Joĉjo mia talenta fil'

Teksto: Hilel Omer
Melodio: Aleksander Argov
Tradukis: Amir Naor

Kantado: Israela Becker Ludado: Gilad Ŝapira


Sun' en la ĉielo pendas,
Panjo sian filon sendas
Lakton portu el l' bazar'
Restu for de stulta far'
Joĉjo, mia talenta fil'

Joĉjo sur bulvardo iras
Kio okulfrapis lin
Staras apud la vitrin'
Jen katido lama migras
Li brakumas kore ĝin

Panjo hejme plu atendas
Kie Joĉjo? Mankas lakt'
Jen li venas ŝi atentas
Kio? Estas ĉarma kat'
Jen donaco nur por vi
Ho ve, mia talenta fil'

Sun' en la ĉielo pendas,
Panjo sian filon sendas
Panon portu el l' bazar'
Iru nur sur trotuar'
Joĉjo, mia talenta fil'

La bulvardo okulumas
Kio estas tiu bril'
Sendas li okulojn mil
Harmoniko eta lumas
Li liptuŝas kise ĝin

Panjo hejme plu atendas
Kie Joĉjo? Mankas pan'
Jen li venas ŝi atentas
Kion tenas li en man'?
Harmoniko nur por vi
Ho ve, mia talenta fil'

Sun' en la ĉielo pendas,
Panjo sian filon sendas
Pomon portu kaj ne plu
Ne forgesu tion nun
Joĉjo, mia talenta fil'

Joĉjo! la bulvardo flustras
Kun odoroj miliard'
Ĉien kuras la rigard'
Ruĝa flor' al li orkestras
tie meze de l' bulvard'

Panjo hejme plu atendas
Kie Joĉjo? Mankas pom'
Jen li venas ŝi atentas
Kio estas la arom'?
Prenu floron! Nur por vi
Ho ve, mia talenta fil'

Dom' malplenas, mankas lakt'
Mankas pan' kaj mankas pomo
Sed plenplenas nun la domo:
Floro, harmonika kanto
kaj miaŭa kat'...