Koncerto-prelego pri Krys Ungar

Prelego-koncerto pri la poetino Krys Ungar (Bottrill)

Doron Modan – prelego kaj muziko
Enrica Arbib – kantado

E.L.I –klubo en Tel-Avivo, 10.1.2006

En ĉap’ marista el gazet’ rigardas vizaĝo dekseo-jara. Dum amikoj en antaŭekzamenaj trem-panikoj studegas, aŭ pro l’ am’ unua ardas, militen krozas li. Kaj nin bombardas la kaptitoloj per nigregaj ŝrikoj, “Jen patrioto! Fuĝu malamikoj,    ĉi hereto la liberon gardas!”      

Liberon, ĉu? Nur nafton li aĉetas. Ŝovata de gigantoj, li, peono,  ŝakludon   trenas   al final’ barbara, kaj landon, kiu filojn fajren ĵetas ofere ĉe l’ altaro de Mamono,    malgloras lia juna viv’ malkara.

Dum la milito en la Golfo, 1991.

Al urba infano / William Auld
Fratinoj
Facilis ĵuri
Nokturno
Ĉu eblas fidi?
Tankaotriste
Nataŝa
Kaj tamen…
Intervijuo de Doron Modan kun Krys Williams, 2006


Al urba infano / William Auld  [la motivo de “urbego” ĉe Krys Ungar]

Vin ne ombras fagoj, pinoj,
Per susura folifasko.
Nur fumtuboj de uzinoj
Nubas super vin de nasko.

La alaŭdo vin ne vekas
Per jubila tril etera.
Kie tirĉevalo fekas,
Por vi tintas pep’ pasera.

Tamen, via kor’ sopiras
Prainstinkte al la belo,
Kaj malklare vi primiras
Brilon de hazarda stelo.


Fratinoj

Kun la infanoj al la bestĝardeno
el devoj mi forfuĝis; senpripense
de kaĝ al kaĝo amblas. Jen ĉimpanzo,
jen fok’ momente distras. Leonino
paŝadas antaŭ mi tra mondo eta.
Dum gade gapaj buboj ŝin alkriĉas,
al nesaltebla salt’ muskolojn streĉas
frenezo ŝtalostrikte ĉirkaŭata.
Ŝi haltas, kaj rigarde min altiras,
dividi prapemoron pri l’ savano,
pri l’ gusto de ankoraŭ varma karno.
Kompaton vekas ŝia viv’ sterile.

L’ okuloj, tamen, min demande celas:
“Ĉu vi, fratino, pli ol mi liberas?”


Facilis ĵuri

Facilis Ĵuri pri la am’ ĉiama
kiam per tuŝo povis ni sigeli
korpo al korpe, kaj per kiso varma
neigi la estonton dumsomere.
Ni estis du infanoj, kiuj kuras
esplore laŭ la strando de l’ feliĉo
sen scii, ke la tajdo jam alfluas
por preni for la konkojn kaj elviŝi
la nomojn enskribitajn sur la sablo.
Aŭtunas nun. Mezurbe mi saŭdadas,
ĉar kisas min nur via voĉ’ perkable
dum viaj lipoj foje forgesatas.
Ĉu restos nia amo ĉiamverde
Tra l’ nuda vintro de l’ disiĝo ĉasta,
aŭ ĉu ĝi restos somerfloro velka,
kiu pereos sub la temporasto?
Tro malfacile dum la nokto fidi,
kiam la duboj draŝas mian feblon,
kiam foresto via infinitas,
kaj mordas min vipuro de l’ maleblo.
Mi tiam vian nomon tra la ombroj
diskrias el profundo malespera,
kiel lupino sur glacia tundro
soifon hurlas al la surdaj steloj.


Nokturno

Troigas la siringo ĉi-vesperon,
per parfumo dekadence dolĉa
ebriigas, sensojn ligas. Sorĉa
ve-kanto najtingala amsuferon
verŝas super lagspegulo, kie
glitas lunĝemelo senkonscie
langvora. Ventsuspiro, jen – la teron
migdalarb’ per roza ros’ aspergas,
ĉion en magian maron mergas
l’ arĝenta helo, gvidas la esperon
al pasio nova kaj arkaja.
Aĥ ne cedu al la nokto maja!
En gant’ velura kaŝas ŝi danĝeron.


Ĉu eblas fidi?

Ĉu eblas fidi en ĉi mond’ cinika
pri la konfes’ de l’ verdaj pioniroj,
ke lingvo nia estos pli efika
peranto de l’ homamo aŭtentika?
(Eĉ Esperante vundas vortrapiroj.)
Ĉu eblas fidi en ĉi mond’ cinika,
ke temas nur pri fuŝo komunika,
ke savo venos el vorteliksiroj?
Ĉu lingvo nia estos pli efika
amilo aŭ armil’ ekonimika,
servanto de la mondkomerckonspiroj?
Ĉu eblas fidi en ĉi mond’ cinika,
ke ne okazos miso politika
kaj novaj sangaj vicoj de martiroj
se lingvo nia estos pli efika?
Ĉar homoj restas speco malamika,
ĉar fero venkas super pacsopiroj,
ne eblas fidi en ĉi mond’ cinika,
ke lingvo nia estos pli efika.


Tankaotriste

Seka dianto
inter paperfolioj;
jam la amanto
forgesas la feliĉon
de l’ fruaj idilioj.

***

Glasrenversiĝo:
Surtable sangas vino;
Sed nevideble
kiom sangas la koro
de l’ amvundita ino.

***

Li elokvente
Mokas kaj malestimas.
Ŝtelosilente
Ŝiajn revokristalojn
ĉagreno forsublimas.

***

Fumo fadenas
el stumpoj cigaredaj,
cindrujo plenas.
Plenas same la horoj
Je l’ stumpoj de memoroj.

***

Fotaĵo flava,
Malgranda revolvero,
dianto seka:
tri mutaj atestantoj
pri l’ morto de l’ espero.


Nataŝa

Kantado: Enrica Arbib, Muziko kaj ludado: Doron Modan

Ĉe ludejo ŝi memstara
Sendependa – nur kvarjara –
Manon mian ne bezonas,
Timojn de l’ patrin’ oponas,
Provas ĉion plej kuraĝe,
Frontas sorton plenvizaĝe,
filineto mia kara.

Kun fervor’ balanciĝante,
ŝi elverŝas ĝojon kante,
grimpas, glitas, dancas, saltas,
ŝin la karusel’ ekzaltas.
Pro la ĝuo de l’ libero
estas ŝi princin’ de l’ tero,
ĉiujn barojn transiĝante.

Jen ŝi staras tiom brave,
Kapfiere, digne, grave.
Ĉu mi rajtas al averto
pri la prem’ de l’ vivosperto?
Ne. Ŝi serĉu propran fidon
por deĵeti mian bridon,
ŝin futuro vokas rave.


Kaj tamen….

Foje mi revis pri reven’
al verva vers’ kaj verda mor’.
Pikis min anticip’, sed jen
langvoris plumo, ĉar la kor’
profundas tro por simpla kant’.
Dum vortoj vakis en mallum’.
mi, provizora kabeant’,
tiamen strebis el la nun’.

For memkompato, for riproĉoj!
Amo min vokas kaj destino.
Eksonas novaj verdaj voĉoj –
ne gravas ĉi ekspoetino.
Tamen, solene mi promesos:
mi Esperanton ne forgesos.


Intervijuo de Doron Modan kun Krys Williams, 2005

Kial vi kabeis, fakte?

–(Ridas) Do, ĉu temas pri kabeado kaj paŭzado mi vere ne povas diri, ĉu ne. Estis… Do, bone. Kiam oni havas rilaton… ĉu ne, amrilaton… kiu estiĝis pro Esperanto, kaj poste, kiam tiu rilato velkas, tiam […] tiam Esperanto ne estis tiom “promesata lando”.

Ankaŭ, en la sama tempo, mi restis sola kun miaj infanoj, kaj… estis financaj premoj, kaj estas malfacile nutri kaj la muzon, kaj infanojn. Mi devis labori, kaj estis devigata fari kromlaboron. Do mi estis laboranta 12 horojn tage. Kaj simple, ĉar ne estas la ebleco […….] kaj post tio, do, la laboro daŭre premis.

Ankaŭ, dum jaregoj, ĝis antaŭ du jaroj, mi estis en sub-akuta deprimo.

Pardonon? Tiun ĉi frazon mi ne kaptis.

–En sub-akuta deprimiĝo, ĉu ne, la klinika deprimo. Tamen, ne tiom severa, ke oni tuj iras kaj petas helpon. Kaj antaŭ 2 jaroj finfine mi komencis gluti pilolojn kontraŭ deprimo. Kaj tio sufiĉe ŝanĝis aferojn por mi. Kaj kiam oni estas eĉ longe deprimita, tiam mankas la energio fari aferojn, kaj efektive mankis al mi la energio.

Do, mi vere esperas, ke tio estis nur paŭzo, kaj ne kabeado.

–Ha, jes, mi havis bonegan amikon el Tel-Aviv, kiu nomiĝis Josef Murĵan, kaj mi tre amis lin, li estis tre-tre kara homo. Kaj mi sufiĉe… ankaŭ korespondis kun li…

Do, malgraŭ la aĝ-diferenco, kiu estis eble 40 jaroj…?

Mi legis en la Interreto, ke vi havas multajn interesojn, jen pri mitologio, jen pri religioj, interalie ankaŭ pri la Kabalo, la juda Kabalo. Ĉu interalie vi ankaŭ pri judismo interesiĝas?

–Nu, efektive, mia interesiĝo pri la Kabalo…. Mi interesiĝaspli pli pri la okcidenta, la netradicia Kabalo. Tamen, mi ja legis la verkojn de Ze’ev Ben Ŝim’on Halevi, kiu estas tradicia kabalisto, kaj tamen li estas usonano, li ne estas judo. Aliel li nomiĝas Warren Kenton, mi kredas. Sed eĉ netradicia kabalisto devas havi konon pri la hebrea alfabeto. Kaj, ho ve, kiom mi fuŝas tiurilate!

Kial?

–Ĉar vere, vere, mi spertas grandegajn malfacilaĵojn lerni la hebrean alfabeton….. Sed estas por mi tre malfacile por mi distingi kelkajn literojn unuj de la aliaj. Ekzemple, se mi havu la literon bejt (ho, ĉu vi nomas ĝin bejt?

Ni nomas ĝin Bet.

–La Dua, la dua, litero.

Jes, la dua estas Bet. B-E-T.

—Do, bone, Bet. Distingi inter Bet kaj Kaf.