirtigitajn buklojn de la viro.

– Vidu, mia ĉio, vi, homo de l’ malespero, niaj vojoj kuniĝis. Ni kune migras sur la sama vojo. La dornoj, kiuj vundas vian animon, ŝiras ankaŭ la mian. Sed nia nokto jam ne estas senstela. Eta meĉlumo lumetas ĉe la horizonto. Ĝi fariĝos suno. Vi vidos, ke ĝi fariĝos nia suno, forpelenta la noktajn ombrojn. Nova vivo ridetas al ni.

La viro ploras, ploregas, verŝas siajn larmojn, banas per ili la neĝblankan maneton. La virino konsole dorlotas lin.

– Ploru, ploru, mia ĉio. Al mi ne doloras viaj larmoj, ĉar ili fluas el la fonto de l’ eterna amo kaj atestas pri mia pravo: la vivantan feliĉon oni ne oferu por mortintaj sentoj… Ploru, ploru mia ĉio, viaj larmoj estas aklamado de mia amanta koro…

La ploro iom post iom ĉesas, fordormas sub la karese kombantaj fingroj.

La lumo estingiĝis en la forno, sed sub la cindroj ankoraŭ ardas fajraĵo. En la ĉambro la lunradioj, reflektitaj de la neĝtavolo, plektas aŭreolon ĉirkaŭ la orblondan kapon de la virino, maldormanta super la dormanto. Ŝia preĝema animo turnas sin al la Ĉiopova.

– Sinjoro, donu forton al mi dum la minutoj de la disiĝo. Mi ne volas, ke mia malforteco faru la memoron de nia amo malbenita. Mi ne volas, ke la scio pri mia nekonsolebleco finmuelu lian energion. Subpremu la veon en mi, permesu, ke mi povu mensogi indiferentecon, kiam mia koro sangos sur la Golgoto de l’ doloro!

La nebulo de la proksimiĝanta mateno ekkuŝas al la pejzaĝo. Sur la nudaj branĉoj funebre mutas la korvoj. Ekstere kaj interne etendiĝas silento… La turmentitaj animoj ripozas. Pri kio ili povas sonĝi?

V.

La polvomiriadoj gaje dancadas en la radigarbo de la suno. Ritman dancon tamburas la ŝrankoj; la forkoj, tranĉiloj kaj kuleroj metale ridas en la tirkesto de la komodo, la glasoj tintas, eĉ la rustaj risortoj de la malnova kanapo bonhumore knaras.

La virino kun sia infano ludante ruladas sin sur la planko. Ŝi instruas dancadi la hometon sur sia brusto, primiras la firme streĉiĝantajn femurojn; jen suprenĵetas jen ekkaptas la laŭte ridantan infanon kaj kisas patrinan amon al la ĉeriza buŝeto, pinta nazeto, pomovangetoj. Per siaj lipoj ŝi karesadas lian tutan korpon ĉie nedistingante la lokon, kaj ridas, saltas, dancas kune kun li. La tuta domo tremas. Sian ĝojan feliĉon ŝi prikantas en la versaĵeto.

Hop, hop, hop!
Trot’ , galop’!
Uf ĉevalo,
en la valo
nin atendas
episkop’!

En la vestiblo pezaj botoj paŝadas. La planko obtuze bruas, kiel fora fulmotondro.

La virino eksaltas, averte metas fingron al sia buŝo… Pst! Pst!… La eta homo kun ronde streĉitaj okuloj rigardas al la pordo.

– Hah! Paĉjo… paĉjo venas… La hometo postpepas.

– Paĉjo… paĉjo… paĉjo…

La pordo malfermiĝas. En la kadro aperas la pasinteco: polvokovrita viro, vestita en tre flikita uniformo. Lian vizaĝon, palan pro la longdaŭra enĉambra vivado, ombrumas la neraziteco. Ankaŭ la longa vojaĝo lacigis lin. Nenia beleco troviĝas sur li krom la okuloj, kies rigardo karesas kun nazarena pieco.

– Dian benon! – li diras mallaŭte…

La rekono kuras al koro de la virino kaj momente haltas ĝiaj batoj por poste freneze marteladi. Ŝi ne trovas sian voĉon, nur terurite rigardas, kvazaŭ ŝi vidus fantomon… Jen, revenis ŝia edzo, la laŭleĝa… Li revenis hejmen…

La edzo, ĉirkaŭrigardas, ekvidas la infanon. Dolora rideto deformas liajn trajtojn. Kiel time streĉas siajn okulojn tiu eta senkulpulo! Li ne similas al sia patrino, Certe al la patro… Bela knabo… amoinfano… Subite li rememoras, ke lian saluton ankoraŭ ŝi ne akceptis. Kiel ŝi timas!… Ŝi estas pli bela ol iam ajn… pli dezirinda… Ŝi apartenas jam al alia… Li ne havas plu lokon ĉi tie… Li revenis ne por tio. Estas necese aranĝi ĉi tiun aferon kaj tiun alian, tiun knabinon, kiun li lasis ĉe la najbaroj. Ne estus dece al ŝi vidi tion ĉi, ŝi eĉ ne komprenus.

Li staras sur la sojlo, atendas… stimulas la voĉon al pli laŭta vorto.

– Mi diris ja ,,dian benon!”

– Benitan bonvenon! – raŭke sonas ŝia saluto kaj defende ŝi tiras la knabeton al si.

– Ĉu benitan bonvenon? Vi ja ne atendis min… vi ne povas ĝoji pro mia reveno… Memkompreneble… Ĉu mi estas prava?

– Ne! Ĉiam mi atendis vin, ĉar mi sentis vian revenon kaj tiu ĉi penso tenis min en tremo.

– Ĉu vi timis min?

– Eĉ nun mi timas vin. Tro silenta vi estas. Ne pro mi, sed pro tiu ĉi infano mi tremas.

– Nu,… konfesu, ke iom ankaŭ pro li… pro via… ĉu ne?

– Jes,… ankaŭ pro li.

Riproĉa silento kuŝiĝas al la animoj. La vorto rikanas, langmontre mokas la forgesitajn, fidelĵurojn. La tempo formordis eĉ la esperĉifonojn de ili kaj nun tiel prirabite ili staras vid-al-vide, ke ili kompatas unu la alian.

La edzo ankoraŭ staras ĉe la pordo, turnas, turnadas en la manoj sian polvokoloran ĉapon, pacience atendas ion… Li pensas pri tio, ke ŝi timas lin. Vere, kiam li ricevis ŝian loteron, tiam havis mortigan humoron, sed poste li kvietiĝis, el homa vidpunkto rekonis la pravecon de sia edzino. Jen, ŝi skribis ĉion al li antaŭ ol… antaŭ ol… Nun la ĝusta esprimo mankas al li. Li ne volas nomi ĝin peko, ĉar tiam li devus puni ŝin. Ne por puni, sed por ĉion pace ordigi li revenis. Tiel, kiel la evangelio instruas pri tio. Li devas esti pli forta eĉ en la forĵetiteco… Ŝi timas lin nekonante lian animon. Ankaŭ tio ĉi pruvas, ke ili ne estas kreitaj unu por la alia… La atendado jam ĝenas lin. Ridetante milde kaj kuraĝige li ekparolas.

– Almenaŭ vi povus diri, ke mi eksidu, se mi revenis… Longe daŭris la vojaĝo. Perŝipe ok tagojn sur la maro, trideksep tagojn pervagonare. El la urbo mi venis perpiede… Ne sola mi venis… Mi devis reveni…

Larmoj aperas en ŝiaj okuloj. Io kunpremas ŝian koron. Ne tiel ŝi imagis la revidon. Tiu ĉi mildeco mortbatas ŝian pravecon.

– Pardonon! mi estas tiom… tiom embarasita… Eksidu… ne tien… al la tablo… Vi ja revenis hejmen… vi povus eksidi sen propono… En tiu ĉi domo ni estas la gastoj… la fremdaj…

La edzon ĉio ĝenas. Li ne trovas lokon por sia polvokolora ĉapo. Ĉi tie ĉio brilas de pureco. Eh, taŭgos por ĝi la planko! Ne ilia hejmo estas tiu ĉi, vane ŝi asertas. Li scias pli bone.

– Demetu la mantelon. Mi pendigos ĝin kun la ĉapo en la vestiblo.

– Ne… lasu ĝin… mi estas iom tre ĉifonita. En la urbo mi lasis la pakaĵojn… ankaŭ la porfesta vestaĵo restis tie…

Li altabliĝas. Ankaŭ la virino. Ili silentas. Paroli estas malfacile. La vortoj mankas.

– Nenion prisilentante mi skribis al vi. – Ŝi komencas. – Mi ne volis makuli vian nomon… Ĉu vi ricevis?

– Jes.

– Ankaŭ Gabor skribis al vi.

– Jes, mi ricevis eĉ tiun leteron.

La revokita doloro memoras en li. Neniam li legis tian leteron, plenan de doloro, sinakuzo kaj turmenta meditado. Ĝi forpelis la koleron el lia koro. Li komencis pli homece pensadi pri la afero kaj liaj larmoj jam fluis ne sole pro si mem. Li ekkompatis sian malfeliĉan edzinon kaj ĉi tiun baraktanan fremdan viron. Tiu ĉi viro tuŝis lian koran. Ne por si li petis lian indulgon, sed por la virino kaj ŝia infano. Al lia homa bonvolo li apelaciis kaj petegis lian kompreneman defendon al la georfoj de sia animo por tiu tempo, kiam li devos forlasi ilin. Li ne povas resti, ĉar oni atendas, reatendas lin… Sed Gabor devas resti ĉi tie. La virino amas lin kaj certe tro frue velkiĝus, pereus pro la ĉagreno, sopiro je li. Li bone scias, ke Gabor restos. Lia edzino bone diris: “benitan bonvenon!” Dio bonvenigis lin. Tiu Dio, kiu forpelis la venĝokoleron el li, gvidis liajn paŝojn kaj donis pacan trankvilon ali lia animo. Vere, li amas sian edzinon, sed ne povus vivi kun ŝi sciante, ke ĉiu sento, ĉiu penso ligas ŝin al alia viro. Nu, de nun jam ŝi povas havi por ĉiam sian Gaboron, Pro tio li revenis hejmen.

Ŝi denove komencas la parolon.

– Kial vi ne respondis, kial vi ne skribis!

– Mi ne volis… eĉ reveni mi ne volis… Oni devigis min… Oni envagonigis nin kaj uf!… Cetere ne sola mi venis… Nun mi estas ĉi tie, sed ne timu… ne timu min!

– Jam mi ne timas… nur kiam mi ekvidis vin… Tiel silentema vi estas… Antaŭe vi ne estis tiel silentema.

– Mi ne estis… kaj poste subite mi fariĝis tre tre silentema.

– Pro mia letero, ĉu ne?… Pardonu la kaŭzitan doloron, sed eĉ hodiaŭ mi ne povus alimaniere agi… mi ne povus… je mia honora vorto…

– Mi scias ja… kaj vi agis bone kaj honeste, kiam vi skribis tiun leteron. Tiam vi faris la fundamenton de via feliĉo. Mi estimas vin pro tiu sincereco…

Denove ili eksilentas. La edzo rigardas al la infano. Kiel li dezirus karesadi tiun buklan kapeton! Tiu hometo apartenas al ŝi, kiun li tiom profunde amas, ke por ŝia feliĉo lernis rezigni.

La infano ekploras pro la fremda rigardo. Jen, ankaŭ tiu timas lin. Vere, li estus povinta almenaŭ razi sin ĉe la najbaroj.

Ŝi leviĝas, ekiras al la kuirejo. La laca reveninto certe bezonas iom da manĝaĵo. Ŝi ekprenas la infanon kaj premas lin al si.

– Tuj mi revenos… Iom por matenmanĝo… la tagmanĝo ne baldaŭ estos…

– Dankon! Lasu… ni matenmanĝis jam en la urbo…

– Nu tamen… tiel decas…

– Kaj… kaj pro kio vi forportas la infanon?

Fiera spito vekiĝas en ŝi. Ŝi preferus laŭte krii siajn pensojn al tiu ĉi fremdiĝinta silenta homo; ,,ĉar li estas la mia, – la nia. Mi ne volas, ke vi tuŝu lin. Kial vi revenis! Kion vi volas ĉi tie?. Mi kompatas, sed ami mi ne povas vin. Morgaŭ eĉ mi malamos vin, ĉar via alveno faros mian fileton orfa, forpelos mian amaton el la domo, enterigas por ĉiam mian feliĉon, por kiu mi pagas de jaroj per infera suferado. Ĉu vi ne havas koron? Ĉu ne tuŝis vin miaj petegoj? Iru for, antaŭ ol mia amata, mia ĉio ekscius, ke vi revenis”…. Ŝi dezirus ĵeti ĉiun sian vekiĝantan ĉagrenon rekte aŭ liaj okuloj, sed neeble. Tiu ĉi viro estas tro silenta, tro humila. Estus pli oportune, se li blasfemadus, postulus, perfortus! Eble li eĉ esperas!? Abomeno kuras al ŝia gorĝo. Ŝi ne estas ja ĉiesulino, ke hodiaŭ tiu kaj morgaŭ alia povus havi rajton pri ŝi. Al sia amato, al la patro de sia fileto apartenas ŝiaj korpo kaj animo… kaj… kaj… tiu ĉi silentema homo kvazaŭ legus el ŝia rigardo. Ŝi devas respondi ion al li, sed ne povas subpremi la amarecon de la tono.

– Vi aŭdas ja, ke li ploras… Li timas vin…

Ŝi foriras. La retenita emocio evidentiĝas en la brua fermofrapo de la pordo kaj en la alia ĉambro jam torente fluas ŝiaj larmoj.

La edzo restas sola, rigardas antaŭ si, kvazaŭ li estus sentinta la prisilentitajn pensojn. La doloro pri la miskompreno torturas lin. Ŝi timas lin pro sia fileto. Li ne estas ja murdisto. Ah, kial li revenis? Ĉu ŝi ne sentas, ke li revenis por firmigi ŝian feliĉon, absolvi ŝin pri la peko, redoni al ŝi trankvilon kaj ŝian malhonoron forpreni de la lango de la urbo… Jen kiel maljuste! Li ne parolis ja kun ŝi pri tio. Ŝi ne povas scii do… kaj ankaŭ tiu knabino ĉe la najbaroj. Preskaŭ li forgesis pri tiu. Nu, se ŝi revenos, tuj parolos pri la knabino kaj venigos ŝin per la servistino. Tiam estos ĝojo! Dio gvidis lin hejmen… Li prilarmas siajn sentojn kaj meditadas en la silento, benadas tiun kamaradon, kiu donis la Biblion al liaj manoj. Bela estas la evangelio. La animo de Kristo manifestiĝas en ĝi kaj ĝi homecigas la animalajn inklinojn. Nur oni devas legi ĝin por havi la superombrumon ĉielan… Lia edzino estis piema, bona virino. Ŝi falis, estante malforta por la vojo. Kristo levis Magdalenon el la polvo kaj benis ŝin. Tiu puriĝis pro la beno. Ankaŭ li levos sian edzinon kaj ankaŭ ŝi puriĝos… Jen! Longe ŝi forestas. Verŝajne ŝi venigas sian amaton. Prudente ŝi faros. Li havas parolon al li. Certe li estas bona, honesta viro. Ŝia amo atestas pri tio. Jam la kvinan Jaron ili vivas sub la sama tegmento. Kvin jaroj estas longa tempo eĉ tie, kie nur kutimo kuntenas la paron. Sed tiuj ĉi amas unu la alian.

Li rememoras, ke preskaŭ ses jaroj pasis de tiam, ke li estis lastfoje ĉi tie. Tiam eĉ pensi li ne kuraĝis pri tia reveno. Ho kial li ne falis sub ŝarĝo de sia kruco kiel tiom multaj el siaj kamaradoj? Kial ne?! Li havis alian destinon. Li devas pripenti malnovajn pekojn. Li kredas la reenkarniĝon, ĉar ĝi donas forton al lia animo, edukas lin al virto, kvankam estus pli bone rifuĝi per sonĝoveturilo al la Granda Nenio. Sed li ne kredas la Grandan Nenion, ĉar lia homa estaĵo protestas kontraŭ ĝia ebleco. Nur forgesi li dezirus. Forgesi ĉion kaj renaskiĝi pura. Per tiu pureco plenŝuti la pekan teron, instrui la eraremajn homojn pri leĝoj de la amo… Ankaŭ li estas malforta, tre, tre erarema. Ho kien li estus devojiĝinta sen kompato de Dio. Kiu scias, kiom da vivoj li estingis sur la kampo de freneza milito? Eĉ tion li devas pripenti… Ĉion, ĉion…

Larĝe malfermiĝas la pordo. La virino revenas. En unu mano ŝi portas pladon kun malvarma rostita viando, sur la alia brako tenas sian infanon. Ŝin sekvas la graskapulino Zina, portanta la samovaron. Ŝi mallaŭte iam malamike salutas lin. Ŝiaj okuloj estas ruĝaj pro la ploro. Jen, eĉ la servistino. La virino sendas ŝin por pano. La edzo ne scias kion diri. Fine li ekprovas.

– Kaj via… kaj… Gabor ne volas renkonti min?

– Li estas sur la kamparo, sed revenos por tagmanĝo. Nun estas la rikoltado. Li kontrolas la rikoltistojn, laboras kun ili. Oni devas gardi tion, kion la Dio donis.

– Brave vi diris: oni devas gardi tion, kion la Dio donis. – li ripetas duonvoĉe, kvazaŭ ĵetus terbulon al la entombigita feliĉo.

– Ĉu vi amas lin?

La demando ekfrapas ŝian koron. Jen la vivanta fantomo postulas konfeson. Lia voĉo estas milda, karesema baj tamen ĉi tiu trankvilo teruras ŝin. Kial li demandas? Li scias ja, li povas vidi. Ŝi ne estas kapabla respondi. La doloro de la morgaŭo jam ŝovis la pugnon en ŝian gorĝon.

– Ĉu vi amas lin? – ripetas la kvieta voĉo. – Ne hontu!

– Jes.

Ŝia respondo sonas mallaŭte, sed pri la sincereco de la sento elokventas ŝiaj mieno kaj rigardo.

– Memkompreneble… kaj min… min vi forpelis el via koro, eble eĉ malamas min, ĉu ne?… Ĉu vi estas feliĉa?

Ŝia retenita doloro amare eksplodas.

– Ne demandu min! Ne torturu! Mi ne povas mensogi. Neniam mi mensogis. Mi ne povas, ne volas mistifiki vin per falsa pripento. Mi ne bedaŭras mian agon. Se vi volas puni min, vi povas. Jen antaŭ vi mi staras nedefendante min. Eble la tera leĝo donas rajton al vi. Vi povas forpeli min kun mia infano. La domo, la povo apartenas al vi. Vi povas reteni min kaj mi servados al vi pro mia fileto. Lin vi ne povas forŝiri de mi. Li estas mia. Mi suferis pro li. Kion ajn vi povas fari, sed ne postulu konfeson pri sentoj, kiuj rilatas ne vin. Se mian edzon, jes, mian veran parulon forvokos de mi lia devo, lia pasinteco, mi humile klinos mian kapon antaŭ la sorto kaj estos via servistino, sed via konkubino – neniam! Al vi min ligas nur pastra beno, al li dia volo, natura destino… ĉu vi komprenas, ĉu vi sentas la sakramentecon de tiu ĉi geedziĝo, primokata de la mondo? Kial vi silentas tiel obstine? Mi opiniis, ke vi havas koron, homan sentemecon. Al tiuj mi skribis miajn leterojn. Mi volis liberigi ankaŭ vin el la leĝa jugo, pensante, ke eble ankaŭ vi havos en la fremda lando iun, por kiu vi volonte vivos, laboros kaj batalos… Vi ne respondis. Longajn jarojn vi silentis. Antaŭ tri monatoj vi donis la unuan vivsignon pri vi. Mallonge, koncize, en unu linio. Ektremis mia koro. ,,Gabor restu tie. Nepre mi volas renkonti lin!” Nur tiom estis. Mi kaŝis tiun skribon, ne kuraĝis montri al li. Kion mi timis? Eble tion, ke li restos ĉi tie kaj eltenos vian rigardon. Mi ne konjektis, kiam vi alvenos. Jam mi estus foriginta lin, se… He, vi, silenta homo, punu min, sole min! Nur mi estas kulpa, se ekzistas ĉi tie kulpo kaj pekanto. Ne kuraĝu tuŝi lin, mian ĉion!

Ŝiaj okuloj flamas. La emocio pentras fajrorozojn sur ŝiaj vangoj. La edzo sidas kun silenta rezigno. La akuzoj kaj miskompreno jam ne kaŭzas doloron al li. Dum la vojaĝo li vartis en si grandan, majestan penson. Lia koro eĉ jam ridetas. Vere, estis inde fari la longan vojaĝon, ĉar li scias, ke post kelkaj minutoj per boneco li povos vindi la sangantajn vundojn, povas doni harmonian trankvilon al la furiozanta animo. De la evangelia Kristo li lernis tion. La rideto kuras de lia koro al la lipoj. La virino rimarkas ĝin.

– Ĉu vi priridas mian suferadon? Neniam mi imagis vin tia kanajla!

La lasta vorto kvazaŭ batus lin ĉe la brusto. Subite li ekkoleras, indigniĝas, sed nur por momentoj, poste rekonas, ke ŝi estas prava, ĉar vere li turmentas ŝin per la obstina silentado, por ke humiligu ŝin poste per bonkoreco. Tion ĉi li ne lernis de Kristo. Tio ĉi devenas el hontinda malforteco, vanteco. Ĉu li ne povas fariĝi vere homa homo? Nun li sentas, ke tiu ĉi vola prokrastado makulas la purecon de lia sento, faras lian sincerecon nur komedio. Li hontas sin, serĉas pledan motivon. Ne tiel li volis. Multe pli simple. Li pensis, ke li estos trovanta hejme ankaŭ lin kaj rakontos ĉion al ili, preparas ilin por la feliĉo. Jes, ŝi estas tute prava. Kanajla estas tiu, kiu povus helpi, sed antaŭe pagigas sian helpon ĉu per oro, ĉu per larmoj.

La servistino revenas, portas la panon, metas ĝin sur la tablon kaj volas retiriĝi, sed li haltigas ŝin. Lia voĉo estas energia. La honto vekis lin el la celprokrasta revado.

– Atendu, Zina!… Mi ekloĝis ĉe gesinjoroj Bakanjenko. Kiam la sinjoro revenos de la kamparo, tuj iru al ili. Ĉu vi komprenas? Ili scias ja pro kio. Ili transdonos al vi miajn aferojn. Vi portos tiujn en la ĉambron ĉi tien… Ĉu vi komprenas? En la ĉambron!

– Jes!… ĉi tien… en la ĉambron… jes…

La graskapulino kun ploraj ekspiroj foriras. Li turnas sin al la virino, rigardas kompateme tiun, subite paliĝintan vizaĝon.

Ĵenja, aŭskultu min! Antaŭ momento vi nomis min kanajla. Mi meritis tiun vorton. Vi estas prava, Ne estus permesite tiom longe atendigi vin. Mi volis paroli kun vi ambaŭ. Mi atendis je la alveno de via… de via edzo. Mi komprenas vin, jam delonge mi komprenas vin. Ne simila kulpo faris min komprenema. Eble ankaŭ mi estus vojperdinta, se ne altaj bariloj kaj armitaj gardistoj ŝirmas min kontraŭ la tentoj. Mi komprenas vin kaj ankaŭ vian Gaboron…

– Kaj… kaj… vi povas pardoni nin, ĉu ne?! Ŝia rigardo petegas. Larmoj brilas sur la okulharoj. Nun… nun ŝi vidas tiun sovaĝaspektan. nerazitan vizaĝon tiom bela, tiom homa. La mildeco de tiuj grandaj okuloj katenas ŝin.

– Mi pardonas ĉion… ĉion, ĉar vi estas tro juna por velki sen amo… Ne, ne! Ne danku! Pardoni estas mia devo, se mi volas resti homo.

La virino ne povas plu regi sin, kliniĝas al lia mano kaj kisas ĝin.

– Dio, mia Dio benu vin!… Ĉiam mi estimos en vi la homon, la sinofenan amikon!

Dolora penso trafulmas en lia kapo. Por tiu ĉi estimo li devis mortigi sian amon.

– Via feliĉo, via trankvilo estas gravaj. Estus peke, se per feliĉo de tri… kvar homoj mi akirus por mi – malamon de sklavino, nur pro tio, ĉar la tera leĝo donas al mi rajton pri ŝi.

Ekstere veturilbruo kirlas la silenton de la strato. La veturilo haltas antaŭ la domo.

La virino eksaltas.

– Mia Gabor alvenis.

Ŝi kurus al la pordo, sed la infano stumbletadas ĉe ŝia jupo. Kiam ŝi atingas la pordon, tiam sur la sojlo jam staras – la alia.

La edzo kun trankvila ekmovo leviĝas de la tablo. La du viroj staras vid-al-vide.

La edzo rigardas la belstaturan, altan viron, la honestan mienon, la noblajn trajtojn kaj eĉ pli sincere, pli kompreneme pardonas la malfortecon de la virino.

La koron de la alia kunpremas la realeco. Li hontas sin, sed tamen ne mallevas la okulojn. Li ekparolus ion, sed ne povas. Nun, unuafoje lin ĝenas la ĉirkaŭpreno de la virino. Certe turmentas tiun alian, se eĉ vidi li devas tion, kion delonge scias. La realeco efikas ĉiam pli kruele al la imago. Kion li diru al li? Ĉu li etendu la manon? Se li rifuzus ĝin tiam li pugnobatus en lian vizaĝon,… en tiun palan suferplenan homan vizaĝon.

En la korprema silento la edzo sentas sin tre fremda. Lia rigardo serĉas helpon. Jen kiel ŝi kroĉas sin al tiu viro. Nun ŝi havas jam eĉ rajton. Li donis ŝin al li. Jen, kun kia stranga doloro tiu viro rigardas lin. Bona homo, certe bona homo li povas esti. La multe suferinta homo estas ja bona, ĉar ne vantadas pri sia boneco. Kaj jen, tiu hometo, kiel forte premas sin al la kruroj de sia patro. Al tiu etulo li neniam povus havi rajton. Ĝistomba, eble eĉ eterna ligilo estas tiu inter ili. La triopo staras antaŭ li, kiel antaŭ severa juĝisto. Ilian komunan kulpon oni povas prijuĝi el la rigardoj: neforŝireble ili amas unu la alian. Li komprenas ja bone tiun ĉi mutan konfeson kaj ĝi vokas larmojn, sed rimarkigi la emocion ne estus prudente. Tio venenus ilian feliĉon… La brakon etendante al la infano li milde alparolas la viron.

– Gabor, permesu al mi kisi vian fileton!

Li kliniĝas al la infano. Tiu jam alkutimis lin kaj ne tiom kiel antaŭe retiras sin. Eble pro tio, ĉar la kruron de sia patro li ĉirkaŭprenadas. Li ekkaresas la buklan kapeton. Kristo diris: “ lasu la infanojn veni al mi!” En lia karesado estas io benon petanta de l’ ĉielo. La filigranaj manoj ekkaptas liajn lipharojn. Kiel kortuŝe bone! Neniam li sentis similan. Eble neniam li sentos. Sian dankon li kise spiras al la blanka frunteto.

La alian, la patron, skuas la interna plorego. Li luktas kun sia emocio, kiun kaŝi nun estas devo.

Tra la kuireja pordo envenas la servistino. Ŝi portas pakaĵon kaj ĉemane kondukas palan knabineton. La fruaj ĉagrenoj, longdaŭra vojaĝo, la fremda medio tre mizeran aspekton donas al ŝi. La edzo kun kompata amoplena rideto proksimiĝas al ŝi, prenas ŝian manon kaj kondukas ŝin al la viro.

– Jen, Gabor… mi kunportis, alportis, vian infanon… vian filineton…

– La vorto pugnobate efikas… La viro kvazaŭ stertoras.

– Ĉu mian infanon?… mian… mian filineton?!

Kun streĉita rigardo li profundiĝas en la esplorado de la trajtoj. Ĉu tiu ĉi estus lia infano? Jes! Ŝi devas esti tiu. Kvazaŭ ŝia patrino rigardus al li. Ŝia patrino? Dio, kio okazis al ŝia patrino?!

La edzo puŝetadas antaŭ si la knabineton proksimen al li kaj kun fremda elparolo klarigas hungare al ŝi:

– Tiu ĉi esti paĉjo… Paĉjo esti bona homo… Vi kisi lian manon!…

La pala knabineto rigardas sian patron. Ŝi rigardas… rigardas… subite el ŝi eliĝas ĉiu sento, longajn jarojn retenita kaj dorlotita.

– Paĉjo mia… mia kara… la haroj… viaj haroj, kiel hejme estis sur la foto!

Ŝi klinas sin al mano de sia patro. La doloran ĝojon de sia eta koro ŝi kisas sur ĝin. La granda, forta viro, kvazaŭ hakilbatite, teren ĵetas sin antaŭ la infanaj piedoj kaj krias korŝire sufokiĝante.

– Eta… eta filineto mia… mia mizera infaneto… Ve!… Ve, mia koro! Infano, kara filineto mia…

– Vi skribis, ke mi serĉu, vizitu vian edzinon, rakontu ĉion al ŝi. – Kun subpremita emocio la edzo klarigas simple. – Mi skribis al ŝi. Respondo ne venis. Antaŭ la reveno mi povis serĉi ŝin. Mi estis ja libera dum la lastaj monatoj. Mi ne trovis ŝin. La dummilita senmorala “ nur unufoje ni vivas!” altiris, pereigis ŝin jam en la unua jaro. La orfulino manĝis panon de kompatemaj najbaroj. Estus pli dece, se ŝi manĝus tiun de sia patro, mi pensis, kaj ankaŭ patrinon ŝi bezonas. Mi pensis, ke por ŝi bone taŭgus mia… via edzino... – Li turnas sin al la virino. – Vi estos bonkora al la infano, ĉu ne?! Ankaŭ ŝi estas lia infano…

La virino eĉ ne aŭdas, ke li parolas al ŝi. Nur la du plorantajn, en ĉirkaŭpreno kunfandiĝintajn ŝi rigardas kaj sentas, ke ŝi plene apartenas al ili. Tiu infano estas forta, multe pli forta ol ŝi. La patron nur tiam ŝi povas teni ĉe si, se ankaŭ lian filineton alprenos al sia koro. Ŝi ne povas paroli al ŝi. Estus vane. Eĉ unu vorton ŝi ne komprenus. Sed ŝi devas kompreni la agon… Ŝi surgenuiĝas al sia viro, senvorte ekkaresas la glatajn harojn de la knabineto… Ŝi karesas ŝin… enkaresas ŝin en sian animon kaj jam ne sentas ŝin plu tiom fremda…

La edzo, la trompita, forgesita kaj fremdiĝinta edzo, milde ridetas. Li sentas, ke ne ekzistas pli granda ĝojo ol feliĉigi tiun, kiun ni sincere amas. Ne gravas la prezo, pagita por ĝi. Lia kontenteco psalmas al la providenco, kiu direktis liajn paŝojn. Eble li sukcesis kvitigi ion el la pekoj… Eble.

La virino kun suflora alspiro klinas sin al orelo de sia amato.

– Gabor, mia kara ĉio… mi estos bona patrino por ŝi… ŝia patrino mi estos…

La viro levas la kapon. Lia larme dolora rigardo petegas pardonon, konsenton de la alia kaj tiu komprenas, milde kapjesas.

– Por tio mi alportis ŝin…

– Sed kiu… kiu estas vi?! – eliĝas el li la naneco, admiro, emocio kaj profunda danko. – Ĉu Dio vi estas?… Dio?!

Kun silenta neado li skuas sian kapon, nimbumitan de la sunradioj.

– Nur homo… tre… tre kontenta… feliĉa

homo…

* * *

La nokto vindas sin en la senstelecon, sternas funebrovualon sur la teron. Iu ŝtele forlasas la domon kaj ekiras al fora, nekonata celo… Li iras… iras… ne rerigardante li ekmigras por reveni neniam rapidu… venu ĉi tien….. neniam.


1 rapidu… venu ũ tien…

 

KIEL MIHOK INSTRUIS ANGLE

Leŭtenanto Petroff singarde, iom post iom, ŝovis la kapon el sub La lana kovrilo, ĉirkaŭrigardis. Hela taglumo en la ĉambro. Ekstere sennuba ĉielo. Verŝajne frosto. Li rigardis la termometron. La enĉambra temperaturo estis dekkvin gradoj super la nulo.

– Brrr! Nur dekkvin gradoj… Ekstere estas certe minus dudek kvin…

Aperis antaŭ li la ekzercejo. Liaj dentoj ekklaketis. Li ĵetis rigardon al la senfajra forno, alian rigardon al la poŝhorloĝo, vigle tiktakanta sur la apudlita ŝranketo kaj poste, kovrante sin per la lantukego li kuntiriĝis kiel piktuŝita raŭpo sub brasikfolio.

Ankoraŭ tro frue… estus bone dormeti iom! – kaj por provi tion li forte fermis la okulojn.

Senbrue, kiel la ombro, ŝtelis sin en la ĉambron lia servisto Miĥaelo Mihok, pala stangostatura militkaptito. Sub la dekstra brako li premis al si faskon da ligno, sub la maldekstra – pajlaĵon en malnova gazeto, kaj en la manoj li tenis grandan samovaron. Li penadis paŝadi laŭeble senbrue kaj piedpinte. Ĉe ĉiu paŝknaro, glastinto, kulerfalo, seĝrenverso li time kaj respektplene palpebrumis al la lito, kie sub la kovrilo, kvazaŭ minace, montetiĝis la grasa kaj nenomebla parto de la sinjoro leŭtenanto.

Miĥaelo Mihok jam laŭnature estis timema, servema kaj ĝentila. La servemon kaj ĝentilecon li bone profitigis en sia civila profesio. Li estis tajlorlaboristo en provinca urbeto. Sed li estis ankaŭ timema. Precipe li timis leŭtenanton Petroff, kiun li konis nur de tri tagoj. Ho, kiaj tri tagoj! Vera malfeliĉo, ke oni koman dis lin ĉi tien! Escepte kelkajn frazojn li ne komprenis la rusan lingvon. Bonvole li klopodis plenumi la dezirojn, sed la timo ofte paralizis liajn kapablojn. Nemirinde, ĉar leŭtenanto Potroff estis fortika, grasa, bizonstatura kaj havis leonvoĉon. Certe li devas esti kruela tigro – pensis Mihok,

Ĉiumatene kaj ĉiuvespere ili havis kuriozan konversacion. Tiuj eĉ pli firmigis lian opinion. Petroff klarigis ĉion per man- kaj piedgestoj, per mimiko kaj diversaj akrobataĵoj por komprenigi sin kaj dume aŭdigis leonvoĉon. Mihok streĉis sian atenton, igis ekfunkcii sian etan fantazion por diveni la signifojn de tiuj misteraj manovroj, kiujn faris kun plena energio kaj fervoro la leŭtenanta moŝto. Tamen sinsekvaj miskomprenoj maldolĉigis lian vivon. Nu kaj tiuj turmentaj kapdoloroj, kiuj sekvis la atentostreĉon!? Ankaŭ tio estis iom pli ol nenio.

Sed kial ne lernis Mihok la rusan lingvon? Pro du kaŭzoj. Unue, ĝis nun li nur vidis la rusojn, sed ne vivis inter ili; due, ĉar li vere ne havis lingvistan talenton. Krom tiuj du estis ankoraŭ tria. Li estis revemulo. Tiu ĉi revemo instigis lin lerni Esperanton. Oni instruis tion en la militkaptitejo. Li do komencis kaj finlernis ĝin. Oni ne povu diri hejme, ke dum longa foresto li ne profitis ion pli utilan ol tiu malbenita nazkataro, kiun nepetite li ricevis en la subteraj barakoj de Tockeo. Tiu ĉi lingvoscio estis triumfo por li, ĉar malgraŭ penoj kaj elspezoj li ne kapablis lerni fremdan lingvon. La mono ĉiam formigris kaj lia cerbo nur nigris. Sed nun eĉ lia revemo havis freŝan nutraĵon. Li posedas lingvon, kiu egalvaloras ĉiujn, ĉar ĝi estas parolata ĉie, kvankam ne de ĉiu. Sed tio estas pretera bagatelaĵo. Li sentis sin grava persono, pioniro de kulturmovado kaj en sia revo li jam fondis la ,,In-Tu-As-Es-Ta-He”!! (Internacia Tutmonda Asocio de Esperantistaj Tajlorhelpantoj) kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo. Li estos la prezidanto kaj tiam li provos sendanĝere svati la manojn de Rozinjo. Ho Rozinjo, Rozinjo, belega modpupforma filino de kruela majstro, kiu ofte mezuris la ulnon al lia dorso dum la lernojaroj, se vi konjektus la dolĉan sekreton de Mihok, tiam vi certe ne turmentus la patran koron per ĉiutaga ,,neniu edzinigas min… mi devas fariĝi maljuna fraŭlino kun papago kaj kun dekduo da katetoj.” Pri la kruela majstro, kaj precipe pri la ulno subite venis ideo, kiun Mihok dorlote vartis en si. Li konsideris sin martiro de tiu ĉi movado. Ĉu ne martireco estis suferi vangofrapojn de kolonelo pro la kvinpinta verda stolo? Certe jes. La vangofrapoj koncernis verŝajne la kvinpinton kaj ne la koloron, sed tiaj bagateloj ne gravas. Martiro estos la edzo de la belega modpupforma Rozinjo… Tia vireto estis Miĥaelo Mihok.

Sed nun la neforpelebla realeco devigis lin servi ĉe tiu ĉi bizonstatura, leonvoĉa leŭtenanto, kiu ĉiutage torturis lin per misteraj gestoj, grimacoj, nekompreneblaj akrobataĵoj. Hja, tia estas la sorto!

Li faris fajron en la forno, starigis la samovaron antaŭ ĝin, alĝustigis tubeton, kies finon li metis en la aperturon de la forno. Tie estis forta aertiro. Poste li pretigis ĉion por la sinlavado de la leŭtenanta moŝto: malplenan sitelon, sapon kaj glason da akvo.

Dume leŭtenanto Petroff transdonis sin al la kutima frumatena meditado pri la vivo, pri variado de ŝancoj. Antaŭ unu jaro en Petrograd li fiere paradis en sia nova uniformo sub fenestroj de bela vidvino de riĉa komercisito. Li havis esperon kaj imponajn pagonojn, sed venis la revolucio kaj la vidvinon kune kun la kapitalo edzinigis prudenta komisaro. Liaj espero kaj pagonoj falis en la koton kaj la sinsekvaj bataloj pelis lin ĝis la ekstrema oriento. La pagonojn li denove havis, sed kia vivo?! Brrr! Li estas ja pacema kiel… kiel tajloreto kaj tamen ĉi tie… en la “ inĝeniera bataliono...” Ĉe tiu vorto li ekmiris. Kial oni nomas ĝin “inĝeniera”? Eĉ unu inĝeniero ne troviĝas inter la oficiroj. Profesie li estas ja simpla dentisto, eĉ ne doktoro… la kapitano estis notario, la… Eble la kolonelo? Ne! Tute ne! Li havis kolbasfabrikan en Udinsk… Kial “bataliono”! Tridekses oficiroj, kunpelitaj de revoluciaj ventegoj, jam estas bataliono? La soldataro konsistas el kvin dungitaj ĥinoj. Ili flegas ok mizerajn ĉevalojn en la staloj kaj ĉiumatene tiras du kanonojn sur la ekzercejon. Krome estas pli ol kvardek komanditaj militkaptitoj por servi ilin kaj kuiri nemanĝeblaĵojn por la oficiraj stomakoj… Bah, kia vivo? Pli profite estus eltiradi la dentojn de pacemaj veantoj en Petrograd ol ĉi tie tremadi por la propra vivo kaj ĉiutage prepariĝi por subitaj atakoj de bolŝevikoj… Kion fari? Jes, rifuĝi, sed kiel kaj kien?… Kaj ĉi tiuj dungitaj ĥinoj kaj komanditaj militkaptitoj eble…

Mihok plenumis sian taskon. Ĉio estis en ordo. Li paŝis al la lito, delikate ektuŝis la leŭtenantan moŝtan. Delikate, sed ne en feliĉa momento. La vigla fanatazio de Petroff ĵus skizis teruran situacion, en kiu la ruzaj ĥinoj kun la militikaptitoj konspiris kontraŭ la oficiroj. Kiam Mihok ektuŝis lin, ĝuste en tiu momento li vidis sin trapikita de sia servisto. La tuŝon li sentis kaj por defendi sin kaptante la revolveron el sub la kusenoj li salte leviĝis kun domskua ekkrio. La malfeliĉa Mihok pro teruro faligis la tason da teo kaj mortpale humile palpebrumis jen al la danĝera armilo, tenata kontraŭ lia brusto, jen al la terurtaŭzita mieno de la leŭtenanta moŝto.

Longminuta paŭzo. Petroff vidante la tremantan kapon de Mihok tuj embarasiĝis. Li sentis honton kaj, por kaŝi ĝin, laŭte ekridis. Mihok pensante, ke ridi estas devo, kiam la mastro ridas, ankaŭ li altrudis mucidan rideton je siaj kurbiĝintaj lipoj. Lia mieno similis al tiu de citronglutanto, kiu volas ŝajnigi, ke la citrono estas mieldolĉa. Petroff nun plengorĝe kaj sincere ridegis, ĵetis la revolveron sur la liton, rigardis la termometron. Ĝi montris dudekkvin gradojn.

Haroŝo!(Bone!) – li diris kaj enlitiĝis. Mihok kun tremantaj manoj kolektis la rompitaĵojn, zorge forbalais la splitojn, por ke ili ne vundu la piedojn de la leŭtenanta moŝto, pretigis teon en la glason kaj el respektinda distanco proponis ĝin.

– Gospodin… eto ĉaj… ĉaj pitj! (Sinjoro, jen teo, tetrinku!)

Nu, ĥaroŝo… blagodarju vas... (Nu bone, mi dankas.)

Petroff trinkis, Mihok staris ĉe la forno. Kun premegita koro li pripensis la ĵus forpasintan teruraĵon. Lia timemo vestis la estontecon en nigran funebron, ĉar li estis nun tute konvinkita, ke la sinjoro leŭtenanto estas tigro.

Dum la tetrinko Petroff projektis kelkajn planojn por la rifuĝo. Malagrable estus kuŝi traborite per kuglo, tiradi dentojn estus pli prudente. El la planoj taŭgis neniu. Hazarde lia rigardo trafis Mihokon, dancanta je unu piedo al alia kaj hundokule observante liajn movojn, kaj nova ideo venis, facile efektivigebla. Onidire la militkaptitoj baldaŭ hejmeniros. Estus bone vojaĝi kun ili en Eŭropon. Bedaŭrinde krom la rusa li ne konas alian lingvon. Nu li devas lerni! Sed de kiu? Memkompreneble de Mihoik. Li estas eŭropano, aspektas inteligenta, li nepre devas scii kelkajn lingvojn. Tiu ĉi “ nepre” tuj fariĝis lia fiksa ideo.

Herr Mihok… govoritje pa germanski?(Sinjoro Mihok, ĉu vi parolas germane?) – li komencis leonvoĉe.

Mihok ektremis. Li komprenis nenion krom la vorto “germanski”? Verŝajne la leŭtenanta moŝto bonvolis interesiĝi ĉu li vidis jam germanon? Li vidis ja. Kion fari? Eble ne estas kulpo vidi germanon kaj humiltone li informis la tigronataran sinjoron.

Da!(Jes!)

– Nu ĥaraŝo… i pa francuski? (Nu bone kaj france?)

Mihok iom pripensis la demandon, esploris en siaj rememoroj. Kie li vidis francon? Ah, jes! En la modgazetoj ĉe lia majstro. Certe tiuj bildoj figuris francojn, ĉar la gazeto venis el Parizo.

Da, da! – li respondis post ioma konsidero.

I toĵe pa angliski?(kaj ankaŭ angle?) Mihok embarasiĝis. Nun jam li tute ne komprenis la leŭtenantan moŝton, sed por daŭra pripensado li ne havis tempon, ĉar tiuj okuloj kvazaŭ trapikis lin. Li rapidis do respondi.

Dadada!

Ĉto dadada?(Kio jejesjes?)

Niĉevo!(Nenio!)

– Ĉto niĉevo?

Niĉevo dadadada njeti(Nenio jesjesjejes ne!)

La sensenca respondo pruvis, ke Mihok miskomprenis lin, sed tamen Petroff pensis, ke eŭropano nepre devas paroli tiujn lingvojn. Mihok aspektas inteligenta, estas eŭropano, li do parolas tiujn lingvojn. Petroff provis alimaniere komprenigi sin. Li montradis al diversaj objektoj de la ĉambro kaj leonvoĉe demandis, pensante, ke la tono plialtigita helpas en la interpretado.

Pa germanski… pa francuski… pa angliski? Mihok iom post iom ekkomprenis pri kio temas kaj tiam elbalbutis la lastan frazon de sia rusa lingoprovizo.

Ja ne znaju!(Mi ne scias!)

Leŭtenanto Potroff ne volis kredi je siaj oreloj, eble li malbone aŭdis. La konsterniĝo kvazaŭ tondris en lia voĉo.

Ĉto vi nje znajtje?(Kion vi ne soias?)

Pizograndaj ŝvitgutoj aperis ĉe la tempioj de Mihok. Li pensis, ke tiu ĉi terura homo certe mortpafos lin, se li ne scias ĉion, kio estas postulata. La malesperiga situacio donis al li genian ideon, kiu savos lian vivon almenaŭ por la momento. Kiam Peitroff persistis plu en montrado kaj demandado, volante scii germane la vorton “ seĝo” tiam li senhezite respondis.

– Das seĝungen.

Pa francuski?

– Le seĵ.

I pa angliski?

– The siĝ.

Petroff estis kontenta, sed por tute konvinkiĝi li komencis novan provon montrante tra la fenestro al tureto, kiu staris sur la ekzercejo de la urba fajrobrigrado.

Nu, Herr Mihok, pa germanski?

– Der turung.

Pa franciski?

– La Eiffel.

Pa anglishi?

– Krevu tuj, se mi scias! – eliĝis la amareco el Mihok.

– Krevutuj… Da, da, da… oĉĉĉen interesni!(tre interessse!) Krevutuj…

La apetito de Petroff ĉiumomente pliiĝis por la fremdaj lingvoj. Li decidis formanĝi ilin. Per ĝestoj grimacoj kaj akrobataĵoj li tuj klarigis al Mihok, ke li devos ĉe ĉiu sunleviĝo preni libron kaj instrui lin, kaj Mihok komprenis, ke li devas la sunon forŝteli de la ĉielo, meti ĝin en la Biblion kaj per la Sankta Libro li devos kelkfoje bati la kapon de la leŭtenanta moŝto. Sed kiel li kuraĝus fari tion? Bati la kapon de la sinjoro leŭtenanto?!

Petroff ellitiĝis, lavis sin per plenbuŝo da akvo kaj post la finvestado li amike frapetadis la ŝultrojn de Mihok, kiu preskaŭ terenfalis pro tiu ĉi intimaĵo. Kiam Petroff estis ekster la domo, li surgenue, kiel bona katoliko, promesis dekduon da kandeloj al Sankta Antonio, se li forkondukos lin sana kaj nekripligita el la manoj de tiu ĉi tigronatura sinjoro.

La tagoj pasis. Ĉiu mateno alportis sian kvarlingvan torturon. Petroff demandis, Mihok respondis kaj ĉe la fino li promesis ĉiam unu dekduon da kandeloj.

Iun tagon Petroff surprizis lin, ke li decidis lerni nur la anglan lingvon kaj li jam aĉetis kajeron, krajonon por noti ĉion necesan, Mihok sentis batadi la koron en sia gorĝo. Kion fari? Ĝis nun estis facile, ĉar la leŭtenanta moŝto nenion notis kaj forgesis ĉion ĝis la alia mateno. La kajero kaj krajono malebligus la devigatan trompon. Li decidis konfesi, ke lia angla scio egalas la nulon, sed en la lasta momento rigardante la bizonstaturan leŭtenanton li rememoris pri la revolvero kaj rezignis. Venu, kio devas veni! Ankoraŭ kelkaj funtoj da kandeloj pli aŭ malpli al Sankta Antonio ne multan diferencos kaj li sisteme komencis instrui Esperanton nomante ĝin angla lingvo.

Petroff montriĝis entuziasma anglofilo. Li diligente lernis ĉie: en la kazerno, sur la ekzercejo, en la oficira manĝejo, en la intima ĉambreto de… sed tio ne apartenas al tiu ĉi historio.

Foje dum promeno li rimarkis ilustritan revuon, kuŝantan sur la trotuaro. Kelkaj ĉifitaj folioj de malnova “ The London News“. La titolo frapis lian atenton.

– London estas metropolo en Anglujo – li komencis konkludadi, – tio estas certa. Nun ĉar la titolo diras “London”, pli ol verŝajne la gazeto venis el London kaj se ĝi venis el London, sekve ĝi estas angla gazeto. Nu, ni kontrolu nin!

Li levis la foliojn, singarde glatigis ilin kaj provis legi kelkajn liniojn. Li ne komprenis. Iom ekscitite li rigardis ĉiujn paĝojn kun la espero, ke li trovos almenaŭ unu konpreneblan frazeton. Ne, ne kaj ne! Pro diablo, kiel povas okazi, ke eĉ vorteton li ne komprenis.

Konsternite li rapidis hejmen. Certe Mihok povos klarigi la kialon. Mihok estis puriganta liajn botojn kaj silente malbenadis la ciron, kiu bezonas tiom da kraĉoj. En Eŭropo oni purigas botojn per lakkremo kaj ne devas elsputadi la pulmon por fari la botojn spegulbrilaj. Petroff ekhaltis antaŭ li, iom hezitis kaj fine metis la foliojn antaŭ la nazon de Mihok.

– Kijo estas tijo ĉi?

Mihok iom indiferente rigardis la foliojn.

– Verŝajne gazeto.

Petroff eksplodis.

– Nje verŝajnje, sed tutje certje… Sed kija, djiru Mihok, kija gazeto?

Mihok eklevis la ŝultrojn, gapis al la folioj, kiujn Potroff minace svingis antaŭ lia nazo.

– Mi ne scias, – konfesis sincere Mihok.

– Vi nje scijas, Mihok, nje scijas? – kriis Petroff kaj kunfrapis la manojn. – Angla gazeto, Mihok, angla gazeto… Nun vi scijas.

Sub la haŭto de Mihok la frostotremo komencis kaŝludon.

– Ne diru, sinjoro leŭtenanto… ĉu vere?

– Sed jes, mi djiras… angla gtazeto… Legu! The-Lon-don-nje-vis… Mi ne komprenjis eĉ vorton… Legu!

Mihok transprenis la foliojn, rigardis ilin kun terurstreĉitaj okuloj, sed post momento maŝinrapide fluis vortotorento el lia buŝo.

– Enlamondonvenisnovasento… tralamondoirasfortavoko… perflugilojdefacilavento…

Ĉe Petroff admiro sekvis la koleron kaj dubon.

– Vi scijias legi. Tutje bonje vi scijas legi! Kijel, ke mi nje scijas?

– Vi forgesis verŝajne, sinjoro leŭtenanto, ke la angloj ne tiel skribas, kiel ili parolas. Ekzemple, ili diras “bonan matenon, sinjoro” kaj ili skribas ,,The Szentantalk⭬ segits meg!” (hungare: Sanktantonĉjo helpu min!) ĉu vi komprenas? – kaj por konvinki la miregantan leŭtenanton pri sia pravo li serĉis inter la ilustraĵoj unu, kiu figuris ekzotikan tribestron kaj anstataŭ la subbilda teksto li komencis legi la ,,Historion de Homaro” el lernolibro de E. Privat. Tion li sciis parkere kaj la teksto, se iom lame, tamen taŭgis: – ,,Kiam la maljuna reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir eksidis sur la tronon…

Potroff kontentigite foriris. De tiu tago Mihok skrupule atentis la horizonton, ĉu ia anglo ne aperos ie por renversi ĉion? Tiuokaze la leŭtenanta moŝto certe ekspedos lin afrankite al la alia mondo… eble sen kapo. Ĉiutage li promesis novan dekduon da kandeloj kaj pasis longaj monatoj sen notinda okazintaĵo.

Petroff jam bonege parolis la “ anglan” lingvon kaj ankaŭ Mihok rekonis en sia leŭtenanto la ĝeneralan bonkorecon de la rusoj kaj flameman entuziasmon por belo kaj bono. Li decidis konfesi sian kulpon, se venos bona okazo.

Okazo venis, sed ne bona, ĉar homo projektas, Dio direktas. Ĵus kiam li ne estis preparita por eventualaĵoj, venis hejmen Petroff kun fremda rusa oficiro. La malfeliĉa Mihok sentis sian kuraĝon paralizita kiel en la unuaj tagoj.

– Mihok, parolu kun tiu ĉi sinjoro, sed tuj! – komencis Petroff kaj lia voĉo tremis pro la retenitaj kolero kaj indigno. – Li asertas, ke li parolas angle… Parolu kun li angle… Tiun anglan lingvon mi ne komprenas.

La haroj stariĝis sur la kapo de Mihok. Nu Sankta Antonĉjo nun helpu – li komencis preĝi en si, – kvintalon da kandoloj mi bruligos por vi post hejmreveno. Li klare vidis, ke nun la pentvoĉa konfeso neniel utilus. Se li komencis ĉi tiun altruditan tragikomedion, li devas finludi ĝin. Nur la impertinenteco povas helpi kaj Antonĉjo. Riskante ĉion je unu kubĵeto li sajnigis trankvilon.

– Kie kaj de kiu lernis la sinjoro tiun ĉi anglan lingvon?

– Ĉi tie, de soldato el la amerika armeo.

– Ah, jes! – Mihok plenblovis sin. La timo, kiel multajn, faris lin aŭdaca en la minutoj de danĝero. Li mem ne konjektis, ke tiom da kuraĝo nestas en li. Kun rideto li daŭrigis. – La sinjoro lernis la amerikan dialekton de la angla lingvo, dum ni parolas la klasikan lingvon de la londona aristokrataro. Jen la diferenco… Je mia Dio, mi tre ŝatus paroli ankaŭ tiun lingvon, sed mi pensas, oni devas scii unue la klasikan, la aristokratan, kaj poste la popolan… ĉu ne, leŭtenanta moŝto?

La kolero de Petroff vaporiĝis, forflugis kaj eĉ aprobe li balancis la kapon. Tre imponis al li la aludo pri aristokratoj. Li interpretis la vortojn de Mihok, sed la fremda oficiro dube ridetis kaj faris demandon. Petroff tradukis.

– Kie oni povas uzi ĉi tiun lingvon ekster la aristokrataj kvartaloj de London, se la popolo parolas alian lingvon?

En Mihok vekiĝis la propagandisto.

– Ĉie! En ĉiu lando de la mondo! Eĉ en tiu ĉi urbo!! Ĉu vi ne volas kredi? Mi pruvos tion. Bonvolu veni kun mi dimanĉe en la urbon kaj konvinkiĝu, kiu valoras pli: via amerika dialekto aŭ nia klasika angla lingvo?

Potroff denove interpretis kaj ili decidis, ke dimanĉe triope vizitos la urbon.

Mihok sincere ĝojis, sentis sin pli facila, ĉar li estis sur la plej bona vojo malkaŝi ĉion sen fiasko. En la urbo estis granda societo, kie ĉiudimanĉe amase kunvenis babiladi la esperantistoj. Vera internacia societo: germanoj, bulgaroj, turkoj, hungaroj, japanoj el la diverslandaj armeoj; ĉarmaj virinoj, agrablaj viroj el la urbo mem.

Mihok zorge preparis sin por la publika konfeso. Ĉe la pordego de la domo ankoraŭ unu funto da kandeloj kaj Mihok kondukis sian leŭtenanton kaj la fremdan oficiron en la societon. Ilin surprizis la diversnacieco kaj tiu amika intimeco, kiu kvazaŭ sklavigis la vizitantojn, Mihok prezentis ilin al ĉiu ĉeestanto aparte.

– Jen turko, alparolu lin! Jen polo, alparolu ŝin. Jen ĥino, alparolu lin! Jen japano, alparolu lin!

Petroff havis kapturnon pro feliĉo, ke li komprenis ĉiujn kaj estis komprenata de ĉiuj. Male lia akompanato, ĉar escepte du amerikajn soldatojn neniu komprenis lian “dialekton”. Li estis devigata rekoni, ke la “aristokrata” angla lingvo superas la popolan.

Kaj Mihok en solena silento publike konfesis sian kulpon, petis indulgon de leŭtenanto Petroff, kiu pro la neklarigebla sento forgesis pri ĉio ĉirkaŭ si kaj kun vera rusa flamemo li ĉirkaŭprenis sian serviston, kisis trifoje lian buŝon por sigeli la fratecon… Tiel instruis Mihok la anglan lingvon kaj tiel fariĝis Petroff entuziasma samideano.

Tamen la fino de ĉi tiu historio ne estas tre kontentiga. Mihok, kiel bona katoliko. du jarojn laboris por la kandeloj, promesitaj al Sankta Antonio kaj dum tiu tempo la belegan modpupforman Rozinjon edzinigis lia kolego. Tiam li riproĉis iomete Sanktan Antonĉjon, sed kiu scias, ĉu ne la sanktulo savis lin el tiu infero, en kian la alia falis. Ni scias nur, ke Mihok restis sola kun La revo ,,fondi la In-Tu-As-Es-Ta-He”-n kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo.


 

 

PASERO STULTA…

Al mia amiko Nikolao Hohlov

Frosta artmetiejo. En angulo – mizerfrapita knabineto. En la manoj, ruĝaj pro la frostokruelo, ŝi tremante tenas sukerkorbon. Ŝia timema rigardo saltadas sur la duonpretaj pentraĵoj, senbildaj kadroj. La multflikitan ĉifonŝalon ŝi tirpremadas sur si. Ŝia altrudita trankvilo nur tiam ripozas, kiam la pentristo forturnas de ŝi sian liniserĉan alrigardon.

– Nur senmove etulino! Nur senmove! Se vi lacas, diru…

La timhezitaj okuloj jeson palpebrumas. Ŝi komprenis.

Triope ni silentas: la pentristo, la modeleto kaj mi. La artisto inspirite laboras. Dubo kaj espero pri la sukceso marteladas en lia brusto. La koreton de la griza modelo ĝojvarmo karesas. Ŝi pensas pri hejtita ĉambro, kuirita manĝaĵo, patrinlaŭdo… Eĉ morgaŭ ŝi devos veni. Ho, se la bildo estus preta – neniam!

Mi ne povas vidi la sinvendantan mizeron, per kiu la plenŝtopita ventro akiras aŭreolojn. Forturanante min mi rigardas tra la fenestro… Jen, la unua neĝo jam falis. Blanka bruo de miliardoj de neĝflokoj konfuzas la vidpovon. Harmonion vekas en la animo tiu ĉi blindiga blankeco. La vaga vento veadas en la kamentubo. Frostotremo kuras en la membroj. Mi prenas mian pelton, sidiĝas al la fenestro, rigardas la neĝkovritajn tegmentojn, dancantajn telegrafdratojn… Paseroj sidas sur ili.

Nebulo de zigzagaj pensoj alŝvebas al mia cerbo. Sonĝon mi vidas kun streĉitaj okuloj. La Vintro-avĉjo frapas ĉe la pordo de mia animo, portas fabelojn en sia sako kiel antaŭ longa longa tempo, kiam mia rido ankoraŭ ne maskis korvundojn… La okuloj eklarmas. Doloro pro brilo…

Mia fantazio koketas; la frostan artmetiejon ĝi aliformas – varma hejmo. La ĉifonoj falas de la eta modelo. Antaŭ mi staras kun libroj en la mano – kial promeso pri bela estonteco – mia filineto. Ŝi flateme premas sin al mi, kisas mian vangon.

– Paĉjo, fabelu iom! Fabelu, kara, ĉar panjo ne scipovas…

Dolĉe muzikas la infanvoĉo… longe… longe… Mi alrigardas. Svelta, altstatura virino zorgetadas ĉe la tablo… Jes, la posttagmeza teo… Tuj!… Renkonto al rigardo. Sunradia ĝojo paralizas la sobrecon. Ŝiaj haroj – sunoro, la okuloj – mem la firmamento. En tiu ĉi profunda bluo iam mi enterigis mian unuan perfiditan amon… Eĉ nun ŝi aspektas tia, kia ŝi estis. La rememorado banas la amatan en fonto de la eterna juneco… La vizio ŝercas. Mi forgesas, ke tiu ĉi virino ne estas – mia edzino. Printempo ridas nun en la aŭtuno kiel iam aŭtuno ploris en la printempo.

– Fabelon vi volas, filinet’? Ĉu pri Ilonjo, la feino aŭ pri la blanka elefanto?

– Fabelon pri la eterna printempo!

La fantazio koketas plu… En la forno brubruas la fajraĵo. Ĝia lumo vestas la ĉambron en diafanan ruĝan vualon. Al mia sino apogas sin la infano, sur skabeleto ĉe la piedoj sidas la virino. Du paroj da okuloj kun naiva atendo fiksiĝas je mi.

– Uf! Ekiru, Pegazo! Nub’ ĉedorse, nub’ ĉenaze, flugu kun mi perpegaze! hip, hop, estu mi, kie mi volas!…

Sed hodiaŭ la Pegazo estas tre laca, sintrene trotas sur la vojo de l’ Fabellando, ŝarĝon havas sur la dorso. Ĝiajn flugilojn la vivo mem subpremas kaj nun ĝi paŝe amblas-stumblas. Kie ĝi haltos – mi ne scias…

* * *

Trans la blua montaro estas vilaĝeto, modestaj lignodomoj, pimpa1 lignopreĝejo. Antaŭ la dometoj sidadas blankkufaj avinjoj, grizbarbaj labormuelitaj kamparanoj. La vespera sonorilvoĉo alitone sonas, ne kiel ĉe ni. Ĝi imitas la subfenestran amindumadon de junaj geamantoj.

Ĉi tie okazis antaŭ longa longa tempo, mi eĉ ne memoras kiam, ke la paseroj de la vilaĝo kunvenis por babiladi. Ili sidis sur la telegrafdratoj ĉirkaŭ unu stango. La aŭtuna vento skuis, balancis la dratojn, sed la paserkompanio firme tenis sin. Facile por ili! Ilia prapatro estis fama ŝnurdancisto en la kortego de la Blanka Aglo. Poste li kreteniĝis. La posteuloj heredis nur lian arton kaj senmoralan karakteron. Ili estas la klaĉantoj kaj tromemfidaj ventkapuloj de la birdaro. Ĉiun paserovon ili konsideras strutovo, mortĉikanas inter si la filojn de la agloj, okupas fremdajn nestojn. Ŝovinistaj demokratoj aŭ demokrataj ŝovinistoj laŭ dikto de la oportunismo. Jen ili.

Mirinde, nun ili silentis, la kapetojn turnadis al la stangopinto. Tre aĝa, blankveŝta forkvosta hirundo sidis tie. Li estis senforta, lace spiretanta agonianto. Kun vitriĝantaj okuloj li rigardis al sudo. Liaj kamaradoj jam forflugis, eble ili ripozas nun ĉe la unua piramido.

Fi-statura griza pasereto flugis al li. Per bonintenca kvit-kvivit li konsolis la orfan forlasiton. La hirundo perokule taksadis la pasereton.

– Eta pasero, vi ja ne povas kompreni kion signifas vidi neniam plu la landon de l’ Eterna Printempo.

– Lando de l’ Eterna Printempo? Ĉu ekzistas tia?… Vere, vi hirundoj estas mondvagantoj, vi konas la teron kiel la homoj.

– Eĉ pli bone. La libro de l’ naturo ne kaŝas sekreton antaŭ ni. La homoj ankoraŭ ĉiam serĉesploras la ŝtonon de l’ saĝeco.

– Ĉu vi scias, kie ĝi estas?

– Jes.

– Kie?

– Ne estante materio do sur la tero – nenie, en la animo – ĉie, ĉar ĝi kuŝas sur ties fundo. Komprena boneco kaj Direkono estas la ŝtono de l’ saĝeco.

– Strange, kaj ili ne trovas ĝin?

– Ne, ĉar ili ne volas trovi ĝin. La unuan ili timas pro la egoismo, la duan por ne perdi la tronon, sur kiun ili metis sin.

– Mi volonte serĉus ĝin.

– Iom laciga.

– Mi estas juna kaj persistoforta.

La hirundo taksadis en si la valoron de la pasero, vidis ardan entuziasmon en la etaj okuloj kaj ekmeditis. La postlasota heredaĵo konsistas nur el sonĝoj, kiujn estus bone donaci al ĉi tiu ĉiutaga animo. Almenaŭ ĝi havu ion, ĉar li estas ja tiom senhava. La sonĝoj plibeligas la vivon.

– Nu aŭskultu! – li decidis. – Konsiderindaj estas tri aferoj.

– Mi estas preta.

– Unue, vi devas lerni la arton de silentado.

– Ah facile! Silenti mi ja bone povas.

– Eraro! Silenti tiel, ke oni pensu vin stulta – ne darfas. Via silento estu signifplena kaj la parolo – enigma.

– Kaj due?

– Trovu la malon de ĉio. Tio gvidos vin al la perfekta ekkampreno.

– Kaj trie?

– Rekono de Dio.

– Ĉu vi konas Lin?

– Li estas la perfekta Sekreto, kiu estras. Por koni Lin vi devas simili al Li.

– Ĉu vi similas al Li?

– Ĉiu estaĵo similas al Li ĝis ne volas egaliĝi kun Li. Posedi Liajn sekretojn signifus nian mempereigon.

La paseroj kunŝovis la kapotojn kaj per laŭta kvitkvivit protestis: parolo sansaĝa kvit kvivit kvit… Ili ciuj forflugis. Nur la fistatura griza pasereto restis. Jam ne scivolo retenis lin… Io alia. Li ne povis bapti la senton, ĝi vivis sennoma.

– Hirundavĉjo, kiel vi opinias pri socio de mia raso?

– Nek socio, nek raso vi estas. Se tiom vi vagados kiel mi, tiam vi ekscios, ke la eksteraĵo estas vesto de la karaktero. Nian socion formas la tuto de la birdoj. Same estas en la socioj de mineraloj, vegetaĵoj, skaraboj, amfibioj, mambestoj kaj la homoj.

– Ĉu inter homoj ankaŭ tiel?

– Nur tiel! Ĉe ili la vizaĝo estas la karaktervesto.

– Kaj se ili portas birdoplumojn? La hirundo kontraŭvole ridpepetis.

– Demonstracio pri simpatio al la pajlocerba struto aŭ al la vanta paradizbirdo.

– Post paŭzeto la pasero ekĝemis.

– Pli bone esti homo ol birdo!

– Multaj homoj dezirus birdiĝi.

– Senprudente, ĉar esti birdo ja ne bone…

– Ĉu ili povas scii kio doloras al ni? Ankaŭ vi ne konas la homajn dolorojn. Iru en la mondon! Suferu, ĉar vi volas vidi kaj suferu, ĉar vi lernis vidi. Doloro estas la majstro de l’ animo. Ĝi estas ĉiam sama, nur la kaŭzo pruntas al ĝi falsan nomon. Se multe vi suferis pro la vido, tiam al la ŝtono de l’ saĝeco kondukas klara vojo. Ĝin faros luma via memo, kiu sen trotakso estimas sin, kaj via komprena kompato, kiu hontigas neniun, sed respekton akiras.

– Ĉu mi trovos ĝin?

– Jes, sed atentu, ĉar en larmoj de sinkompato fortiĝas la egoismo, kiu polvigas la ŝtonon de saĝeco… Nun ekflugu!

– Kiudirekte?

– Alsude! Kie la maro bluas pli ol la ĉielo; kie gondoloj glitas super la ondoj, mandolino lulas, geamantoj amflustras – tie estas la pordo de la Primtempolando…

La pasereto ordigis sian plumaron, ekflugis alten. Ankoraŭ unu lasta adiaŭ kvivit kaj li malaperis ĉe la suda horizonto… La blankveŝta forkvosta hirundo lace rigide agoniis plu… Frosto kaj vento forpuŝis lian kadavreton de sur la stangopinto…

* * *

La pasero flugis super kampoj, montoj. Se dumvoje li haltis por ripozi, tuj ĉirkaŭsidis lin la vilaĝaj paseroj. Li rakontis pri sia vojo, pri la lando de l’ Eterna Printempo, pri la ŝtono de l’ saĝeco. Ili aŭskultis, sed ĉe la fino juĝis pri li eksplodanta mok-kvivit: pasero stulta kvit kvivit kvit!… Neniam plu li rakontadis. La senklerulo estas nekredema, per mokrido maskas sian stultecon.

Foje la vesperiĝo atingis lin ĉe urbo. Vento balais la polvon de la stratoj. Tien-reen li flugetadis de tegmento al tegmento, ĝis fine trovis ŝirmejon en forlasita hirundnesto. Ekdormis… Laŭta kvit-kvivit vekis lin. Urba pasero, dikkapa kaj grasa, saltetadis sur la nestorando.

– Kvit kvivit, impertinentulo, vi okupas fremdan hejmon. For el mia nesto!

– Permesu ripozon! Daŭre mi flugis, daŭre mi flugos…

– De kie vi venas?

– De la blua montaro, kie pacemaj homoj loĝas en la lignodomoj kaj sur la kampo pompas lekantetoj. Via nesto estas komforte granda, permesu ripozon!

– Pacemaj homoj, lignodomoj, lekanteto… Ah, pasero stulta, kial vi forlasis vian hejmon? En la urbo ni tre mizere vivaĉas, nutraĵo mankas kaj ni fastas.

– Vi ne aspektas tro fastanta…

– Vi eĉ insultas?! Ĉi stulta vilaĝa pasoro, for… for!

– Indulgu min!

– For el mia nesto!

Li kolere blovis sin kaj elpuŝis la pasereton, pepantan por dumnokta ripozo. La laca migranto spiretante flugis sur ornamfiguron de pordego. Antaŭ la pordego staris senĉapele, almozpete du mizeruloj. Unu estis ostvanga pala knabo, la alia – sortmuelita kadukulo. Ili mute etendis la ĉapelojn al la frake vestitaj alvenintoj, kiuj preterkuris ilin. Uf, uf al la balĉambro!… Aŭtomobilo vojaĝanto ne rimarkas la truon sur ŝuo de piediranto. Nur kelkaj modpasinte kostumitaj gastoj faligis kompatgroŝojn en la ĉapelon de la knabo.

En la domo muzikis la “ĝis tombo ni ne mortos!“, sur la strato ploris la ,,nenihavo”. La ostvanga pala knabo kalkulis siajn groŝojn, poste turnis sin al la samsortano, kiu apatie rigardis en la ĉapelon. La knabo ĵetis la duonon da sia almozaĵo en la helpkriantan ĉapelbuŝon… Ili dudirekten iris for.

La pasereto miris. Strange… strange… Li estis ankoraŭ tro juna por scii, ke la kompato, helpemo estas nur en la trezorejo de mizeruloj. Li cerbumadis, ek- kaj ekstreĉis sian etan menson kaj poste ekdormis.

Ankoraŭ eĉ ne krepuskis, kiam la migranta pasero denove ekflugis. Ankoraŭ la urbo sonĝis en sia nerva dormo, kiam li preterflugis la trian vilaĝlimon. Apenaŭ ripozante li flugis tri tagojn, tri noktojn.

* * *

Dum la kvara mateniĝo jen surpriza panoramo elnebuliĝis sub li. Foliaro verdis sur la arboj, centkoloran flortapiŝon havis la kampo… Nur pluen!…

Super arbara erikejo li ŝvebis. Meze rapidkura rivereto fluis.

– Necese ripozi… mi trolaciĝis – li pensis kaj alteriĝis sur arbetaĵon.

Alaŭdo kantis ĉe la nublimo. La paserkoron plenigis nekonata sento.

– Kvit kvivit kvit, belege vi kantas… kvivit kvit, nu ankoraŭ iom!

La bardo de la birdoj per subita larĝa spiralo flugis sur najbaran branĉon, kompateme pepetis.

– Pasero, flikvesta pasereto, ĉu delonge vi flugas?

– Jes, de la blua montaro.

– Laŭfame mi konas ĝin.

Paŭzeto. La pasero timeme, respektplene komencis la parolon.

– Vi estas poeto, kantu pri mia patrujo!

– Poeto laŭ mendo versfari ne povas.

– Via plumaro estas griza, eble eĉ pli ol la mia.

– Eĉ la grizeco brilas. Ĝi estas kiel la kruda diamanto. Facetu ĝin kaj iĝos brilianto.

– Mi aŭdis, la poeto portas multkoloran veston, franĝbutonan kapornamon.

– Pri histriono vi parolas. Verdire, inter ili estas bagatela diferenco. Ambaŭ donas la plej valoran de sia memo. La poeto vagabonde mensogas; la histriono mensoge vagabondas. Jen!

– Mi ne komprenas. Kiu estas do poeto?

– Kiu vidas en la nenio kaj preterkuras la realon; manĝas fiktivaĵojn kaj miras, se lia stomako murmuras.

– Stranga difino… sed mi rememoras, hirundavĉjo diris: la parolo estu enigma… Kiel vi faras?

– Mi ludas kiel infano. La penso estas sapveziko. Mi blovas ĝin. Ĝi ekflugas, kolore brilas kaj krevas, se trograndiĝis. Ne domaĝe, mi blovas ĉiam pli novan.

La pasero enprofundiĝis, la alaŭdon tedis la silento.

– Kien!

– Mi serĉas la landon de l’ Eterna Printempo kaj la ŝtonon de l’ saĝeco.

– Revemulo… ankaŭ mi serĉis ilin.

– Kaj vi ne trovis ilin?

– Ne.

– Verŝajne ne ĝustan vojon vi sekvis. La unua situas en fora sudo, la dua nestas en fundo de la animoj.

– Mi serĉis ambaŭ en la animoj. Mi trovis Eternan Vintron kaj – silikon… Ne perdu esperon! Mi ne estas saĝulo. Post vesperiĝo vizitu la saĝulojn de la arbaro.

– Kiuj ili estas?

– La gufoj.

– Kie ilia loĝejo?

– Trans la erikejo sur rokpinto en la kastelruinoj. Laŭ propra aserto ili estas la doktoroj de l’ ĉioscio.

– Mi timas ilian mokon.

– Saĝulo mokas nur saĝulojn. Ĉiu diras la samon kaj estas tiom naiva, ke post ŝanĝo de la vortĉifonoj li pensas: jen ankaŭ la senco aliiĝis.

– Vi estas bonvola al mi, donu konsilon!

– Min opiniante bonvola vi petas konsilon, sed ĉu vi ne pensus min malica post la konsildono?

– Kion vi konsilas?

– Nenion, ĉar mi komprenas vin. Vi malsatas kaj estas enamiĝinta… Naiva vilaĝa pasero vi estas.

– Jes.

La pasero sinforgese reve rigardis antaŭ sin. La alaŭdo deflanke palpebrumis al li, lia beketo milde klaketis.

– Naiva pasero vi estas… pasereto…

– Jes.

– Tamen vi estas bela. Ne laŭplumare, sed laŭanime. Vi ne estas por tiu ĉi mondo… vi pasero… vilaĝa pasereto…

– Jes.

– Je sonĝoj vi flugas, sopiras la scion, sentas kaj silentas… vi naiva pasereto…

– Jes.

– Ĉu mi kantu?… Nu aŭskultu!

Sun’ rakontis al stelaro,
al la tero – firmament’,
la sekreton en arbaro
al mi flustris varma vent’
la sekreton pri la dio,
kreoforto, reĝpotenc’,
kion portas en si – ĉio,
ĉar ĝi estas senc’ – esenc’;
semo, ĝermo, vivovarmo,
zorga varto, arda flam’,
sinofero, rido, larmo…
Dio estas: mem la am’

– Dio estas amo… tiel vi diris… ĉu ne? Hirundavĉjo alimaniere klarigis… Dio estas la perfekta Sekreto…

– Bone, bone… sed la kanto… ĉu ĝi plaĉis al vi?

– Se Dio estus nur sento kaj nenio pli, tiam…

– Sed la poemo?… Ĝi estis bela… ĉu ne?

– Bela… bela, sed diru, mi ne komprenas… se Dio estus… se nur sento, kiu…

La alaŭdo kun silenta kolereto rigardis la grizan migranton, kiu tiel ofendis lian poetan vantecon. Antaŭ la forflugo li alĵetis riproĉe

– Tamen vi estas nur stulta vilaĝa pasero!…

* * *

Arĝentradian sonĝon kribris la luno. La arbaro mutiĝis. En denso de arbetaĵoj ekbrilis miliardoj da steloj. Lanternoj de la arbaro: lampiroj. La birdoj trankvile spiretante ripozis kaj la kunplektiĝinta foliaro varte gardostaris dum ilia dormo.

Duboj turmentis la paserkoron, ili ŝancelis la firman fidon. Ĉu vere ne ekzistas la lando de l’ Eterna Printempo, nek la ŝtono de l’ saĝeco? Kaj Dio? Ĉu Li estus efemera sento? Ĉu efektive li flugpelas nur fremdajn sonĝojn?… Naiva pasereto, li ne sciis, ke oni oferas sin ĉiam por fremdaj sonĝoj.

Novajn vortojn portis la noktmeza vento. De la rokpinto venis alvoko kante ondiĝanta.

“Huhuhuu! huhuhuu…! Kompreni misterojn signifas: vidi en la nokto senstela. En taglumo erarvagantoj, venu al ni kaj vi estos vidantoj!”

La gufoj, la saĝuloj de la arbaro vokis lin. Jam li estis ekflugonta, kiam novaj duboj vekiĝis… Se eĉ tiuj mensokonfuze mensogos? Vanteco de saĝulo kaŝas sian nescion en bombastoj.

La vento ree portis al li la alvokon… Lia koreto treme frapetis. Ankaŭ li bezonas lumon por vidi… klare vidi… Vidi!… Forflugante li ne aŭdis, ke sur supro de betulo lamente grakas multjara korvo: gra!… gra!… vane!… vane!…

Sur rokpinto staris la fortikaĵruino. Tra la embrazuroj, oscedantaj fenestroaperturoj filtriĝis la lunradioj. Ŝajnis, kvazaŭ inter la ruboj dancus menueton la reviviĝintaj prauloj. Ombrofiguron ritme riverencis, kliniĝadis… La gufoj.

Monstre granda plumorela gufo sidis en la mezo. Ĉirkaŭ li dancis menueton trupo de gufoj, strigoj. La pasero singarde flugis sur korniĉon, tiris sin en la ombro, atendis… aŭskultis…

La granda gufo legis surkrustan skribon. Sur la krusto de arboj estas skribo: hieroglifoj de la Tempo. La aliaj atentis, nur unu korpulenta vesperto embarasis senĉese la silenton de la scivolo.

– Demando: kio plikuras, ombro aŭ lumo? Onidire ili egalas, ĉar ombro kaj lumo kune aperas. Tamen, kie lumo estras, samloke la ombro forestas, ĉar lumo ne havas ombron, ombro lumon ne. Sed kiu scias? Se ombro antaŭas, tiam lumo sekvas kaj ombro de l’ ombro estas lumo; se lumo antaŭas, tiam ombro sekvas kaj jen – la lumo havas ombron. Sed kio ili estas esence? Ĉu materio aŭ optika trompaĵo. Kapti ilin – ne eble. Se ne materio, kiakaŭze ni vidas ilin? Ĉu optika trompo? Se jes, tiam trompiĝo de okuloj naskas ilin kaj ekzistas nek ombro, nek lumo. Jen pruvo: la ombro por ni – lumas, la lumo ombron donas.

– Via stulta saĝo bone imponas… Jen la sola fakto – rimarkis sarkasme la vesperto.

– Silentu, saĝa stultulo! Ni do komencu la diskuton…

– Ĉe la fino vi komencu por esti tute proksima al komenciĝo de fin’ de l’ finoj!

La paseron tedis la vortbatalo. Obtuza doloro peziĝis al lia cerbo. Kun timema kvit-kvivit li salutis la saĝulojn de la arbaro.

– Kvit kvivit! Mi venis al vi.

– Kiu vi estas?

– Pasero de la blua montaro.

– Via deziro?

– Mi serĉas la ŝtonon de l’ saĝeco kaj la landon de l’ Eterna Printempo.

La gufetoj longe interkonsilis kaj fine unu el ili ekparolis.

– Posedi la ŝtonon malfacile, ĉar aksiomo estas ĝi, kion nur saĝulo povas trovi.

– Ĉu vi posedas ĝin?

– Memkompreneble! Egoismo nutras sin per altruismo… Jen!

– Ne trafe… ne trafe! Aŭskultu la mian! – kriis strigo el iu angulo. – En egoismo estas la forto.

– Tute fuŝite! Jen la mia! – fanfaronis unu gufeto – La forto mem estas egoismo.

– Sufiĉas! – dignoplene ordonis la granda gufo – La ŝtonon de l’ saĝeco havas – mi. Ĝismorte mi posedos ĝin kaj vane vi serĉos aliloke. La vesperto malice ekrikanis.

– Pasereto, la ŝtonon tiu havas, kiu mistifikas sin pri ties posedo. Simile agu kaj vi ne devas serĉi plu.

– Kaj la lando de l’ Eterna printempo? – kuraĝperdinte pepetis la pasero. – Ĉu mi trovos ĝin?

La granda gufo aŭgurtone deklaris.

– Se tiel senprudente vi flugos plu, baldaŭ vi alvenos.

Momenta teruro paralizis la koron de la pasereto.

– Ĉu mi devas morti?

Muteco respondis. Eĉ la rikanema vesperto silentis, sole la teruro tamburis en la eta koro. Li ekŝanceliĝis pro la penso, sed obstine denove ripetis.

– Ĉu mi devas morti? kaj tiam mi trovos ĝin? Plenblovis sin la granda gufo kaj la okulojn turnante al la plej nigra punkto de la plafono piatane respondis.

– De kie venas tiu blindiga helo, tie estas la lando de l’ Eterna Printempo. Surtere ne. Graco de Dio donacas tion.

La vesperto ironie kaŝridadis.

– Jen la lasta forumo, kiu maskas vian limigitecon.

– Kaj kio estas Dio?

La pasero faris sian lastan demandon. La vesperto difinis.

– Por homo – senkorpa tirano; por birdo – senflugila aglo: suvereno, kiu estas ĉie kaj nenie, vokite ne venas, neatendite vizitas.

– Sufiĉas! – kriis la plumorela gufo. – Ne aŭskultu lin! Dio ekzistas, ĉar Li estas diskutata.

El la vesperto senbride eliĝis la mokrikano kaj longe nehaltigeble ridaĉis. La eta pasero trompite ĉirkaŭrigardis.

– Verŝajne mi perdis vojon. Mi venis en groton de rabistoj. Vi prirabis min, forprenis miajn sonĝojn, kruele montris, ke la tero estas dezerta kaj la ĉielo – malplena…

La gufo restis konsekvence rigida filozofo.

– Kiu nutras sin per steloj povas fariĝi kontenta, sed satigita neniam.

– Trafite! – aprobis unuafoje la vesperto. – La scivolo estas manĝema kaj fine forglutos eĉ sin mem… Pasero, vi plaĉas al mi. Por konsilo vi venis, mi donos ĝin. Vivu kiel papilio finĝuanta la unutagan vivon. Jen la signo, kiu klare deklaras la du ekstremojn: grandiozecon de la kreo kaj atomecon de la ekzisto.

La pasero silentis. Lia rigardo terurite fiksiĝis al la plumbinoklaj gufokapoj. Ili ŝajnis nudaj kranioj, de kiuj la manoj de la Morto jam forkaresis la karnon, kaj nun ili semkompate rikanas el ombraj profundoj de la ŝimaj anguloj… En kripto li estas kaj tiuj estas mortintoj, timantaj la lumon, la sunbrilon, la vivoveron. Nur la luno vidas ilian dumnoktan fantomadon… Lian timon forpelis subita emociiĝo, en kiu renaskiĝis lia fido. Kortuŝite li adiaŭis.

– Vi ne vivas ja… kompatindaj mortintoj…

La pasereto forflugis kaj la grandkapaj gufoj kapbalance konstatis: ‘ pasero stulta… vilaĝa pasereto…”

Densa fulgodora nebulo eterniĝis dise. La griza migranto flugis al sudo… Sur supro de betulo la korvo lamente grakis: gra!… gra!… vane!… vane!


*

Jam la kvaran fojon ridetis la aŭroro, kiam la pasero rimarkis en la fora bluo grandan akvon. La sonĝo komencis efektiviĝi. Jen la granda akvo: la maro, blua kiel la ĉielo. En lia animo jam vibris mandolinsonoj.

Kiam la ardanta sundisko atingis la horizonton kaj estingiĝis en la maro, li alvenis al insulurbo. Lando de mirakloj. Inter mil rebriloj de iluminataj fenestroj naĝis la luno sur la akvo. Muziko. Torĉoj. Lampionoj. Aklamaj barkaroloj. Glitas gondoloj… Mandolinsonoj kaj sinforgesaj geamantoj… feliĉo… printempo… multe… tre multe da printempo… Jen li alvenis.

– Kvit kvivit kvit. Kvit kvivit kvit!!

Li flugis al gondolo, senbrue glitanta. Muskola forta knabo solene manipuladis la remilona. La gondolo estis nigra, ĝian lampon vualis nigra tulo. Funebre vestita virino ploregis super florkronita ĉerko.

La pasero flugis sur la ĉerkon kaj subite la ĝojkvivit haltis en la gorĝeto, la flugiloj inertiĝis. Doloro kunpremis la paserkoron, fatala trompiĝo. La funebra vidaĵo rompis lian tutan energion… La knabo rimarkis la birdeton, provis fortimigi, deflugigi lin, sed la laca migranto estis mizere senforta kaj eĉ movi ne povis sin.

Subita furoro ekflagris en la knabo. Riĉan mortinton li portas hodiaŭ, oni bone pagis kaj krome sekvos la trinkmono… Per la remilo li puŝis la birdetan en la maron.

– Eĉ la homan funebron ci ne respektas… pasero stulta?!

Formorta ve-kvivit kaj la ondŝaŭmoj kunfrapiĝis. Sur la nigra gondolo la muskola forta knabo solene manipuladis la remilon…

* * *

Finita la fabelo. Kun mieno de trompiĝinto rigardas mia filino. Mi karesas ŝiajn vangojn.

– Nu, ĉu plaĉis al vi la fabelo?

– Plaĉis… plaĉis… sed diru, paĉjo, ĉu la knabo ricevis multe da trinkmono!

Pardondona dolora rideto kurbigas miajn lipojn. Kompreno estas rikolto de la animo. Mi ne havas bonŝancon. Mi fuŝsemadis. Sed ne… ne tute… tiuj larmoj en la okuloj de la virino kompensas la avaran rikoltaĵon… Ŝi ame, tre konsente premadas mian manon… longe… longe…

… kaj mi ekskuiĝas. La pentristo staras antaŭ mi. Mia mano en la liaj kaj li kompate rigardas min.

– Kial vi larmas?

– Nenio… nur la neĝo… la neĝo konfuzis mian vidon…

– Jes… mi scias… la neĝo. Nu, venu kaj trinku tason da teo.

Daŭra ĉinkaŭrigardo de vekito… En la forno vere brubruas la fajraĵo. En angulo la eta modelo trinkas teon. Ĉe la tablo sidas nova alveninto: knabino flavhara, frivole ŝminkita. Kun provoka rideto ŝi koketas al mi, ŝiaj okuloj kuraĝigas min je kelkhora amo.

Animala furoro vekiĝas en mi. Perpugne mi volus bati, forpeli kaj kruele piedpuŝi ĉi tiun senmoralan, ĉiu tiun aĉan… kompatinde mizeran mortinton.

Mi forturnas min. Antaŭ mi – denove la eta modelo. Dum la trinko super la poteto ŝi ŝtelrigardas al sia kolegino. Venena envio vekiĝas en la juna animo.. Sinkompate ŝi turnas tien-reen siajn stangetformajn brakojn, krurojn. Tiu alia laborgajnas pli, ol ŝi. Oni bone pagas al ŝi, verŝajne la pentristo amas ŝin. Estus necese grasiĝi… grasiĝi… grasiĝi…

– Trinku vian teon! Rumo enestas, nur sukeron metu! – sonas la invito de la pentristo.

Somnambule mi sidiĝas al la tablo, glutglutadas la varmegan flavan akvon. Mia rigardo sen vido preterkuras la objektojn, miajn pensojn okupas la vizio, la fabelo kaj realeco de la vekiĝo: la du modeloj.

Mi rememoras pri mia infano, pri mia trijara filineto, kiun la vizio montris tiel bele evoluinta. Ŝi estas mia sola konsolo, celo de mia luktado en la vivo kaj heredanto de tiuj pensoj, sentoj, kiuj abundas en mi. La trezoro de la idealistoj similas al la sunlumo; ĝi vivigas, sed kapti ĝin – neeble… Dolora penso monstriĝas en mia animo: se ankaŭ ŝi devus perdi sian infanan purecon por plilongigi sian ekziston, se ankaŭ ŝi… Ne! Ne! Neeble! Mi marĉandos kun la sorto, mi levos barikadojn kontraŭ miaj ribelaj sentoj, katenojn mi forĝos je miaj sopiroj… Mi rememoras pri ŝia buklohara kapeto, vidas ŝian stelokulojn, aŭdas ŝian arĝentsonoran paĉjovokon kaj la decido maturiĝas en mi… Jes, ĉion por la infano… ĉion por mia filineto… El fora sonĝomondo averta mokpepado kvivitas: ,,pasero stulta, kvit kvivit kvit.. naiva pasereto, kivt kvivit kvit…”

Feliĉa spito ŝveligas mian bruston, ĉar mi fine trovis vivocelon. En la valon de la levitaj barikadoj mi enterigos sopiron, sentojn, rememorojn ĉion, ĉion nur pro ŝi… sole pro ŝi… kaj mi ne rimarkas, ke sur la fenestrokornico de la artmetiejo nun vojperdinta korvo grakas: gra!… gra!… vane… vane!

* * *

Ĉio ĉi okazis antaŭ longaj jaroj… La belo forpasas, la kriplo restas feaj fariĝas pli monstra… Rompitaĵojn de frakasita revo mi provas kundrati kaj mi scias jam, ke la korvo grakis – la veron.


1 pimpa = troornamita, popolarte luksa, ofte sen arta gusto okulfrapa.

 

TRI KAMARADOJ

I.

Buzenkó, la kaporalo kaj fama blasfemanto el la infanteria regimento N-ro 38, jam la duan tagon erarvagadis fortranĉite de sia roto. Antaŭ kvar tagoj la kompanikomandanto sendis lin kun urĝa raporto al la stabo. Bonŝance venis tiu ordono, ĉar tiutempe oni ofte flustradis en la tranĉeo pri baldaŭa sturmo, kaj la sturmo eĉ por kaporalo estas sturmo, danĝera vivriskado kaj – honte aŭ ne honte – malgraŭ ĉiu heroeco estas pli agrable vidi la violojn ol flari ilin jam el sub la tero. Malfrui tian amuzadon estas tre prudente, pensis Buzenkó kaj pro tio li eĉ ne tre klopodis retrovi sian regimenton. Se oni sendis lin dekstren, tiam li elektis la maldekstran vojon, ĉar “la lepro formanĝu la tutan militon” – li diris – jam estis sufiĉe ok monatoj el la dancado kaj unu kuglo en la femuro”. Li tre ŝatas la farĉitan brasikon kun fumaĵita porkoviando, sed se la edzino ĉiutage kuiras kaj proponus ĝin al li, tiam – je la turmentita Kristo – li tiel efike karesadus ŝian dorson per la stango de lia fojnoforko, ke ŝi naskus naŭ musojn pro la doloro.

Ĉe tiu ĉi penso li rememoris, ke nun estas aŭtuno kaj la nova tritiko jam draŝite kuŝas en la kamero kaj lia edzino denove atendas dian donacon el tiu alta ĉielo, de kie la Ĉiopova iom tre abunde ŝutas la panopetantojn en la platan sakon de ĉiu malriĉulo. Nu bone, nur la musoj ne formanĝu, la porpanan farunon de la alvenonto!

Plenŝtopinte sian pipon li ekbruligis la bonodoran tabakon. Porsinjora tabako. La trajnkomandanto donacis al li el la oficira provizo. Trankvile fumante li marŝis, marŝis. Freŝa fojnodoro, miksita kun la ozona spiraĵo de la proksima arbaro, ŝvebis en la aero kaj karesis lian vizaĝon. Senzorge li rigardis antaŭ si la vojon, kies fino kunfandiĝis kun la horizonto. Subite li ekhaltis, streĉis la okulojn, atente rigardis tiujn rapide kreskantajn punktojn, kiuj aperis antaŭ momentoj ĉe la vojfino. Post kelkminuta observado li ekblasfemis.

– Kozakoj!… Ke la lepro formanĝu ilin!… Kozakoj!… Nu, Buzenkó, nun kion fari? Se tiuj kaptos min, tiam aŭ senhaŭtigos min viva aŭ la turmentita Kristo scias, kion ili faros kun mi…

Subite li ĵetis sin teren kaj surventre rampante proksimiĝis al la arbaro. Tie la arboj donos bonan kaŝejon. Li rampis kaj rampis, sed ĉe la arbarlimo li devis halti, ĉar larĝa valeto de elsekiginta rivereto malhelpis la pluan rifuĝon. La bordo ne estis tro kruta, nek tre profunda kaj Buzenkó kun deidita risko saltis en la fundon bonŝance, ĉar li rompis nek la krurojn nek la brakojn, eĉ lia pipo restis brulanta en lia buŝo. Li ekstaris, ĉirkaŭrigardis kaj kontente konstatis, ke oni ne povos lin rimarki de la vojo. Tamen la arbaro donas pli certan lokon, li pensis kaj ekiris. Ĉe la tria aŭ kvara paŝo li ekŝanceliĝis. Kio okazis? Ĉu la tero ekiris sub li? Nu ankoraŭ unu paŝon! Li faris ĝin, sed ĝis la genuoj subiĝis en la ŝlimo. Tji! Ke tiu longbarba maljuna dio subterigu la tutan caran imperion, li pensis baj perokule mezuris, taksis la distancon ĝis la alia bordo. Nur kvar paŝoj. Eĉ naĝante li povos atingi ĝin, se estas necese kaj provis paŝi ankoraŭ unu. La marĉa ŝlimo glutis lin ĝis talio.

Buzenkó turnis siajn okulojn al la ĉielo kun tia pia mieno, kian havas nur la paroĥestro en lia vilaĝo dum la paskaj procesioj sub la baldakeno kaj komencis blasfemadi menciante ne kun plej favora opinio la helpemon kaj virtojn de ĉiuj sanktuloj. Sed la blasfemado ne tre utilis, ĉar ĉe ĉiu movo li pli profundiĝis en la ŝlimo.

– Estus pli bone, se vi preĝus! ekparolis neatendite ia piema voĉo.

Buzenkó turnis la kapon al la voĉo baj li vidis longbarban soldaton staranta sur tiu bordo, kiun atingi estis ankaŭ lia plejkora deziro. La soldato ne montranta helpemon, staris senmove kaj rigardis la baraktanton. Buzenkó iom indigne alparolis lin.

– Ne prediku, sed helpu, ke la diablo dancu ĉardaŝon sur via dorso! Ĉu vi ne vidas, ke mi ne povas elnaĝi el tiu ĉi malbenita gastama koto?

– Mi vidas tion, sed mi aŭdas ankaŭ vian teruran blasfemadon… Estus pli bone, se vi preĝus…

La pia tono kaj indiferenta sintenado de la soldato ekscitis lin ĝis furoro kaj per subita salto volante atingi lin li profundiĝis ĝis la akseloj. Torento da blasfemado – senrezulta.

– Preĝu kaj mi helpos vin! – Sonis la alvoko iom pli solena.

– Tji! Vi, per piemo inokulita sankta fripono, se vi tuj ne helpos, mi mortpafos vin kaj via preĝejplankon lekanta animo aperos tiel nuda antaŭ la maljuna Dio, ke Lia ĉiopova Moŝto ruĝiĝos pro honto, ke li kreis la homon je sia propra vizaĝo… Helpu aŭ mi mortpafos vin!

La soldato sur la bordo kun kontenta malico konstatis la sendanĝerecon de la minaco kaj serioze ripetis:

– Preĝu kaj mi helpos vin!

Buzenkó sentis ĉiumomente, ke li ĉiam pli kaj pli subŝlimiĝas kaj kion fari, tamen estus pli prudente cedi al la deziro de tiu ĉi frenezulo ol droni kiel rato en la kanalo. Li do komencis preĝmurmuri.

– He, pli laŭte!… Diru post mi!

Buzenkó vole nevole devis postdiri la vortojn de la preĝo, antaŭdirita de la nekonata soldato. Nelonge daŭris la tuta afero, sed al Buzenkó ĉiu minuto ŝajnis unu horo. Fine venis la atendita “ amen” kaj la soldato etendis per unu mano sian pafilon al li kaj per la alia mano ekkaptis lian pafilon kaj komencis eltiri lin el la marĉo. Dum la pena grimpado furiozaj sentoj regis en Buzenkó, sed li ne kuraĝis elparoli eĉ unu blasfeman vorton, sed tuj post la albordiĝo li ĉirkaŭprenis la soldaton kaj per subita puŝo li ĵetis lin en la mezan mezon de la marĉo.

– Nu, sankta fripono, blasfemadu, ĉar alimaniere vi dronos ĉi tie kiel la abortitaj hundidoj! Blasfemu kaj mi helpos vin! – li kriadis kvazaŭ triumfe.

La surprizita soldato malespere eklamentis.

– Hej, Joĉjo, kiel vi povas esti tiel kruela al mi? La bona Dio benu vin, prudentiĝu!

Buzenkó vidante la teruritan mienon kaj aŭdante la ploreman petegadon de la soldato jam ridetis en si. Lia kolero forvaporiĝis, sed tamen ŝajnigis senindulgan koleron.

– Blasfemu kaj mi helpos vin!… Cetere de kie vi konas min?

– Mi estas Tomaso Kunkor, la sakristiano el via vilaĝo. Ĉu vi ne rekonas min? Verdire, mia barbo ja kreskis ĉi tie kaj ne mirinde, ke vi ne rekonis min… Nu, Joĉjo, ne ŝercadu plu… eltiru jam!

Buzenkó iom mire gapis al la peteganto, zorge esploris liajn trajtojn kaj kiam li konvinkiĝis, ke tre verŝajne ne mensogas la samvilaĝano, tiam bonkore kun rekona rido rimarkis.

– Nu, Kunkor, vi estas vere granda sankta bovo! Preskaŭ vi dronigis min en la marĉo.

– Ne pensu, ke mi estus lasinta vin morti tie, sed mi volis instrui vin pri piemo… Nu, Joĉjo, estu vi prudenta kaj je la nomoj de la Dio kaj ĉiuj sanktuloj mi petas vin, eltiru min, ĉar la ŝlimo jam karesadas mian kolon!… Ho, Jesuo, Maria, Sankta Jozefo, helpu tuj, ĉar mi mortas!

Buzenkó plengorĝe ridis sur la bordo.

– Nu, Kunkor. Ĉu vi blasfemos aŭ dronos?… Blasfemu!… Hahaha!… Blasfemu, Kunkor, mi helpos al vi… Hahaha!… Nu, diru post mi!

Buzenkó fariĝis antaŭblasfemanto kaj Kunkor vole nevole plore postdiris la deziratajn, arte kompilitajn malpiaĵojn. Buzenkó plenkontente admonis lin.

– He, pli laŭte, sankta hipopotamo!

Kunkor kun sincera malespero blasfemadis. Buzenkó, vidante ke la ŝlimo jam atingas lian buŝon, per forta ektiro albordigis lin duonsvenanta.

Tiel konatiĝis unu kun la alia Buzenkó, la kaporalo kaj fama blasfemanto kaj Kunkor, la soldato kaj pia sakristiano el la infanteria regimento N-ro 38. Post ankoraŭ dutaga intenca erarvagado ili revenis al sia regimento. Ĉiu al sia roto.

Post kelkaj semajnoj pro la senĉesaj sturmoj, sangaj bataloj la regrimento tre forsangis kaj ili ambaŭ estis lokitaj en la saman roton, eĉ en la saman svarmon.

Longaj marŝoj tra koto, tra sango, tra kadavrokovritaj kampoj kaj ĉiama kunestado en la mizero de la tranĉeo, en cerbkirlanta frenezo de sencelaj sturmoj hardigis ilian kamaradecon. El la nutraĵo, ŝtelakirita de Buzomkó, ĉiam formanĝis sian parton ankaŭ la piema Kunkor kaj la virinon, priokulumitan de Kunkor, uzis ankaŭ la malpia Buzenkó. Jes, tia estas la milito. La sola diferenco estis inter ili, ke unu preĝis tiam, kiam la alia blasfemadis.

II.

La infanteria regimento N-ro 38 estis translokita de la rusa fronto al la itala. Tie la du kamaradoj renkontis la trian. Li estis platbrusta, palvizaĝa samvilaĝano. Iam, antaŭ longaj jaroj li forlasis la vilaĝon por labori en la urba fabriko. Li ŝajnis iom stranga, iom fremda por ili, ĉar lia parolo tre diferencis de la ilia. Eĉ la dialekton li perdis en la urbo. Li havis ideojn, kiujn kompreni ili ne tre povis kaj pro tio ili pli respektis ol amis lin.

Iun vesperon, estis jam novembro kaj la tranĉeojn, konstruitajn inter la kalvaj gigantaj rokoj, jam kovris dika neĝtavolo, ili triope babiladis. Buzenikón varmigis la rememoro pri la amaj duopoj kun sia edzino, kiu substrekite skribis en sia lasta letero: ,,tiel orfe mi vivas kiel vidvino kaj mi devas ĉiam ekplori, kiam mi ekkuŝas en la malvarman liton.”

Kunkor varmigis sin per la rememorado pri la longaj vakskandeloj, kiujn li iam ekbruligis ĉiun dimanĉon antaŭ la meso. Eble nun la paroĥestro mem faras tion aŭ iu nazmuka knabo, kiu tute ne povas konscii pri graveco de tia preĝeja servo.

– Oni diras, – rimarkis piatone Kunkor – ke la Sankta Virgulino aperis en densa incensfumo antaŭ la itala reĝo kaj detirante sian oran pantoflon ŝi minacis lin kaj diris al li, ke faru pacon, ĉar alimaniere la Dio, kiu vidas lian obstinecon, pereigos Romon.

Tiu ĉi onidiro naskiĝis en la malriĉa fantazio de Kunkor, sed vidante la terurojn de la itala fronto li jam tiom ofte kaj insiste ripetadis tion, ke li mem kredis pri ties vereco. Buzenikó ne povis kontraŭstari al ia interna instigo kaj en lia respondo ne tre respekte menciis la pantoflojn de la Sankta Virgulino.

La tria kamarado longe aŭskultis ilian sensencan buŝventoladon. La vespero estis silenta, la kanonoj ambaŭflanke ripozis post la tuttaga blekado kaj grenadvomado. La steloj jam komencis vekiĝadi sur la nigriĝanta firmamento nur la luno kaŝiĝis ankoraŭ ie sub la horizonto. Li rigardis al la malamika fronto, kie de tempo al tempo oni pafis lumigantajn raketojn al la ĉielo. Subite li turnis sin al siaj kamaradoj.

– Diru sincere, kial ni militas?… Ĉu vi scias?

– Ĉar estas milito. – Esprimis sian opinion Buzenkó. – Ke la lepro formanĝu la tutan aferon!

– Ĉar la senmoralecon de la homoj la Dio jam ne povis toleri plu kaj Li punis ilin per milito – rimarkis Kunkor kaj ĝeme aldonis – sed kiu humile turnas sin al Li, tiun li gardas en ĉiu danĝero… Rigardu min, eĉ vundeton mi ne ricevis dum du jaroj!

– Fermu la buŝon, sankta bovo, – ekflamiĝis Buzenkó – la milito estas, ĉar la homoj tre multiĝis sur la tero kaj devas ilin malmultigi… Nu!… ĉu mi ne estas prava, diru Fintor?!

La tria, Fintor, longe rigardis ilin kun indulga bedaŭro kaj poste mallaŭte rimarkis.

– Vi ne scias, kamaradoj, kial estas milito… Mi scias… kaj tre doloras mia koro.

Buzenkó kaj Kunkor surprizite kun respekta rigardo atendis la daŭrigon, sed Fintor longe silentis. Buzenkó perdis la paciencon.

– Nu, kial vi ne diras, se vi scias?

– Ni militas, ĉar tio estas la intereso de la kapitalistoj – respondis Fintor – ni militas ne por defendi la patrujon, sed por akiri novajn malamikojn por ĝi kaj semi novajn militojn por la profito de la grandaj poŝoj… ni militas por esti almozpetantoj antaŭ la pordoj de tiuj, kies bonstaton per riskado de nia vivo ni asekuras… ni militas, ĉar ni ne estimas en ni mem la homon kaj sovaĝajn bestojn ni vidas en tiuj fratoj tie ĉe la kontraŭ fronto, kie samspecaj blindigitoj forgesis pri sia homeco… ni militas…

– He, Fintor, – baj Buzenkó klinis sin al lia orelo por duonovoĉe demandi – vi estas socialisto, ĉu ne?

Kunkor faris krucon sur si. Fintor dolore ridetis.

– Mi estas nur homo, Buzenkó, sed se konscii pri vero signifas esti socialisto, tiam mi estas tiu… Kial vi konsterniĝis, Kunkor?…

– Ĉar la socialistoj ne kredas Dion, nek havas patrujon… Kun tiaj homoj mi ne volas havi interrilaton… Turnu viajn okulojn al la ĉielo kaj petegu ĝian gracon, ĉar tia parolo, kian ĵus vi diris estas malpermesite kaj kio estas malpermesite, tio estas leĝo kaj la leĝoj estas de Dio… Fintor, aŭskultu! Mia paroĥestro, kiu certe estas pli saĝa homo ol ni ĉiuj tri, ofte diris, ke la socialistoj ne kredas Dion kaj ne havas patrujon…

– Ne estas ilia kulpo… Ili ne vidas ja la predikatan justecon kaj ili devas vidi, ke ankaŭ la patrujo avaras pri la rajtoj ĉe ili… Cetere…

En tiu momento ĉe la malamika fronto ekblekis la kanonoj. Post iom da tempo ektondris la respondoj de la ĉi tieaj. La tri kamaradoj disiris. Ĉiu okupis sian lokon. Varmega nokto komenciĝis kun mil teruroj. Surdiga bombardado. La miljaraj rokoj fendiĝis, ŝtonbuloj flugadis en la aero, formortaj veoj, krioj de vunditoj, blasfemado, preĝado, ĉiumomente novaj komandoj… Iu grenado forportis parton de la tranĉeo kaj la vunditoj falis en la tricentmetran profundon. La sango la rokojn pentris ruĝaj. El frakasitaj kranioj disfluis la cerbo, el rompitaj kruroj kaj brakoj longe elpendis la medolo. Teruro… Teruro… Teruro… Tiel daŭris du horojn…

Iom post iom silentiĝis la infera bruo, nur la veado ĝemis ploris, petegis…

Kunkor duonkonscie, baraktante en propra sango, kriadis por helpo. Liajn ambaŭ krurojn rompis iu falinta roko…

– He, Buzenkó… kara kamarado… Dio benu vin… venu… helpu… Buzenkó… Buzenkóóó!…

Dolore veanta blasfemado sonis. Buzenkó per ambaŭ manoj kovris sian vizaĝon, plenan de sango kaj kriis kaj kriis…

La luno aperis ĉe la horizonto. Pala, fantomluma helo… La ĉiepenetrantaj radioj lumigis la batalkampon… Kunkor rigardis al la roko super si etendiĝanta. Terura bildo, kvazaŭ inkuba vizio subpremis liajn vekriojn por momentoj… Fintor pendis tie, kvazaŭ ŝvebante, kun dismordita lango kaj al li etenditaj brakoj. Unu el liaj piedoj estis alfiksita per la kalkanumo de sia boto en fendo de la roko, la alia pendis libere, kvazaŭ ĉiam preta por salto… Ŝvebanta mortinto… kaj el la dismordita lango pogute fluis la sango sur la frunton de Kunkor…

– He, Buzenkó… helpon… tie… Fintor… li volas salti sur min… Ve!… Lia sango fluas en mian buŝon… je nomo de la Jesuo Kristo, helpu min… Buzenkó… je la kompato de la ĉiopova Dio… Buzenkóóó!… Li saltos sur min… ĉu vi vidas, Buzenkó?…

– Ke la lepro ekstermu la militon… veee!… la okuloj… mil diabloj… mi ne vidas… Ventron de Dio!…mi…perdis…la okulojn… la okulojn!… la okulojn!!…

III.

Ĉe la angulo de iu bulvardo du kriplaj soldatoj duonvoĉe paroladis. La unua estis blindulo kun frakasita nazo kaj vangoj, la alia sen kruroj, kiel stumpo kun homa kapo, sidis senmove sur malalta mizera trirada veturilseĝo. Malnovaj kamaradoj: Buzenkó kaj Kunikor. Ili vendis cigaredojn al preterpasantoj. Danĝera komercado, ĉar la plej nova dekreto malpermesis tion.

– Cigaredojn aĉetu, sinjoroj, cigaredojn de INvalidaj soldatoj! Dio vin benos por via kompato… Nu, Buzenkó, kiel vi diris?…

– Kiel, kiel, kiel?! Ne montru vin stulta… la virino vivas kun alia kaj… kaj… ŝi estas prava, ke la lepro…

– Ne blasfemadu, Buzenkó! Vi fortimigas la aĉentantojn. Jen, ĵus volis veni al ni bela sinjorino kaj via… via… Cigaredojn aĉetu, gesinjoroj, cigaredojn de invalidaj soldatoj! La bona Dio benos vin por via kompato.

– He, Kunkor, ne kriaĉu tiel plenbuŝe… ĉu vi, sankta bovo, forgesis, ke estas nova dekreto… kaj cetere vi ne povas malpermesi al mi la blasfemadon… Ĉu vi kompremas? Kaj se mi volas blasfemadi, tiam eĉ se la Sankta Virgulino…

Kunkor plengorĝe kriadis por subpremi la postajn vortojn.

– Cigaredojn de invalidaj soldatoj aĉetu, gesinjoroj!

Buzenkó iom kvietiĝis, subremis la novan torenton en si kaj post longa silento ekparolis.

– Ĉu vi rememoras pri Fintor?

– Kia demando?!… Ĉu rememori pri li?… Kiu glutis el lia sango, se ne mi?… Malfeliĉulo!

– Malfeliĉulo? Kial? Ĉu pro tio, ke li mortis?

– Dio punis lin.

– Nu kaj nin?

– Ankaŭ vin Li punis, ĉar vi ĉiam blasfemadas.

– Nu kaj vin kial Li punis? Vi estas ja pia, sankta bovo.

Kunkor ne povis tuj respondi. Ion surprizis lin la demando. La unuan fojon iu demandis lin pri tio. Post pripensado fine li respondis.

– Tamen Lia boneco zorgas pri mia ĉiutaga pano… Cigaredojn de invalidaj soldatoj aĉetu, gesinjoroj!

– Ne kriaĉu!… Mi diras al vi, ke tiu Fintor estis prava.

– Prava?!… Kial?

– Li diris ja, ĉu vi rememoras dum tiu vespero, ke ,,ni militas por esti almozpetantoj antaŭ pordoj de tiuj, kies bonstaton per riskado de nia vivo ni asekuris…” jes, jes…

Kunkor timigite ĉirkaŭrigardis.

– Je amo de Kristo mi petegas ne parolu tiel, ĉar eĉ unu cigaredon oni ne aĉetos de ni, se… Cigaredojn, cigaredojn acetu, gesinjoroj! Cigaredojn de invalidaj soldatoj! La ĉiela graco vin superombros por via kompato!

Preterpasanta junulo haltis antaŭ ili kaj aĉetis. En la sama momento aperis ĉe la kontraŭ angulo policano. Li iom spione rigardadis ilin kaj konvinkiĝinte, ke ili faras malpermesitan komercadon, tuj ekiris al ili.

– He, ĉu vi ne scias, ke laŭ la plej nova dekreto invalidaj soldatoj ne povas vendadi cigaredojn sur la stratoj?… Nu, rapide pretigu vin kaj venu kun mi!… Rapidu!… Rapidu!…

Kunkor petegante turnis sian rigardon al la severa gardanto de la ordo kaj lamente provis moligi la koron de la oficialeco. Buzenkó komencis la plej artefaritan blasfemadon kaj post kelkaj minutoj ekiris la triopo al la plej proksima polica gardejo.

* * *

En iu apudstrata kelometiejo la ŝuisto rakontis fanfarone pri siaj dummilitaj heroaĵoj al sia fileto. La knabo rigardis al la fenestro, kiu situis laŭ nivelo de la trotuaro… kaj revadis pri similaj heroaĵoj, iam farotaj de li mem dum la nova milito… kaj subite antaŭ la fenestro aperis, preterpaŝadis paro da tremantaj piedoj, antaŭ kiuj bastono frapetadis la trotuaron brue vojserĉante… kaj aperis, preterruliĝis trirada veturilseĝo, kiun pene movigis senkrura homa torso per du ĉifongantitaj manplatoj… kaj poste pretermarŝis paro da brile ciritaj botoj, flanke kun tintanta glavo… kaj… kaj la knabon jam nenio pli malhelpis en la plua revado pri militaj heroaĵoj…


 

 

LA KORO DE PARENCO

Sur la stoplejo de la pasinteco mi ekiras por kolekti postlasitajn grenerojn. Ĉe la vojkomenco de la rememorado ekhaltante mi vidas min eta vigla knabo, portanta ĝisgenuan pantalonon, puntan kolumon kaj ludanta kun pafarko, farita el ŝindo, fleksita salikvergo. Miaj gepatroj estante geaktoroj tiutempe ofte vojaĝis de urbeto al urbeto por la ĉiutaga pano. La pano estis kelkfoje iom seka, iom senbutera, sed ĉiam per honesta laboro akirita.

Mia patro – ho, kiel mi timis liajn okulojn, nigre brilantajn – estis la reĝisoro kaj drama aktoro de la trupo kaj mia patrineto – vana penado revoki ŝian tiaman vizaĝon per mia rememorpovo – estis la sufloristino. La trupo vojaĝis per vagonaro aŭ per ŝipo, sed tre ofte per grandaj tendohavaj veturiloj tie, kie mankis alispeca komunikilo. Ĉi tiun lastan manieron mi trovis la plej agrabla, ĉar la apudveturila marŝado sur la montaj serpentvojoj, kolektado de la diverskoloraj ŝtonetoj, (Jen, nun mi aŭdas la voĉon de mia patrino: ,,he, bubo, vi trouzos kaj denove truigos la poŝojn per tiuj ŝtonoj!”) la afabla invitado de la veturigistoj, kiuj permesis al mi teni la rimenbridon aŭ metis min por kelkpaŝa rajdado sur la dorson de iu akvosanga ĉevaleto… do ĉio ĉi ŝajnis al mi eksterordinare interesa kaj aventura.

Foje, post tia vojaĝo, la trupo alvenis al Székelyudvarhely1, urbeto transilvania, kie mia patrino havis sian parencaron kaj mi bone rememoras pri la akceptado. La veturiloj haltis sur la vendoplaco, kie la urbestro kun la inteligentularo kaj multaj scivolemuloj kolektiĝis por solene akcepti la apostolojn de la lingvo aŭ kiel ili nomis sin – la taglaboristojn de la nacio. Okazas entuziasma “ vivu”-ado. La geaktoroj saltis de la veturiloj, viciĝis antaŭ tiuj kaj la urbestro, korpulenta grizhara viro, faris paroladon. Mia patro laŭdece respondis. Ĉiam li devis plenumi tiun taskon, estante la sola membro de la trupo, kiu havis gimnazian maturecon kaj ĉar la direktoro estis vera analfabeto, por kiu la edzino prelegis la rolojn kaj tiel li lernis ilin. Tamen li havis respektindan famon kiel aktoro. Tiutempe, antaŭ tridek jaroj, ne li estis la sola tia pratalento. Oni rakontis pri li, ke foje tenante gazeton por maski sian nescioin li vidis ilustraĵon pri lokomotivo kaj ekkriis: “Jen denove fervoja akcidento!” La gazeto estis renversita en la mano.

Mi sidis en la fundo de iu veturilo kaj de tie bonege mi povis vidi ĉion. Post la oficialaĵoj la protektemaj familioj dividis inter si la membrojn de la trupo por doni loĝejojn al ili kaj gastame regali ilin dum la kelksemajna restado… Jes ja! Tiam la publiko estis pli sincerkora, la geaktoroj pli idealistaj kaj ilia moralo… Sed ni ne parolu pri la nuno!

Mian patrinon… Interase, nun tute klare mi povas rememori pri ŝia tiama aspekto. Ŝi estis blondhara kun naturaj bukloj, havis profunde bluajn okulojn kaj kiel arĝente ŝi povis ridi! Kara patrineto, por viaj lastaj jaroj nur tiu rido restis el ĉio kaj eĉ tiu kiel malofte eksonis… Nu, mian patrinon ĉirkaŭis aro da simplaj metiistoj, junaj maljunaj virinetoj kaj bruo de parenca gastameco zumis longe longe. Demandoj, respondoj, invitoj, prezentado de nekonataj novaj familianoj. Ankaŭ min eltiris mia patro el la veturilfundo kaj baldaŭ la parencaj kisoj lavis mian vizaĝon polvokovritan – tute pura. Tiutempe mi ne tre ŝatis la kisadon kun virinoj, sed… sed ni ne parolu pri la nuno!

Nu, por rakonti ĉion per malmultaj vartoj, ni loĝis ĉe iu maljuna onklino kaj ĉiutage alia el la parencoj portis la plej bongustajn tag- kaj vespermanĝaĵojn al ni. Tiel ili regalis nin kun ĵaluza konkurado en la gastameco. Mi havis bonan ludkamaradon. La fileto – pli aĝa ol mi – de la onklino ĉiutage surprizis min per novaj artifikaĵoj, Jen li instruis kiamaniere oni povas elpreni la mielon de sovaĝaj abeloj el la kanoj de la kelotegmento, jen pri elsuĉado de la ovoj sen rompo, jen pri farado de fajfilo el freŝa salikbranĉeto, sed kiu povus rememori pri ĉio amuza, kion fari mi lernis de li. Tamen, mi bone rememoras, ke mia plej ŝatata ludo estis la pafado per tiuj pafarkoj, kiujn li pretigis por mi. Mi desegnis per kreto grandan koron sur arbon kaj trafi ĝin estis mia plej granda ĝojo. La malicaj langoj ofte kalumnias, ke eĉ nun mi ĉiam celas la koron, sed… Nu jen, denove la nuno! Heŝŝ, ci malbela estanteco, nun pli belaj tempoj parolas!

Foje posttagmeze miaj gepatroj kaj mi sidis en la ĉambro. La patro lernis iun rolon aŭ faris reĝisoran scenarion, mi jam ne rememoras; la patrino flikis miajn ŝtrumpojn, ŝi ĉiam flikis por mi kaj mi ludis kun konstrukubetoj sur la planko ĉe la fenestro. Iu frapis la pordon kaj poste timeme malfermis ĝin.

Altstatura virino, vestita en perkalaj jupo kaj bluzo, kun porfesta tuko sur la kapo, staris sur la sojlo. Ŝiaj trajtoj estis profundaj, viraj, akre karakterizaj. Virinan mildecon nur en ŝia okulparo oni povis vidi. Mallaŭte, iom ĝenite ŝi parolis.

– Mi estus Agneŝo… Agneŝo Botfay… la edzino de Davido… Davido Bodroghy… kaj ĉar ankaŭ mi estus parenco, mi pensis ja… estus dece, se mi venus kaj…

Mia patro tuj iris por kore akcepti ŝin kaj mia patrino kun ĉirkaŭpreno kondukis ŝin al apudtabla seĝo. La virino eksidis, tusetadis kaj serĉis la vortojn por la interparolado. Ŝiaj manoj kuŝis sur la genuoj. Grandaj, larĝaj manoj. Ĝis tiam mi ne vidis tiajn. Mi atentis nur pri tiuj manomonstroj dum mia patrino klopodis intimigi la situacion per konvena pridemandado. La virino, kvazaŭ eĉ ne atentante pri tio, subite daŭrigis sian parolon, komencitan ĉe la pordo, verŝajne tiel, kiel ŝi tion pripensis antaŭ ol veni ĉi tien.

– Kaj kiel parenco mi pensis, ke ankaŭ mi devus iamaniere montri mian amon al vi… Malfeliĉa Davido ne povis akompani min, ĉar li… por li estas tre malfacile iradi sur la stratoj, sed kiam onklino Lidia rakontis pri via alveno ni tuj decidis, ke almenaŭ mi vizitos vin por…

– Sed kio okazis al li? – demandis mia patrino.

– Nu, antaŭ du jaroj li perdis la vidpovon… Li havis ian malbonvolan furunkon ĉe la okuloj kaj… kaj eĉ la plastro de la maljuna kaj fama Rozalia Benkó ne tre utilis kaj ĉiutage malfortiĝis liaj okuloj kaj fine li devis ĉesi la laboradon. De tiam liaj instrumentoj kuŝas orfe sur la stablo… Li ĉiam esperas, kvankam la kuracisto diris al mi, ke li vere blindiĝis kaj vidos neniam plu… kaj de tiam nur mi laboras por la pano. Jen mi riparas botojn, sed oni ne tre konfidas la virinan laboron en tiu metio, jen mi lavas la tolaĵojn de la gesinjoroj. Kiel lavistino mi havas jam klientaron… nu kaj tiel ni vivas… kaj mi pensis, ĉar mi estus parenco kaj ĉar ankaŭ la aliaj tiel faras, ke estus dece viziti vin… kaj ĉar ankaŭ ni dezirus montri nian amon, tial mi venis do por peti vin… donu vian tolaĵon kaj mi lavos ĝin senpage… Jen tiel!…

Tiam mi ne komprenis kial fariĝis subita korprema silento, kial mia patro kun forte kunpremitaj lipoj turnis sin al la fenestro kaj kial aperis larmoj en la okuloj de mia patrineto… Nun mi jam kornprenas tion.


1 Elparolu: Sekejudvarhej, (nun urbo en Rumanio: Odorheiu Secuiesc)

 

SONĜO DE LA MORTO

Al mia amiko Zanoni

Teruro furiozis sur la tero. Preminte sian plugilon en la animojn de la homoj, ĝi tranĉis profundajn sulkojn sur la fruntoj kaj kuŝis sur la brusto de la naturo kaj diboĉante en sia veanta doloro, lasis post si mortvokan ĉagrenon.

Ĝia neniiga torento frakasis ĉion. Al abismoj ĝi portis la kredon de la homoj, la revojn de la idealistoj. Per sia neimagebla pezo ĝi subpremis kaj mortigis ĉiujn burĝonojn de la progreso kaj amo, kaj poste ridegis kun mondoskua plorego.

* * *

La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon. Kun transtera, rikana ironio li rigardis per siaj okulkavoj al la finrikoltita kampo de la Vivo. Belega rikolto: la vivo de la homaro.

Ĉesis la Vivo kaj la Morto triumfis. Plenkontente li kuŝiĝis por ripozi. La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo nevidebla sonis timon vekante en la regno de la eterna muteco.

Ankoraŭ unufoje, ebriiĝinte de triumfo, li esplore rigardis ĉirkaŭen. Ĉu hazarde ne estas preterlasita io, el kiu nova vivo povus ekĝermi? Ne! Ĉio mutis. Ne estas fantazio, kiu vidus sonĝojn; ne ekzistas batanta koro, en kiu povus naskiĝi aro da sentoj; ne estas krimo, kiu atendus kondamnon; ne estas juro, kiu soifus juĝofaron, kaj ne estas plu religio dion kreanta por si; ne estas dio, kiun per teraj ĉifonoj vestus la religio. Venkitaj eĉ la senmorteco kaj la eterna vivo, ĉar ne ekzistas mortonto, kiu kredus ilin. Ekzistas nur li: la Morto.

* * *

Li laciĝis kaj sopiris ripozon. Jen, en la regno de la eterna muteco subite, timeme eksonis ĉirpado de eta grilo. Kun sovaĝa furoro li eksaltis kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo, kaj poste rikane ridegis… ridegis…

* * *

Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo, li sentis kruelan ĝojon. Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materialo sur la firmamento senlima.

Li rigardis ilin aŭ nur ŝajne rigardis, ĉar griza, nebula vualo flugis antaŭ la okulkavojn. Li ne povis diveni, kio estas tiu misteraĵo, kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas, nigriĝas kaj malhelpas la vidon. Li penis eksalti, sed ne povis. Kiel sorĉa plenpotenca sugesto prenis for tiu ĉi nova forto lian tutan energion.

* * *

Li vidis jam nenion, kvazaŭ eĉ li mem ĉesus ekzisti. Ankoraŭ li faris senkonscian geston al la neniiga falĉilo, sed vane, ĉar venkis lin la lasta spiraĵo de la Vivo: la sonĝon donanta dormo.

* * *

Voĉo de miliardaj ĥoroj kun spiritmonda murmuro eĥis tra la etero.

– Vi povis neniigi la organismojn, sed vi ne estas reganto de animo. Tiu ĉi estas la plej potenca forto, pli potenca ol la penso, kiu estas nur ĝia infano.

La morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto.

– Sensenca parolo. Kion valoras la forto sen organismo, kaj kion valoras la penso, se ĝi ne havas ilojn por krei.

– La volo de la animo estas senfina kaj ĝi fluas libere.

– Eĉ la senfina volo rompiĝas, se ĝi ne havas spacon. Kion povas fari la volo per la senfina Nenio?

– Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi, sed la senmovaj tavoloj kaj libere vagantaj elementoj estas ekster via potenco. Vi ne havas forton kontraŭ la akvo, la fajro, kaj vi ne povas ordoni al la kureganta vento.

– Vere! Mi ne havas potencon kontraŭ ili, sed kion valoras la senmova mondo, kiu mankumas la konscion?

– Estos kreita la nova mondo! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj de la Tero, kaj se la penso donas flugilojn al la elementoj, tiam via potenco rompiĝos.

– Vi forgesas, ke la fajro, se ĝi ekkonscias, nur finos la taskon ĉesigitan de mi. Ĝi cindrigos ĉion.

– Kaj se tiel okazus, ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo. Venkita via senmorteco, vi neniiĝos.

La Morto, preninte la potencan falĉilon, furioze svingis ĝin ĉirkaŭ si.

La misteraj sonoj respondis per rido.

* * *

– Kiamaniere vi volas krei novan mondon? Kio estos tiu potenca forto, kiu povus disŝuti la semojn de la vivo sur la mortinta terglobo?

– Ekzistas forto, kiu havas potencon por tio.

– Kio do?

– La amo.

– Ĉu ekzistas vivanta koro, en kiu ĝi povos ekĝermi? – Kun ironia triumfo ridegis la morto.

– Jes!… La koro de la tero.

– La koro de la tero?!

Kun terura furoro li trapikis la terglobon per la falĉilo.

– Hahaha! Senfrukta estos la laboro kaj vana ĉiu penado! Donu do antaŭe vivon al la mortinta homaro!

– Sian militon faros la tero mem, kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi ĉesos ekzisti. Poste reviviĝos la miliardoj da homoj kaj komenciĝos la profetita eterna vivo: la transtomba edeno.

– Ĉu mi neniiĝos? Mi, kiu estas naskita samtempe kun la Tero. Mi, kiu en ĉiu batalo de la Tero, en ĉiu metamorfozo, en ĉiu perturbo havis la ĉefrolon? Neeble! Neeble!

– Mensogo!

Tondris voĉo, pro kiu la tero ektermis kaj la Morto terurite falis teren.

– Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis, kiam Kain mortigis sian fraton Abel. Sole la penso de Kain estas vi, kiu prenis sur sin nevideblan ostokorpon. Vi kaŭzis la unuan doloran larmon kaj vi disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno. Ne mi kreis vin, sed la ĉion neanta spirito de la Malbono.

* * *

– Kiu vi estas, potenca spirito, kiu jam per via ekparolo vekas timon en mi?

– Via ordonanta Sinjoro kaj reganto de la tuta universo: Dio.

– Dio? Ho ve al mi! Vi ekzistas do vere! Ne sole la religio naskis vin? Ĉu vere ekzistas vi, kies potencon mi ĉiam neis, kaj ĉu ankaŭ mi estus via sklavo, kiu ne konis suverenon super mi?

– Vere mi estas tiu!

– Se vi estas Dio, do vi estas la Justo mem, kaj mi estis nur blinda ilo en via potenca mano. Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain, kiun vi mem kreis erarema kaj malforta!

– Vi estis blinda ilo de via propra memo, kiu estas senanima, Vi estas detruanta penso, kiu venenis la beston kaj la homon. Via tasko estas finita kaj la destino plenumiĝis, via senanima memo neniiĝos.

La Morto, kun senespera veado baraktis.

* * *

– Estu lumo!

Sonis potenca voĉo kaj la Tero sopire ektermis. Ĝian nigran korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis. La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero.

Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo. Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta, lumo, tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron, kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo, kiu kuregas en la spaco senfina.

Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo: la lumo de la konscio.

La Morto ironie ekridegis.

– Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen mi ekzistas!

* * *

La misterplena voĉo eksonis.

– Ekbatu la koro de la Tero kaj la tuto de la animoj okupu ĝin. La semo de la Amo ekĝermu en ĝi kaj kreiĝu per tio nova firmamento! Estu!

Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso. Saniga varmo penetris en la korpon de la Tero. Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno. La Tero enamiĝis la senfinan spacon de la etero. Aromaj spiraĵoj flugis for el ĝia korpo kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono.

La Spaco restis senmova. En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj. La Tero ploris, faligis fajre brulantajn larmojn kaj el la larmogutoj fariĝis steloj, brilantaj meteoroj, vagantaj planedoj kaj kreiĝis la nova firmamento.

– Potenca Sinjoro! Finiĝis jam la dua tago kaj tamen mi ekzistas.

* * *

– Evoluu lia semo! Disiĝu la akvo kaj la tero, kiel estis antaŭe! Estu!

Tuj kvazaŭ je bato de sorĉovipo, la akvo per forfluo de tajdo okupis nur la profundaĵojn kaj egaj, senherbaj rokoj aperis zigzage ĉie. Iom post iom formiĝis maroj, lagoj, riveroj, riveretoj kaj vastaj kontinentoj etendis sin sur la Tero. La akvo estis diafane pura, sed la vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj.

– Potenca, ĉioreganta Sinjoro! Finiĝis jam la tria tago kaj tamen mi ekzistas. Ĉu vi indulgis min aŭ mi estas ekster via potenco?

– Mi povus neniigi vin, sed mi ne volas. Potenco via ĉesis. Kion valoras la intenco, se vi estas sen armilo?

– Ĉu sen armilo?

La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo, sed lia ostobrako vane serĉis ĝin. Dum momento li ektremis, sed poste skuis lian tutan estaĵon raŭka, freneza ridego. Minace li levis la pugnojn.

– Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn, kies nura tuŝo sufiĉas por ĉesigi la vivon? Ĉu mi ne povas spiri kaj mia spiraĵo ne estas jam tiom detrua, kiom ĝi estis antaŭe? Vi eraras granda Sinjoro, ĉar kien mi metos la piedojn, tie mi subpremos la semojn de la Vivo!

– Rigardu ĉirkaŭen! Ĉu vi ne vidas, ke la Tero ĉiam pli malgrandiĝas kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo? Ĉu vi ne sentas, ke tio estas nur eta meteoro, sur kiu vi staras? Ĝi kuras portante vin en la senfina spaco. Mi povus neniigi vin, sed via porĉiama puno estos: vagadi sen potenco vidante la eternan vivon sur miliardoj da Teroj.

La Morto venkite kun muta rezigno miris la Terglobon, ĉiam pli kaj pli malgrandiĝantan.

* * *

– Estu, kiel antaŭe estis, pompantaj kreskaĵoj, florodoro ŝvebu en la aero kaj ombro de verdantaj arboj ŝirmu ilin kontraŭ la sunradio dum sekeco! Estu!

La marĉa humo ekmovis sin. Scivole aperis kapeto de la unua herbo kaj ĝin sekvis la dua. Ili klinis sin unu al alia kun printempa kiso. Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero.

Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn. Foliriĉaj arbaroj ornamis la dezertojn kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon.

Jen, alvenis la eterna printempo, profetita de la ĉiam verda vinko.

* * *

– Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta! Miliardoj da birdoj flugadu gaje kantante! Estu!

Subite sonis timema ĉirpado de grilo. Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj mil sonoj. La lazuroj de maroj kaj lagoj facile ektremis kun milda muĝado. La riveroj ekfluis kaj la riveretoj gaje plaŭdante rapidis inter la florornamitaj bordoj. La vento siblis melodion kaj birdpepadon eĥis la prasilento.

En la aero – la drako de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao. Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo anstataŭ lukto por la ekzisto.

* * *

– Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan post perdo de la paradizo! Estu!

Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.

Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la unua homparo: Adamo kaj Evo.

* * *

Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis al ili la frukton de la scio.

Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna vivo.

Evo ektremis. Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj, ĝistere kreskintaj, sian mirinde belan nudecon. Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj petole, sed kun ĉasta rideto, gracia alpremiĝo sin klinis al Adamo.

* * *

Adamo vekiĝis. Per siaj brile nigraj okuloj, kvazaŭ li volus finesplori ŝian animon, li rigardis la ĉarman, sindonan belecon.

Ekvidinte la serpenton, milde sibletantan al ili, li kaptis arbeton por elŝiri kaj mortbati ĝin. Li prenis la arbeton, sed lia forta premo ŝajnis esti nur ama karesado kaj li ne povis eĉ ekmovi ĝin. La brako senforte falis kaj li surprize vidis, ke la bestoj humile, kun kapoj al tero klinitaj, proksimiĝas al ili.

– Evo! Diru, kio estas? Ĉu vizio aŭ realo? Ĉu ankaŭ vin regas tiu ĉi sorĉo?

– Ni sonĝis Adamo.

– Ĉu vere ni sonĝis? Ĉu ni sonĝis la suferojn de miljaroj, kiujn kompreni nun mi ne povas? Ĉu mi sonĝis min forta, potenca, kiu nun eĉ junan arbeton ne povas ekmovi? Ĉu mi estas sonĝinta, ke mi manĝis el frukto de tiu ĉi arbo kaj per tio naskiĝis la unua kulpo? Kaj ankaŭ la fratmortigo de Kain estas sonĝo?

– Vere nur sonĝo. Tie venas ja Kain kun Abel fratame brakumante unu la alian. Sur iliaj lipoj flirtas gaja rideto.

– Kaj la stigmo sur la frunto de Kain? Rigardu!

– Estis nur sonĝo turmenta, sed pasinta. Rigardu lian frunton! Ĝi estas pura, kiel sennuba ĉielo. En liaj okuloj brilas senpekeco. Ili venas al ni.

– Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo kaj la ĝistomban ĉagrenon post perdo de Abel? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj dum LA batalo por la vivo?

– Forgesite! Ĉio estis nur sonĝo.

– Kaj kion vi sentas nun?

– Mi amas vin, eble pli arde ol hieraŭ, kiam la suno subiris.

– Hieraŭ! Strange! Ŝajnas al mi, kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ estus pasintaj mil kaj mil jaroj. Jes! Jes! Rigardu ĉi besteton kaj tiun pepantan birdeton! Mi ne konas ilin. Kio estas iliaj nomoj?… Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto kaj Abel ne estis plu vivanta… Hieraŭ… Kiel strange! Mi ne komprenas… mi ne komprenas…

* * *

Li arde premis al si la alvenintan Abel, kiu per unu brako ankoraŭ tenis ĉe si sian fraton. Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de Evo.

– Malbonaj knaboj! Kie vi forestis tiom longe? Dum la nokto vi estis tro malproksime de ni. Kie forestas mia filino, Heloa?

– Ho, patrino! – komencis Kain. – Ni estis ne malproksime de vi por bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?

– Kion ĝi fabelis? – demandis Adamo.

– La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.

– Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton… tre… tre.

– Kaj vi?!

– Abel kaj mi: ni estas unu.

– Kie estas Helo? – urĝigis Evo.

– Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da kisoj… ,,Nur sonĝo estis, nur sonĝo!” ripetis ŝi senĉese. Mi ne komprenas, patro!

* * *

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapriolineto. Ŝia irado estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridanta ŝi persekutis papilion antaŭ si.

– Patrino!

– Heloa!

– Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan, longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900 jara.

– Pli ol 900 jara?

– Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. ,,Ĉu drako?… Sonĝo, verŝajne estas nur sonĝo”, li murmuris.

– Ĉu li venas al ni?

– Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?

– Strange!… Mi ne scias Heloa!

* * *

– Patro! Rigardu! – ekkriis Abel. – Rigardu al la dezerto. Kvazaŭ ŝanĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?

– Mi ne scias, Abel!

– Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara kun duonluno sur sia kapornamo… kiaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?

– Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?

* * *

La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La ŝtontabula viro parolis.

– Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?

– Ne, Moseo! ili estas ja la vundoj de la amo.

– Kiu vi estas, konanta mian nomon?

– Kiun vi profetis al via popolo: la Mesio.

– La Mesio? Filo de Dio?

– Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la popolojn por la perfekta boneco.

– Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis kontraŭ Dio kaj li punis vin?

– Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kian nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo naskiĝis la krista ideo.

– Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi.

– Mi estas Kon-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.

– Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelaciaj?

– Same kiel la viaj.

– La sama kredo kreis ĉiun religion, sed ofte la sincereco dronis en la dogmaro, – diris la Mesio. – Ili devenis el la dependa sento de la homoj. Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en plena senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento, ĉar ĝi ebligis la frataman vivon.

– Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?

– Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno?

– Ne!

– La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino. Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.

– Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.

– Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min.

– Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! – petegis ruĝbarba viro.

– Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi vin. Kisu min!

Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio ĉirkaŭprenis ilin.

– Jen la patro kaj la patrino.

* * *

La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.

– Evo! Denove ni sonĝas.

– Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.

* * *

Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraonoj, kirasitaj reĝoj, ordenriĉaj kavaliroj.

– Ho, Cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!

– Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron, sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas, viro amare meditanta eĉ nun?

– Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de homoj sur sablaĵo de mia cirko.

– Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.

– Patrino, pardonu vian filon!

– Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min, Konstantin?

– Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!

* * *

La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent figuroj de la historio.

– Evo! Kial estis la batalo?

– Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.

* * *

Paroj proksimiĝis. Amplene kun delikata rideto ili rigardis unu la alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.

– Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj ol tiuj de viaj vangoj, ho mia Julia.

– Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.

– Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.

– Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo – mi ne scias.

– Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezaentas al vi milkolorajn florojn. Ho venu!

– Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso feliĉon ŝtelas en mian koron, Amo via donas al mi novan vivon.

– Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj remomoroj forpasu el niaj koroj. Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.

* * *

Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekigis la sento, kaj en ĉiuj virinoj ŝi vidis sin mem.

– Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?

– Por venki per ĝi la viron kaj dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj.

* * *

Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan, la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria… sed kiu povus finkalkuli ilin?

– La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj esplore kiun serĉas?

– Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!

– Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas Sokrato!

– Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika diskuto.

– Preterpasinte ilin mi aŭskultis la paralon. La bastonhava estas Zarathustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri…

– Ho, Sokrato, amata edzo mia! – ŝovis sin virino inter la parolantojn.

– Jen, Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo nur mi.

– Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis kiel hundo de ŝafisto.

– Kiu tamen kelkfoje ekbojas.

– Pardonu min!

– En mia koro ne estas kolero.

* * *

Adamo kaj Evo ridante rigardis unu la alian.

* * *

Ondis homamaso post homamaso en pli aŭ malpli grandaj grupoj. Laboristoj, rompitaj de la vivoŝarĝo; parioj de la iama Hindujo; forlasitaj infanoj; perfiditaj knabinoj kaj malĉastulinoj. En ĉiu grupo regis la senlima pardono, malsupreniĝinta el la ĉiela regno.

Adamo kunvokis siajn gefilojn kaj terenĵetis sin por sendi dankplenan preĝon aŭ la Sinjoro de la universo.

Kaj sonis la preĝo kaj ĝi trovis eĥon en koro de ĉiuj kreitaĵoj. La arboj humile klinis la folikronojn, la bestoj ame premis sin unu al alia kaj la homoj, superŝutitaj de ia nekonata sento, ekgenuis sur la teron.

Fendiĝis la ĉielo kaj la ĉielaj radioj superbrilis tiujn de la suno. Sonis laŭde aklamanta ĥoro de serafoj, keruboj.

El la fendiĝinta ĉielo sonis ĉion trapenetranta voĉo.

– Amo kaj paco regu en viaj koroj! La batalo estas finita kaj alvenis la promesita eterna feliĉo. La spirito de la Malbono, Lucifero, estas ekzilita. La Morto estas venkita, por ke la harmonio de la Amo regu la mondon. Estu vi gracoplenaj kaj kun komprena sento de la koro amu unu la alian!

La milionoj da popoloj komencis vivon en feliĉo, neniam forpasonta. La tempo haltis kaj la miljaroj pasis sen postsigno, pli ĝuste, ilia paso eĉ ne komenciĝis.

* * *

En la spaco du longvostaj meteoroj sekvis unu la alian. Sur la unua sidis inerte, senpotence, en obstina muteco la Morto. Sur la alia staris la ĉioneanta spirito de la Malbono; Lucifero.

Kun furioza rapideco la du fajrerantaj globoj kuregis kaj la dua atingis la unuan. La Morto ironie ekkriis.

– Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo fine realiĝis!

– Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.

– Kial do ni estas ekzilitaj?

– Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj mi estis ankaŭ la ĉioreganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplaĉe puŝetas tien kaj reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Tiuj ecoj donas la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris miraklojn kaj donis valoran al la vivo.

– Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la Amo.

– En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la plorindan aspekton. Jen: Shakespeare, kiun admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon de la sunradioj sur la sablo. Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona komplimento, enuiga, jugo de la ĉiela graco! De tempo al tempo oni ĵetas sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la “perfekta amo”, kie oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur tiam belega poemo, kiam ni komponas la muzikon por ĝi. Disharmonio kaj ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi vidas, ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo – dio.

– Kaj kiu estis mi?

– Vi?! Sole ilo!

– Ne! Dio!

– Mi diras, ke nur ilo

– Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu belo, per kiu nobliĝis la homo.

– Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!

– Kiamaniere oni estus povintaj konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus ekzistinta?

– Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton neniam donanta.

– Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas la spirito de la Malbono mem?

– Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!

– Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.

La Morto leviĝis kaj per potenca ostobrako li batis al Lucifero, sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro kaj kiel eta sensignifa planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.

* * *

La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura timo.

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto – al la Marso.