Verkoj.com


Aperis en uea.facila.org

Verkoj.com enhavas proprajn paĝojn por verkistoj kaj tradukistoj, en kiuj ili prezentas siajn verkojn al la publiko. Plie, la retejo prezentas verkojn, kiujn la aŭtoroj mem rajtigas uzi, el la publika havaĵo, kaj tiel helpas atingi kaj konservi ilin.

La diverseco de kontribuoj estas impresa: estas prozo kaj poezio, mallongaj rakontoj kaj romanoj, porinfanaj verkoj, teatraĵoj, bildrakontoj, populara scienco, kompleta listo de ĉiuj prelegoj iam prezentitaj ĉe la Internacia Kongresa Universitato, helpiloj por verkistoj, porkomencantaj legaĵoj, registritaj kaj filmitaj kantoj, revuoj, kuir-receptoj kaj eĉ originalaj interaktivaj kruc-enigmoj, kiuj jam havas komunumon de solvantoj.

Tre utila servo estas la tuj-tradukilo. Ĉiu vorto en ĉiuj verkoj, kaj ankaŭ ene de PDF-paĝo, estas tuj tradukeblaj al unu el 17 naciaj lingvoj, kune kun difino en Esperanto kaj ekzempla frazo. Tiel ankaŭ komencantoj povas legi kaj ĝui la riĉan enhavon kaj samtempe lerni novajn vortojn.

Tia ampleksa retejo starigas problemon al siaj uzantoj: pro ĝia riĉeco estas malfacile superrigardi la enhavon. Ne sufiĉas serĉilo, ĉar la uzantoj eĉ ne scias kion serĉi. En verkoj.com la verkoj estas troveblaj alfabete, kaj laŭ verkisto kaj laŭteme. Krome, aperas rekomendoj de la redaktoro, kaj listoj de la cent plej legataj kaj plej ŝatataj verkoj aŭ verkistoj, do oni povas sekvi la “amasan saĝecon” de la publiko por malkovri novajn interesajn verkojn.

La retejo daŭre havigas al la leganto aldonan valoron. Ekzemple, ĝi republikigas artikolojn el revuoj kiel Kontakto, Monato, el la blogo “Scivolemo” kaj, kiel ni skribis supre, prelegojn de IKU – ordigitajn laŭteme, do la legantoj povas facile trovi tion kio ilin interesas. Ne necesas registriĝi aŭ ensaluti – nur libere viziti, legi kaj ĝui. Eblas aboni kaj ricevi ĝisdatigojn pri novaj artikoloj kaj novaj krucenigmoj.