Erotiko

Malkaŝema insulo – erotika novelo de Till Taster. Job Harder, juna ĵurnalisto, vojaĝas al Ritamiaro por tie ellabori belan raporton. Tiu insulo en la Pacifika Oceano estas privata posedaĵo kaj apenaŭ konata. Ne estas facila afero suriri tiun insulon. Ĉu la homoj de tiu insulo kaŝas ion? Ĉiu vizitanto estas ĝisfunde kontrolata. Ankaŭ Job devis trapasi drastan ekzaminadon. Li malkovris neimageblan sekreton. Temas pri la kondutmaniero inter la loĝantoj. Sed Job tre bone alkutimiĝas al la nova situacio. pdf, epub.

 

Mirindaj mamoj – erotika novelo de Till Taster. Tom kaj Lucie havas problemojn. Tom deziras ion, kion Lucie ne ŝatas kaj Lucie planas ion, kion Tom tute ne povas aprobi. Ŝajne ne estas eliro. Sed la laborgrupo el la biokemia sekcio de la instituto trovas la solvon. Estas eksterordinara scienca malkovro, atingita per nekutimaj metodoj. La apliko de la novaj ekkonoj havas nekredeblan influon por la rilatoj inter viroj kaj virinoj… pdf, epub.

 

Planedo de la virinoj – Erotika scienc-fikcia novelo de Till Taster. Sur la planedo Umlaba (TR-515) vivas homoj jam de pli ol 10,000 jaroj. Dum la lastaj 200 jaroj evoluiĝis propra, stranga kulturo. La ‘regno de la virinoj’ konservas la stabilan socian sistemon kaj la pacon sur Umlaba. Sed viroj ne estas egalrajtaj, ili ekz. nur rajtas labori en malaltaj profesioj. La ĉefa tasko de viro estas ĉiam servi sian edzinon kaj bone mastrumi la hejmon. Neatendite kosmoŝipo el la Tero surterigis la planedon kaj la junaj astronaŭtoj spertis ekscitajn epizodojn. pdf, epub.

 

 

Liŝa aperis – Erotika scienc-fikcia novelo de Till Taster. Ben Olsson kaj Tessa Lind laboras en granda fabrikejo, kiu produktas robotojn. La modernaj maŝinoj, la androidoj, ne nur aspektas kiel homoj, ili eĉ simile moviĝas kaj disponas pri alte evoluinta arta inteligenco. La androidoj bone taŭgas kiel asistantoj en hejma ĉirkaŭaĵo, ekz. por helpi maljunulojn dum ĉiutagaj aferoj. Tamen la firmo ne bone sukcesas vendi la robotojn. Por eviti bankroton, Ben proponas, ke la inĝenieroj ŝanĝu la robotojn por tute alia celo. Kune kun Tessa li profunde testas la novajn kvalitojn de tiu altvalora androido. Neniu povis antaŭvidi la sekvojn. pdf, epub.

 

Neaŭdeblaj signaloj – Erotika novelo de Till Taster.
Robin Wilson, juna sciencisto en universitata instituto, ne estas sukcesa amaĵisto. Tamen li ofte sonĝas pri belaspekta amoplena amikino, ekzemple kiam li sidas en metroo. Multas la belaj virinoj, sed Robin neniam kuraĝas alparoli ilin. Ankaŭ la gekolegoj en la instituto jam rimarkis, ke li suferas pri tiaj problemoj. Tio tute sanĝiĝas post kiam la instituto komencis novan projekton pri telepatio. Robin ĝisfunde mem esploras tiun temon atingante nekredeblajn spertojn. pdf, epub.

 

Klasikaĵoj: