Tuj-tradukilo
Simple elektu kaj kopiu vorton (per ctrl+c, ekzemple), kaj la traduko tuj aperos, kune kun Esperanta difino. Por helpo kaj ŝanĝi la nacian lingvon klaku ĉi tie
Abonu la retejon
por ricevi ĝisdatigojn retpoŝte
Interaktiva krucenigmo!
Oni povas solvi ĝin rekte interaktive surekrane, aŭ elŝuti kaj printi ĝin surpapere
Interaktiva ŝakludo!
Ludu kontraŭ via komputilo aŭ telefono - Esperante!
• La kaŝita trezoro de Ludoviko - Elpensita rakonto de Erik Tantal
kun AI-generitaj bildoj de Craiyon.
Tim kandidatiĝas por labori kiel studenta asistanto en la universitato, sed nur ricevas malakceptojn kontraste al kunstudento, kiu ja konas Esperanton. Nun Tim komencas interesiĝi ankaŭ pri tiu ĉi lingvo. Li ekscias, ke ĝia estiĝo ne okazis en la maniero kiel la historio transdonis. Liaj studoj de arkeologio ricevas novan fokuson.
• Mupo sonĝas - Rakonto por infanoj de Erik Tantal
Êstas tro enuige ĉi tie!
Mupo plendas. Li serĉas ion interesan.
Ĉu la mistera pentristo Suronkin povas helpi lin?
Akompanu ni Mupon dum liaj sonĝvojaĝoj!
Ek al la malmola nubo, fabela kastelo, profundo de la maro kaj la alta montaro!
La germana eldono havas la titolon 'Mupo träumt'. Vi trovas ĝin ankaŭ sur mia hejmpaĝo esperanto-klaus.de
• Rimvortaro - rimvortaro bazita sur PIV 19/03/2023
• Strangaj nuboj - Originala poemaro de Erik Tantal. Dudek kvar poemoj pri diversaj temoj, kelkaj amuzaj, aliaj por pripensado, kun notoj kaj ilustraĵoj. 3-a eldono. 16/10/2022
• Modifita versio de Antologio de Spoon River – Poemaro de Edgar Lee Masters, pri fikcia usona vilaĝo nomata Spoon River. Tradukis James Smith. La antologio konsistas el serio de monologoj de mortintaj vilaĝanoj kiuj havis tre diversajn vivojn, pensojn kaj sentojn 30/08/2022
• La sekretoj de bluo – Bluo estas ŝatata koloro, sed surprize malfacile akirebla. Kial mankas bluaj pigmentoj en arto kaj la naturo? Nova artikolo en la blogo Scivolemo de Frank van Hertrooij - 17/07/2022
• Strangaj nuboj - Originala poemaro de Erik Tantal.
Dudek kvar poemoj pri diversaj temoj, kelkaj amuzaj, aliaj por pripensado, kun notoj kaj ilustraĵoj. 11/06/2022
• Mupo kaj Nabiko - Infanrakonto de Erik Tantal
Nabiko venas el la spaco de la fora planedo Nokaptota. Bedaŭrinde okazis kraŝo kaj la kosmopramo estas nun en granda truo de la ĝardeno. Kiu povas helpi?
Printu la paĝojn kaj kolorigu la bildojn!
• Ie ajn – kanto de Joni Reĥter kaj Anat Gov, tradukis Amir Naor 12/03/2022
• Mupo lernas - Infanrakonto de Klaus Friese
Temas pri Mupo, kiu tute ne volas esti en lernejo. Tial li fuĝas al la montaro. Sed subite okazas akcidento kaj ĉio ŝanĝiĝas.
Printu la paĝojn kaj kolorigu la bildojn!
La germana eldono havas la titolon 'Mupo lernt'. Vi trovas ĝin ankaŭ sur esperanto-klaus.de
• Teo kaj nigraj truoj – Eĉ la plej malsamaj sistemoj en la universo havas ion komune. Ili sekvas la leĝojn de termodinamiko. Sed kion signifas tio? - Nova artikolo en la blogo Scivolemo de Frank van Hertrooij - 21/01/2022
• La fera birdo - rakonto de Julian Modest el la ĵus aperinta novelaro "La fera birdo”. Ĉiu lia rakonto estas metaforo, kiu impresas per perfekta lingvo, eleganta stilo kaj filozofia sugesto. Modest spertas vidi kaj bilde priskribi ordinarajn heroojn kaj okazintaĵojn, kiuj igas nin mediti pri la senco de la vivo, pri la homa ekzisto, pri la ĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj akompanas nin.
La libro aĉeteblas ĉe eldonejo Libera 21/11/2021.
• Mirakla fabelo
– 3 unuaj ĉapitroj el la infanlibro de Julian Modest . Eldonejo Libera – 2021.
Julian Modest estas konata aŭtoro de multaj libroj kaj nun antaŭ la Kristnaskaj Festoj kaj la Nova Jaro aperis lia infanlibro “Mirakla fabelo”, en kiu la verkisto rakontas pri multaj mirakloj. En malvarma vintra nokto iu neĝhomo, farita de infanoj, subite ekparolas. Ĝi ne deziras esti sola, sed havi amikojn kaj travivi neordinarajn aventurojn. Ĉio en la libro estas alloge kaj fabele bele.
Eblas mendi la libron ĉe UEA aŭ ĉe eldonejo Libera.
• La planetario de Pieterse – Kaptita de manfarita planetario de antaŭ la Dua Mondmilito, mi esploris ĝian historion - Nova artikolo en la blogo Scivolemo
• La arto de bestaj desinoj – Bestoj troviĝas en ĉiuj formoj, sed havas tre similajn genojn. Kiel oni kreas beston el preskaŭ sfera embrio? - Nova artikolo en la blogo Scivolemo
• La sekretoj de veveno – Veneno estas kompleksa armilo. Ĝi donas misinformojn al la korpo por ke ĝi detruu sin mem. Jen kiel tio eblas! - Nova artikolo en la blogo Scivolemo
•
Salto de la konscio (pdf, epub) – de Helmut Lasarcyk. Tradukis Klaus Friese
La postmoderna epoko komenciĝis. Ĝi estas integrala, ĉar ĝi integras multajn perspektivojn, ĝi estas ampleksa kaj tuteca. Malaperis la tagoj de la pensado kun tro rigidaj asocioj, vidante nur la kolorojn nigra kaj blanka, konsideranta nur amikojn kaj malamikojn. Ĉi tie eniras la ekkono, ke neniu povas ĉiam erari. Ĉiu posedas veron, kiu meritas respekton. Neniu havas la absolutan veron.
La integrala pensmaniero egalas salton de la konscio, kiu nur estas komparebla kun salto el la mezepoko al la moderna tempo antaŭ 500 jaroj. Pripensantoj de tiu renversiĝo estas Jean Gebser, Pierre Teilhard de Chardin, Clare Graves kaj Ken Wilber.
Tiu libro ne estas 'New-Age-produkto (de la Nova epoko), nenia nova ideologio kaj ankaŭ nenia konsilanto pri psikologio. Ĝi estas priskribo de ankoraŭ juna penso-koncepto, per kiu la komplekseco de la mondo estas pli bone komprenebla, pli bone ol iuj ajn alia koncepto el la tempo antaŭ la post-postmoderna epoko. La integrala ideo aĝas nur kelkajn jardekojn, ĝi disvolviĝis ekde la komenco de la nova jarmilo per salto kaj internacie.
Aliĝu al la ekcita vojaĝo tra la novaj ebloj kaj perspektivoj!
•
Misteroj - Elpensita aŭ vera? (pdf, epub) – E-libro de Erik Tantal, 1-a eldono 2021.
Unufoje semajne kvar maljunaj viroj renkontiĝas en publika domo. Ĉi tie ili ĝuas bongustan matenmanĝon kaj babilas en agrabla ĉirkaŭaĵo.
Diversaj temoj estas diskutataj, temoj el la ĉiutaga vivo. Multe pli interesa fariĝas la kunvenoj kiam ĉiuj el la grupo komencas prepari specialan temon por prezenti ĝin al la aliaj. Dum tio la grupo penetris en regionojn, kiujn ili neniam antaŭe tuŝis. 28/01/2021