Komencantoj

Saluton kaj bonvenon!

Tiu ĉi retejo prezentas multajn originalajn verkojn, kaj vi estas invitata ĝui la riĉan enhavon.
Jen kelkaj rekomendoj, kiuj eble plaĉos al vi:

La verda koro – La klasika lingvolerniga romano de Baghy, inspirita de propraj travivaĵoj, prezentas la vivon de e-kurso kaj ties membroj en Siberio, kie la instruisto estas hungara militkaptito kaj la kursanoj diversnaciaj soldatoj kaj lokanoj. Legante la libron oni ekkonas profundajn sentojn, kortuŝajn eventojn, spertas homecon kaj amon.
La laŭŝtupe verkita romano ebligas jam ankaŭ al komencantoj ĝui originalan tekston, ofte okazas ke ĝi estas la unua libro, kiun lernantoj legas en la internacia lingvo.

 

 

Paŝoj al plena posedo de Willian Auld –  lernolibro kun ekzercoj por progresantoj (1968).  La legaĵoj estas noveloj, poemoj, kaj eseoj aranĝitaj progresige laŭ malfacileco.

 

 

 

 

Legolibroj de Claude Piron por progresantoj:

Gerda malaperis!
Lingvo-instrua romaneto, bazita sur la principo motivi la lernanton per redukto de novaj lernendaĵoj.

 

 

Lasu min paroli plu! (pdf)
35 tekstoj, sen rilato unu kun la alia, kompreneblaj por tiu, kiu bone lernis la vortojn kaj gramatikaĵojn de la paralela ĉapitro en Gerda malaperis!

 

 

Ili kaptis Elzan!
Humura romano en facila lingvaĵo, malpli instrua kaj pli distra ol Gerda malaperis! kaj Lasu min paroli plu!.

 

 

Vere aŭ fantazie
44 rakontoj el diversaj partoj de la mondo, verkitaj por plezure pligrandigi vian vorto-provizon.

 

 

Dankon, amiko (1990)