Balado por la virin'

Tirca Atar (1941-1977)

Teksto: Tirca Atar
Melodio: Moŝe Vilenski
Tradukis: Amir Naor

La poetino Tirca Atar, la filino de la fama Israela poeto Natan Alterman, verkis tiun poemon unu monato antaŭ sia morto, 36-aĝa.

Kantado: Israela Becker Ludado: Gilad Ŝapira

Eĉ ĉiuj nuboj de la alto, cedis al ŝia silent'
Ŝi rigardis ĝis malsato, kun nenia ajna pent'.
En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi
ke finiĝis tamen ĉio ĉi.

Eĉ ĉiuj nuboj de Oktobro, rozaj kontraŭ sunsubir'
Ne povintus helpi ŝin tro, absorbita de sopir'
En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi
ke finiĝis tamen ĉio ĉi.

Eĉ tiuj libroj en la ĉambro, nun fermita kun ĉagren',
Sciis ke ŝi malbonordas, foriranta sen reven'
En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi
ke finiĝis tamen ĉio ĉi.