Finkanto

Teksto: Natan Alterman
Melodio: Aleksander Argov
Tradukis: Amir Naor

Jutuba kanalo

Kantado: Israela Becker, prilaborado kaj ludado (piano kaj akordiono): Gilad Ŝapira, flutisto: Udi Varzager

Jam la horo malfruas.
Malŝaltiĝas noktlumoj sur plaĝ'
Dume vento alia ekfluas
Kaj paliĝas la stratpejzaĝ'
Ĉielo kaj Ter' malbruas,
vizaĝon ŝanĝas kun vizaĝ'.

Jam la horo malfruas
Sed ne fermiĝas la rond'.
En kamen' la fajro plu lumas
Sur karesa plaŭda ond'.

Jam dormas nun la popolo,
Nur kelkaj plu umas sur strat'.
Urbo estas ne nur simbolo,
sed estas tre konkreta stat'.

Ĉu daŭrigi plu rondiri sur tero
Fojojn okcent okdek ok?
Dum pripensas ni la aferon
Hieraŭas tiu nokt'.

Jam la horo malfruas...

Ne ĉio gravas en rakonto
Kaj mankas multe de la afer'.
Al verkisto el la onto
Plu atendas malplena paper'.
Revenos iam la renkonto
De alia homo kun vesper'

Jam la horo malfruas...