Salato de bruselbrasikoj, kikeroj kaj terpomoj

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 14/03/2016

Pliaj receptoj

Hodiaŭ mi kuiras freŝan pladon, tre bongustan, kiu povas esti proponita kiel ĉefa plado aŭ kiel garnaĵo.

INGREDIENCOJ (4 personoj)

Ni komencas purigi la bruselbrasikojn kaj forprenas la unuajn foliojn, poste ni lavas kaj tranĉas ilin dufoje. Ni senŝeligas kaj tranĉas la terpomojn en malgrandajn kubojn.

Ni tranĉas la cepon en pecojn kaj metas rapide por friti ĝin en iom da olivoleo. Kiam la cepo estas moligita, ni aldonas la bruselbrasikojn kaj la terpomojn. Ni aldonas kelkfoje iom da akvo, sed ne tro multe. Kiam la bruselbrasikoj kaj la terpomoj estas moligitaj ni aldonas la kikerojn. Mi uzas kikerojn el ladskatolo sed oni povas uzi kikerojn sekigitajn (proksimume 12 horoj en malvarma akvo kaj poste vi devas kuiri ilin dum 2 horoj).

Ni amalgamigas ĉion. Ni saporigas ĉion kun spicoj. Mi elektis kuminon kaj iom da kareo. Fine, iom da oleo kaj balzama vinagro.

Bonan apetiton!